Venko

La vojaĝantoj kun teruro rigardis la proksimiĝon de la amaso de la Flugantaj Simioj — kontraŭ tiuj batali ne eblis.

La simioj alflugis amase kaj kun jelpo ĵetis sin al la embarasitaj piedirantoj. Neniu povis helpi al alia, ĉar ĉiuj devis batali kontraŭ la malamikoj.

Fera Hakisto vane svingis la toporon. La simioj ĉiuflanke atakis lin, elŝiris la toporon, levis la kompatindan Hakiston alte en aeron kaj ĵetis lin en montfendejon sur akrajn rokojn. Fera Hakisto estis kripligita, li ne povis eĉ moviĝi. Post li en la montfendejon estis ĵetita lia toporo.

La alia parto de la simioj finvenkis Timigulon. Ili sentripigis lin, la pajlon disĵetis laŭ vento, kaj la kaftanon, kapon, ŝuojn kaj ĉapelon ĉifis en buleton kaj ĵetis sur pinton de alta monto.

Leono turniĝis samloke kaj pro timo tiel minace muĝis, ke la simioj longe ne aŭdacis proksimiĝi al li. Sed finfine ili sukcesis, ĵetis ŝnurojn sur Leonon, faligis lin surteren, ĉirkaŭvolvis la piedojn, ŝtopis la faŭkon, levis lin aeren kaj solene portis en la palacon de Bastinda. Tie ili lokis lin en feran kaĝon kaj Leono kolere ruliĝis sur la planko penante disronĝi la ŝnurojn.

La timigita Elli atendis kruelan ekzekuton. Al ŝi ĵetis sin la tribestro de la Flugantaj Simioj kaj jam etendis al la gorĝo de la knabino la longajn brakojn kun akraj ungegoj. Sed subite li ekvidis sur la piedoj de Elli la arĝentajn ŝuetojn kaj lia muzelo deformiĝis pro teruro. Uorra desaltis reen kaj, barante Elli kontraŭ la subuloj, kriis:

— La knabinon ne eblas tuŝi! Ŝi estas Feino!

La simioj proksimiĝis afable kaj eĉ respekte, karese prenis Elli kun Totoĉjo kaj rapidflugis en Violan Palacon de Bastinda. Malsupreniĝinte antaŭ la palaco, la tribestro de la Flugantaj Simioj starigis Elli surteren. La kolerigita sorĉistino komencis sakri lin. Uorra diris:

— Via ordono estas plenumita. Ni disbatis la feran homon kaj distripigis la timigilon, kaptis la leonon kaj lokis en la kaĝon. Sed ni ne povas eĉ perfingre tuŝi la knabinon; vi mem scias, kiaj malfeliĉoj minacas al tiu, kiu ofendos la posedanton de la arĝentaj ŝuetoj. Ni portis ŝin al vi; faru kion vi volas. Adiaŭ por ĉiam!

La simioj brue leviĝis aeren kaj forflugis.

Bastinda ekrigardis al la piedoj de Elli kaj ektremis pro teruro: ŝi rekonis la arĝentajn ŝuetojn de Gingema.

"Kiel ili trafis al ŝi? — konsternite pensis Bastinda.- Ĉu povis la malforta knabino finvenki la potencan Gingema, la reĝinon de la Maĉuloj? Sed tamen ŝi havas la ŝuetojn! Malbonaj estas miaj aferoj: ja mi eĉ perfingre ne povas tuŝi la malgrandan arogantulinon dum ŝi havas la magiajn ŝuetojn!"

Ŝi elkriis:

— Hej, ci! Venu ĉi tien! Kiu ci estas?

La knabino direktis al la malica sorĉistino la larmplenajn okulojn.

— Elli, sinjorino!

— Rakontu, kiel vi ekposedis la ŝuetojn de mia fratino Gingema? — severe kriis Bastinda.

Elli ruĝiĝis.

— Vere, sinjorino, mi ne estas kulpa. Mia dometo falis sur sinjorinon Gingema kaj dispremis ŝin…

— Gingema pereis… — flustris la malica sorĉistino.

Bastinda ne ŝatis la fratinon kaj ne vidis ŝin dum multaj jaroj. Ŝi ektimis, ke la knabino en la arĝentaj ŝuetoj pereigos ankaŭ ŝin! Sed rigardinte la bonaniman vizaĝon de Elli, Bastinda trankviliĝis.

