Mirindaj transformiĝoj de Magiisto Gudvin

Matene Flita lavis kaj kombis Elli kaj kondukis ŝin en la tronan salonon de Gudvin.

En la halo apud la trona salono kolektiĝis la kortegaj damoj kaj kavaliroj en luksaj kostumoj. Gudvin neniam eliris al ili kaj neniam akceptis ilin en sia ĉambro. Tamen dum multaj jaroj ili ĉiun matenon pasigis en la palaco, mokante kaj klaĉante; ili nomis tion la kortega servo kaj tre fieris pri ĝi.

La korteganoj rigardis al Elli kun miro kaj, rimarkinte ŝiajn arĝentajn ŝuetojn, klinis sin antaŭ ŝi ĝis la planko.

— Feino… Feino… Ŝi estas Feino… — aŭdeblis la flustro.

Unu el la plej kuraĝaj korteganoj proksimiĝis al Elli kaj, senĉese riverencante, demandis:

— Mi kuraĝas demandi, kara sinjorino Feino, ĉu vi vere havos aŭdiencon ĉe Gudvin la Terura?

— Jes, Gudvin volas min vidi, — modeste demandis Elli.

En la amaso traflugis mirbruo. Ĉi-tempe sonoris tintilo.

— La signalo! — diris Flita.- Gudvin postulas vin en la tronan salonon.

Soldato malfermis la pordon. Elli nekuraĝe eniris kaj trafis en mirindan lokon. La trona salono de Gudvin estis ronda kun alta volba plafono; kaj ĉie — sur la planko, plafono, muroj — brilis sennombraj juvelaj ŝtonoj.

Elli rigardis antaŭen. En la centro de la ĉambro staris la trono el verda marmoro, brilanta per smeraldoj. Kaj sur ĉi tiu trono kuŝis grandega Viva Kapo, nur kapo, sen korpo…

Kapo havis tian sugestan aspekton, ke Elli estis konsternita. La vizaĝo de Kapo estis glata kaj polurbrilanta, kun pufaj vangoj, kun grandega nazo, kun ampleksaj firme kunpremitaj lipoj. La nuda kranio brilis kvazaŭ konveksa spegulo. Kapo ŝajnis kvazaŭ senviva: nek sulko estis sur la frunto, nek falto ĉe la lipoj, kaj sur la tuta vizaĝo vivaj estis nur la okuloj. Ili kun nekomprenebla lerteco turniĝis kaj direktiĝis plafonen. Kiam la okuloj moviĝis, en silento de la salono aŭdeblis knaro, kaj tio konsternis Elli.

La knabino rigardis al la nekomprenebla moviĝo de la okuloj kaj tiel embarasiĝis, ke forgesis saluti Kapon.

— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min?

Elli rimarkis, ke la buŝo de Kapo ne moviĝas kaj la voĉo, nelaŭta kaj eĉ agrabla, aŭdiĝas kvazaŭ deflanke.

La knabino vigliĝis kaj respondis:

— Mi estas Elli, malgranda kaj malforta. Mi alvenis demalproksime kaj petas vin helpi.

La okuloj denove turniĝis kaj fiksiĝis rigardante flanken; ŝajnis, ke ili deziras rigardi al Elli, sed ne povas.

La voĉo demandis:

— De kie vi prenis la arĝentajn ŝuetojn?

— El la kaverno de la malica sorĉistino Gingema. Sur ŝin falis mia dometo kaj dispremis ŝin, kaj nun la karaj Maĉuloj estas liberaj…

- Ĉu la Maĉuloj estas liberigitaj? — vigliĝis la voĉo. - Kaj Gingema ne ekzistas plu? Tio estas agrabla novaĵo! — La okuloj de Viva Kapo ekturniĝis kaj, fine, direktiĝis al Elli. - Sed kion vi volas de mi?

— Revenigu min en la patrujon, en Kansason, al la paĉjo kaj panjo…

- Ĉu vi estas el Kansaso? — interrompis ŝin la voĉo, kaj en ĝi aŭdiĝis la bonaj homaj voĉtonoj.- Kaj kiel nun estas tie… — Sed la voĉo subite eksilentis, kaj la okuloj turniĝis flanken de Elli.

— Mi estas el Kansaso, — ripetis la knabino.- Kaj kvankam via lando estas bonega, sed mi ne ŝatas ĝin, — kuraĝe daŭrigis ŝi. Ĉi tie ĉiupaŝe estas danĝeroj.

