— Kial vi lavas vin?
— Mi ploris.
Tiguer eklevis sian ŝultron, kvazaŭ dirante: “Nek tio estas malbona en tia varmego…”
— Ni devas informi la vestaĵlavejon. Mankas du striaj kusentegaĵoj, diris Ligert viŝante sin.
Tiguer kraĉis. Li premadis la ardaĵon en la pipo per la ungo de sia etfingro.
— Ĉu vi kutimas plori?
— Nun escepte. Ĉe la kapitano.
— Ĉu pro la kusentegaĵoj?
— Diablo ploru pro tio. Ĝi nur venis. Ĝi estas tia, kiel misdigesto.
— Tiam vi bezonas pilolon. Pasintjare mi havis misdigeston, kaj mia haŭto tute flaviĝis. Alifoje atentu, kion vi manĝas.
— Mi diris, ke mi ne tial ploris. Ĝi kutimas okazi ankaŭ pro soleco.
— Kiam mi estas sola, tio estas vera. Ĝi estas tia, kvazaŭ neniu estus en la ĉambro. Nek mi mem. Ĉar mi rigardas la solecon, kaj estas silento.
Ligert elprenis el sia monujo tri centrimetran ŝelon de pano kaj metis ĝin inter siajn dentojn, kiel maĉgumon.
— Sed oni pensas — daŭrigis la skribisto. — Ĉu vi ne pensadas, kiam vi estas sola?
— Mi ne estas pensemulo. Mi kutimas pensadi pri tio, kiel oni fleksas la dorsapogilon de la seĝo rondforma?!
— Mi divenis. La dorsapogilo estas el juna arbro, mi elpensis tion.
— Ĉu maljuniĝinte?
— Mi enloĝiĝos en la vinberĝardenon de mia onklo. Ĉu vi ne kutimas pensi pri viaj proksimuloj?
— Pli frue. Nun jam mi skoldas neniun. Ĉar oni intrigis kontraŭ mi. Se nun oni ribelos ĉi tie, kaj mi iros hejmen, mi vizitos mian bofraton, kunportente hakilon.
— Ĉu vi havas grandan parencaron? Ĉar ĝi estas la kaŭzo de tiaĵo, mi petas.
— Tute ne! Ĉiam la bofratoj estas la kulpaj. Mi mortbatos lin… Ĉu vi scias, kio okazis al tiuj du kusenetoj? Eble oni miksis tiujn en la hospitalo.
— Aŭ ili torviĝas inter la havaĵ de la kantinestro, sed kio okazas tiam, se iu estas sola filo? Kie estas via bofrato?
— La bofrato povas esti parenco laŭ edzina branĉo, se oni ricevas lin fare de la edziĝo.
— Ligert!
La kapitano kriis. La skribisto adiaŭ-mordinte metis la panon en sian ĉapelon, ĝustiginte sian zonrimenon, li iris en la kontorn kaj tramplis.
– Ĉi vi fartas bone?
— Ĵus mi lavis min! Kaj mi raportas al la sinjoro kapitano…
— Lasu tion… Mi ne volas kvereli kun vi… — li diris ĝemante, kun tiu afableco de laciĝinta homo, kiu nomumas la plej maltaŭgan personon amiko pro ilia deviga situacio. — Vi, Ligert… Nun ni estas privataj homoj — li ekstaris kaj iradis. Jes! Ankaŭ li devas lerni, Ligert kiel povas esti feliĉa ĉi tie!
— Jes! — diris la skribisto subite.
— Ĉu?… Sirone paŝis antaŭ lin kaj gapis en lian vizaĝon. — Vi, Ligert… Diru al mi vian sekreton.
Ligert palpebrumis kaj lia kapo iom senkonsile moviĝis jen dekstren, jen maldekstren.
— Nu… — li komencis paroli kun peno kaj paŭzoj, — se iu mortas ĉi tie, mi administras lian morgaŭan soldon tiel…
— Mi pensis ne pri tio. Mi volas scii la sekreton, kial vi ne volas foriri de tiu ĉi terura loko?
— Ĝi estas granda sekreto.
— Kio?
— Mi ne scias. Se mi scius, tiam ĝi ne estus sekreto.
