Sabrodentaj tigroj

Ĉi-vespere ili iris longe kaj haltis por tranokti sub multbranĉa arbo. Fera Hakisto preparis hejtlignon kaj faris grandan lignofajron, apud kiu Elli fartis tre komforte. Ŝi invitis la amikojn por dividi la plezuron, tamen Timigulo kategorie rifuzis, foriris de la fajro malproksimen kaj atente zorgis por ke eĉ ne unu fajrero trafu lian kostumon.

— Mia pajlo kaj fajro — estas la aĵoj, kiuj ne povas esti najbaroj, — klarigis li.

Ankaŭ Timema Leono ne volis proksimiĝi al la lignofajro.

— Ni sovaĝaj bestoj ne tre ŝatas fajron, — diris Leono.- Poste, ĉar mi estas en via kompanio, Elli, mi, povas esti, alkutimiĝos. Sed nun ĝi min tro timigas ankoraŭ…

Nur Totoĉjo, ne timanta fajron, kuŝiĝis sur la genuojn de Elli, duonfermis siajn malgrandajn brilantajn okuletojn kaj ĝuis varmon. Elli poduone dividis kun Totoĉjo la lastan pecon da pano.

— Kion mi manĝos de nun? — demandis ŝi, ŝpareme kolektante la panerojn.

- Ĉu vi volas, ke mi kaptu en la arbaro damaon? — demandis Leono.- Vere, vi homoj, havas malbonan guston kaj preferas frititan viandon kontraŭ la kruda, sed vi povas friti ĝin en la braĝo.

— Ho, nur neniun murdu! — ekpetegis Fera Hakisto.- Mi tiel ploros pri la malfeliĉa damao, ke ĉioma oleo ne sufiĉos por lubriki mian vizaĝon…

— Kiel vi deziras, — grumblis Leono kaj foriris en la arbaron. Li revenis de tie ne baldaŭ, kuŝiĝis kun sata murmuro malproksime de la lignofajro kaj fiksis al la fajro siajn flavajn okulojn kun mallarĝaj fendetoj de pupiloj.

Por kio Leono iris en la arbardensejon neniu sciis. Li mem silentis kaj la aliaj ne demandis.

Ankaŭ Timigulo venis en la arbaron kaj li sukcesis trovi arbon sur kiu kreskis nuksoj. Li deŝiris ilin per siaj molaj neobeemaj fingroj. La nuksoj glitis el liaj manoj kaj li devis kolekti ilin sur herbo. En la arbaro estis mallume kvazaŭ en kelo kaj nur al Timigulo, kiu povas vidi nokte kaj tage, tio ne malhelpis. Sed kiam li kolektis la plenmanojn da nuksoj, ili subite falis el liaj manoj kaj li devis komenci ĉion denove. Tamen Timigulo kun plezuro kolektis la nuksojn ĉar timis veni al la fajro. Nur kiam li ekvidis, ke la lignofajro komencis estingiĝi, li proksimiĝis al Elli kun la korbo plena de nuksoj kaj la knabino dankis lin pro la laboro.

Matene Elli manĝis la nuksojn. Ŝi proponis ilin al Totoĉjo, sed la hundeto kun malŝato turnis la nazon: fruvekiĝinte li kaptis en la arbaro grasan muson (feliĉe Hakisto ne vidis tion).

La vojaĝantoj denove movis sin al Smeralda Urbo. Tiu ĉi tago donis al ili multe da aventuroj. Post preskaŭ unu horo ili haltis antaŭ ravino, kiu etendiĝis tra la arbaro dekstren kaj liven ĝis kie la okuloj vidis.

La ravino estis larĝa kaj profunda. Kiam Elli rampis al ĝia rando kaj ekrigardis malsupren, ŝi ekhavis vertiĝon kaj ŝi nevole reŝoviĝis malantaŭen. Sur la fundo de la abismo estis akraj ŝtonoj kaj inter ili susuris nevidebla fonto.

La deklivoj de la ravino estis vertikalaj. La vojaĝantoj staris malgaje, kaj al ili ŝajnis, ke la vojaĝo al Gudvin finiĝis kaj ili devas iri reen. Timigulo embarasite balancis la kapon, Fera Hakisto premis la manojn al la brusto, kaj Leono malgaje mallevis la muzelon.

— Do kion fari? — demandis Elli malespere.

— Mi ne povas imagi, — malgaje respondis Fera Hakisto, kaj Leono embarasite gratis la nazon per piedo.

Timigulo diris:

— Ho, kia granda kavo! Trans ĝin ni ne povas salti. Ĉi tie ni restos!

— Verŝajne, mi povas transsalti, — diris Leono, mezurinte perrigarde la distancon.

— Sekve vi transportos nin? — konjektis Timigulo.

— Mi provos, — diris Leono.- Kiu aŭdacas esti la unua?

