Elli en kaptiteco de Hommanĝulo

La arbaro plidensiĝis. Branĉoj de la arboj plektiĝis supre kaj ne tralasis la sunradiojn. Sur la vojo, pavimita per flavaj brikoj, estis duonmallumo.

Ili iris ĝis malfrua vespero. Elli tre laciĝis, kaj Fera Hakisto prenis ŝin sur la manojn. Timigulo sin trenis malantaŭe, kliniĝante de la topora pezo.

Finfine ili haltis por tranokto. Fera Hakisto faris por Elli komfortan kabanon el branĉoj. Li kaj Timigulo sidis la tutan nokton ĉe la eniro, fiksaŭskultante la spiradon de la knabino kaj gardante ŝian dormon.

La novaj amikoj mallaŭte konversaciis. La konversacio estis tre utila por Timigulo. Malgraŭ la manko de cerbo li bone memoris novajn vortojn kaj malpli ofte eraris en parolado.

Matene denove ili ekvojaĝis. La vojo iĝis pli gaja: la arboj denove delokiĝis flanken kaj la suno brile lumigis la flavajn brikojn.

Evidente iu zorgis pri la vojo ĉi tie: la branĉeroj kaj branĉoj, faligitaj de vento, estis kunigitaj kaj akurate metitaj sur la vojrandojn.

Subite Elli rimarkis antaŭe foston kun tabulo, sur kiu estis skribite:

VOJAĜANTO, RAPIDU!

POST LA VOJTURNO

PLENUMIĜOS ĈIUJ VIAJ DEZIROJ!

Elli legis la skribaĵon kaj ekmiris:

— Kio tio estas? Ĉu mi tuj de ĉi tie trafos en Kansason, al la paĉjo kaj panjo?

— Kaj ĉu mi, — alparolis Totoĉjo, — batos la najbaran hundeton Hektoro, tiun fanfaronulon, kiu asertis, ke li estas pli forta ol mi?

Elli ekĝojis, forgesis ĉion en la mondo kaj ĵetis sin antaŭen. Totoĉjo postsekvis ŝin kun gaja bojo.

Fera Hakisto kaj Timigulo, malatentaj pro la sama disputo: kio estas pli utila ĉu koro aŭ cerbo — ne rimarkis, ke Elli forkuris, kaj trankvile iris laŭ la vojo. Subite ili ekaŭdis krion de la knabino kaj koleran bojon de Totoĉjo. La amikoj impetis al la loko de la akcidento kaj sukcesis rimarki kiel inter la arboj preterkuris iu vila kaj malhela kaj kaŝis sin en la arbardensejo. Ĉe arbo kuŝis sensenta Totoĉjo kaj el liaj nazotruoj fluetis la sango.

— Kio okazis? — kun ĉagreno demandis Timigulo. - Verŝajne, sovaĝa besto forportis Elli…

Fera Hakisto nenion diris: li akrevide rigardis antaŭen kaj minace svingis per sia granda toporo.

— Kvirr… kvirr… — subite aŭdiĝis moka kvivito de Sciuro de-sur la pinto de alta arbo. - Kio okazis? Du grandaj fortaj viroj lasis malgrandan knabinon, kaj ŝin forportis Hommanĝulo!

— Hommanĝulo? — demandis Fera Hakisto. - Mi ne aŭdis, ke en ĉi tiu arbaro loĝas Hommanĝulo.

— Kvirr… kvirr… ĉiu formiko en la arbaro scias pri li. Ve, figardistoj vi estas! Vi ne povis prizorgi la malgrandan knabinon! Nur la nigra besteto kuraĝe defendis ŝin kaj mordis Hommanĝulon, sed tiu frapis lin per sia grandega piedo kaj li, verŝajne, mortos…

Sciuro ŝutis al la amikoj tiajn mokojn, ke ili ekhontis.

— Necesas savi Elli! — ekkriis Timigulo.

— Jes, jes! — fervore diris Fera Hakisto.- Elli savis nin, kaj ni devas forpreni ŝin de Hommanĝulo. Alie mi mortos de ĉagreno… — Kaj larmoj glitis sur la vangoj de Fera Hakisto.

— Kion vi faras! — maltrankvile kriis Timigulo, viŝante liajn larmojn per naztuko. - La lubrikilo estas ĉe Elli!

— Se vi volas savi la malgrandan knabinon, mi montros al vi, kie loĝas Hommanĝulo, kvankam mi tre timas lin, — diris Sciuro.

Fera Hakisto karese metis Totoĉjon sur molan muskon kaj diris:

— Se ni sukcesos reveni, ni zorgos pri li… — kaj li turnis sin al Sciuro. - Konduku nin!

Sciuro saltadis tra la arboj, la amikoj hastis post ĝi. Kiam ili atingis la arbarinternon, aperis griza murego.

