ĈAPITRO 9


1

Minacaj homoj proksimiĝis malrapide. Inter ili estis unuavice Tulipo kun bandaĝita kapo, la posedanto lia reĝa moŝto. En la peza, streĉita silento nur la Ekscelenco gardis sian pignoplenan trankvilon.

— Atendu — li diris mallaŭte. — Ni devas klarigi, kion volis tiu knabo ĉi tie?

— Entrudiĝi, flavbekulo! — murmuris Medolo minace.

— Tio certas, ke li ne estas komencanto — diris Tulipo rekone kaj etendis sian manon al la bandaĝo. La bato, kion mi ricevis de li, subtenas tion. Mi devas mencii tion por lia pravigo.

— Sed kial li batfaligis min, se li ne havis kaŭzon timi. Kaj kien li volis kuri? — demandis Medolo.

— Estas suspektinde, sed mi diras tion, ke neniokaze vi agos malbone, se vi mortigos lin — respondis Tulipo kaj eklevis sian ŝultron — , sed li ne estas komencanto, tio certas.

La Ekscelenco longe rigardis la cigar-cindron inter siaj fingroj.

— Gvidu lin al la Granda Bubalo! Li diris, ke li konas la Grandan Bubalon.

Ili denove gvidis la princon tra zigzagaj, subteraj koridoroj. Nun jam estas verŝajne, ke li neniam plu ekvidos la sunbrilon vivanta. La vojo kondukis supren tra humidaj, ŝimodoraj katakomboj. La zigzaga koridoro fariĝis ĉiam pli kruta, ĝis fine ili iris sur ŝtupoj, kavigitaj en la teron. Poste ili paŝis en malbone limigitan ĉambron. La princo nun jam vidis, kie li estas.

Ili akompanis lin en la “hotel-halon” de la drinikejo Kvar Saĝaj Hundkaptistoj. Tulipo iris avane. Medolo kaj liaj kompanoj ĉirkaŭis la deliktulon. La drinkejmastro eĉ nun staris apud la du korboboteloj, la indiferentaj gastoj sidis sur la benko kun siaj glasoj el lado, samtiel, kiel antaŭ nelonge, kaj tiu knabo buŝharmonikis ĉe la fenestro, kiu sidis sur la fenestro-kornico, kiam la princo la unuan fojon enpaŝis ĉi tien. La nombro de la societo ŝanĝiĝis tiel, ke dika, hirta mulata virino kuŝis sur la planko antaŭ la benko kaj ronkis.

Krome sidis tie sur lignokesto Tendenulo la Fervora, pri kiu nur la princo sciis, ke efektive li estas la vera Trebitsch. La minaca grupo, gvidate de la diktrunka Tulipo, ne vekis senscion.

— Tendenulo la Fervora! — kriis Tulipo. — Tuj redonu miajn du kaj duonon da dolaroj.

La vera Trebitsch paŝis antaŭ ilin indigne.

— Mi protestas! Mi transdonis la varon — kaj li turnis sin al la princo, — vi estas mia atestanto.

— Via varo batis min je la kapo! Kaj li fuĝis.

— Vi petis fortajn kaj lertajn homojn. Kiu do batfaligas vin, tiu ne estas malforta, kaj se li foĝas, tiam li estas eĉ lerta… Rigardu tiun knabon! Li estas fortika! Ne permesu skoldi vin, amiko mia…

La princo lastatempe rimarkis suspektinde trivialajn simptomojn sur si. Ekzemple li fariĝis ekkolerema, kaj tiam li ŝatintus bati. Eĉ nun la sango komencis leviĝi en lia kapo.

— Vi estas senhonta sklavkomercisto! — li kriis kolere — , fia kanajlo!

— Nun temas ne pri tio — respondis la vera Trebitsch nervoze. — Ni povas atingi nenion per persona atako.

— Plej volonte mi rompus vian kapon.

— Kio malhelpas vin en tio? — demandis Medolo mirante.

Puf!

