ĈAPITRO 11


1

La Granda Bubalo premis la kolon de la princo.

— Vi ne rajtas mortigi la knabon — diris Fred.

— Nu. Kaj kial?

— Ĉar mi mortigos lin! Kiu volas malhelpi min en tio, tiu povas iri post la kanbon.

La mestiza giganto rigardis stulte por sekundo.

— Tiu fripono veturis sur la ŝipo Honolulu-Star — komencis la kapitano kun minaca mieno. — Li sciis, ke mi estis en lignokesto en la bilĝo, kaj antaŭ ol la ŝipo albordiĝis, tiu knabo renversis la valizegon kaj metis multaj pezajn bagaĝojn sur ĝin.

— Mi petasa vin, tio estas eraro… — diris la princo — , mi ne havis eĉ konjekton, ke ankaŭ vi estas sur la ŝipo, sinjoro Malpura.

— Vi mensogas! Vi estis tiu! Mi kuŝis en la renversita valizego ĝis noktomezo!.. Mi preskaŭ sufokiĝis!..

— Ha-ha-ha…

La Granda Bubalo ekridis, kaj kiam Fred la Malpura ekiris kun grandaj paŝoj por postuli sian rajtan viktimon, li baris lian vojon.

— Tiu knabo ekde hodiaŭ estas mia amiko! Ĉu vi komprenas?

— Mi mortigos la knabon!

Streĉa atendo.

— Ĉu vi volas interbatadi?

— Mi volas mortigi vin! Tiu knabo, kiu faris el vi mokitaĵon, plaĉas al mi! Ve al tiu, kiu tuŝos lin…

La kapitano malrapide kombadis sian malbelegan barbon per siaj ungoj, similaj al kaprohufo. Mil faltoj sulkiĝis ĉirkaŭ lia moka rikano:

— Ĉiu timas vin ĉi tie, ĉar oni ne scias, ke vi estas stulta. Vi estas tiel stulta, ke nek via forto gravas. Sed mi mistraktos vin, Bubalo! Vi scias tion!

La trampa, barba, iom aĝa Fred la Malpura parolis tiel kun la teruro de Singapuro, kvazaŭ li kompatus malsovaĝan kapridon, kiu iris hazarde inter la relojn. Kio estis tio, kio tamen retenis tiun koloson por ne batmortigi la neprizorgitan, blankharan kapitanon per unu frapo? Eble iu el liaj malpuraj manoj, kiun li ŝovis neglekteme en la poŝon de sia pantalono, dume li karesadis sian barbon per la deksktra mano.

Tiu maldekstra mano tenis tranĉilon aŭ pistolon, kaj Fred la Malpura ne kutimis heziti.

— Mi ne permesas bati la knabon, maljuna, babilema frenezulo.

— Mi mortigos la knabon, vi, vivanta bov-viand-konservaĵo!

“Mi nur scius, kion li tenas tie, kie pugnoforma objekto reliefiĝas el lia poŝo” — pensis la Granda Bubalo, kaj blovelspiris kolere.

— La knabo iros nenien sen mi.

— Tio estas tre saĝa ideo — interrompis Tulipo kaj etendis la manon al sia bandaĝita kapo. Ankaŭ la vera Trebitsch kapbalancis jese el sub trempita ĉifono, kiun li metis sur sian ŝvelintan vizaĝon.

— La Sovaĝa Bubo meritus iom da “malvarmo” — diris la drinkejmastro — , li batfaligis Tulipon, li rompis la vizaĝon de Tendenulo la Fervora, li atakis la Grandan Bubalon, kaj li insultis ankaŭ vin, kapitano.

— Vere li estas diligenta knabo — rimarkis Fred la Malpura kuntirinte iun sian okulon. — Mi tamen mortigos lin.

La Granda Bubalo preskaŭ ĵetis sin sur lin, sed en la poŝo de Fred la Malpura eĉ pli reliefiĝis la tranĉilo aŭ io, kiel li tenis ĝin.

La Granda Bubalo rektigis sin.

— Tiu knabo plaĉas al mi! — li diris fine kun aplombo. — Ne tial, ĉar li primokis maljunan frenezulon, sed eĉ tial, ĉar li timas neniun ĉi tie… Sovaĝa Bubo! Vi estas mia amiko! Iru en mian ĉambron! Ekde nun ni loĝos kune, kaj neniu batos vin!

