Ankaŭ Jano Karal skuis al si la kapon, dum li endosierigis la raporton. Murdita troviĝis plia juna virino, same sadisme prilaborita per iu stangforma objekto tro dika kaj tro longa por virina ingo, kiel en la antaŭaj kazoj. La analizo de la etaj restaĵoj de spermo konfirmis, ke la sama viro antaŭe (aŭ ĉu poste?) uzis tiun virinon por seksa ĝuo kiel en la antaŭaj kazoj. Aŭ almenaŭ viro el la sama sangogrupo. La spermlasaĵoj, kune kun la etaj viraj pubharoj, espereble foje helpos identigon, sed necesus unue ke spurvojo malfermiĝu.
Jano pasigis sian vivon meze de la plej malbelaj aspektoj de la homa naturo. Tamen ĉi tiu lin speciale naŭzis. Nu, kion fari? Li nur povis daŭrigi la enketon.