II-A ĈAPITRO. La baroka vilao

1

Komenciĝis la svarmado sur la bordo de Sejno!

Estis printempo en Parizo! Bela, verda, feliĉa printempo!

La loĝantoj de la mansardoj ĝuis feliĉe la subitan sunbriladon!

La homoj, loĝantaj sur la bulvardo Mich’, en la strato Germain kaj en la ĉirkaŭaĵo de la Panteono invadis la bordon de Sejno, kaj sidante sur la balustradoj, ili balancis siajn krurojn super la akvo. Oni lernis, interbatadis kaj diskuis aŭ fajfadis, dume la ŝipistoj dormetis sur la apudriverbora ŝtuparo kun jako, ĵetita surŝultren, kun ĉapo, tirita surnazen. Kelkiuj buŝharmonikis.

Estas vere, ke la printempo estas sufiĉe malvarma, sed la vesperiĝo jam aperigas stelojn supre, kiel la taglumo sinkas en sepiajn kolorojn, kaj la ventro trablovas la urbon per bonodoro!

La multe da publikaj ĝardenoj kaj la longaj, malnovaj stratoj, nun ĉiuj pleniĝas de svarmantaj, buantaj, cent lingvojn vortgalopantaj, trampaj, elegantaj, akrakoloraj kaj fantastaj homoj. Nekredeble maldikaj artistoj kuregas ĉi tie brak’ en brako kun psikozaj medicinstudentinoj, febromalsanaj inventistoj rapidas entuziasme kaj sencele, modeloj, apostoloj, anarkistoj kaj miksa maso de homoj kun nedifinebla ekzistado, kiel abelsvarmo, liberiĝinta el la longa vintro, invadis la ĉirkaŭaĵon kun grandega farivolo, ekscitite, histerie, vortgalopante kaj gestadante.

Tiam okazis la katastrofo…

Nia dommastrino iun printempan matenon malfermis la pordon de nia ĉambro sen frapeto kaj haltis ĉe la sojlo, kiel la vivanta fato. Certas, ke la stalo de Aŭgio povis esti multe pli bonorda loko, ol nia ĉambro tiun matenon, kie senkonsidere de ĉio, ni estis duoble pli multe, ol kiom da homoj povas havi lokon laŭ racia kalkulo en ĉambro kun tiom kubo metro da aero. La starpunkto de la dommastrino estis la jena mallonge: ŝi fermis siajn okulojn antaŭ tio, ke kvin praluanto povas venigi siajn du amikojn, ŝi diris nenion, kiam la du amikoj venigis siajn aliajn tri kompanojn, ĉar nun jam evidentiĝis por ŝi, ke ni deziras fari ŝian loĝejon azilejo de malmoraliĝintaj homoj, ŝi starigis la sekvajn alternativojn antaŭ nin: aŭ ni malplenigos la luaĵon ĝis la dua horo posttagmeze, aŭ ŝi iros al la polico denunci, ke en ŝia loĝejo damaĝadas senlaboraj kaj senmonaj eksterlandaj civitanoj, kies plimulto forgesis anonci sian restadon ĉi tie.

Konante la rigoran kondutmanieron de la polico kontraŭ tiuj eksterlandanoj, ni devis forlasi la loĝejon. Tagmeze la membroj de la mizertaĉmento post vireca, sed kortuŝa adiaŭo disiris en ĉiun direkton de la ventorozo. Reneo Kárpát, kiu estis mia dormkunulo, restis kun mi, kaj ni iris duope, kunportante niajn malriĉajn havaĵojn al Bastille.

Kial ĝuste tien? Mi ne scias. Ni ne havis celon, tiel do ĉiu direkto estis la nia! Tie ni ekripozis por fari militan interkonsiliĝon, dume ĉirkaŭ ni muĝis la tagmeza trafiko kun nepriskribebla plureco. La kompinisto de la baleto Valpurgis-nokto staris malesperiĝinte en la mezo de la surdiga bruego, tiel senkonsile, naniĝinte tiel amare sub la kolosa obelisko, kun lia blonceco, trosentemo, inerte kaj kun tremantaj genuoj, kvazaŭ li preparus sin morti. Poste li rigardis sur min heziteme.

– Mi pensas… tion… la azilo…

La azilo! Unue mi ne povis ekparoli, sed poste mi regis min.

– Vi paravas – mi respondis preskaŭ indiferente. – Dormu en la azilejo! Eblas, ke ankaŭ mi estos jam tie morgaŭ.

Kompreneble mi diris tion nur trankviligi lin. La azilejo estis terura kaj timiga loko el nia vidpunkto.

Se nur ni scius kial? Ĉu eble pro la absoluta, konsterna manko de la privata vivo.? Aŭ, ĉar vespere tiom da homoj sidadas inter siaj proksimuloj en malriĉa hejmo aŭ en luksa palaco, tute egale, sed ĝuste tiam oni sentas sin relative multe pli elpuŝita.

Sed nun mi volis kuraĝigi Kárpát-on. Sed mi vidis, ke vane. Li scias bone, ke li faras malkuraĝan aferon. Li malesperiĝis en la lukto, plej rapide el inter ni.

– Ne koleru… – li murmuretas kaj iris al la azilejo kun pendanta kapo ŝanceliĝante, samkiel la hungaraj liberecbatalantoj, anime rompiĝintaj post la kapitulaco ĉe urbo Világos. Mi restis meze de la granda placo, kie iam staris la eleganta kaj mondfama prizono surloke de subtera tramo, sub la obelisko, sur la trotuarinsulo, kiu izolis min de la vivo, svarmanta ĉirkaŭ mi, kvazaŭ ĝi estus verra insulo.

Mi renkontiĝis kun Siro Ludoviko ĉe la fino de la strato Royal. Ni eniris rapidservan restoracion, havante niajn lastajn frankojn.

– Kiel vi statas, rilate vian romanon? – demandis Siro Ludoviko kun tuj dormetante pendanta kapo pro la varmo. Bedaŭrinde la varmaj ejoj efikis nin, kiel morfino.

– Mi verkis proksimume du ĉapitrojn. Tiuj estas tre interesaj.

– Mi jam pensas delonge – li diris preskaŭ dormante, – ke mi estus pli bona en la romanverkado, ol en la poezio.

Dio mi! Kial mi sidas ĉi tie?!

Ek! Kien? Egalas! For el bohemio

Ia terura vivsoifo kaptis min! Mi eltiris la ruĝan kajeron el mia poŝo, kiun mi eĉ ne rigardis kaj jen tion mi skribis sur ĝian kovrilon:

“Ludoviko! Skribu la romanon plu, kaj sendu la daŭrigojn al mi! Mi provos ĝin aperigi. Mi nun komencos fari ion alian!”

Vivi! Perlabori monon! For de tiu ĉi purta mondo, plena de odoro de malriĉeco, pozoj kaj sekretaj malĝojoj!

La notojn de Ŝebao, la ruĝan kajeron mi metis en la poŝon de Siro Ludoviko. Kaj mi pagis por du glasoj da vino Viandox. Siro Ludoviko jam dormis.

La rapidserva restoracio pleniĝis de fumo, bruo, tintado, kiel alvenis la vendistinoj, kaj el la kakofonio elaŭdiĝis kelfoje la akresona sonoro de la kontro-kaso.

Kaj Siro Ludoviko, la poeto, dormis. Lia morte pala vizaĝo, la infana fizionomio kun liaj lipoj, kurbiĝantaj je ploro, kaj la hirta fino de lia dentobroso, elŝoviĝanta el lia supra poŝo ŝajnis al mi simbola spektaklo. En lia buŝangulo fumis algluiĝinta stumpo de cigarerdo Gauloise-Bleu, kaj nun li aspektis tiel, kvazaŭ ŝercemaj homoj estus metintaj tiun cindriĝintan cigardstumpon en la buŝon de dormanta infano…


2

Mi staris sur la placo Konkordo, kiam iu frapis forte sur mian ŝultron. Mi returniĝis. Sinjoro Vanek staris apud mi ridetante, en mallonga, griza surtuto, kiu portis tiel blindige flavajn ŝuojn, ke miaj okuloj vidvibris. Krom la brilo de la ŝuoj, tiuj krakis konkure kun la buo de la trafiko de Parizo. Li deprenis la anson de la pluvombrelo de sur sia antaŭbrako, entendinte ĝin malproksimen de si, li ekiris.