— Eksidu, Ligert…
Lo okupis tiel malgrandan parton sur la seĝo, ke li ĉiumomente povintus fali sur la plankon. Li etendis sian maldekstran gambon oblikve, kiel kontraŭpezon.
— Kial vi dungiĝis al la legio? — demandis la kapitano, tordante cigardon el la tabako, estanta en la enkaviĝinta ladskatolo.
— Mi estis trompita!
— Kiu trompis vin?
— La virino!.. Tio estis la surpriza, mi petas!
— Hm… Ĉu vi pensas, ke tiaĵo estas sporada fenomeno sur la tero?
— Kiel? — li demandis kliniĝante pli proksimen super la tablo, ĉar li tute ne komprenis tion.
— Se ĉiu kokrita viro estus remburita, kiel ia maloftaĵo, tiam la plimulto de la homaro estus konservita en muzeoj… — Estis okulfrape al li, ke iu vango de la skribisto estas ŝvelinta.
Ligert longe pensadis, poste li saĝe ekparolis jene:
— Nu jes…
— Drinku! — Li donis ankaŭ cigaredon al li kaj rigardis, ke la skribisto, kiel hamstro denove prenas flankenŝovitan panpecon el sia buŝangulo, sekve de tio la ŝveliĝo malaperis kun mirinda rapideco, kio estis timiga kaj komika.
— Ĉu vi do trompiĝis?… Ĉu ĝi ne nocos al vi?
Ligert eltrinkis la brandon.
— Bedaŭrinde, mi apenaŭ… kredas tion. Mi estas bubal-forta homo, se vi ne prenas ĝin kiel memlaŭdon.
Lia vizaĝo estis ruĝa kaj rikanis. Li asertis nur pro fanfarono, ke la alkutimiĝis al la drinkaĵo. Poste li ofte malfermadis sian buŝon kaj diris:
— Koncerne mian trompiĝon, ankaŭ ĉi tie… hikk… ankaŭ ĉi tie same falis… La virino forlasis min, la skafaldo falis, kaj ankaŭ Marie trompis min.
— Rakontu… — komandis la kapitano mallaŭte, kaj li salivumis per sia langopinto la randon de la silka papero. Sed li kraĉis, ke la tabako disŝutiĝis. Kiom da insektoj… Kaj jen! Viglaj, verdaj serpentoj estas malantaŭ la vitro de la dokumentŝranko… Sed kiom multaj! Strange…
— Nu, Ligert! Rakontu!
— La lavango ekruliĝis el la vestgardejo.
— Ligert! Nur inter la montoj estas lavango, kaj ĝi ne troviĝas eĉ nuntempe en la vestgardejo, kvankam eksterordinaraj aferoj okazas en nia epoko.
— Prave… sed mia edzino ne estis vestogrdistino en montara regiono, tamen, tiel dirite… ia lavango-simileco… apenaŭ estas kontestebla en mia afero…
Li fariĝis spitema rilate la problemon. La brando faris tion.
— Nu bone. Estu lavango — konsentis la kapitano ĝemante.
— Dankon. Ke ĝi estas vere, tion pruvas la divorco… Ĉar mia edzino, Pauline, entreprenis fari posttagmezan helplaboron en la laktaĵ-vendohalo. Kaj nokte ŝi laboris en la vestgardejo.
— Kie estis la lavango…
— Jes. Estas videble, ke la sinjoro kapitano finis kadetlernejon. Vi estas sperta pri la psikologio. Se vi permesas, mi trinkus denove.
— Bone.
Ligert senhezite eltrinkis glason da brando. Lia verto ŝvitis, kio ankoraŭ neniam okazis al li.
— Rakontu plu — komandis Sirone.
— Jes… La virino do laboris ankaŭ posttagmeze kaj nokte.Pro tio ni malofte rankontiĝis, kaj ni opiniis tiel, ke ne estas oportune vivi en duĉambra loĝejo, ni do divorcis. Cetere Pauline ne estimis min. Ankoraŭ neniu estimis min — li aldoni plendante, — ĉar foje dum mia konstrulaboro falis la skafaldo, kaj multaj homoj mortis. Pardonon… sed mi devas sing…
Li singultis dufoje en rapida sinsekvo, ke liaj okulvitroj falis, kaj kiam li volis kapti ĝin, kliniĝinte li renversis la drinkaĵon per sia kapo.
