Oni raportas el Saharo…
Kion? Jam ĉiu garnizono raportis, ke la senditaj patroloj malaperis, sed fortigita patrolo ne povas iri esplori, ĉar la redukto de la nombro de la personaro ekde la ekzisto de la fortikaĵo, laŭ ĉiu tagordono estas severe malpermesita.
Nu sed, la moviĝantaj, malpli grandaj trupoj, kiuj estas efikaj kontraŭ dizertintaj hordoj, ĝenerale konsistas el saharianoj, spahioj aŭ el senegalaj ĉasistoj, kies nombro estas nur la duono kaj rapidigitaj kun kameloj. Tie kaj ĉi tie ili renkontas la postsignojn de la dizertintoj, tion ili raportas. Tie kaj ĉi tie ili posvas kapti nur la spuron de la dizertintoj. Ili ne raportas tion…
Nur el Sharo oni raportas konstante, fortikaĵoj, sapeistoj kaj radio-taĉmentoj…
Jam ĉiu fortikaĵo nervozigas ilin. Kaj tiu granda, alta Disinjoro scius, kie vagaĉas la friponoj. Oni vidis ilin iri al grandega oazo. Ĉiu membro de la oazo kaj la ĉefo asertis plorante, ke ili vidis nek ties spurojn…
Ne! Ili ne estas frenezaj konfesi, ke la ĥoreluloj estis ĉi tie, ĉar la instanco elhakigos la palmojn, forbruligos la duarojn, kaj neniu scias, kien oni forpelos la loĝantaron!
El Sharo raportas mokantaj uloj: ili malapeis, kvazaŭ ili estus havintaj flugilojn!
Kvankam! Ili leveris Manuelon sur durada ĉaro, tirata de mulo. Tiuj estas komfortaj dizertintoj. Sed estis unuaraga ideo de Donald: tri legianoj kun fiksitaj stiletoj, krome du ĝendarmoj efektive estas regula taĉmento kontraŭ la dizertintoj. Ili jam “kaptis” iun, sed li estas tre maljuna, ili do lasis lin sur la durada ĉaro.
Li estas Manuelo!
Gorĉev konstante zorgas pri Manuelo, ĉar la maljuna hispano estis tre kara al lia koro.
Tiel ili alvenas al la proksimo de la fervoja nodo Razvit kaj decidas, ke ilia patrolo evitos tiun fortikigitan lokon.
Sed kia diablaĵoo!
Tie ĉe la forbruliĝinta kampgardista kabano du fajroestingistoj mezuradas ion fervore. Kion malutilos al ili du fajroestingistoj? Ili povas likvidi tiujn per po unu vagofrapo. Ili ekscios de ili, kie vagas la spahioj. La patrolo kun fiksita bajoneto, kun oficialaj paŝoj proksimiĝis al la fajroestingistoj. Kaj ili haltis tie.
La fajroestingistoj tute enprofundiĝintaj pri sia laboro, preskaŭ ne rimarkis la tri soldatojn. La alta maldikulo diris al la malata dikulo:
– Trovaĉek! Faru mezuron de la fajrokovejo transverse…
La patrolo interrigardis. Trovaĉek rapidas, fervore, spiregante, kaj la patrolo eksidas sur benkon, ĉar ili estas lacaj. Iu ekfumas cigaredon kaj rigardas, kiel mazuras Trovaĉek la fajrokovejon. Ili estas klarvidaj, ke tiuj estas dizertintaj legianoj, kiel ili. Sed ili sidas trankvile.
La alta, okulvitra homo nun ĵetas distirtan flankrigardon al ili kaj ekkrias laŭte:
Trovaĉek! Ĉu vi ne kunportis la nivellaton?
Kolera voĉo aŭdiĝas el la direkto de la domo.
– Mi neniel povas mezuri ĉion sola! Tiu malbenita tegmento estas plena de dratoj!
Alvenas la du ĝendarmoj. Ili paroladas mallaŭte kun la “patrolo”. Poste ili tegmanĝas el la pakaĵo. Kaj observas la fervoran laboron de la du fajroestingistoj.
– Jen vidu, Trovaĉek! Plie ni reiru al la kazerno! – diras la maldika, okulvitra homo. Li rigardas flanken, glutas kaj ekiras tra la kampo, sekvas lin la malata, dika Trovaĉek.
– He! – krias Gorĉev. – Bonvolu reveni!
La du fajroestingistoj interrigardis. Granda estas la superforto. Ili revenas.
– Mi volas diri nur tion, ke hazarde ni havas nivellaton, tial estus domaĝe iri en la kazernon. Ŝebao! Transdonu al ili la nivellaton!
– Dankon… sed ni… devas iri…
– Vidu, frenezuloj! – diris Ŝabeo. – Ni nur rigardis sur vin, kaj ni jam sciis, ke vi estas dizertintaj legianoj. Venu kun ni trankvile.
– Kien?
– Nur se ankaŭ ni scius tion…
– Ĉu vi?!.. – ili miregis. – Estas dizertintoj?
– Kial ĝuste ni ne? – diris Klausner, kiu estis ankaŭ senrangulo, buĉisto, kaj nun dizertinto kaj samtempe ĝendarm-kaporalo.
