9

– Bonan, Ĝim! Mi estas kontenta revidi vin.

– Bonan, Aminda, ankaŭ mi ĝojas. Kiel vi?

– Ne malbone, dankon. Kaj vi, mia fenomeno, kiel vi fartas?

Ĝim rakontis pri la propono de la araba diplomato. Aminda Glor fajfis admire.

– Filo de puto! Kia propono! Ĉu vi akceptos ĝin?

– Mi hezitas. La salajro estas menskirle tenta, ĉefe rilate al la postulata laboro!

Ŝi ekridis. Ili eksidis sur la liton, kaj li metis manon sur ŝian genuon.

– Ĝim, karulo, estas amuze! Se vi konsentus, ni fariĝus kolegoj!

– Prave! Mi luus al li, kontraŭ mono, mian am-uz-ilon!

Ŝi eksplodis per rido.

– Karuleto! Kiel sprite! Jam de jaroj mi ĉiutage enigas tiajn amuzilojn en ĉiujn truojn de mia korpo, sed neniam mi pensis pri tiu signifo. Cetere, kiel fartas via persona amuzilo?

– Peze!

Ambaŭ reridis.

Ŝi malzipis lian pantalonon kaj mane kovris lian problemon, tenere.

– Vi pravas, – ŝi diris, – erektita, ĝi devas pezi tri aŭ kvar kilogramojn.

– Ĝi pezigas mian koron, kaŭzas al mi pezajn zorgojn. Eĉ se mi akceptus la proponon de tiu arabo, mia handikapo ne ŝanĝiĝus. Ĉu vere mia deziro priĝui per ĝi virinon kaj per ĝi ĝuigi ŝin neniam realiĝos? Ĉu mi estas kondamnita al diversaj formoj de masturbado?

– Kompatinda! La mondo estas malbone farita. La viroj, kiuj vizitas min, neniam zorgas pri tio, ĉu ili ĝuigu virinon aŭ ne, ili pensas nur pri la propra plezuro; la kunludantino estas por ili nur rubujo, kien ili ĵetas sian virkraĉon. Kaj vi, kiu konsideras la personon de virino kaj ŝatus doni ĝuon al ŝi, jen vi ne povas donaci tion, kion vi dezirus.

Ambaŭ ĝemspiris.

– Ĉu vi prezentis mian kazon al via seminario? – li demandis espere.

– Kompreneble, – ŝi respondis, komencante senvestigi sin.

Li faris same. Nur rigardi ŝin sufiĉis por ke lia mirindaĵo komencu bombasti.

– Ĉu rezultis io?

– Estis pluraj ideoj, preskaŭ neniu vere realisma.

– Kiuj ili estis?

– Mi ne memoras ĉion. Unu estis, ke kvar aŭ kvin virinoj okupiĝu pri vi samtempe. Ni kalkulis, ke ili povus kovri vian tutan longon per la manoj. Se ili ritme masaĝos, aŭ lasos vin iri kaj veni tra tiu varma mantunelo, ne estus perfekte kiel normala ĝisfunda penetro, sed tamen eble pli bone ol nenio, ĉu ne?

Ĝim ne respondis. Lia imago bildigis al li grupon da belulinoj, kun malsamaj vizaĝoj kaj korpoj, sed same nudaj, prizorgantaj lin palpe, karese, leke. La ideo ne estis malplaĉa. Li fermis la okulojn kaj lasis sian menson vagi laŭ plezuraj revvojoj.

Nuda, li staris sur herbejo, ne malproksime de maro. Floroj abundis, kaj ne mankis arboj, palmoj kaj aliaj. Lia giganta erektaĵo, anstataŭ lin ĝeni, estis ĉi-foje kaŭzo de fiero. Ĉirkaŭ li baletis sep aŭ ok knabinoj, diverse sed egale amindaj. Li dancis surloke, centre de la rondo.

