Ĉapitro VI Joĉjo Kukurbokapo Rajdas al la Smeralda Urbo

Kiam mateniĝis, la Kukurbokapo vekis Tipon. Liforfrotis la dormemon el siaj okuloj, banis sin enrivereto, kaj poste manĝis iom da kunportitaj pano kajfromaĝo. Tiel preparinte sin por nova tago, la knabodiris:

“Ni tuj komencu. Naŭ mejloj estas longa distanco, sed ni verŝajne atingos la Smeraldan Urbon antaŭ latagmezo, se ne okazos akcidentoj.”

Do la Kukurbokapo denove estis sidigita sur ladorson de la Seg-Ĉevalo kaj la marŝado rekomenciĝis.

Tip rimarkis ke la purpura koloro de la herbarokaj arboj nun multe paliĝis kaj post nelonge lapalpurpuro komencis akiri verdan karakteron kiu iompost iom heliĝis dum ili proksimiĝis al la grandaUrbo kie regas la Birdotimigilo. La grupeto jam marŝis nur apenaŭ du mejlojn kajsubite la flave pavimita strato estis dividita per larĝarapida rivero. Tip cerbumis pri kiel transiri; sed postkelka tempo li trovis viron en pramo venanta de laalia flanko de la akvu fluo. Kiam la viro atingis la bordon, Tip demandis:

“Ĉu vi transportos nin al la alia flanko?”

“Jes, se vi pagos,” respondis la pramisto, kiesvizaĝo havis koleretan, malagrablan aspekton.

“Sed mi ne havas monon,” diris Tip.

“Neniom?” demandis la viro.

“Neniom,” respondis la knabo.

“Do mi ne rompos mian dorson remante por vi,” diris la pramisto, decideme.

“Vere afabla viro!” komentis la Kukurbokapo, ridetante. La pramisto kolere rigardis lin, sed ne respondis. Tip strebis pensi, ĉar multe ĉagrenis lin trovi sianvojaĝplanon subite finita.

“Mi nepre devas atingi la Smeraldan Urbon,” lidiris al la pramisto; “sed kiel mi transiros la riveronse vi ne transportos min?” La viro ridis, kaj la rido ne estis afabla.

“Tiu ligna ĉevalo flosos,” diris li; “kaj vi povosrajdi lin trans la riveron. Kaj tiu Kukurbokapaĉuloakompananta vin, nu li sinkos aŭ naĝos, ja negravos.”

“Ne ĝenu vin pri mi,” diris Joĉjo, afable ridetanteal la malagrabla pramisto; “certe mi flosos bele.” Tip opiniis la eksperimenton farinda, kaj la Seg-Ĉevalo, kiu tute ne komprenis la signifon de danĝero, ne kontraŭis. Do la knabo kondukis ĝin en la akvonkaj grimpis sur ĝian dorson. Joĉjo ankaŭ enpaŝis ĝisla akvo atingis liajn genuojn kaj prenis la voston dela ĉevalo por ke la kukurba kapo restu super la akvo.

“Nun,” diris Tip, instruante la Seg-Ĉevalon, “se vimovos viajn krurojn vi verŝajne naĝos; kaj se vi naĝosni verŝajne atingos la alian bordon.” La Seg-Ĉevalo tuj komencis movi siajn krurojn, kiuj agis kiel remiloj kaj movis la aventuremulojnmalrapide trans la riveron al la alia flanko. Tiomsukcesis la naĝo ke baldaŭ ili grimpis, malseke kajgutante, la herbokovritan bordon. La kruroj de la pantalono de Tip kaj liaj ŝuoj estisplene malsekaj; sed la Seg-Ĉevalo estis tiom perfekteflosinta ke supre, ekde la genuoj, la knabo estis tuteseka. Sed la Kukurbokapo, nu ĉiu ero de lia belegavestaro gutis malsekege.

“La suno baldaŭ sekigos nin,” diris Tip, “kaj ninun sendanĝere atingis ĉi tien malgraŭ la pramisto, kaj ni povos plumarŝi.”

“Naĝi tute ne ĝenis min,” komentis la ĉevalo.

“Nek min,” diris Joĉjo. Ili baldaŭ reatingis la vojon el flavaj brikoj, kiudaŭrigis la vojon kiun ili forlasis ĉe la alia bordo, kajTip denove sidigis la Kukurbokapon sur la dorson dela Seg-Ĉevalo.

“Se vi rapide rajdos,” diris li, “la vento helpossekigi viajn vestojn. Mi tenos la voston de la ĉevalokaj postkuros vin. Tiel ni ĉiuj sekiĝos tre rapide.”

“Do la ĉevalo devos tre rapide paŝi,” diris Joĉjo.

