“Mi devas honeste agnoski jam je la komenco demia rakonto ke mi naskiĝis ordinara Ŝancel-Insekto,” komencis la besto, malkaŝe kaj amikeme. “Ĉar mineniun alian kutimon konis, mi marŝis per miaj brakojkaj ne nur per miaj kruroj, kaj mi rampadis sub larandoj de ŝtonoj aŭ kaŝadis min inter la radikoj deherboj, celante nenion pli ol trovi kelkaj insektojnmalpli grandajn ol mi por manĝi ilin.
“La malvarmaj noktoj rigidigis kaj senmovigis min, ĉar mi ne surportis vestojn, sed ĉiumatene la varmajsunradioj donis al mi novan vivon kaj revigligis min. Aĉa ekzistado estis tio, sed memoru ke tia estas lanormala ekzisto de Ŝancel-Insektoj, kaj ankaŭ demultaj aliaj bestetoj loĝantaj sur la tero.
“Sed la Destino decidis doni al mi, kvankam humilami estis, multe pli grandan sorton! Unu tagon mirampis proksime al kampara lernejo, kaj la monotonazuma sono de la studentoj en ĝi ekscitis min, do miaŭdacis eniri kaj rampi laŭ libera spaco inter du trabojĝis mi atingis la finon, kie, antaŭ kameno kun ardantajcindroj, sidis la instruisto ĉe sia tablo.
“Neniu rimarkis min, nur etan Ŝancel-Insekton, kajkiam mi trovis ke la kameno estas eĉ pli varma kajkomforta ol la sunlumo, mi decidis establi mian estontanhejmon apud ĝi. Do mi trovis ĉarman neston inter dubrikoj kaj kaŝis min en ĝi dum multaj, multaj monatoj. “Profesoro Ĉionsciul estas, sendube, la plej famaklerulo en la Lando Oz, kaj post kelkaj tagoj mikomencis aŭskultadi la lekciojn kaj prelegojn kiujn lifaris por siaj lernantoj. Neniu el ili estis pli atentemaol la humila, ne rimarkita Ŝancel-Insekto, kaj tiel miakiris sciaron kiu, laŭ mia propra agnosko, estas veremirinda. Tial mi skribis ‘P. E. ’—Plene Edukita — surmian kartojn; ĉar plej fierigas min ke la mondo neposedas alian Ŝancel-Insekton kun eĉ dekono da miajpropraj kulturo kaj erudicio.”
“Vi prave fieras,” diris la Birdotimigilo. “Edukiĝoestas pri fierinda. Mi mem estas edukita. La cerbarodonita al mi de la Granda Sorĉisto estas, laŭ miajamikoj, nesuperebla.”
“Tamen,” interrompis la Stana Lignohakisto, “bonakoro estas, laŭ mia opinio, multe pli dezirinda oledukiĝo aŭ cerbo.”
“Laŭ mi,” diris la Seg-Ĉevalo, “bona kruro estaspli dezirinda ol ambaŭ.”
“Ĉu semoj estas speco de cerbo?” demandis laKukurbokapo, abrupte.
“Silentu!” ordonis Tip, severe.
“Jes, kara Paĉjo,” respondis obeeme Joĉjo. La Ŝancel-Insekto aŭskultis pacience — eĉrespekteme — tiujn komentojn, kaj poste plu rakontis.
“Certe mi loĝis dum tri plenaj jaroj en tiu izolalerneja kameno,” diris li, “soife trinkante el laĉiam flua fonto de kristala scio kuŝanta antaŭ mi.”
“Vera poeto,” komentis la Birdotimigilo, aprobeskuetante sian kapon. “Sed unu tagon,” pludirisl a Insekto, “mirindacirkonstanco okazis, ŝanĝantemian ekziston mem kajportante min al mia aktualaapogeo de grandeco. LaProfesoro trovis min dum mirampadis trans la kamenon, kaj antaŭ ol mi poviseskapi, li kaptis min per siaj dik-kaj antaŭ-fingroj. “‘Karaj infanoj, ’diris li, ‘mi kaptis Ŝancel-Insekton — tre maloftan, interesan specimenon. Ĉu iuel vi scias kio estas Ŝancel-Insekto? ’
“‘Ne! ’koruse kriis la studentaro.
