III-a ĈAPITRO. La Unua Plej Danĝera Brigado

1

La duspeca vojsistemo de Saharo, la konstruitaj kaj la senvojaj vojoj pleniĝis de migraj birdoj. Tiom da dizertintoj ankoraŭ neniam vagadis ĉien.

Ili jam estis proksimume sepdekope. Kaj ili sciis ankaŭ tion bone, ke sepdek ĉiuriskaj kaj armitaj legianoj povas kaŭzi grandajn surprizojn.

Ili okupis la oazon Ragun. Kelkaj sanitaristoj aperis antaŭtagmeze ĉe la montetoj, kaj alvokis la beduenan ĉefon doni nutraĵon al ili. La ĉefo estis saĝa homo kaj eble li informiĝis pri tio, ke la membroj de la Ruĝa Kruco ne kunportas mitralfusilojn. Se tamen jes, tiam ili ne povas esti tiel ebriaj, ke iu el ili malantaŭe, kiu kantas, portu verdan turbanon al sia ekipaĵo kaj uniformo.

Sed bedaŭrinde Donald estis tiel ebria, ke li faris tion. Li prove surprenis la kapornamon de la iam marabuto Abu ben Pulovero, dum la profeto dormis.

Tiel do Gorĉev, Ŝebao devis uzi drastajn vortojn. El la afero fariĝis diskuto, kaj kvar membra krizostata grupo tuj vangofrapis la beduenon, kiu galopis hejmen kun siaj akompanantoj, kaj komenciĝis la ofensivo.

La dizertintoj estis ĉarpentitaj ne el tia ligno, ke ili nervoziĝu pro malgranda interkonfikto, ili do aranĝiĝis en vicon, kaj kurante, saltante, sin ĵetante de montoflekso ĝis montoflekso, laŭ ties maniero, ili proksimiĝis al la oazo kun nemiskonprenebla intenco de manbatalo.

Blankhara bedueno jam dum la batalo amare diris riproĉe al ilia ĉefo, kial fari tiujn aferojn. Ĉu ili estas aŭ ne estas dizertintoj, se ili venas pli ol du, jam ne estas proponinde serĉi kverelon kun ili.

La ĉefo dente grincis al la maljunulo, ke ĉiam li influas la batalantojn, kvankam ili jam delonge estus liberiĝintaj de la malbenitaj eŭropanoj, se ili alfrontus ilin kuraĝe. Li forportu sin, ĉar li batos lin je la kapo. Ek! Antaŭen!

Ili nun amare pentos tion… Kaj tiam oni paf-eligis liajn naŭ dentojn, tiel, ke la kuglo elvenis, sub la dekstra vangoosto, transverse apud lia orelo, sed se ĝi jam estis tie, ĝi deŝiris lian aŭriklon, tiel ĝi kuregis plu.

Sed la batalon ne la svarmlinio decidis, ĉar la konstatna pafado de la beduenoj ŝprucis tiel en la dezerto, ke dum mallonga tempo estis neeble antaŭeniĝi.

Tiam penetrante el malantaŭ la oazo, okupis la centron plotono da ĝisdente armitaj, sovaĝaspektaj kaj rezolutaj leterportistoj!

Alvenis la poŝtistoj! Per revolvero, tranĉilo kaj per tia tempesta rapideco, kian oni ankoraŭ ne vidis en la oazo…

Fariĝis granda paniko, ĉar la francoj ankoraŭ neniam enbataligis tian formacion! Ili do povas domaĝi! Ĉiu poŝtisto iris tuj al la fronto!

Ĉar kion faris Ervino Haagebeck kaj liaj kunulo dum sekundoj, tio levis la batalspiriton de la leterportistoj al elstara plenumaĵo. Ĉar kiel ili tenis la fusilon kaj la aŭtomatan revolveron inter siaj dentoj, poste en la dekstra mano, kiel ili tordis la rimenzonon sur sian maldekstran manon, dume ili konstante pafis, ili frapadis dekstren-maldekstren tiel, kvazaŭ ĉiu homo estus po unu muŝo, kaj ili uzis la ledan aktujegon, kiel timigan batalilon, dum sekunduj ili forigis el la drinkejo la indiĝenojn, pafantajn el fortigitaj pozicioj, de kiuj ili akiris ankaŭ fusilojn, ĝi do estis miraklo!

La junan fraton de la tribestro, kiu en la buŝo kun tranĉilo pafis senĉese per du fusiloj, oni batis lin je la kapo per leda aktujo tiel, ke li svenis, kaj tiu mallonga paŭzo sufiĉis, ke la dissemita svarmlino per dumetraj saltoj penetru en la antaŭajn poziciojn.

Kriegado, balsfemado, knalo-krako, kaj alvenas la tuta sturma taĉmento en la mezon de la oazo, kie du poŝtistoj defendis la drinkejon dum dekkvin minutoj kontraŭ okdek araboj. Kaj proksimume tridek atakantoj vane sturmis la stalon de la kameloj eĉ nun kontraŭ du poŝtistoj

En iu tendo Klausner tenas okupita la tagmanĝon de la beduena ĉefo, kies buŝo estas trapafita, li diras saĝajn adomojn al la vundito, kuŝanta sur la planko, kiu ne povas respondi, ĉar sur lia buŝo estas kompreso, farita el tuta burnuso.

La indiĝenoj demetas la armilojn kaj donas ĉion.