– Ĉu vi ne havas loĝejon? Ĉu? – li demandas per la protekta voĉo de kapitalisto.

– Vere mi ne havas ĝin.

– Tio estas bagatelo! Vi dormos ĉe mi!

– Kie vi dormos, sinjoro Vanek?

– Mi ankoraŭ ne scias.

– Bone. Vespere mi estos tie – kaj mi mansvingis aŭdiaŭante.

– Alo! Ne forkuru! – li respondis kaj retiris min. – Vi junuloj kuregas en la mondon tiel, kiel la raketo, malpacience kaj nervoze. La afero statas tiel, ke mi havas loĝejon, sed estas demando, ĉu ĝi konvenos al vi?

– Ni tuj iru tien! Min interesas, kia loko ĝi povas esti, kiu momente ne estus konvena al mi.

Kien li gvidas min? Al la baroka vilao!

– Fine ja mi ests domprizorgisto ĉi tie – li diras, – kaj mi konas angulon, kie, se konvenos al vi modesta lito, sed vere tre modesta lito…

– Tamen, kiel modesta?

– Trogo. En ĝi ne estas lavota vestaĵo, aŭ se tamen, tiam vi povas provi la kalandrilon…

Dume ni alvenis antaŭ malgrandan pordon, kie jen tio estis skribita sur tabulon:


Lavĉambro

ATENTON!

Ne incitu la bestion!


– Ĉu vi tenas en mallibereco publikdanĝere incitiĝeman lavistinon ĉi tie?

– Nek en tiu kazo mi nomus la virinon bestio. Mi havis infanĉambron – li respondis kun dignosento, kaj li tuj frapetis mian ŝultron superema ŝercante. – Venu, junsinjoro!

Li malfermis la pordon.

Kaj nun mi travivis iun el la plej timigaj mirakloj.

Mallaŭta murmuro aŭdiĝis el la malluma profundo de la lavĉambro. Ekmoviĝis malklara, pigra ombro, kaj ĝi aperis el la krepusko kun trenata, samritma irmaniero… Ne! Tio estas sonĝo!

Leono etendiĝis sur la planko, ĝi kaŭraĉis sur siaj antaŭaj piedoj, malfermis sian grandegan buŝon por oscedi, poste ĝi rektiĝis, lekis sian nazon rapide kaj sternis laŭte.

Vivanta leono!

Malrapide ĝi venis senpere antaŭ nin kaj rigardis sicvoleme al sinjoro Vanek. Ŝajnis, ke ĝi tuj eklevos siajn ŝultrojn kaj ekparolos jene: “Kiajn ulojn vi invitas en vian hejmon?”

– Tiu junulo loĝos kun ni – babilis nia nestoro kun la rabobesto. – Estu amikema al li, sinjoro Wendriner. Li estas sinjorido.

Mi ne povis fanfaroni pri heroaj agoj, sed la malkuraĝo ne apartenas cetere al miaj kelkaj homaj mankoj. Nun tamen pro surprizo, sed ankaŭ tio povas esti, ke pro teruro mi staris tie paraliziĝinte. Tute sola, sur la sojlo de la lavĉambro en la societo de leono kaj frenezulo. Mi retropaŝis senintence. Miaj piedoj stumblis pro io, kaj mi falis surdorsen.

Sinjoro Vanek returnis sin ridetante kaj ne komprenis la aferon.

– Ĉu vi miras tiom? Tiu rabobesto Wendriner estas tre sedamaĝa estaĵo, kaj eksterordinare altaĝa. Ĝi havas nek dentojn, nek ungojn, ĝiaj muskoloj tute atrofiiĝis. Dufoje ĝi estis en Eŭropo, foje en Afriko, sed tio malagrablis pleje, kiam ties mastro konfidis ĝin al mi… Se vi restos kuŝanta plu, mi portos kuseneton al vi.

Eĉ moviĝi mi ne kuraĝis. Ĉiu homo scias, aŭ almenaŭ sentas instinkte, ke li devas resti trankvila, se sovaĝbesto estas en lia proksimo libere. Oni ne devas timi la satmanĝintan bestion, se oni incitas ĝin per nek per unu moveto. Kaj sinjoro Wendriner ambladis el la lavĉambro, malrapide ĝi paŝis al mi, ĉirkaŭiris min, flaradis miajn manojn, vizaĝon, lekis mian frunton spiretis multe da polvo en mian orelon, poste kvazaŭ ĝi imitus mian bonan ideon, rilate tiun lokon, ĝi pigre kuŝiĝis apud min, tiel, ke ties grandega kapo estis ĝuste sub mia akselo. Mi klopodis signali okule al sinjoro Vanek, ke malgraŭ lia trankviligo, mi opinias mian situacion netolerebla, sed mia kapo estis en ombro.

Ŝajnas, ke sinjoro Vanek ne konjektis, kiel tragike mi opinias pri la afero, ĉar li elportis kuseneton el la lavĉambro kaj ĵetis tion al mi. Poste li sidis sur renversitan grenkeston apud la pordo, kaj mi kvazaŭ pace kuŝus kun la leono, li komencis babili gemute.

– Mia mastro endonis sinjoron Wendriner en la bestĝardenon, sed dume mi bankrotis. Ĉar pro hazarda katastrofo mi perdis la monon, ricevitan por mia vivteno. Hazarde ĉiam alia numero gajnis en la ruleto, ol kiun mi vetis. Dum tagoj. Mi atendis, ke la ruleto enuu tion. Sed ne. Mi perdis mian ĉiun monon per hazardludo. Ĉu vi jam aŭdis tion? Kion fari! Mi ludonis mian propran ĉambron sur la etaĝo al Nedda, kaj sinjoron Wendriner mi venigis el la bestĝardeno. La bestio cetere fariĝis histeria tie, ĉar ĝi terure timiĝas, kiam la pavoj kriĉadas. Kaj tiun mian malnovan ideon, ke oni uzu buŝumon ĉe la pavoj en la intereso de la trankvilo de la leono, oni rifuzis tion rigore en la bestĝardeno. Ĝi estis bona kaŭzo elvenigi sinjoron Wendriner de tie, kaj mi vivtenas ankaŭ min el la mono, sendita por ĝia provizo. Kompreneble la lavistino de tiam ne venas ĉi tien, ĉar la rabobesto timas ŝin. Ŝi frapadas per la vestoj kaj kriadas.

Malgraŭ ĉio ĉi mi ne kuraĝis ekmoviĝi. Fine ja la opinio ne estas trankviliga cent procente.

Sed sinjoro Vanek pensis tion, ke mi lokiĝas al nia vespera parolado tiel komforte en florbedo, ĉar la humida, printempa tero estas utila al mia malvarmumiĝo.

Min ekregis tiu terura sento, ke mi devas tuj tusi. Kaj mi ne kuraĝas. Mia pulmo streĉiĝas, preskaŭ ĝi eksplodas, kaj mi kuŝas tie sur la planko senmove apud la leono.

Sinjoro Vanek elprenas cigaron el sia poŝo, lekas ties lankon, por ke regluiĝu deiĝanta, bruna folio, li ekbruligas ĝin kaj diras fumante.