— Verŝajne mi devas fari tion, — diris Timigulo. - Se vi falos, Elli disbatiĝos ĝismorte kaj al Fera Hakisto estos malbone. Sed mi ne kontuziĝos, estu trankvilaj!..

- Ĉu mi mem timas fali aŭ ne? — kolere interrompis Leono la babiladon de Timigulo.- Do, se nenion ni povas fari, mi saltos. Sidiĝu!

Timigulo grimpis sur lian dorson, kaj Leono premis sin ĉe la rando de la fendego, preparante sin al salto.

— Kial vi ne kurstartas? — demandis Elli.

— Tio ne estas la leona moro. Ni saltas de samloke.

Li faris grandegan salton kaj sukcese transsaltis en la alian flankon. Ĉiuj ekĝojis, kaj Leono desidiginte Timigulon tuj saltis reen.

Poste sursidiĝis Elli. Tenante Totoĉjon per unu mano, per la alia ŝi kroĉiĝis al la rigida kolhararo de Leono. Elli ekflugis en aeron, kaj al ŝi ŝajnis, ke ŝi denove supreniĝas en Murdanta Dometo. Sed ŝi ne sukcesis ektimi ĉar tuj atingis la solidan teron.

La lasta estis transportita Fera Hakisto, kiu apenaŭ ne perdis dum la salto sian ĉapel-funelon.

Post kiam Leono ripozis, la vojaĝantoj movis sin pluen laŭ la vojo, pavimita per flavaj brikoj. Elli konjektis, ke la ravino aperis, verŝajne, pro tertremo, post kiam oni konstruis la vojon en Smeraldan Urbon. Elli aŭdis, ke pro la tertremoj en la tero povas aperi krevaĵoj. Vere, la patro ne rakontis al ŝi pri tiaj grandegaj krevaĵoj, sed ja la lando de Gudvin estis tute neordinara kaj ĉio en ĝi estis ne tia, kiel en la alia mondo.

Post la ravino laŭ ambaŭ flankoj de la vojo etendiĝis pli malgaja arbaro kaj iĝis mallume. El la densejo aŭdiĝis obtuza snufo kaj longsona muĝo. La vojaĝantoj eksentis teruron, kaj Totoĉjo kaŝis sin inter la gamboj de Leono, ĉar opiniis nun, ke Leono estas pli forta ol Fera Hakisto. Timema Leono informis la kunulojn, ke en ĉi tiu arbaro loĝas sabrodentaj tigroj.

— Kio estas tiuj bestoj? — sciiĝis Fera Hakisto.

— Ili estas teruraj monstroj, — timeme flustris Leono. - Ili estas multe pli grandaj ol la aliaj tigroj, loĝantaj en la aliaj partoj de la lando. El iliaj supraj makzeloj eliĝas kojnodentoj kvazaŭ sabroj. Per tiuj kojnodentoj la tigroj povas trapiki min kvazaŭ katidon… Mi terure timas la sabrodentajn tigrojn…

Ĉiuj tuj iĝis silentemaj kaj komencis pli atente paŝi sur flavaj brikoj.

Elli diris flustre:

— Mi legis en libro, ke la sabrodentaj tigroj loĝis en Kansaso en la antikva tempo, sed poste ĉiuj mortis, sed ĉi tie, verŝajne, ili loĝas ĝis nun…

— Jes, ili loĝas, bedaŭrinde, — eldiris Timema Leono. - Mi vidis unu demalproksime kaj poste malsanis pro teruro…

— Dum ĉi tiu parolado la vojaĝantoj subite venis al sekva ravino, kiu okazis pli larĝa kaj profunda ol la unua. Rigardinte ĝin, Leono rifuzis salti: tio estis ne por liaj fortoj. Ĉiuj staris silente, ne sciante kion fari. Subite Timigulo diris:

— Jen sur la rando kreskas granda arbo. Hakisto dehaku ĝin tiel, ke ĝi falu trans la abismon kaj ni ekhavos ponton.

— Estas bone elpensite! — admiris Leono. - Oni povas opinii, ke vi tamen havas cerbon en la kapo.

— Ne, — modeste eldiris Timigulo, por ĉiu okazo tuŝinte la kapon. - Mi simple rememoris, ke la samon faris Fera Hakisto, kiam ni savis Elli de Hommanĝulo.

Per kelkaj fortaj batoj de la toporo Fera Hakisto duonhakis la arbon, kaj poste ĉiuj vojaĝantoj, inkluzive Totoĉjon, sin apogis al la trunko, iu per la manoj, iu per piedoj kaj frunto. La arbo krakis kaj ĝia pinto falis sur la alian flankon de la ravino.

— Hura! — kune kriis ĉiuj.

Sed apenaŭ la vojaĝantoj ekiris laŭ la trunko, apogante sin per la branĉoj, tuj el la arbaro aŭdiĝis longsona muĝo kaj al la ravino elkuris du furiozaj bestoj kun kojnodentoj, elŝoviĝantaj el la faŭkoj, kvazaŭ brilantaj blankaj sabroj.