La kastelo de Hommanĝulo situis sur monteto. Ĝin ĉirkaŭis alta murego, sur kiun ne povus grimpi eĉ kato. Antaŭ la murego estis plenakva foskavo. Forŝtelinte Elli Hommanĝulo levis moveblan ponton kaj fermis feran pordegon per du rigliloj.

Hommanĝulo loĝis sola. Antaŭe li havis ŝafojn, bovojn kaj ĉevalojn, kaj krom tio multe da servistoj. Tiam preter la kastelo en Smeraldan Urbon ofte iris vojaĝantoj, Hommanĝulo atakis ilin kaj formanĝis. Poste la Maĉuloj eksciis pri Hommanĝulo kaj la trafiko laŭ la vojo malaperis.

Hommanĝulo komencis dezertigi la kastelon: komence li formanĝis la ŝafojn, bovojn kaj ĉevalojn, poste li turnis sin al la servistoj kaj formanĝis ilin unu post alia. Dum la lastaj jaroj Hommanĝulo kaŝis sin en la arbaro, kaptis nesingardemajn leporojn kaj manĝis ilin kun la haŭto kaj ostoj.

Hommanĝulo ege ĝojis, ke kaptis Elli, kaj decidis aranĝi por si veran festenon. Li portis la knabinon en la kuirejon, ŝnuris ŝin kaj metis sur la kuirtablon, kaj poste komencis akrigi grandan tranĉilon.

"Klink… klink…" — sonoris la tranĉilo.

Kaj Hommanĝulo murmuris:

— Ba-ga-ra! Bonega estas la kaptaĵo! Do tuj mi frandos ĝissate, ba-gar-ra! — Hommanĝulo estis tiel kontenta, ke eĉ parolis kun Elli: — Ba-ga-ra! Sed kiel saĝe mi elpensis pendigi la tabulon kun la skribaĵo! Ĉu vi opiniis, ke mi vere plenumos viajn dezirojn? Atendu plu! Mi speciale tion faris por allogi tiajn naivulojn, kiel vi! Ba-gar-ra!

Elli ploris kaj petis Hommanĝulon indulgi ŝin, sed li ne aŭskultis kaj daŭrigis akrigi la tranĉilon.

"Klink… klink… klink…"

Kaj jen Hommanĝulo levis la tranĉilon super la knabino. Ŝi en teruro fermis la okulojn. Tamen Hommanĝulo mallevis manon kaj oscedis.

— Ba-ga-ra! Mi laciĝis akrigi ĉi tiun grandan tranĉilon! Do venu mi ripozi por unu aŭ kelkaj horoj. Manĝo post dormo estas pli agrabla.

Hommanĝulo venis en la dormejon kaj baldaŭ lia ronko tondris tra la tuta kastelo kaj eĉ aŭdeblis en la arbaro.

Fera Hakisto kaj Timigulo staris embarasitaj antaŭ la foskavo, plena de akvo.

— Mi povas tranaĝi, — diris Timigulo, sed la akvo forlavos miajn okulojn, orelojn kaj buŝon, kaj mi iĝos blinda, surda kaj muta.

— Sed mi dronos, — elparolis Fera Hakisto, — ja mi estas tre peza. Eĉ se mi eliros el la akvo mi tuj rustiĝos, sed la lubrikilo mankas.

Tiel ili staris, pensante, sed subite ekaŭdis la ronkadon de Hommanĝulo.

— Necesas savi Elli dum li dormas, — diris Fera Hakisto.- Atendu, mi ion elpensis! Ni tuj transiros la foskavon.

Li forhakis altan arbon kun branĉforko en la pinto, kaj ĝi falis sur la kastelan muregon kaj firme kuŝiĝis sur ĝin.

— Grimpu! — diris li al Timigulo.- Vi estas malpli peza ol mi.

Timigulo venis al la ponto, sed ektimis kaj retiriĝis.

Sciuro ne eltenis kaj unumomente trakuris laŭ la arbo sur la muregon.

— Kvirr… kvirr… Eh, vi estas timulo! — kriis ĝi.- Rigardu, kiel mi tion faris! — Sed rigardante tra fenestron de la kastelo, ĝi eĉ hokriis de ekscitiĝo.- La knabino kuŝas ŝnurita sur la kuirtablo… Apud ŝi estas granda tranĉilo… La knabino ploras… Mi vidas, ke el ŝiaj okuloj glitas larmoj…

Ekaŭdinte tiun informon, Timigulo forgesis pri la danĝero kaj apenaŭ ne pli rapide ol Sciuro surgrimpis la muregon.

— Ho! — nure diris li, kiam ekvidis la palan vizaĝon de Elli, kaj kvazaŭ sako falis en la korton.

