Ĉapitro XXIII Princino Ozma de Oz

“Mi kaptis vin, kaj estas senutile plu barakti,” dirisGlinda, per sia mola, dolĉa voĉo. “Kuŝu senmove dummomento, ripozetu, poste mi reportos vin al miatendo.”

“Kial vi serĉas min?” demandis Mombi, ankoraŭapenaŭ kapabla klare paroli pro manko de spiro.

“Kion mi faris kontraŭ vi, kial vi persekutas min?”

“Nenion vi faris kontraŭ mi,” respondis la mildaSorĉistino; “sed mi suspektas ke vi faris plurajnfiagojn; kaj se mi trovos ke vi vere misuzis vianmagiscion, mi punos vin severe.”

“Mi de fias vin!” raspis la maljunulinaĉo. “Vi neaŭdacus damaĝi min!”

Ĝuste tiam la Gumpo al flugis ilin kaj stariĝis sur ladezertan sablon apud Glinda. Niaj amikoj ĝojis trovi keMombi fine estas kaptita, kaj post rapida interkonsiliĝoili decidis ke ĉiuj reiru en la Gumpo al la tendaro. Doili enĵetis la Seg-Ĉevalon, kaj poste Glinda, ankoraŭtenante finon de la ora fadeno kiu estis ĉirkaŭ la kolode Mombi, devigis la kaptitinon grimpi sur la sofojn. Laaliaj nun sekvis, kaj Tip ordonis al la Gumpo reiri. La veturo fariĝis senĝene, Mombi sidis sur sia lokomalĝoj-kaj sever-miene, ĉar la maljunulinaĉo estistute senhelpa dum restis la magia fadeno ĉirkaŭ ŝiakolo. La armeo salutis la revenon de Glinda per laŭtajbonvenigaj krioj, kaj la grupo de amikoj rekuniĝisbaldaŭ en la reĝina tendo, kiun oni zorge riparis dumilia foresto.

“Nun,” diris la Sorĉistino al Mombi, “mi volas kevi diru al ni kial la Mirinda Sorĉisto de Oz vizitis vintrifoje, kaj kio okazis al la infano Ozma, kiu kuriozegemalaperis.”

La magiulino rigardis Glindan de fie, kaj neniunvorton parolis.

“Respondu!” kriis la Sorĉistino.

Sed ankoraŭ Mombi silentis.

“Eble ŝi ne scias,” komentis Joĉjo.

“Bonvolu silenti,” diris Tip. “Vi eble fuŝos ĉion provia stulteco.”

“Jes, kara Paĉjo!” respondis la Kukurbokapo, humile. “Plezurege mi estas Ŝancel-Insekto!” murmuris laMulte Pligrandigita Insekto, mallaŭte. “Oni ne povasatendi fluon de saĝeco el kukurbo.”

“Nu,” diris la Birdotimigilo, “kiel ni paroligosMombin? Se ŝi ne informos nin pri kion ni volas scii, estos tute senutila ŝia kaptiĝo.”

“Eble ni provu amon,” proponis la StanaLignohakisto. “Mi aŭdis ke amo povas venki kiun ajn, ne grave kiom malbelan.”

Aŭdinte tion la magiulino turnis sin por firigardi lintiom aĉe ke la Stana Lignohakisto humiligite retiris sin. Glinda zorge konsideradis kion fari; nun ŝi sin turnisal Mombi kaj diris:

“Nenion vi gajnos, mi certigas vin, per tia de fiado. Ĉar mi firme intencas scii la veron pri la knabinoOzma, kaj se vi ne diros al mi ĉion kion vi scias, micerte mortigos vin.”

“Ho, ne! Ne faru tion!” kriis la Stana Lignohakisto. “Estus fie mortigi iun ajn — eĉ maljunan Mombin.”

“Estas nur minaco,” respondis Glinda. “Mi nemortigos Mombin, ĉar ŝi preferos diri al mi la veron.” “Ha, mi komprenas,” diris la stanulo, multetrankviligita. “Se mi diros al vi kion ajn vi volas scii,” dirisMombi, parolante tiom subite ke ŝi tremigis ilin ĉiujn. “Kion vi faros al mi poste?”

“Se vi faros tion,” respondis Glinda, “mi nurpostulos ke vi trinku potencan fluaĵon kiu forgesigosen vi la tutan magion kiun vi lernis.”

“Sed mi fariĝus senhelpa maljunulino!”

“Sed vi vivus,” diris la Kukurbokapo, konsole. “Nepre silentu!” diris Tip, nervoze. “Mi penos,” respondis Joĉjo; “sed vi agnoskas kevivi estas bone.”

“Precipe se oni estas Plene Edukita,” diris laŜancel-Insekto, aprobe skuante sian kapon.

