Ĉapitro IX La Birdotimigilo Planas Eskapon

Tip kaŝe foriris de la knabinoj kaj rapide sekvis laSoldaton kun la Verda Barbo. La invadanta Armeoeniris la Urbon malpli rapide, ĉar ili haltis por fosismeraldojn el la muroj kaj el la pavimŝtonoj per lapintoj de siaj trikiloj. Do la Soldato kaj la knaboatingis la palacon antaŭ ol diskoniĝis la informo ke laUrbo estis konkerita.

La Birdotimigilo kaj Joĉjo Kukurbokapo ankoraŭludis ĵetringojn en la korto kiam interrompis la ludonla abrupta eniro de la Reĝa Armeo de Oz, kiuen flugis sen siaj ĉapelo kaj pa filo. Liaj vestoj estis tremalordaj kaj lia longa barbo flosis metron malantaŭlin dum li kuris.

“Unu punkton por mi,” diris la Birdotimigilo, trankvile. “Kio estas, servisto?” li pludiris, parolanteal la Soldato. “Ho! via Moŝto — via Moŝto! La Urbo konkeriĝis!” anhelis la Reĝa Armeo, kiu apenaŭ povis spiri pro lakurado. “Tio okazis subite,” diris la Birdotimigilo. “Sedbonvolu bari la pordojn kaj fenestrojn de la palaco, dum mi instruos al ĉi tiu Kukurbokapo ĵeti ringon.” La Soldato rapidis obei, dum Tip, kiu alvenis tujmalantaŭ li, restis en la korto por mirante rigardi laBirdotimigilon.

Lia Moŝto plu ĵetadis ringojn kvazaŭ danĝero neminacus lian tronon, sed la Kukurbokapo, ekvidinteTipon, marŝis al la knabo tiom rapide kiom permesisliaj lignaj kruroj.

“Bonan tagon, nobla Patro!” li kriis ĝoje. “Minplezurigas via alveno. Tiu terura Seg-Ĉevalo forkuriskunprenante min.”

“Mi suspektis tiel,” diris Tip. “Ĉu vi suferisdamaĝon? Ĉu vi estas fendita?”

“Ne, mi alvenis sendamaĝe,” respondis Joĉjo, “kajlia Moŝto tre afablis al mi.”

Tiumomente la Soldato kun la Verda Barbo revenis, kaj la Birdotimigilo demandis:

“Bonvolu diri, kiu konkeris min?” “Regimento de knabinoj, el la kvar anguloj de laLando Oz,” respondis la Soldato, ankoraŭ pala protimo. “Sed kial mia Konstanta Armeo ne staris kontraŭili?” demandis Lia Moŝto, rigardante la Soldaton, severmiene.

“Ĉar via Konstanta Armeo estis forkuranta,” respondis la ulo, honeste; “neniu viro povus fronti laterurajn armilojn de la invadantoj.”

“Nu,” diris la Birdotimigilo, post momento dapensado, “ne multe ĝenos min perdi mian tronon, ĉarestas tre tede regi la Smeraldan Urbon. Kaj la kronoestas tiom peza ke mia kapo doloras. Sed mi esperaske la Konkerintoj ne intencas damaĝi min nur ĉar mimaloportune estas la Reĝo.”

“Mi aŭdis ilin diri,” komentis Tip, post iom dahezito, “ke ili intencas fari ĉifontapiŝon el via eksteraĵokaj plenigi siajn sofkusenojn per via internaĵo.”

“Do vere ekzistas danĝero por mi,” deklaris liaMoŝto, forte, “kaj estos saĝe ke mi konsideru metodoneskapi.”

“Kien vi povos iri?” demandis Joĉjo Kukurbokapo.

“Nu, al mia amiko la Stana Lignohakisto, kiu regasla Palpbrumojn, kaj nomas sin ilia Imperiestro,” estisla respondo. “Mi certas ke li protektos min.”

Dume Tip elrigardadis tra la fenestro.

“La malamikinoj ĉirkaŭas la palacon,” diris li. “Estastro malfrue, ne eblas eskapi. Ili tuje disŝirus vin.” La Birdotimigilo ĝemis.

