La kaporalo premadis tabakon en sian pipon. Ekestis mallonga paŭzo.
— Se vi havus skatolon, tiam ne rompdifektiĝus la cigaredoj — ekparolis fine Ligert.
– Ĉar ĝi fikse tenus ilin — kapjesis la kaporalo.
— Denove atakos min la malario — diris Ligert kaj li frostotremis en la sufoka varmego.
— Ĝi estas pro malsano — rimarkis la kaporalo kaj kraĉis. Poste li diris reveme: — Mi jam portis la tabakon ankaŭ en papero, sed nek tio estis bona.
— Ne estas aĉetebla bona tabako ĉi tie.
— Sendepende de tio, cetere la tabako ne estis bona el papero.
— Nu, jes…
Li premadis per sia ungo la supron de la arde brulanta tabako.
Ligert desegnis figurojn sur paperon, oktaedrojn kaj cilindroformajn ĉapelojn. Dume li levis siajn brovojn.
— Unuparte ĝi estis malbona tial, ĉar la malpuraĵ de la poŝo miksiĝis kun ĝi.
Li puŝblovis fumon sombre, ili silentis.
— Ĉu aliaparte? — demandis Ligert.
— Kio okazis?
— Se unuparte ĝi estis malbona, tiam estas ankaŭ aliparte.
— Ne estas… — La kapolaro nee skuis sian kapon. — Ĝi estis malbona nur unuparte.
Kaj ili denove silentis. La akra odoro de la pipo ŝvebis, kaj sur la tablo laca miriapodo rampis ŝanceliĝante tra la mapo. La ŝranko laŭte krakis, kaj akravoĉa komando de suboficiro aŭdiĝis de malproksime.
La kalporalo oscedis kaj kolektis antaŭ si la tabakon en papersaketon per siaj sulkaj, brunaj manplatoj.
Ligert atente rigardis tion.
— La malpuraĵo eĉ tiel miksiĝas kun ĝi — diris Ligert kritike.
La kaporalo kapjesis aprobe.
— Unuparte ĝi miksigas kun la malpuraĵo eĉ tiel.
Ritmaj paŝoj de la pikedo proksimiĝis. Vesperiĝas. “Haltu!”… Ektremo. Silento… “A… droite!” Ektremo… Klako… Turniĝo. Sufoka fumo de braĝo alvenas de ie kun la bruliga aerblovo, kaj polveroj penetras tra la fenestro susurante.
— Do, se unuparte ĝi enmiksiĝas — eksplikas Ligert, — tiam unuparte ĝi estas malbona.
— Sed la malpuraĵo ne el la poŝo miksiĝasa kun ĝi. La tabla malpuraĵo ne estas sentebla, kiam ĝi brulas.
— Nur la malpuraĵo el la poŝo — li kapjesis kompreneme.
— Sed. La homa haro. Ankaŭ ĝi estas malbonodora, kiam ĝi brulas.
— Kaj tiu de la bestoj.
— Ankaŭ ĝi. Sed tiu de bestoj, unuparte estas krino.
Ligert eltiras la tirkeston, kaj palpebrumante li rigardaĉis ties enhavon. Skribaĵoj… Ankaŭ kelkaj stampiloj troviĝis tie, krome la fontoplumo kaj la mapo. Kaj estis tie eĉ la dokumentujo de la onklino, kun la monogramo: G. D.
— Nu, mi foriras — diris la kaporalo. — Mencii, ke mi estis ĉi tie. Ŝtopiĝis la defluilo de la lavejo.
— Io ŝtopis ĝin.
— La tubon. Ĝi ŝtopiĝis pro tio… — respondis Ligert kaj kapjesis.
— Ĉu vi ne atendas? — demandis Ligert, kaj eblas, ke li ne sciis.
— Ne. Ĉar se tamen venos la subkaporalo, li ne havos tempon okupiĝi pri mi.
— Absolute ne. Kiam estos la ribelo?
— Eble morgaŭ.
— Ĉu vi iros kun ili?
Tiguer kraĉis.
— …Kial? Mia bofrato nur vivu. Ankaŭ li estas homo. Sed endeponigu la rezervajn tubojn, ĉar oni difektos tiujn du la ribelo.
— Prave.
Fécamp venis. Tiam la skribisto ŝtele foriris. Fécamp ankoraŭ neniam demandis lin, kiu mortgis per la revolvero de Ligert, pro kio li estis sendita al la Skeleta brigado.
