Smeralda Urbo

Sekvamatene, post kelkaj vojaĝhoroj, la amikoj ekvidis malintensan verdan briladon.

— Tio estas, verŝajne, Smeralda Urbo, — diris Elli.

Ju plu ili iris des pli intensa fariĝis la brilado, sed nur post la tagmezo la vojaĝantoj atingis altan helverdan muregon el brikoj. Antaŭ ili estis granda pordego, ornamita per grandegaj smeraldoj, kiuj brilis tiel forte, ke blindigis eĉ la pentritajn okulojn de Timigulo. Ĉe la pordego finiĝis la vojo, pavimita per flavaj brikoj, kiu dum multaj tagoj fidele direktis ilin, kaj fine venigis al la longatendanta celo.

Sur la pordego pendis sonorilo kaj apude estis la alia pli malgranda. Elli tiris la ŝnuron, kaj la sonorilo eksonis per profunda arĝenta sonoro. La granda pordego malrapide malfermiĝis, kaj la vojaĝantoj eniris volbplafonan ĉambron, sur kies muroj brilis senlima kvanto da smeraldoj.

La vojaĝantojn renkontis malgranda homo vestita nur en la verdajn vestaĵojn; ĉe flanko li havis verdan sakon.

La verda hometo tre miris, kiam ekvidis ĉi tiun strangan kompanion, kaj demandis:

— Kiuj vi estas?

— Mi estas pajloŝtopita timigilo, kaj mi bezonas cerbon! — diris Timigulo.

— Mi estas farita el fero kaj al mi mankas koro, — diris Hakisto.

— Mi estas Timema Leono kaj deziras ricevi bravecon, — diris Leono.

— Mi estas Elli el Kansaso kaj volas reveni en la patrujon, — diris Elli.

— Por kio vi venis en Smeraldan Urbon?

— Ni volas viziti Grandegan Gudvin! Ni esperas, ke li plenumos niajn dezirojn: ja krom Magiisto neniu povas helpi al ni.

— Dum multaj jaroj neniu petis la paspermeson al Gudvin la Terura, — mediteme diris la hometo.- Li estas potenca kaj minaca, kaj se vi venis kun bagatela kaj malica celo — delogi Magiiston de la saĝaj pensoj — li ekstermos vin unumomente.

— Sed ni venis al Grandega Gudvin pro gravaj aferoj, — sugeste diris Timigulo.- Kaj ni aŭdis, ke Gudvin estas bona saĝulo.

— Tio estas vera, — diris la verda hometo. - Li regas Smeraldan Urbon saĝe kaj bone. Tamen por tiuj, kiuj venas en la urbon pro vanta scivolo, li estas terura. Mi estas Pordega Gardisto Faramant, kaj se vi venis, mi devas konduki vin al Gudvin, nur prenu okulvitrojn.

— Okulvitrojn? — miris Elli.

— Sen okulvitroj vin blindigos la lukso de Smeralda Urbo. Eĉ ĉiuj loĝantoj portas okulvitrojn tage kaj nokte. Tio estas ordono de Saĝa Gudvin. La okulvitroj havas seruretojn por ke neniu demetu ilin.

Li malfermis la verdan sakon kaj tie evidentiĝis amaso da verdaj ĉiuampleksaj okulvitroj. Ĉiuj vojaĝantoj, inkluzive Leonon kaj Totoĉjon, prenis okulvitrojn, kiujn Pordega Gardisto fermis per etaj seruroj.

Ankaŭ Pordega Gardisto surmetis okulvitrojn, kondukis la eksilentintajn vojaĝantojn tra la kontraŭa pordo kaj ili trafis sur la straton de Smeralda Urbo.

La brilo de Smeralda Urbo blindigis la vojaĝantojn malgraŭ ke iliaj okuloj estis defenditaj per la okulvitroj. Laŭ la flankoj de la strato altiĝis luksaj domoj el verda marmoro, kies muroj estis ornamitaj per smeraldoj. La pavimo estis el verdaj marmoraj platoj, kaj inter ili estis enigitaj smeraldoj. Sur la stratoj amasiĝis homoj.

