Transriveriĝo

La nokto pasis trankvile. Matene Fera Hakisto finis fari la floson, preparis stangojn por si mem kaj por Timigulo kaj proponis al la kunuloj surflosiĝi. Elli kun Totoĉjo surmane lokis sin meze de la floso. Timema Leono ĵus paŝis sur la randon, la floso kliniĝis kaj Elli kriis time. Tamen Fera Hakisto kaj Timigulo hastis salti al la alia rando, kaj ekvilibro reaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo movis la floson trans la riveron, malantaŭ kiu komenciĝis mirakla valo, ie kovrita de verdaj arbaretoj kaj plenlumigita de la suno.

Ĉio pasis bone ĝis la floso trafis la mezon de la rivero.

Ĉi tie rapida torento kaptis ĝin kaj portis tra la rivero, kaj la stangoj ne atingis la fundon. La vojaĝantoj embarasite rigardis unu alian.

— Estas tre malbone! — ekkriis Fera Hakisto. - La rivero forportos nin en Violan landon kaj ni trafos en sklavecon de la malica sorĉistino.

— Kaj mi neniam havos cerbon! — diris Timigulo.

— Kaj mi — bravecon! — diris Leono.

— Kaj mi — koron! — aldonis Fera Hakisto.

— Kaj ni neniam revenos en Kansason! — finis Elli kaj Totoĉjo.

— Ne, ni devas atingi Smeraldan Urbon! — ekkriis Timigulo kaj streĉis la stangon.

Malfeliĉe ĉi-loke okazis ŝlima rifo kaj la stango profunde enpikis ĝin. Timigulo ne sukcesis lasi la stangon, sed la floso rapide moviĝis laŭ la fluo, kaj post momento Timigulo jam pendis sur la stango meze de la rivero sen apogo sub la piedoj.

— Saluton! — nur sukcesis krii Timigulo al la amikoj kaj la floso jam estis malproksime.

La stato de Timigulo estis senespera. "Ĉi tie al mi estas pli malbone ol antaŭ la renkonto kun Elli, — pensis la malfeliĉulo. - Tie mi almenaŭ provis peli la kornikojn, sed kiu instalas timigilojn meze de rivero? Ve, verŝajne, mi neniam ricevos cerbon!"

Dume la floso rapidis laŭ la fluo. La malfeliĉa Timigulo restis malproksime kaj malaperis post riverkurbiĝo.

— Mi devas enakviĝi, — diris Timema Leono, kaj ektremis per la tuta korpo. - Uf, kiel mi timas akvon! Se mi ricevus de Gudvin bravecon, por mi enakviĝo estus bagatelo… Tamen kion fari, ni devas atingi la bordon. Mi naĝos, sed vi tenu mian voston!

Leono naĝis, spiregante de la streĉo, kaj Fera Hakisto firme tenis la pinton de lia vosto. Malfacila estis la laboro — tiri la floson, tamen iom post iom Leono proksimiĝis al la alia bordo de la rivero. Baldaŭ Elli konvinkiĝis, ke la stango atingas la fundon kaj komencis helpi al Leono. Post grandaj penoj la tute turmentitaj kunuloj atingis la bordon — tre malproksime de tiu loko, kie ili komencis la transiĝon.

Leono tuj sternis sin sur herbo piedsupren por sekigi la ventron.

— Do kien ni nun iros? — demandis li duonferminte la okulojn pro sunbrilo.

— Reen, kie restis nia amiko, — respondis Elli. - Ja ni ne povas foriri de ĉi tie, ne helpinte al nia kara Timigulo!

La vojaĝantoj iris laŭborde kontraŭ la riverfluo. Ili longe sin trenis, klininte la kapojn kaj ofte stumblante, kaj malgaje pensis pri la restinta sur la rivero amiko. Subite Fera Hakisto kriis tre laŭte:

— Rigardu!

Kaj ili ekvidis Timigulon, kiu kuraĝe pendis sur la stango meze de la larĝa kaj rapida rivero. Timigulo fore aspektis tiel sola, malgranda kaj malgaja, ke la okuloj de la vojaĝantoj eklarmis. Fera Hakisto maltrankviliĝis pli ol la aliaj. Li sencele kuradis laŭ la bordo, eĉ riskis ŝovi sin en la akvon, tamen tuj retiriĝis. Poste li prenis la funelon, metis ĝin al la buŝo kvazaŭ megafonon kaj surdige kriegis:

— Timigulo! Kara amiko! Tenu vin firme! Bonvolu ne fali en la akvon!

Fera Hakisto povis peti tre ĝentile.

Al la vojaĝantoj ĝisflugis la respondo:

— …in!…..am…as…

Kio signifis: "Mi tenas min! Mi neniam laciĝas!"

Ekmemorinte, ke Timigulo vere neniam laciĝas, la amikoj tre vigliĝis kaj Fera Hakisto denove kriegis tra sia funelo — megafono.

— Vi ne perdu la kuraĝon! Ni ne foriros de ĉi tie ĝis ni helpos al vi!

Kaj la vento alportis la respondon:

— …as!…e…ĝu.ri..i…

Kaj tio signifis: "Mi atendas! Ne maltrankviliĝu pri mi!"

