Ĉapitro XX La Birdotimigilo Petas Helpon

“Hura!” kriis la Birdotimigilo, gaje. “Ni povos foririel ĉi tiu mizera Moneda nesto kiam ajn ni volos.”

“Sed estas preskaŭ mallume,” diris la StanaLignohakisto; “nepre ni atendu ĝis la mateno antaŭol rekomenci flugadi, por eviti problemojn. Mimalamas la nokto flugadon, ĉar tute ne eblas scii kiookazos.”

Do estis decidite ke ili atendos la taglumon, kaj laaventurantoj distris sin en la krepusko per traserĉadode la nesto de la monedoj por trovi trezorojn.

La Ŝancel-Insekto trovis du belajn braceletojn elfasonita oro, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por liajmaldikaj brakoj. La Birdotimigilo ekdeziris ringojn, da kiuj estis multe en la nesto. Post nelonge li metisringon sur ĉiun fingron de liaj plenigitaj gantoj, kajne kontenta pro tio li surmetis ankoraŭ plian ringonsur ĉiun dik fingron. Ĉar li zorge elektis la ringojnkiuj havis brilantajn ŝtonojn, rubenojn, ametistojn, kajsa firojn, la manoj de la Birdotimigilo nun aspektis trebrilaj.

“Ĉi tiu nesto estus ĝuego por Reĝino Zingibra,” diris li, mediteme; “ĉar laŭ mia kompreno, ŝi kaj ŝiajknabinoj konkeris min nur por prirabi la urbon kajelpreni ĝiajn smeraldojn.”

La Stana Lignohakisto kontentis pro sia diamantakolĉeno kaj rifuzis akcepti pli da ornamaĵoj; sed Tipprenis belan oran horloĝeton kun dika ĉeneto, kajmetis ĝin en sian poŝon tre fiere. Li ankaŭ pinglisplurajn juvelajn broĉojn al la ruĝa veŝto de JoĉjoKukurbokapo, kaj ligis lorneton, per valora ĉeneto, alla kolo de la Seg-Ĉevalo.

“Ĝi estas tre bela,” diris la besto, rigardante lalorneton aprobe; “por kio ĝi utilas?”

Tamen neniu el ili povis respondi tion, do la Seg-Ĉevalo decidis ke ĝi estas ia tre malofta ornamaĵo kajmulte ekŝatis ĝin.

Por ke ne forgesiĝu iu ajn en la grupo, ili finemetis plurajn grandajn sigelringojn sur la pintojn dela kornoj de la Gumpo, kvankam tiu strangulo ŝajnetute ne dankemis pro la atento.

Mallumo baldaŭ tra fis ilin, kaj Tip kaj la Ŝancel-Insekto ekdormis dum la aliaj sidis pacience poratendi la tagiĝon.

Sekvamatene ili prave gratulis sin pro la uzeblecode la Gumpo; ĉar je la tagiĝo granda grego deMonedoj alvenis por unulasta batalo por reposedi laneston.

Sed niaj aventurantoj ne paŭzis por atendi labatalon. Kiel eble plej rapide ili suriris la sid-kusenojn de la sofoj, kaj Tip ordonis ke la Gumpoek flugu.

Tuj ĝi leviĝis en la aeron, la flugilegoj batis fortekaj regule, kaj post kelkaj momentoj ili estis tiomdistancaj de la nesto ke la kriĉantaj Monedojreposedis sian neston tute sen provi sekvi ilin. La Aĵo flugis rekte norden, retrenirante la direktonel kiu ĝi venis. Nu, tion opiniis la Birdotimigilo, kajla aliaj akordis ke la Birdotimigilo plej bone taksas ladirekton. Preter fluginte plurajn urbojn kaj vilaĝojn laGumpo portadis ilin alte super larĝa ebenaĵo kiedomoj aspektis pli kaj pli maldense ŝutitaj ĝis iliplene malaperis. Sekvis la larĝa, sabla dezerto kiuapartigas la reston de la mondo de la Lando Oz, kajantaŭ la tagmezo ili vidis la kugloformajn domojnkiuj pruvis ke ili jam reestas inter la bordoj de siahejmlando.

“Sed la domoj kaj bariloj estas bluaj,” diris laStana Lignohakisto, “tio indikas ke ni estas en laLando de la Manĝtuloj, do tre malproksime deGlinda la Bona.”

“Kion ni faru?” demandis la knabo, turninte sinpor rigardi ilian gvidanton.

“Mi ne scias,” respondis la Birdotimigilo, malkaŝe.

“Se ni estus ĉe la Smeralda Urbo ni povus iri rektesuden kaj tiel atingi nian celon. Sed ni devas ne irial la Smeralda Urbo, kaj la Gumpo verŝajne portasnin pli kaj pli misdirekten per ĉiu flugilbato.”

