Dekdua ĉapitro

1

La krimo, neatendite okazinta sur la Infera plataĵo maturigas fruktojn de timigaj turniĝoj en rapida sinsekvo.

La nevidebla tanko de la vero ne konas kontraŭstaron, se ĝi ekiras, tiam ĉiu homa klopodo surdiĝas kaj pereas pro ties kurego.

Ĉi-supre la malbeno persekutas Fécamp-on plu, kion li prenis sur sin.

Vespero.

Post la laboro Rouen plendas pri malbonfarto.

La situacio estas iom timiga. Ne ekzistas Malforta Hieno. Neniu volas morti. Nova prizonulo ne venas. La malnovaj povas labori.

Tiel oni ne povas vivi. Du-tri plus porciojn ili havis dum semajnoj. Sed nun jam ankaŭ la lasta kadavro tiom putriĝas, ke ili devas malsuprensendi ĝin.

Sed ŝajnas tiel, ke la situacio pliboniĝis.

— La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon estas malfrota — flustris iu rikanante, kaj ili jam transdonis la informon unu al la alia:

— Estos Malforta Hieno…

— Manĝi!.. Manĝi!..

Rouen varŝajne havis malarian atakon. Tiel grave ĝi malsanigis lin, ke matene li ne povis stari sur siajn piedojn. Fécamp trovis lin ĉirkaŭ kvindek metrojn de la rando de la roko. Li kolpodis atingi ĝin glitante, sed Volpi, La Klabo staris antaŭ lin.

— Peko estas salti malsupren!

La kondamnito n-ro 63 pene reportis lin sur sian lokon.

— Lasu min morti!

— Stultaĵo! Vi resaniĝos, kaj ĉio estos en ordo. Nun kuŝiĝu sub la ombron de la obrelo de barono Naftalino. Alo! Sinjora moŝto! Bonvolu doni vian pluvombrelon!

— Aĉetu tion por vi, sinjoro Aktujo! Antaŭ nelonge mi volis mortigi vin, ĉar vi estas perfidulo, kaj vi riproĉetis min. Mi koleras!

— Ne mi bezonas vian pluvombrelon. Tiu ĉi homo estas malsana. Ĉu vi estas senanima fripono?

— Nu, jes! — li respondis entuziasme kaj esperige.

— Tiam mi batos vin, ĝis vi plenumos tion, kion mi diras.

— Mi ne volonte tolerus tion. Prefere mi donos la pluvombrelon al vi, sed mi petas vin atentu pri ĝi, kaj se sinjoro Rouen mortos, tuj redonu ĝin al mi…

— Ĉu la laboro? — diras Figaro apud li.

— Se ni laboros anstataŭ li, tiam ni manĝos lian porcion.

— Vi ricevos la duonon de mia porcio — proponis Fécamp kun tia naŭzo, ke li subite fermis siajn okulojn.

— Ne estas bone! Forta Hieno vivu!

— Vivi ĉiumaniere!

— Kiu proksimiĝas, mi mortigos tiun! — kriis Fécamp al ili.

Li levis sian pioĉon. Ili senkonsile rigardadis lin. Maltrankvile fajfis ilia pulmo.

— Fécamp… — flustris Rouen malgaje. — Kial vi faras tion?… Estas vane… kredu min…

— Ne cerbumadu pri tio. Prefere dormu.

Ili malsuprenigis la putriĝantan kadavron. Ne estas mortinto, kaj la laboro estas malpli multa.

— Malforta Hieno ne estas bezonata! — kriis Figaro.

— Ne estas bezonate!.. Tiam ni ricevos pli multe.

— Pli multe, pli multe…

Ili spiregis.

— Ni eldiru, ke la Malforta Hieno ne estas Hieno…

— Ni ne diru — ekparolis Fécamp. -Ni lasu lin vivi… „Io devas esti” — recitis ilian moron Fécamp.

— Jam ne devas esti! — ekbojetis la Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, kaj li plurfoje eklevis ĝin dumtage.

