Savo de Fera Hakisto

Elli vekiĝis. Timigulo sidis sur la sojlo kaj Totoĉjo pelis sciurojn en la arbaro.

— Necesas trovi akvon, — diris la knabino.

— Por kio vi bezonas akvon?

— Mi volas lavi min kaj trinki. Seka manĝopeco ne iras en gorĝo.

— Fi, kiel estas maloportune esti farita el viando kaj ostoj! — mediteme diris Timigulo.- Vi devas dormi, manĝi kaj trinki. Cetere vi havas cerbon kaj pro tio eblas toleri ĉi tiujn malagrablaĵojn.

Ili trovis fonton, kaj Elli kun Totoĉjo matenmanĝis. En la korbo restis ankoraŭ iomete da pano. Elli preparis sin por la vojaĝo, sed subite ekaŭdis ĝemon en la arbaro.

— Kio estas? — demandis ŝi time.

— Mi ne scias, — respondis Timigulo.- Ni iru kaj rigardu.

La ĝemo aŭdiĝis denove. Ili komencis trapenetri la densejon. Baldaŭ ili ekvidis inter la arboj figuron. Elli alkuris kaj ekhaltis kun mira krio.

Ĉe duonhakita arbo kun alte levita toporo en la manoj staris homo, tutefarita el fero. La kapo, brakoj kaj gamboj estis ligitaj al la fera korpo per ĉarniroj; surkape anstataŭ ĉapo estis kupra funelo, la kravato ĉirkaŭ la kolo estis fera. La homo staris senmove kun larĝe malfermitaj okuloj.

Totoĉjo kun arda bojo provis mordi piedon de la nekonato kaj desaltis kun jelpo: li apenaŭ ne rompis la dentojn.

— Kia fiago, hav-hav-hav! — plendis li. - Kiel vi ne hontas ŝovi al deca hundo ferajn piedojn?..

— Verŝajne, li estas arbara timigilo? — konjektis Timigulo.- Mi ne komprenas nur, kion li ĉi tie gardas?

- Ĉu estas vi kiu ĝemis? — demandis Elli.

— Jes… — respondis la fera homo.- Jam la tutan jaron neniu venis por helpi al mi…

— Sed kion necesas fari? — demandis Elli, kortuŝita per plenda voĉo de la nekonato.

— Miaj artikoj rustiĝis kaj mi ne povas moviĝi. Sed se vi min lubrikos, mi estos kvazaŭ nova. Vi trovos la lubrikilon en mia kabano sur la breto.

Elli kun Totoĉjo forkuris, sed Timigulo iris ĉirkaŭ Fera Hakisto kaj scivoleme rigardis lin.

— Diru, amiko, — interesiĝis Timigulo, — ĉu la jaro — tio estas longe?

— Certe! La jaro — tio estas longe, tre longe. Tio estas eĉ tricent sesdek kvin tagoj!..

— Tricent… sesdek… kvin… — ripetis Timigulo.- Sed ĉu tio estas pli ol tri?

— Kiel stulta vi estas! — respondis Hakisto.- Vi, verŝajne, tute ne povas kalkuli?

— Vi eraras! — fiere oponis Timigulo.- Mi tre bone kalkulas! — kaj li komencis kalkuli, helpe de la fingroj: — La mastro faris min — unu! Mi kverelis kun korniko — du! Elli demetis min de paliso — tri! Sed nenio plu okazis kaj sekve mi ne plu bezonas kalkuli!

Fera Hakisto tiel miris, ke eĉ ne povis oponi. Tiutempe Elli alportis la lubrikilon.

— Kie oleumi vin? — demandis ŝi.

— Komence la kolon, — respondis Fera Hakisto.

Kaj Elli lubrikis la kolon, sed ĝi tiel rustiĝis, ke Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, ĝis la kolo ĉesis knari.

— Nun, bonvolu, la brakojn!

Kaj Elli komencis lubriki la artikojn de la brakoj, kaj Timigulo karese levis kaj mallevis la brakojn de Hakisto ĝis ili vere fariĝis kvazaŭ novaj. Tiam Fera Hakisto profunde enspiris kaj forĵetis la toporon.

— Uf, kiel estas bone, — diris li. - Mi levis supren mian toporon antaŭ ol rustiĝi kaj nun tre ĝojas lasi ĝin. Do nun donu al mi lubrikilon, mi oleumos miajn gambojn kaj ĉio estos en ordo.