La plej potenca pugno de lia reĝa moŝto trafis la vizaĝon de la vera Trebitsch per laŭregula, maldekstramana, rekta bato tiel, ke rekona murmuro honoris tion.

Sed Tendenulo la Fervora per bravura rapideco, sed eksterordinare energie vangofrapis lian reĝan moŝton, ke li renversis la drinkejmastron kaj iun korbobotelon.

— Mi opinias — spiregis Tendenulo la Fervora — , ke estus pli utile ne interbatadi.

La princo denove ĵetis sin sur lin, sed alia survango, plus rapida piedbato, flugigis lin al la muro. Lia vizaĝo jam estis preskaŭ nerekonebla pro la multe da batoj. En lia kranio kariljonis milionoj da sonoriletoj, kaj lia maldekstra orelo terure doloris, kiu iometѥ krevis apud la lobo.

— Laŭ mi ne daŭrigu tion — proponis Tendenulo la Fervora denove.

— Donu al mi glason da akvo! — flustris la princo. — Posttagmeze mi trinkis la lastan fojon.

Tiu malgranda budo havis ĉiofon- kaj brand-odoron kiel kaldronego, en la varmego, peza de la haladzo de la marĉa regiono.

La drinkejmastro kun malestima mieno verŝis duonglason da brando kaj diluis tion per akvo. La princo eltrikis ĝin kaj sentis tiel por momento, ke li tuj sufokiĝos. Li bezonis sian ĉiun forton por ne tusi.

Poste li sentis varmegon interne. Kaj li ĵetis sin sur la veran Trebitsch-on, pacience atendantan. Li sukcesis eviti la piedbaton, la klakan vangofrapon nun li ne sentis… Li nur spiregis pro la avida deziro…

Mortigi lin!

Liaj pugnobatoj hajlis per rapideco de properelo, kaj diablo scias, de kie originis la movo, li genubatis sian kontraŭlon je la stomako, ke tiu terenfalis. La vera Trebitsch kuntrenis lin dum la falo. Ili ruliĝis sur la tero stertore, mordante, boksante unu la alian… La brando ekflamis en la sango de la princo. Lia cerbo varmege zumis, li batadis la kapon de sia kontraŭulo al la planko kun besta, mortiga, pereiga ĝuo.

Kiam ili denove salte leviĝis, li ĵetis sin en la batalon, kiel tigro. Li piedbatis kaj frapis, ĝis Tendenulo, la Fervora flugis en la angulon de la diboĉejo pro lia hokbato, kaj antaŭ ol ekstari, lia reĝa moŝto ĵetis al li la unuan malplenan lignokeston, ĉemanan, kaj li jam estus saltinta sur la svenetan homon por mortigi lin, sed oni retenis lin.

— Hoho!

— Lasu min! — li stertoris.

— Se li sterniĝis kiel ĉifono, tiam vi devas lasi lin paca — diris Medolo, dum li retenis la princon, kiu iomete ŝanceliĝis pro la rumo.

La vizaĝo de lia reĝa moŝto estis nur sanga karnopeco, liaj okuloj apenaŭ vidiĝis el la ŝvelintaj kavoj, lia nazo, batita kornoforma, liaj ŝvelintaj lipoj, similaj al tiu de negro, bluaj kaj violkoloraj frotvundoj, tuberoj deformis la beletan, delikat-trajtan princon malofte vidita, karakteriza trampo.

Tendenulo la Fervore pene leviĝis. Li apenaŭ havis sendifektan lokon sur sia vizaĝo, pekle vangofrapita, tamen li diris triumfe al Tulipo, montrante al la knabo:

– Ĉu tiu estas malbona varo por vi?!


2

— Kion vi volas de tiu sovaĝa bubo? — demandis la drinkejmastro.

La nova nomo jam estis donita al li. Oni baptas rpide en la krimula mondo kaj ĉiam donas trafan nomon.

— Li estas suspektinda figuro. Li atakis Tulipon inside. Sed li diras, ke li portis sciigon al la Granda Bubalo.

Tiam fariĝis silento.