Fera Hakisto proponis plekti longan ŝnuron el arba ŝelo. Poste li, Hakisto, enakviĝos kaj deprenos Timigulon, kaj Leono eltiros ilin per la ŝnuro.

Tamen Leono moke balancis la kapon:

— Ja vi naĝas ne pli bone ol toporo!

Fera Hakisto konfuzite eksilentis.

— Verŝajne mi denove devas naĝi, — diris Leono. - Tamen estas tre malfacile tiel fari, ke la fluo portu min ĝuste al Timigulo…

— Mi sidiĝos sur vian dorson kaj direktos vin! — proponis Totoĉjo.

Dum la vojaĝantoj diskutis kaj disputis, demalproksime ilin observis scivolema longpieda grava Cikonio. Poste li poimete proksimiĝis kaj haltis je sendanĝera distanco, levinte la dekstran piedon kaj duonferminte la maldekstran okulon.

— Kiuj vi estas? — demandis li.

— Mi estas Elli, kaj ili estas miaj amikoj — Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totoĉjo. Ni iras en Smeraldan Urbon.

— La vojo en Smeraldan Urbon estas ne ĉi tie, — rimarkis Cikonio.

— Ni scias tion. Sed nin forportis la rivero, kaj poste ni perdis la amikon.

— Sed kie li estas nun?

— Jen li estas, vidu, — Elli montris, — li pendas sur la stango.

— Por kio li grimpis tien?

Cikonio estis detalema birdo kaj volis scii ĉion tre detale. Elli rakontis, kiel Timigulo trafis sur la mezon de la rivero.

— Ho, se vi savus lin! — ekkriis Elli kaj petante kunmetis la manojn. - Kiel ni estus dankaj al vi!

— Mi pripensos, — grave diris Cikonio kaj fermis la dekstran okulon, ĉar kiam la cikonioj pensas, ili nepre fermas la dekstran okulon. Sed la maldekstran okulon li fermis antaŭe. Kaj jen li staris kun la fermitaj okuloj sur la maldekstra gambo kaj balanciĝis, sed Timigulo pendis sur la stango meze de la rivero kaj ankaŭ balanciĝis pro la vento. Al la vojaĝantoj tedis atendi.

— Mi aŭskultu pri kio li pensas, — diris Fera Hakisto kaj kaŝe aliris al Cikonio.

Sed li ekaŭdis la regulan kun fajfeto spiradon de Cikonio kaj mire ekkriis:

— Do li dormas!

Cikonio vere ekdormis dum la pensado.

Leono terure ekkoleris kaj ekkriegis:

— Mi lin formanĝos!

Cikonio dormis malprofunde kaj tuj malfermis la okulojn:

- Ĉu vi opinias, ke mi dormas? — ruzis li. - Ne, mi simple enpensiĝis. Tio estas malfacila tasko… Tamen mi transportus vian amikon borden, se li ne estus tiel granda kaj peza.

- Ĉu li estas peza? — diris Elli. - Sed Timigulo ja estas pajloŝtopita kaj malpeza kvazaŭ plumeto! Eĉ mi povas lin levi.

- Ĉi-okaze mi provos! — diris Cikonio. - Tamen, se li estos tro peza, mi ĵetos lin akven. Estus pli bone dekomence pesi vian amikon per pesiloj, sed ĉar tio ne eblas, sekve mi flugu!

Kiel vi vidas, Cikonio estis tre singardema kaj detalema birdo.

Cikonio svingis per la larĝaj flugiloj kaj flugis al Timigulo. Li alkroĉis liajn ŝultrojn per la firmaj ungoj, facile levis kaj transportis lin sur la bordon, kie sidis Elli kun la amikoj.

Kiam Timigulo denove trafis borden li fervore ĉirkaŭbrakis la amikojn, poste turnis sin al Cikonio:

— Mi opiniis, ke devas eterne elstari sur la stango meze de la rivero kaj timigi la fiŝojn! Nun mi ne povas dece danki vin, ĉar en mia kapo estas pajlo. Sed post la vizito al Gudvin, mi trovos vin kaj vi ekscios kia estas la danko de la homo kun cerbo.

— Mi tre ĝojas, — solide respondis Cikonio, — Mi ŝatas helpi al la aliaj trafintaj en malfacilon, precipe, kiam mi ne devas tre peni… Tamen dum mi babilas kun vi, min atendas la edzino kaj infanoj. Mi deziras al vi sukcese atingi Smeraldan Urbon kaj ricevi tion kion vi deziras!

Kaj li ĝentile donis al ĉiu vojaĝanto sian ruĝan faltoplenan piedon kaj ĉiu vojaĝanto amike premis ĝin, kaj Timigulo tiel skuis ĝin, ke apenaŭ ne deŝiris.

Cikonio forflugis, kaj la kunuloj iris laŭ la bordo. La feliĉa Timigulo iris dancetante kaj kantis:

— Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Elli!

Post tri paŝoj:

— Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Fera Hakisto!

Kaj same li kantis pri ĉiuj, inkluzive Totoĉjon, kaj poste denove komencis sian senritman tamen gajan kaj bonaniman kanton.

Загрузка...