ĈAPITRO 6 La taglibro de Jimmy la Ĝisorela


II

Nun mi rakontas, kial mi skribas tiun ĉi taglibron. Ĉar ĝi ne estas facila afero. Mi ankoraŭ malofte skribis tiam. Mi finis kvar klasojn en bazlernejo, ĉar miaj gepatroj enskribis min tien, dum mia junaĝo. Kion povas fari kontraŭ tio sendefenda infano, kiel mi? Vizitante la kvaran klason de la bazlernejo, mi ricevis prokraston dufoje, ĉiam unu jaron. Tamen mi ne ŝatis skribi.

Sed interesa fakto venigis min al tiu decido.

Ĝi okazis tiel.

Antaŭ ol surbordiĝi, mi faris interparoladon. Li diris, ke li neniam vidis la hidalgon Gomperez, kaj li estos kolera, se li ekscios poste la interŝangon de la roloj. Li diris ankaŭ tion, ke mi estu simpla kaj konsekvenca al la korteganoj. Kaj li transdonis al mi sian unuaklasan vojaĝbileton por elŝipiĝi. Li forlasos la ŝipon kun la personaro. Miaj piedoj doloris, ĉar la ŝuoj de la mortinto, forpasinta pro la favoro de la sorto, estis striktaj.

Sed ege. Tiel, ke jam tiam nek la sufokiĝo ĝenis min pro la ĉemizo. Elŝipiĝinte, mi nur iris rekte, kaj mi transdonis al iu mian vojaĝbileton. Apud mi staris tre longkapa, pal-okula, rigora sinjoro. Ekvidinte la transdonitan bileton, ĉar sur ĝi estas skribita ankaŭ la nomo, li staris antaŭ min, altestime eklevis sian nigran, longan ĉapelon, kiu estis tia, kiel rondforma ĉerketo, kaj tiam jam estis bone videbla, ke li kalviĝas.

Sed li venis ne tial.

— Pardonon — li diras. — Ĉu vi estas sinjoro Irving?

— Persone — mi respondas.

Tiam li klinis sin.

— Mi estas hidalgo Gomperez — li diris severe, kaj mi trankviligis lin.

— Nu bone, tio estas la malpli granda ploblemo. Sed se vi staras antaŭ min, tiam la pasaĝeroj ne povas malsuprenveni sur la mallarĝa ponteto.

Ĝi okazis tiel.

Tiam li forpaŝis de antaŭ mi, sed mi daŭrigis mian vojon plu, kaj li iris apud mi. Dekstre

staris tre maljuna fajroestingisto rigide kun longa lipararo.

Alpaŝinte lin, li prezentas tiun homon al mi:

— Generalo Pollino, la militafera ministro de via reĝa moŝto.

Li do ne estas fajroestingisto. Mi diras:

— Saluton, Pollino. Kiel vi fartas? — mi demandas simple kaj familiare, kiel la reganto instruis min. Sed li mire rigardis min.

— Dankon, via reĝas moŝto. Tre bonege.

Kaj venis multaj nigre vestiĝintaj, seriozaj homoj, portantaj brilajn ĉapelojn.

— Nu — mi diras — , ni ne kolektiĝu ĉi tie, ĉar venos la policisto.

Ŝajnas, ke ili konsentis kun mi, ĉar la multe da nigre vestiĝintaj homoj kaj la generalo, aspektanta kiel fajroestingisto, ekiris. Avane la hidalgo. Kun longaj kruroj, kiel la cikonio, kaj eĉ nun li estis tute kalva. Malantaŭ li paŝadis mi, kaj la multe da nigre vestiĝintaj, seriozaj homoj aspektis tiel, kiel funebranta parencaro dum entombigo.

Mi ridaĉis pri la tuta afero, ĉar kio malbona povŭs okazi al mi? Lia reĝa moŝto estos mia sav-atestanto, kaj li ĵuros, se necese.

Generalo Pollino, la militafera ministro de lia reĝa moŝto diras:

— Sinjoro Egmont ne povis veni por akcepti vian reĝan moŝton, li malsanetas.

— Ba. Li tute ne estas malsana. Mi konas lin ekde mia infanaĝo, li estas frato de mia patro kaj cikatro estas sur lia frunto pro glavo.

Ili silentis. Ili silentas nigre vestiĝintaj tiel, ke ili ĉiam pli memorigas min pri funebra ceremonio.

— Li volis veni por akcepti vian reĝan moŝton, sed li ankoraŭ estas malforta.

— Ba. Kompreneble li ne venos de sur la insularo Feliĉo por akcepti min.

— Nu sed — li diras — , ĉu via reĝa moŝto ne scias, ke la plano ŝanĝiĝis, kaj li tamen venis kun ni ĉi tien?

Ĝi estis tia por mi, kiel fulmo el la klara ĉielo!

— Kion vi rakontas? — mi demandas.

— Sinjoro Egmont atendas vin.

Nun devus forkuri, sed ĉirkaŭas min la multe da funebranta parencaro, kaj avane iras la kalva hidalgo, kiel la plej proksima apartenulo de la mortinto.

Tiu Egmonto rekonos min. Tio cetas. Sankta Dio. Tiam okazos skandalo, kaj ĝis kiam lia reĝa moŝto savos min, ĝis tiam eble oni tuj mortpafos min.

Sur la bordo ni alvenis al motorboato.

— Bonvolu enboatiĝi, reĝa moŝto.

Mi protestus, sed dudek policistoj staras tie rektadorse, kaj ili ĉiuj rigardas sur min. Tiaĵon mi vidis ĝis nun nur en mia malbona ŝonĝo aŭ dum malbona maldormo. Ni ĉiuj sidis en la grandan motorboaton.

— Kien ni veturos? — demandis mi, Jimmy la Ĝisorela.

— Al la jahto. La originala programo ŝanĝiĝis. Ni tuj ekveturos kun via reĝa moŝto al Almira por okupi vian tronon.

Nu, mi sidas bele en la kaĉo. Eĉ ĝis nun estas granda problemo. Sed nun (daŭrigota).


Загрузка...