11

– S-ino Karal!

La nokto estis aparte malluma, la strato aparte senhoma, ŝi ektimis.

Ŝi tuj rekonis la viron, kiu, antaŭ nelonge, ekzibis sin en ŝia kabineto de la psikosociala konsultejo. Sed lia vizaĝo, ĝenerale tiel ĉarma, ĉi-foje teruris. Al la malestimo, kiu pentriĝis sur ĝi, miksiĝis io minaca.

Li ekkaptis ŝiajn manradikojn, premante ilin tiel forte, ke ili doloris.

– Kien la profesia sekreto? – li demandis per obtuza, furioza voĉo.

– Vi diris al mi, ĉu ne, ke ĉio inter ni estas konfidenca, – li daŭrigis, – kaj mi stulte kredis vin. Mi sciis, ke vi estas edzino de policano, tial mi demandis pri la sekreto. Mi imagis vin honesta. Kiam vi konfirmis, ke miaj konfidencoj estos respektataj, mi kredis vin, kaj…

– Mi neniam perfidis viajn konfidencojn, – ŝi interrompis, – kaj mi ne komprenas, kio okazas al vi.

Ŝia tono estis sincera kaj li dum sekundo hezitis. Sed li tuj retrovis sian ĵusan humoron:

– Kiel bele vi komedias! La polico venis al mi. Ili demandis ĉiaspecajn detalojn pri miaj faroj je tiu aŭ alia momento. Longan liston ili havis. Kaj poste, ili devigis min montri miajn plej-intimaĵojn, kaj ili mezuris. Ili suspektas min pri longa serio da krimoj, da seksaj krimoj. De kie, se ne de vi, venis la informo pri mia vira longeco?

Parolante, li laŭgrade tiris ŝin al mallumega pasejo.

– Mi ne scias de kie, – ŝi diris malforte. – Mi nur povas ĵuri al vi, ke mi nenion perfidis.

– Mi fidis je vi, mi fidis je vi, – li raŭkis, kaptante ŝiajn ŝultrojn kaj skuante ŝin. – Ĉu vi komprenas, ke mi fidis je vi? Ke mi trovis vin komprenema, simpatia. Kaj nun …

Ŝi iĝis eĉ pli pala. Ŝi ne kapablis pensi. Ŝi diris al si, ke li estas freneza, kaj ke neniu argumento povus lin konvinki. Ekperlis larmo.

– Mi povas diri al vi nenion alian ol la veron, – ŝi diris per mallaŭta voĉo, tre malsama ol la kutima. – Mi neniam menciis vin aŭ vian problemon al mia edzo, nek al iu ajn, sed vi ne kredos min.

Liaj manoj proksimiĝis al ŝia kolo. Ondo de angoro ŝin ekkaptis. Ŝi sentis, ke ŝi baldaŭ panikos preter prudento. – Ĉu vi intencas murdi min, kiel vi murdis 10 senkulpajn virinojn? Eble vi…

– Kion? Vi kredas, ke mi estas tiu murdema seksmaniulo? Kaj vi nomas vin psikologo?

Lia indigno sonis tute sincera, sed liaj okuloj iĝis strange ruĝecaj, febraj, kaj liaj manoj nun atingis ŝian gorĝon.

– Mi murdis neniun. Venis konsulti vin viro kun serioza psikologia problemo, kiu fuŝas al li la vivon, kaj anstataŭ helpi, anstataŭ eĉ kompreni, vi lin imagis krimulo, kaj denuncis al via edzo. Eble vi efektive meritas, ke mi strangolu vin…

Ŝi levis la brakojn por depreni liajn, nur reflekse, ne fide, ŝi ja sciis lin tiom pli forta! Sed ĝuste je la momento, kiam ŝi opiniis, ke verŝajne jen alvenis ŝia lasta spirminuto, potencaj brakoj kaptis lin de malantaŭe.

– Sufiĉe! – kriis la profunda voĉo de policisto.

Ĝim eĉ ne provis rezisti la areston. La rigardon de malestimo, kiun li ĵetis al Ĝoja, tiu ne pretas forgesi.

– Mi estas senkulpa, – li balbutis, – ni nur diskutis, iom vigle.

Sed la du policistoj forkondukis lin.

Загрузка...