Fécamp skribis, ian formularon por la lavejo. Malliberulo enportis slipojn pri tolaĵoj.
Gerard. La bona amiko. Kiu ventumis lin foje, kiam li rompis ŝtonon. Li apenaŭ vivas. Lia malgrasa vizaĝ estas ruĝa.
— Vi, Fécamp. Io estas okazonta.
— Kio?
— Mi ne scias… Sed io okazos. Oni estas maltrankvilaj.
La suno ĵus subiris, kaj la polveroj bruetis en la vespera aerblovo.
El la direkto de la koridoro klakis facilmovaj paŝoj.
La malliberulo foriris. Fécamp bone sciis, ke Colette venas… Longaj ombroj kuŝis sur la planko.
Klaketas la ŝaltilo. Ili staras vidalvide unu kontraŭ la alia.
— Mi venis adiaŭi vin.
— Ŝi etendis sian manon. Fécamp miregis. Honesta homo jam longe, tre longe ne prenis lian manon.
— Mi sentas… tiel,… ke vi havas ian sekreton — diris la virino.
La kondamnito n-ro 63 ridetis.
— Esence mi estus bona homo, se iafoje ne vekiĝus en mi la devigo al krimo. Jam pli frue okazis tiel. Jen estas la klarigo.
— Kial serĉas murdisto ĉiam senkulpigan cirkonstancon por sia boneco?
— Tio erarigas vin, ke laŭ strikta senco de la vorto mi ne estas malbona, kvankam mi faris embuskmurdon. Ĝia kaŭzo estas tio, ke en la vivo ne ekzistas regule dramigitaj karakterojl
— Malbonulo malfacile toleras sian laŭmeritan punon. Vi apenaŭ suferas.
— Mi ne vidas la malbonon tiel terura, kiel ekzemple, kapitano Sirone. Ni malĝuste taksas la realon, kiam ni konsideras la bonon kaj malbonon konstanta valoro. La varmego, la dezerto aŭ la monotonaj tagoj estas neelteneblaj nur kompare kun aliaj cirkonstancoj. La aferoj havas apartan, superan esencon, sendepende de la impresoj, kiujn ni nur limigite perceptas. Kaj tio estas la vera simbolo de ĝia enhavo. Sed ĝi restas eterna sekreto por la homo. Neperceptebla.
La junulino ridetis.
— Vi helpe citas Kant-on por ŝajnigi vin krimegulo.
Fécamp ne respondis. La knabino paŝis al li.
Iom post iom vesperiĝis. La duonlumo de la mucida kontoro malgajis ĉirkaŭi ili, kaj eble iomete ankaŭ en ili.
Pigra ombro venis laŭte ŝmacmaĉante, por ne dubi lian personon, li eĉ singultis. Ligert estis tiu.
Li haltis stulte, kun dorsenmetitaj manoj.
— Kie estas la sinjoro kapitano? — demanis Colette rapide.
— En la regiment-vestodeponejo.
— Kion li faras?
— Li drinkas. La sinjoro kapitano estas terure ebria. De kiam li kaŝe drinkas, li ĉiam estas terure ebria.
— Diru al li, ke mi tuj volas paroli kun li.
— Li ĵetos ion al mi.
— Diru al li, ke mi ordonis tion.
— Ĝi estas sendependa de tio.
Li tamen iris. La kapitano fajfante, ŝanceliĝante iradis en la mucida, polvoodora ejo. Kiam Ligert enpaŝis, li ĵetis ion al la skribisto. Paradĉakon, ĉar li ne havis alion ĉemane.
— La fraŭlino petas la sinjoron kapitanon veni en la kontoron.
Kaj li singultis. Li rigardis tiel stulte, ke lal kapitano devis ridi. Eble la skribisto havis dentodoloron, ĉar lia vizaĝo ŝveliĝis iomete. La kapitano verŝis barandon en la glason. Li jam estis tre ebria.
— Ligert! Trinku glason da brando.
La skribisto trinkis, kvazaŭ li ekzercus.
— Mi rimarkas, ke mi ne estas alkutimiĝinta al tio — li diris modeste, sed nur poste.
— Ligert. Paroladu kun mi!
— Jes.
— Diru… ĉu vi jam suferis?
— Tre… multe — balbutis Ligert. — Pasintjare… oni eltiris miajn du dentojn… — Por ne implikiĝi en suspekton de dentodoloro, li glutegis. Tiam malaperis lia ŝveliĝo, kio estis timiga. Ĉar Ligert, kiel ia hamstro, tenis sekretajn panpecojn en unu parto de sia buŝo, tiel dirite, en sia “muzel-saketo.”