– Estas agrable al mia mastro, li partoprenas leonĉasadon. Li estas vera globvojaĝanto. Nur treege kaprica. Li timzorgas pri siaj mebloj kaj havaĵoj tiel, li postulas tion konstante, ke mi kontrolu ĉiun ĉambron, la seruron de la pordoj, kvazaŭ iu manĝus liajn havaĵojn… Ĉu vi kuŝas komforte tie?… Sciu, mia avino estis tia. Se ne estis gasto ĉe ni, estis permesate nur stari en la salono, por ke ni ne difektu la ŝirmtegaĵon sur la seĝoj. Li tremas, ke eble mi enlasos luanton ĉi tien, aŭ mi lasos malfermita pordon, mi ne fermos bone la fenestrojn, tial li skribas longajn leterojn konstante, kaj li trudas kaj insistas demandojn kaj similajn… Nun mi demandas vin, kiel saĝan homon, vi ja estas verkisto: kio estas interesa por vi en tio, se la filo de la lavistino – mi rekonas, ke li estas gangstero, sendube – batrompas la fenestrojn ie! Tiam li ekzakte skribas kaj demandadas min, kiu fenestro rompiĝis, ĉu eble iu estis malfemita iu fenestro sur la etaĝo, sed tie kompreneble, nur mi loĝas. Mi do skribis al li, ke oni ja devas malfermi la fenestrojn kelkfoje, se estas varme?! Tiam li reskribis, kiu sentas varmon kaj kial? Mi respondis tion, ke nun ĉiu sentas varmon, ĉar printempiĝis. Tiam li skribis tre kolere, ke mi ne informas lin bone! Mi tuj iri en ĉiun ĉambron de la domo, kaj mi skribu precizan kaj detalan raporton pri ĉio. Tiam mi sendis al li inventaron. Vi povas imagi, mi estas sperta pri tio. Ĝi estis preciza, bona inventaro. Mi notis ankaŭ la ratojn, kun demandosignoj, ĉar mi ne povis kalkuli ilin. Ĉu vi pensas, ke li ĝojis pro tiu inventaro? Tute ne! Li skribis kolran respondon, se mi malfermos eĉ unu ĉambron, aŭ mi enlasos iun en la donon, mi tuj informu lin, cetere okazos io kaj tio. De tiam mi malfermas nek unu ĉambron! Mi dormas sur sokloj. Ĉar li bolas kaj krevas en Saharo, kiel frenezulo. Li koleriĝas, kiel raketo. Dume mi en mia etaĝa ĉambro, al kiu vere neniu havas komunan, mi devas ludoni ĝin, ĉar mi havas nenion por manĝi. Sed mi ne kuraĝas malfermi eĉ unu ĉambron, ĉar li, kiel frenezulo skribas, se mi malfermos nur unu ĉambron, mi tuj skribu tion al li… Mi devas dormis sur sokloj, en societo de statuoj kaj suspektinduloj. En la azilejo de senmoraliĝintaj homoj. Sed mi ne malfermas ĉambron… Ĉu vi vere kuŝas komforte? Mi tre ĝojas, ke vi sentas vin tiel hejmece…

La tuso terure premis mian pulmon, kaj mi ankoraŭ ne sentis tian timon, kiel mi kuŝis tie, apud dumetra, suspiranta leono, fidante nur la dubvaloran informon de sinjoro Vanek. Nur mia kapo ne estus en ombro, por ke mi povus palpebrumi al la parolanto…

Sed sinjoro Vanek rigardis ien en la malproksimon revemo tra la fumo de sia cigaro kaj lozigas du butonojn sur sia veŝto…

– Se junulo timzargas tiel pro siaj mebloj, nu ĝi estas en ordo. Li skribis eĉ tion, ke en la aparamento, konfidita al mi, se mi akceptas iun nur por unu horo, mi skribu tion al li. Fine ja nur mia ĉambro estas je mia dispono, do la honesto diktis tiel, ke mi informu lin pri la prohiba lavoĉambro, inkluzive ankaŭ sinjoron Wendriner… Ĉar ĝi ne estas ŝerco por mi. Oni rekoneblas pri sia honesto!

Mi do skribis al li, ke en la lavĉambro estas loĝanto – kaj li ridetis ruze. – Mi pensis, nun li timzorgos pri sia havaĵo, kaj li postulos kun la kolero de dommastro, ke mi tuj elĵetu la koncernulon, kiel mi kureĝis akcepti iun sen lia permeso, kiu eble difektos la trogon… Kiel mi diris, lastfoje mi skribis al li sen mencio de nomoj, ke iu estas en la lavĉambro, kiu estas tre kara la lia koro… Mi pensis, se li riproĉos min… mi skribos ties nomon, kaj tio hontigos lin… Kaj mi, kiel Galileo, kant-eligos al li la altan tonon co: sinjoro Wendriner estis tiu! Voilá! Jen estas la besto!..

Ŝtonero sub mia nuko preskaŭ frenezigis min. Oni sentas tiel teruran doloron nur tiam, kiam li jam kuŝas paralele, kaj la milda premo pliiĝas netolerebla perforto… Kaj la tuso!..Kio okazos, se sinjoro Vanek eraras? Se mi tusos, kaj la bestio leĝera surfrapos min per sia campo, kaj ne atrofiiĝis ĉiuj ĝiaj muskoloj, supozeble nur ties duono? Kaj sinjoro Vanek diros dum mia enterigo: “Kiu estus pensinta pri tiu bestio… Kompreneble mi mencias la leonon kaj ne la mortinton!” Nur la luno prilumus mian vizaĝo, ke mi povus mansigni!..

– Sed imagu! Antaŭ du semajnoj alvenis letero de li… Li furiozis! Mi tute ne skribu la nomon! Li ne estas scivola pri ĝi! Li scias bone, pri kiu temas! Ĉu iu skribis tion?!.. Certe la ĝardenisto insidis… Li ŝatus esti domprizorgisto. Li pensas, ke tio eblas tiel simple! Do mia mastro furiozis. Mi neniam estus kredinta, ke li tiel freneze ŝatas tiun bestion. Imagu, li ordonis, ke sen ĉiu plua korespondado kaj demandado en tiu momento, kiam mi ricevos leteron, mi malfermu la maldekstran alon de la vilao, kaj mi transloĝigu tien la loĝanton de la lavĉambro! Mi jam aŭdis pri bestamiko, ankaŭ mi havas koron, vi scias bone, kia via amiko mi estis… Sed iu tiel forte ŝatas tiun bestion, ke li enloĝigas ĝin ĝuste en la plej delikatajn ĉambrojn… Mi rimarkas, ke tiu homo ĉiam havis kapricojn, sed mi havas nenion komunan al tio… Mi estas dungito ĉi tie. Mi plenumas mian devon. Sed tiu bestaĉo… aŭ la leono, ne estas kulturita besto, aŭ ĝi ne legis la leteron de mia mastro… pro Dio ĝi ne volas enloĝiĝi en la apartamento kun tri ĉambroj, biblioteko, banĉambro kaj teraso por sunbaniĝi…

Estis mokincito! Dum mi trenis ĝin… tian leonon… Mi konstante timegis, ke ĝi teruriĝos, ĝia koro komencos forte bati, kaj la bestkuracisto petos dudek frankojn, tute ne parolante pri tio, ke li konstante lavas siajn manojn, kaj ĉiufoje ĝi signifas puran viŝtukon… Mi jam proponis al li, ke mi banos la bestaĉon antaŭ la ekzameno… Sed tiuj bestkuracistoj kunlaboras kun la vaporlavejoj. Kaj ĉio ĉi ankoraŭ estas nenio! Mia mastro skribis la sekvajn: poŝmono, matenmanĝo, ĵurnalo! Ĉu vi jam aŭdis tiaĵojn?!

– Kiel ni komforte babiladas vespere – daŭrigis sinjoro Vanek, kaj lekinte la finon de sia cigaro, li premis ĝin en sukcenan cigaringon, – neniu estus kredinta, ke troviĝas tiel malbonfida, suspektema frenezulo, kiel mia mastro. Kial li timas pri tiu kvieta, paca domo, troviĝanta en la kvartalo de la riĉaj burĝoj?… Notu bone jen tiun mian diron: neniu volu scii pli multe ol la aliaj!

Li ĉirkaŭrigardis triumfe kaj oscedis.