"Ŝi nenion scias pri la magia forto de la ŝuetoj, — decidis la sorĉistino. - Se mi sukcesos ekposedi ilin, mi estos pli potenca ol antaŭe, kiam mi havis la lupojn, kornikojn, abelojn kaj Oran Ĉapon."

La okuloj de la maljunulino ekbriletis pro avideco, ŝiaj fingroj ekmoviĝis kvazaŭ ŝi jam deprenus la ŝuetojn de Elli.

— Aŭskultu min, knabino Elli! — raŭke grakis ŝi. - Mi tenos cin en sklaveco kaj, se ci malbone laboros, mi batos cin per granda bastono kaj lokos en malluman kelon, kie ratoj — la grandaj avidaj ratoj! — formanĝos cin kaj ronĝos ciajn molajn ostetojn! Hi-hi-hi!! Ĉu ci komprenas min?

— Ho, sinjorino! Ne lasu min al la ratoj! Mi estos obeema!

Elli preskaŭ svenis pro teruro.

Ĉi-momente Bastinda ekvidis Totoĉjon, kiu time premis sin al la piedoj de Elli.

— Kio estas tiu besto? — kolere demandis la malica sorĉistino.

— Li estas mia hundeto Totoĉjo, — nekuraĝe respondis Elli.- Li estas tre bona kaj tre amas min…

— Hm… hm… — grumblis la sorĉistino.- Mi neniam vidis tiajn bestojn. Kaj jen estas mia ordono: ĉi tiu hundeto, kiel ci lin nomas, tenu sin malproksime de mi, alie li unuavice trafos en la kelon al la ratoj! Kaj tuj sekvu min!

Bastinda kondukis la kaptitojn tra la belaj ĉambroj de la palaco, kie ĉio havis violan koloron: kaj la muroj, kaj la tapiŝoj, kaj la mebloj — kaj kie ĉe la pordoj staris Palpebrumuloj en violaj kaftanoj, kiuj riverencis kiam aperis la sorĉistino kaj kompatinde palpebrumis kiam ŝi preteriris. Fine Bastinda alkondukis Elli en malluman malpuran kuirejon.

— Vi purigos potojn, patojn kaj kaserolojn, lavos la plankon kaj hejtos fornon! Mia kuiristino jam delonge bezonas helpantinon!

Kaj, lasinte la knabinon, duonvivan pro timo, Bastinda direktis sin en malantaŭan korton, kontente frotante la manojn.

— Mi bone timigis la knabinaĉon! Nun mi humiligos Leonon, kaj ili ambaŭ estos obeemaj!

Timiema Leono jam sukcesis disronĝi la ŝnurojn kaj kuŝis en malproksima angulo de la kaĝo. Kiam li ekvidis Bastinda, liaj flavaj okuloj ekbrilis per kolera flamo.

"Aĥ, kiel mi bedaŭras, ke mi ne havas bravecon, — pensis li.- Alie mi kvitiĝus kun la maljuna sorĉistinaĉo pro la pereo de Timigulo kaj Fera Hakisto!". Kaj li streĉis sin en bulon, preparante sin al salto.

La maljunulino venis tra malgranda pordo.

— Hej ci, Leono, aŭskultu! — lispis ŝi.- Ci estas mia kaptito! Mi jungados cin en la kaleŝon kaj veturados dum la festoj por ke la Palpebrumuloj parolu: "Rigardu, kiel potenca estas nia regantino Bastinda — ŝi sukcesis jungi eĉ Leonon!"

Dume Bastinda babilis, Leono malfermis la faŭkon, hirtigis la kolhararon kaj saltis al la sorĉistino, muĝante:

— Mi vin formanĝos!

Li preskaŭ atingis Bastinda. La timigita maljunulino kvazaŭ kuglo elflugis el la kaĝo kaj lerte klakfermis la pordeton. Anhelante pro timo, ŝi kriis tra la vergoj de la krado:

— Aĥ, estu malbenita! Ci min ankoraŭ ne konas! Mi malsatigos cin, se ci ne konsentos esti jungita!

— Mi vin formanĝos! — ripetis Leono kaj furioze ĵetis sin al la krado.