“Dum krizo,” li anoncis, “estas ĉiam bone paŭzi kajkonsideri. Bonvolu pardoni min dum mi paŭzos kajkonsideros.”

“Sed ankaŭ danĝeras por ni,” diris la Kukurbokapo, malkviete. “Se iu el tiuj knabinoj scias kuiri, mia finiĝobaldaŭ okazos!”

“Absurde!” krietis la Birdotimigilo; “ili ne havastempon, eĉ se ili scias kuiri!”

“Sed se mi restus ĉi tie longe,” protestis Joĉjo, “miverŝajne putrus.”

“Ha! do ne estus dezirinde longe resti kun vi,” respondis la Birdotimigilo. “La situacio estas pli gravaol mi supozis.”

“Vi,” diris la Kukurbokapo, malgaje, “verŝajne vivosdum multaj jaroj. Mia vivo estas neeviteble mallonga. Do mi devas utiligi la malmultajn tagojn kiujn mi pluvivos.”

“Trankvile! Trankvile!” respondis la Birdotimigilo, konsole; “se vi silentos su fiĉe longe por ke mi pensu, miklopodos trovi metodon eskapi.”

Do la aliaj atendis, pacience silentante, dum laBirdotimigilo marŝis al angulo kaj staris vizaĝ-al-muredum plenaj kvin minutoj. Post tiu tempo li turnis sinal ili kun pli feliĉa esprimo sur sia pentrita vizaĝo.

“Kie estas la Seg-Ĉevalo kiun vi rajdis ĉi tien?” lidemandis al la Kukurbokapo.

“Nu, mi diris ke li estas juvelo, do via servistoenfermis lin en la reĝan trezorejon,” diris Joĉjo. “Tio ŝajnis al mi taŭga loko, via Moŝto,” diris laSoldato, timante ke li misagis.

“Al mi multe plaĉas,” diris la Birdotimigilo. “Ĉu vidonis manĝon al la besto?” “Ho, jes; mi donis al li grandan bovlon da segaĵoj.”

“Bonege!” kriis la Birdotimigilo. “Tuj venigu laĉevalon.”

La Soldato forrapidis, kaj baldaŭ ili aŭdis laklakadon de la lignaj kruroj de la ĉevalo sur la pavimodum li kondukiĝis en la korton.

Lia Moŝto rigardis la rajdbeston kritikeme. “Li ne ŝajnas tre gracia,” li komentis, kontemplantelin; “sed supozeble li povas kuri.”

“Jes, ja,” diris Tip, rigardante la Seg-Ĉevalonadmire.

“Do, portante nin sur sia dorso, li kuru tra la vicojnda ribelantinoj kaj portu nin al mia amiko la StanaLignohakisto,” anoncis la Birdotimigilo.

“Li ne povas porti kvar!” kontraŭdiris Tip.

“Ne, sed ni povas persvadi lin porti tri,” diris liaMoŝto. “Do mi postlasos mian Reĝan Armeon. Mi nemulte fidas lian kapablon, ĉar li tiom facile venkiĝis.”

“Tamen, li ja povas kuregi,” deklaris Tip, ridante.

“Mi atendis tiun forpuŝon,” diris la Soldato, senplezure; “sed mi povas toleri ĝin. Mi maskos minper fortranĉo de mia bela verda barbo. Kaj, efektive neestas pli danĝere fronti tiujn sentimajn knabinojn olrajdi tiun ardan, sovaĝan lignan ĉevalon!” “Eble vi pravas,” komentis lia Moŝto. “Sed koncernemin, mi ne estas soldato, do mi amas danĝeron. Nu, knabo, vi surĉevaliĝu la unua. Kaj bonvolu sidi kieleble plej proksime al la kolo de la ĉevalo.”

Tip rapide grimpis al sia loko, kaj la Soldato kaj laBirdotimigilo sukcesis levi la Kukurbokapon al sidlokotuj malantaŭ li. Restis tiel malmulta spaco por la Reĝoke li riskis forfali tuj kiam la ĉevalo komencos kuri. “Alportu sekigoŝnuron, kian oni uzas por vestoj,” diris la Reĝo al sia Armeo, “kaj kunligu nin. Tiel, seunu el ni forfalos, ni ĉiuj forfalos.”

