Leono fariĝas la reĝo de la bestoj

Ripozinte post la suferitaj plagoj la vojaĝantoj iris pluen. Post la rivero la lando fariĝis pli gaja. Aperis ombraj arbaretoj kaj verdaj herbejoj. Post du tagoj la vojaĝantoj eniris grandan arbaron.

— Kia ĉarma arbaro! — admiris Leono.- Mi ĝis nun ne vidis tiajn praajn arbarojn. Mia naska arbaro estas malpli bona.

— Tro malgaje estas ĉi tie, — rimarkis Timigulo.

— Tute ne! — kontraŭdiris Leono. - Rigardu, kia mola tapiŝo el sekaj folioj estas sub la piedoj! Kaj kia densa kaj verda musko pendas sur la arboj! Mi volus resti ĉi tie por ĉiam.

— En ĉi arbaro, verŝajne, estas sovaĝaj bestoj, — diris Elli.

— Strange estus, se ĉi bonega loko ne estus loĝata, — respondis Leono.

Kaj kvazaŭ por konfirmi ĉi tiujn vortojn el la densejo aŭdiĝis obtuza muĝo de diversaj bestoj. Elli ektimis, sed Leono trankviligis ŝin.

— Sub mia gardo vi estas en sekureco! Ĉu vi forgesis, ke Gudvin donis al mi bravecon?

Piedpremita pado kondukis ilin al grandega arbarkampo, kie kunvenis miloj da bestoj. Tie estis elefantoj, ursoj, tigroj, lupoj, vulpoj kaj multe da ceteraj bestoj. La apudaj bestoj scivole rigardis Leonon; tra la tuta arbaro flugis famo pri lia alveno.

La bruo kaj muĝoj tuj malaperis. Granda Tigro elpaŝis antaŭen kaj respekte riverencis al Leono:

— Ni salutas vin, reĝo de la bestoj! Vi venis ĝustatempe, por ekstermi nian malamikon kaj porti pacon al la bestoj de ĉi tiu arbaro.

— Kiu estas via malamiko? — demandis Leono.

— En nia arbaro aperis terura besto. Ĝi similas araneon, sed estas dekoble pli granda ol bubalo. Kiam ĝi paŝas tra la arbaro, post ĝi restas vasta spuro el faligitaj arboj. Kaj ĉiujn, kiujn ĝi renkontas, ĝi kaptas per la antaŭaj piedoj, tiras al la buŝo kaj elsuĉas la sangon. Ni kunvenis por diskuti kiel ni povas liberiĝi.

Leono iomete pensis.

- Ĉu estas leonoj en via arbaro? — demandis li.

— Por nia grandega malfeliĉo, ne estas.

— Se mi ekstermos vian malamikon, ĉu vi deklaros min via reĝo kaj obeos min?

— Ho, kun plezuro, kun grandega plezuro! — kune ekmuĝis la bestoj.

— Mi iras batali! — kuraĝe deklaris Leono. - Vi gardu miajn amikojn ĝis mi revenos. Kie estas la monstro?

— Jen tie, — montris Tigro. - Iru laŭ la pado, ĝis vi atingos grandajn kverkojn. Tie Araneo digestas bovon manĝitan matene.

Leono venis al la kuŝejo de Araneo, ĉirkaŭ kiu estis faligitaj arboj. Araneo estis multoble pli aĉa ol la dekdupieda besto, farita de Gudvin, kaj Leono rigardis la malamikon kun abomeno. Al la grandega korpo de Araneo estis ligitaj fortaj piedoj kun teruraj ungegoj. La besto estis tre fortaspekta, sed la kapo estis sur la maldika longa kolo.

"Jen estas la plej vundebla loko de la monstro", — pensis Leono. Li decidis ataki la dormantan Araneon senprokraste.

Leono sukcesis fari longan salton kaj trafis ĝuste sur la dorson de la besto. Antaŭ ol Araneo rekonsciiĝis post la dormo, Leono per bato de piedo disŝiris ĝian maldikan kolon kaj rapide desaltis. La kapo de Araneo ruliĝis for, kaj la korpo ekgratis per la ungegoj la grundon kaj baldaŭ trankviliĝis.

Reveninte sur la arbarkampon, kie la bestoj malpacience atendis lian revenon, Leono fiere deklaris:

— De nun vi povas dormi trankvile: la terura monstro estas ekstermita!

Admira muĝego de la besta amaso respondis al li. La bestoj solene ĵuris pri sia fideleco al Leono, kaj li diris:

— Mi revenos, tuj post kiam revenigos Elli en Kansason, kaj regos vin saĝe kaj favore.

Загрузка...