“Laŭeble plej rapide,” respondis la Seg-Ĉevalo, gaje. Tip prenis la finon de la branĉo kiu servis kielvosto de la Seg-Ĉevalo, kaj laŭte vokis:

“Ek!” La ĉevalo komencis rapide paŝi, kaj Tip sekvis. Libaldaŭ decidis ke ili povos pli rapide kuri, do li kriis

“Trot!” Nu, la Seg-Ĉevalo memoris ke tiu vorto estisordono kuri plej rapide; do li komencis skukuradilaŭ la vojo plej rapide, kaj nur malfacile Tip — kurante pli rapide ol iam antaŭe — povis resti sur siajpiedoj. Baldaŭ li ne plu povis spiri, kaj kvankam li voliskrii

“Halt!” al la ĉevalo, li trovis sin nekapabla eligila vorton el sia gorĝo. Subite la fino de la vosto kiunli tenis, ĉar ĝi estis nur morta branĉeto, rompiĝis, kajtujsekve la knabo trovis sin ruliĝanta en la polvo dela vojo, dum la ĉevalo kaj ĝia kukurbokapa rajdantoforrapidis kaj post momento malaperis en lamalproksimon. Kiam Tip fine levis sin kaj eligis la polvon el siagorĝo tiel ke li povus diri

“Halt!”, ne plu utilis diriĝin, ĉar la ĉevalo estis delonge ne plu videbla. Do li faris la solan racian agon. Li sidiĝis kaj boneripozis, kaj poste li komencis marŝi laŭ la vojo.

“Iam mi reatingos ilin,” li pensis; “ĉar la vojofiniĝas ĉe la pordoj de la Smeralda Urbo, kaj ili nepovos pli foren iri.” Dume, Joĉjo firme tenis la stangon kaj la Seg-Ĉevalo rapidegis laŭ la vojo kvazaŭ konkurĉevalo. Neniu el ili sciis ke Tip postrestis, ĉar laKukurbokapo ne retrenrigardis, kaj la Seg-Ĉevalo nepovis. Dum li rajdis, Joĉjo rimarkis ke la herbaro kaj arboj fariĝis brile verdkoloraj, do li divenis ke iliproksimas al la Smeralda Urbo eĉ antaŭ ol la altajspajroj kaj kupoloj videblis. Fine, alta muro el verdaj ŝtonoj, kovrita persmeraldoj, aperis antaŭ ili; kaj timante ke la Seg-Ĉevalone scios halti kaj tial eble frakasos ilin ambaŭ kontraŭla muron, Joĉjo kuraĝis krii

“Halt!” kiel eble plej laŭte. Tiom subite obeis la ĉevalo ke sen stango Joĉjosendube falus kapantaŭen kaj lia bela vizaĝo ruiniĝus.

“Vere rapida rajdo, kara Paĉjo!” li kriis; kaj, aŭdinte neniun respondon, li sin turnis kaj unuafojetrovis ke Tip ne estas kun ili. Tiu laŭŝajna foriro de Tip estis nekomprenebla porla Kukurbokapo kaj maltrankviligis lin. Kaj dum lidemandis al si pri kio okazis al la knabo, kaj kionfari en ĉi tiu malfacila cirkonstanco, la enirejo en laverda muro malfermiĝis kaj viro elpaŝis. Tiu viro estis malalta kaj ronda, kun dika vizaĝokiu aspektis rimarkinde afabla. Li estis vestita tute perverdaĵoj kaj portis altan, pintan verdan ĉapelon sursia kapo, kaj verdajn okulvitrojn sur siaj okuloj. Liklinis sin antaŭ la Kukurbokapo kaj diris:

“Mi estas la Pordogardisto de la Smeralda Urbo. Ĉu mi rajtas demandi kiu vi estas, kaj kion vi celas?”

“Mi nomiĝas Joĉjo Kukurbokapo,” respondis laaliulo, ridetante; “sed pri mia celo, mi tute ne sciaskio ĝi estas.” La Pordogardisto evidente estis surprizita, kaj liskuis sian kapon kvazaŭ nekontenta pro tiu respondo.

“Kio vi estas, homo aŭ kukurbo?” li demandis, ĝentile.

“Ambaŭ, se plaĉas al vi,” respondis Joĉjo.

“Kaj tiu ligna ĉevalo —ĉu ĝi vivas?” demandis laGardisto. La ĉevalo suprenrulis unu tuberokulon kajpalpebrumis al Joĉjo. Poste ĝi dancetis kaj faligis unupiedon forte sur la pied fingrojn de la Gardisto.

“Ajjj!” kriis tiu viro.

“Mi bedaŭras ke mi demandistion. Sed via respondo plene konvinkas. Ĉu vi havascelon, sinjoro, en la Smeralda Urbo?”

“Mi kredas ke jes,” respondis la Kukurbokaposerioze; “sed mi ne povas pensi kio ĝi estas. Mia patroplene scias pri ĝi, sed li ne estas ĉi tie.”

“Strange — vere strange!” deklaris la Gardisto.

“Sedvi aspektas tute sendanĝera. Oni ne ridetas tiom belekiam oni intencas misagi.”