— Sed kio okazis al vi? — interesiĝis la voĉo.

— Dumvoje min atakis Hommanĝulo. Li formanĝus min, se al mi ne helpus miaj fidelaj amikoj, Timigulo kaj Fera Hakisto. Poste nin persekutis sabrodentaj tigroj… Kaj poste ni trafis en teruran papavan kampon… Ho, tio estis vera dorma regno! Mi, Leono kaj Totoĉjo ekdormis tie. Kaj se ne helpus Timigulo kaj Fera Hakisto, kaj ankoraŭ la musoj, ni ĉiuj dormus tie ĝis nun, ĝis ni mortus… Sed por ĉion rakonti ne sufiĉos la tuta tago. Kaj nun mi petas vin, bonvolu plenumi tri intimajn dezirojn de miaj amikoj, kaj kiam vi ilin plenumos, vi devos revenigi min hejmen.

— Sed kial mi devas revenigi vin hejmen?

- Ĉar tio estas skribita en la magia libro de Villina…

— Ah, tiu estas bona sorĉistino el Flava Lando, mi aŭdis pri ŝi, — diris la voĉo. Ŝiaj aŭguroj ne ĉiam plenumiĝas.

— Kaj krome, — daŭrigis Elli, — ĉar la fortaj devas helpi al la malfortaj. Vi estas grandega saĝulo kaj magiisto, sed mi estas mallerta malgranda knabino.

— Vi estis sufiĉe forta por murdi la malican sorĉistinon, — oponis Kapo.

— Tion faris la sorĉo de Villina, — simple respondis la knabino.- Tio ne estas mia merito.

— Jen estas mia respondo, — diris Viva Kapo, kaj ĝiaj okuloj ekturniĝis tiel rapide, ke Elli time krietis.- Mi nenion faras senpage. Se vi deziras uzi mian magian arton, por reveni hejmen, vi devas fari tion, kion mi ordonos al vi.

La okuloj de Kapo palpebrumis multfoje laŭvice. Malgraŭ timo, Elli kun intereso observis la okulojn kaj atendis kion ili faros plu. La moviĝoj de la okuloj tute ne konformiĝis al la vortoj de Kapo kaj al la voĉtono, kaj al la knabino ŝajnis, ke la okuloj vivas memstare.

Kapo atendis demandon.

— Sed kion mi faru? — demandis mirigita Elli.

— Liberigu Violan Landon de la potenco de la malica sorĉistino Bastinda, — respondis Kapo.

— Tamen mi ne povas! — ekdiris Elli time.

— Sed vi liberigis la Maĉulojn kaj sukcesis ricevi la magiajn arĝentajn ŝuetojn de Gingema. Restas nur unu malica sorĉistino en mia regno, kaj sub ŝia potenco suferas la kompatindaj, nekuraĝaj Palpebrumuloj, la loĝantoj de Viola Lando. Ankaŭ ili bezonas liberon…

— Sed kiel mi faros tion? — demandis Elli.- Ja mi ne povas murdi sorĉistinon Bastinda!

— Hm, hm… — la voĉo iomete eksilentis.- Tio ne gravas por mi. Eblas ŝovi ŝin en kaĝon, eblas forpeli ŝin el Viola Lando, eblas… Do, finfine, vi — ekkoleris la voĉo, — vi surloke ekvidos, kion eblas fari! Gravas nur liberigi la Palpebrumulojn el ŝia potenco, kaj, laŭ viaj rakontoj pri vi mem kaj pri viaj amikoj, vi povas kaj devas fari tion. Tion diris Gudvin, la Grandega kaj Terura, kaj lia vorto estas leĝo!

La knabino ekploris.

— Vi postulas de ni ion neeblan!

- Ĉiu rekompenco devas esti meritita, — sektone kontraŭdiris Kapo.- Jen estas mia lasta vorto: vi revenos en Kansason al la patro kaj patrino, kiam vi liberigos la Palpebrumulojn. Memoru, ke Bastinda estas sorĉistino potenca kaj malica, terure potenca kaj malica, kaj necesas senigi ŝin de la sorĉa forto. Iru kaj ne revenu al mi ĝis vi plenumos vian taskon.

La malgaja Elli lasis la tronan salonon kaj revenis al la amikoj, kiuj maltrankvile atendis ŝin.