Oni trapafis la ŝultron de Ditrich. Ankaŭ la vizaĝo de Mariono estas batita per io, ĉar ĝi estas tute blua. La blankhara sanitaristo, kiu funebras Teofilon, ĵus ekfumas pipon, kiam la vundito venas al li, kiu montras sian vizaĝon maltrankvile:

– Jen rigardu ĝin…

La grandnazulo elprenas sian pipon, kun artspertaj okuloj, iom forpuŝinte lian kapon, li kapjesas.

– Ĝi estas tute bona. Nur iomete ĝi diferancas la alian flankon. Sed virinoj ne venos ĉi tien.

Li ne plu okupiĝas pri la afero, kiel sanitaristo. Ŝajnas, ke li estas pli sperta en la interbatado.

Post la abunda manĝado ili zorgas pri la vunditoj kaj interkonsiliĝas.

– Tiel ni ne povos iri plu… – diras Ŝebao. – Ne ne povas komenci rabistan militiron tra la tuta Saharo. – Pri tio ili estis klarvidaj.

– Ŝebao pravas – kapjesis Gorĉev. – Kiel do ni devos agi plu? Mi proponas, ke ni faru nian aferon laŭregule. Ni estas Ruĝ-Krucistoj, do vekus sensacion, kiam ni aperus kun maŝinpafilo anstataŭ brankardo, por ke ni ne iru tien vane, ni flegos la malsanolojn, troviĝantajn en la ĉirakaŭaĵo. Tio estas la tasko de la Ruĝ-Krucistoj. Ili flegu malsanuloj, kaj se ne estas malsanulo, ili zorgu, ke tiuj estu. La mondfama Ervino Haagebeck skribis en la titolo de sia epokfare enua verko, ke la profilaktiko estas grava ĉe la Ruĝa Kruco. Ni do ekde nun preventos la problemon. Kie bezonatas, tie aperos la Ruĝa Kruco kaj flegos la vunditojn.

– Kie ĝi ne bezonatas – demandas Trovaĉek. – Se ne estas vundito?

– Ĝuste en tio estas la profilaktiko. Ni preventas la problemon, kaj estos vundito. Oni nur saĝumadu multe. Krome ni vestos niajn du nudajn kunulojn per gazo, kontrarŭ tio ili tute ne povas protesti, ĉar ĝi estas kuracista terapio. Tiel ni povas eviti la unuaniman kaj malesperiĝintan proteston de la kolonio, ofendita en la ĝenerala pudoro, kiu koncernas nian marŝkolonon. Ni havas ĝendarmon, legianon, kaj la poŝtisto estas ankaŭ doktoro! Vi vidos!

Profeto Pulovero sur la kapo kun larĝa, ruĝa strio interrompis.

– Kial mi estas ĉi tie?

– Prave – respondis Gorĉev, eklevinte sian ŝultron, – nek mi sciis la respondon al tio.

Ili ekbivakis.

Estis plenluna, trankvila nokto en la dezerto. Kelkaj palmoj. Malproksime ĉie kaj ĉie etendiĝas la palaj, blankaj, lunlumaj sablodunoj de Saharo.

Kaj kelkaj tute etaj punktoj: ŝakaloj aŭ hienoj, kiel ili galopas solaj…

La beduenoj laŭ ordono kolektiĝis en la alia fino de la oazo, kaj la soldatoj diris al ili, se iu el ili formoviĝos, ili ĉiuj estos mortpafitaj. La beduenoj povis alporti nur vinon kaj manĝaĵon!


2

De malproksime, el ĉiu direkto alvenis la hienoj. Ili ĉiam scias, kie okazas ia popola festo kun nekutime gradmezura kuiradi kaj rostado de viando…

La beduenoj sidis malgaje en la mallumo, grupiĝinte, interkliniĝinte kun mistikaj kaj tremvibrantaj okuloj. Kiel jam tiuj beduenoj sidas, kiam ili atendas la plenumiĝon de insida venĝo. Trakoma, duone blindiĝinta, blankhara ŝuflikisto, la saĝulo de la oazo, fumas pipon, faritan el kano.

– Ĉe kiu estis la veneno? – demandas iu.

– Ĉe mi – respondas juna arabo, – tial mi scias, ke morto atendas la eŭropajn soldatojn. Mi verŝis du glasojn el ĝi en la barelon. Ankaŭ Rafit kaj Selim, la famaj venenmiksantoj vidis tion.

– Li diras la veron – konfirmis tion la menciitaj atestantoj, ĉar la mankohava honoro de la juna indiĝeno bezonis, ke ankaŭ aliuloj atestu lian venenmiksadon.

– Ni rulis ĝin antaŭ ilin, ĉar ni ne havas alian barelon.

– Kiam la unua blanka masaĝo de la luno aperos super la plej alta palmo, la eŭropaj hundoj ĉiuj estos mortintaj – diris la blankbarbulo. Sufiĉas verŝi unu glason da veneno en la barelon, ke ili mortu.

– Kaj mi verŝis du glasojn el ĝi. Ĉar estis mallumo, mi prenis ankaŭ la randon de la barelo, ke mi ne elverŝetu al venenon apud ĝin. Poste mi remetis la fermoplaton, kaj ni rulis ĝin tien…

Kelkaj skelete maldikaj, vundokovritaj, dezertaj hundoj, nomataj slugi kuradis inter ili, kiuj estis pli abomenidaj kaj avidaj ol la ŝakaloj.