Estis iom da problemo, rilate la aliĝon de la du homoj. Ili nun ne povis paroli kun ili, ĉar ili manĝis ambaŭmane, kaj la dika Trovaĉek jam serĉadis en la flankpoŝo de la ĉevaloj por trovi rekompletigon. Sed la longulo, kiu nomiĝis Jörgens, kaj li estis kantoro iam en Svedio, ekkonjektis la katastrofon.
– Kiel vi iros nun plu kun du fajroestingistoj? Ankaŭ la fajroestingistoj estas tia, kie la soldato, sed ili ne kutimas esti en patrolo… Ne manĝegu tiel, kaj aŭskultu min!
Li diris tion al Trovaĉek, kiun kaptis tus-spasmo, ĉar io haltis en lia gorĝo, kiel li voris.
– Cetere estas problemo – diris Gorĉev – dizerti sen ekipaĵo. Ĉar se oni kaptos vin, vi ricevos unu jaron pli multe da puno pro la dizerto.
– Ekzemple – diris Schmidt, – nia ekipaĵo jen estas en bela ordo, vindita en la kamizolon, malantaŭ la selo. Kaj la fusilo sur la ĉaro de Manuelo.
– Min ne interesas! – diris la malata dikulo, kiu cetere estis tre tromemfida kaj iris per tiel anasa irmaniro, kiel la kaŭbojoj. Ĉi tien povas veni la tuta kolonia armeo por kapti min… Vi staras vid-al-vide al Trovaĉek!
Trovaĉek, malgraŭ sia tromemfido fariĝis tre populara, kvankam Gorĉev direktis sian revolveron al li, kiam tiu serĉadis ankaŭ en lia sako.
– Nun ni devas porciigi nian manĝaĵon! He! Ĉar mi mortpafos vin, eĉ se temas pri Trovaĉek!
Ili havis nenion alian solvon, ol ke la ĝendamoj ŝnurligis loze Trovaĉek-on kaj Jörgens-on, kiu iam estis kantoro en Svedio, tiel ili kondukis ilin, kiel kaptitajn legianojn. Poste Donald diris al Klausern, ke ankaŭ li kapitulacus, kaj kroĉinte sian ekipaĵon sur la anson de la ĝendarmo ankaŭ li komforte promenis kun manoj malantaŭe ligitaj. Poste Schmidt kaj Klausner malgraŭ ĉiu protesto – kapitulacis ankaŭ al la du aliaj membroj de la patrolo: Ŝebao kaj Gorĉev. Ili ne estos frenezaj porti pene la ekipaĵon en tia varmego. Kaj la ĉiam nervoza Schmidt menciis, kio okazus, se ankaŭ ili kapitulacus al la kaptitoj… Sed tio tute ne estis ebla.
Cetere komforta pormeno estintus la ĉio ĉi! Tute ne temante pri tio, ke baldaŭ Jörgens menciis kanton, kion kompreneble nur la maljuna Donald konis. Tiuj homoj alkutimiĝis, ke armite, en marŝekipaĵo paŝadu en Saharo, do kiel ajn granda varmego estis, la infera komforto faris ilin gajaj. Ĉar kiel ajn peza estas la armilo, pendanta sur la anso, Schmidt kaj Klausner eĉ dormi ne kutimis pri tio, ke ankaŭ sur ĉevalo ili povus troti en la dezerto.
Avene iris la kolosa, blankhara Donald, kvazaŭ ĝi estus el marmoro, kaj stertoris la kanton, kies duan voĉon kantis Jörgens, kaj pri kies tria voĉo Trovaĉek asertis, ke li tercias, sed ĝi daŭris nur, ĝis Donald kaptis lian gorĝon.
– Estas facile mistrakti ŝnurligitan, sendefendan Trovaĉek-on! – indignis la malalta dikulo, kiu estis tre fiera pri sia muzikemo. Li kunportis malgrandan trumpeton de ie, kaj tre deprimis lin la ĝenerala protesto, eĉ oni promesis korpan punon en tiu okazo, se li ekuzus la trumpeton.
Ili evitis la fervojan nodon malrapide, kaj la oazo aperis en la malproksimo.
– Ĝi estas du horojn da vojo – opiniis Schmidt. Li iris komforte. Ili okupos malgrandan oazon, se necese. Ĉar ok homoj jam kalkuliĝas multa.
Dum tiu tempo nervoŝok-simila impertinenteco ekregis Trovaĉek-on, ĉar li deklaris, ke la dizertintoj estas fratoj, unu koro, unu sorto, li diris, ili do rajdu alterne sur la ĉevaloj de la ĝendarmoj.
Kion respondis Schmidt al tio, ĝi eĉ en detaloj ne estas publikebla.
Sed ankaŭ Klausner hurlis:
– Ĉu ne sufiĉas, ke ni devas sproni la ĉevalojn jam per genuoj pro la multe da havaĵo? Eble elĵetu la maljunan Manuelon el la ĉaro, kaj kuŝu tien!
– Tamen mi ne devus elĵeti lin, mi pensas, ke ni havus lokon tie – opiniis Trovaĉek, – ni vetu!
Neniu vetis kun li, ili nur proponis, konsiderinte la varmegon, ili transprenos la nivellaton. Tiun instrumento estas malfacile porti. Trovaĉek grumblis ion pri la amara sorto de la legianoj, kion Trovaĉek eltenas kun rezigno.
