Ili baldaŭ trovis ke la Seg-Ĉevalo lamas, ĉar lianova kruro estis iom tro longa. Do ili devis halti dumla Stana Lignohakisto mallongigis ĝin per sia hakilo, kaj post tio la ligna rajdbesto marŝis pli komforte. Sedla Seg-Ĉevalo eĉ nun ne estis tute kontenta.
“Domaĝe ke rompiĝis mia alia kruro!” ĝi grumblis. “Neniel,” arogante komentis la Ŝancel-Insekto, kiumarŝadis apude, “opiniu la akcidenton tre oportuna. Via kruro estis kia via historio: nek leg-enda neklegenda.”
“Bonvolu,” diris Tip, iom kolereta, ĉar li amis kajla Seg-Ĉevalon kaj sian serviston Joĉjon; “permesumin diri ke via ŝerco estas vere aĉa, kaj egalemaloriginala.”
“Tamen, ŝerco,” deklaris la Ŝancel-Insekto, firme, “kaj ŝerco derivita el vortludo estas, laŭ edukitoj, eminente deca.”
“Kion tio signifas?” demandis la Kukurbokapo, stultamaniere.
“Ĝi signifas,” klarigis la Ŝancel-Insekto, “ke nialingvo posedas multajn vortojn dusignifajn; kaj ke fariŝercon kiu ebligas ambaŭ signifojn de certa vorto, pruvas ke la ŝercanto estas altkultura kaj nobla, kajkrome ke li plene regas la lingvon.”
“Mi ne kredas tion,” diris Tip, malkaŝe; “ĉiu povasvortludi.”
“Neniel,” respondis la Ŝancel-Insekto, rigide. “Necesas tre alta edukado. Ĉi vi estas edukita, junasinjoro?”
“Ne multe,” agnoskis Tip.
“Sekve ne indas ke vi taksu. Mi mem estasPlene Edukita, kaj mi diras ke vortludoj indikasgenion. Ekzemple, se ĉi tiu besto estus ne nurbesto sed ankaŭ maristo, li estus kaj ĉe-valo kajĉe-velo.”
Aŭdinte tion la Birdotimigilo ĝemegis kaj la StanaLignohakisto ekhaltis kaj riproĉrigardis la Ŝancel-Insekton. Samtempe la Seg-Ĉevalo laŭte ronkis malestime; kaj eĉ la Kukurbokapo etendis manon porkaŝi la rideton kiun, ĉar ĝi estis ĉizita parto de liavizaĝo, li ne povis ŝanĝi en rikanon.
Sed la Ŝancel-Insekto fiere marŝadis kvazaŭgenie parolinte, kaj la Birdotimigilo kontraŭvoledevis diri:
“Mi aŭdis, mia kara amiko, ke eblas troedukiĝi; kajkvankam mi multe respektas cerbojn, negrave kiaj kajkiel klasi fikitaj, mi komencas suspekti ke la via estasiom implikita. Ĉiuokaze, mi petas vin kaŝi viansuperedukiĝon dum vi restas kun ni.”
“Ni ne estas tropostulemaj,” diris la StanaLignohakisto; “kaj ni estas ege bonkoraj. Sed se viasupera kulturo denove likos —”Li ne finis la frazon, sed li turnadis sian brilantan hakilon tiom senzorgeke la Ŝancel-Insekto ektimis kaj forpaŝis al malplidanĝera distanco.
La aliaj plu marŝadis silente, kaj la Plene Edukita, post meditado, diris humilvoĉe:
“Mi strebos bridi min.”
“Nenion pli ni rajtas peti,” respondis laBirdotimigilo agrable; kaj ĉar bonhumoro nunreinfektis la grupon, ili plu marŝadis.
Kiam ili denove haltis por ke Tip ripozu —ĉar laknabo estis la sola kiu, ŝajne, laciĝis — la StanaLignohakisto rimarkis plurajn malgrandajn, rondajntruojn en la herbokovrita kampo.