– La sola afero, kion mi prisilentas antaŭ li, ke mian propran ĉambron, al kio li havas nenion komunan, mi disponigis ĝin al eleganta virino. Ĉu mi kuraĝu skribi tion al li, se iu estas tiel mania, rilate la meblojn kaj tapiŝoj? Vi estas saĝa homo, kvankam vi estas verkisto, diru al mi sincere, ĉu mi kuraĝu skribi tion al li? Kvankam vi havas nenion komunan al tio. Mi do domaĝos lin de la nervoziĝo, ĉar bona sekretario divenas ankaŭ la plej kaŝitajn pensojn de sia mastro. Kaj kio estas la plej kaŝita penso de tiu junulo? Ĝi estas evidenta: “nur tiu sinjoro Vanek, eĉ se li estas tiel pedanta, honesta kaj lerta sekretario, ne akceptu iun, kiu domaĝus miajn memblojn”. – Li oscedis. – Ni do iru dormi… aŭ eĉ morgaŭ estos tago. Sed ĉar mi vidas, kiel agrable estas al vi kuŝadi ĉi tie, ni ankoraŭ povas babiladi. Mi havis sufiĉe interesan travivaĵon, el kio la junuloj povas lerni.

Li tiradis siajn lipharojn kun pudora rideto. – Iam mi estis granda Donjuano… Mi ofte amindumis virinojn, kaj mi povis trakti ilin bone… Se vi havas kelkajn horojn, mi rakontus al vi iun mian aventuron. Ĝi estas vere pikanta, interesa aventuro. Kiam mi vojaĝis per la rapidtrajno el Vieno al Passau… Kie estas tiuj malnovaj, belaj tempoj? Kiam mi ankoraŭ… Mi volonte enlitiĝus, sed estu do via volo, mi ankoraŭ rakontos tion. Ĝi estas longa historio, sed estas inde aŭskulti ĝin… Nenio okazis ĝis Innsbruck. Ĝi komenciĝis tiel, ke mi petis la konduktoron ĉe la limo, ke li veku min ĉe la sekva stacio, ĉar mia cigarstoko elĉerpiĝis. Tiam mi preferis tiujn ringforme volvitajn, brunajn cigarojn, kaj tiuj estis aĉeteblaj ne en ĉiu stacidomo. Nun imagu vin en mia situacio ĉe Innsbruck… Ne, atendu… Tio okazis ankoraŭ ne ĉe Innsbruck, sed pli frue, kiam oni elvagonigis tiun provinculinon kun hundo. Do iu pasaĝero diras antaŭ Feldkrichen… Ne, atendu, ĝi tamen okazis jam ĉe Innsbruck, ĉar oni portis la cigaron al mi…

En tiu momento, antaŭ ol mi estus sufokiĝinta, eksplodis la ridego el mi, kaj samtempe la teruro trakuris sur mia korpo, sed jam mi ne zorgis pri tio, mi ridegis stentore, kaj…

La besto saltis de apud mi timiĝinte, kaj forte spiregante kun mallevita kapo galopis en la lavĉambron. Sankta Dio! Kiel loze pendas ĝiaj haŭto kaj karno! La tuta besto ŝanceliĝas tiel, kiel amaso da ĉifonoj, kaj mi ridegas sufokiĝante.

– Nu, kio okazis? Ĉu la rakonto haltis en via gorĝo? Ne timu, sinjoro Wendriner, mi diris, ke li estas sinjorido. – Kaj li turnis sin al mi. – Ĉu vi volas trinki iom da akvo?

Mi ekhontis terure. Sinjoro Vanek eraris. La leono ne estas sia ombro, sed tiu leono estas la ombro de la ombro de rabobesto.

– Ĉu vi kuŝas komforte tie? – demandis sinjoro Vanek.

– Jes… – mi respondis mallaŭte – estas tre agrable kuŝadi ĉi tie sur la rozoj.

Nun jam mi neniel diros al li la veron. Ke mi kuŝis rigidiĝinte, senmove. Kompreneble mia vestaĵo tute malsekiĝis. Mi rekuŝas trankvile.

– Kie mi interrompis tion? Do ĉe Buchs… ne, ĝi tamen okazis ĉe Innsbruck, aŭ ĉe Feldkirchen, ĉar mi memoras, mi suprentiris la fenestron…

La humida ĝardenodoro, la stelplena ĉielo kaj la monotona parolmaniero de sinjoro Vanek iom post iom lulis min en dormon.

Mi malfermis miajn okulojn. Eble mi dormis longe, ĉar la luno subiris. Pasis ankaŭ kelkaj horoj, kaj la voĉo de sinjoro Vanek zumis konstante. Kiel? Ĉu li ankoraŭ de tiam parolas?

– Ni jam estis proksime al Vieno, kiam la virino diris post tiaj antaŭaĵoj, ke ŝia edzo eble venos por atendi ŝin ĉe Semmerign. Vi povas imagi, post tiuj, kiujn mi rakontis. Sed, se vi pensas tion, ke ĝi estis la plej ekscita, vi eraras!

Kaj mi denove dormis.

…Kiam mi denove malfermis miajn okulojn, la steloj jam paliĝis, kaj kelkaj birdo kvivitis. Mi tute malsekiĝis sur la rosaj herboj.

– Mi ne sciis, kial mi ricevas la vangofrapon – rakontis sinjoro Vanek verve, – la lipharulo foriris, kaj de tiam mi cerbumadas, kio estis tio. Ĉu vi komprenas?

– Mi nur konjektas – mi respondis, kaj eĉ konjekton mi ne havis pri la tradormita historio. – Se vi sciis post noktomezo, ke la edzo de la virino venos ĝis Semmering, kial vi atendis la vangofrapon?

– Mi tre ĝojas, ke vi atentis tiel bone… La kaŭzo de la eraro estis Gieshubler.

– Mi pensi tion…

– El kio?… – li demandis mirante.

– Nu, kiam… vi alportigis cigaron…

– Sed ja Safranek ankoraŭ dormis tiam.

Ankaŭ mi. Sed mi povis diri nenion, ĉar laŭ la miranta akcento de sinjoro Vanek, mi devus sciis pri Safranek. Mi sentis tiel, ke mi havas febron. Mi oscedis eviteme. Sed mia buŝo restis duone malfemita. Malantaŭ sinjoro Vanek lumo filtriĝis tra la fendoj de la ĵaluzio de iu fenstro de la alo de la neloĝata, baroka domo, staranta malpli proksime. Kaj ĝi tuj estingiĝis.

– Ĉu neniu troviĝas en tiu ĉi domo krom Nedda? – mi demandis malrapide leviĝante. Jam febro tremigis min, mi tramalvarmiĝis tiel.

– Kompreneble neniu. Ĝi estas senhoma domo, de kiam ties posedanto, la patro de mia mastro mortpafis sin. Ĝi estas tiel trankvila loko, bonvolu kredi, dum semajnoj okazas nenio ekscita… Maksimume la laktisto, ĉar li ĉiam apogas sian kruĉegon al la barilo, kvankam mi diris al li jam centfoje, ke li debatas la farbaĵon. Mi do povas paroli al tiaj homoj…

Li malligis sian kravato kaj oscedis. Malantaŭ li estis la fenestroj de la malluma domo, kvazaŭ tiuj atentus nin, per siaj senmovaj, nigraj ĵaluzioj. Li malbutonumis sian manikon dufoje ŝmacmaĉante kaj oscedis denove…

– Se vi bone ripozis vin ĉi tie, junsinjoro, venu al mi dormi, tie estas baldakena trogo, nur ne paŝu sur sinjoron Wendriner. Ĝi estas la sola afero, kio estas tre danĝera. Lastfoje la fileto de la panisto surpaŝis ĝin, kaj la bestkuracisto vizitis nin dum semajnoj, tiel forte batis la koro de la bestio… Nu, mi bele sidas en la kaĉo…

Kaj preninte la malplenan butontruon, lia rigardo krozis super la floroj.

Li eniris. Mi staris febre, tusante kaj tramelsekiĝinte en la ĝardeno.


3

Mi rigardas la kolonornamitajn fenestrojn de la eleganta, baroka domo, kaŝiĝanta malantaŭ la grandegaj arboj. Sibite mi vida lumon en balkonfenestro. Singarde mi ĉirkaŭiras la konstruaĵon. La malantaŭa pordego estis malfermita.