Rektiĝinte li tutkorpe tremis kaj staris terurite, atendanta gravajn konsekvencojn.
Sed la kapitano enpensiĝinte fiksrigardis la mapon, kion ĉirkaŭis ambaŭflanke la pigre disfluanta, densa brando.
— Daŭrigu…
— Oni tial ne estismis min, ĉar la skafaldo falis, pro kio la tribunalo kondamnis min al sesmonata malliberigo pro kulpa neatentemo. Eĉ nun mi ne komprenas. Ĉiu kalkulo estis bona. Kaj ni faris ĝin tiel, kiel jam cent foje. Kiam ni divorcis, kaj mia edzino pakis, kaj tiu kruela virino diris tion, ke tial ni ne havas infanon, ĉar Dio punis nin pro la naŭ ĉarpentistoj, kiuj mortis, kaj ankoraŭ unu piediranto, nome Gouloise. bredisto de purrasaj hundoj, pro frakturo de krania bazo, kio kaŭzas sepson. Kaj ĝi estas ĝenerala. — Post mallonga paŭzo li ankoraŭ aldonis plie honteme ol malgaje: Ke mi ne havas infanon, mi opinias, ĝi ne kunligas kun la skafaldo.
La kapitano aŭskultis lin kun dormemaj okuloj.
— Stultaĵo!
— Ĉu ne? Krome virino ne estas ĉefĉarpentisto, ke ŝi sciu, kian konsekvencon havas, kiam ruiniĝas skafaldo.
— Daŭrigu.
— Post unu jaro alvenis Marie, la fratineto de mia edzino, kiun oni jam ne plu toleris en Strassbourg. Detektivo akompanis ŝin… Mi ne eksedziĝis de ŝi… Mi volis konduki Marie-on sur ĝustan vojon. Mi eĉ defraŭdis por tiu celo. Sed ĝi ne sukcesis. Mi decidis edzinigi ŝin… Sed li trompis min…
— Kiam?
— Mi ne scias.
— Kun kiu?
— Mi ne scias.
— Damne… De kie vi sciis, ke ŝi trompis vin?
— Konjekto. Foje ŝi ne venis hejmen tri semajnojn. Honesta virino ne faras tiaĵon. Se tamen, ŝi almenŭ telefonu…
Ili silentis.
— Vi, Ligert — murmuris la kapitano, — mi volas scii vian sekreton, vi ne diris tion.
Ligert longe pensadis.
— Sciu, sinjoro kapitano, mi ofte sentas tiel, ke mi estas stulta..
— Vi ne estas hipo§ondro…
— Kion mi faru?! — li demandis timeme.
Sirone mansvingis.
— Vi povas foriri.
— Sed… mi… ne estas stulta.
— Vi vere ne estas tio! Al kiu mankas menso en la kapo, tiu ne estas stulta ĉi tie.
— Dankon.
Oni blovis vespersignalon. Ili malrapide dronis en mola ombro.
Tiguer kondukis Fécamp-on al la barako.
— Fixez
Berlac staris antaŭ ili. Ili ankoraŭ ne parolis de kiam la malliberulo n-ro 63 revenis de la Skeleta brigado. La adjutanto konstante esplorpatrolis kun plotono. La informoj pri la ribelo en Saharo vekis maltrankvilon ankaŭ ĉi tie.
— Vi draste draŝis min! Mia brako estis rigide du semajnojn — li diris ŝerceme.
Fécamp ne sciis kion respondi.
— Vi povas foriri! — diris Berlac al la kaporalo, kaj post kiam Tiguer mansalutis, li ankoraŭ aldonis kun mishumora mansvingo: sed ne faru viaj konvulsiojn…
Kiam Tiguer foriris, Berlac etendis siancigaredujon al la malliberulo.
— Mi nur volas diri tion, ke mi jam ne koleras pri vi, kial vi alpafis min pro vangofrapo. La kuraĝa kaj memkonscia viro estas granda valoro. Nur tiu patrujperfido… Kio ĝi estis?