— Ni devas manĝi!

— Manĝi!.. Manĝi!..

Kaj ili spiregante konfuze hastis pro ilia nervoza, avida sopiro.

— Mi elaĉetos la Malfortan Hienon… — kriis la malliberulo n-ro 63, — mi proponas doni por li la trionon de mia akvoporcio kaj la dunon de mia manĝaĵporcio.

Malfacile ili akceptis tion. Fécamp aspektis forta. Ili disiris murmurante. La Hurlo finiĝis.

Sekvan tagon Fécamp donis la trionon de sia akvoporcio kaj la dononon de sia manĝaĵo al la Skeleta brigado. Rekompence por Rouen. Eĉ li mem ne sciis, kial. Tute ne eblas nova ordo ĉi tie. La Malforta Hieno devas morti, kaj tiel estas bone.

La roko ordonas ĉi tie. La varmego! Kaj la sola enhavo, la plej altgrada ĝojo, kion tiu ĉi vivo donas al ili, kiel celon: manĝi! Kaj revadi. Fiksrigardi la fajron, kaj kredi tion, Kio Neekzistas.

Vespere li estis laca kaj malforta pro la manko de akvo kaj nurtraĵo

— Kial vi faras tion? — Korko venis al li.

— Mi faras — respondis Fécamp, kaj li aldonis kun stranga rideto. — Ĉar io devas esti.

— Ĉu devas? La §oro de la Hienoj hurlas tion, se la Skeleta brigado volas scii, kio estis La Voĉo. Sed kio estas la Io?

— Mi ne scias. Sed ĝi devas esti, ĉar ĝi estas io, kaj oni tamen ne scias tion. Oni ne povas percepti ĝin.

Fécamp apogiĝis al la roko malesperiĝinte. La ŝtono estis tepida. Abomeninda, glata, varmeta.

— Al vi estas bone — diris Korko, kaj li enspiris la aeron kvazaŭ mirante per mallonga, ŝrikosimila stertoro. — Vi havas tukon. — Kaj li montris al la kolŝirmilo de Fécamp.

— Ĉu ne estas egale?

— Ĝi gravas! — Korko timeme rigardis al li. — Tio tre gravas!.. Ĉi tie alia afero estas tio, ke ĝi estas vera, kaj alia estas, ke ĝi „ne estas tiel”… Ĉio gravas ĉi tie, se iu havas ion. Ĉar kiu havas nenion, li mem estas… neniu… Mi estas neniu! Mi havas nenion, kio estus nur mia. Mi estas Korko, Kiu Havas Nenion. Vidu: jen estas La Blindulo, Kiu Havas Lampon. Se li ne havus lampon, ankaŭ li estus neniu.

— Lia lampo ne lumas.

— Sed li havas Ion. Gravas, ke ĉiu havu ion. Se ĝi ne lumas, eĉ tiam estas bone!

— Multaj homoj staris ĉirkaŭ ili. Ĉio havas gravecon ĉi tie. Ili estis ekscitiaj. Ili paŝetadis tien-reen. La ĝemetoj de Rouen elektrumis ĉiujn.

— Kio estas? — demandis iu.

— Diskuto — diris Figaro, kaj li rikanante turnadis sian kapon.

— Ĝi estas bona vorto…

Rouen ĝenetis. Multaj homoj rigardis tien.

— Li estas malforta…

— Tre malforta… — ili flustris ridaĉante.

Venas Volpi, La Klabo.

— Estas diskuto! — ili diris al li, ĉar ili ŝajnigis sin gravaj, kiel la infanoj, kiuj kelkfoje priesence alparolas al io, ekspuatante tion.

— Estas diskuto… Diskuto!

Ili saltadis snufadante, suspiris. Bestaj, humidaj, brunaj gingivoj ekbrilis el post la tremantaj supraj lipoj.

— Kiu vi estas? — demandis Volpi agreseme de la kondamnito n-ro 63. — Pri kio vi estas nomita? Ĉu vi havas ion?

