La persono, kiu plej helpis Ĝojan, kiam ŝi komencis labori kiel psikologo, estis Prof. Arno Ketulen, sub kies kontrolo ŝi prizorgis siajn unuajn problemulojn. Ŝi konservis al li tre profundan fidon, kaj nun, kiam la kazo de Ĝim igis ŝin zorga, ŝi pensis al li.
Ion ŝi ne atendis: ke ŝi vidos lin enlita.
– Mi baldaŭ mortos, – li diris al ŝi, kaj ŝi miris pri lia sereneco. – Tial min des pli ĝojigas revidi vian luman vizaĝon.
Ŝi raportis pri Ĝim kaj lia stranga problemo. Prof. Ketulen aŭskultis pacience, dolĉe karesante ŝian manon.
– En nia profesio, ni ofte renkontas tiajn murkazojn, ĉu ne?
– Murkazojn?
– Jes, kazojn, kiuj estas muroj, aŭ pli ĝuste en kiuj ni troviĝas antaŭ muro, kiun ni ne povas trapasi. Kazojn, kiuj staras trans la limo de nia povo helpi. Tiuj estas la plej dolorigaj.
Ŝi pensis, ke ŝia kunparolanto per si mem prezentas tian kazon, kaj tiu penso ne plaĉis al ŝi. Ŝi ne sciis, kion diri.
– Mi pensos pri vi, kaj pri tiu Ĝim, – li promesis. – Se mi ekhavos ideon pri solvo, mi kompreneble ĝin tuj komunikos al vi.
Ŝi sentis, ke li estas tre laca, kaj kun kortuŝa kiso lin adiaŭis.
Ŝi ne povis diveni, ke post apenaŭ du horoj li mortos. Verŝajne, kara leganto, vi vin demandas, kial raporti pri tiu okazajo? Paciencon! Vi baldaŭ komprenos. Kaj same pri la ĉi-sekva parto, kies rilato al la tuto ne evidentos al vi tuj.
Ilona viŝis al si la okulojn, dum singultoj plu spasme skuis ŝian bruston.
– Jes, vi pravas, – ŝi simple diris.
La monaĥinestrino kapjesis silente.
– Estas pli bone tiel, – la estrino fine diris. – Vi ne estas adaptita al monaĥina vivo. Finfine, vi venis ĉi tien nur por solvi vian problemon pri viroj, ĉu ne?
– Jes, – Ilona respondis mallaŭte. – Mi esperis, ke en monaĥinejo mi forgesos ilin, mian bezonon je ili, sed al mi ne prosperis.
Ŝi pensis pri sia soifo al viroj, kaj pri la fakto, ke neniam ŝi trovos unu, kiu sukcesos kontentigi ŝin. Ŝi pensis ankaŭ pri sia misproporcia korpo, kun la tro granda pelvo, kiu maskis al tiom da viroj la fakton, ke multo en ŝi estas reale bela.
– Mi preĝos por vi, – promesis la monaĥinestrino, kaj komfortis Ilonan la penso, ke tute certe ŝi tion faros.
Ŝi tamen ne aŭdacis diri, ke pri la efikeco de tia agado ŝi havis plej fortan dubon. Ŝi prenlevis la valizon, kaj eliris.