La maljunulino kuretis en la palacon grumblante kaj insultante.

… Daŭris la enuaj malfacilaj tagoj de sklaveco. Elli de mateno ĝis vespero laboris en la kuirejo, helpante al la kuiristino Fregoza. La bona Palpebrumulino penis helpi al la knabino kaj kiam sukcesis kun ĝojo faris anstataŭ ŝi plej malfacilan laboron. Sed Bastinda zorge kontrolis tion, kio okazis en la kuirejo, kaj Fregoza ĉiam estis punata pro la bonkoreco.

Bastinda kruele tedatakis Elli kaj ofte minacis bati la knabinon per malpura viola ombrelo, kiun ŝi ĉiam kunhavis. Elli ne sciis, ke la sorĉistino ne povis ŝin bati, kaj la koro de la knabino haltis, kiam la ombrelo leviĝis super ŝia kapo.

Ĉiutage la maljunulino venis al la kaĝo kaj jelpe demandis Leonon:

- Ĉu vi konsentas esti jungita?

— Mi formanĝos vin! — estis konstanta respondo kaj Leono minace ĵetis sin al la vergoj de la krado.

Bastinda de la unua tago de lia kaptiteco ne donis al Leono manĝaĵon, sed li ne mortis pro malsato kaj estis forta kaj firma kiel antaŭe.

La afero jenas, ke la maljuna Bastinda pleje en la mondo timis mallumon kaj akvon. Kiam la nokta mallumo ĉirkaŭis la palacon, Bastinda tuj kaŝis sin en la plej malproksiman ĉambron, fermis la pordojn per firmaj feraj rigliloj kaj ne eliris ĝis malfrua mateno. Sed Elli tute ne timis mallumon. Ŝi prenis el kuirŝranko ĉion manĝeblan, kio tie restis, kaj por ke restu pli multe da manĝaĵoj zorgis Fregoza. Tenante en unu mano korbon kun manĝaĵoj, kaj en la alia — grandan botelon da akvo, Elli venis en la malantaŭan korton. Tie ŝin renkontis ĝojege Leono kaj Totoĉjo.

Elli kaj Totoĉjo tre timis la minacon de Bastinda manĝigi la hundeton al ratoj, kaj Totoĉjo de la unua tago de la kaptiteco ekloĝis en la kaĝo sub la gardo de Leono. Li sciis, ke de ĉi tie Bastinda ne sukcesos lin preni, kaj senpune bojis al la malica sorĉistino, kiam ŝi aperis sur la korto.

Elli trapenetris en la kaĝon inter du vergoj. Leono kaj Totoĉjo ĵetis sin al la portitaj manĝaĵoj kaj trinkaĵo. Poste Leono kuŝiĝis pli komforte, la knabino karesis lian densan kaj molan hararon kaj ludis la penikon de lia vosto. Elli, Leono kaj Totoĉjo longe konversaciis; ili malgaje rememoris pri la pereo de la fidelaj amikoj — Timigulo kaj Fera Hakisto, pripensis planojn de eskapo. Sed eskapi el Viola Palaco ne eblis: ĝin ĉirkaŭis alta murego supre kovrita per akraj najloj. La pordegon Bastinda fermis, kaj la ŝlosiloj forportis.

Konversaciante kaj plorante, Elli firme ekdormis sur pajla sternaĵo sub la fidela gardo de Leono.

Tiel pasis enuaj tagoj de la kaptiteco. Bastinda avare rigardis la arĝentajn ŝuetojn de Elli, kiujn la knabino demetis nur nokte, en la kaĝo de Leono aŭ kiam banis sin. Sed Bastinda timis akvon kaj neniam alvenis tiam al Elli.

La knabino de la unuaj tagoj rimarkis ĉi tiun strangan akvotimon de la sorĉistino kaj uzis ĝin. Por Elli estis festoj tiuj tagoj kiam Bastinda devigis ŝin lavi la kuirejon. Verŝinte sur la plankon kelkajn sitelojn da akvo, la knabino foriris en la kaĝon al Leono kaj tie dum tri-kvar horoj ripozis de malfacila laboro. Bastinda jelpe kriis kaj insultis trans la pordo, sed se ŝi enrigardis la kuirejon kaj vidis sur la planko flakojn, ŝi tuj en teruro forkuris en sian dormoĉambron akompanata per mokaj ridetoj de Fregoza.