Lubrikinte la gambojn tiel, ke li povis libere movi ilin, Fera Hakisto multfoje dankis Elli, ĉar li estis tre ĝentila.

— Mi starus ĉi tie ĝis transformiĝo en feran polvon. Vi savis mian vivon. Kiu vi estas?

— Mi — Elli, kaj jen estas miaj amikoj…

— Toto!

— Timigulo! Mi estas pajloŝtopita!

— Pri tio oni povas konjekti laŭ via parolado, — rimarkis Fera Hakisto.- Sed kiel vi trafis ĉi tien?

— Ni iras en Smeraldan Urbon al Grandega Magiisto Gudvin kaj pasigis nokton en via kabano.

— Por kio vi iras al Gudvin?

— Mi volas, ke Gudvin revenigu min en Kansason, al la paĉjo kaj panjo, — diris Elli.

— Sed mi volas peti lin doni iomete da cerbo por mia pajla kapo, — diris Timigulo.

— Sed mi simple iras, ĉar amas Elli kaj mia devo estas gardi ŝin kontraŭ la malamikoj! — diris Totoĉjo.

Fera Hakisto profunde enpensiĝis.

— Kiel vi opinias, ĉu Gudvin povas doni al mi koron?

— Mi opinias, ke li povas, — respondis Elli.- Por li tio ne estas malpli facila ol doni al Timigulo cerbon.

— Do jen, se vi prenos min en vian kompanion, mi iros kun vi en Smeraldan Urbon kaj petos Grandegan Gudvin doni al mi koron. Ja havi koron estas la plej intima mia deziro!

Elli ĝoje ekkriis:

— Aĥ, miaj amikoj, kiel mi ĝojas! Nun vi estas duope, kaj vi havas du intimajn dezirojn!

— Naĝu… tio estas iru kun ni, — bonanime konsentis la Timigulo.

Fera Hakisto petis Elli plenigi la lubrikilon per oleo kaj meti ĝin sur la fundon de la korbeto.

— Mi povas trafi sub pluvon kaj rustiĝi, — diris li, — kaj sen lubrikilo por mi estos malbone…

Poste li levis la toporon, kaj ili ekiris tra la arbaro al la vojo, pavimita per flavaj brikoj.

Granda feliĉo estis por Elli kaj Timigulo trovi tian fortan kaj lertan kunvojaĝanton kiel Fera Hakisto.

Kiam Hakisto rimarkis, ke Timigulo sin apogas per malglata multbranĉera klabo, li tuj detranĉis rektan branĉon de arbo kaj faris por la kunulo oportunan firman bastoneton.

Baldaŭ la vojaĝantoj venis al tiu loko kie la vojo kovriĝis je arbustoj kaj fariĝis netrairebla. Sed Fera Hakisto eklaboris per sia grandega toporo kaj rapide purigis la vojon.

Elli iris mediteme kaj ne rimarkis ke Timigulo falis en kavon. Li devis voki la amikojn por ke ili helpu.

— Kial vi ne ĉirkaŭiris? — demandis Fera Hakisto.

— Mi ne scias! — sincere respondis Timigulo. - Vidu, ke mia kapo estas pajloŝtopita, kaj mi iras al Gudvin por peti iomete da cerbo.

— Aha! — diris Hakisto. - Ĉiuokaze, cerbo ne estas la plej bona aĵo en la mondo.

— Kial ne? — miris Timigulo. - Kial vi opinias tiel?

— Antaŭe mi havis cerbon, — klarigis Fera Hakisto. - Sed nun, kiam mi devas elekti inter cerbo kaj koro, mi preferas koron.

— Sed kial? — demandis Timigulo.

— Aŭskultu mian historion, kaj vi ĉion komprenos.

Kaj dum ili iris, Fera Hakisto rakontis al ili sian historion:

— Mi estas hakisto. Kiam mi fariĝis plenaĝa mi decidis edziĝi. Mi amis tutkore bonan junulinon kaj tiam mi ankoraŭ estis el viando kaj ostoj, kiel ĉiuj homoj. Sed malica onklino, kun kiu loĝis la junulino, ne volis disiĝi kun ŝi, ĉar la junulino laboris anstataŭ ŝi. La onklino venis al sorĉistino Gingema kaj promesis kolekti korbon plenan de la plej grasaj hirudoj, se ŝi malaranĝos la geedziĝan feston…

— La malica Gingema estas murdita! — interrompis Timigulo.

— De kiu?

— De Elli? Ŝi flugis en Murdanta Dometo kaj — krak! krak! — falis sur la kapon de la sorĉistino.

— Bedaŭrinde tio ne okazis pli frue! — veis Fera Hakisto kaj daŭrigis: — Gingema ensorĉis mian toporon kaj ĝi rikoĉetis de arbo kaj forhakis mian maldekstran gambon. Mi tre ĉagreniĝis: ja sen gambo mi ne povis esti hakisto. Mi venis al forĝisto kaj li faris por mi bonegan feran gambon. Gingema denove ensorĉis mian toporon kaj ĝi forhakis mian dekstran gambon. Mi denove venis al forĝisto. La junulino amis min kiel antaŭe kaj ne rifuzis fariĝi mia edzino. "Ni ŝparos je botoj kaj pantalonoj," — parolis ŝi al mi. Tamen la malica sorĉistino ne trankviliĝis: ja ŝi tre volis ricevi la tutan korbon da hirudoj. Mi perdis la brakojn, kaj forĝisto faris por mi la ferajn. Kiam la toporo forhakis mian kapon mi opiniis, ke tio estis la fino por mi. Sed pri tio eksciis la forĝisto kaj faris por mi bonegan feran kapon. Mi daŭrigis labori kaj mi kaj la junulino kiel antaŭe amis unu la alian…

— Sekve vin oni faris iom post iom, — mediteme rimarkis Timigulo. - Sed min mia mastro faris dum unu fojo…

— Plej malbone estis poste, — malgaje daŭrigis Hakisto. - La malica Gingema, vidinte, ke ŝi ne povas sukcesi, decidis fine ekstermi min. Ŝi ankoraŭfoje sorĉis la toporon, kaj ĝi dishakis mian korpon poduone. Sed feliĉe, la forĝisto denove eksciis tion, faris la feran korpon kaj ligis al ĝi per ĉarniroj miajn kapon, brakojn kaj gambojn. Sed — ve! — mi ne plu havis koron: la forĝisto ne scipovis ĝin enmeti. Kaj mi pensis, ke mi, la homo sen koro, ne rajtas ami la junulinon. Mi redonis al mia fianĉino ŝian vorton kaj deklaris, ke ŝi estas libera de sia ĵuro. La stranga junulino ial ne ĝojis al tio, diris, ke amas min kiel antaŭe kaj atendos min ĝis mi decidŝanĝos. Kion ŝi faras nun, mi ne scias: ja mi ne vidis ŝin dum pli ol jaro…

Fera Hakisto ĝemis, kaj larmoj glitis el liaj okuloj.

— Gardu vin! — ekkriis Timigulo kaj viŝis liajn larmojn per helblua naztuko. - Ja vi rustiĝos de la larmoj!

— Mi dankas vin, mia amiko! — diris Hakisto. - Mi forgesis, ke mi ne rajtas plori. Akvo en ĉiuj formoj estas malutila por mi… Do mi fieris mian novan feran korpon kaj jam ne timis la sorĉitan toporon. Por mi estis danĝera nur rusto, sed mi ĉiam kunhavis lubrikilon. Nur unu fojon mi forgesis ĝin kaj trafis sub pluvegon kaj tiel rustiĝis, ke ne povis demovi min de la loko, ĝis vi savis min. Mi certas, ke tiun pluvegon sendis por mi la malica Gingema… Aĥ, tio estas terura — stari la tutan jaron en arbaro kaj pensi, ke mi ne havas koron!

— Kun tio kompareblas nur starado sur paliso meze de tritika kampo — interrompis Timigulo. - Sed vere, preter vagis homoj kaj eblis paroli kun kornikoj…

— Kiam oni min amis, mi estis la plej feliĉa homo, — daŭrigis Fera Hakisto, sopire. - Se Gudvin donos al mi koron, mi revenos en la landon de la Maĉuloj kaj edziĝos je la junulino. Povas esti, ke ŝi atendas min ĝis nun…

— Sed mi, — obstine diris Timigulo, — eĉ nun preferas cerbon: kiam forestas cerbo, tiam koro estas senutila.

— Sed, mi bezonas koron — oponis Fera Hakisto. - Cerbo ne faras homon feliĉa, sed feliĉo estas la plej valora aĵo kiu ekzistas en la mondo.

Elli silentis, ĉar ne sciis, kiu el ŝiaj novaj amikoj pravas.

Загрузка...