“Nepre ni estas ĉe vilaĝo de la Kampomusoj,” lidiris al la Birdotimigilo. “Ĉu eble mia malnovaamikino, la Reĝino de la Musoj, estas proksima?” “Se jes, ŝi povos multe helpi nin,” respondis laBirdotimigilo, kiun tra fis subita plano. “Provu vokiŝin, kara Noĉjo.”
Do la Stana Lignohakisto sonigis orelŝiran notonper arĝenta faj filo kiu pendis de ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo, kaj baldaŭ eta griza muso saltis el apuda truo kajvenis sentime al ili. Ĉar la Stana Lignohakisto iamsavis ŝian vivon, kaj la Reĝino de la Kampomusojsciis ke li estas fidinda.
“Saluton, via Moŝtino,” diris Noĉjo, ĝentileparolante al la muso; “mi esperas ke vi bonefartas.”
“Dankon, mi fartas tre bone,” respondis la Reĝino, modeste, dum ŝi sidiĝis kaj eblis vidi la etan orankronon sur ŝia kapo. “Ĉu mi povas iel helpi miajnmalnovajn amikojn?”
“Jes ja,” respondis la Birdotimigilo, fervore. “Mipetas, bonvolu permesi ke mi kunportu dekduon daviaj regatoj al la Smeralda Urbo.”
“Ĉu ili iumaniere suferos?” demandis la Reĝino, dubeme.
“Mi kredas ke ne,” respondis la Birdotimigilo. “Miportos ilin kaŝe en la pajlo kiu plenigas mian korpon, kaj kiam mi signalos, per malbutonumado de miajako, ili nur bezonos elkuri kaj rapidi hejmen kiomeble plej rapide. Farante tion ili helpos min regajnimian tronon, kiun la Revolucia Armeo forprenis demi.”
“Se estos tiel,” diris la Reĝino, “mi ne rifuzos vianpeton. Kiam vi estos preta, mi alvokos dekdu el miajplej inteligentaj regatoj.”
“Mi estas preta jam nun,” respondis la Birdo-timigilo. Li sternis sin sur la teron kaj malbutonumissian jakon, malkovrante la pajlan amason kiu plenigislin.
La Reĝino akre pepis, kaj post momenteto dek dubelaj kampomusoj kuris el siaj truoj kaj staris antaŭsia regantino, atendante ŝiajn ordonojn.
Kion la Reĝino diris al ili, neniu el niaj veturantojpovis kompreni, ĉar ŝi parolis per la musa lingvo; sed la kampomusoj obeis senhezite, kurante, unupost la alia, al la Birdotimigilo kaj kaŝante sin enla pajlo de lia brusto.
Kiam ĉiuj dek du musoj jam kaŝis sin tiel, laBirdotimigilo sekurige butonumis sian jakon kajposte levis sin kaj dankis la Reĝinon pro ŝiakomplezo.
“Ion pli vi povos fari por helpi nin,” proponis laStana Lignohakisto; “nome, kuri antaŭen kaj indikial ni la vojon al la Smeralda Urbo. Ĉar iu malamikopenas malebligi ke ni atingu ĝin.”
“Volonte mi faros tion,” respondis la Reĝino. “Ĉuvi estas pretaj?”
La Stana Lignohakisto rigardis al Tip.
“Mi ne plu lacas,” diris la knabo. “Ni komencu.”
Do ili rekomencis sian veturon. La malgrandagriza Reĝino de la Kampomusoj kuradis rapideantaŭen, paŭzante ĝis la veturantoj proksimiĝis, kajposte ŝi denove forrapidadis.