Ĉar la ŝakaloj kaj la hienoj en bela ordo, duoncirkle eksidis antaŭ la oazon, kaj altenlevinte sian nazon, ili hurlis raŭke, la tuto ŝajnis tiel, kiel la prezentado de ia migra kantĥoro, kiel ili kolektiĝas bele kaj prezentas sian kanton, kies titolo estas “Stertoru, Stertoru kvieta Saharo”. Estintus tute laŭstile, se poste maljuna hieno ĉirkaŭirus kun telero por kolekti monon.

La beduenoj sidas kaj atendas ĉe la flagranta bivakfajro kurbadorse, kuntirinte sin, interkliniĝinte.

– Alaho sendos la morton al ili… – flustris iu.

– Kaj ni ricevos monon… – kriis vigle junulo. – Oni povas porti dizertintojn en la fortikaĵon de la legianoj “vive aŭ morte”…

Kaj ili atendis…

La soldatoj kantis, diskutis, kverelis, eĉ interbatadis, poste kelkaj el ili kuŝis sur sian mantelon, kaj baldaŭ ankaŭ la aliaj agis same. Fine silentiĝis ĉio…

Unue ili sentis tiel, ke ili estas dormemaj, kiam ili ekkuŝis dormi, poste sur la vojo de la malrapide efikanta veneno, ili certe sinkis inter la flamojn de Morhut, kie la eterna turmento de la satano akceptas ilin.

Alaho estas granda!

Ĉio estas silenta… Iu bubo rigardas al la maljunulo. Li kapjesas… La juna indiĝeno forrampas malrapide…

Li atingas la transan parton de la oazo… Nun li ekvidas mortinton inter du palmoj sur la senarbejo!

Li estas senmova.

Sed sur lia kolo pendas en brila ingo, kio estas travidebla, kiel la vitro kaj tamen ĝi estas papero, zorge gardite, magiaĵo, nomata mapo. Ne estas malutile ŝteli tiaĵon ĝustatempe, ĉar dum dividado, rilate lian junaĝon, la pli oldaj kaj emeritiĝinaj kadavrorabistoj ne aprecos liajn petojn. Li do levas la kapon de la mortinta, eŭropa soldato…

Samtempe la mortinta, eŭropa soldato levas sian manon…

…Alaho estas granda, sed tiu vangofrapo estis pli granda. La mortinta eŭropano vivas! Eĉ, ho tamen jes!

La bubo flugante ankoraŭ atingas sian turbanon! Kvankam ĝi komencis la konkurson unu kaj duonsekunda avantaĝo sur la flugvojo.

La bubo rekuregas por rakonti la fantomeskan travivaĵon, sed lia buŝo tute ŝveliĝis.

Ĉu do estas ankoraŭ vivo en ili?! La bubo kapjesante balancas sian kapon. Li metas siajn tri dentojn antaŭ ilin. La blankhara saĝulo rigardas la dentojn… Alaho! Ĝi estas miraklo! Li denove ĉirkaŭsidas kuntirinte sin kaj atendas kun klinita kapo.

Tiuj hundoj havas terure fortan organismon. La bobo ne ekiras la duan fojon. Li sciis bone, ke ankaŭ rinocero estus mortinta pro tiom da veneno, miksita en la palmovinon, tamen li ne ekiras. Hamsud priridis lin!

Li baldaŭ pentis tion…

Hamsud post nelonge revenis, kaj lia nazo jam apenaŭ estis videbla sur lia vizaĝo. La manoj de la profeto estas longaj, sed tio estas nenio. La manoj de tiu eŭropano estis larĝaj kaj ostaj. Kaj li vangofrapis Hamsud-on deflanke, mandorse, oblikve, iom deglitinte, duondorme. Kiu ĵus ridis.

– Kiel – demandis iu, – ĉu oni vangofrapis vin?

– Ĝi estas miraklo… – ili miregis. – Ĝi estas granda miraklo!

– Mi – diris Bahumir la seloriparisto – iun nokton mi vidis la nevon de Alaho sur la ĉielo, rajdantan sur verda ĉevalo. Ĝi estis multe pli granda miraklo, ol la eŭropaj soldatoj vangofrapas. Tia afero jam okazis aliafoje…. Laŭ mi ankaŭ al mi.

Ĝi tamen estas frenezaĵo.

Ili ne komprenis. Tiom da veneno, kaj ili trinkis ĝin. Ili disrompis eĉ la malplenan barelon, kaj ili tamen movas sian manon. Tute nek pigre, nek malforte. Aŭrore, kiam la maljunolo volis rigardi persone la staton de faktoj, li revenis timiĝinte, irinte la duono de la vojo.

Alaho!

La soldatoj prepariĝis! Eĉ ili fajfis, ekipante la ĉarojn! Freŝe kaj ripozinte! Iu, kiun Alaho markis per ruĝa ŝoseo meze sur lia kapo, ĵus trinkas la palmovinon, restintan en la kruĉo.

Ili kantis, martelis, platebenigis instrumentojn, kaj enbatis la nabon ritme, fervore, kvazaŭ ili komencus la unuan akton de opero. La maljunuli reiris al siaj kunuloj tremante. Ili elportis la venenon singarde kaj ĵetis antaŭ la plej grandan slugi-on pecon da sekigita viando, spicitan per kelkaj gutoj da veneno. La hundo voris ĝin avide… Ne pasis duonminuto kiam ĝi ekkuŝis, poste turniĝis dorsen kaj mortis, kvazaŭ fulmo estus batinta ĝin. Nun venas ĉi tien al la beduenoj kun enigma vizaĝo tiu malbenita, dancante vangofrapanto, kiun oni nomas Pajaco, kaj li ekvidas la botelon en la mano de la arabo!