– Kial vi dizertis? – demanis Gorĉev de Trovaĉek. – Vi ne estas tiaj knaboj, ĉe kiuj gravas kelkaj mizeraj jaroj.
– Trovaĉek ne tial dungiĝas al la legio, ke poste li dizertu, ĉar li ne eltenas la disciplinon. Sed ni estis “stampitaj” homoj. Pro la serĝento – diris la dikulo, – kiun kelkaj homoj avertis, ke li ne militvagu kun ni en la ravinon, sen postgavardio. Se oni atakos nin el fronta direkto, per maŝinpafilo malantaŭ ni oni povos logi nin en muŝkaptilon, ĉar la enirejo estas malvasta. Sed li konstante diradis, ke ni ne buŝaĉu, li soldatservas en Saharo dudek jarojn
– Nu, do okazis tiel… – daŭrigis Jörgens.
– Kaj se okazis tiel, cent soldatoj mortis, kio ne ekzistas en Saharo, tiam Trovaĉek rakontas tion, se la komitato demandas.
– Bedaŭrinde, mi ne estas Trovaĉek – diris la sveda kantoro malgaje, – sed ankaŭ mi eldiris la veron pri la serĝento. Nu, poste foriris la komitato, kaj Trovaĉek kaj mi lernis, estas pli bone ne buŝaĉi.
– Se oni demandos tion denove, mi rakontos tion denove! – alkriegis lin Trovaĉek
– Ankaŭ mi rakontos tion denove – hurlis Jörgens, – sed tamen estas pli bone, se oni savas sian haŭton. Ĝis la kapitano kaj la leŭtenento revenos el sia ferio, neniu havas sian vivon en sekureco apud la freneziĝinta serĝento, suferanta por megalomanio.
– Mi dungiĝis soldato – kriegis Trovaĉek, – kaj ne sidi en obskura ĉelo, kaj liberiĝinte purigi la stalon de la kameloj.
– Kial vi babilaĉas? – kriis Schmidt. – Ĉi tie krom vi neniu estas Trovaĉek el ni, kaj ni ĉiuj estas “stampitaj homoj”. Tial ni dizertas, ĉar ni ne eltenis la dudek kvar horan deĵorojn, la gardostarojn kaj la stal-purigadojn… Kaj ni ĉiuj konfesis tiel, ke ĝi ofendis la tradiciojn de la suboficiroj en Saharo.
– Knaboj! – diris Gorĉev. – Mi havas bonan ideon! Ni mem faru malgrandan militan tribunalon. Jes, ĉiu, kiu aliĝas al ni, rakontu, kial li venis, kon oni faris al li anticipe en la legio, por ke ni povu ĝin prezenti, se ni estos arestitaj. Laŭ mi en Afriko la situacio estas tia, ke oni povas kapti eĉ Troveaĉek-on.
– Mi absolute ne kreas tion! – kaj estis tiel, ĉar li staris tie absolute ŝnurligita.
Gorĉev elpenis pzeme grandegan, dikan libron. Oni uzis ĝin en la deponejo
– Ŝebao volis skribis siajn travivaĵon en ĝi – li diris, ĉar Ŝebao estis malproksime kaj ŝnurligita, – sed diablo forportu, li skribu siajn travivaĵojn en la ruĝan sold-libron. Mi skribos ĉi tien, kio okazis al ni, antaŭ ol ni venis ĉi tien, kaj ankaŭ tion, kio okazis al ĉiu aparte…
– Eĉ al Trovaĉek… murmuris Donald. – Ili opiniis la ideon de Gorĉev bona.
Ili skribis protokolo pri ĉiu kazo en la nigran, dikan deponejan libron, kaj Gorĉev formetis ĝin. Sed Ŝebao skribis aparte siajn notojn, en la ruĝan armean sold-registran kajeron. La sanstato de Manuelo esperige boniĝis sur la ĉaro, ŝirmata de arbokronoj.
Posttagmeze ili atingis la oazon Sangha. Bedaŭrinde la vivo en la oazo estis iom vigla.
Ĉar okazis granda milita ekzerco. Ankaŭ la militvagantaj araboj, simpatiantaj kun la francoj partoprenas la manovrojn de la kolonia armeo. Eŭropaj soldatoj ne povas imiti la taktikan modon de la indiĝenoj, ili do partoprenigas la partizanojn. Tiujn ĉiu bona franco malamas, ĉar ili batalas kontaŭ siaj samrasanoj kaj ekspluatas kaj prirabas ilin. Sed ili estas bezonataj al la etato de la kolonia garnizono.
Ĝuste tia libera trupo tiriĝis antaŭ ili, cetere tra la trankvila oazo. Kelkaj homoj de la ĉeftrupo kuŝis ebrie en la poŝtejo, ĉar ĝuste ĉi tie ili ekhavis ideon diboĉadi iomete.
Marabuto kun verda turbano, “doktoro, sankta homo kaj magiisto”, pro kiu la miltia ekzercado signifis konjunkturon, murmuras peĝojn en la mezo de la oazo, kuracas trakomulojn, vendas medikamentojn, kaj ne mankas el lia korbo la viva ŝildo, unu serpento.