Lia deklaro vekis ĝeneralan konsterniĝon. Ĉu la mizantropa Granda Bubalo prenas al si kunloĝanton? Ĉu bubon?

— Nur babilaĉu! Ju pli multe vi parolos, des pli ridindigos vin, ĉar mi mortigos la knabon — grumblis Fred la Malpura kaj eksidis sur la plankon. Kiam la Granda Bubalo foriris kun lia reĝa moŝto, la kapitano ankoraŭ murmuris mallaŭte en si ĉiuspecajn aferojn, poste li turnis sin al la drinkejmastro:

— Malbenita policisto konfiksis mian revolveron en la haveno, sed kio estas eĉ pli malbona: ankaŭ mian tranĉilon. Kiu havas poŝtranĉilon?

Kaj li elpoŝigis sian maldekstran manon kun la reliefiĝinta objekto.

Li tenis nur pomon en sia mano.


2

La princo sidis mortelaca sur la mucida planko de la kaverno.

— Mi estas malsata — li diris al la Granda Bubalo, ĉar li jam zorgis pri nenio pro sia elĉerpiĝo.

— La giganto embarasiĝis momenton. Poste li eliris el la kaverno kaj baldaŭ li revenis kun pano kaj viando. Li morne rigardis la knabon, kiel li manĝas. La unuan fojon en lia vivo okazis, ke li faris ion, kion oni petis de li.

— De kie vi venis?

— Mi fuĝis el Batavio.

— Kion vi volas ĉi tie?

— Mi ne scias… Kaj… nun mi deziras dormi. Mi estas elĉerpiĝinta.

Li kuŝiĝis sur la mato. Sur la mato de la Granda Bubalo. Alia mato ne troviĝis en la ejo. La giganto sidis tie, krucinte siajn krurojn, senmove, ĝis mateno. Kaj li rigardis la dormanton. Li gardis lin…

Sekvan tagon jam ĉiu sciis, ke la Granda Bubalo perdis sina prudenton. Li karesas bubon, kvazaŭ li estus lia vartisto, li gardas kaj kunportas lin ĉien.

Ve al tiu, kiu insultus aŭ batus lin.

La Granda Bubalo, kiu amis neniun en sia vivo, li tute freneziĝis pro la ŝato de la kanbo.

Vespere iu enkriis: — La Ekscelenco kunvokas la Konsilion de la Malvarmkoruloj! Li atendas ankaŭ vin post unu horo!

La Granda Bubalo unue levis la botelon ĉemanan por ĵeti tion al la heroldo. Sed la princo forprenis ĝin de li per leĝera movo.

— Mi ne ŝatas tion — li diris riproĉe, kaj la mestizo palpebrumis tiel, kiel hontigita hundo.

— Diru al li… ke mi estos tie — li balbutaĉis poste al la kaŝe enrigardanta homo. — Sed atendu. Ankaŭ la Sovaĝa Bubo venos kun mi, ĉar Fred la Malpura eble ekspluatos la okazon kaj atakos lin.

La herordo foriris preskaŭ veriĝante. Li neniam spertis tian miraklon! La Granda Bubalo idiotiĝis!

— Kion signifas la Konsilio de la Malvarmkoruloj? — demandis la knabo.

— Ĉiu societo havas prezidanton, kaj ankaŭ tiuj prezidantoj apartenas al klubo. Ĝi estas la klubo de la Malvarmkoruloj. Ili interkonsiliĝas pri tiaj aferoj, kiuj gravas por ni ĉiuj.

— Kial ili estas Malvarmkoraj?

— Ĉar nenio varmigas ilin interne. Ili ĉiam agas tiel, kiel ilia intereso diktas tion, kaj se iu apelacias alie, ili priridas tiun.

— Kiu estas la Ekscelenco? Ĉu ankaŭ li estas krimulo?

— Li ne estas tia, kiel ni. Sed li faris granan krimon, tial oni mortkondamnis lin.

— Kie?

— En la ĉefurbo de la insularo Feliĉo. La reganta arkiduko St. Antonio mortkondamnis lin.

— Ĉu?… Kiel nomiĝas la Ekscelenco?

— Li estis respublikestro laŭ la nomo Alvarez… Kio okazis al vi?!

Lia reĝa moŝto iomete vertiĝis.


3

— Rakontu ĉion pri ĝi — li petis la Grandan Bubalon.

