2

– Vi estas tute pala! – policano Jano Karal diris al sia edzino, psikologino Ĝoja. – Ĉu vi ne sentas vin bone? Mi devus ne priskribi tiujn terurajn detalojn. Sed ĝenerale vi ne tiom identigas vin kun la viktimo.

Ĝoja ne povis respondi.

– Tiuj seksaj atencoj, – li daŭrigis, – troviĝas inter la krimoj, kiuj plej naŭzas min, ĉefe kiam temas pri ripeta farado, kiel ĉi-kaze. Ĉiumonate je nokto plenluna! Verŝajne tiu krimulo estas viro sekse ne plene kapabla, kiu ne nur strangolas sian viktimon, sed krome trovas ian kompensan, sadisman plezuron en la fakto enŝovi en ties korpon tubon tiel longan kaj dikan, ke ĝi nepre vundos ŝin.

Ĝojan tiu novaĵo teruris. Ŝi memoris la konversacion kun tiu stranga kliento, Ĝim Juga, kiu senvestigis sin en ŝia kabineto de la Centro Psikosociala. Ŝi memoris, kiel li rakontis pri sia plurfoja sonĝo: «Mi seksumas kun virino, mi enŝovas min tute en ŝin, ĉar mi tiom deziras iri ĝisfunde, sed mia organo estas tro dika, tro longa, ĝi dolorigas, kaj ŝi komencas krii. Tiam, por silentigi ŝin, kvazaŭ reflekse, miaj manoj kaptas ŝian gorĝon, kaj premas, premas, premas ĝis fine mi vekiĝas, ŝvitkovrita. Ĉu estas vere, ke iu psikoterapio povus min resanigi el tia prem-, jes, tute laŭvorte premsonĝo?»

Ĉu eblus ke…? Tri hipotezoj prezentiĝis al ŝia menso:

(1) Tio estas tute simple sonĝo esprimanta deziron perfekte kompreneblan ĉe juna viro sekse normale potenca kaj kun tiel ĝena falusa trograndeco;

(2) li havas tute disigitan personecon, kaj nekonscie, nokte, iras de tempo al tempo kontentigi sian ĝu-bezonon ĉe virinoj, kiujn li poste strangolas, sed lia normala personeco pri tio tute ne memoras; similaj kazoj, kvankam maloftaj, ja estas konataj al la faka literaturo;

(3) li efektive tiel murdis virinojn, tute konscie, pro la kaŭzo, kiun la sonĝo priskribas: silentigi; nesciante, kiel liberigi sin de tiu katastrofa emo, li venis al psikologino, sed ĉar li ne kuraĝis sincere konfesi sian faron, li prezentis ĝin subforme de sonĝo.

Kaj nun, Jano mencias detalojn, kiuj perfekte kongruas kun la tria. Ĉu Ĝim Juga estas la plenluna krimulo? Kiel terure, ke pro tiu diabla profesia sekreto, ŝi ne rajtas diskuti la aferon kun la edzo!

– Mi petas vin, ĉesu, – ŝi diras, kun vizaĝo ĉifonita, – mi ne elportas ĉi tiun koversacion.

Jano rigardas ŝin sindemande. Delonge li kutimas rakonti al ŝi detalojn pri siaj enketoj, kaj neniam ŝi montriĝis tiel sentema. Ĉu io speciala okazis?

Загрузка...