Fine! Li masakros ilin! Sed ne. Li paŝas al la maljunulo kaj flustras en lian orelon:

– Vendu al mi la tutan botelon da veneno! Ĝi estas pompaa trinkaĵo, kaj neniu scias, kie mi povos aĉeti tian unuarangan.

Kaj li transdonis al la arbo dek frankojn!

Li forportas la venenon kaj jen… Li haltas malantaŭ la arboj, kaj ŝajnas, ke li trinkis per grandaj glutoj, tute kliniĝinte malantaŭen, en la buŝo kun la faŭko de la botelo.

La araboj fuĝis en siajn tendojn, ĵetis sin vazaĝaltere kaj preĝis, ĝis la lasta eŭropa hundo, kamardanta kun la diablo, malaperis inter la malproksimaj montetoj

Ali Benguz enloĝiĝis en barelon da palmovino antaŭ du tagoj. Posttagmeze li forlasis la banejon, ĉar la barelo preskaŭ disfalis jam pro la nekutime peza kaj moviĝanta enhavo. Li flankenrulis la difektiĝintan loĝejon en la malluman kelon kaj portis malplenan barelon anatataŭ ĝi apud la malsuprenirejo, por ke ne estus okulfrapa ties manko. Li pensis, ke li kaŝiĝos en ĝi, ĉar eble tamen li havos okazon interŝanĝi sian cetere malsekiĝintan uniformon, kiu ĉifiĝis en la lasta stadio de lia etilismo por burnuso, manĝi ion kaj fuĝi.

Ali Benguz asertis tion pri si, ke li dizertis de malproksime kaj timis aperi antaŭ la beduenoj, tial li ŝtelumis en la ombro de la palmoj de la oazo en la kelon. Tiel li vagadis de iu barelo al la alia, aŭ li tiel venis en la unusolan sendifektan barelon, apud la malsuprenirejo. Eble li povas ŝteli iom da nutaĵo tie, kaj en araba vestaĵo, se troviĝas arabo, kies kolon li tordos, li povos galopi plu, ĝis li trovos pli grandan grupon de la dizertintoj, pri kiuj li jam aŭdis.

Li meditis ĝuste pri tio, kiam iu levis la fermoplaton de la barelo, verŝis sur lian kapon du glasojn da likvaĵo kaj remetis la femoplaton denove.

Li miris pro la procedo.

Oni ne vidis en la mallumo, ke li estas en la barelo, kaj tiu glueca io servis por la palmovino. Baldaŭ oni suprenrulis ĝin, kaj tiam li jam sciis, ke estas kapute al li. Ĉi tie okazas ia araba nuptofesto, kaj oni kredas, ke li estas palmovino.

Poste malfermiĝis la femoplato de la barelo, kaj sovaĝaspektaj homoj kuratakis ĝin kun antaŭendirektitaj glasoj.

– Sinjoroj! – kriis la turko. – Mi tre petas vin, ne eltrinku min sen priaŭskulto. Mi ne estas palmovino. Mi nomiĝas Ali Benguz.

– Ne ridindigu nin – diris al li Schmidt, kiu havis dikan kolon, similan al taŭro, – ĉu vi volas konvinki min, ke vi ne estas palmovino? Ĉu vi pensas min infano?!

– Se mi tamen estus palmovino – diris Ali Benguz, kuraĝe alfrontinte la glasojn, direktitajn al li, – eĉ nun mi garde avertas vin, ke vi trinku min! Ĉar oni verŝis ion sur mian kapon en la malluma kelo, kaj ne estas ekskludite, ke la beduenoj volis kontrabandi en vian organismon hematopoezan chinal-pulvoron aŭ C-vitaminon kontraŭ skorbuto pere de la palmovino, kio estis mi.

Evidentiĝis pri la turko, ke li estas bona figuro, kvankam li jam ne povas uzi sian uniformon. La palmovino difektis ĝin porĉiam. Kiam la soldatoj trinkis gaje el sia provizo, Ali Bengur diris al ili kun moka rideto, ke li estas tute sobra, neniun erarigu tiu ŝanceliĝanta, morale difektiĝinta vestaĵo, en kiu – bonŝance – ankaŭ li mem estas.


3

Sekvan tagon ripozinte kaj bone provizite per la necesaj aĵoj, ili estis survoje por atingi Mars el Kebir-on.

– Vi vidos, ke oni piridos kaj arestos nin – diris Klausner, kiam aperis la grandega oazo en la malproksimo.

Gorĉev ordonis: ekbivaki, ekipi la ĉaron de la Ruĝa Kruco. Li elektis la partoprenantojn de la manovro, kaj ili ekiris al Mars el Kebir.

Kio okazis tie!

Posttgmeze la taĉmento de la Ruĝa Kruco alvenis al Mars el Kebir. Gorĉev desaltas freŝe kun kruĉego kaj pumpilo…

Jen vidu!

Li estas tute freneza! Li haltas kaj surŝprucas kamelojn, homojn, virinojn, tendojn, ke ĉiu diskuras teruriĝinte, kien ili povas. Poste li krias malantaŭen:

– Nu, moviĝu, bradipoj! Rapide! Seninfektigu!

Nun alvenas kolosa, araba ĝendarmo, al kiu kuregis la loĝantaro per rapida galopo!

– Diru, kion vi faras ĉi tie? – li demandas la soldaton, kiu havas brakbendon.