— Mi ne scias multe pri tio. Alvarez batalis kun la pirato Warins, kiam St. Antonio atakis ilin ambaŭ. Alvarez alvenis sen mono ĉi tien. Tio okazis jam longe. Liaj multaj homoj fuĝis de tie. Multaj, grandaj entreperenoj subite ĉesis labori en Alrmira, kaj ties posedantoj denove estus riĉaj, se St. Antonio perdus sian tronon, kaj sekvus denove la respubliko de Alvarez. Tiuj entreprenistoj heplas lin per mono, kaj Alvarez organizis ĉi tie la senlaborajn maristojn kaj aliajn homojn en kluboj. Ĉiu klubestro, se necese, disponigos multe da homoj al li, kaj Alvarez atendas bonan okazon por armi ilin kaj surprizataki St. Antonion. Ankaŭ tiu surprizatakis lin tiel. Se li okupus la insulon, tio signifus grandan premion kaj trankvilan vivon al la loĝantoj de la kluboj. Ĝis tio okazos, li donas monon kaj ĉion necasan al ni.

— Nu sed… la angloj defendas la familion St. Antonio… — diris la princo, kiu tute konsterniĝis, kion li aŭdis.

— Mi ne estas sperta pri la politiko… Tio certas, ke Alvares havas kontaktojn ne nur kun la krimula mondo… Estas altrangaj sinjoroj, kiuj scias pr la klubo… Precipe la usonanoj… ili investis multe da mono en la fiaskinta respubliko. Sed tiuj estas tre malklaraj aferoj…

Lia reĝa moŝto silentis malesperiĝinte. Kiom da intrigoj kaj insidaj planoj latentas ĉirkaŭ lia trono…

Kio okazus, se ili scius, ke li, St. Antonio, estas ĉi tie en ilia kaptiteco? Ili tuj mortigus lin.

La princo ekiris, kaj la Granda Bubalo, kiel ia grandega mameluko, sekvis lin. Li malsupreniris sur tiu vojo, sur kiu Medolo kaj liaj kunuloj suprengvidis lin. Tiu vespero eĉ nun estis videbla sur lia vizaĝo viglakolore. Inter la ŝvelaĵoj de bluaj kaj verdaj ekimozoj eĉ unu rekonebla trajto ne restis sur la bela, anĝela vizaĝo de la junulo. Li plie similis al groteska bildo ol al homo. Liaj okuloj preskaŭ malaperis en po unu nigraj ŝvelaĵoj.

Proksimume dek personoj sidis ĉirkaŭ la Ekscelenco, eksterordinare trampaj homoj kun fantasta eksteraĵo. Inter ili Tulipo kaj apud li estis figuro, simila al li. Tiu homo estas samtiel dika, kiel la antaŭa posedanto de lia reĝa moŝto, sed kun mallonghara, globforma kapo, simila al tiu de porko. La dikulo estis la prezidanto de la klubo Dietaj Gajaj Knaboj. Oni nomis lin Kanibala Bebo, kaj li ĝuis publikan timegon.

Estis tia ankoraŭ Fred la Malpura, la kapitano. Li sidis sur renversita lignokesto kaj pikadis siajn ungojn per tranĉilo.

Meze sidis maldika, nekredeble alta viro kun vultursimila nazo sur la kapo, en verda vestaĵo. Li valoris du mil pundojn vive aŭ morte kaj nomiĝis Charley la Lunmiena. Ankaŭ ebria, trampa, blankhara virino partoprenis la Konsilion de la Malvarmkoruloj, kiun oni nomis Mimozo, kaj ŝi estis specialistino de narkotaĵoj. Kaj la Ekscelenco sidis malantaŭ usona skribotablo kun admirinda eleganteco. Ili atendis jam nur la Grandan Bubalon, sed fine li alvenis.

— La Sovaĝa Bubo ne rajtas patropreni la Konsilion de la Malvarmkoruloj — kriis Mimozo.

— Ĝi ne koncernas vin, ŝorĉistino! Ĝuste vi diros tion… — montradis minace siajn dentojn al ŝi la giganta mestizo.

— Mi atendos ekstere — flustis la knabo — , vi ne devas komenci kverelon.