“Elektu,” Glinda diris al maljuna Mombi, “intermorto se vi plu silentos, kaj perdo de via magikapablose vi diros al mi la veron. Mi opinias ke vi preferos vivi.”

Mombi malkviete rigardis la Sorĉistinon, kaj vidiske ŝi plene seriozas kaj ne toleros trompon. Do ŝirespondis, malrapide:

“Mi respondos viajn demandojn.”

“Tion mi supozis,” diris Glinda agrablatone. “Visaĝe elektis, mi certigas vin.”

Ŝi gestis al unu el siaj Kapitaninoj, kiu portis al ŝibelan oran kesteton. El ĝi la Sorĉistino tiris grandeganblankan perlon, ligitan al maldika ĉeno kiun ŝi metisĉirkaŭ sian kolon tiel ke la perlo restis sur ŝia brusto, tuj super la koro.

“Nun,” diris ŝi, “mia unua demando: Kial laSorĉisto trifoje vizitis vin?”

“Ĉar mi rifuzis viziti lin,” respondis Mombi.

“Tio ne estas respondo,” diris Glinda, severe. “Dirual mi la veron.”

“Nu,” respondis Mombi, rigardante malsupren, “livizitis min por lerni la recepton kiun mi uzas porbiskvitoj.”

“Rigardu!” ordonis la Sorĉistino.

Mombi obeis.

“Kiukolora estas mia perlo?” diris Glinda. “Ĝi —ĝi estas nigra!” respondis la maljunamagiulino, mirante.

“Do vi mensogis al mi!” kriis Glinda, kolere. “Nurkiam vi diros la veron restos mia magia perlo pureblanka.”

Mombi nun komprenis ke estas senutile penitrompi la Sorĉistinon; do ŝi diris, intertempe sulkantela frunton pro sia venkiĝo:

“La Sorĉisto portis al mi la knabineton Ozma, kiutiutempe estis nur bebo, kaj petis min kaŝi la infanon.”

“Tion mi supozis,” deklaris Glinda, trankvile.

“Kion li donis al vi pro via helpo?”

“Li instruis al mi ĉiujn siajn magiaĵojn. Kelkajestis aŭtentikaj, kaj kelkaj estis fraŭdaj; sed mi fidelisal mia promeso.”

“Kion vi faris pri la knabino?” demandis Glinda; kaj je tiu demando ĉiu antaŭen klinis sin por atenteaŭskulti la respondon.

“Mi sorĉis ŝin,” respondis Mombi.

“Kiel?”

“Mi transformis ŝin kaj faris el ŝi — el ŝi —”“Kion el ŝi?” demandis Glinda, kiam la magiulinohezitis.

“Knabon!” diris Mombi, malaltavoĉe.

“Knabon!” eĥis ĉiu voĉo; kaj, ĉar ili sciis ke tiumaljunulino prizorgis Tipon ekde lia bebeco, ĉiujokuloj turniĝis al kie staras la knabo.

“Jes,” diris la maljuna magiulino, jese skuante siankapon; “jen Princino Ozma — la infano portita al mide la Sorĉisto kiu ŝtelis la tronon de ŝia patro. Jen lavera reganto de la Smeralda Urbo!” kaj ŝi per sialonga osteca fingro rekte indikis la knabon.

“Mi!” kriis Tip, miregante. “Mi ne estas PrincinoOzma — mi ne estas knabino!”

Glinda ridetis, kaj irinte al Tip ŝi prenis lianmalgrandan brunan manon per sia delikata blankamano.

“Vi ne estas knabino ĝuste nun,” diris ŝi mildatone, “ĉar Mombi transformis vin en knabon. Sed vi naskiĝisknabino, kaj ankaŭ Princino; do vi devos repreni vianĝustan formon, por ke vi fariĝu Reĝino de la SmeraldaUrbo.”

“Ho, lasu Zingibran resti la Reĝino!” kriis Tip, preta plori. “Mi volas resti knabo, kaj veturi kun laBirdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj la Ŝancel-Insekto, kaj Joĉjo — jes! kaj kun mia amiko la Seg-Ĉevalo — kaj la Gumpo! Mi ne volas esti knabino!” “Ne timu, amiketo,” diris la Stana Lignohakisto, konsole; “ne doloras esti knabino, oni diras; kaj ni ĉiujrestos viaj fidelaj amikoj. Kaj, senkaŝe parolante, miĉiam opiniis knabinojn pli agrablaj ol knaboj.”

“Nu, egale agrablaj,” diris la Birdotimigilo, karesefrapetante la kapon de Tip.