— Li volas paroli kun la Granda Bubalo — diris Medolo al la drinkejmastro. — Iru por venigi lin.

— Ĉu mi?! Eble vi freneziĝis — li respondis timiĝinte.

— Iru li mem, se li konas lin — proponis alia homo.

Iu kaptis la kolon de la princo kaj enpuŝis lin tra malgranda, kurtenita pordo en ejon.

Li staris en la ĉambro de la Granda Bubalo. Ĝi signifis princan apartamenton en la krimula mondo. Kvar ŝimaj muroj el argilbrikoj, kaj membloj ne troviĝis en ĝi. Mato estis sternita sur la planko, tie kuŝis la Granda Bubalo, la mizantropo, kaj lampo brulis malbonodore apud li fumante.

La Granda Bubalo estis mestizo, nekredeble alta kaj larĝa, kvazaŭ karnoamaso. Liaj globforma, kalva kapo, grandaj, indiĝenaj okuloj kaj la ŝvelintaj, negraj lipoj faris lin timige fremdeska, ĉar la koloro de lia haŭto estis preskaŭ tute blanka.

Li rigardis sur la knabon kun senesprima mieno. Sur lia brakmuskolo, dika kiel arbotrunko estis tatuita ankro per blua kaj roza koloroj. Lia dekoltita trikotaĵo lasis vidigis ankoraŭ randon de kelkaj tatuoj.

— Mortigu min — diris la princo — , mi mesogis tion, ke mi konas vin…

La senesprima, morta rigardo de la Granda Bubalo senmove fiksiĝis al li.

— Kiu vi estas?

— Juna frato… de Jimmy la Ĝisorela… — li provis apelacii sian aristokratan parencaron. Tio ofte efikas.

— Vi mensogas.

Tepida odoro de la petrolo kaj tero ŝvebis en la kaverno. La Granda Bubalo leviĝis pigre, trankvile.

— Kiu enpuŝis vin al mi?

— Mi… ne scias…

La princo komencis grati sian bruston, ŝovante sian manon malrapide al la bastono.

Poste li frapis! Sed la mano de la Granda Bubalo kaptis ĝin per miriga rapideco, kaj tiregis ĝin al si. Kiam la knabo kape batiĝis al la grandega torako, li sentis tiel dum sekundo, ke tiu homo povus forĵeti lin facile, kiel ian malgrandan gruzelpecon. Li narkotiĝis.

La mestizo puŝegis lin per energia movo en la drinkejon.

— Tiu homo volis batfaligi min per plumba bastono!

La homoj, kiu estis en la drinkejo (tre multaj el ili foriris, kiam oni enpuŝis la princon al la Granda Bubalo) rikanis.

— Mi volis tion, ke vi rigardu lin, antaŭ ol mi batos lin plata!

— Li diris, ke li konas vin… — rimarkis la drinkejmastro.

— Diru tion ankaŭ al la fiŝoj…

— Mi venis al Fred la Malpura…! — li kriis malesperiĝinte, ĉar li sentis, ke unu premo de la grandaj manoj mortigos lin.

La malgajaj, kruelaj okuloj de la Granda Bubalo signis momentan paŭzon.

— Kio?… Ĉu vi konas… Fred-on?…

— Nur tiel, kiel vin — rimarkis la drinkejmastro.

— Vi eraras — diris iu, kiu ĵus enpaŝis en la ejon, sed oni ne rimarkis lin. La bubo vere konas min bone, kaj ne provu mortigi lin, Bubalo!

Fred la Malpura staris en la pordo.

Ĉio renversiĝis en la cerbo de la princo. La amikoj el la infanaĝo neas tion, ke ili konus lin. Fred la Malpura, kiun li vidis neniam, deklaras, ke ili bone konas unu la alian.

Sed la premo de la manoj de la Branda Bubalo tute ne loziĝis. Li rigardis al Fred la Malpura tiel, ke kelkaj neŭrasteniaj rabmurdistoj teruriĝis. Verda, sangavida malamo ardis en lia rigardo.


Загрузка...