Ekvidinte la legianojn, ligitajn al la selo de la ĝendarmoj, li montras sur ilin kaj kriĉas kun deformiĝinta vizaĝo:
– Dizertintaj eŭropaj hundoj! Jam bulas la geheno, la Satano atendas vin!
Gorĉev kvazaŭ konversaciante diras, ke li ne ventolu sian buŝon, kaj tiel lerte li ŝotetis bakpleton da varmegan kuskuson per la pinto de sia ŝuo, ke ĝi flugis rekte en la vizaĝon de la magiisto.
La marabuto kriegas, kaj la indigitna tribo preskaŭ mortbatas la kaptitojn pro la malpurigo de la verda turbano. Sed la insultita filo de la profeto, retenas ilin plorante kaj hurlante.
Nu kaj la prancantaj ĉevaloj de la du ĝendarmoj.
– haltu! Tiuj hundoj batis verkredanton, kiu havas verdan turbano! Ili vagos en la dezerto blinde, skrabio kovros ilin korpon, kaj estu malbenita ĉiu verkredanto, kiu volas puni ilin plie, ol Alaho!
La popolo foriraĉis. La ĝendarmoj ĉirkaŭrigardis por akiri nutraĵon kaj kunportis hostaĝojn.
La marabuto ĵetis malbenojn al ili.
Ĝorĉev finaŭskultis lin pacience, poste li diris:
– Kiel vi nomiĝas?
– Ibn Abu ben Latif Igamar el Mandur Gosrah Natif Gurin Hagomar…
Gorĉev rigardis al Ŝebao kaj eklevis sian ŝultron:
– Mi imagas, kiam oni diras al tiu dizertinta legiano sur la ekzerctereno, ke Abu ben Latif Mandur Hagomar… dekstren! En tiu fia Borodin neniam estintus tiom da ĝentileco al soldato.
– Alaho punis vin per frenezo – kriis la marabuto, havanta verdan turbanon, – ke per stultaj vortoj…
– Nun jam lasu tion – mansvingis Gorĉev nervoze. – Oni linĉas marabuton facile, se du enkaviĝoj estas videblaj sur lia nazdorso, la premo de la okulvitroj, kaj kiu portas verdan turbanon, tiu laŭ la reguloj de la profeto neniam povas ĝui porkviandon kaj alkoholaĵon, kaj vi esence estas porko, ĉar vi tute malbonigas la aeron de la oazo per via rumodora elspiro. Mi miras, ke la indiĝenoj ne rimarkas tion. Kiel vi nomiĝas?
La Marabuto diris langvore:
– Ibn Abu ben…
– Ĉu vi ne deziras reciti la versaĵon denove! – kriis Sebao kaj Gorĉev.
– Mi avertas vin – diris Donald kategorie, -oni ne nomu vin tiel, ke ni devu atendi la pluvan sezonon ĉi tie pro via prezentiĝo.
– Mi estas Pulovero – konfesis la marabuto anime rompiĝinte. – Marko Pulovro, inventisto. Mi opinias, ke mi ludas bone la rolon de la mahometana ĉefmuftio. Mi havas ankaŭ serpenton. Mi sentas la potencon de marabuto, eĉ se senrajte! Mi ne timas la vipuron!
– Kial do vi kunportas tian aĉan akvan kolubron – demandis Gorĉev, – kiun nek maljunulinoj timas, baniĝantaj en kuraca marĉoŝlimo? Cetere vi agis tre bone, ke vi ne lasis nin linĉi
La serpento vere ne apartenis al la venenaj.
– Forportu tiun bestaĉon, se vi staras Trovaĉek.
Li ne povis daŭrigi, ĉar aperis du ĝendarmoj kaj multe da araboj venis kun ili. Veraj ĝendarmoj!.. La afero komencas fariĝi ĝena.
– Nu, kanajloj – diris iu el ili, – venu kun ni al la plej proksima armea provizada servo!
– Ni jam havas akompananton – respondas la Reĝinol.
– Ne babilaĉu! – kaj li piedbatis lin. Ĉu vi ordonas ĉi tie? Norde sekvas nia distrikto, no do transprenos vin. Ekmoviĝu!
– Vane. Ŝajnas, ke la fortuno estas obstine kontraŭ ni
La novaj ĝendarmo akompanis la tri arestitojn, Manuelon lasis sur la ĉaro.
La arestitoj denove paŝadis en la povo, ŝnurligitaj, kaj nur la malproksimaj sablomontetoj esperigis ilin kun iom da ombro.
Post unu kaj duon horoj ili atingis la ondlinian kurbiĝon, kaj la ĝendarmoj iris malantaŭ ĝin tiel, ke ili daŭrigu la vojon perpendikle, en la ombro de tiuj altaj montetoj
Tiam okazis miraklo.
Kiam la oazo malaperis post la turniĝejo, iu ĝendarmo iris al ili kaj tranĉis iliajn ŝnurojn.
– Ekfumu cigaredon – li diris rikanante, – mi estas Ditrich kaj li estas mia amiko, italo, kiu nomiĝas Mariono.
Nun ili ĥapis surprizitaj.
Nekredeble! Ankaŭ tiuj du ĝendarmoj estas dizertintoj!