Ĉiuj ridis kaj ĵetis florojn unu al la alia. Unu eĉ ornamis per lekanteta krono lian orgojlan amilon. Kaj jen la belulina rondo pli kaj pli proksimiĝis al li, ĝis ĉiu knabino, sin reciproke tenante ĉe la talio, premis sin al li. Ilia varmo, iliaj junaj haŭtoj estis ege plaĉaj al lia epidermo.

Nun li kuŝis kaj ĉiuj knabinoj genuis ĉirkaŭ li. Ili karesadis la krurojn, la bruston, la nukon, la brakojn, ĉiuj samtempe laŭ ritmo de anĝeleca muziko. Ili kisadis lin laŭ la tuta korpo. Per siaj manoj, ili formis tunelon, en kiu ĝi povis daŭrigi la dancon pli kaj pli ĝue. Aŭ, okope, ili lekis ĝin, de la dikega balano ĝis la firma bazo pilastra. Jes, jes, ĝuon tia opo scius doni, al viro sekse elnorma.

Li malfermis la okulojn.

– Pri kio do vi pensis? – demandis Aminda. – Via stango dikiĝis kaj emis vibri, dum vi kuŝis kun okuloj malfermitaj.

– Mi pensis pri la plezuro ludi sekse kun grupo da belaj inoj. La ideo de via seminario ne estas malbona.

– Bedaŭrinde ĝi ne estas realigebla.

– Kial?

– Pro plej proza kaŭzo: kostus tro multe.

Li alprenis malĝojan esprimon.

– Kompreneble, – li diris.

– Jam mi kostas tro, por ke vi povu veni regule, kun via salajro, kvankam mi tre ŝatas vin kaj mi kapablus akcepti vin senpage, nur pro malsaĝa korinklino. Sed miaj koleginoj ne estas simile filantropaj, kaj ili postulus la normalan prezon. Do imagu, kiom kostus, eĉ se estus nur kvar el ili dum unu horo!

– Kompreneble, – li ripetis, kun falantaj vizaĝtrajtoj. – Estis nur bongusta revo. Nu, ĉu nenio alia rezultis el viaj diskutoj?

– Tamen jes. Estas io, sed ĉu akceptebla, mi ne scias.

Ŝi kisis lian ventron, amike taŭzetis liajn virajn partojn, kaj diris:

– Atendu momenton, mi tuj revenos.

Kiam ŝi revenis el la banĉambro, ŝi portis strangan objekton, el sufiĉe rigida plasta materialo, kiu prezentiĝis kiel tubo, iom pli ol 30-centimetra, ĉe kies ekstremaĵo troviĝis, unuflanke, iom kurba plato, kelke firma, sed tamen ne rigida, kaj aliflanke ronda rando iom pli dika ol la tubo mem.

– Kio estas tio? – li demandis, kaj la sola vido de tiu aĵo jam igis lian pafilon eksinki.

– Oni ĝin nomas haltigilo. Ĝi estas uzata por kazoj similaj al la viaj, kvankam neniu el miaj koleginoj iam ajn aŭdis pri iu komparebla laŭdimensie al vi. Ĝi konservas dum sufiĉe longa tempo la varmecon de la akvo, en kiun oni metis ĝin antaŭ la uzo, kaj oni ŝmiras la internon per speciala pomado por ĝin lubriki. La virino fiksas ĝin al si per ĉi tiuj rimenoj. Tiel, ŝia amkoridoro ricevas longiĝon, la viro do povas penetri ŝin, kaj lia puba parto estas haltigita de la plato, kiu estas varmeta, firma, tamen iom fleksebla, tiel ke ĝi elvokas korpon. Ĉu vi volas provi? Laŭdire, la sensaco, por viro kun longa fluto, estas preskaŭ la sama, kiel se li enirus la virinon normale.

Ĝim ne aspektis entuziasma.

– Ŝajnas al mi, ke tio forprenas multon el la poezio de la ago.

– Ĉar por vi ĝi estas poezia?

Aminda pensis pri sia laboro. Kiom maltrafis lia vorto! Kaj tamen ĝi pinĉis ŝian koron. Tiun viron ŝi estus ŝatinta renkonti, antaŭe.

