Tip vekiĝis post mateniĝo, sed la Birdotimigilo jamestis levinta sin kaj kolektinta, per siaj mallertajfingroj, du manplenojn da maturaj beroj de kelkajproksimaj arbustoj. Ilin la knabo manĝis avide, trovante ilin kontentiga matenmanĝo, kaj poste lagrupeto rekomencis veturi.
Post horo da rajdado ili atingis la supron demonteto de kie ili vidis la Urbon de la Palpbrumojkaj vidis la altajn kupolojn de la palaco de laImperiestro, leviĝintajn super la grupojn de plimodestaj loĝejoj.
La Birdotimigilo tre ekscitiĝis pro la vidaĵo, kajkriis:
“Mi ĝojege revidos mian malnovan amikon laStanan Lignohakiston! Mi esperas ke li regas sianpopolon pli sukcese ol mi regis la mian!”
“Ĉu la Stana Lignohakisto estas la Imperiestro de la Palpbrumoj?” demandis la ĉevalo.
“Jes ja. Ili invitis lin regi ilin tuj post la detruiĝode la Sorĉistino; kaj ĉar Noĉjo Hakisto havas la plejbonan koron en la tuta mondo mi certas ke limontriĝis bonega kaj kapabla imperiestro.”
“Mi kredis ke ‘Imperiestro’estas titolo de personokiu regas imperion,” diris Tip, “kaj la Lando de laPalpbrumoj estas nur regneto.”
“Ne diru tion al la Stana Lignohakisto!” kriis laBirdotimigilo, tre serioze. “Vi multe ofendus lin. Liestas tre fiera, tute prave, kaj al li plaĉas titoliĝiImperiestro kaj ne Reĝo.”
“Nu, ja ne gravas al mi,” respondis la knabo. La Seg-Ĉevalo nun trotis antaŭen tiom rapide kela rajdantoj nur malfacile restis sur ĝia dorso; do estismalmulta konversacio antaŭ ol ili haltis apud laŝtupoj de la palaco.
Maljuna Palpbrumo, vestita per arĝentoŝtofauniformo, antaŭeniris por helpi ilin deĉevaliĝi. Dirisla Birdotimigilo al tiu elegantulo:
“Konduku nin tuj al via mastro, la Imperiestro.” La viro rigardis de unu al alia de la grupoembarasite, kaj fine respondis:
“Domaĝe, mi devas peti ke vi atendu. LaImperiestro ne akceptas gastojn ĉimatene.” “Kial?” demandis la Birdotimigilo, maltrankvile.
“Mi esperas ke li ne spertis akcidenton.”
“Tute ne,” respondis la viro. “Sed hodiaŭ estas lakutima polurtago por lia Moŝto; kaj ĝuste nun liaglora Moŝto estas dike kovrita per polurvakso.”
“Ha, mi komprenas!” kriis la Birdotimigilo, multetrankviligite. “Mia amiko de ĉiam emas esti dando, kaj mi supozas ke nun li eĉ pli fieras pro siaaspekto.”
“Jes ja,” diris la viro, ĝentile klinante sin. “Niapotenca Imperiestro antaŭnelonge nikelkovrigis sin.” “Je Dio!” la Birdotimigilo kriis aŭdinte tion. “Selia sprito egale brilas, kiom blindiga ĝi sendube estas! Sed enkonduku nin — mi certas ke la Imperiestroakceptos nin, eĉ malgraŭ sia aktuala stato.”
“La stato de la Imperiestro estas ĉiam impona,” diris la viro. “Sed mi informos lin pri via alveno, kajricevos liajn ordonojn pri vi.”
Do la grupo sekvis la serviston en elegantanatendoĉambron, kaj la Seg-Ĉevalo sekvis ilinmalgracie, ĉar li tute ne sciis ke ĉevalo devus restiekstere.
La veturintoj unue sentis imponegon pro laĉirkaŭaĵo, kaj eĉ la Birdotimigilo ŝajnis imponitakiam li ekzamenis la multekostegajn arĝentoŝtofajndrapojn node ligitajn per etaj arĝentaj hakiloj. Surbela centra tablo estis granda arĝenta oleujo, sur kiuestis riĉe gravuritaj scenoj el la iamaj aventuroj dela Stana Lignohakisto, Doroteo, la Malkuraĝa Leonokaj la Birdotimigilo: la linioj de la gravuraĵo estispaŭsitaj sur la arĝenton per flava oro. Sur la murojpendis pluraj portretoj, la portreto de la Birdotimigiloŝajnis la plej elstara kaj plej zorge farita, dum lagranda portreto de la fama Sorĉisto de Oz kiam litransdonis koron al la Stana Lignohakisto kovrispreskaŭ tutan flankon de la ĉambro.
