Nu, Generalo Zingibra — kiu, memoru, komandis laRevolucian Armeon — tre malkvietiĝis pro la eskapo dela Birdotimigilo for de la Smeralda Urbo. Ŝi timis, nesenkaŭze, ke se lia Moŝto kaj la Stana Lignohakistokuniĝos, ekzistos danĝero por ŝi kaj ŝia tuta armeo; ĉarla popolo de Oz ankoraŭ ne forgesis la agojn de tiujfamaj herooj, kiuj sukcesis dum tiom da mirigajaventuroj.
Do Zingibra tuj sendis komunikaĵon al maljunaMombi, kaj promesis al ŝi grandan pagon se ŝi venoshelpi la Revolucian Armeon.
Mombi furiozis pro la petolo farita de Tip kajankaŭ pro lia eskapo kaj lia ŝtelo de la valoregaVivopulvoro; do ne necesis multe urĝi ŝin veturi al laSmeralda Urbo por helpi Zingibran venki laBirdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, la novajamikoj de Tip.
Tuj kiam Mombi atingis la reĝan palacon ŝi trovis, per sia sekreta magio, ke la aventurantoj komencassian veturon al la Smeralda Urbo; do ŝi fermis sinen malgrandan ĉambron alte en turo kaj ŝlosis lapordon dum ŝi uzis siajn magiajn artojn pormalebligi la revenon de la Birdotimigilo kaj de liajakompanantoj.
Pro tio la Stana Lignohakisto baldaŭ haltis kajdiris:
“Io tre kurioza okazis. Mi parkere konas ĉiunpaŝon de ĉi tiu vojo, sed iel ni perdiĝis.”
“Tute neeble!” protestis la Birdotimigilo. “Kial, miakara amiko, vi kredas ke ni perdiĝis?”
“Nu, jen antaŭ ni granda kampo de sun floroj — kajmi neniam antaŭe vidis ĉi tiun kampon, ne dum miatuta vivo.”
Kiam li diris tion ili ĉirkaŭrigardis kaj trovis keilin ja ĉirkaŭas kampo de altaj tigoj, kaj ĉe la suprode ĉiu tigo estis giganta sun floro. Kaj la floroj ne nurpreskaŭ blindigis per siaj helegaj koloroj ruĝa kaj ora, ĉiu floro rapidege ĉirkaŭturniĝadis sur sia tigo kvazaŭeta ventmuelilo, tute konfuzante la okulojn de larigardantoj kaj misti fikante ilin tiel ke ili ne sciis kienturni la kapon.
“Sorĉaĵo!” kriis Tip.
Dum ili paŭzis, hezitante kaj mirante, la StanaLignohakisto senpacience kriis kaj antaŭenirissvingante sian hakilon por dehaki la tigojn. Sed nunla sun floroj ekĉesis rapide ĉirkaŭturniĝadi, kaj laveturantoj klare vidis la vizaĝon de knabino en lacentro de ĉiu floro. Tiuj belaj vizaĝoj rigardis lamirantan grupon kun mokaj ridetoj, kaj koruse gajeekridis pro la ĉagreniĝo kiun ili kaŭzis.
“Haltu! haltu!” kriis Tip, ekprenante la brakon dela Stana Lignohakisto; “ili vivas! ili estas knabinoj!” Tiumomente la floroj rekomencis turniĝadi, kaj lavizaĝoj komencis malaperadi kaj ne estis plu videblajen la rapida ĉirkaŭturniĝado.
La Stana Lignohakisto faligis sian hakilon kajsidiĝis sur la teron.
“Estus senkore, dehaki tiujn belulinojn,” diris li, malgaje; “tamen mi ne scias alian rimedon, por ke nipovu pluiri.”
“Al mi ili aspektis strange similaj al la vizaĝoj dela Revolucia Armeo,” diris la Birdotimigilo penseme. “Sed mi ne povas kompreni kiel la knabinoj sekvisnin ĉi tien tiom rapide.”
“Mi kredas ke ĉi tio estas magiaĵo,” diris Tipcerteme, “kaj ke iu trompas nin. Mi scias keMombaĉo faris tiaĵojn antaŭ nun. Verŝajne ĝi estasnur iluzio, kaj tute ne estas sun floroj tie.”
“Do ni fermu niajn okulojn kaj antaŭenpaŝu,” proponis la Lignohakisto.
“Pardonu,” respondis la Birdotimigilo. “Miajpentritaj okuloj ne povas fermiĝi. Vi mem havasstanajn palpebrojn, sed ne supozu ke ĉiu el nikonstruiĝis kiel vi.”