“Do la Ŝancel-Insekto devos gluti duan pilolon,” diris Tip, decideme, “kaj deziru ke ni iruĝustadirekten.”

“Bone,” respondis la Multepligrandigito; “konsentite.”

Sed kiam la Birdotimigilo serĉis en sia poŝo lapiproskatolon en kiu estis la du arĝentaj Dezirpiloloj, ĝi ne troviĝis. Angoroplene, la veturantoj serĉadis lavaloregan skatolon en ĉiu parto de la Aĵo; sed ĝi tutemalaperis.

Kaj la Gumpo plu flugadis, portante ilin kiu sciiskien?

“Sendube mi lasis la piproskatolon en la nesto dela Monedoj,” diris la Birdotimigilo, fine.

“Granda misfortuno,” la Stana Lignohakistodeklaris. “Sed ne pli ol antaŭ ol ni trovis laDezirpilolojn.”

“Malpli,” respondis Tip; “ĉar la unu pilolo kiun niuzis ebligis ke ni eskapu el tiu nestaĉo.”

“Tamen estas tre domaĝe ke la aliaj du perdiĝis, kaj mi meritas fortan riproĉon pro mia senzorgo,” laBirdotimigilo respondis, pente. “Ĉar nia estas strangagrupo kaj ni riskas akcidentojn ĉiumomente, kaj eĉnun ni eble proksimiĝas al nova danĝero.”

Neniu aŭdacis kontraŭdiri tion, kaj senĝoja silentosekvis.

La Gumpo plu flugadis, senpaŭze.

Subite Tip surprizite elkriis.

“Ni atingis la Sudan Landon!” li kriis, “ĉar sub niĉio estas ruĝa!”

Tuj ili ĉiuj klinis sin trans la sofodorsojn porrigardi — kun escepto de Joĉjo, kiu ne volis riski novanperdon de sia kukurbokapo. Tute vere, la ruĝaj domojkaj bariloj kaj arboj indikis ke ili estas en la regnode Glinda la Bona; kaj baldaŭ, dum ili pluglitadis, laStana Lignohakisto rekonis la vojojn kaj konstruaĵojnkiujn ili super flugadis, kaj ŝanĝis iomete la flugon dela Gumpo por ke ili atingu la palacon de la famaSorĉistino.

“Bone!” kriis la Birdotimigilo, ĝojoplene. “Ni nebezonas la perditajn Dezirpilolojn nun, ĉar ni atingisnian celon.”

Iom post iom la Aĵo malleviĝis al la tero kaj fineĝi haltis en la belaj ĝardenoj de Glinda, kuŝiĝante surveluran verdan gazonon proksime al fonto kiu ĵetisfluojn de brilantaj gemoj, anstataŭ akvo, alten en laaeron, de kie ili falis kun mallaŭta, tinta sono en laĉizitan marmoran bazenon lokitan por ricevi ilin. Ĉio en la ĝardenoj de Glinda estis belega, kaj dumniaj veturantoj ĉirkaŭrigardadis admirante, kompanioda soldatinoj silente alvenis kaj ĉirkaŭis ilin. Sed tiujsoldatinoj de la granda Sorĉistino estis tute malsimilajal tiuj de la Revolucia Armeo de Zingibra, kvankamankaŭ ili estis knabinoj. Ĉar la soldatinoj surhavisbone zorgitajn uniformojn kaj portis glavojn kajlancojn; kaj ili marŝadis lerte kaj precize laŭ manierokiu pruvis ke ili estis bone trejnitaj pri militado. La Kapitanino komandanta la grupon desoldatinoj — ili estis la privataj Gardistinoj deGlinda — tuj rekonis la Birdotimigilon kaj la StananLignohakiston, kaj salutis ilin respektoplene. “Bonan tagon!” diris la Birdotimigilo, ĝentileforprenante sian ĉapelon, dum la Stana Lignohakistosoldate salutis; “ni venis por peti renkonti vian belanRegantinon.”

“Glinda jam estas en sia palaco, atendante vin,” respondis la Kapitanino; “ĉar ŝi antaŭvidis vian venonlonge antaŭ ol vi alvenis.”

“Strange!” diris Tip, mirante.

“Tute ne,” respondis la Birdotimigilo; “ĉar Glindala Bona estas potenca Sorĉistino, kaj nenio okazantaen la Lando Oz estas nerimarkata de ŝi. Mi supozaske ŝi scias kial ni alvenis egalklare kiel ni mem.”

“Do kiel utilis veni?” demandisJoĉjo, stulte.