Ŝi karesis lian bruston, lian ventron, atingis la nun molan viraĵon, kaj ĝin milde palpadis.

– Mi estas kriplulo, kaj jen mia protezo, – li diris amare.

Aminda miris. Ŝi fojfoje aŭdis, ke ekzistas viroj, por kiuj seksa kuniĝo estas io alia ol pure besta, ĝuiga procezo, sed neniam ŝi renkontis iun similan. Ĝim estis fenomeno laŭ pli ol unu vidpunkto. Reveme, ŝi per unu mano masaĝe laŭiris la tutan longon de la alpendaĵo, dum la alia fingris lian balanon tiel sperte, ke lia seksumilo streĉiĝis ĝis nekredebla maksimumo. Ŝi surmetis la «artefaritan vaginon» kaj flustre ihvitis: «Venu!»

Sed li trovis kontraŭargumenton:

– Mia glano estas tro dika, ĝi ŝiros vin, eĉ kun tiu ĉi afero.

– Ne timu. La virina pasejo estas ege fleksebla. Ĉu vi jam vidis, kiel dika estas la kapo de novnaskito? Ĝi tamen pasas tra ĝi. Estas vere, ke vi estas granda laŭ ĉiuj dimensioj. Tial mi petos vin antaŭeniri nur tre malrapide, por ke miaflanke mi povu taŭge adaptiĝi.

Kun dubema esprimo, li eniĝis en la plastan manikon. Surprize, ĝi estis plaĉe varmeta, kaj glitfacila. Kiam li atingis ŝian sojlon, la diferenco tamen tuj sentiĝis.

– Atendu, – ŝi diris, – ne perfortu. Restu momente, ĝis mi komencos adaptiĝi. Ĉu vi povas?

Li estis fakte ege ekscitita, malgraŭ la artefariteco de la plastaĵo, sed li sukcesis paciencigi sin. Li sentis fortan inklinon stimuli ŝin fingre, sed pro la «protezo» ne eblis.

– Venu, – ŝi susuris, kun samtempe ĝema kaj plezura elspiro, – sed delikate, mi petas.

Li puŝis sin iomete. Estis por li nova, neesperita sperto: povi eniri sen vundi, sen perforti, sen ŝiri. Ŝia pordeto fermiĝis tre streĉe ĉirkaŭ lia vastega glano, kaj jam tio per si mem kaŭzis neatenditan volupton.

Milimetron post milimetro, li progresis. Ŝi adaptiĝis. Verŝajne tiel, kiel ŝi antaŭe rimarkigis, bebo naskiĝanta estigas organ-adapton. Li iris ĝis la fundo. La plasta plato lin haltigis. Li sentis ĝian malnaturecon, sed la fakto, ke io premas lian puboston, donis ian kontentigon al tiu pozicio.

– Restu momenton, – ŝi diris.

Unuflanke, estis sufiĉe plaĉe resti tiel kaj senti la tutan longecon falusan streĉe premata, eĉ se la diferenco inter la karna kaj la plasta partoj forte percepteblis. Aliflanke, la pozicio de la femuroj estis malkomforta, kaj, kvankam li parte estis en ŝi, ne estis agrable senti ŝin tiel malproksima. Li tamen komencis movi sin laŭ longaj, malrapidaj iroj kaj revenoj.

Bedaŭrinde, la plastaĵo laŭgrade perdis sian varmon, kaj al la trapasado laŭlonge de la malvarma tubo baldaŭ ekmankis ĉarmo. Krome, post kelkaj minutoj, unu el la rimenoj, kiuj fiksis la aparaton al la korpo de Aminda malligiĝis kaj tiel ĉesis la glata irado.

– Mi ne elportas tiun ĉi aferon, – li grumblis, elirante el ĝi.

Aminda malfiksis la restantan rimenon.

– Ankaŭ al mi, verdire, ĝi ne plaĉas, kvankam estis agrable senti vin en mi. Kaj, kredu min, neofte mi ĝuas la eneston de viro.

– Ĉu ne doloris?