“Kaj la okuloj de la Seg-Ĉevalo estas tro plenajpor fermiĝi, ĉar ili estas tub-eroj,” diris Joĉjo, klinantesin por ekzameni ilin.
“Tamen nepre necesas rapidi antaŭen,” ordonisTip, “kaj ni sekvos vin kaj tiel ni klopodos eskapi. Miaj okuloj jam tiom blindiĝis ke mi preskaŭ nepovas vidi.”
Do la Kukurbokapo rajdis kuraĝe antaŭen, kaj Tiptenis la stumpan voston de la Seg-Ĉevalo kaj sekviskun fermitaj okuloj. La Birdotimigilo kaj la StanaLignohakisto estis lastaj, kaj antaŭ ol ili kuris multajnmetrojn ĝojoplena krio de Joĉjo anoncis ke la vojoantaŭ ili nun estas neokupata.
Ili ĉiuj paŭzis por retrenrigardi, sed neniu spurorestis de la kampo de sun floroj.
Pli feliĉe ili nun veturadis; sed maljuna Mombitiom ŝanĝis la aspekton de la pejzaĝo ke ili nepreperdiĝus se la Birdotimigilo ne decidus direkti ilin laŭla suno. Ĉar neniom da sorĉado povus ŝanĝi lapozicion de la suno, do ĝi estis fidinda gvidilo.
Tamen aliaj problemoj kuŝis antaŭ ili. La Seg-Ĉevalo paŝis en kuniklotruon kaj falis surteren. LaKukurbokapo ĵetiĝis enaeren, kaj lia historio verŝajneĉesus je tiu preciza momento se la Stana Ligno-hakisto ne lerte kaptus la kukurbon dum ĝi falis kajsavis ĝin.
Tip rapide re fiksis ĝin al la kolo kaj restarigisJoĉjon. Sed la Seg-Ĉevalo ne egalbone fartis. Ĉarkiam ili tiris lian kruron el la kuniklotruo montriĝiske ĝi estis rompita kaj estis anstataŭigenda aŭriparenda antaŭ ol li povus denove paŝi.
“Severa problemo,” diris la Stana Lignohakisto. “Setroviĝus arboj proksime, mi povus rapide fari aliankruron por tiu besto. Sed mi vidas eĉ ne arbuston, tute nenion.”
“Nek troviĝas bariloj nek domoj en ĉi parto de la Lando Oz,” diris la Birdotimigilo, malĝoje. “Do kion ni faru?” demandis la knabo.
“Mi supozas ke mi devos funkciigi mian cerbon,” respondis lia Moŝta Birdotimigilo; “ĉar spertoj instruisal mi ke mi povas fari kion ajn, se mi nur su fiĉezorge pripensas la metodon.”
“Ni ĉiuj pensu,” diris Tip; “eble ni elpensosmetodon ripari la Seg-Ĉevalon.”
Do ili sidis vice sur la herbaro kaj komencis pensi, dum la Seg-Ĉevalo okupis sin per scivola rigardadoal sia rompita kruro.
“Ĉu doloras?” demandis la Stana Lignohakisto permilda, simpatiplena voĉo.
“Neniom,” respondis la Seg-Ĉevalo; “sed vundiĝismia fiero pro la trovo ke mia anatomio estas tiommalfortika.”
Dum iom da tempo la grupeto plu pensadissilente. Baldaŭ la Stana Lignohakisto levis sian kaponkaj transrigardis la kampojn.
“Kia ulo nun venas?” li demandis miroplene.
La aliaj sekvis la direkton de lia rigardo kaj vidiske venas io pli eksterordinara ol ili iam antaŭe vidis. Ĝi antaŭeniris rapide kaj senbrue sur la molaherbaro kaj post kelkaj minutoj ĝi staris antaŭ laaventurantoj kaj rigardadis ilin tiom mire kiom ilimiris pro ĝi.
La Birdotimigilo ĉiam estis trankvila.
“Bonan matenon!” li diris, ĝentile.
La fremdulo forprenis sian ĉapelon elegante, malalten klinis sin, kaj respondis:
“Bonan matenon al vi ĉiuj. Mi esperas ke vi, kungregiĝinte, ĝuas eksterordinaran bonfarton. Permesu ke mi montru al vi mian karton.”
Post tiu ĝentilega parolo ĝi etendis malgrandankarton al la Birdotimigilo, kiu akceptis ĝin, plurfojeturnis ĝin, kaj transdonis ĝin al Tipo, skuetante siankapon.
La knabo laŭtlegis:
“S-RO M. P. ŜANCEL–INSEKTO P. E.”
“Je Dio!” krietis la Kukurbokapo, rigardante iomintense.