“Por pruvi vin kukurbokapa!” kolererespondis la Birdotimigilo. “Sed laSorĉistino atendas nin, do ni neprokrastu.”

Do ĉiuj grimpis de la sofoj kaj sekvis laKapitaninon al la palaco — eĉ la Seg-Ĉevalo prenislokon en la stranga vico.

Sur sia trono el fajne fasonita oro sidis Glinda, kajŝi apenaŭ nuligis rideton sian dum ŝiaj strangaspektajvizitantoj eniris kaj klinis sin antaŭ ŝi. Kaj laBirdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston ŝi koniskaj amis; sed la malgracia Kukurbokapo kaj la MultePligrandigita Ŝancel-Insekto estis uloj kiajn ŝi neniamantaŭe vidis, kaj ili aspektis eĉ pli strangaj ol la aliaj. Kaj la Seg-Ĉevalo, nu li aspektis vivanta lignobloko; kaj li klinis sin tiel rigide ke lia kapo frapis laplankon, kio ridigis ne nur la soldatinojn sed ankaŭGlindan.

“Bonvolu permesi ke mi anoncu al via gloramoŝtino,” komencis la Birdotimigilo, solenavoĉe, “kemian Smeraldan Urbon konkeris amaso dasenrespektaj knabinoj kun trikiloj, kiuj slavigis lavirojn, prirabis la stratojn kaj publikajn konstruaĵojnprenante la smeraldajn gemojn, kaj uzurpis miantronon.”

“Mi jam sciis,” diris Glinda.

“Ili ankaŭ minacis detrui min, kaj ankaŭ laplurajn bonajn amikojn kaj helpantojn kiujn vi vidasantaŭ vi,” pludiris la Birdotimigilo; “kaj se ni neeskapintus de ili, niaj vivoj jam delonge estusestingitaj.”

“Mi jam sciis,” ripetis Glinda.

“Tial mi venis petegi vian helpon,” asertis laBirdotimigilo, “ĉar mi kredas ke vi estas ĉiam pretahelpi la misfortunulojn kaj mistraktatojn.”

“Estas vero,” respondis la Sorĉistino, malrapide.

“Sed nun regas la Smeraldan Urbon GeneraloZingibra, kiu proklamigis ke ŝi estas Reĝino. Kial mirajtas oponi ŝin?”

“Nu, ŝi ŝtelis mian tronon,” diris la Birdotimigilo.

“Kaj kial vi posedis la tronon?” demandis Glinda.

“Ĝin donis al mi la Sorĉisto de Oz kaj la popolo,” respondis la Birdotimigilo, malkvieta pro lademandoj.

“Kaj kiel akiris ĝin la Sorĉisto?” ŝi pludiris, severe.

“Oni informis min ke li prenis ĝin de Pastoria, laantaŭa Reĝo,” diris la Birdotimigilo, konfuzita pro lasevera rigardo de la Sorĉistino.

“Sekve,” deklaris Glinda, “la trono de la SmeraldaUrbo apartenas nek al vi nek al Zingibra, sed al tiuPastoria de kiu uzurpis ĝin la Sorĉisto.”

“Vero,” agnoskis la Birdotimigilo, humile; “sedPastoria estas delonge morta, kaj necesas ke estuanstataŭa reganto.”

“Pastoria havis filinon, kiu laŭrajte heredu latronon de la Smeralda Urbo. Ĉu vi sciis tion?” demandis la Sorĉistino.

“Ne,” respondis la Birdotimigilo. “Sed se laknabino ankoraŭ vivas, mi ne kontraŭstaros ŝin. Kontentigos min la forpelo de Zingibra, ĉar ŝi estasuzurpintino, kaj mi ne repostulos la tronon por mi. Efektive, ne plezurigas esti Reĝo, precipe kiam onihavas bonegan cerbon. Mi jam delonge scias ke pormi taŭgas multe pli honorinda posteno. Sed kie estastiu knabino kiu posedas la tronon, kaj kiel ŝinomiĝas?”

“Ŝia nomo estas Ozma,” respondis Glinda. “Sedmi vane klopodis trovi kie ŝi estas. Ĉar la Sorĉisto deOz, kiam li ŝtelis la tronon de la patro de Ozma, sekrete kaŝis la knabinon ie. Kaj per magio kian mine konas li ankaŭ malebligis ke eĉ mi — ekspertaSorĉistino — trovu ŝin.”

“Tre strange,” interrompis la Ŝancel-Insekto, pseŭdopompe. “Oni informis min ke la MirindaSorĉisto de Oz estis nur ĉarlatano!”

“Absurde!” kriis la Birdotimigilo, tre kolera pro tiudiro. “Li donis al mi bonegan cerbon!”