– Vi vidas, se vi havas okulojn! Ĉu vi ne povus akiri al ni iom da brando ie? Vi, iru al la stangoj, kaj lavu ankaŭ tiujn…

– Kial vi ne respondas? – demandas la ĝendarmo iom pli mallaŭte, kaj li jam blasfemas. – Kial oni elpensis tiun novan strangaĵon kontraŭ pacaj oazoj? La pasintan monaton oni estis ĉi tie vakcini nin, krome ekzameni la dentojn de la bestoj kaj batfaligis multajn el tiuj…

Nu jen!

Li povintus konjekti! Tiu soldato kun vizaĝo de bubo transdonas paperon: “La Ruĝa Kruco plenumas nur la ordonojn de la militestraro! Ĉiu devas helpi ilin! Kiu kontraŭstars la seninfektigon, tiu krimas!”

Gorĉev fariĝas ĉiam pli groba al la ĝendarmo.

– Anstataŭ gapadi ĉi tie – li diras, – zorgu pri nia regalo, ĉar ni volas tagmanĝi. Vi ricevos armeajn kuponojn. La militistaro petas nenion senpage, sed ĉion malmultekoste.

La ĝendarmo estas tre nervoza.

– Mi jam aŭdis multe da aferoj en mia vivo…

– Diru, oldulo mia, ĉu vi estas edziĝinta?

– Jes.

– Faru al mi tiun komplezon, ke vi rakontu vian koncizigitan biografion al via edzina moŝto. Ĉar viaj travivaĵon ne interesas nin. Malpli via opinio.

Vane! Ne estas pli bela afero, ol estis soldato de la Ruĝa Kruco. Tiu nocio tre ŝanĝiĝis dum ilia agado. Ĉar kion signifis tiu servo laŭ la dizertintoj? Jen tion: la Ruĝ-Krucisto trafikas per veturilo, li estas ebria ĉiam, li havas monon ĉiam, li havas nenion fari, kaj li estas tiel kruda, kiel dratbroso.

Ĉe Sabumir la Ruĝ-Krucistoj batis kelkajn sensciajn indiĝenojn tiel, ĉar ili ne aprobis ilian procedon, ke la ĝendarmoj donis unuan helpon al ili.

Sed ili ne malhelpadu, kiam temas pri ilia sano.

Nun jam vole-nevole, ili devis daŭrigi la seninfektigon de la oazoj.

Ili ŝmiris per karbolo la arbojn, la tendojn, la manĝaĵoj kaj la virinojn; ili ŝprucis per pumpilo la kamelojn, la ĝendarmojn, la hundojn, unu la alian kaj la verŝ-stablon en la drinkejo. Kiam jam ĉio estis tiel malbonodora, ke nur la aplomba interveno de la ĝendarmoj malhelpis la linĉadon de la sanitara taĉmento, tiam ili komencis viŝpurigi la karbolon. Iu malbonhumoro ĝendarmo, kiu plej ofte parolis kun ili, demandis, ĉu ili ne scias pri iu ĉe la Ruĝa Kruco, kiu aĉetus unuarangan ŝrankon por medikamentoj. Ŝebao respondis tion, ke li ne scias, sed se ili jam konversacias, li menciias, kiel povus helpi la sininfektigon kelkaj, nenifaraj, gapantaj homoj. Kiam la ĝendarmo sulkiginte sian fruton interesiĝis, pri kiu pensas la legiano, konkreta nomo ne venis en la kapon de Ŝebao, sed laŭ li homoj multe vidintaj en la mondo asertas, ke nenies mano derompiĝis pro tiu laboro. La ĝendarmo ja ne lasis sin konvinki, sed li komandis kelkajn arabojn el la karcero pro fari la seninfektigon. Dume la soldato dormis.

La juĝisto, kiu estis granda ambiciulo, donis brandon al li, kaj tiel li alvenis al Mangur kun ĉapo flankenŝoviĝinta.

Tiu oazo estis tute malplena. Ĉar oni sciiĝis pri la seninfektigo, la loĝantaro fuĝis inter la montojn, kaj nur unu blankhara, kafkuirista arabo, idiotiĝinta pro la fumado de opio kantis antaŭ sia kabano. Li akceptis la soldatoj levante siajn ŝultrojn. Li jam havas okdek jarojn, por li jam estas tute egale: se ili volas, do seninfektigu!

Ili aŭskultis lian konfeson serioze, poste ili starigis la maljunulon al la muro. Gorĉev demandis lin, ĉu la lastan fojon li mesaĝas ion al iu, ĉar li rajtas fari tion. La arabo mesaĝis ion al la franca Ruĝa Kruco, sed ili ne transdonis la mesaĝon, ĉar ĝi estintus nek konvena, nek ceda rilate la institucion. Poste Ŝebao kovris liajn okulojn, ĉirkaŭliginte tiujn per tuko, kaj je la komandvoĉo de la dika Trovaĉek, per la ŝprucigiloj, ŝargitaj per malvarma karbolo ili ŝprucis la arabon, kiu preskaŭ mortis, ĉar la unuan fojon dum sia vivo tuŝis akvo lian korpon. Post la drameca evento ili forlasis la oazon.


4

La nombro de la dizertintoj survoje pli kaj pli altiĝis. Inter la novalvenintoj estis la plej mirinda la fratoj Delivette, kiuj aperis kun skioj en Saharo, apelaciante, ke ili estas dizerintoj.

Fine ili devis akcepti la rajtan uzon de la skioj, konsidere, ke la du patrolantoj dizertis desur la plej alta pinto de Atlaso, kaj ili ne estis frenezaj lasi la skiekipaĵon tie, ĉar ili ricevus punon unu jaron pli.

Ŝebao blasfemis.