Elli ofte konversaciis kun la bona kuiristino.

— Kial vi Palpebrumuloj ne ribelas kontraŭ Bastinda? — demandis la knabino.- Vi estas multenombraj, la tutaj miloj, sed vi timas unu malican maljunulinon. Ĵetu vin tutamase, ligu ŝin kaj loku en la feran kaĝon, kie nun estas Leono…

— Ne, ne, — kun teruro oponis Fregoza.- Vi ne scias la potencon de Bastinda! Ŝi diros nur unu vorton kaj ĉiuj Palpebrumuloj falos mortaj!

— De kie vi tion scias?

— Do Bastinda mem multfoje parolis tion.

— Sed kial ŝi ne diris tiun vorton, kiam ni iris al ŝia palaco? Kial ŝi sendis kontraŭ ni la lupojn, kornikojn, abelojn, sed kiam miaj fidelaj amikoj ekstermis ŝiajn armeojn, Bastinda devis turni sin al helpo de la Flugantaj Simioj?

— "Kial, kial"! — ekkoleris Fregoza.- Jen pro tiuj ĉi konversacioj Bastinda cindrigos nin.

— Sed kiel ŝi ekscios?

— Do tiel! Por ŝi ne ekzistas sekretoj!..

Sed la konversacioj ripetiĝis multfoje. Bastinda pri ili ne sciis kaj Fregoza fariĝis pli kuraĝa. Ŝi jam volonte konsentis kun Elli, ke la Palpebrumuloj devas liberiĝi de superregado de la sorĉistino.

Sed antaŭ ol aranĝi ion, la kuiristino volis pli ĝuste scii, kia sorĉo restis ĉe Bastinda. Vespere ŝi ŝteliradis al la pordo de ŝia dormoĉambro kaj kaŝaŭskultis grumbladon de la maljunulino, kiu lastatempe komencis ofte paroli kun si mem.

Foje Fregoza forkuris de la pordo de Bastinda tre incitita kaj, ne trovinte Elli en la kuirejo, rapidkuris en la malantaŭan korton. La tuta kompanio jam dormis, sed la kuiristino vekis la amikojn.

— Elli, vi estis prava! — kriis Fregoza, svingante la manojn.- Bastinda elĉerpis ĉiujn siajn sorĉaĵojn, kaj ŝi nenion havas rezerve. Mi aŭdis, ke ŝi lamentis kaj malbenis viajn amikojn, ke ili senigis ŝin de la magiaj fortoj…

La knabino kaj ŝiaj amikoj neordinare ekĝojis kaj komencis demandi Fregoza pri la detaloj. Sed la kuiristino malmulte povis aldoni. Ŝi nur ankoraŭ rakontis, ke Bastinda ion murmuris pri la arĝentaj ŝuetoj, sed kion ĝuste — tion Palpebrumulino ne finaŭskultis, ĉar pro la maltrankviliĝo frapis per la frunto la pordon kaj forkuris, timante, ke la sorĉistino kaptos ŝin sur la loko de la krimo.

La grava novaĵo, portita de Fregoza, vigligis la kaptitojn. Nun antaŭ ili aperis ebleco plenumi la ordonon de Gudvin kaj liberigi la Palpebrumulojn.

— Nur malfermu mian kaĝon, — muĝis Leono, — Kaj vi ekvidos, kiel mi finvenkos Bastinda!

Sed la kaĝo estis fermita per granda seruro kaj ĝia ŝlosilo estis konservata en sekretujo de Bastinda. Interkonsiliĝinte, la amikoj decidis, ke Fregoza devas prepari la servistojn al ribelo. Ili subite atakos Bastinda kaj senigos ŝin de la libero kaj potenco.

Fregoza foriris, sed Elli kaj ŝiaj amikoj ne dormis preskaŭ la tutan nokton, konversaciante pri venonta batalo kontraŭ Bastinda.

Sekvatage la kuiristino komencis agi. La servistoj estis tre timigitaj de Bastinda, kaj estis malfacile persvadi ilin elpaŝi kontraŭ la sorĉistino. Tamen Fregoza sukcesis konvinki iujn el la palaca gardistaro, kaj la inicitaj en la komploton Palpebrumuloj komencis prepari sin.