“‘Do, ’diris la Profesoro, ‘mi elprenos mian famanlupeaparaton kaj ĵetos la insekton sur ekranon enmulte pligrandigita formo, por ke vi ĉiuj zorge studuĝian nekutiman strukturon kaj ekkonu ĝiajn kutimojnkaj vivmanieron. ’
“Dirinte tion, li prenis el ŝranko vere kuriozanilon, kaj antaŭ ol mi komprenis kio okazas, mi trovismin ĵetita sur ekranon en multe pligrandigitaformo — tute tia kia vi nun vidas min.
“La studentoj ekstaris sur siaj seĝoj kaj puŝis lakapon antaŭen por pli bone vidi min, kaj duknabinetoj saltis sur la breton de malfermita fenestrokie ili povis pli klare vidi. “‘Jen! ’kriis la Profesoro, laŭtavoĉe, ‘ĉi tiu multepligrandigita Ŝancel-Insekto; unu el la plej kuriozajekzistantaj insektoj! ’
“Ĉar mi estis Plene Edukita, kaj sciis kion devasfari kulturoplena sinjoro, mi tiam ekstaris kaj metis mian manon sur mian bruston, kaj tre ĝentile klinismin. Mia neatendita ago sendube alarmis ilin, ĉarunu el la knabinetoj starantaj sur la fenestrobretoekkriis kaj dorsenfalis el la fenestro, kuntirante sianakompanantinon dum ŝi falis.
“La Profesoro kriis terurite kaj kuris tra lapordon por trovi ĉu la kompatindulinoj estisdamaĝitaj de la falo. La studentaro sekvis lin kaoze, kaj mi trovis min sola en la lernejĉambro, ankoraŭen Multe Pligrandigita formo kaj libera fari kionajn mi volas.
“Tuj mi ekkonsciis ke jen bonega oportuno poreskapi. Mi fieris pri mia grandeco, kaj mi kompreniske nun mi povos sendanĝere veturi tra la tutamondo, kaj mia superkulturo faros min indakunlaboranto de la plej erudicia persono kiun mirenkontos.
“Do, dum la Profesoro levis la knabinetojn — kiujestis timoplenaj sed ne damaĝitaj — de la tero, kaj lastudentoj amasiĝis ĉirkaŭ ilin, mi trankvile marŝis ella lernejo, ĉirkaŭiris angulon, kaj eskapis nerimarkiteal arbareto proksima.”
“Mirinde!” kriis la Kukurbokapo, admirante. “Jes, vere,” akordis la Ŝancel-Insekto. “Mi ankoraŭgratulas min pro mia eskapo dum mi estis MultePligrandigita; ĉar eĉ mia eksternatura sciego malmulteutilus al mi se mi restus eta, tute malgrava insekto.” “Mi antaŭ nun ne sciis,” diris Tip, rigardante laŜancel-Insekton dubkompreneme, “ke insektojsurportas vestojn.”
“En la naturo, ne,” respondis la fremdulo. “Seddum mia vagado mi bonsorte savis morteminacitannaŭafoje vivantan tajloron — vi verŝajne jam scias ketajloroj, same kiel katoj, vivas naŭfoje. Li estis treegedankema, ĉar se li perdus tiun naŭan vivon li tutefiniĝus; do li forte petis doni al mi ĉi tiun laŭmodanvestaron kiun mi nun surhavas. Ĝi bonege taŭgas almi, ĉu ne?” kaj la Ŝancel-Insekto ekstaris kaj turnissin malrapide, por ke ili povu zorge rigardi lin.
“Nepre bona tajloro,” diris la Birdotimigilo, iomenvie.
“Nu, certe bonkora tajloro,” komentis NoĉjoHakisto.
“Sed kien vi celis, kiam vi renkontis nin?” Tipdemandis la Ŝancel-Insekton.
“Nenien, precize,” ĝi respondis; “kvankam miintencas baldaŭ viziti la Smeraldan Urbon kaj aranĝiserion de lekcioj al speciale elektitaj aŭskultantoj prila ‘Avantaĝoj de Multpligrandiĝo’.”
“Ni iras cele la Smeraldan Urbon nun,” diris laStana Lignohakisto; “do, se vi deziras, ni volonteakceptos vin kiel nian akompananton.”
