Karal sin demandis, ĉu mencii la novaĵon al Ĝoja. Li preferus ne, sed li tuj pensis, ke la gazetoj ĝin nepre raportos, kun pliaj skandalkrioj pri polica nekapablo. Li do alparolis ŝin.
– Oni trovis plian viktimon.
– De la seksa perversulo?
Li rimarkis, ke ŝi reagas intense, kiel ĉiufoje, kiam tiu menciiĝis.
– Jes. Bela knabino. Naŭzas min tiu sadisto. Ankaŭ ŝi estis ŝirita per klabo pli ol 40-centimetrojn longa. Kaj strangolita, kiel la aliaj. Oni trovis ŝin en la arbaro de Verduga, apud lageto. Ĝoja, kio estas al vi? ŝajnas, ke tiu perversulo emociigas vin pli ol iu ajn krimulo!
– Pardonu, Jano, mi ne povas klarigi al vi. Mi esperas, ke iutage mi povos.
Kaj, sentante la bezonon promeni sola, strebe al reekvilibro, ŝi lasis lin tie kaj foriris el la domo.
– S-ro Karal? La persono ĉe la akceptejo direktis min al vi. Vi okupiĝas pri tiu enketo, ĉu ne, pri la strangolitaj junulinoj de plenluno?
– Jes. Kial vi deziras min renkonti?
– La gazetoj raportis pri la lasta krimo. Nu, mi vidis la viron, kiu foriris kun Helena Besar.
– Ĉu vere? Kie?
– Mi rendevuis kun mia amikino antaŭ kinejo Odeon. Mi rimarkis junan viron, kiu rigardis la filmfotojn, en la ekstera halo. Estis io en lia sinteno, kio ne plaĉis al mi. Lia maniero rigardi la preterpasantinojn. «Ĉasisto serĉanta predon», mi diris al mi. Tre ĉarma junulo, kun plaĉa vizaĝo, sed io perversa en la okuloj. Kaj jen alvenis junulino, kiun mi iom konas, Helena Besar. Ŝi aspektis furioza. Ŝi rigardis la titolon de la filmo kaj metis sin en la atendovicon. Min okulfrapis, kiel tiu alia ulo ŝin rigardas, oblikve, preskaŭ palpe, kun speco de ironia, aventurema rideto.
– Kio okazis poste?
– Li aĉetis bileton kaj eniris. Li iris sidi tuj apud ŝi. Mi vidis ilin, ĉar mia amikino kaj mi sidis malantaŭe. Ili karesis kaj kisis unu la alian, nu, la kutima afero. Kaj ili foriris kune.
– Treege grava informo! Mi dankas vin. Ĉu vi povus priskribi tiun knabon?
Kun plej granda atento Karal notis la detalojn.