Helena estis furioza. Kio plej kolerigas ol konstati la propran naivecon? Je la amesprimoj de Bernardo ŝi fidis, sed nun ŝi vidis lin, propraokule. Li kisis iun inon, eĉ ne belan. Li kisis ŝin pasie. Kompreneble, li imagis, ke Helena laboras en la oficejo. Ŝi devis labori vespere hodiaŭ; li ne povis scii, ke la aranĝo lastminute ŝanĝiĝis. Kaj malbeninda hazardo faris, ke ĝuste …
Nun Helena vagis sur la trotuaro, ne sciante, kion fari. Jam de kelkaj minutoj la komenca malĝojo cedis lokon al kolero. Pli kaj pli ŝi sentis emon venĝi sin.
La lumaj reklamoj de kinejo haltigis ŝin: «La forlasita sin venĝas», titoliĝis la filmo. Ĉu ne signo de l’ destino? Ŝi enpaŝis en la atendovicon.
Juna viro staris, ne en la vico, sed tuj apude, studante la filmfotojn. Ekvibris liaj nazmuskoletoj: li flaris. Apenaŭ movante la kapon, per okuloj streĉitaj ĝis la ekstrema rando orbita, li rigardis ŝin. Ŝi odoris je virino deziranta viron, eble eĉ nescie.
Li inventaris: iom tro grandafrunto, sed varmaj brunaj okuloj plenaj je fajro, kis-invitaj lipoj, brusto palpinda, malavaraj koksoj, belaj kruroj. Ĉiuj havindaj kurboj ĉeestis kaj harmoniis inter si. Li faris unu paŝon kaj troviĝis en la vico. Nur unu kliento apartigis lin de ŝi.
Kiam li eksidis en la apudan seĝon, kvankam la kinejo estis preskaŭ malplena, kaj li povus elekti iun ajn lokon, ŝi ridetis al li. Li tiel sciis, ke jam sukcesis la entrepreno. Por ricevi konfirmon, li larĝe apartigis la genuojn, tiel ke la dekstra troviĝis en ŝia teritorio, sed ne tuŝis ŝin. Ŝi movis nepercepteble sian maldekstran kruron, ĝis ŝia genuo tuŝis lian. La lumoj estingiĝis ĝuste tiumomente.
Kiam li prenis ŝian manon kaj portis ĝin al siaj lipoj, ŝi lasis lin fari. Kiam li metis sian manon sur ŝian ŝultron, ŝi metis sian vangon ĉe lian. Kiam li delikate manis unu mamon, ŝi donis al li kiseton, malpezan kiel papilio. Kaj kiam li kaptis ŝian manon kaj metis ĝin sur la plej viran korperon, ŝi premetis ĝin kelkfoje, kvazaŭ por diri al ĝi: – Ne timu, besteto, mi certe amos vin.
Domaĝe, ke tiunokte Helena decidis sin venĝi.
La nokto estis tre bela, kun luma plenluno. Ĉu vi ŝatas la kamparon, li demandis. Ŝi diris jes. Mi konas aparte agrablan lokon ĉe lageto, en arbaro, li anoncis. Kun ĉi tiu brila luno certe estos tre romantike, ŝi komentis.
Tiu arbarnokta etoso inspiris ŝin, kaj, kiel li antaŭvidis, ŝi montriĝis pasia ekde la komenco.
Ankaŭ li.
Kial do li ne povis ne sufoki ŝin?