Sen tiu ĉiam ĝusta gvido la Birdotimigilo kaj liajkamaradoj eble tute ne atingus la Smeraldan Urbon, ĉar multaj estis la obstakloj amasigitaj de la artoj demaljuna Mombi. Sed ne eĉ unu el la obstakloj vereekzistis — ili ĉiuj estis lerte koncipitaj trompoj. Ĉarkiam ili venis al la bordo de furioze plaŭdanta riverokiu ŝajne baris ilin, la Reĝineto nur senhalte plukuris, trairante la ŝajnan akvo fluegon sendanĝere; kaj niajveturantoj sekvis ŝin sen renkonti eĉ unu akvoguton. Denove, alta granita muro turis alte super iliajkapoj por malebligi ilian antaŭeniron. Sed la grizaKampomuso marŝis rekte tra ĝin, kaj la aliaj agissame, la muro degelis kaj fariĝis nur nebuleto dumili trairis.
Poste, kiam ili haltis dum momento por ke Tipripozu, ili vidis kvardek vojojn komenciĝi ĉe iliajpiedoj, irantajn en kvardek direktoj; kaj baldaŭ tiujkvardek vojoj ekkirliĝis kvazaŭ grandega rado, unueunudirekte, poste alidirekte, tute konfuzante ilianvidpovon.
Sed la Reĝino vokis ke ili sekvu ŝin kaj kuris rekteantaŭen; kaj kiam ili pluiris kelkajn paŝojn lakirliĝantaj vojoj malaperis kaj ne plu vidiĝis. La lasta trompo de Mombi estis la plej timiga. Ŝisendis amason da krakantaj flamoj trans la kamponpor konsumi ilin; kaj unuafoje la Birdotimigiloektimis kaj turnis sin por forkuregi.
“Se tiu fajro atingos min mi tuj forbruliĝos!” dirisli, tremante ĝis lia pajlo klakis. “Neniam mi vidis ionpli danĝeran.”
“Ankaŭ mi foriras!” kriis la Seg-Ĉevalo, turnantesin kaj dancante pro agitiĝo; “ĉar mia ligno estas tiomseka ke ĝi brulus kvazaŭ fajrigilo.”
“Ĉu fajro estas danĝera por kukurboj?” demandisJoĉjo, timoplene.
“Vi bakiĝos kvazaŭ torto — kaj ankaŭ mi!” respondis la Ŝancel-Insekto, mallevante sin al ĉiujkvar membroj por povi kuri pli rapide.
Sed la Stana Lignohakisto, kiu ne timis fajron, evitigis kaosan forkuron per kelkaj sencoplenaj vortoj. “Rigardu la Kampomuson!” li kriis. “La fajro tutene bruligas ŝin. Efektive, ne ekzistas fajro, ĝi estasnur trompo.”
Efektive, rigardante la malgrandan Reĝinon marŝitrankvile tra la alvenantaj flamoj ĉiu en la gruporekuraĝiĝis, kaj ili sekvis ŝin sen eĉ bruleto.
“Certe ĉi tiu estas plej eksterordinara aventuro,” diris la Ŝancel-Insekto, kiu miregis; “ĉar ĝi renversasĉiujn Naturajn Leĝojn kiujn instruis ProfesoroĈionsciul en la lernejo.”
“Kompreneble,” diris la Birdotimigilo, saĝe. “Ĉiamagio estas kontraŭnatura, kaj tial ĝi estas timendakaj evitenda. Sed mi vidas antaŭ ni la pordojn de laSmeralda Urbo, do mi supozas ke ni nun superisĉiun magian obstaklon kiu ŝajne kontraŭis nin.”
Efektive, la muroj de la Urbo estis facile videblaj, kaj la Reĝino de la Kampomusoj, kiu gvidis ilinfidele, proksimiĝis al ili por adiaŭi ilin.
“Mi multe dankas vian Moŝtinon pro via afablakomplezo,” diris la Stana Lignohakisto, klinante sinantaŭ la bela besteto.
“Ĉiam estas plezuro helpi miajn amikojn,” respondis la Reĝino, kaj kvazaŭtuje ŝi jam malaperisrekurante hejmen.