“Neniel falsa estas mia koro,” anoncis la StanaLignohakisto, indigne rigardante la Ŝancel-Insekton.

“Eble oni misinformis min,” balbutis la Insekto, retiretante sin; “mi mem ne konis la Sorĉiston.”

“Nu, ni ja konis lin,” rebatis la Birdotimigilo, “kaj li estis tre potenca Sorĉisto, mi povas certigivin pri tio. Estas vere ke li kelkfoje iomete falsissian aspekton, sed se li ne estus potenca Sorĉisto, kiel — mi demandas — kiel li povus kaŝi tiunknabinon Ozma tiom sukcese ke neniu povas troviŝin?”

“Mi — mi cedas al vi!” respondis la Ŝancel-Insekto, humile. “Vi neniam parolis pli sencoplene,” diris la StanaLignohakisto.

“Mi nepre devas denove provi trovi kie kaŝiĝis tiuknabino,” diris la Sorĉistino, penseme. “En miabiblioteko estas libro en kiu skribiĝis ĉiu ago de laSorĉisto dum li estis en nia Lando Oz — nu, ĉiu agokiun miaj spionoj povis observi. Tiun libron miatentege tralegos hodiaŭ nokte, kaj mi klopodos troviagojn kiuj eble helpos nin retrovi la perditan Ozman. Intertempe, bonvolu distri vin en mia palaco kajordonu miajn servistinojn kvazaŭ ili estus la viaj. Mirenkontos vin denove, morgaŭ.”

Per tiu gracia parolo Glinda forsendis laaventurantojn, kaj ili komencis vagadi en la belajĝardenoj, kie ili pasigis plurajn horojn ĝuante laplaĉegaĵojn kiujn la Reĝino de la Sudlando metintisĉirkaŭ sian reĝinan palacon.

Sekvamatene ili rerenkontis Glindan, kiu diris alili:

“Mi tre zorge traserĉis la registron de la agoj dela Sorĉisto, kaj inter ili mi trovis nur trisuspektindajn. Li manĝis fabojn per tranĉilo, lisekrete vizitis maljunan Mombin trifoje, kaj li lamisiomete je la maldekstra piedo.”

“Ha, tiu tria ago estas nepre suspektiga!” krietis laKukurbokapo.

“Ne nepre,” diris la Birdotimigilo; “eble suferigislin kalo. Laŭ mi, plej suspektigas ke li manĝadisfabojn per tranĉilo.” “Sed eble tiu estas ĝentila manĝomaniero enOmaha, la glorega lando el kiu origine venis laSorĉisto,” proponis la Stana Lignohakisto.

“Povas esti,” agnoskis la Birdotimigilo.

“Sed kial,” demandis Glinda, “li trifoje sekretevizitis maljunan Mombin?”

“Ha! Vere kial!” eĥis la Ŝancel-Insekto, impone.

“Ni scias ke la Sorĉisto instruis al la maljunulinomultajn magiaĵojn,” pludiris Glinda; “kaj li ne farustion se ŝi ne helpus lin iel. Do ni sendube pravesuspektas ke Mombi helpis lin kaŝi la knabinonOzma, la laŭrajtan heredantinon de la trono de laSmeralda Urbo kaj do konstanta danĝero laŭ lauzurpinto. Ĉar se la popolo scius ke ŝi vivas, ili rapideReĝinigus ŝin kaj redonus al ŝi ŝian laŭjustanpostenon.”

“Logika argumento!” kriis la Birdotimigilo. “Tutesendube Mombi partoprenis en la fia afero. Sed kielhelpas nin scii tion?”

“Necesas trovi Mombin,” respondis Glinda, “kajdevigi ŝin informi pri kie ŝi kaŝis la knabinon.”

“Mombi estas nun kun Reĝino Zingibra, en laSmeralda Urbo,” diris Tip. “Mombi faris la multajnobstaklojn kontraŭ ni, kaj devigis Zingibran minacidetrui miajn amikojn kaj redoni min al lamagiulinaĉo.”

“Sekve,” decidis Glinda, “kun mia armeo mi marŝosal la Smeralda Urbo kaj kaptos Mombin. Poste, ebleni povos devigi ŝin diri la veron pri Ozma.”

“Ŝi estas fimaljunulino!” komentis Tip, kiuntremigis pensi pri la nigra poto de Mombi; “ankaŭobstina.”

“Ankaŭ mi estas tre obstina,” respondis laSorĉistino, ridetante dolĉe; “do mi tute ne timasMombin. Hodiaŭ mi faros ĉiujn necesajn preparojn, kaj je la krepusko morgaŭmatene ni marŝos kontraŭla Smeraldan Urbon.”

Загрузка...