Kaj dum la Soldato f o r i r i s por trovi lasekigoŝnuron, lia Moŝto pludiris, “mi devas estizorgoplena, ĉar mi riskas mian tutan ekziston.”

“Mi devas esti egale zorgoplena,” diris Joĉjo.

“Ne tute same,” respondis la Birdotimigilo, “ĉar seoni damaĝus min, mi plene finiĝus. Sed se onidamaĝus vin, oni povus dissemi vin.”

La Soldato nun revenis kun longa ŝnuro kaj firmekunligis la trion, kaj ankaŭ ligis ilin al la korpo dela Seg-Ĉevalo; sekve tute ne estis verŝajne ke iliforfalos.

“Nun malfermu la pordon,” ordonis la Birdotimigilo, “kaj ni ekkuros al libereco aŭ al morto.” La korto en kiu ili staris sin trovis en la centro dela granda palaco, kiu ĉirkaŭis ĝin ĉiu flanke. Sed enunu flanko estis koridoro kondukanta al eksterabarilpordo, kiun la Soldato riglintis laŭ ordono de liareganto. Tra tiu pordo Lia Moŝto planis eskapi, kajnun la Reĝa Armeo kondukis la Seg-Ĉevalonlaŭlonge de la koridoro kaj malbaris la pordon, kiuretrensvingiĝis kun laŭta bruego.

“Nun,” diris Tip al la ĉevalo, “vi devas savi ninĉiujn. Kuru kiel eble plej rapide direkten al labarpordo de la Urbo, kaj nenio haltigu vin.”

“Bone!” respondis la Seg-Ĉevalo raŭke, kaj liforkuregis tiom subite ke Tip bezonis anheli kaj firmeteni la stangon kiun li fiksis en la kolon de la besto.

Pluraj el la knabinoj starantaj ekster la palacogardante ĝin estis terenbatitaj de la Seg-Ĉevalokureganta. Aliaj kriante kuris por eviti lin, kaj nurunu-du senespere strebis piki la eskapantajn kaptitojnper siaj trikiloj. Tip estis pikita unufoje en lamaldekstra brako, kiu doloretis dum la sekva horo; sed la trikiloj tute ne damaĝis la Birdotimigilon aŭJoĉjon Kukurbokapon, kiuj eĉ ne konsciis ke ili estaspikataj.

Rilate al la Seg-Ĉevalo, li bonege faris rekordon, renversante fruktoĉaron, renversante plurajnmildaspektajn virojn, kaj laste terenbatatante la novan Pordogardiston — kiu estis malgranda postulema dikavirino postenigita de Generalo Zingibra.

Nek haltis la impetanta rajdbesto tiam. Estanteekster la muroj de la Smeralda Urbo li impetis laŭla vojo okcidenten, saltegante rapide kaj skuante tiomke la knabo perdis spiradon kaj la Birdotimigilomiregis.

Joĉjo jam antaŭe rajdis tiom frenezrapide, do lidediĉis sian tutan atenton al firma tenado, per ambaŭmanoj, de la kukurba kapo sur ĝia stangeto, kajsamtempe li akceptis la teruran skuadon kun lakuraĝo de filozofo.

“Malrapidigu lin! Malrapidigu lin!” kriis laBirdotimigilo. “Mia pajlo tute subskuiĝas en miajnkrurojn.” Sed Tip ne povis su fiĉe spiri por paroli, do la Seg-Ĉevalo daŭrigis sian sovaĝan kuradon senhalte kajsamrapide.

Baldaŭ ili atingis la bordon de larĝa rivero, kaj senpaŭzo la ligna ĉevalo faris lastan saltegon kajenaerigis ĉiujn.

Post sekundo ili ruliĝadis en la akvo, plaŭdante kajbalanciĝante. La ĉevalo baraktadis freneze klopodantetrovi firmaĵon sur kiu stari, kaj ĝiaj rajdantoj unueplonĝis sub la rapidan fluon kaj poste flosis sur lasurfaco kvazaŭ korkoj.

Загрузка...