“Eksterordinare!” diris la Stana Lignohakisto. La okuloj de Tip rondiĝis kaj li miregis, kaj laSeg-Ĉevalo ĝemis kaj forturnis sian kapon.
“Ĉu vi vere estas Ŝancel-Insekto?” demandis laBirdotimigilo.
“Tute certe, sinjoro!” respondis la fremdulo, bruske. “Ĉu mia nomo ne troviĝas sur la karto?”
“Ĝi ja estas tie,” diris la Birdotimigilo. “Sedbonvolu, kion signifas ‘M. P. ’?”
“‘M. P. ’signifas Multe Pligrandigita,” respondis laŜancel-Insekto, fiere.
“Ho, mi komprenas.” La Birdotimigilo rigardis lafremdulon kritikeme. “Kaj ĉu vi estas vere multepligrandigita?”
“Sinjoro,” diris la Ŝancel-Insekto, “klare vi estasinteligenta kaj sagaca persono. Ĉu ne estas evidenteal vi ke mi estas plurmiloble pli granda ol ĉiu aliaŜancel-Insekto kiun vi ĝis nun vidis? Sekve estasplene evidente ke mi estas Multe Pligrandigita, kaj vitute ne povas pravigi dubon pri tio.”
“Pardonu min,” respondis la Birdotimigilo. “Miacerbo iomete konfuziĝis kiam oni lastafoje lavis min. Ĉu estus maldece ankaŭ demandi kion signifas la‘P. E. ’ĉe la fino de via nomo?”
“Tiuj literoj indikas mian diplomon,” respondis laŜancel-Insekto, kompateme ridetante. “Mi precizigos. Ili signifas ke mi estas Plene Edukita.”
“Ho!” diris la Birdotimigilo, multe pli trankviligita. Tip ankoraŭ ne ĉesis miroplene rigardadi tiunnovulon. Li vidis grandan, rondan, insektaspektankorpon sur du maldikaj kruroj ĉe kies fino estisd e l i k a t a j piedoj — la pied fingroj e s t i s iomsuprenturnitaj. La korpo de la Ŝancel-Insekto estis iomplata, kaj laŭ kion li povis vidi, ĝi estis briletemalhelbruna dorse, dum la antaŭo surhavishelbrunajn kaj blankajn striojn, kiuj kuntuŝiĝis ĉe larandoj. Ĝiaj brakoj estis egale maldikaj kiel la kruroj, kaj sur iom longa kolo sidis ĝia kapo — ne malsimilaal homa kapo, krom ke ĝia nazo finiĝis per buklaanteno, “sentilo,” kaj ĝiaj oreloj ĉe sia supro portisantenojn kiuj ornamis la flankojn de ĝia kapo kvazaŭdu etaj buklaj plektaĵoj. Estas agnoskende ke la rondaj, nigraj okuloj estis iom ŝvelaspektaj; sed la esprimo surla vizaĝo de la Ŝancel-Insekto tute ne estis malplaĉa. Rilate al vestoj, la insekto surportis malhelbluanhirundovostan jakon kun flava silka interna tegaĵo kaj floro en la butontruo; veŝton el blanka tiko etendita strikte trans la larĝan korpon; kuloton el flavbrunapluŝo, kun orkoloraj bukoj ĉe la genuoj; kaj, supre de ĝiamalgranda kapo, estis gaje poziciigita alta silka ĉapelo. Starante etendita antaŭ niaj mirantaj amikoj laŜancel-Insekto aspektis egale alta kiel la StanaLignohakisto; kaj certe neniu insekto en la tutaLando Oz iam antaŭe estis tiom giganta.
“Mi agnoskas,” diris la Birdotimigilo, “ke viaabrupta alveno surprizis min, kaj sendube ankaŭmiajn akompanantojn. Mi tamen esperas ke tio neĉagrenas vin. Ni verŝajne kutimiĝos al vi dum laforpaso de tempo.”
“Bonvolu nepre ne pardonpeti!” respondis laŜancel-Insekto, sincere. “Multe plezurigas minsurprizi homojn; ĉar certe mi ne estas el la samaklaso kiel ordinaraj insektoj kaj mi meritas kaj lascivolemon kaj la admiron de miaj renkontatoj.”
“Tute prave,” akordis lia Moŝto.
“Se vi permesos sidigi min en via aŭgusta grupo,” pludiris la fremdulo, “mi volonte rakontos mianhistorion, por ke vi povu pli bone kompreni miannekutiman —ĉu mi rajtas diri rimarkindan? — aspekton.”
“Diru kion ajn vi volas,” respondis la StanaLignohakisto, bruske.
Do la Ŝancel-Insekto sidis sur la herbaro, antaŭ lagrupeto de vagantoj, kaj rakontis al ili ĉi tiel: