Kiel revenis al la vivo Timigulo kaj Fera Hakisto

Timema Leono ege ekĝojis kiam eksciis pri la subita pereo de Bastinda. Elli malfermis la kaĝon kaj li kun plezuro kuradis tra la korto por trejni la gambojn.

Totoĉjo ŝovis sin en la kuirejon por rigardi la restaĵojn de la terura Bastinda.

— Ha-ha-ha! — admiris Totoĉjo, ekvidinte en la angulo pakaĵon de la malpura vestaĵo. - Evidentiĝis, ke Bastinda estis ne pli firma ol tiuj neĝpupoj, kiujn niaj buboj modlas en Kansaso. Kiel estas bedaŭrinde, ke vi, Elli, ne konjektis pri tio antaŭe.

— Estas bone, ke mi ne konjektis, — oponis Elli. - Alie mi apenaŭ aŭdacis akvumi la sorĉistinon, sciante, ke ŝi mortos pro tio…

— Do, ĉio estas bona, kio bone finiĝas, — gaje konsentis Totoĉjo, — gravas, ke ni revenos en Smeraldan Urbon kun venko!

Apud Viola palaco kolektiĝis multe da Palpebrumuloj el la ĉirkaŭaĵoj, kaj Elli deklaris al ili, ke de nun ili estas liberaj. Ĝojo de la popolo estis ne priskribebla. La Palpebrumuloj dancetis, klakis per la fingroj kaj tiel fervore palpebrumis unu al alia, ke vespere iliaj okuloj larmis, kaj ili jam nenion vidis ĉirkaŭe.

Liberiĝinte de la sklaveco, Elli kaj Leono antaŭ ĉio pensis pri Timigulo kaj Fera Hakisto: necesis klopodi pri savo de la fidelaj amikoj.

Kelkdekoj da lertaj Palpebrumuloj tuj komencis serĉadon sub gvido de Elli kaj Leono. Totoĉjo ne restis en la palaco, li grave sidis sur la dorso de sia granda kvarpieda amiko. Ili iris ĝis atingis la lokon de la batalo kontraŭ la Flugantaj Simioj kaj tie komencis la serĉon. Feran Hakiston oni eltiris el la montfendejo kune kun lia toporo. La buleton kun la vesto kaj la kapon de Timigulo, senkoloriĝintan kaj polvokovritan, oni trovis sur la pinto de monto. Elli ne povis deteni larmojn antaŭ la mizeraj restaĵoj de siaj fidelaj amikoj.

La ekspedicio revenis en la palacon kaj Palpebrumuloj komencis agi.

La kostumo de Timigulo estis lavita, flikita, purigita, ŝtopita per freŝa pajlo kaj — jen, bonvolu! — antaŭ Elli staris ŝia ĉarma Timigulo. Sed li povis nek paroli, nek vidi, ĉar la farboj sur lia vizaĝo paliĝis pro la suno, kaj li havis nek la okulojn, nek buŝon.

Palpebrumuloj alportis penikon kaj farbojn, kaj Elli komencis restaŭri al Timigulo la okulojn kaj buŝon. Ĵus komencis aperi la unua okulo, li tuj gaje palpebrumis al la knabino.

— Toleru, amiko, — karese diris Elli, — alie vi restos kun strabaj okuloj…

Tamen Timigulo simple ne povis toleri. Lia buŝo ankoraŭ ne estis finita, sed li jam ekbabilis:

— Tmi… glo… krĝa… rta… sta… Mi estas Timigulo, la kuraĝa, lerta… Aĥ, kia ĝojo estas! Mi denove-nove estas kun Elli!

La gaja Timigulo ĉirkaŭbrakis per siaj pufaj brakoj Elli, Leonon kaj Totoĉjon…

Elli demandis Palpebrumulojn, ĉu estas inter ili lertaj forĝistoj. Okazis, ke la lando delonge estas fama pro la rimarkindaj horloĝistoj, juvelistoj, mekanikistoj. Eksciinte, ke temis pri la savo de la fera homo, la amiko de Elli, la Palpebrumuloj certigis ŝin, ke ĉiu inter ili pretas fari ĉion por la feino de Sava Akvo — tiel ili nomis la knabinon.

Restaŭri Hakiston okazis tute ne samfacile, kiel Timigulon. La plej lerta majstro de la lando Lestar dum tri tagoj kaj tri noktoj laboris pri lia deformita komplika mekanismo. Li kun la helpantoj frapis per marteloj, fajlis per fajliloj, nitis, lutis, poluris…

Kaj jen venis feliĉa momento, kiam Fera Hakisto staris antaŭ Elli. Li estis kvazaŭ nova, se ne rimarki kelkajn flikojn, almetitajn tie, kie la fero estis trapikita per la rokoj. Sed Hakisto ne atentis la flikojn. Post la riparo li fariĝis pli bela. Palpebrumuloj poluris lin, kaj li tiel brilis, ke estis dolore rigardi lin. Ili riparis lian toporon kaj anstataŭ la rompita ligna tenilo faris la oran. La Palpebrumuloj ĝenerale ŝatis ĉion brilan. Poste Fera Hakisto estis akompanata de amasoj da infanoj kaj plenaĝuloj, kiuj, palpebrumante, gapis al li.

Ĝojaj larmoj fluis el la okuloj de Fera Hakisto, kiam li denove ekvidis la amikojn. Timigulo kaj Elli viŝis liajn larmojn per viola viŝtuko, timante, ke ne rustiĝu liaj makzeloj. Elli ploris pro la ĝojo, kaj eĉ Timema Leono eklarmis. Li tiel ofte viŝis la okulojn per la vosto, ke ĝia kvasto malsekiĝis: Leono devis kuri en la malantaŭan korton kaj sekigi la voston sub la sunradioj.

Okaze de ĉi tiuj ĝojaj eventoj en la palaco estis aranĝita gaja festeno. Elli kaj ŝiaj amikoj sidis sur honoraj lokoj, kaj por ilia sano estis trinkitaj multaj pokaloj da limonado kaj frukta kvaso.

Unu el festantoj proponis, ke de nun je la honoro de la feino de Sava Akvo ĉiu Palpebrumulo lavu sin kvinfoje dum tago; post longa diskuto oni konsentis, ke tri fojoj sufiĉas.

La amikoj pasigis ankoraŭ kelkajn gajajn tagojn en Viola Palaco inter la Palpebrumuloj kaj komencis prepari sin por la reveno.

— Necesas iri al Gudvin: li devas plenumi siajn promesojn, — diris Elli.

— Ho, finifine, mi ricevos mian cerbon! — ekkriis Timigulo.

— Kaj mi — koron! — eldiris Fera Hakisto.

— Kaj mi — bravecon! — elmuĝis Timema Leono.

— Kaj mi revenos al la paĉjo kaj panjo en Kansason! — diris Elli kaj ekaplaŭdis.

— Kaj tie mi donos bonan lecionon al la fanfaronulo Hektoro, — aldonis Totoĉjo.

Matene ili kunvenigis Palpebrumulojn kaj tutkore adiaŭis ilin.

El la amaso eliris tri grizbarbaj maljunuloj, turnis sin al Fera Hakisto kaj respekte petis lin fariĝi reganto de ilia lando. Al la Palpebrumuloj ege plaĉis la blindige brilanta Fera Hakisto, lia svelta figuro, kiam li impone paŝis kun la ora toporo sur ŝultro.

— Restu kun ni! — petis lin la Palpebrumuloj.- Ni estas tiel senhelpaj kaj nekuraĝaj. Ni bezonas reĝon, kiu povus defendi nin kontraŭ la malamikoj. Se subite nin atakos iu ajn malica sorĉistino kaj denove sklavigos nin!? Ni tre petas vin!

Post nura penso pri malica sorĉistino la Palpebrumuloj ekhojlis pro teruro.

— Plu ne ekzistas malicaj sorĉistinoj en la regno de Gudvin! — fiere oponis Timigulo. - Ni kun Elli ekstermis ilin ĉiujn!

La Palpebrumuloj viŝis la larmojn kaj daŭrigis:

— Vi nur imagu, kiel oportuna estas tia registo: li ne manĝas, ne trinkas, kaj, sekve, ne troŝarĝos nin per impostoj. Kaj se li suferos en batalo kontraŭ malamikoj, ni povas ripari lin: ni jam havas sperton.

Fera Hakisto estis flatita.

— Nun mi ne povas lasi Elli, — diris li. - Kaj mi bezonas ricevi en Smeralda Urbo koron. Sed poste… mi pripensos kaj eble revenos al vi.

La Palpebrumuloj ekĝojis kaj per gajaj krioj «hura» akompanis la vojaĝantojn.

La tuta kompanio ricevis riĉajn donacojn. Al Elli oni donacis braceleton kun diamantoj. Por Fera Hakisto oni faris belan oran lubrikilon, ornamitan per juvelŝtonoj. Al Timigulo, sciante, ke liaj gamboj ne estas firmaj, Palpebrumuloj donacis luksan bastoneton kun ebura bastonkapo, kaj al lia ĉapelo ili alkroĉis arĝentajn tintilojn kun bela tono. Timigulo tre ekfieris pro la donacoj. Paŝante li vaste svingis la brakon kun la bastoneto kaj skuis la kapon, por ĝissate ĝui belsonan sonoradon de la tintiloj. Cetere, baldaŭ tio tedis lin, kaj li ekkondukis sin simple kiel antaŭe.

Leono kaj Totoĉjo ricevis ĉarmajn orajn koljungojn. Komence al Leono ne plaĉis la koljungo, sed la majstro Lestar diris al li, ke ĉiuj reĝoj portas orajn koljungojn, kaj post tio Leono humiliĝis al ĉi tiu malagrabla ornamaĵo.

— Kiam mi ricevos bravecon, — diris Leono, — mi fariĝos la reĝo de la bestoj, sekve, mi devas anticipe alkutimiĝi al tiu malagrabla aĵo…

Загрузка...