16

– Plej malfacile estas adaptiĝi, – diris ridema voĉo.

Prof. Ketulen turnis sin.

– Kiu vi estas?

La junulo, kiu staris malantaŭ li, sidiĝis. Li ridetis korvarmige.

– Mi estis komisiita gvidi vin. Mia nomo estas Gabriel. Mi estos via instruanto, la ulo, kiu helpos vin adaptiĝi al la vivo posttera. Kiel vi vidos, ni multe helpas nin reciproke ĉimonde.

– Mi ne kapablas kutimiĝi al la ideo, ke mi mortis, – reveme komentis la profesoro. – Mi sentas min tiel… normala. Nur la foresto de fizika doloro…

– Ĉiu el ni spertas la samon, komence. Tial utilas gvidisto. Fakte, la plej bona maniero akceli la adaptiĝon estas eklabori tuj. Kion vi po…?

– Labori? – Ketulen interrompis. – Ĉu oni ĉi tie laboras? Kiel surtere?

– Ne tute kiel, ĉar nia korpo ĉi tie estas alispeca, kaj ankaŭ multaj aliaj faktoroj diferencas. Ni komence ĉiam laboras por la Tero, ĝenerale por individuaj teruloj. Bedaŭrinde, ne estas ĉiam facile komuniki kun ili, kio ege komplikas nian laboron, eĉ se ni pli ofte sukcesas ilin inspiri ol ili imagas.

– Labori! – ĝemspiris Prof. Ketulen.

Ili restis longan momenton silente. Tre surprizite – dum li vivis surtere, oni rakontis al li tiom da malveraĵoj pri la posta vivo, aŭ pri ties neekzisto! – Ketulen kontentis, ke almenaŭ li ne devos labori por vivi. Li ĝuis la fakton havi korpon, eĉ se li ĝin ne plene regis, kaj li sentis kun plezuro, ke tiu ne postulos vivkondiĉojn similajn al la teraj.

– Strange, – li reparolis post minuto, – kiam vi menciis laboron, mi unue sentis min tiel laca, ke mi havis la impreson, kvazaŭ mi defalus el ia alta espero, verdire tute neracia, ke ĉi-monde oni ne laboras. Sed nun, ju pli mi pensas pri tiu ideo, des pli ĝi plaĉas al mi. Mi konsciiĝas, ke mi timis enui. Oni ankaŭ diras surtere, ke tempo ne plu ekzistas postmorte (se entute ni plu vivas), kaj mi ĝojas konstati, ke, kvankam malsama, ĝi tamen plu sentiĝas. Tiuj diroj pri eterneco estas fakte plej forpuŝaj. Sed kian laboron mi faru?

– En via nuna stadio, via laboro povas nur esti helpi al la surteruloj. Via nescio pri nia vivo ĉi tie estas tro ampleksa, por ke vi povu fari ion alian. Certe troviĝas sur Tero personoj, kiujn vi ŝatus helpi, ĉu ne?

Penso pri Ĝoja Karal invadis la menson de la bona profesoro. Kial ne eklabori tuj helpe al ŝi, kaj do al tiu Ĝim? Li rakontis la aferon.

– lnterese, interese, – aprobis Gabriel. – Sed kiel do ni povus solvi tian problemon?

– Mi timas, ke ĝi ne estas solvebla, kaj tio ege ĉagrenas min, – respondis la profesoro, kies freŝe ricevita lumkorpo alprenis pli grizan nuancon. – Tiu viro neniam trovos veran seksan kontentiĝon. Ĉu ni inspiru lin pacienci?

– Ne, ne. Devas ekzisti alia solvo. Kial pensi, ke li neniam sekse kontentiĝos?

– Ĉar sin manflegi ne kontentigas lin plene, nek esti karesata de virino; li bezonus ion neekzistantan: knabinon adaptitan al lia elnorma longeco.

– Prave, prave! Nu, tie kuŝas ebleco, ĉu ne? Venu kun mi. Mi montros al vi la afiŝtabulon.

La ĝardenon, kien ili iris, neniu lingvo tera povus priskribi. Nek la «afiŝtabulon» – aŭ komputilon – sur kiu ordiĝis la mesaĝoj el la Tero, ofte senditaj sub formo de preĝoj, transformitaj al floroj miliardspecaj, kiujn birdoj, papilioj kaj aliaj graciaj estaĵoj melodie prizorgis.

Inter la mesaĝoj troviĝis la preĝo de monaĥinestrino rllate virinon nomatan Ilona, kiu ĵus foriris el monaĥina provperiodo, ĉar…

– Ĉu vi vidas? Estis stulte malesperi.

– Sed kion ni faru nun?

– Nun, ni devas sendi al ili ideojn. Ambaŭ estas fund-funde bonaj homoj, do ambaŭ verŝajne estas ricevemaj. Ili ne scios, ke la ideojn sendas ni, sed tio ne gravas. Ni ĉi tie, interalie, lernas ankaŭ modestecon. Nia helpo estas ĉiam plejplej diskreta, tiel ke la teranoj ĝenerale nomas ĝin «koincido»!

Tiel okazis, ke…

Загрузка...