— Oni subaĉetis min, mon adjudant-chef.
— Ĉu vere? — li demandis kun sincera interesiĝo. — Ĉu vi ŝatas la monon? Ni do parolos eĉ pri tio…
“Kiel li komprenas tion?” — pensis Fécamp.
— Laŭ mia opinio la kaŭzo de tiaspeca krimo povas esti ankaŭ tio ĉe viatipa homo, ke iu havas fortan karakteron, kaj li ne estas dungita en tia pozico, kiu konformas al liaj ambicioj. Bonvolu diri, kie vi akiris tiun revolveron, per kiu vi alpafis min?
– Ĝi estas mia pistolo. Mi sukcesis ĝin kaŝi dum la traserĉo.
— Stultaĵo! Vigoin estis mortpafita per ĝi!
— Mi farisa tion.
Berlac fingre puŝĵetis malproksimen sian ardantan cigaredon.
— Ne vi faris tion — li diris tion mallaŭte, sed aplombe.
Kaj li rigardis fikse en la okulojn de la malliberulo. Grase brilanta palmokrono eksusuris en la proksimo. La grundo haladzis varman vaporon, laringon iritantan.
Fécamp instinkte retropaŝis. Berlac, kiel intriga rolulo de iu malgranda provinca teatra ensemblo, levis siajn brovojn kaj enigme ridante ekparolis:
— Mi estas la granda marionetisto en tiu ĉi fortikaĵo. Bone notu tion! Cetere ni ankoraŭ parolos… Vi plaĉas al mi.
Kaj li forrapidis.
Li ne rimarkis tiun ombron, kiu subaŭskultis ilin, kaŝiĝinte post lignodometo, kaj nun li rapide ŝteliris malataŭ la palmoj en la krepusko, por atingi la pordegon pli frue ol Berlac. Kiam la adjutanto alvenis al la enirejo, kaj li malfermis ĝin per sia kutima elano…
Obtuza bruego… Samtempe aŭdiĝis dolora terurkriego.
La postenanta soldato kuregis. La starantoj antaŭ la kantino rapidis tien.
Timzorgaj, dormemaj vizaĝoj rigardas tra la fenestroj malsupren…
Kio okazis?
— Lampon! Kuraciston! Briko falis sur la kapon de sinjoro adjutatno! Hej! Helpu!
Libourne aperis en piĵamo. Ligert sekvis lin. Berlac kuŝis sveninte kun rompita kranio.
— Jen, sub la volbo de la interna fasado loziĝis briko pro la konstanta frapfermado. Ĝi falis sur sinjoron adjutanton. Mi estis ĉefmasonisto, mi estas sperta pri katastrofoj — diris Ligert, ŝajnigante sin grava.
— Kuraciston — ordonis Libourne. La ĉefleŭtenanto estis iomete pala kaj malgrasiĝis en la lasta tempo. Li skribis ofte ĝis mateno siajn reform-projektojn, kiujn li poste transdonis al la kapitano.
— Mi raportas la sinjoro regimentkuracisto, okazis katastrofo — spiregis Ligert ĉe la sojlo de la kuracista kabineto.
Minkiew levis sian rigardon de sur la poŝtmarkoj. Lia dekstra okulo kuntiriĝis kelkfoje, kvazaŭ li koketus kun Ligert. Dume li kaptadis al sia manko per sia mandorso, poste li stertoretis.
— Hazarda akcidento. Mi estis ĉefmasonisto. Mi estas kompententa pri tio. — Kaj li singultis.
— He! — flustris la regimentkuracisto el senpera proksimo. — Mi diris al vi, ke mi pendumos vin, se okazos io malbona al Berlac.
— Mi ne ŝatus… tion…
Li rapidis al la vundito.
— Jen li estas — diris Libourne lace. Ĉar li ne ŝatis la kuraciston, li foriris.
Minkiew bandaĝis Berlac-on. Kiam oni forportis la adjutanton, li rigardis sur la supron de la pordego.
La supra parto de la interna alo estis kovrita per kalkopolvo, kvazaŭ iu estus mentinta brikon sur ĝin! Minkiew rapide staris sur siajn piedfingrojn kaj senpolvigante forigis la spuron per sia naztuko.