Al la strangaj kunuloj de Elli la loĝantoj rigardis scivole, tamen neniu ekparolis kun la knabino: ankaŭ ĉi tie oni timis Leonon kaj Totoĉjon. La urbaj loĝantoj estis en verdaj vestoj kaj ilia haŭto rebrilis brun-verd-kolore. Ĉio havis verdan koloron en Smeralda Urbo, eĉ la suno lumis per verdaj radioj.

Pordega Gardisto kondukis la vojaĝantojn tra verdaj stratoj kaj ili venis al granda bela konstruaĵo, kiu situis en la centro de la urbo. Tio estis la palaco de Grandega Saĝulo kaj Magiisto Gudvin.

La koro de Elli ektremis de maltrankvilo kaj timo, kiam ŝi iris tra la palaca parko, ornamita per fontanoj kaj florbedoj; tuj klariĝos ŝia sorto, tuj ŝi ekscios, ĉu revenigos Magiisto Gudvin ŝin en la patrujon, aŭ ŝi vane celis ĉi tien venkinte tiom da obstakloj.

La palaco de Gudvin estis bone defendita kontraŭ malamikoj: ĝin ĉirkaŭbaris alta murego antaŭ kiu estis plenakva foskavo, kaj trans la foskavon oni povis laŭbezone meti ponton.

Kiam Pordega Gardisto kaj la vojaĝantoj venis al la foskavo, la ponto estis levita. Sur la muro staris alta Soldato, vestita en verdan uniformon. La verda barbo de Soldato longis pli malsupre ol la genuoj. Li tre fieris pri sia barbo kaj ne vane: simila barbo ne ekzistis en la regno de Gudvin. Enviuloj parolis, ke Soldato ne havis aliajn valoraĵojn krom la barbo, kaj nur la barbo donis al li eblecon atingi tiun altan postenon, kiun li okupas.

En la manoj de Soldato estis spegulo kaj kombilo. Li rigardis en la spegulon kaj kombis sian luksan barbon, kaj ĉi tiu okupo tiel allogis lian atenton, ke li nenion pli vidis kaj aŭdis.

— Din Gior! — kriis al Soldato Pordega Gardisto.- Mi kondukis alilandanojn, kiuj volas viziti Grandegan Gudvin!

Nenia respondo estis.

Timigulo ekkriis per sia raŭka voĉo:

— Sinjoro Soldato, enlasu nin, la famajn vojaĝantojn, la venkintojn de sabrodentaj tigroj kaj kuraĝajn navigantojn tra riveroj!

Nenia respondo estis.

- Ŝajnas, ke via amiko estas distriĝema, ĉu ne? — demandis Elli.

— Jes, bedaŭrinde, li estas tia, — respondis Pordega Gardisto.

— Estimato! Turnu vian atenton al ni! — kriis Hakisto. - Ne, li ne aŭdas. Kriu ni kune!..

Ĉiuj riparis sin, kaj Hakisto eĉ prenis sian funelon anstataŭ megafono. Laŭ signalgesto de Timigulo ĉiuj kriegis kiel ili povis:

— Sinj-oro Sol-da-to! En-lasu nin! Sinj-oro Sol-da-to!!! En-lasu nin!!!

Timigulo surdige batis la parapeton de la foskavo per sia bastoneto kaj Totoĉjo sonore bojis. Nenia reago estis: Soldato kiel antaŭe amoplene metas en sia barbo unu haron al alia.

— Mi vidas, ke mi devas muĝi kiel en arbaro, — diris Leono.

Li pli firme sin apogis sur la piedojn, levis la kapon kaj eligis tian muĝegon, ke sonoris vitroj de la domoj, ektremis la floroj, elplaŭdis akvo el la basenoj, kaj scivolemaj gapuloj, kiuj demalproksime rigardis la strangan kompanion, diskuris diversflanken, ŝtopante la orelojn. Kaŝinte la kombilon kaj spegulon en la poŝon, Soldato klinis sin de-sur la muro kaj mire komencis pririgardi la venintojn. Kiam li rekonis inter ili Pordegan Gardiston, li ekspiris trankvile.

- Ĉu tio estas vi, Faramant? — demandis li. - Kio okazis?

— La afero jenas, Din Gior, — kolerete respondis Pordega Gardisto, — ke ni preskaŭ la tutan horduonon ne povis vin elvoki!