Mi staras antaŭ la pordo leciĝinte, nervoze. Nun iu skrapadas interne, sur la pordo. Nun en la unua momento mi retropaŝas.

La malhelruĝa kurteno flankentiriĝas kaj liphara, malgaja, indiferenta vizaĝo aperas malantaŭ la vitro. La enigma loĝanto portas ruĝan fezon.

Turko!

Ni rigardas unu la alian. La turko rerigardas kun ruza palpebrumado, poste li malfermas la pordon, kaj li staras antaŭ mi, en noktosurtutoo, kies rando tuŝas la plankon.

– Bonan vesperon, sinjoro.

Kaj li rigardas kun semtiel trankvila, indiferenta vizaĝo. Antaŭe li havas du dentojn el plateno, kaj tiuj ekbrilas, kiam li ridetas. Li ridetas, spiregas kaj metas sian manon sur mian ŝultron.

– Bonan vesperon – diras ankaŭ mi. – Mi estas Petro Almási.

– Mi scias – li respondas malgaje. – Oni mortigos vin. Ĉu tio estas malbona?

– Estus ĝene, se oni mortigus min, sed se ĝi estus vere malbona, mi ne asertas tion.

– Ĉu vi estas freneza? – li demandis kun fervora interesiĝo. – Faras nenion, ĉar oni mortigos vin samtiel, kvazaŭ vi estus normala. Bonvolu kredi, oni mortigas ĉiun – li finis kun malespera kompato.

Poste li eksidis sur la ŝturparon de la pordego kaj rulumis cigaredon el la bela, longa, turka tabako.

– Cetere mi estas paŝao Emin. Mi havis kvinfoje flösch-on unu post la alia. Ĉu vi komprenas? Kvinfoje! Kaj se iu havas kvinfoje flösch-on, al tiu estas kapute. Notu tion bone, sinjoro! – Lia voĉo faiĝis eksciita kaj flustranta. – Se iam en via vivo vi havos flösch-on trifoje, ĉesigu la ludon! Ĉesigu tion, ĉar ĝi estas signodono, ke sekvos la morto. Je la kvina flösch-o certe eksonos la sonorilego de la morto! Kaj oni mortigas! Kaj vi devas morti.

Li estas cerbmalsanulo, tio videbliĝis. Sed kie li montris malantaŭen, kun elstariĝintaj okuloj, kun ruĝiĝinta vizaĝo, mi sentis ion teruran. El la faŭkanta mallumo malantaŭ la malfermita pordo…

Li eligis la fumon trankvile, kaj li rigardis ien, al la svelta, nigra konturo de la turo Eifel, altiĝanta sur la rando de la ĉielo.

Nun mi ekvidis, ke io brilas humide sur lia manplato, io… ruĝa…! Ĝi estas sango!

– Ĉu iu mortis interne?

– Kompreneble – li kapjesis vigle kaj frotis sian manon al la muro. – Nur tion mi devas ankoraŭ forĵeti ien – kaj li elprenis multe da sangaj vestoj.

Per unu salto mi estis en la ĉambro kun balkono, poste en la alia, kaj kuŝis tie… en la krepusko ĝi estis bone videbla… la silueto de senmova, homa korpo.

Flankenpuŝiinte la frenezan paŝaon Emin, mi kuregas sur la straton.

Nenie estas policisto. Kuregante mi atingas la distriktan policejon, du stratojn malproksime.

Mi staras antaŭ la deĵoranta policisto, spiregante…

Mi ne povas ekparoli dum kelkjaj sekundoj. La kapitano sidas kun dormema vizaĝo, kiu portis malbutomitan, cindrokovritan kamizolon, en ledodora, mucida ĉambro. Mi rakontas, kion mi vidis. Li aŭskultas min atenteme. Poste li ekstaras, ekpremas butonon kaj murmuras ion en la telefonon:

– Alarmo…

Kiam ni estas ekstere, la polica aŭto jam staras tie kun la personaro. Ankaŭ ni ascendas.

Post kelkaj minutoj ni altenvas tien.

Ni desaltadas ĉe la pordego. Mi gvidas la kapitanon. Mi staras tie mirante…

Paŝao Emin, la sangaj ĉifonoj… Nenie. Interese… Li ĵetis la sangajn ĉifonojn ĉi tien. Eĉ ties postesigno troviĝas nenie.

La tagĉambro estas fermita! Oni malfemas ĝin facile per ŝtelŝlocilo. Ni iru plu! Oni ŝaltas la lampojn ĉie.

Mi nur miregas. La viktimo estas… nenie!

Li surgenuiĝas. Nek sur la tapiŝo, nek sur la planko li trovas sangomakulojn.

La traserĉas la apartametnon kun balkono! Neniu!

Mi tusas preskaŭ sufokiĝante. Mia vizaĝo estas varmega pro la febro. La kapitano rigardas sur min.

Ankaŭ la serĝento.

– Vi ja havas febron!

Mi ĉirkaŭrigardis ekzakte, kaj eĉ postsigno ne troviĝis, kion mi vidis antaŭe. Mi ne insistis. Oni tute ne kredus min, kaj kion komunan mi havas al tio? Mia homa devo estis informi la policon.

La ceteraj apartenas al li! Kaj al la baroka vilao.

– Vi havas febron, amiko mia, kaj vi eble drinkis.

La policistoj ne estas koleraj. Kvankam ili pensas, ke mi venigis ilin ĉi tien superflue. Mi tusas forte.

– Kiu vi estas? – demandis la kapitano.

– Verkisto.

– Hm… vi do ne havas loĝejon… kaj vi estas malsana je influenco.

– Mi loĝas ĉe mia iu amiko… ĉar…

– Mi konas tiun vian amikon – kapjesis la kapitano kun serioza grimaco, – multaj homoj loĝas ĉe li. Mi donas dudek frankojn al vi, kaj transloĝiĝu de via amiko, ien, kie vi povas havi tegmento super via kapo.

…La aŭto forveturegis.

Mi staris ĉe la krada pordego kaj rigardis la nigrajn fenestrojn de la vilao.

Krepuskis.

Duraj, blankaj makuloj brilis sur la mortaj vitrotabuloj. La pordoj de la balkono estis ŝlositaj, kiel la kapitano fermis tiujn malataŭ si.

Nun limiĝas la balkono.

Kaj la vizaĝo de paŝao Emin aperas en iu fenestro.

Li estas tiu! Li elrigardas ridetante kaj kapbalancas al mi. Poste du aliaj manoj fermas la ĵaluzion kaj fariĝis mallumo.


4

Mi reŝanceliĝadis en la lavĉambron. Sinjoro Vanek kaj sinjoro Wendriner dormis. Mi kuŝis en la trogon, en kiu troviĝis ankaŭ kuseneto.

Eble mi havis altan febron, mi estis inerta, kaj mi ekdormis profunde.

Klakadas, veturegas, kuregas la trajno, subite oni krias la nomon de Innsbruck… Nun paŝao Emin kuregas en noktosurtuto, kaj mil policistoj persekutas lin. En la tute granda, forviŝiĝanta veturego kelkfoje la kapo de sinjoro Wendriner, ankaŭ la supro de la lavĉambro aperas, malantaŭ la konfuza grupo de altmontoj, arbaroj kaj konduktoroj. Mi alvenas la la Suda Stacidomo ambaŭmane preninte la randojn de la trogo, sed la trajno veturas plu tra la Batalkampo… Jen vidu, ĝi estas la placo de la Francikanoj, kie kolomboj paŝetadas, kaj la radoj de la tramo zumas per konata bruo… Miaj plandumoj klakas sur la asfalto de la strato Ludoviko Kossuth, malnovaj konatoj venas renkonte al mi, ni kriadas gaje, ni ridadas, kaj tamen doloras tiel premege, terure io… eble la randj de la trogo, kiel kelfoje mi sentas tiujn en miaj manoj, aŭ la postrestinta odoro de sinjoro Wendriner, kio miksas la realaĵon en tiun belegan sonĝon por dekono da sekundoj. Sed la skuiĝo de la trajno nun jam estas konstanta. Mi malfermas miajn okulojn…

– …Ĉu vi ne komprenas, Petro! Petro!.. De kiam vi kuŝas ĉi tie?… Sankta Dio, vi ja havas febron!