— Mi obeas al neniu — diris Fécamp. Mi estas nomita pri tio, ke mi havas pugnon!

Volpi ĵetis straban rigardon al li. Estis problemo pri lia aŭtoritato. Li paŝis al Korko.

— Ankaŭ li silentas… — li diris, kaj La Klabo ekmoviĝis sur lia ŝultro. — Vi havas nenion kaj kaŭzas problemon!

— Li kaŭzas problemon!.. Problemon!..

Ili volas mortinton anstataŭ Rouen ĉiumaniere!.. Jen estas Korko! Li havas neniun, kaj li estos bona mortinto.

— Li ne estas Pugno — Figaro incitis lin.

— Li estas Korko, Kiu Havas Nenion…

Korko atendis kun bluaj lipoj. Iu puŝis lin antaŭen kaj ekbatis lian ŝultron per lato. Naŭza spirego frapiĝis en lian vizaĝon.

— Ankaŭ li havas ion! — kriis Fécamp kaj staris antaŭ lin.

— Kion? — demandis iu, ŝovis sin antaŭen al Korko en la mano kun akra lado, atakeme.

Fécamp flugigis lin malproksimen per pugnobato. La rondo vastiĝis.

Silento. Ili staris sovaĝe, anhelante.

Fécamp staris antaŭ la trumpetisto kun krucitaj brakoj kaj akravoĉe diris:

— Li estas La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon!

— La Trumpetisto, Kiu… Havas Amikon!.. — ili kriis timeme.

— Bone notu tion! Ĝi estas tia nomo, ke li sidos en la unua vico dum Fajrorigardo, ĉar nun vi vidis, kiel riĉa li estas: Li estas Tiu, Kiu Havas Amikon!..


2

Matene li iris labori kun zumanta kapo. Jam la trian tagon li ricevis nur parton de sia malbona, malmulta nutraĵ- kaj akvoporcio. Li ekŝanceiĝis. Nu, kio ĝi estas? Ĉu li eble ne eltenos?

Li laboris ĝis tagmezo kun terura fortosteĉo.

— Fécamp — diris la malsanulotagmeze, — vi ne eltenos.

— La demando estas tio, kiel vi fartas?

— Mia febro jam ĉesis.

— Eble morgaŭ vi povos stari sur viajn piedojn.

Li falis pro elĉerpiĝo apud la malsanulon. Li rigardis la Skeletan brigadon per unu okulo. Hodiaŭ ili ankoraŭ ne kuraĝas. Sed kiam li fariĝos malpli forta… Eble morgaŭ.

Nun barono Naftalino paŝis al li rikanante, kun miregantaj brovoj.

— Pardonu, se mi ĝenas vin…

— Kion vi deziras? — demandis Fécamp.

— Diru kara sinjoro Rouen, proksimume kiam vi mortos, se mia demando ne ofendas vin?

— Hm… ĉu vi pensas pri la pluvombrelo?

— Nu, jes! Mi neniel volas urĝi vin, ne rapidu morti pro tiu pluvombrelo, mi nur interesiĝas, kiom longe mi atendu?

— Iru en la inferon, sinjora moŝto, ĉar mi survangos vin — interrompis Fécamp.

— Ĉu vere? — scivoladis ridetante Madam Alfredo. — Mi prefere neglektus tion, ne ofendiĝu pro tio

— Tiam forportu vin!

— Ankoraŭ nur momenton. Mi volonte donas al vi akvon, kolego Fécamp.

— Dankon, sinjora moŝto, sed ankaŭ vi bezonas akvon.

— Nu, jes, kara sinjoro Fécamp, sed se ankaŭ vi malsaniĝos, tiel mi neniam rericevos mian pluvombrelon. Mi ŝatus eviti tion. — Kaj li levis sian havaĵon de apud Rouen.

Dividinte la ombron de sia pluvombrelo kun Fécamp, li brakumis kaj flankentiris lin.

— Diru… kiam vi repagos vian ŝuldon? Partopagu, nek tio estos problemo…

— Lasu min trankvila!