— Ligert! Kion vi dezirus, se vi povus deziri kion ajn?
— Mi… dezirus tion, ke… mi ne devu… deziri… Ĉu ni kantu?
— Trinku ankoraŭ, diable!!.. E§!
Ligert denove trinkis, kvankam lia vizaĝo jam estis ruĝa.
— Mi petas vin… mia edzino ne pravis… Hikk!..
— Pri kio?
— Ĉar… Nun malliberulo, nomata Gerard… laboras… en la lavejo. Kaj tiu… malliberulo, mi petas… Ĉu vi permesas al mi manĝi pecon da pano?
— Manĝu! Sed nur unu pecon!
— Jes!
Li feliĉe elprenis el sia poŝo pantranĉaĵon kaj avide mordis ĝin.
La kapitano ekfumis cigaredon. Abomeninde multaj estas la musoj kaj la muŝkaptantaj lacertoj… Kaj jen… kiel grandega lumbriko estas tie?
— Nu?…
— Hikk!.. Do tiu Gerard… mi petas, konstruis tiun domon… kiun mi menciis, ke… ĝi falis…
— Trinku…
Ligert jam estis tre ebria kaj afable rikanis.
— Jes… Bona estas… tiu drinkaĵo… Do li diris al mi… Nun, ĉar ni serĉas du striajn kusentegaĵon… ke tiun domon… en la strato For, ĝi havintus la numeron dudek sep… Li ŝtelis ties materialon… ĉar malbona mortero… kaj seke putraj lignotabuloj… ĉar li koluziis kun la frajtisto… Kaj li… Estas varme ĉi tie…
— Ĉu li do estis la entreprenisto kaj donis malbonan materialon?
— Jes. Tiu Gerard estas ftizulo… li tusas… kaj estas malsana… tiutempe oni malliberigis lin pro tiu afero… Tiel do mia edzino eraris… ke… tial mi ne povas havi infanon… ĉar la skafaldo falis… kaj malbeno estas… Ĉu estas permesate… kanti?…
— Iomete kaj mallaŭte.
Li zumkantis kelkajn neartikigitajn taktojn.
— Plie pruigu ĉi tie! — kriis la kapitano al li. — Vidu! La ratoj kuradas jam sur la skribotablo!
Ligert mansvingis.
— Ne zorgu… pri tio… sinjoro kapitano… La sinjoro regimentkuracisto… diris tion… ke… ĝi…
— Nu, diru jam..
— Sed mi timas… ke la alkohola trema deliro estas rompo de la disciplino… Hikk.
La vizaĝo de la kapitano paliĝis.
— Ĉu ne estas ratoj… ĉi tie?!
— Nu… devas esti kelkaj… ĉar ankaŭ mi… havas rompon de disciplino… kaj pro la pano ne aperas… la tremo… hikk… Sed tiel multaj ne estas kaj… tiu… absolute…
“Li vizias en alkohola trema deliro!”
La kapitano mirante spertis, ke tiu finita tragedio ne konsternas lin. La Sinjoro iafoje sendas la indiferentecon kiel narkotaĵon apud la morton, kaj ĝi estas grava favoro.
— Sufiĉe. Vi povas foriri…
— Estas fa… cile ordoni… tion…
Li ekstaris, kaj la seĝo renversiĝis malantaŭ li. La ĉambro subite saltadante turniĝadis.
Li forte ekprenis ion, tamen li falis.
— Ĝi povas esti pro la drinkaĵo… — li murmuretis. — La alkoholaĵo… ebriigas…
— Ankaŭ la kapitano estis en tre ebria stato. Ankoraŭfoje li trinkis el la botelo kaj iris. Ligert postrigardis lin kaj diris ridante.
— Sinjoro kapitano!.. Dio… vivigu vin! Jam longe… mi amuziĝis tiel bone…
— Je via sano. Iru dormi!
— Diru… hehe… kara… sinjoro kapitano… Ĉu mi estas stulta?
— Apenaŭ
— Vi diras… tion… nur… trankviligi min…
Kaj li ŝanceliĝadis de seĝapogilo al la tablo, forte ekpreninte ĝin. Li akre ridis, kun ruĝa vizaĝo, kaj li faris rapidajn mansvingojn per sia dekstra mano.