Ne sufiĉas la du nudaj homoj, bandaĝitaj en gazo, nun aliĝas ankoraŭ du skiantoj al ili! Ĉiu vidos je cent metra distanco, ke ni estas dizertintoj.

– Prave – diris Klausner. – Ĉar la meteorologiaj cirkonstancoj ne povas ŝanĝiĝi tiom dum unu miliono da jaroj, ke oni sendu skiantojn en Saharon.

Poste bonŝance aperis la teknika taĉmento, plenekipite, kun tendo, radio, telefono.

Sed ni sekvu la admirindan historion laŭ kronologia ordo! La Unua Plej Danĝera Brigado, kiel la dizertintoj nomis sian formacion, restadis en tiu ventomordita, malgranda telero de Saharo, kiun la legianoj ofte uzis por tendumi, ĉar la vento – ĝi scias, kial ĝi faras – elkavigis teler-formon en la tero, kiun ĝi neniam enterigas, kiun limas roka tereno, kaj la geografoj nomas ĝin “profunda deflacio” de Saharo. Nur unu gardiston ni devas starigi ĉi tien, sur la randon de la tiel nomata “telero”, kaj la tendaro estas preta.

Tiam raportas Trovaĉek gardostarante, ke en la tre malluma nokto, ĉar la luno jam subiris, proksimiĝas homoj el la foro, kaj ĉu li rajtas pafi? Gorĉev, Ditrich kaj Schmidt rampas patrolante, kaj ili fortigas la pikedon kun Donald kaj Jörgens, kiuj anticipe donas sian honorvorton, ke ili ne kantos. Ke li povos pipfumi, ĝi iel faras eltenebla la aferon.

Ili atendas ĉe lontana monteto. Dume aŭroras, kaj ili vidas, ke teknika formacio proksimiĝas el la foro. Ili kalkuliĝas kiel dua- aŭ triarangaj dizertintoj, venintaj el la malnova mondo, ĉar ili povas mortpafi amase minimume kvin teknikajn formaciojn per siaj du maŝinpafiloj, se tiuj nervoziĝus.

Sed la grupon antaŭas du malbonhumoraj homoj. Iu estas larĝ-makzela legiano kun enpremita nazo kaj kun deformiĝinta vizaĝo pro eksplodo, tiu homo je la plej granda konsterniĝo de la kaŝrigardantoj venas enpoŝiginte siajn manojn.

Poŝo en la nokto!

La militista pantalono ne havas poŝon. Li do dizertis kaj farigis al si tuj du paŝojn. Jam bone!

Ili staradas, atendas la teknikaj soldatojn.

Kiu staras apud la homo kun enpoŝigitaj manoj, tiu havas tute malgrandan, ruĝan nazon, kiel la plej malgranda speco de la papriko, konservita por vintro. Ties ruĝeco kunkuras kun tiu de aŭroro.

Ĉirkaŭ ili, nur nun estis videbla, ke staras tri-kvar soldatoj. Sendube! Fine ili havos radion, telefonon. La soldato aŭskultas indiferente la parolon de la nekredeble maldika homo, kiu enpoŝigis siajn manojn, kies vizaĝo estas cikatra kaj havas nazon, similan al eta papriko. La paprik-nazulo parolas per virina, ŝrikanta falseto, la plat-nazulo balancas sian supran korpon kun enpoŝigitaj manoj, kaj li konverscias per melodia, bas voĉo.

– Mi do diris al vi, ke ni vojeraris, Krajovacz – diras la homo de basa voĉo, – tio certas, kiel morto post preno de veneno.

Krajovacz rikanis

– Vi do povas esti vermoza ankaŭ pro tio, kiam vi dormis sur la tero. La vermoj ne transiris de sur mia korpo. Kredu tion Svetozar.

– Sed homo, la suno ja brilas el fronta direkto! Kie povas esti Omar de tie ĉi, kiam ĝi troviĝas okcidente, kaj tio ne estas oazo, sed urbo!

– Vi konstante okupiĝas pri tio. Mi ĝojas, ke ni ankoraŭ vivas.

– Ĉu vi pensas, ke mi estas surda?! Kaj se jes!? Mi ankoraŭ aŭdas tiel, kiel vi!

– Se ni ne alvenis hejmen, ni do ne alvenos hejmen! – ŝrikis la paprik-nazulo falsete. – Ĉu vi kredas, ke mi timas?

– Nun mi ankoraŭ donas, sed alifoje ne petu ĝin! – Transdoninte cigaron, li iris plu.

La ĉirkaŭstarantaj soldatoj konversaciis trankvile. Gorĉev tuj reglitis kun sia patrolo al la “telero” kaj diris:

– Al la armiloj!

– Kiuj venas?

– La frenezuloj el la kompanio n-ro dudek du estas ĉi tie. Ne estas sciate, kio okazos.

La teknika formacio ĝoje aliĝis al ili, ĉar kiel ili rakontis, la serĝento sendis ilin al Tuareg-lando, marŝante 24 horojn po tage, ke ili informiĝu precize pri la sanstato de la ĥoleruloj.