“Kaj egale bonaj studentoj,” proklamis la Ŝancel-Insekto. “Mi volonte fariĝos via instruisto, kiam virefariĝos knabino.”

“Sed — atendu!” diris Joĉjo Kukurbokapo, ĝeme:“sevi fariĝos knabino, vi ne povos resti mia kara Paĉjo!”

“Ne,” respondis Tip, ridante malgraŭ siamaltrankvilo; “kaj volonte mi perdos tiun parencecon.”

Poste li diris, heziteme, dum li turnis sin al Glinda:

“Mi provos dum kelka tempo — por trovi kiel estos. Sedse al mi ne plaĉos esti knabino, vi devas promesi ke virefaros min knabo.”

“Nu,” diris la Sorĉistino, “mia magio ne povas farition. Mi neniam faras transformojn, ĉar ili estasnehonestaj, kaj neniu respektinda magiulino volasdoni malveran aspekton al io ajn. Nur senskrupulinojuzas tiun arton, do mi devas postuli ke Mombi nuligusian ĉarmon kaj redonu al vi vian ĝustan formon. Ŝilastafoje faros magiaĵon.”

Nun, ĉar la vero pri Princino Ozma malkaŝiĝis, alMombi ne gravis la sorto de Tip; sed ŝi timis lakoleron de Glinda, kaj la knabo malavare promesisprizorgi Mombin kiam ŝi maljuniĝos se li fariĝosregantino de la Smeralda Urbo. Do la magiulinokonsentis fari la transformon, kaj tuj komenciĝis lapreparado de la evento.

Glinda ordonis ke ŝia propra reĝina sofo metiĝu enla centron de la tendo. Sur ĝin metiĝis multaj kusenojkovritaj per rozkolora silko, kaj de ora stango super ĝipendis multaj ruĝetaj faldaĵoj el filandro, tute kaŝantela internan parton.

La unua ago de la magiulino estis devigi la knabontrinki magian fluaĵon kiu rapide dormigis lin profundekaj sensonĝe. Poste la Stana Lignohakisto kaj laŜancel-Insekto zorge portis lin al la sofo kaj metis linsur la molajn kusenojn, kaj kuntiris la filandrajnkurtenojn por kaŝi lin de ĉiuj.

La magiulino kaŭris sur la tero kaj flamigis sekajnherbojn, kiujn ŝi tiris el sia brustvesto. Kiam la fajroardis klare maljuna Mombi disŝutis manplenon damagia pulvoro sur la fajron, kiu tuj komencis estigiriĉan violan vaporon, plenigante la tendon per siaodoro kaj ternigante la Seg-Ĉevalon — kvankam oniantaŭavertis lin resti silenta.

Dum la aliaj scivole rigardadis ŝin, la maljunulinaĉoĉantis verson ritme uzante vortojn kiujn neniukomprenis, kaj klinis sian maldikan korpon sepfojesuper la fajron. Kaj nun la sorĉkanto ŝajnis kompleta, ĉar la magiulino rektiĝis kaj kriis unu vorton, “Jeoŭa!” laŭtavoĉe.

La vaporo for flosis; la aero reklariĝis; iom da freŝaaero plenigis la tendon, kaj la ruĝetaj kurtenoj de lasofo tremetis kvazaŭ movitaj de io malantaŭ ili. Glinda marŝis al la baldakeno kaj apartigis lasilkajn kurtenojn. Ŝi klinis sin super la kusenojn, etendis manon, kaj de la sofo leviĝis la formo de junaknabino, freŝa kaj bela kiel maja mateno. Ŝiaj okulojbrilis kvazaŭ du diamantoj, kaj ŝiaj lipoj ruĝetis kielturmalino. Laŭ ŝia dorso pendis ruĝoraj bukloj, kajmaldika juvela cirklaĵo sidis super ŝiaj brovoj. Ŝiajsilkogazaj roboj flosis ĉirkaŭ ŝi kvazaŭ nubo, kaj surŝiaj piedoj estis delikataj satenaj pant floj.

Vidante tiun belegulinon la malnovaj kamaradoj deTip rigardadis miroplene dum tuta minuto, kaj post tioĉiu kapo kliniĝis pro sincera admirado al la belaPrincino Ozma. La knabino mem rigardetis labrilantan vizaĝon de Glinda, kiu brilas pro plezuro kajkontento, kaj post tio turnis sin al la aliaj. Parolantela vortojn dolĉe malarogante, ŝi diris:

“Mi esperas ke neniu el vi malpli amos min nun olantaŭe. Mi restas la sama Tip, sciu; nur — nur —”“Nur vi estas diferenca!” diris la Kukurbokapo; kajĉiu opiniis ke tiu estis lia plej saĝa parolo dum lia tutavivo.

Загрузка...