“Tiurilate,” diris Joĉjo, “mi ne povas ne rideti, ĉarmian vizaĝon tiel ĉizis poŝtranĉilo.”

“Nu, eniru mian ĉambron kun mi,” pludiris laGardisto, “kaj mi pripensos kion fari por vi.” Do Joĉjo rajdis la Seg-Ĉevalon tra la enirejon enmalgrandan ĉambron kiu estis enkonstruita en lamuro. La Gardisto tiris sonorilŝnuron, kaj baldaŭ trealta soldato — portanta verdan uniformon — eniris tra laalia pordo. Tiu soldato portis longan verdan pa filonsur sia ŝultro kaj havis belan verdan barbon kiu atingiseĉ liajn genuojn. La Gardisto tuj alparolis lin, dirante:

“Jen fremda viro kiu ne scias kial li venis al laSmeralda Urbo, nek kion li volas. Diru al mi, kion nifaru pri li?” La Soldato kun la Verda Barbo rigardis Joĉjonmulte zorgeme kaj scivole. Fine li skuis sian kapontiom decide ke malgrandaj ondoj skuiĝis laŭlonge delia barbo, kaj poste li diris:

“Mi konduku lin al Lia Moŝto, la Birdotimigilo.”

“Sed kion Lia Moŝto, la Birdotimigilo, faros pri li?” demandis la Pordogardisto.

“Tion decidu Lia Moŝto,” respondis la soldato.

“Mihavas su fiĉajn taskojn proprajn. Ĉiu eleksteraproblemo estas transdonenda al Lia Moŝto. Do metula okulvitrojn sur lin kaj mi kondukos lin al la reĝapalaco.” Do la Gardisto malfermis grandan keston daokulvitroj kaj strebis trovi vitrojn su fiĉe grandajn porla rondaj okulegoj de Joĉjo.

“En mia stoko vere ne estas vitroj kapablaj kovritiujn okulojn,” diris la viro, ĝemante; “kaj via kapo estastiom granda ke mi devos ĉirkaŭligi la okulvitrojn.”

“Sed kial mi bezonas okulvitrojn?” demandis Joĉjo.

“Tia estas la modo, ĉi tie,” diris la Soldato, “kaj ilimalhelpas blindiĝon per la lumbrulado kaj brilado dela belega Smeralda Urbo.”

“Ho!” krietis Joĉjo.

“Nepre ĉirkaŭligu ilin. Mi nevolas blindiĝi.”

“Nek mi!” interrompis la Seg-Ĉevalo; do oni rapideligis verdajn okulvitrojn sur la elstarajn tuberojn kiujservis kiel okuloj por ĝi. Post tio la Soldato kun la Verda Barbo kondukis ilintra la interna pordo kaj ili tuj trovis sin sur la ĉefastrato de la glora Smeralda Urbo. Brilantaj verdaj gemoj ornamis la antaŭaĵojn de labelaj domoj kaj la turoj kaj turetoj estis kovritaj persmeraldoj. Eĉ la verda marmora pavimo brilis prokaraj ŝtonoj, kaj vere forte kaj mirige aspektis al tiukiu unuafoje vidas ĝin. Tamen, la Kukurbokapo kaj la Seg-Ĉevalo, kiujnenion sciis pri riĉeco kaj beleco, malmulte atentis lamirigaĵojn kiujn ili vidis tra la verdaj okulvitroj. Ilitrankvile sekvis la verdan soldaton kaj apenaŭrimarkis la arojn da verdaj homoj kiuj rigardadis ilinsurprizate. Kiam verda hundo elkuris kaj bojis je ili, la Seg-Ĉevalo tuj piedfrapis per sia ligna kruro kajtio kurigis la hurlantan besteton en domon; sed neniopli grava ol tio okazis interrompante ilian antaŭenironal la reĝa palaco. La Kukurbokapo volis rajde grimpi la verdajnmarmorajn ŝtupojn kaj rekte eniri al la Birdotimigilo; sed la soldato malpermesis. Do Joĉjo deĉevaliĝis, tremalfacile, kaj servisto kondukis la Seg-Ĉevalon al lamalantaŭo dum la Soldato kun la Verda Barboakompanis la Kukurbokapon en la palacon, tra laantaŭa pordo. La fremdulo estis lasita en bele meblitaatendoĉambro dum la soldato foriris anonci lin. Hazarde, je tiu momento Lia Moŝto estis libera kajtre enuis pro manko de sinokupo, do li ordonis keoni tuj enkonduku la vizitanton en la tronĉambron. Joĉjo tute ne sentis timon aŭ embarasiĝon pro lapenso ke li renkontos la reganton de tiu glorega urbo, ĉar li tute nenion sciis pri la kutimoj de la mondo. Sed kiam li eniris kaj la unuan fojon vidis LianMoŝton la Birdotimigilon sidantan sur sia brilantatrono, li ekhaltis pro surprizego.

Загрузка...