Pasis kelkaj tagoj. Vidante, ke la gardistoj kuraĝiĝis kaj serioze intencas kvitiĝi kun la malica sorĉistino, al ili decidis aliĝi aliaj servistoj. La ribelo maturiĝis, sed subita kazo rezultigis al rapida kaj neatendita fino.

Bastinda ne lasis la pensojn pri bezono ekposedi la arĝentajn ŝuetojn de Elli. Por la sorĉistino tio estis sola ebleco konservi sian potencon en Viola Lando. Kaj fine Bastinda elpensis.

Foje, kiam nek Fregoza, nek Elli estis en la kuirejo, la sorĉistino streĉe etendis super la planko maldikan ŝnureton kaj kaŝis sin post la fornon.

La knabino venis, stumblis pro la ŝnureto kaj falis; la dekstra ŝueto demetiĝis kaj ruliĝis flanken. La ruza Bastinda saltis de post la forno, momente kaptis la ŝueton kaj metis ĝin sur sian maljunan malgrasan piedon.

— Hi-hi-hi! Kaj la ŝueto estas mia! — incitis Bastinda la knabinon, mutiĝintan pro la surprizo.

— Redonu la ŝueton! — ekkriis Elli, rekonsciiĝinte. - Aĥ, vi estas ŝtelistino! Ĉu vi ne hontas?

— Provu forpreni! — grimacante respondis la maljunulino.- Mi ankaŭ la duan deprenos de ci! Kaj poste, estu trankvila, mi venĝos cin pro Gingema! Cin formanĝos ratoj — hi-hi-hi, la grandaj avaraj ratoj! — Kaj ronĝos ciajn molajn ostetojn!

Elli estis ege incitita pro malĝojo kaj kolero: ŝi tre ŝatis la arĝentajn ŝuetojn. Por iel ajn venĝi al Bastinda, Elli prenis sitelon da akvo, alkuris al la maljunulino kaj aspergis ŝin per la akvo de la kapo ĝis la piedoj.

La sorĉistino time ekkriis kaj provis deskuiĝi. Sed vane: ŝia vizaĝo fariĝis truoza kvazaŭ degelanta neĝo; la figuro komencis malleviĝi kaj vaporiĝi…

— Kion ci faris! — jelpis la sorĉistino.- Ja mi tuj degelos!

— Mi tre bedaŭras, sinjorino! — respondis Elli.- Mi vere ne antaŭvidis tion. Sed por kio vi ŝtelis la ŝueton?

— Mi dum kvincent jaroj ne lavis min, ne purigis la dentojn, eĉ perfingre ne tuŝis akvon, ĉar al mi estis aŭgurita morto pro akvo, kaj jen estas mia vivofino! — hurlis la maljunulino.

La voĉo de la sorĉistino fariĝis pli kaj pli mallaŭta; ŝi degelis kiel sukeropeceto en glaso da teo.

Elli en teruro rigardis la pereon de Bastinda.

— Vi mem estas kulpa, — komencis ŝi.

— Sed kiu konjektigis cin… uffff…

La voĉo de la sorĉistino rompiĝis, ŝi kun siblado malleviĝis planken, kaj post minuto de ŝi restis nur malpura flako, en kiu kuŝis la robo de la sorĉistino, la ombrelo, la tufoj de ŝiaj grizaj haroj kaj la arĝenta ŝueto.

Ĉi-momente en la kuirejon revenis Fregoza. La kuiristino estis nekutime mirigita kaj ĝojigita pro la pereo de sia kruela mastrino. Ŝi prenis la ombrelon, robon kaj harojn kaj ĵetis ilin en angulon por poste forbruligu ĉion. Forviŝinte la malpuran flakon sur la planko, Fregoza kuris tra la palaco por rakonti al ĉiuj la ĝojan novaĵon…

Elli purigis kaj surmetis la ŝueton, trovis en la dormoĉambro de Bastinda la ŝlosilon por la kaĝo de Leono kaj rapidis en la malantaŭan korton por rakonti al siaj amikoj pri la mirinda pereo de la malica sorĉistino Bastinda.

Загрузка...