Evidentiĝis, ke la teknika trupo renkontis Svetozar-on kaj Krajovacz-on ĉe iu limo. Ĉe la limo de la malsat- aŭ soifmorto. Ili aligis la du strangajn homojn, kaj kiun ajn ili demandis pri kio ajn, tiu respondis tre laŭte, sed klare. Ili ne povis paroli nur unu kun la alia, ĉar ili estis hipoaŭduloj ĝis surdeco. Ili paroladis ekskluzive nur unu kun la alia. Kelkfoje ili eĉ interbatadis. Ilia historio estis simpla. Pro iu afero ili kuris al la komandanto de la kompanio en Maroko, metante antaŭ lin tiun gamelon da manĝaĵo, kiun la serĝento manĝiĝis al ili el la mono de la kuirado, post pena marŝado, kaj la serĝento estis urĝe transpostenigita al la fora Saharo. La tuta kompanio estis dankema al la du homoj – kiujn oni elektis por tiu tasko pere de lotado, kaj ili oferis sin, – ĉar la kvalito de la manĝaĵo pliboniĝis subite. Baldaŭ post ses semajnoj ili estis senditaj al monto por fari tunelon, sed oni havis malmulte da homoj, kiuj povus marŝi al Tuareg-lando, kontraŭ ribela, dezerta tribo, oni do komandis kelkajn homojn el ili, poste estis bezonata min-foriga trupo, konsistanta el dekkvin personoj, antaŭ la paflinio. La suboficiro sendis du armitajn homojn por skolti, tiel Krajovacz kaj Svetozar, kiu uzis tiun ĉi nomon, ĉar li opiniis la antaŭnomon Blitz malbela, ili alfrontis la morton dank’ al tri suboficiroj.

Ni komprenu ĝin tiel, ke Svetozar kaj Krajonacz marŝus volonte en Marokon, se ili estus elektitaj por skolti Saharon, kvankam multe pli da homoj estus bezonata al tio.

Sed kiam el Maroko la nova suboficiro tuj sendis ilin al la fervojkonstruo, kien ili alvenis, kiel “stamitaj homoj”, kaj de tie oni sendis ilin al la paflinio patroladi nokte, tiam ili dizertis. Kaj dum la dizerto, komenciĝanta trans la paflinio, iu el ili levis paketon da cigaredoj de sur la tero, kio estis ekfunkciigilo de mino. Bonŝance ĝi ne estis franca, sed la mino de dezerta tribo, tiel, eĉ se surde kaj vundite, sed ili restis vivantaj. Kial bezonis la sorto, ke B. Svetozar kaj Krajovac tajloro iomete surdiĝu, mi pensas, ke ĝi estos nemalkovrita demando eĉ tiam, kiam oni jam faris la ŝoseon, kondukantan al Mars.

Gravas, ke nun jam ilia nombro jam estas pli ol cent homoj, kaj kio estas la plej grava, ili havis ne nur maŝinpafilon, sed taĉmenton de kamelistoj, krome ĝi havas ankaŭ bonan flankon, kiam oni kunportas sian ekipaĵon: ili havas ankaŭ radio- kaj telefon taĉmenton, kiu alvenis ĝustatempe…

Kiu kredus, ke ekzistas tiel modernaj dizertintoj, kiuj havas sendo-ricevilon? Ili tuj prenas la dissendon de Sharo kaj ties ĉirkaŭaĵo.

Kiu akceptas la radiosignalojn, mallaŭte ekfajfas.

Ducent spahioj el la regiono de la lago Ĉado serĉas tiujn tricent homojn, ekipitajn per mangrenadoj kaj mitralfusiloj, patoprenantajn grandan militan ekzercadon, kiujn oni sendis kontraŭ ili el la direkto de Atlaso.

Kaj dume ili mem estas ĉi tie.

Ili venigas Gorĉev-on.

– Respondu, ke ni tendumas ĉi tie en la “telero”, ni estas la plej granda motorizita antaŭgvardio.

Ili ekmurmuris.

– Ĉu vi freneziĝis? Tiam la du trupoj renkontiĝos ĉi tie!

– Ne. Tiam ankoraŭ du trupoj tenkontiĝos ie norde, super Mars el Kebir, ĉe Atlaso, ĉar ili volas vidi ne unu la alian, sed nin.

– Se tamen ili venos ĉi tien?

Gorĉev eklevis siajn ŝultrojn. Kial respondis tiaĵon? Kiu diris tion, se iu marŝas kun ni, tiu asekuris sian vivon? La radiisto jam tuj diras, nur blinde:

– Mobilizita antaŭgvardio la naŭa tendumas en la deflacio nomata “telero” kun kvindek homoj. Ni venis de Atlaso tra Mars el Kebir, ni ne vidis dizertintojn.

– Alo! Alo!

La dizertintoj malaperis!


5

Sed kiel ili malaperis?! Ili ja seninfektigis fervore!

La teknikaj soldatoj, kiuj en la profundo de ĉaro ricevis la terurigajn novaĵojn (kaj sendis kelkajn), diris, ke oni vokis la atenton de ĉiu oazo al la taĉmento de la Ruĝa Kruco. Kie ajn ili aperos, oni akceput ilin kun deca pafaro, ĉar la formacio valoras altan monsumon vive aŭ morte. Ĝi signifas eĉ tion, ke ankaŭ la “salutaj” trupoj serĉas ilin.

Oni serĉigas ilian formacion kun bonega personidentiga priskribo.

Ŝebao proponis, ke Donald tondigu sian hararon, Trovaĉek kreskigu barbon, kaj Ditrich vesti sin virino. Ili sukcesis malhelpi la manbatalon ankraŭ ĝustatempe.

Gorĉev paroladis kun Benguz. Tiuj ĉi homoj ne estas tiaj, kiuj timiĝus pro io ajn.

– De kie vi dizertis?

– El la fortikaĵo Asir-Marut. Pro la mistrakto fare de la suboficiroj.

Gorĉev pansadis.