– Tio ankoraŭ ne okazis! – diris la italo gaje. – Dizertitaj legianoj svarmas ĉie. Baldaŭ ili estos pli multe ol la efektiva etato.
– Tiu homo kun la verda turbano estas bona figuro – diris Donald.
La soldatoj fuĝis en svarmoj, kiel la migraj birdoj, flugantaj norden.
– Ĉu profeto Pulovro apartenas al vi? – demandis Trovaĉek.
– Jes, kompreneble. Li estas bonega knabo. Ni atendos lin ĉi tie – respondis Mariono.
– Kia inventisto li estas?
– Nek ni scias tion precize. Sendube li estas inventisto. Li solvas ĉiun situacion.
– Kie restis niaj du akompanantoj? – demandis Ŝebao. – Ni venis el Rongar kun “ĝendarmoj”.
Ditrich kaj Marion ridaĉis.
– Ni batis ilin je la kapo malantaŭ la poŝtejo. Suhi-bruhi, forte ekbatinte ilin ĉirkaŭ la nuko… Poste ni rapide senvestigis kaj ĵetis ilin en la fosaĵon. Punkto.
– Ni venis pro vi en ilia vestaĵo… kial vi gapas?
Sankta Dio!
Ili kredis, ke Schmidt kaj Klausnoer estas veraj ĝendarmoj! Kaj ili draste traktis la du “kolegojn”!
– Idiotoj! – kriegis Gorĉev. – Ni reiros tuj! Ili estas ĝuste tiel legianoj, kiel ni.
– Trovaĉek ne lasas en peĉo siajn kamaradojn!
Ili tamen ne ekiris, ĉar malproksime, sur kamelo, galopante, aperas homo kun verda turbano, en burnuso. Tiu povas esti nur la profeto. Unue ili aŭskultos lin, eble li portos sciigon pri la du homoj.
Li galopas furioze!
Mia Disinjoro!
Li ja estas Schmidt! Kun terure batita, sanganta vizaĝo, spiregante li saltas de sur la kamelo, kaj alkriaĉas al la du konsternitaj ĝendarmoj.
– Idiotoj! Kial vi kredis, ke ankaŭ veraj ĝendarmoj estas ĉi tie?!
Kvin buŝoj restis malfermitaj, kvazaŭ ili farus tion je komandvoĉo.
Oni nekredeble draste draŝis lin, tio sendubas. Li estas tute violorkolora kaj verda. Li rakontis, ke Klausner akiris vestaĵon kaj kamelon de la diboĉantaj partizanoj, sed la kamelo estas dresita al sia mastro, kaj ĝi konstante kalcitras.
– Ni ambaŭ – klarigis Ditrich, iu pli nova ĝendarmo – postsekvis la militvagantojn. Nokte, ni senvestigis du beduenojn solajn. Ĉi tie nun ni subite renkontis du ĝendarmojn inter la militvagantoj. Neniu povas preni kiel ofendon de ni, ke ni batis ilin je la kapo – li diris al Schmidt tiel, kvazaŭ li estus profunde ofendita en sia sentemo.
– Sed kial vi portas verdan turbanon? Kie restis la marabuto? – demandis Mariono.
– Svingbato al li! – diras Schmidt kontente kaj kun sangantaj lipoj. Mi batis lin je la kapo per mia bajoneto, Klausner piedbatis lin per ambaŭ piedoj je lia ventro, ke li falis en la naĝejon de la kameloj kaj…
La kaoso fariĝis totala!
Ili demandis kaj akuzis unu la alian. Ili kridis konfuze!
Ili eltiris bajoneton por ataki unu la alian, Trovaĉek kaj Donald malhelpis Ditrich-on, ke li ne mortpiku Schmidt-on, Gorĉev kaj Ŝebao genuis sur la brusto de Schmidt, kaj Jörgens diris, ke ĝi estas nekredebla.
Ne multe mankis, ke eksplodu la skandalo denove, surbaze, ke la fajroestingistoj ne buŝaĉu ĉi tie, Trovaĉek ne povas toleri ĝin. Ditrich diris, ke li iros nenien sen la marabuto, ĉar Pulovro estas lia amiko.
Jam preskaŭ fluis sango, kio ĉe tiuj homoj ne malofte okazas, kiam ili decidis, ke du homoj reiros por la profeto, kaj ili kunpotros lin el la naĝejo de la kameloj.
Ŝebao kaj Gorĉev diris (Donald, Manuelo, Trovaĉek kaj ankaŭ Jörgen), kiu ne akceptos ilin gvidanto, tiuj povas foriri. Mariono grumblis ion, ke li akceptas ilin, Ditrich diris absolute nenion, kaj la du homoj ekiris en la nokto por revenigi Puloveron.
Ili kunportis la profeton en mizera stato de ĉe la naĝejo de la kameloj.
Poste la societo plimultiĝis kun tri aliaj dizertintoj. Ili venis el la montoj, el la direkto de la sudaj plilongaĵoj de Atlaso. Dume ili iele-iome interamikiĝis kun ĉiu, Pullover, Ditrich, Schmidt, Klausner, Ŝebao, Gorĉev, eĉ Manuelo sur la durada ĉaro, tirata de mulo, gardante tiun malgrandan sanon de sia lasta vojo, kio restis por li, unuavice dank’ al la kortŝa, zorgema felgado fared de Gorĉev.