— Nenia espero estas! — diris la knabino kun larmoj.- Gudvin ordonis al mi senigi la malican Bastinda de la sorĉa forto, sed mi tion neniam sukcesos!..

Ĉiuj ĉagreniĝis kaj neniu povis konsoli Elli. Ŝi iris en sian ĉambron kaj ploris ĝis ekdormis.

Sekvamatene la verdbarba Soldato venis por Timigulo.

— Sekvu min, vin atendas Gudvin.

Timigulo eniris la tronan salonon kaj ekvidis sur la trono belegan Maran Virinon kun brilanta fiŝa vosto. La vizaĝo de Virino estis senmova kvazaŭ masko, la okuloj rigardis unuflanken, Virino svingis ventumilon, farante per brako unuformajn mekanikajn movojn.

Timigulo atendis vidi Vivan Kapon kaj embarasiĝis, sed poste ekkuraĝis kaj respekteme riverencis. Mara Virino diris per agrabla malalta voĉo, kiu sonis, ŝajne, de flanko:

— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio venis al mi?

— Mi estas timigilo, ŝtopita per pajlo, — respondis Timigulo.- Mi petas vin doni al mi cerbon por mia pajla kapo. Tiam mi similos ĉiujn homojn en via regno, kaj tio estas la plej intima mia deziro!

— Kial vi petas pri tio min?

- Ĉar vi estas saĝa, kaj neniu, krom vi, helpos min.

— Mi ne disdonas la favoron senpage, — respondis Mara Virino.- Kaj jen estas mia respondo: senigu Bastinda de la sorĉa forto, kaj mi donos al vi tiom da cerbo, bonega cerbo, ke vi fariĝos la plej saĝa homo en la regno de Gudvin.

— Sed vi la samon ordonis al Elli! — mire diris Timigulo.

— Por mi ne gravas kiu faros tion, — respondis la voĉo. - Tamen sciu: dum la Palpebrumuloj restas la sklavoj de Bastinda, via peto ne plenumiĝos. Iru kaj meritu la cerbon.

Timigulo malgaje plandis al la amikoj kaj rakontis al ili, kiel lin akceptis Gudvin.

Ĉiuj miris, kiam eksciis, ke Gudvin aperis antaŭ Timigulo en la aspekto de la belega Mara Virino.

Sekvatage Soldato elvokis Feran Hakiston. Kiam li venis en la tronan salonon, portante sur ŝultro la toporon, kiun neniam lasis, li ekvidis nek Vivan Kapon, nek Maran Virinon. Sur la trono amasiĝis monstra besto. Lia muzelo estis kvazaŭ rinocera, kaj sur ĝi estis dislokitaj ĉirkaŭ dek okuloj, stulte rigardantaj diversflanken. Dek du diversampleksaj piedoj pendis de la mallerta korpo. La haŭto de la besto ie estis kovrita de vila hararo; ie estis nuda kaj sur ĝia kruda griza surfaco elŝoviĝis verukaj tuberoj.

Pli malagrabla monstro ne estus imagebla. La koro de ĉiu homo vidanta ĝin ekbatus pro teruro. Sed Hakisto ne havis koron, tial li ne ektimis kaj ĝentile salutis la monstron. Tamen li forte seniluziiĝis, ĉar atendis vidi Gudvin en la aspekto de la belega Virino, kiu, laŭ la opinio de Hakisto, pli baldaŭ donus al li koron.

— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! — ekmuĝis la besto per voĉo, kiu eliĝis ne el la faŭko de la besto, sed el malproksima angulo de la ĉambro.- Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min?

— Mi estas Hakisto farita el fero. Mi ne havas koron kaj ne povas ami. Donu al mi koron, kaj mi amos same kiel la aliaj homoj. Tio estas mia la plej intima deziro.

— Nur deziroj kaj deziroj! Vere, por plenumi ĉiujn viajn intimajn dezirojn, mi devas tage kaj nokte sidi antaŭ miaj magiaj libroj.- Kaj post paŭzo la voĉo aldonis: — Se vi volas havi koron, perlaboru ĝin!

— Kiel?

— Kaptu Bastinda, enigu ŝin en ŝtonan karceron! Vi ricevos la plej grandan, la plej bonan kaj la plej plenaman koron en la regno de Gudvin! — elmuĝis la monstro.

Fera Hakisto ekkoleris kaj paŝis antaŭen prenante la toporon de la ŝultro. La ago de Hakisto estis tiel rapida, ke la besto ektimis. Ĝi kolere jelpis:

— Tuj haltu! Ankoraŭ unu paŝo kaj por vi kaj viaj amikoj estos malbone!