El ia kaoso mi revenas en la realon.

Mi vidas Nedda-n. Ŝi genuas apud mi.

– Venu – diras la knabino. – Sinjoro Vanek rakontis, ke vi estas malsana. Ekkuŝu en mia ĉambro…

– Dankon… Ĝi estas malproksime, kaj tute ne estas certe, ke… ke… mi…

– Nun venu kun mi kaj trinku teon… Ne prolu! Mi ne volas aŭdi ĝentilajn stultaĵojn! Ĉu vi povas leviĝi?

Mi memoras tion, ke miaj brakoj estis ĉirkaaŭ ŝia kolo, kaj estintus bonege, sed fine evidentiĝis, ke ŝi nur kondukas min… Kaj mi kuŝiĝas ie, kaj la trajno veturigas min denove. Ni atingas tunelon, aŭ noktiĝis, en la ĝardeno de la enigma domo, kaj tusante, sufokiĝante mi kuregas febre, mi spiregas kaj bru-klakas, ĉar mi estas la lokomotivo, kaj mi flugas kun la alkroĉitaj kupeoj tra valoj kaj montoj.

…Mi malfemas miajn okulojn. Eble mi dormis longe. Estis vespero. Lumis amika lumo de lampo kun rozkolora ŝirmilo, knabino sidis ĉe la tablo kaj legis. Iom post iom mi rekonis Nedda-n. Mi sentis plumban, obtuzan doloron en miaj membroj. Mi povis leviĝi nur kun granda fortostreĉo.

– Ĉu vi fartas pli bone?

– Jes. Mi penas, ke mi estis nur dormema.

Mi etendis mian manon por preni mian ĉapelon

– Kien vi iros nun? – ŝi demandis. – Kie vi volas iri? Ne, ne eblas nun vagadi denove ĝis mateno – ŝi diris aplombe. – Estus stultaĵo, se vi nun irus malsane en la nenion, en la malvarman nokton pro etiket-problemoj, kvankam… kvankam en tiu ĉi varma ĉambro troviĝas malplena kanapo, sur kiu vi povas dormi!

Ĝi estis komprenebla. Kaj tamen… ni ambaŭ konsterniĝis…

Ĉu resti kune dum la nokto?

Sen ĉiu kontakto, nur pro deviga situacio, kiel geamikoj… Viro kaj virino?

– Situacio ne povas decidi la honoron de du homoj, en kiun ili falis. Se ili estas firmkarakteraj, tiam okazos nenio. Se ili havas moralan purecon en si, nek tiom da tento estas bezonata. Mi petas vin resti ĉe mi, vi ja estas malsana.

Kion mi povis respondi? Mi restis!

Ni sidis embarasite tie, kiam ni trinkis la teon.

Mi estis freneze enamiĝinta.

– Al tio, ke ni fariĝu bonaj geamikoj – diris Nedda, – promesu, ke vi neniam estos enamiĝinta al mi. Ĝi gravas!

– Bone – mi respondis leĝere, – tio ne kaŭzu problemon al vi.

Ŝiaj brovoj leviĝis alten, kaj ŝi nervoze pikpuŝadis la flankon de la tablo per krajono:

– Ĉu vi pensas ekskludita, ke iu enamiĝu al mi?

– Mi ne pensas tion ekskludita, sed mi sentas tiel, ke mi senhezite estus kapabla fari eĉ la neeblon por vi, mi do respondis senhezite.

Kiam ŝi denove turnis sian al mi, mi ekparolis solene:

– Mi petas vin, Nedda, ankaŭ vi devas kompreni, ke vi neniam estos enamiĝinta al mi… Atendu, kien vi iras?! Ĉar, se tiu katastrofo okazus, kvankam mi pensas, ke vi havas multe pli bonan guston, mi ne povus respondi al mia solena promeso, kaj mi nuligus tion.

– Vi estas tre frivola homo… Kaj nun… – ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro indiferente, kvazaŭ ŝi zorgus ankaŭ pri alia afero dum siaj sensignifaj direndoj, – nun ni enlitiĝos por dormi. Estas malfrue.

– Nu, jes – diris ankaŭ mi samtiel objektive, kiel maltalenta aktoro. Nedda estingis la lampon. Ni okupis niajn dormlokojn en la mallumo, ŝi en la lito,mi en la alia flanko de la ĉambro sur sofo.

Mallonga silento.

En la foro aŭdiĝas sono de hupo averte.

Alumeto ekflagris antaŭ la lito de Nedda. Ŝi ekfumis cigaredon.

– Ĉu viaj gepatroj vivas? – ŝo demandas.

– Jes… Mi tre volonte veturigus vin al ili.

Mallonga paŭzo.

– Mi estas ofino. Ĝis nun mi vivis en Londono kun mia onklino.

Ni ruliĝadis longe, ĝis ni ekdormis.

…Mi vekiĝis aŭrore.

Kaj nun!

Mi aŭdis klare, ke iu iras en la ĉambro sub ni. Tute ne singarde. Per ritmaj paŝoj tien-reen.

Poste silento. Kiom multe mi donus, se mi scius, kiu li estas?

Kio okazas ĉi tie, enigmo, krimo?

Iu venas supren sur la ŝtuparo!

Li staras ĉe la pordo. Ĉu li streĉas siajn orelojn? Li frapetas trifoje, kaj io susuras ĉe la sojlo. Nedda salte leviĝas, rapidas tien kaj alprenas la leteron, ĉar iu ŝovis tion tra la breĉo de la pordo. La koncernulo foriras. Nedda heziteme rigardas al la divano, sed ŝi ne povas vidi, ke miaj okuloj estas duone malfermitaj. Ŝi rerapidas al la lito, ekfumas cigaredon kaj tenas la alumeton super la letero, dum ŝi legas tion.

Poste ŝi vestas sin rapide kaj foriras sur la piedfingroj. Nun ek, post ŝin!

Ne…!

Ĉu mi sekvu ŝin kaj kaŝrigardadu, ĉar li akceptis min kun vera kunsento, kun tenera bonkoro?

Mi turnas min al la muro kaj fermas miaj okulojn devige. Mi ne volas scii pri tio…

Mi volas ekscii nenion malbonan pri Nedda, mi volas scii nenion, tute nenion…

Mi iras al la fenestro por enspiri iom da freŝa aero. La ĉambro estas sufoke varma.

Mi elrigardas.

…La muta ĝardeno kuŝas en la kretokolora blanka lumo inter la densaj arboj. Bruo de ŝtoneroj aŭdiĝas tre mallaŭte… Nun aperas ombro inter la arboj… Li enbuŝigas siajn du fingrojn kaj ekfajfas mallaŭte.

Kaj timiga, fantomeska procesio proksimiĝas el la ĝardeno, sur la kahelita vojo. Du homoj kun brankardo, kiun kovras tuko, kaj sub la kovrilo videbliĝas la silueto de senmova, peza korpo, la kapo kliniĝas malantaŭen, la torako reliefiĝas. La fantomeska procesio foriras.


5

Aŭrore mi reloĝiĝis denove en la lavĉambron. Nek sinjoro Vanek, nek sinjoro Wendriner estis hejme. Ekscitis min la sekreto de la baroka vilao. Certas, ke ĝi havas interrilaton kun Nedda. Mi devas klarmeti la aferon. Eble, se mi rompŝtelus en la vilaon. Ŝajnas, ke tio venis en la kapon de aliulo. Iu duone suprenlevis rulŝutron.

Nur rompŝtalisto povis fari tion.

Mi iris tien, staris sur miajn piedfingrojn kaj saltis sur la kornicon. Kion mi vidis estis tia, ke ĉio groteska kaj eksterordinara naniĝis apud tio.Ĝi estis tia, kion oni vidas unufoje dum cent jaroj. Mi gap-malfemis mian buŝon.