— La sabrodentaj tigroj… — flustris Leono, tremante kvazaŭ folio.

— Trankviliĝu! — kriis Timigulo. - Transiru!

Leono, irante malantaŭ ĉiuj, turnis sin al la tigroj kaj eligis tian ekskluzivan muĝon, ke Elli pro timo apenaŭ ne falis en la abismon. La monstroj haltis kaj rigardis al Leono, ne komprenante, kiel tia malgranda besto povas tiel laŭte muĝi.

Tiu prokrasto donis eblecon al la vojaĝantoj transiri la ravinon, kaj Leono per tri saltoj atingis ilin. La sabrodentaj tigroj ekvidis, ke la ĉasaĵo forkuras kaj enpaŝis sur la ponton. Ili iris laŭ la arbo, de tempo al tempo haltis, mallaŭte sed minace muĝis kaj brilis per la blankaj kojnodentoj. Ilia aspekto estis tiel terura, ke Leono diris al Elli:

— Ni pereos! Kuru, sed mi provos deteni tiujn bestiojn. Bedaŭrinde mi ne sukcesis ricevi de Gudvin almenaŭ iomete da braveco! Tamen mi batalos ĝis la morto.

En la pajlan kapon de Timigulo ĉi-tage venis brilaj pensoj. Puŝinte Hakiston li kriis:

— Haku la arbon!

Fera Hakisto ne longe atendis. Li faris per sia grandega toporo tiajn furiozajn batojn, ke post du-tri svingoj li dishakis la pinton de la arbo kaj la trunko sen la apogo brue falis en la abismon.

La grandegaj bestoj falis kun ĝi kaj disbatiĝis sur akraj ŝtonoj sur la fundo de la ravino.

— Uf! — diris Leono kun profunda ekspiro pro trankviliĝo kaj solene donis al Timigulo piedon. - Dankon! Ni ankoraŭ vivos, ĉar mi preskaŭ adiaŭis al la vivo. Ne tre agrable estas trafi sur la dentojn de tiuj monstroj! Ĉu vi aŭdas kiel batas mia koro?

— Ve! — malgaje sopirĝemis Fera Hakisto. - Mi volus, ke ankaŭ mia koro tiel batu!

La amikoj hastis lasi la malĝojan arbaron, el kiu povis elsalti aliaj sabrodentaj tigroj.

Sed Elli tiel laciĝis kaj ektimis, ke ne povis iri. Leono sidigis ŝin kaj Totoĉjon sur sian dorson kaj la vojaĝantoj rapide iris antaŭen. Kiel ili ekĝojis vidinte baldaŭ, ke la arbaro iĝas pli maldensa kaj la arboj pli maldikaj! La suno per la gajaj radioj lumigis la vojon, kaj baldaŭ la vojaĝantoj venis al bordo de larĝa kaj rapidflua rivero.

— Nun ni povas trankviliĝi, — ĝoje diris Leono. - La tigroj neniam eliras el sia arbaro: ĉi tiuj bestegoj ial timas vastan spacon…

Ĉiuj sopirĝemis libere, tamen aperis nova problemo.

— Kiel ni transiros? — diris Elli, Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totoĉjo, kaj ĉiuj kune ekrigardis al Timigulo — ili jam konvinkiĝis, ke liaj saĝo kaj kapabloj kreskas ĉiuhore.

Flatita per komuna atento, Timigulo faris gravan aspekton kaj tuŝis per fingro la frunton. Pensis li ne tre longe.

— Ja akvo ne estas la solida tero, kaj la solida tero ne estas akvo! — grave eldiris li. - Trans la riveron ni ne povas iri perpiede, sekve…

— Sekve? — demandis Elli.

— Sekve, Fera Hakisto devas fari floson kaj ni transflosos la riveron!

— Kiel saĝa vi estas! — admire ekkriis ĉiuj.

— Ne, mi ankoraŭ ne estas saĝa, sed nur sin-don-em-a, — oponis Timigulo.- Kiam mi ricevos de Gudvin cerbon, tiam mi ĉesos esti sin-don-em-a kaj fariĝos saĝa.

Hakisto komencis haki arbojn kaj forta Leono tiris ilin al la rivero. Elli kuŝiĝis ripozeti surherbe. Timigulo laŭ sia kutimo ne sidis samloke. Li promenis laŭborde kaj trovis ĉi tie arbojn kun maturaj fruktoj. La vojaĝantoj decidis aranĝi ĉi tie dormlokon.

Elli vespermanĝis per bongustaj fruktoj kaj ekdormis gardata de siaj fidelaj amikoj kaj ensonĝe vidis la miraklan Smeraldan Urbon kaj Grandegan Magiiston Gudvin.

Загрузка...