Fera Hakisto konfuzite lasis la tronan salonon kaj hastis kun la malbona informo al siaj amikoj.

Timema Leono kolere diris:

— Malgraŭ ke mi estas poltrono, mi devas mezuri la fortojn kun Gudvin. Se li aperos en la aspekto de Besto mi muĝegos kiel al la sabrodentaj tigroj kaj timigos ĝin. Se li akceptos la aspekton de Mara Virino, mi kaptos ŝin kaj parolos kun ŝi laŭ mia kutimo. Sed pli bone, ke li estu Viva Kapo, — mi rulus ĝin de unu angulo al alia kaj suprenĵetus ĝin, kvazaŭ pilkon ĝis ĝi plenumus niajn dezirojn.

Sekvamatene estas la vico de Leono iri al Gudvin, sed kiam li venis en la tronan salonon, tiam li desaltis kun mirego: super la trono ŝvebis kaj brilegis Fajra Globo. Leono duonfermis la okulojn.

El angulo eksonis la voĉo:

— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj kial vi tedas min?

— Mi estas Timema Leono! Mi volus ricevi de vi iomete da braveco, por fariĝi la reĝo de la bestoj, kiel ĉiuj min nomas.

— Helpu forpeli Bastinda el Viola Lando, kaj la tuta braveco, kiu estas en la palaco de Gudvin, estos via! Sed, se vi ne faros tion, vi ĉiam restos poltrono. Mi ensorĉos vin, kaj vi timos eĉ la musojn kaj ranojn!

Incitita Leono komencis ŝteliri al Globo, por kapti ĝin, sed li eksentis tian varmegon, ke ekmuĝis kaj kunpreminte la voston forkuris el la salono. Li revenis al la amikoj kaj rakontis pri la akcepto, kiun aranĝis al li Gudvin.

— Kio okazos al ni plue? — malgaje demandis Elli.

— Nenio restas, krom provi plenumi la ordonon de Gudvin, — diris Leono.

— Sed kio okazos, se ni ne sukcesos? — oponis la knabino.

— Mi neniam ricevos bravecon, — respondis Leono.

— Mi neniam ricevos cerbon, — diris Timigulo.

— Mi neniam ricevos koron, — aldonis Hakisto.

— Kaj mi neniam revenos hejmen, — eldiris Elli kaj ekploris.

— Kaj la najbara Hektoro la tutan vivon konfirmos, ke mi forkuris de la farmejo nur pro tio, ke ektimis la decidan batalon kontraŭ li, — finis Totoĉjo.

Poste Elli viŝis la larmojn kaj diris:

— Mi provos! Sed mi certas, ke eĉ por ĉiuj bonoj de la mondo, mi ne aŭdacos levi manon kontraŭ Bastinda.

— Mi iru kun vi, — diris Leono.- Kvankam mi estas tro timema por helpi al vi en la lukto kontraŭ la malica sorĉistino, sed eble mia helpo estos utila por vi.

— Ankaŭ mi iru, — diris Timigulo.- Kvankam mi per nenio povas esti utila: ĉar mi estas tro stulta!

— Mi ne havas sufiĉe da fortoj por ofendi Bastinda, malgraŭ ke ŝi estas treege aĉa virino, — diris Fera Hakisto.- Sed se vi iros, mi, certe, iru kun vi, amikoj!

— Do, Totoĉjo, — grave deklaris la hundeto, — Totoĉjo, certe, neniam lasas la amikojn en embaraso.

Elli fervore dankis la fidelajn amikojn.

Ili decidis foriri frumatene morgaŭ.

Fera Hakisto akrigis la toporon, zorgeme lubrikis ĉiujn artikojn kaj plenigis ĝis la kovrilo la lubrikilon per la plej bona oleo. Timigulo petis ŝtopi lin per freŝa pajlo. Elli trovis penikon kaj farbojn kaj renovigis liajn okulojn, buŝon kaj orelojn, kiuj senkoloriĝis pro polvo kaj suno. Flita plenigis la korbon de Elli per bongustaj manĝaĵoj. Ŝi kombis la hararon de Totoĉjo kaj ligis al lia kolo arĝentan tintilon.

Frumatene ilin vekis krio de verda koko, kiu loĝis en la malantaŭa korto.

Загрузка...