La Ŝancel-Insekto riverencis tre gracie.
“Multe plezurigos min,” diris li, “akcepti vianafablan inviton; ĉar nenie en la Lando Oz mi povusrenkonti alian grupon egale amikeman.”
“Jes, prave,” agnoskis la Kukurbokapo. “Ni estastiom amikemaj kiom muŝoj kaj mielo.”
“Sed — pardonu min se mi ŝajnas demandema —ĉuvi ne ĉiuj estas iom — ahem! — iom nekutimaj?” demandis la Ŝancel-Insekto, rigardante de unu al aliakun malkaŝa scivolemo.
“Ne pli ol vi,” respondis la Birdotimigilo. “Ĉio enla vivo estas nekutima ĝis kiam oni kutimiĝas al ĝi.”
“Kia nekutima filozo fio!” krietis la Ŝancel-Insekto, admire.
“Jes, mia cerbo bone funkcias hodiaŭ,” agnoskis laBirdotimigilo, fiere.
“Nu, se vi su fiĉe ripozis kaj refreŝiĝis, ni fleksuniajn genuojn paŝe al la Smeralda Urbo,” proponis lapligrandigito.
“Ne eble,” diris Tip. “La Seg-Ĉevalo havasrompitan kruron, do li ne povas fleksi genuon. Kajne troviĝas ligno el kiu fari novan kruron. Kaj ni nepovas lasi la ĉevalon ĉi tie ĉar la artikoj de laKukurbokapo estas tro rigidaj kaj li devas rajdi.” “Kia misfortuno!” kriis la Ŝancel-Insekto. Li trezorge rigardis la grupon kaj diris:
“Se la Kukurbokapo rajdos, kial ne uzu kruronlian por fari kruron por la ĉevalo kiu portos lin? Laŭaspekte, ambaŭ estas el ligno.”
“Nu, jen vera lerteco!” diris la Birdotimigilo, aprobe. “Estas malfacile kompreni kial mia cerbo neelpensis tion antaŭ longe! Ek, kara Noĉjo, kaj fiksula kruron de la Kukurbokapo al la Seg-Ĉevalo.”
Al Joĉjo ne multe plaĉis tiu propono; sed li akceptiske lian kruron detranĉu la Stana Lignohakisto kaj keĝi estu ĉizita por utiligo kiel la maldekstra kruro de laSeg-Ĉevalo. Ankaŭ al la Seg-Ĉevalo ne tre plaĉis laoperacio; li grumblis multe pri la “buĉado”, tiel linomis ĝin, kaj poste li deklaris ke la nova kruro estashontaĵo por respektinda Seg-Ĉevalo.
“Bonvolu pli zorge paroli,” diris la Kukurbokapo, akre. “Bonvolu memori ke mian kruron vi kondamnas.”
“Mi ne povas forgesi,” kolere respondis la Seg-Ĉevalo, “ĉar ĝi estas egale misfarita kiel ĉiu alia partovia.”
“Misfarita! mi, misfarita!” kriis Joĉjo kolerege. “Vine rajtas nomi min misfarita!”
“Vi estas egale absurde konstruita kiel saltpupeto,” rikanis la ĉevalo, rulante siajn tuberajn okulojnmalice. “Eĉ via kapo ne estas fiksita, kaj neniam oniscias ĉu vi rigardas antaŭen aŭ retren!”
“Amikoj, mi petegas, ne kverelu!” pledis la StanaLignohakisto, maltrankvile. “Efektive, al neniu el nimankas kritikindaĵo; do ni toleru la mankojn unu dela alia.”
“Bonega propono,” diris la Ŝancel-Insekto, aprobe.
“Certe vi havas tre bonan koron, mia metala amiko.”
“Jes ja,” respondis Noĉjo, tre plaĉita. “Mia koroestas vere mia plej bona parto. Sed ni komencu nianveturon.”
Ili sidigis la Kukurbokapon sur la Seg-Ĉevalon, kajligis lin al la ĉevalo per ŝnuro, tiel ke li ne povosforfali.
Poste, kondukate de la Seg-Ĉevalo, ili ĉiujkomencis marŝi al la Smeralda Urbo.