Li konstante atentis, felgis Manuelon, kaj tiu rigardis lin ĝenerale kun malgaja, profunda amo.
Ili estis en la proksimo de la ponto apud Ulga, kiam aperis trakogardisto. Li estis tiel eta homo, ke li rajdis sur kapro, li tenis en sia mano eningitan flagon, sur lia nazo estis okulvitroj kaj terure granda veruko.
– Alo! – alparolis lin Gorĉev. – De kie vi venas,
Li estis kolera homo.
– Ankaŭ vi dizertis! Ĉu mi diru tion? Ĉu vi konsideras min idioto? Kial?
Do la eta homo batfaligis elvojan gardiston. Tial poste li devis kaŝiĝis de antaŭ la karavanoj, venantaj renkonte lin, ĉar trakogardisto estus buntinta la trupon tre okulfrape. Poste je lia terure malĝojo, okazis katastrofo al lia kapro, ĉar ĝi mortis. Ĝi kuris kape al trunkostumpo. La eta trakgrdisto neniam eksciis, ke la trunkostumpo, al kiu la malfeliĉa besto alkuris, estis en la mano de la buĉisto Klausner, kaj ne la kapro kuris, sed la trunkostumpo.
– Trovaĉek ne farus tion! – diris la dikulo. Sed okazis skandalo, kiam sub tiu preteksto ili ne volis doni al li viandoporcion.
– Hoho! Ĝi koncernis la murdon, kaj ne la kapro-rostaĵon!
Ili do manĝis la kapron. Ĉar ili havis tre malmulte da nutraĵo, kaj nenie estis oazo, baldaŭ ili manĝis ankoraŭ iun kamelon. Ĝi komenciĝis tiel, ke laŭ porfeto Pulovro la besto estas senbrida, ĝi kalcitra kaj kiu ne singardas, tiun ĝi ekmordas.
Tian krimeman beston estas plej saĝe ankoraŭ ĝustatempe manĝi. Okazis tiel.
Do strange. Estas strange manĝi kamelon. Sed fine ja ne estas malbona ĝia viando, ili diradis unu al la alia kun malmulte da konvinkiĝo. Tamen, kiam ankaŭ la dua kamelo kondutis senbride, ankaŭ ĝi havis la sorton de la forpasinta pesto. Kiam oni konsumis ĝin, kaj la ĉiam manĝema Schmidt fiksrigradadis la selon de la mortinta kamelo kun melankolia cerbumado, ne multe mankis, ke li trovu ĝin bongusta.
Jam la duan tagon ili ne manĝis. Ditrich rimarkis, ke ankaŭ tiu ĉi mulo – kiu tiras la ĉaron – estas tute senbrida, kaj Klausner diris al Mariono, ke la bestio volis emordi lin nokte. Profeto Pulovro ekzamenis la brakon de Klausner konsternite, kaj animite de amika maltrankvilo li deklaris, ke la sango de Klausner postulas venĝon!
Ili devas fari ion, ĉar eblas, ke la mulo estas rabia! Ŝebao samopiniis kun Pulovero, ke ili faru ion kontraŭ la rabio, kaj li proponis brulpurigi la vundon de Klausner per fajra stango. Poste ili ne trovis la vundon! Ĝi cikatriĝis.
Sed Gorĉev diris, ke ne eblas manĝi la mulon. Kiam li murmuris en si, ke tiu Pulovero estas tute senbrida, kaj nokte kvazaŭ li estus ekmordinta lin, estus plej bone fini tiun situacion. Tial ili preskaŭ linĉis Gorĉev-on, kaj la sortopersekutata inventisto ne fermis siajn okulojn ĝis mateno kaj atendis la aŭroron en la mano kun du ŝargitaj revolveroj.
Ili ne plu parolis pri la konduto de la mulo.
Sekvan tagon vespere ili estis eksterordinare malsataj, kaj kelkaj duaroj aperis malproksime. Verŝajne militvaganta tribo bivakas tie. Klausner, Ŝebao kaj Pulovero decidis esplori ilin. Ili grimpis longe, kiam aperis antaŭ ili ombro de trankvila kvarpieduloj.
– Ĝi estas ŝafo… – flustris Klausner, la fakspertulo, kaj Pulovro, kiu antaŭ nelonge estis ankoraŭ profeto, tiel li vidis ankaŭ en la mallumo, aprobis la konstaton.
Ŝebao ne aprobis tion.
– Eĉ se ili havus ŝapon, kiel ĝi povus forvagi tiel malproksimen?
– Ĉu vi kredas, ke tiuj araboj estas instruitaj agronomoj? De kiu ili timu ĝin? Kiu ŝtelus ĉi tie en Saharo?
– Ekzemple ni – respondis Pulovero.
Tio certas, ke tiu kvarpiedulo ne forkuris subite kun lamant galopado, kiel la hienoj, ĝia dorso ne arkas, kiel tiu de la ŝakaloj, tamen ĝi estas ia forvaginta bovido.
– Mi havas klabon – diris Klauser superflue, ĉar li kunportis ĝin tage-nokte. – Mi kaptos ĝin. Decas, ke ni havu iom da ĉasista aventuro en Saharo.