La Grand Bubalo konsentis, kaj la princo eliris. Momente nur Robb la Pordisto sidadis en la antaŭhalo de la klubejo, kiu absorbiĝinte ludis kun Tendenulo la Fervora per la ĵetkuboj. Intriganto, alveninta el Brussa surprizis Robb-on per la ĵetkuboj, kies iu flanko estis ŝmirita per iom da plumbo, tial lerte ĵetante, oni povis ludi tiel, ke ili falu sur la pli pezan flankon, kaj la bona rezulto ne dependu ekskluzive de la fortuno. Ĉar ili ambaŭ konis tiun econ de la ĵetkoboj, la ludo estis honesta.

Cetere iuj homoj nur trarapidis, tien aŭ ĉi tien por partopreni kunvenon. Nekutima ekscitiĝo, tien-reen kurado estis videbla en la krimula mondo.

Kolora tabulo pendis sur la pordosimila lignotabulo de iu ŝakto malantaŭ Robb la Pordisto!

K I U K U R A Ĝ A S, T I U G A J N A S!

Ĉi tie trompludistoj formis mutualan kaj kant-societon. Grandega tabulo avertis la membroj pri la sekvaj aferoj:

N E D I F E K T U LA L U D K A R T O J N

P E R V I A J U N G O J!

LA DORSAN FLANKON DE LA LUDKARTOJ

INDIKIS PER INTERNACIAJ SIGNOJ

LA DIREKCIO

ĈIU PLUA SKRAPAĴO ESTAS SUPERFLUA!

NIA DEVIZO:

N E E S T A S N O V A L U D K A R T O S U B L A S U N O!

— Alo! — kriis Tendenulo la Fervora afable, kvazaŭ ili estus la plej bonaj amikoj. — Kio nova? Cetere, mi ne volas ĝeni vin, sed vi ŝuldas al mi.

— Ĉu mi… al vi?

— Nu, vi ne devas preni la aferon grave al via koro. Tulipo repetis la du kaj duon dolarojn. Ne mi estas la kulpa, ke vi ne taŭgis por vendo. Sed tio ne gravas… Ne problemu pri ĝi. Se vi havos el kio, pagu tion al mi. Per tia monsumo ne estas inde ŝuldi. Ĉu ne?

Lia reĝa moŝto konsterniĝis pro tiel granda impertinenteco.

– Ĝi estas tre stranga — li komencis kolere, sed la vera Trebitsch mansvingis ridetante:

— Vi ankoraŭ spertos multe da strangaĵo ĉi tie, se Fred la Malpura ne tranĉos vian gorĝon, pri kio, bedaŭrinde, vi havas malmulte da ŝanco… Nur la Granda Bubalo kaj Vanek la Dornhara kuraĝis defii lin.

— Vanek la Dornhara! — kriis la princo. — Alo! Kie mi trovos lin?! Mi portis mesaĝon al li.

— Vi torvos lin inter la Pudingoj, se tio interesas vin. Li estas ruĝhara fiulo!

Kaj li foriris kolere. La vera Trebitsch montris al li la pordon de la Pudingoj, kio estis je unu koridora distanco.

— Kiuj estas la Pudingoj? — demandis lia reĝa moŝto, kiun nenio povis turmenti tiom, ke lia avida scivolemo malpliiĝu.

— Nu… Ili okupiĝas pri asekuro.

— Kiel? Ĉu vi ŝercas pri mi? Kontraŭ kio ili povas asekuri iun?

— Kontraŭ sendormeco…

— Homo! Ne moku min!

— Je mia honorvoro. Se iu komercisto pagas certan monsumon, ili certigas lin pri tio, ke li povas dormi tranvile… Kaj neniu rompŝtelos al tiu loko… Ĝi do estas duobla asekuro: Kontraŭ sendormeco kaj rompŝtelo!

— Ili do estas… ĉantaĵistoj!

— Nu… ĝi estas iomete drasta esprimo, sed vera!.. Tial oni nomas ilin Pudingoj, ĉar kiun ili elektas, tiu tremas timante ilin, ĝis li pagas.

— Aha! Kaj ankaŭ la Pudingo tremas.

— Sed ĝi ne pagas. Tio estas la sola problemo pri tiu kuko.

Dume ili alvenis al la Pudingoj.

La princo frapetis sur la pordo, sur kiu pendis tabulo:


SOMERDOMO DE PUDINGOJ!

Ĉ A N T A Ĝ — E J O!