– De tia atingi tiun ĉi oazon estas granda plenumaĵo. Vi estas dura homo. Vi ne lasis, ke oni longe mistraktu vin.

– Ne. Ĉar kiam la serĝento la duan fojon volis starigi min sub la sunon, mi jam ne estis tie.

Gorĉev ĉirkaŭrigardis, serĉante Ŝebaon.

– Aŭskultu min. Tenu viajn okulojn sur la turko. Iu el ni konstante restu kun la aliaj!

– Hm… kial?

– Li ne plaĉas al mi. Li asertas, ke li venis el Asir-Marut. Tio ne estas vera.

– Homo ne povas veni ĉi tien.

– Nu jen.

– Ĉu li fuĝis… de karavano?

– Neeble. Saharo nun estas fermita por karavanoj. Per aviadilo oni venigis lin ĉi tien.

– He! – Ŝebao frapis sur sian frunton. – Li prenas la fusilon ne tiel, kiel la legianoj… Mi atentis tion hieraŭ.

– Ĉu vi komprenas nun jam? Li volas ion ĉi tie…

Gorĉev diris tion dure, kaj jen tio estis elaŭdebla el lia akcento: “Estu mia amiko, kaj ne demandu mian sekreton.”

– Mi komprenas – respondis Ŝebao, kaj sen ĉiuj pluaj vortoj ili ekpremis dure la manon de unu la alia.

Nun aperis Benguz subite kaj venis al ili, kvazaŭ li scius, ke ili parolis pri li. Cigaredo elpendis sur liaj liprandoj. Li ne laboris kun la aliaj, kio signifis tion, ke efektive li rekonas nek Ŝebaon, nek Gorĉev-on gvidanto. Ankaŭ li estas tio!

– Mi aŭdis – li diris, – ke ankaŭ malsanulo estas inter vi, kiu sekvas la trupon sur ĉaro. Iam mi estis sufiĉe bona kuracisto. La orientaj kuracistoj scias kelkajn aferojn, kiujn la eŭropanoj ne komprenas.

– Ĝi estas valida ankaŭ inverse – respondis Gorĉev. – Ankaŭ mi estas kuracisto, kaj ankaŭ mi scias kelkajn aferojn, kion vi ne.

Ili silentis. El la voĉo de Gorĉev kiu ajn povis scii, ke li ne estas kuracisto.

– Mi petas… mi nur pensis, ke mi ekzemenos lin – diris la turko indiferente. – Mi interesiĝas pri nenies nomo.

– La malsanulo havas multe da nomoj. Prenu tiel, ke li estas Arturo aŭ Manfredo. Sed neniel demandu tion de li.

La turko eklevis siajn ŝultrojn, kvazaŭ nekomprenante la aludon kaj foriris.

– Ĉu ĝi estis provoko? – demandis Ŝebao.

– Ne. Ĝi estis la unua kolizio.

La Brigado faris urĝan interkonsiliĝon, ĉar evidentiĝis, ke ili nun jam devas fini la seninfektigon de la ĉirkaŭaĵo difinitive kaj serĉi ian novan eblon rapide. Marŝi al nordo estas stultaĵo. Ĉiam pli multenombraj garnizonanoj gardas la civilizitan regionon. Nek al okcidento, oriento kaj sudo estas inde ekiri. Estas evidente, ke ne estas loko por ili sur alies tero.

– Se el oriento ni atingos Atlason pli frue, ol la ĉirkaŭiga taĉmento, ĉar oni certe fermos nian vojon ĉi tie, kaj estos neeble fari ion – diris Gorĉev.

– Tiuokaza ni ne konsiliĝu longe – opiniis Ŝebao, – sed ni ekiru impetege! Sed kion vi volas ĉe Atlaso?

– Mi havas bonegan ideon – respondis Gorĉev kaj montris sur la mapon. – Jen estas Taurirt del Uarsatz kaj desktre la vojo al Giur kondukas tra ĝi, sed tre malalte, eble kvar-kvincent metrojn sub la negkovrita Tiz’n Tizka. Ĉi tie super la ŝtonminejoj de la fortikaĵo Hamadas konstruiĝis la fortikaĵo Amur Caaid. Ĝi estas la tiel nomata Casba. Elstaraj terasoj viciĝas unu apud la alia duonalte ĝis Tiz’n Tizka. Longe konstruita vilaĝo. Ĝi aspektas de malproksime tiel, kiel nuboskrpulo…

– Kial vi rakontas tiom, ni jam vidis Casba-on.

– Do – klarigis Gorĉev, kaj li kapjesis aprobe al Baumgarten, kvazaŭ li estus trafinta la najlon kape, – se ni atingos la montaran regionon, kaj ni sukcesos aliri Casba-on, tiam ni estus en sekureco provizore.

– Ĉu permesos eniri nin la hordo de Caid en Casba-on?

– Kiel mi konas la societon – mansvingis Gorĉev, – ĝi estas tute sesonaranga demando. Ĉu li enlasos nin, aŭ ni okupos ĝin. Tio ne estas problemo.

Kaj la konsiderinda militista formacio kun siaj ĉevaloj, kameloj, ski-skoltantoj, Ruĝa Krucistoj, sapeistoj, ĝendarmoj, radiistoj kaj poŝtisa taĉmento, krome kun du bandaĝitaj “gravaj malsanuloj”, ĉar ili eĉ nun ne volis vesti sin, ili ekmarŝis al la malhelviol-kolora, nebula polvo de la vespera radiado en la arda dezerto, kiu striktiĝis pli kaj pli ĉe la horizonto, kiel la suno iom post iom subiris.

Загрузка...