Ŝi hezitis.

– Se paroli sincere, mi diru, ke jes. Estas io perforta en via ĉeesto, tiel dika via ilo estas. Sed la plezuro estis pli granda ol la doloro. Vi scias, ke kelkfoje virino ŝatas, ke viro ŝin premu al si per siaj brakoj kun tia forto, ke doloras. Estis iom simile.

– Nun alvenas la danĝera momento, – li diris. – Mi estas ekscitita. Mi komencis proksimiĝi al kulmino, kiam ĉio fuŝiĝis. Mi freneziĝos, se mi ne spertos orgasmon. Kaj tamen, mi petas vin, ne permesu, ke mi vin vundu!

– Venu sur min, – ŝi diris trankvile.

Li obeis. Lia longa faluso instaliĝis sur ŝia ventro, pasis inter ŝiaj mamoj, kaj ĝia kapo preskaŭ tiklis al ŝi la kolon.

– Almenaŭ estas varme, – li diris.

Movo de la lumboj puŝis lian krajonon antaŭen, kaj revene, laŭ senhasta kadenco.

Subite, li haltigis sian ritman movadon.

– Kio okazas? – ŝi demandis, mire rigardante lian konsterniĝan mienon.

Sed ek, li forlasis la liton, kuris banĉambren.

Kiam ŝi reatingis lin, li staris antaŭ la banujo, kun kruroj iom fleksitaj kaj kurbigita spino, puŝante antaŭen la gigantan ruĝecan palison, kiu elskuis al la kahela muro la ritmajn pafojn de sia semtorento. Nur kiam ŝi premis sian bruston al lia dorso kaj per la mano tenere ĉirkaŭis lian vibran plezurstangon, nur tiam ŝi rimarkis, ke li ploras knabete.

Ŝi forgesis, ke li estas kliento, ke ŝi devus ne enlasi en sin sentojn, ke viron ŝi ne rajtas ami. Per tre milda tono ŝi demandis:

– Kio estas al vi? Kiu turmento?

Sed li ne kapablis respondi, li nur samtempe gruntis kaj singultis, dum el li ŝprucis, plu kaj plu, la viva erupcio, kvazaŭ ĝi neniam devus halti. Nur kiam finfine lia korpo malstreĉiĝis, elĉerpita, li turnis al ŝi sian plorĉifonitan vizaĝon.

– Mi sentas min tiel groteska, – li diris.

– Groteska?

– Jes. Ridinda. Stari nuda antaŭ banujo kiel adoleskanto, kiu manĝuigas sin, dum mi estas plenkreska viro, kiu antaŭ nelonge kuŝis ĉe varma korpo virina! Ĉu vi komprenas, en kia situacio mi troviĝas? Via «haltigilo» ne estas akceptebla, mi ne povas iri ĝisfunde en vin, ĉar mi vin vundus, kaj se mi restus sur vi…

– Vian ŝprucon mi akceptus sur miajn kolon kaj vizaĝon. Tio estas parto de miaj profesiaj devoj.

– Ne. Tion vi povas fari kun ordinara kliento, ne kun mi. Post du minutoj, vi forturnus la kapon, kaj mia ĵeto trafus al la muroj, al la mebloj. Via ĉambro devas esti bela por la sekvanta kliento, mi ne povus allasi, ke mi kaŭzas al vi tian ĝenon. Ĉi tie, la fleksebla duŝtubo facile purigos.

– Vi estas fenomeno. Neniam miaj vizitantoj zorgas pri la sekvoj, rilate al mi, de sia konduto.

– Nu, tia mi estas. Se mi ne havus tiajn sentojn, mi ne lasus tiujn dommastrinajn demandojn invadi min, dum mi proksimiĝas al plezurklimakso, mi ne starus ĉi tie groteske, farante amon al banujo. Jes, groteske, kion ajn vi diru.

– Kompatinda! – ŝi prononcis, kaj ameme ŝi kisis lian moliĝintan, sed ankoraŭ rimarkindan semdonilon.

Загрузка...