Alta ĉielo!

En la ĉambro estis du homoj. Sinjoro Wendriner, la leono – kiun sinoro Vanek fine sukcesis transloĝigi al alia,difinita loko, – kaj tiu trampo kun enkvaiĝinta frunto, kiu parolis kun Nedda pri la grenado.

La apaĉo kun enkaviĝinta frunto sidis apud la fenestro sur la planko en kompatinda stato. Kvazaŭ li estus freneziĝinta, tiel li kaŭris en la angulo. Liaj elstraiĝintaj okuloj direktiĝis al unu punkto, li estas morte pala, tremas kaj… kiel strange: Li estas kolombgriza! Lia hararo blankiĝis pro io. Kaj ŝajnas tiel, kvazaŭ li nun estus travivinta la teruraĵon, pro kio li fariĝis tia.

Li rigardis sur min, sed li ne povis ekparoli, kvazaŭ li estus mutiĝinta pro teruro. Li nu hapas, li signas ion nur per siaj okuloj. Mi sekvas lian rigardon…

Viv-al-vide al mi, komforte, etendiĝinte, sur persa tapiŝo… kuŝas sinjor Wendriner!

Jes. Ĝi estas tiu! Ĝi palpebrumas trankvile, melankolie interesiĝante al la homo kun enkaviĝinta frunto. Sciiĝinte pri mia ĉeesto sur la kornico, ĝi pigre ekmovetas la iaman lokon de la kvasto, estinta sur la fino de sia vosto, kvazaŭ distrite eklevinte ĉapelon, poste ĝi oscedas kaj turnas sin alildirekten, ĉar ĉaro bruas ekstere.

La vagabondo malfermis sian buŝon, sed nun ne eliĝis voĉo tra lia gorĝo. Bela mokincito ĝi estas! Li rompŝtelis, baldaŭ li renkontis sinjoron Wendriner, kaj li ne plu kuraĝas ekmoviĝi. Pose li blankhariĝis pro la teruro ĝis mateno! Ĉu vi aŭdas tion, sinjoro Wendriner?! Bravo! Tiu absurda spektaklo estis tia nekredeble supera limo de la tragikomiko, ke mi ne plu povis regi min: mi ekridis tiel laŭte, ke mi falis el la fenestro. Sinjoro Wendriner salte leviĝis timiĝinte kaj iris en la angulon de la ĉambron… La vagabondo reagis tion kun simptomo de kaptremo pro teruriĝo, kaj li singultus, sed li ne kuraĝas, li nur levadas sian kapon, kaj lia brustokesto ekkonvulsias.

– Kiel vi venis ĉi tien?! Ne timu, la besto ne atakos vin, se mi estas ĉi tie.

Ne malutilas, mi pensis, se li timas min iomete.

– Mi… rompo… ŝtelis… – li respondis dentoklake.

– De kiam vi sidas ĉi tie?

– De… la… deka… vespere…

Tiu homo preskaŭ freneziĝis! Ĉar li pensis, ke li estas la ĉefrolulo de terurdarmo. Kvankam li ludis en mondfama burleskaĵo.

– Se vi… estas… ĉi tie… ĉu… ĝi ne… atakos… min? – li demandis malkuraĝe kaj dentoklake, leviĝante iomete, tiam sinjoro Wendriner rigardis la ŝanĝon kun pigra kapmovo. Ĝi ĝuste tiel malpli fidis mian instigon, kiel mi en tiu de Vanek. Kaj li sidis tiel, kiel vaksfiguro.

Sinjoro Wendriner rigardis sur min, preskaŭ ŝultrolevinte, kvazaŭ ĝi dirus tion: “Kiu komprenas tiun ulon?”

Malgaja, grandega, vivanta, sed tuta foruzita komod-ŝuo estas la maljuna Wendriner. Tio estas fakto, kiel la suno!

Ĉiuokaze restu trankvila – mi diris supereme, – ĉar oni neniam povas esti certa pri tiu insida bestaĉo. Mi avertas vin, se mi klaketos per miaj fingroj, ĝi tuj disŝiros vin. La fingroklako efikas lin nekontraŭstareble incite.

– Ĉu vi… lasas min foriri? – li demandis kun petagantaj okuloj.

– Ĝi dependas de tio. Mi lasos vin foriri, se vi rakontos, pri kia grenado vi parolis kun la virino, al kiu vi rompŝtelis.

– Vidu…, ĝi venas…

Aŭdinte tiun rimarkon, injoro Wendriner returnis sin. Sed alia teruro trafis ĝin.

Kio estas tio… Interese.

Tra la breĉo de la fenestro al la korto iu ĵetis gazeton Matin. Por la leono! Gazeton Matin! Ĝi forsaltis timiĝinte kaj venis al mi. Ĝim jam fariĝis tute histeria por la multe da molestado. Mi batetis ĝian kapon, kaj la homo kun enkaviĝinta frunto kaŭriĝis en la proksimi kun bluaj, tremantaj lipoj.

– Ne tiumi. Dum mi estas ĉi tie, ĝi ne atakos vin. Sed se vi ne respondos, kian rilaton vi havis al la virino kaj al la grendado, mi fingroklakos, kaj la rabobesto atakos vin kompleze.

Mi levis miajn kunpremitajn montro- kaj dikfingrojn.

– A… ten… du – li diris kun raŭka flustro kaj fariĝis violkolora. – La eksploda grenado… estas la insigno de la fremdula legio… Ĝi estas… sur ĉiu… armea objekto…

– Kial vi ne plenumis tion, kion la virino petis?

– Ĉar… tiam… ankoraŭ… – Liaj okuloj elstariĝis kaj li preskaŭ svenis. Ĉar sinjoro Wendriner flaradis lin kun iom da interesiĝo, tusis en lian vizaĝon afabel, poste ĝi turnis sian kapon al mi, lekinte siajn lipojn, ĝi ambladis en la angulon, kiel ia maljuna, lamanta lavistino, ĝi ekkuŝis, metis siajn piedojn sur la gazeton Matin kaj suspekteme rigardis la ĉefartikolon. Estis atendebl en ĉiu momento, ke ĝi ekfumos cigaron aŭ metos la okulvitrojn sur sian nazon.

– Ekstaru, kaj ne timu, ĝis mi ne fingroklakos.

Mi rimarkas, ke kiu ajn estus embarasiĝinta, se li dezirus de sinjoro Wendriner, ke ĝi disŝiru se nur la ekzempleron de la gazeto Matin, kuŝanta antaŭ ĝi.

Sinjoro Wendriner eklevas sian kapon scivoleme, nervoze, kaj la homo kun enkaviĝinta frunto ekteruris. Paŝoj! Nun iu kriadas tion ĉe la ĝardena fenestro: – Hopla Wendriner! – Kaj je mia malbonŝanco tiu persono fingroklakas laŭte per siaj du fingroj. Sinjoro Wendriner salte leviĝas kaj la rompŝtelisto tuj sterniĝas svene.

Ĉu mi estas kulpa pri tio? Sinjoro Wendriner ekstaras kaj steĉ-apogiĝinte sur siajn antaŭajn piedojn, ĝi krakigas siajn foruzitajn ostojn. Ĝi signifas atendon ĉe la bestoj. Mi rapide mallevas la ĵaluzion kaj kaŝiĝas. Baldaŭ la pordo malfermiĝas, kaj enpaŝas sinjoro Vanek kun korbo. La duonobskuro de la ĉambro ankoraŭ estas malluma por li, sed li ne ŝaltas la elektran lampon. Li kaŭriĝas al la besto. Kaj kion faras sinjoro Vanek?

Li elprenas el la korbo, sur metala pleto…

Ĉu sonserpenton? Eblas.

Sorĉon de barba nano mi tute ne mencius!

Kio povas esti tio, kion en tiu situacio antaŭ leono, ekskluzive sinjoro Vanek povas elpreni en la tuta mondo, neniam kaj neniu alia?!

Ĉi vi alkorĉiĝis al io?

Tiel nomatan, kompletan, kafejan matenmanĝaĵon.

– Nu! Je mia honorvorto!