— Ĉu mi venu la unuan de la sekva monato?!..

Li lasis lin tie kaj rerapidis. Li devis gardi Rouen-on. La malesperiĝintaj Hienoj de la Skeleta brigado ŝtelumadis ĉirkaŭ li. Videbliĝis, ke io estas okazonta. Barono Naftalino denove fiksis sian pluvombrelon super la malsanulon. Kaj ankaŭ li ekdormis.

Ĝi komenciĝis la sekvan tagon. Ĉiu kriadis matene dum la Hurlo.

— Malmultas la laboro! Malmultas la manĝaĵo!

— Vivi ĉiumaniere!

— Vivi! Vivi!

Volpi estis magralonga, kaj sub lia alta frunto ne videbliĝis liaj okuloj, enkaviĝintaj en la oston. Liaj pinta, mallarĝa mentono, elstaraj vangostoj impresis tiel, kvazaŭ li jam estus konservigita vivanta skeleto.

— Hienoj! — li kriĉadis. — Ekde hodiaŭ ni ne bezonas ion, kio ne estas akvo kaj manĝaĵo!

— Ĝi ne estas bezonate. La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon estas malforta!

— Tiel ne estas Leĝo! Ni volas lian porcion…

Subite fariĝis silento. La spiregado de la Skeleta brigado faris la varmegan aeron laŭta.

— Ni mortigos Rouen-on! — ŝrikis Volpi, La Klabo.

— Ni mortigos lin… Li ne estas bezonata!

Rouen bone aŭdis tion. Li kuŝis kelkaj paŝojn de ili. Li ne moviĝis. Fécamp mangeste vokis baronon Naftalinon, kiu iradis tien-reen sur la rando de la roko, farante pli-malpi longajn dancpaŝojn, kiel ŝnurdancisto, kaj dume li zumkantis malnovmodan ŝlagron, kiu temis pri tio, ke la dancistinoj de la orfeumo salutas lin jam de malproksime, kiam li enpaŝas en la ĉambron, vestita per blindige eleganta frako.

— Diru, sinjora moŝto, ĉu vi estas forta? — demandis Fécamp.

— Nu, jes. Ĉu mi vangofrapu vin?

— Dankon, mi kredas tion. Eblas, ke ni devas interbatadi.

— Ĉu vi vangofrapos min?

— Ni interbatado kune. Temas pri doktoro Rouen.

— Li estas tiel malforta, ke vi povas mortbati lin sola. Poste mi petas mian pluvombrelon.

— Ĉu mi povas kalkuli je via helpo kontraŭ la Skeleta brigado?

— Vi povas kalkuli min!

Neatendite Korko, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon staris apud ilin. La murmurado ĉiam pli malpacience muĝis…

Poste venis Volpi, gvidanta la Skeletan brigadon.

Ili volas vivi!

— Vivi ĉiumaniere! — ŝrikis Figaro.

Ili tumultis tute proksime. Avane Volpi, La Klabo.

Fécamp staris antaŭ la Hienoj kun krucitaj brakoj. Ili iom ekhaltis. Kion li volas? La malliberulo n-ro 63 oratoris al ili.

— Nu, do — li komencis stertore. — Mi nun respondas! Ĉiokaze mi ĉesigas la Hienojn. La kadavraĵo ne gustumas al mi!.. Ni ne plu manĝos la porcion de mortintaj homoj! Mi ne volas fariĝi Hieno… Ni estis homoj, kaj ni denove fariĝos tiuj… Grava malsano estas vivi kiel homo. Bedaŭrinde ĝi estas nesanigebla… Ni do ne kolektos mortintojn ekde hodiaŭ… La Skeleta brigado mortos pro tiu moderna malsano: esti Homo. Mi fermas la kunvenon… Hienoj, forportu vin!