NI PETAS LA ESTIMATAJN MEMBROJN,

NE VIZITI LA KLUBEJON TUJ

POST LA PLENUMO DE LA PUNO,

ĈAR


LA LIBERIĜINTAJN PRIZONULOJN

KAŜOBSERVAS:

la polico


Neniu respondis al la frapeto.

— Forte piedbatu la pordon — konsilis la vera Trebitsch.

La princo kolektinte sian forton puŝmalfermis la pordon. Ili alvenis en tian ĉambron, kiun oni konas en la milit-taktiko kiel kaŝejon, nomatan “lupkavo”. Ĝi estis krescend-forma kazamato kun atmosfero, sufoka pro cigaredfumo, brand- kaj opio-odoro.

Krada lampo de ŝipo pendis de sur la plafono, kaj ĝi donis tre malfortan lumon.

— Kiu estas tiu? — grumblis vin-gusta, basa voĉo el la mallumo.

— Mi serĉas Vanek-on la Dornharan.

— Ĉu… Jen mi estas.

Deflanke iu paŝis antaŭ lin.

La buŝo de la princo restis malfermita.

Li estis tiu dornhara, maldika, ruĝa homo, kiu ŝtelis lian monujon kun siaj tri amikoj. En la mallumoli ne rekonis tiun malpuran, ĉifonan bubon, kies ŝvelinta vizaĝo blue deformiĝis, kiu estis delikatespekta fremdulo tiam, kiam ili prirabis lin.

— Kion vi volas?

La princo denove sentis tiun grandegan agresemon, kiu konstante incitis lin por lukti post la unua interbatado, kiam iu provokis lin. Li tuj forgesis la mesaĝon, ĉion…

— Mi volas mian monon!

Vanek la Dornhara, kiu mem estis pala, stratbub-aspekta homo, kaj neniu kredis, kiajn kapabloj li havas, ĝis ne okazis interbatado, li klinis sin proksime al la vizaĝo de la knabo.

— Kiu do li estas?!

— Tio ne koncernas vin! Ŝtelinte mian monujon, vi ekbatis min malkuraĝe kaj inside…

La mallumaj anguloj komencis vigliĝi. Kelkaj ŝanceliĝantaj, minacaj ombroj proksimiĝis.

— Atendu!.. Kiel vi venis ĉi tien, bubo?

— Ĉu vi volas ataki min denove dudekope? Ankaŭ antaŭtagmeze vi batis min kvarope… Malkuraĝaj ŝakaloj!

— Ĉiu iru for de ĉi tie! — kriegis Vanek. — Tiu bubo rememoru, ke li nomis min ŝakalo.

— Bone — respondis la knabo kaj lekis siajn lipojn ekscitite. — Sed nek poste ili intervenu.

Basa voĉo aŭdiĝis el la malluma angulo.

— Neniu intervenos. Ĝi estas la afero de Vanek la Dornhara kaj la via.

Dum la posedanto de la vin-gusta voĉo parolis, la princo kun ruza finto tutforte piedbatis la sensuspekte atendantan Vanek-on kaj ĵetis sin sur lin kiel sovaĝa kato.

Vanek la Dornhara ekkriis kaj retroŝanceliĝis. La princo, kiun ekregis ia mirinda, nekomprenebla, mania batalemo, tuj ĵetis sin sur la sveltegan Vanek-on kun rapide frapantaj manoj.

Sed subite konata, ŝtaldura bato trafis lian vizaĝon. La maldikaj brakoj de Vanek la Dornhara povis bati nekredeble forte

La bato krevigis kun terura doloro la duone cikatriĝintajn vundojn de la ŝvelinta, deformiĝinta vizaĝo. Li falis dorsen pro la alia maldekstramana bato, kaj lia kapo laŭte klakis sur la planko.

— Ĉu vi volas daŭrigi? — spiregis Vanek la Dornhara.

La princo ekstaris ŝanceliĝante. Dornharulo trankvile, malvarmsange, denove frapis en lian vizaĝon.

La trian fojon li jam nur malfacile povis leviĝi. Sed Vanek la Dornhara trafis lin kun maŝina precizeco.

La ĝis nunaj turmentoj estis neniaĵoj kompere kun la doloron de la tria, kruela pugnobato.

Lia reĝa moŝto falis sur la plankon duone mortbatita, kaj lia vizaĝo estis nur unu sanganta, brule doloranta karnopeco. Li svenis.


Загрузка...