La informo, ke oni efektive arestis la seksmaniulon, kaŭzis ĉe multaj belaj, malaltkreskaj knabinoj agrablan senpeziĝon. Nun ili povos denove amindumi sentime kun ĉarmuloj nekonataj. Kiel, ekzemple, faris ĉi-vespere Nhan[2].
Dum la tuta vespero, Nhan trovis sian kunulon plena je ĉarmo. Plaĉvizaĝa kaj belkorpa, li disĵetis spriton malavare, kaj, kvankam ŝi sciis, kion tiaj frazoj valoras el viro, kiu deziras virinon, tamen tre agrablis la flataj vortoj pri ŝia senkompara azia beleco, pri la sensimila svelteco de ŝia figuro, pri la senrivala logo de ŝiaj lipoj.
Sed nun, kiam ili nude kuŝis sur la lito, dolĉe prilumata de la plenluno, ŝi sin demandis, ĉu ŝi agis prave invitante lin al sia apartamento. De kelkaj minutoj, ja, liaj okuloj alprenis strangan, timindan rebrilon.
Kiam liaj manoj fermiĝis ĉirkaŭ ŝia kolo, ŝia nebula suspekto fariĝis subite evidento treege akra. Li estas danĝera seksmaniulo, eble eĉ tiu, kiu krimis antaŭe. Eble la polico eraris. Ŝi rapide enspiris pulmoplenon da aero. Aŭ ĉu estus nur ludo? Unu rigardo al liaj okuloj sufiĉis, por certigi, ke ne. Ili estis alimondaj. Kaj lia gesto tute ne estis luda, sed perfekte laŭcela ekstrangolo. Freneze, kun freneza silento, li premis pli kaj pli.
Fakte, li grave eraris. Kiel li povus scii, ke en la tribo de Nhan, ie en la vietnamiaj montoj, oni instruas jam al infanoj kiel masaĝi kaj ekzerci la kolmuskolojn, por ege disvolvi ilian forton? Tiun kutimon Nhan, malgraŭ la multaj komplikaj aventuroj, kiuj kondukis ŝin al Eŭropo, neniam perdis. Krome, ŝi travivis tro da mortgravedaj situacioj por paniki nun, en la propra apartamento, nur pro la sadismo de tiu juna viro, kies fizika forto ne estis tiel impona, se juĝi laŭ lia nuda korpo.
– Li laciĝos antaŭ ol mi, – diris al si Nhan, dum la samlitulo premis kaj premis la kolon, kaj ŝi streĉis kaj streĉis ties muskolojn.
Ŝi sukcesis liberigi unu el siaj manoj, kiujn li tenis kaptita sub si, kaj per abrupta gesto ŝi sukcesis bati je tre preciza loko lian skroton. Li ekblekis dolore. Profitante, ke li tiel perdas aeron utilan por barakti, ŝi, per movo de la lumboj, kruroj kaj ventro, igis lin fali ellite. Tiam, ŝia haka manplato celis lian nukon kaj ĝuste trafis. Li senkonsciiĝis.
Garde observante, ŝi paŝis al la malfermita fenestro kaj ripete plenigis siajn pulmojn ĝisfunde, retenante en ili la aeron, antaŭ ol elspiri. Nur tiam ŝi telefonis al la polico.
– Mi estas impresita, – Karal diris, kiam ŝi eksidis en la seĝon vid-al-vidan.
Ŝi ridetis.
– Nu, mi estas certa, ke sola li ne povis mortige strangoli siajn viktimojn.
– Sola? Kion vi volas diri? ĉu helpis lin kunkulpulo?
– Jes: virina paniko. Se ili ne panikus, kaj ne perdus tiel sian rezistpovon kaj siajn rezervojn de aero, li neniam sukcesus ilin strangoli, li ne estas sufiĉe forta.
– Vi pravas parte, sed parte malpravas, – respondis Karal. – Li ĉiam elektis speciale malgrandajn kaj malfortajn virinojn. Viaj pulma enhaveco kaj muskola forto certe estas multe pli grandaj ol ĉe la aliaj knabinoj, kiujn li atakis. Li elektis vin nur, ĉar tio tute ne vidiĝas el supraĵa rigardo. Sed vi pravas pri tio, ke en via savo grandan rolon ludis via kapablo superi la timon, kaj via nefleksebla volo rezisti. Plus kelkaj scioj luktfakaj, ŝajnas al mi.
– Nu, mi lernis defendi min, – ŝi diris ridete.
Li prenis notlibron kaj komencis skribi la depozicion.