Ĉar li bone sciis, ke la vortoj pli rapide vaporiĝas ĉi tie en la varmo ol la korpa likvaĵo, lia dekstra pugno ekbatis Figaro-n, per la maldekstra li kaptis alian homon kaj ĵetis lin inter ilin. Li haltigis per piedbato Volpi-on, atakantan sur lin kaj kaptis eĉ la Klabon el lia mano.

— Volpi ne plu estas Klabo! — li kriegis, kaj la longa bastono flugis malproksimen. Trans la randon de la roko!.. Malsupren!

— En La Valon…

— Ĝi estas ia terura malcerteco… Nun unu malnova, kutima Klabo estis ĉi tie… Kiel ili povus vivi alie, se ne tiel?…

La Skeleta brigado kuratakis ilin.

Rouen rigardis ilin apogante sin unukubute… Tiu interbatado similis al nenia batalo en la mondo. La lukto okazis en varmego sesdek celsiusgrada. Eĉ tiu povis morti pro pugnobato nun, kiu donis ĝin. Korko, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon, piede srterigas du homojn, sed poste li sterniĝas, kaj la aliaj ĵetas sin sur lin…

La kranio de infane maldika ulo disrompiĝas sur ŝtono, kiel ia ovoŝelo, kiam li falis surdorsen.

Hienoj rapidis el ĉiu direkto. Tumultiĝo… Ankaŭ Fécamp falis.

Sed nun okazas miraklo!

— Bonvolu atenti, mi petas! — kriĉis ŝercema voĉo. — Kun via permeso…mi murdos…

Madam Alfredo proksimiĝis, levinta kvintalan rokon. Li tenis la ŝtonegon super sia kapo kun rektaj brakoj. Ili dissaltis konsternite. Terura forto estis bezonata al tio!

— Hopla!..

Li ĵetis la rokon inter ilin. Ili timiĝinte diskuris.

— Bonvolu fini tion, mi petas, ĉar mi batos vin, knaboj… — li diris kun ŝercema minaco — ne kondutu malbone…

Volpi senpolvigis sin spiregante. Fécamp kaj Korko malrapide leviĝis taŭzitaj, kun sanganta vizaĝo. Ili longe silentis. Ili jam havis mortinton. Tiun, kies kranio disrompiĝis, li kuŝis tie.

— Nun… kio estu? — demandis Volpi. Ili ĉirkaŭstaris la kadavron tiel, kiel lupoj, kiuj atendas nur je la signo de la dvidanto de la luparo, por ke ili kurataku kaj manĝegu la mortintaĵon.

Fécamp rigardis la groteskajn, viziosimilajn figurojn sur la brulanta, terura ebeno de la Infara plataĵo. Blinda skeletulo rikanis al si mem. Li aŭdis, ke estas mortinto.

— Manĝi! Manĝi!

Fajf-spirado, anhelado, mormuro… Kio estos?

Kalva roko. Sen herbeto, sen makulo da ombro, sen milionono da espero.

Ili avide rigardis la mortinton!

La ordona voĉo de Fécamp diris:

— Tuj sendu la mortinton malsupren.

Konsternita silento.

— Vi estas homoj!

— Tiam ni devas morti…

— Ni devas morti!.. — kriis la malliberulo n-ro 63 stertore. — Ni devas morti, sed ni estas homoj!

Tiun tagon oni aŭskultis kun teruro malsupre, kiel longe veadas la Skeleta brigado. Kaj la lifto kunportis kadavron al la gardistejo…


3

Nokte ili turniĝadis malbone dormantaj sur la tepida, plata, kretosimila ŝtono. La roko nun reradiis la varmegon.

Rouen iomete rekonsciiĝis. Li refortiĝis. Li kaj Fécamp sidis unu apud la alia.

Ili silentis. Iu ĝemante turniĝis surdorsen sur la varmega ŝtono. Alia dormanto mallaŭte stertoris.

— Fécamp…

— Nu?

— Mi ne dankas tion, kion vi faris. Kial? Tion ne eblas per vortoj…

— Dormu!

— Ĉu vi vere murdis?

La kondamnito n-ro 63 ne respondis.

