Kiun similas Gudvin?

Kiam Leono refortiĝis, la tuta kompanio gaje ekpaŝis sur mola verda herbo. Tiel ili atingis la vojon, pavimitan per flavaj brikoj, kaj ĝojis al ĝi kvazaŭ al kara malnova amiko.

Baldaŭ laŭ la flankoj de la vojo aperis belaj plektobariloj, trans ili estis farmulaj dometoj, kaj sur kampoj laboris viroj kaj virinoj. La plektobariloj kaj domoj estis farbitaj en belan helverdan koloron kaj la homoj portis verdajn vestojn.

— Ehe, sekve, komenciĝas Smeralda Lando, — diris Fera Hakisto.

— Kial? — demandis Timigulo.

- Ĉu vi ne scias, ke la smeraldo estas verda?

— Mi nenion scias, — fiere respondis Timigulo. - Sed kiam mi ekhavos cerbon, tiam mi ĉion scios!

La loĝantoj de Smeralda Lando estis ne pli altaj ol la Maĉuloj. Sur la kapoj ili havis la similajn larĝrandajn ĉapelojn kun akra pinto, sed sen la arĝentaj tintiloj. Ŝajnis, ke ili estis ne salutemaj: neniu venis al Elli kaj eĉ defore ne turnis sin por demandi ion. Fakte ili simple timis la grandan minacan Leonon kaj malgrandan Totoĉjon.

— Mi opinias, ke ni devos tranokti en kampo, — notis Timigulo.

— Sed kiel mi volas manĝi! — diris la knabino.- La fruktoj ĉi tie estas bonaj, tamen ili tedis al mi tiel, ke mi ne povas vidi ilin, mi ĉiujn ilin ŝanĝus kontraŭ krusto de pano, kaj Totoĉjo tute maldikiĝis… Kion vi, kompatinda, manĝas?

— Ion, kion mi trovas… — eviteme respondis la hundeto.

Li tute ne volis konfesi, ke ĉiunokte akompanis Leonon dum la ĉasado kaj nutris sin per restaĵoj de lia ĉasaĵo.

Ekvidinte dometon, sur kies peroneto staris la mastrino, kiu aspektis pli salutema ol la aliaj loĝantinoj de la vilaĝo, Elli decidis peti lokon por tranokti. Ŝi lasis la amikojn antaŭ la barilo kaj kuraĝe venis al la peroneto. La virino demandis:

— Kion vi volas, infano?

— Bonvolu enlasi nin por tranokti!

— Sed kun vi estas leono!

— Ne timu lin: li estas dresita, kaj krome li estas poltrono!

— Se tio estas vera, eniru, — respondis la virino, — vi ricevos vespermanĝon kaj litojn.

La kompanio venis en la domon, miriginte kaj timiginte la infanojn kaj la mastron. Kiam pasis la komuna timo, la mastro demandis:

— Kiuj vi estas kaj kien iras?

— Ni iras en Smeraldan Urbon, — respondis Elli, — kaj ni volas viziti Grandegan Gudvin.

- Ĉu vere? Ĉu vi certas, ke Gudvin volos vidi vin?

— Sed kial ne?

— Vidu, li neniun akceptas. Mi multfoje vizitis Smeraldan Urbon, tio estas mirakla kaj belega loko, sed mi neniam sukcesis vidi Grandegan Gudvin, kaj mi scias, ke neniu iam vidis lin…

- Ĉu li neniam eliras?

— Ne. Nokte kaj tage li sidis en la granda trona salono de sia palaco, kaj eĉ tiuj kiuj servas al li ne vidas lian vizaĝon.

— Kiun li similas?

— Estas malfacile diri tion, — penseme respondis la mastro.- La afero jenas, ke Gudvin estas grandega saĝulo kaj povas akcepti iun ajn aspekton. Foje li aperas aspektante kiel birdo aŭ elefanto, sed alifoje surprize transformiĝas en talpon. Aliaj vidis lin en aspekto de fiŝo aŭ muŝo kaj en ĉia alia aspekto, en kiun li decidas transformiĝi. Sed kia estas lia vera aspekto — neniu scias.

— Tio estas mirinda kaj timinda, — diris Elli.- Sed ni provos lin viziti, ĉar aliokaze nia vojaĝo estus vana.

— Por kio vi volas viziti Gudvin la Teruran? — demandis la mastro.

— Mi volas peti, ke li donu iomete da cerbo por mia pajla kapo, — respondis Timigulo.

— Ho, tio estas vera bagatelo por li! Li havas cerbojn pli multe ol li mem bezonas. Kaj ili ĉiuj estas ordigitaj laŭ paketoj, en ĉiu paketo estas aparta speco.

— Sed mi volas, ke li donu al mi koron, — eldiris Hakisto.

— Ankaŭ tio ne estas malfacila, — respondis la mastro, ruzete palpebruminte. - Sur lia ŝnureto sekiĝas la tuta kolekto de koroj ĉiuformaj kaj ĉiuampleksaj.

— Kaj mi volus ricevi de Gudvin bravecon, — diris Leono.

— Gudvin havas en la trona salono grandan poton da braveco, — deklaris la mastro. - Ĝi estas kovrita per ora kovrilo, kaj Gudvin kontrolas, por ke la braveco ne elbolu trans la randon. Certe, li kun plezuro donos al vi porcion.

La tri amikoj, aŭskultante la detalajn klarigojn de la mastro ekĝojegis kaj kun kontentaj ridetoj rigardis unu alian.

— Sed mi volas, — diris Elli, — ke Gudvin revenigu min kun Totoĉjo en Kansason.

— Kie estas Kansaso? — demandis la mirigita mastro.

— Mi ne scias, — malgaje respondis Elli. - Sed tio estas mia patrujo, kaj ĝi devas ie ekzisti.

— Do mi certas, ke Gudvin trovos por vi Kansason. Tamen komence necesas viziti lin, sed tio ne estas facila tasko. Gudvin ne ŝatas sin montri, kaj, verŝajne, li havas por tio konsiderojn, — aldonis la mastro flustre kaj rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ li timus, ke Gudvin tuj elsaltos elsub la lito aŭ el la ŝranko.

Ĉiuj iomete ektimis, kaj Leono apenaŭ ne foriris sur la straton: li opiniis, ke tie estas pli sekure.

La vespermanĝo estis surtabligita, kaj ĉiuj sidiĝis ĉe la tablon. Elli manĝis ĉarman fagopiran kaĉon, kaj ovaĵon, kaj nigran panon; kaj tre ĝojis al tiuj manĝaĵoj, kiuj memorigis al ŝi la malproksiman patrujon. Ankaŭ al Leono oni donis la kaĉon, sed li manĝis ĝin kun abomeno, kaj diris, ke tio estas manĝaĵo por la kunikloj, sed ne por la leonoj. Timigulo kaj Hakisto nenion manĝis, sed Totoĉjo formanĝis sian porcion kaj petis ankoraŭ unu.

La virino enlitigis Elli, kaj Totoĉjo lokis sin apud sia malgranda mastrino. Leono sternis sin apud la sojlo de la ĉambro kaj gardis, por ke neniu eniru, Fera Hakisto kaj Timigulo staris dum la tuta nokto en angulo, de tempo al tempo flustre konversaciante.

La grandega kaj terura

Загрузка...