Dum la vizitantoj silente admiradis tiujngloraĵojn, ili subite aŭdis laŭtan voĉon el la apudaĉambro:
“Ĉu! ĉu! ĉu! Grandega surprizo!”
La pordo ekmalfermiĝis kaj Noĉjo Hakisto kurisinter ilin kaj kaptis la Birdotimigilon per tenera, amanta ĉirkaŭbrakumo kiu multmaniere ĉi fis lin.
“Mia karega amiko! Mia nobla kamarado!” kriisla Stana Lignohakisto, ĝoje; “kiom ĝojege mirerenkontas vin!”
Dirinte tion li apartigis sin de la Birdotimigilo kaj tenis lin iomete for de si dum li rigardadis la amatanpentritan vizaĝon. Sed, ve! la vizaĝo de la Birdotimigilo kaj multajpartoj de lia korpo nun surhavis grandajnvaksmakulojn; ĉar la Stana Lignohakisto, fervorasaluti sian amikon, plene forgesis la staton de siatualeto kaj la dika tavolo da vakso sur lia korpofrotiĝintis sur la korpon de lia kamarado.
“Ve!” diris la Birdotimigilo malĝoje. “Kia fuŝo!”
“Ne gravas, amiko,” respondis la Stana Lignohakisto, “mi sendos vin al la Imperia Vestlavejo, kajili plene repurigos vin.”
“Sed ĉu tiel mia vestaĵo fariĝos nur vestiĝo?” demandis la Birdotimigilo. “Tute ne! Sed diru, kiel via Moŝto venis ĉi tien? kaj kiuj estas viaj akompanantoj?”
La Birdotimigilo tre ĝentile konigis al li Tipon kajJoĉjon Kukurbokapon, kaj ĉi tiu ŝajne tre interesis laStanan Lignohakiston.
“Vi estas malmulte fortika, konfesendas,” diris laImperiestro; “sed vi ja estas nekutima, tial vi indasmembriĝi en nia elita grupo.”
“Mi dankas vian Moŝton,” diris Joĉjo humile.
“Mi esperas ke vi fartas bone,” pludiris la Hakisto. “Ĝuste nun, jes;” respondis la Kukurbokapo, ĝemante; “sed mi konstante timas la tagon kiam miputros.” “Absurde!” diris la Imperiestro — sed amikeme, simpatie. “Mi petegas, ne kovru la sunlumonhodiaŭan per la pluvo morgaŭa. Ĉar antaŭ ol viakapo putros, vi povos enladskatoligi ĝin, kaj tielkonservi ĝin por ĉiam.”
Tip, dum tiu konversacio, rigardadis la Hakistonvideble miregante, kaj rimarkis ke la fama Imperiestrode la Palpbrumoj konsistas tute el pecoj de stano, nete lutitaj kaj nititaj por fari vir figuron. Li metaleklikis kaj klakis iomete dum li movis sin, sedplejparte li ŝajnis tre lerte konstruita, kaj lianaspekton malbeligis nur la dika tavolo de polurvaksokiu kovris lin de kapo ĝis piedoj.
La intensa rigardado de la knabo memorigis al laStana Lignohakisto ke li ne estas vere belaspektatiumomente, do li petis siajn amikojn pardoni lindum li reiros al siaj privataj ĉambroj por ke liajservistoj poluru lin. Tion ili faris tre rapide, kaj kiamla imperiestro revenis lia nikelkovrita korpo tiom glorebrilis ke la Birdotimigilo elkore gratulis lin pro laplibonigita aspekto.
“Tiu nikelkovro estis, mi konfesas, tre bona ideo,” diris Noĉjo; “kaj ĝi estis des pli bezonata ĉar mi iomgratiĝis dum miaj aventuraj spertoj. Rimarku ĉi tiungravuritan stelon maldekstre sur mia brusto. Ĝi nenur indikas kie kuŝas mia bonega koro, sed kovrastre bele la flikon kiun faris la Mirinda Sorĉisto postkiam li metis tiun valoregan organon en mianbruston per lerta manipulado.”
“Ĉu li do enmetis vian koron per man’pulio?” demandis la Kukurbokapo, scivoleme. “Neniel,” respondis la Imperiestro, indigne. “Lifaris, mi certas, tute ortodoksan operacion. Kaj miakoro estas mola, ne ligna kiel tiu de iuj.”
Li turnis sin al la Birdotimigilo kaj demandis:“Ĉu viaj regatoj estas feliĉaj kaj kontentaj, miakara amiko?”
“Mi ne scias,” estis la respondo; “ĉar la knabinojde Oz ribelas kaj forpelis min el la Smeralda Urbo.”