Pulovro flustris kun pensmanireo de rutina ŝtelito:
– Tuj senfeligu ĝin! Oni ne povos pruvi, se la stampo de la tribo ne troviĝas sur ĝi.
Klausner rampis antaŭen. Li ne vidis eĉ unu vivantan animon en la proksimo de la tendoj. Oni dormas, kaj la gardisto staras ie fore. Ŝriketo estis apenaŭ aŭdebla… kaj poste silento.
– Li kaptis ĝin… – flustris Ab ben Pulovero emociiĝinte kaj glutegis. – Ĉu tiu bestio konsrerviĝos, dum ni portos ĝin de tie ĉi al la aliaj? Mi komprenas tiel, ke ni rostu ĝin malantaŭ monteto, por ke la knaboj ne agaĉu pri tio, kaj ni ne devu pene porti ĝin. Ni manĝos nian porcion ĉi tie, poste ni portos ĝin ankaŭ al ili…
– Ili nur agaĉu pri ĝi – grumblis Ŝebao.
– Nu bone, mi nur diris…
Fine alvenis Klausner kun la senfeligita besto.
– Ŝafo ĝi estas… – li flustris. Ili forigis ties voston, kapon kaj rapide revenis al la bivakejo. Ili tuj rostis kaj manĝis la beston. Ĝi bongustis al ĉiu. Eble ĝi estis juna ŝafido.
Matene ili vidis, ke oni jam malkonstruis la plimulton de la tendoj kaj metis tiujn sur ĉarojn!
Damne!
Ili estis soldatoj. Ili iras norden per ĉaroj de la Ruĝa Kruco. Ĝi estas kompleta sanitara taĉmento kun dek ĉaroj! La nabo de iu ĉaro falas, kaj kvar sanitaraj soldatoj agaĉas longe. La diablo ne povas forporti ilin! Jam du kaj duonhoron ili agaĉas per ĝi.
– Ni iru tien! – diris Ŝebao. – Ni estas sufiĉe multe kun armiloj, se ili skrupuladus. La aliaj jam estas for.
– Bone! – aliĝias Gorĉev… – Profeto Pulovro restos ĉi tie apud Manuelo, sed se ni revenos, kaj vi manĝis eĉ la etan fingron de la malsanulo, mi batos vin draste.
Blankhara soldato de la Ruĝa Kruco kun grandega nazo, en societo de du rekrutoj levadis la ĉaron. Dume ili atentis la taĉmenton. Ĝendarmoj kaj legianoj alvenis, tute ne parolante pri la siamaj ĝemelo, portantaj la saman tendotolon..
– He! – kriegis Ditrich, kiu unuarange ludis la rolon de la ĝendarmo. – Kio estas la problemo?
– Falis la nabo.
– Sed vi tamen havas prudenton ne stradi dum horoj en Saharo pro tiaĵo?!
La bronzvizaĝa, grandnaza homo karĉis el apud sia pipo.
– Ĉu vi volas ordonadi al soldatoj ĉi tie?
– Ĉu jam ankaŭ la sanitaristo estas soldato?
– Tio estas malnova interna koliziado en la kolonika armeo. Oni scias, ke la funkcio de la sanitaristoj kaj la kuir-taĉmento estas eksterodinare grava, sed bedaŭrinde ili ne havas la decan aprecon. Sed la arabaj ĝendarmoj, kiuj rajtas disponi nur pri la indiĝenoj aŭ dizertintoj, ĝoje spertas, ke ankaŭ ili povas malestimi iun. Ditrich do ludis la rolon unuarange. Gorĉev nun paŝss al la ĉaro, kliniĝas, ĉi tie turnas, tie premetas ion, martelbatas kelkfoje kaj leviĝas.
– Nu, ni iru, oldulo mia! Mi riparis ĝin! Estas mirinde, ke vi ne povis fari tion.
– Sed ni iros en la kontraŭan direkton – diris la pli juna soldato embarasite.
– Ankaŭ ni. Ni akompanos vin.
La sanitaristo okulmezuris lin moroze.
– En kiun direkton?
– Ni ne scias.
– Tio estas alia afero. Ĉar ni estus irintaj ĝuste tien. Ĉu vi havas monon?
Ĝorĉev mansvingis.
– Ĝuste tial ni serĉas ĉaron. Ni ne povas pene porti ĝin. Kion vi havas? Ĉar ni estas malsataj.
– Nenia porblemo! Troviĝas tiom da gazo kaj karbolo, kiom vi bezonas. Kaj kesto da uz-instrukcioj, ke estas malpermesite kaj danĝere mortbati la soldatojn de la Ruĝa Kruco, alvenintajn al la disinfektado. Se vi kutimas manĝi aliaĵon, tio signifas problemon.
Bedaŭrinde, kiam ili traserĉis la ĉaron, ili divenis, ke troviĝas tie ankaŭ aliuloj. Du malsanuloj – feliĉe simulantoj – kaŝiĝis en la profundo de la ĉaro sen vestoj. Iliaj uniformo kaj ekipaĵo restis sur alia ĉaro, kaj nun ili aliĝis al la trupo de la dizertintoj, kovrintaj sin per tendotolo. Ili diris kategorie, ke ili ne volas vesti sin, ĉar ili fariĝos dizertintoj tiel. Tiun starpunkton ili rezignis nek poste.