Antaŭ ol li leviĝis, Sciuro saltis sur lian dorson, trakuris la korton, trapenetris la kradon de la fenestro kaj komencis ronĝi la ŝnuron, per kiu estis ligita Elli.

Timigulo malfermis la pezajn riglilojn de la pordego kaj mallevis la moveblan ponton, kaj Fera Hakisto venis en la korton, kruele turnante siajn okulojn kaj bataleme svingante la grandan toporon.

Li ĉion ĉi faris por timigi Hommanĝulon, se tiu vekiĝos kaj eliros en la korton.

- Ĉi tien! Ĉi tien! — kvikis Sciuro el la kuirejo kaj la amikoj ĵetis sin al ĝia voko.

Fera Hakisto enmetis la pinton de la toporo en la fendon inter la pordo kaj fosto, premis ĝin kaj — trah! — la pordo forrompiĝis de la ĉarniroj. Elli saltis de-sur la tablo, kaj la tuta kvaropo — Fera Hakisto, Timigulo, Elli kaj Sciuro — kuris el la kastelo en la arbaron.

Fera Hakisto haste tiel piedfrapis sur la ŝtonaj platoj de la korto, ke vekis Hommanĝulon. Hommanĝulo saltis el la dormejo, ekvidis, ke la knabino malaperis kaj ĵetis sin en persekuton.

Hommanĝulo estis ne alta, sed tre dika. Lia kapo similis kaldronon, kaj la korpo — barelon. Li havis longajn kvazaŭ gorilajn brakojn, kaj liaj piedoj estis vestitaj en altajn botojn kun dikaj plandumoj. Li vestis sin en vilan mantelon el bestaj feloj. Sur la kapon anstataŭ kaskon Hommanĝulo metis grandan kupran kaserolon kun anso malantaŭe kaj armis sin per grandega klabo, sur kies pinto estis tubero kovrita per akraj najloj.

Li kolere muĝegis kaj liaj botegoj tondris: "Top-top-top…" kaj akraj dentoj frapis: "Klac-klac-klac…"

— Ba-gar-ra! Vi ne eskapos, trompuloj!..

Hommanĝulo estis rapide atinganta la fuĝintojn. Vidante, ke ili ne povas forkuri, Fera Hakisto lasis timigitan Elli ĉe arbo kaj preparis sin al batalo. Timigulo malantaŭiĝis: liaj piedoj kroĉiĝis al arbaj radikoj kaj per la brusto li tuŝis la branĉojn. Hommanĝulo atingis Timigulon, sed tiu subite ĵetis sin sub liajn gambojn. Ne atendinte tion Hommanĝulo kapreole falis trans Timigulon.

— Ba-gar-ra! Kio estas tiu ĉi timigilo!

Hommanĝulo ankoraŭ ne ekposedis sin, sed malantaŭ lin alsaltis Fera Hakisto, levis la grandan akran toporon kaj dishakis Hommanĝulon poduone kune kun la kaserolo.

— Kvirr… kvirr… Bonege vi tion faris! — admiris Sciuro kaj saltadis tra la arboj rakontante tra la tuta arbaro pri la pereo de la kruela Hommanĝulo.

— Tre lerte! — laŭdis Fera Hakisto Timigulon.- Vi ne povus pli bone faligi Hommanĝulon eĉ se vi havus cerbon.

Miaj karaj amikoj, dankon al vi pro via sindonemo! — kun larmoj diris Elli.

— Sin-don-em-o… — admire ripetis Timigulo laŭ la silaboj. - Uh, kia bona longa vorto, mi ankoraŭ ne aŭdis similajn. Ĉu tio estas en cerbo?

— Ne, en cerbo estas intelekto, — klarigis la knabino.

— Sekve mi ankoraŭ ne havas intelekton, sed nur sindonemon. Kia domaĝo! — ĉagreniĝis Timigulo.

— Ne bedaŭru, — diris Hakisto.- Sindonemo estas ankaŭ bona, tio estas kiam homo ne ŝparas sin por la aliaj. Ĉu doloras via vundo?

— Do ne, tio estas bagatelo. Ĉu povas senti doloron pajlo? Mi nur timas, ke mia interno elŝoviĝas el mi.

Elli prenis kudrilon kun fadeno kaj komencis kudri. Dum ŝi laboris el la arbaro aŭdiĝis mallaŭta jelpo. Fera Hakisto ĵetis sin en la densejon kaj post minuto alportis Totoĉjon. La brava malgranda hundeto rekonsciiĝis kaj rampis laŭ la spuroj de Hommanĝulo…

Ŝi prenis senfortan Totoĉjon sur la manojn kaj la vojaĝantoj ekiris tra la arbaro. Baldaŭ ili atingis la vojon, pavimitan per flavaj brikoj kaj vigle movis sin al Smeralda Urbo.

Загрузка...