— Ah, nur duonon? — senzorge diris Soldato.- Do tio estas bagatelo. Pli bone diru al mi, kiuj estas kun vi?

— Ili estas alilandanoj kiuj volas viziti Grandegan Gudvin!

— Do ili eniru, — sopire diris Din Gior.- Mi raportos pri ili al Gudvin…

Li mallevis la ponton, kaj la vojaĝantoj, adiaŭinte Pordegan Gardiston, transiris la ponton kaj trafis en la palacon. Ili estis kondukitaj en la akceptejon. Soldato petis ilin viŝi la piedojn per verda tapiŝeto ĉe la eniro kaj proponis al ili sidiĝi en verdajn fotelojn.

— Sidu ĉi tie, sed mi venos al la pordo de la trona salono kaj raportos al Grandega Gudvin pri via alveno.

Post kelkaj minutoj Soldato revenis, kaj Elli demandis lin:

- Ĉu vi vidis Gudvin?

— Ho ne, mi neniam lin vidas! — sekvis la respondo. - Grandega Gudvin ĉiam parolas kun mi trans la pordo: verŝajne, li havas tiel teruran aspekton, ke Magiisto simple ne volas timigi la homojn. Mi raportis pri via alveno. Komence Gudvin ekkoleris kaj ne volis aŭskulti. Poste li subite komencis demandi pri tio kiel vi estas vestitaj. Kaj kiam li eksciis, ke vi havas la arĝentajn ŝuetojn, li eksterordinare ekinteresiĝis pri tio kaj diris, ke akceptos vin ĉiujn. Sed ĉiutage li allasas nur unu vizitanton — tio estas lia kutimo. Kaj ĉar vi loĝos ĉi tie kelkajn tagojn, li ordonis doni al vi ĉambrojn, por ke vi ripozu post la longa vojaĝo.

— Transdonu nian dankon al Grandega Gudvin, — respondis Elli.

La knabino decidis, ke Magiisto ne estas tiel terura, kiel oni diras, kaj li revenigos ŝin hejmen.

Din Gior fajfis en verdan fajfileton kaj venis bela junulino en verda silka robo. Ŝi havis belan glatan verdan haŭton, verdajn okulojn kaj luksajn verdajn harojn. Flita (ŝi havis tiun nomon) malalte riverencis al Elli kaj diris:

— Sekvu min, kaj mi kondukos vin en vian ĉambron.

Ili iris tra riĉaj ĉambroj, multfoje malsupreniĝis kaj leviĝis laŭ ŝtuparoj, kaj fine, Elli trafis en sian ĉambron. Tio estis la plej ĉarma kaj komforta ĉambro en la mondo, kun malgranda lito, kun fontano meze, el kiu eliĝis maldika akva striflueto, falanta en belan basenon. Certe, ĉi tie ĉio havis verdan koloron.

— Estu ĉi tie kvazaŭ hejme, — diris la junulino.- Grandega Gudvin akceptos vin morgaŭ matene.

Ŝi lasis Elli kaj diskondukis la aliajn vojaĝantojn en iliajn ĉambrojn. La ĉambroj estis bonege meblitaj kaj lokiĝis en la plej bona parto de la palaco.

Tamen ĉirkaŭa lukso ne impresis Timigulon. Kiam li trafis en sian ĉambron, li staris apud la pordo kun la plej indiferenta aspekto kaj staris samloke ĝis la mateno. La tutan nokton li gapis la al araneeto, kiu senzorge plektis sian reton kvazaŭ estis ne en la bela palaco, sed en malriĉa kabano de botisto.

Fera Hakisto, kvankam li kuŝiĝis sur la liton, tamen faris tion pro la kutimo de tiu tempo, kiam li estis karnosanga. Sed li ne dormis la tutan nokton, senĉese movante la kapon, brakojn kaj gambojn, por konvinkiĝi, ke ili ne rustiĝis.

Leono kun plezuro kuŝiĝus sur pajlan sternaĵon en malantaŭa korto, sed oni ne permesis tion. Li grimpis sur la liton, bulvolviĝis kvazaŭ kato, kaj ronkis tra la tuta palaco. Lian tondran ronkon akompanis maldika ronketo de Totoĉjo, kiu ĉi foje decidis loki sin kune kun sia forta amiko.

Загрузка...