— Vi pravas. Mi ne rajtas demandadi vin, se mi akceptis, ke vi savu mian vivon.

— Kion vi volas?

— Mi scias tiel, ke vi estas patrujperfidulo kaj embuskmurdisto.

— Estas vere — li respondis seke.

— Mi ne povas… kredi tion…

Ili silentis. La aperanta luno superŝutis la dezerton per arĝenta koloro.

— Atentu min, Fécamp. Ĉu vi vere asertas, ke vi ŝtelis la aktujon?

— Jes.

— Se vi liberiĝus, ĉu vi povus ekhavi ĝin?

— Hm.. Kial vi demandas tion?

— Vidu… Ankaŭ miscias, ke tre granda valoro estas en tiu aktujo. Vi facile povus ricevi du-tri milionojn da frankoj por ĝi, se mi liberigus vin.

— De kie vi scias pri ĉio ĉi? Kiu volas liberigi min de tie ĉi?

— Mi havas eblon…Iu suboficiro apartenas al la beduenoj, kaj mi…

Ili silentis. Iu skeletulo de tempo al tempo ekĝemis en la sufoka nokto.

— Nu? — demandis Rouen. — Ĉu ni duonigos ĝin inter ni?

— Lasu min trankvila.

Li turnis sian dorson al li kaj fermis siajn okulojn. Kia fiaĵo! Kaj li ne povas diri al Rouen, kiom malestimas lin. Rouen ja kredas tion, ke li parolas kun perfidulo. Tiu homo ne scias, ke li nun pagas tiel mizere por la feliĉa vivo de Carew. Ĉar kvin centima monero ne falis sur la dorsan flankon. Tial li estas ĉi tie.

Korko estis kun li kaj kun Carew tiun malbenitan nokton, kiam ili lotumis la morton. Ĉu fronto aŭ dorso!

Nun jam oni ne kredus, se li konfesus, ke li estas senkulpa.

Oni priridus lin.

Li kuŝis dum horoj kun malfermitaj okuloj. Li nedormanta sonĝis pri Carew… pri Saiĝa… La monero kvin centima brilante turniĝis, klakante falis, kaj ĉio finiĝis: Fronto!

Kio ĝi estas?! Li aŭdis strangan brueton en la proksimo.

Iu ekiris singarde, mane-piede inter la dormantoj… Iom malproksime li ekstaras, kaj trapaŝante super kuŝantaj, suspirantaj korpoj, li iras…

Rouen.

Li apenaŭ havas forton iri… Nun li eksidas spiregante kaj premas sian manon sur la bruston.

Kien li iras?

Li sekvas lin singarde, glitante sur sia ventro.

Rouen staras tute proksime ĉe la rando de la roko. Tie li elprenas paperon kaj surventiĝas… Io ekflagras.

La papero povis esti impregnita per petrolo, ĉar post laekflagro ĝi lumas per stranga flamego, dum ĝi spirale flugas al La Valo.

Signalado!

— Kion vi faris?

— Mi signalis — respondis Rouen trankvile.

— Al kiu?

— Tio ne koncernas vin.

— Se mi nun deĵetos vin de tie el la alteco?! Ĉu?!!

Li eklevis sian ŝultron

— Tiam mi falos malsupren.

Ili rigardis unu la alian. Io zumadis apud ili.

La lifto alvenis!

— Ĉu oni… sendis ĝin… por vi? — demandis la malliberulo n-ro 63 konsternite.

— Jes.

Nun la okuloj de la malalta, blankhara homo fariĝis malgajaj, kaj li rigardis en alian direkton.

— Mi estas la membro de la Sekreta servo. Mi alvenis tiam, kiam vi. Nun mi revenas por fari raporton.

Li paŝis en la lifton.

Iu raŭke kriadis en sia ŝonĝo. Fécamp nur staris kaj rigardis lin malesperiĝinte, malgaje, nekapabla moviĝi.

La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon, ektiris la ŝnuron kaj mallaŭte descendis.

En La Valon!


Загрузка...