“Je Dio!” kriis la Stana Lignohakisto. “Kiakatastrofo! Certe ili ne plendas pri via ŝaga, gracoplena regado?”
“Ne, sed ili diras ke fleksebla Reg-ulo ne estasfidebla regulo,” respondis la Birdotimigilo; “kaj tiujinoj opinias ke viroj su fiĉe longe regis la landon. Doili kaptis mian urbon, forŝtelis la juvelojn el latrezorejo, kaj regas laŭ sia plaĉo.”
“Ve! Kia eksterordinara ideo!” kriis la Imperiestro, kaj ŝokita kaj surprizita. “Kaj mi aŭdis kelkajn diri,” diris Tip, “ke iliintencas marŝi ĉi tien kaj konkeri la kastelon kajurbon de la Stana Lignohakisto.”
“Nu, ni ne lasu al ili su fiĉan tempon por tio,” dirisla Imperiestro, rapide; “ni tuj iru rekonkeri laSmeraldan Urbon kaj resurtronigi la Birdotimigilon.” “Mi estis certa ke vi helpos min,” komentis laBirdotimigilo plaĉite. “Kiom da soldatoj vi povosprovizi?”
“Ni ne bezonas armeon,” respondis la Ligno-hakisto. “Ni kvar, per la helpo de mia brilanta hakilo, su fiĉas por teruri la korojn de la ribelantinoj.”
“Ni kvin,” korektis la Kukurbokapo.
“Kvin?” ripetis la Stana Lignohakisto.
“Jes; la Seg-Ĉevalo estas kuraĝa kaj sentima,” respondis Joĉjo, forgesante sian ĵusan kverelon kun lakvarpiedulo.
La Stana Lignohakisto ĉirkaŭrigardis senkomprene, ĉar ĝis nun la Seg-Ĉevalo restis en angulo, starantekviete, kie la Imperiestro ne rimarkis lin. Tip tujalvokis la strangaspektan beston, kaj ĝi proksimiĝistiom mallerte ke ĝi preskaŭ renversis la belan centrantablon kaj la gravuritan oleujon.
“Mi komencas pensi,” komentis la StanaLignohakisto dum li zorge pririgardis la Seg-Ĉevalon, “ke konstante estas novaj mirindaĵoj! Kiel viviĝis tiubesto?”
“Mi vivigis lin per magia pulvoro,” modestedeklaris la knabo; “kaj la Seg-Ĉevalo montriĝis treutila.”
“Li helpis nin eskapi de la ribelantinoj,” diris laBirdotimigilo.
“Do nepre ni devas akcepti lin kiel kamaradon,” deklaris la imperiestro. “Vivanta Seg-Ĉevalo klareestas novaĵo, kaj certe estos studinda. Ĉu li havassciojn?”
“Nu, mi ne povas pretendi multan vivosperton,” laSeg-Ĉevalo diris por si mem; “sed ŝajnas ke mi trerapide lernas, kaj ofte mi pensas ke mi scias pli ol laapudstarantoj.”
“Povas esti ke jes,” diris la imperiestro; “ĉar spertone ĉiam donas saĝon. Sed tempo mankas ĝuste nun, do ni rapide preparu nian veturon.”
La imperiestro alvokis sian Moŝtan AltanKancelieron kaj instrukciis lin pri kiel regi la regnondum lia foresto. Intertempe oni dispartigis laBirdotimigilon kaj zorge lavis la pentritan sakon kiuservis kiel lia kapo, kaj reenmetis la cerbon unuedonitan al li de la granda Sorĉisto. Liajn vestojnankaŭ purigis kaj gladis la Imperiaj Tajloroj, kaj onipoluris kaj realkudris lian kronon, ĉar la StanaLignohakisto insistis ke li ne formetu tiun signon dereĝeco. La Birdotimigilo nun aspektis tre respektinda. Kvankam li tute ne estis vantema, li multe plaĉis alsi kaj fiere tenis sin dum li marŝis. Dum oni faristion, Tip riparis la lignajn membrojn de JoĉjoKukurbokapo, kaj faris ilin pli fortaj ol antaŭe, kaj liankaŭ inspektis la Seg-Ĉevalon por certigi ke li bonefunkcias.
Kaj frue dum la sekva mateno ili komencis lareiron al la Smeralda Urbo. La Stana Lignohakistoportis sur sia ŝultro brilantan hakilon kaj kondukis laaliajn, dum la Kukurbokapo rajdis sur la Seg-Ĉevalokaj Tip kaj la Birdotimigilo marŝis ambaŭ flanke porcertigi ke li ne falos nek estos damaĝita.