Mi vertiĝis! Tiaĵo ne povas ekzisti.

Sur bela, brila, metala pleto: kafo, marmelado, butero, ovo, ŝinko kaj en nikela ujeto estis kelkaj kubosukeroj! Ĉio ĉi estis en la korbo. Ĝi ne estas sonĝo.

Li verŝas la kafon en pladon, kirlas ĝin per kulereto, li metas la marmeladon, la kremon antaŭ sinjoron Wendriner kaj ŝmiras la buteron, sur du bulkojn! Li faras regulan sandviĉon

Poste li metas paketon da cigaredoj antaŭ la leonon!

Mi vidas, ke apud mi, la homo kun enkaviĝinta frunto, kiu dume rekonsciiĝis, faras krucosignon sub la tablo. Ĉu eblas, ke sinjoro Wendriner tamen estas artisto, mizere vivanta en Francio, kiu loĝas en haŭto de besto? Tiel ĝi tuj elŝovos sian manon tra sia buŝo, entiros la cigaredon, la alumeton kaj ekfumos. Tiuokaze la homo kun enkaviĝinta frunto ĉi tie, apud mi, mortos! Feliĉe la sorto indulgas min de tiu spektaklo. Sinjoro Wendriner ekflaras la cigaredojn kaj rigardas sur sinjoron Vanek kun tiuj demandaj, enuaj okuloj, kiam oni kelkfoje kredas tion, ke la bestio tuj eklevos siajn ŝultrojn.

– Vidu – klarigas sinjoro Vanek al la rabobesto kaj li depuŝadas ĝin de sur la cigaredoj, – vi ne devas fumi tiujn, sed eĉ distreti estas superflue. Se vi volas promeni, tie troviĝas la persa tapiŝo por vi. Kaj jen estas viaj cent frankoj.

Ĝi ne estas ŝerco! Li metas cent frankojn antaŭ la beston. Mi vidas nur nun, ke sinjoro Wendriner ankoaŭ avas sufiĉe da ŝparita mono. Minimume trimil frankoj da papaermonoj amasiĝas en la angulo sub pezaĵo. El tio la bestio jam povos vivteni sin dum siaj maljunaj tagoj!

Poste la domprizorgisto foriras, fermas la fenestron, kaj mi iomete malfermas la alian. Sinjoro Wendriner voras sian kompletan matenmanĝon

La afero estas mistika, sed fine ja ĝi estas batatelo, rilate tiujn enigmajn okazaĵojn, kiujn mi ne komprenas. Ankaŭ la gazeto Matin estas ĝia. Kvazaŭ kafejo. Mi ne surpriziĝus, se iu subite frapetus sur la pordo petante, ke sinjoro Wendriner iru al la telefono.

Dume la homo kun enkaviĝinta frunto levadas iun sian ŝultron, kvazaŭ detonacio de grenado estus trafinta lin. Nur nun li teruriĝas vere, de kiam li vidis sinjoron Vanger. Se la granda viro estus veninta pro ia hazardo, portante liphar-reton kun sia kompleta matenmanĝaĵo, tiu rompŝtelisto jam ne vivus. La situacio ĉiuokaza havas siajn avantaĝojn, tiujn ni ekspluatas:

– Ĉu vi parolas aŭ ne?! Kio estas al tiu grenad-markita objekto? – mi draste alkriis lin. Li glutis kaj ekparolis tre malfacile.

– Mi liberiĝis duonjaron… La fraŭlino venis kaj proponis laboron al mi. Ŝi venis ofte, sed proponis malmulte da mono. Foje mi akompanis ŝin ĝis la pordego, tiel do mi rimarkis la numeron de la domo.

– Diru, kian laboron vi devintus fari?

– Temis pri rompŝtelo. Mi devintus ŝteli objekton, en kiun estas stampita sepflama grenado.

– Al kiu vi devintus rompŝteli?

– Al verkisto, nomata Petro Almási.

Kvaza mi estus batita je la kapo, mi staris tie paraliziĝinte. La homo kun enkaviĝinta frunto havis sufiĉe da tempo ekspluati tion kaj fuĝi. Mi ŝirmis lin de la leono.

Mi rigardas sur sinjoron Wendriner. Ĝi sur min. Eble ĝi scias, nun kiel forte doloras mia koro?

Tial do estis la amikeco. La platona fabelo?

Ŝi deziras akiri ion, kion mi havas.

Mi ĉirkaŭrigardas en la ĉambro narkotite. Sur la muro pendas bildo, grandega, nura prtreto. Maljuna homo kun saĝa frunto kaj grandega liphararo, kiu pendas dense ĉe la buŝanguloj, ambaŭflanke dike distarante. Strange, ke iu el la du hirtaj brovoj oblikve kaj duone, la alia, kvazaŭ li fermus ĝin, preskaŭ kovras liajn okulojn. Longa cikatro estas sur lia dekstra vango. Nur en Rusio mi vidis tiajn lipharojn kaj hirtajn brovojn ĉe advokatoj, oficiroj, ĝenerale ĉe intelektuloj aŭ burĝoj. La vizaĝo cetere estas tiu de urbano, saĝa, inteligenta, altfrunta, kun sinceraj okuloj. Ĝi estis vizaĝo de interesa, saĝa, maljuna sinjoro, kiu foje vidi ĝin, tiu neniam forgesos lin. Sur la kadro jen tio estis skribita: al Aleksandro Gorĉev – liaj amikoj. Sub ĝi videbliĝis la morta masko de tiu sama vizaĝo, poste malpli granda bildo: rus-stila tombomonumento, sur kiu unue per cirilaj, poste per francaj literoj estas legebla:


Aleksandro Jermin Gorĉev

Vivis 58 jarojn.


Li estis iu enigma rolulo de la fantomeska poker-tragedio, okazinta antaŭ dek jaroj, kiu kaŝe sekvas min en Parizo, kaj ĝi konstante timigas, spronas, kvazaŭ mi havus ion farendan en la afero, kiun mi ne konas.

Mi eniras en ĉiun ĉambron unu post la alia. Mi vagadas senkonsile en la polvokovrita domo. Estas videbla, ke oni loĝas en du ĉambroj. Iu estas tiu certa kun balkono. Tie mi vidis elrigardi paŝaon Emin.

Plu!

Dum ĉiu paŝo ekkrakas la iped-ronĝita, ligna ŝtupro tiel laŭte, kvazaŭ po unu knalo de fusilo. Ĝi kondukas al la galerio de la vasta manĝoĉambro. Tie, ŝajnas, de jaroj estis neniu. Certe la gastoĉambroj troviĝas ĉi tie.

Mi atingas la supron de la ŝtuparo. Estas tiel, kiel mi pensis. Gastoĉambroj viciĝas unu apud la alia. Sur la muro pendas bildo, kiu prezentas insulon, elmergiĝintan el la ondoj de la maro el flugperspektivo. En la antaŭaĵo estas blanka kastelo kun belegaj palmoj, sube estas skribite sur kuproplato: Galachad. Ties malgrandan faksimilon mi jam vidis en la ĉambro de Nedda. Larĝ-ala pordo malfermiĝas meze de la galerio.

Mi staris antaŭ la plej intima sanktejo de malfeliĉa, fremda familio! Sur la pordo estas surskribo en kadro:

Homo! Konato aŭ Rompŝtelisto!

(Se vi havas animon)

Ne malfermu tiun pordon


Ĉi tie

d-ro ALEKSANDRO GORĈEV

mortigis sin.

Li estis la plej bona, la plej agrabla homo

en la mondo

LA VERO IAFOJE ESTAS

ENTERIGITA

SED LA MENSOGO ĈIAM

EVIDENTIĜAS.

Ĝis tiam restu fermita la pordo

de la plej terura mensogo

Mi vevenos!

Ivan Gorĉev


Eble la solvo de la baroka vilao estis ĉi tie.

Apud mi. Mi nur devintus etendi mian manon… Sed tiu tabulo! Kvazaŭ la fremda familiestro gardostarus apud ĝi.

Mi forkuregis!

Загрузка...