– Ni ne dizertis – ili diris, – ni nur cedis la perforton.
Ili tamen prepariĝis. La tenda ĉaro, la durada ĉaro, tirata de mulo, la soldatoj, pompe provizitaj per karbolo kaj inform-flugfolioj, krome per gazo kaj kun melankolio.
– Tamen atendu iomete – diris la sanitaristo, kiu havis grandan nazon, kiu cetere nomiĝis Bagron. – Mi portos Teofilon.
– Kiun?
– Mian plej bonan amikon. Jam hieraŭ mi sciis pri ties fuĝo, kaj mi ne volis iri plu, mi do pelis tiun for de la tendaro por restigi ĉi tie. – Kaj li kriis laŭte: – Teofilo!
– Kiu estas Teofilo?
La hundo de la Ruĝa Kruco. Ĝi vagaĉis nokte ĉirkaŭ la tendaro. Kie en la infero ĝi povas esti…
La tuta societo rigaridis en ĉiun direkton de la ventorozo kun tre rigida vizaĝo, pale, deturninte sin unu de la alia. Kelkiuj rapide ekspiris profunde, kaj la genuoj de profeto Pulovero fleksiĝis..
Iu volis mortpafi Klausner-on.
Dume revenis la blanhara amiko de la bestoj, anime taŭzite, en la mano kun kolringo.
– Teofilo!.. Kompatinda… Kio okazis al vi?
Ekvidinte la kolringon, la membroj de la societo disiris dekstren-maldrkstren. Klausner restis tie kaj klinis sian kapon inter siajn manplatojn.
Fine ili tamen ekiris. Baldaŭ la blankhara sanitaristo, pelanta la ĉevalojn diras al Gorĉev:
– Tamen rerigardu, eble vi vidos ĝin ie…
– Mi ne volas vidi ĝin! Ni rapidu! – kriegis Gorĉev.
La maljuna sanitaristo ne komprenis, kial elprenas Pulovro la inventisto sian bajoneton por ataki Gorĉev-on, kiam tiu post nelonge, kvazaŭ farinte sandviĉon, li trandonas la kolringon al li inter du pantranĉaĵoj.
Ili ĝenerale ĉiam subridas, kiam li diradas kun larmoplenaj okuloj: “Kompatinda Teofilo, kompatinda Teofilo…”
Kial ridi pri tio?
Iom post iom forviŝiĝas la stranga marŝkolono en malproksima, griza polvoglobo, kiu ruliĝas norden, kaj ne estas troigo, se ni asertas, ke ĝi estas tia, kiel lavango, kiu konsistanta el etaj neĝbuloj, kiel ĝi algluigas la neĝflokojn tie kaj ĉi tie, subite ĝi fariĝas grandega kaj timiga.
Antaŭ Mars el Kebir venis la poŝtistoj.
Ili estis naŭope, polvokovritaj, gajaj homoj, kun leterportista flank-aktujego, kvazaŭ ili ŝatus kredigi, ke ili ambladas tiel de iu fino de Saharo al la alia, dume tie kaj ĉi tie ili frapetas en oazoj: “Bonan tagon, mi portis leteron al sinjoro kaproposedanto Kabil Mustafa, oazo Bunguz, Saharo.” Post li iras plu fajtante ĝis Egiptio, tie li frapetas denove ĉe ies pordo, kunportante bildkarton, sur kiu malproksima parenco sendas siajn salutoj al la ŝejko rabista.
Ili malrapidiris tiel senzorge kun aktujego, pendanta sur ilia ŝultro, kiel certaj antaŭurbaj leterportistoj, kiuj estas bonhumoraj ĉiam, ĉar en la distrikto de la teretaĝaj domoj iliaj genuoj ne malsaniĝas pro reŭmatismo. Kvar similaj leterportistoj, kun la sama bonhumoro sekvas ilin.
Unue ili ĝojas unu al la alia. Ĉiu pensas tion, ke la alia havas manĝaĵon.
Poste ili malĝojas kune.
La gazo, la karbolo kaj la flugfolioj trovas kompreneman societon en la aktujego de la leterportistoj kun la neenmanigitaj naŭ suboficiraj revolveroj kaj kun la apartenantaj kartoĉoj. Cetere la gvidanto de la gajaj leterportistoj estas sveda kuracisto d-ro Ervino Haagebeck, kiu kunportas siajnĉefverkoj apud kelkaj revolveroj. Tial li venis en Afrikon, tial li dungiĝis al la legio. Li skribis longan studaĵon pri sanitara prodedo de la Ruĝa Kruco: “Sanitaristoj en la profilaktiko de la milita kirurgio”. Ĝi estas ties titolo.
Li tuj komencis, se ili jam kunvenis tiel bele en la dezerto, laŭtlegi sian verkon, konsistantan proksimume nur el ducent paĝoj, ĉar nekredeble gravas laŭ li, kiel donu la sanitaristoj unuan helpon al la antaŭvideble operaciotaj vunditoj.
Ili aŭskultis kelkajn vorotoj atenteme. Poste Klausner levis la klabon…
Kaj Haagebeck suprenrigardis sur lin, sed ili neniam plu parolis pri la laŭtlego de la pluaj partoj.
Des pli multe ili parolis pri la novaj dizertintoj.