— Sinjoro kapitano… Dio estu la atestanto, ke… mi ŝatas vin… kaj ĝi estas…terura… loko…
— Prave — murmuris Sirone. — Nu, iru! ĉar mi ne scias, kio okazos, se iu hodaiaŭ denove alpafos al Magiron, kaj ni devos fari protokolon.
— Se… mi dormas… tiam neniu devas… timi…
La kapitano haltis kun turniĝanta kapo kaj rerigardis.
— Nu ne! Kial?!
— Ĉar ne estas farinto… ĉar mi aŭ sinjoro doktoro Minkiew pafadas al la homoj…
La botelo kun frakas-bruo falis el la mano de la kapitano.
Minkiew iradis cigaredante.
Silenta, latenta tempesto proksimiĝisen la nokto. Senmova, pigra siroko streĉiĝis super ili, plena de elektro.
Sirone aŭskultis lin kun spasmosimila, dolora amaro en sia gorĝo.
Lia hepato terure doloris, kaj la naŭzo, la malesperiĝo ronĝis lin. Sed li estis kreita tiel, ke li plenumu sian devon ĝis la lasta minuto de sia elteno.
— Antaŭ unu jaro mi rimarkis — konfesis Minkiew, — ke la poŝto de la Sekreta servo uzas malhelkolore presitajn poŝtmarkojn. Ĉe kelkaj mankis la dentaro.
— Ĉu ne… tial?…
— Jes…
Ili silentis.
— Parolu, doktoro.
— Mi petis la pistolon de Ligert, kaj mi diris al li, ke ni devas ĉiumaniere korespondi kun la Sekreta servo. Mi faros bonedirektitan pafon, ke ĝi trafu neniun, kaj li kolektos la poŝtmarkojn de sur la koverto de la respondleteroj… Tiel ĝi okazis… Tial mi uzis lian revolveron, ke mi suspektigu neniun, eĉ pro hazardo…
— Kia stultaĵo.
Minkiew tiradis siajn mallongajn lipharojn:
— Ĉu vi pensas, ke mi devus mortpafi min? Ĉu?… — kaj li levadis sian oblikve tanatan kapon kun stranga turnado.
La kapitano trinkis brandon. Li sentis tiel, ke li ne plu eltenos ĝin. Li sufokiĝadis pro la amareco.
— Ĉu… Vigoin?!
— Mi ne scias pri tio. Kiam mi pafis preter la orelo de la serĝento, iu batfaligis min el dorsdirekto… Mi svenis. Kiam mi rekonsciiĝis, la revolvero estis apud mi. Mi apenaŭ atingis mian ĉambron kurante…Ĉu vi pensas, ke mi mortpafu min? — Kaj li ŝmacadis.
Sirone ekstaris.
— Ne… Mi kredas al vi. — Malesperiĝinte li frotadis ambaŭmane sian vizaĝon, kvazaŭ li lavus sin, poste li kriiis amare, raŭke: — Ne mortpafu vin! Ni ne ludu homaranecon kaj apartenecon, kvazaŭ vivo kaj morto, realo kaj kosmaro havus gravecon ie! Vi, Minkiew!.. Se tiu vestaĵo, kiun ni portas nun, ne estus uniformo, tiam ni jam longe kuradus mane-piede kaj bojus!
— Ĝi ne estus malbona — diris Minkiew post mallonga pensado.
— Mi komisias vin… fari raporton pri tiu afero. Ĉu vi komprenas?…
— Laŭ mi — diris Minkiew malaprobe, kaj subite li komencis rigardi siajn ungojn, kio rezultis kelkajn singultojn ĉe li. — Laŭ… mi… tamen estus pli simpla solvo, mortpafi min. Ĝi havas la sekvajn avantaĝojn…
Kaj li metis sian montrofingron al sia streĉita polekso, kvazaŭ denombrante la avantaĝojn, kiuj motivas lian mortpafon.
— Ne faru tion… — diris la kapitano. — Nun ni bezonas vian laboron ĉi tie… Ni estas en batalo. En morta danĝero! Mi sentas tiel, ke mi freneziĝos!
— Mi havas pli gravan problemon. Kelkfoje dum momentoj mi imagas min normala, kaj jam eĉ la bromo ne estas utila kontraŭ tio.
Li iradis tien-reen klakante en siaj pantofloj, kaj liaj kurbaj kruroj ŝanceliĝis dekstren-maldekstren malantaŭ la svingiĝantaj baskoj de lia malpura, komb-matelo. Poste li haltis.
Zumado de plorkanto aŭdiĝis demalproksime. Ili kunrigardis. Ligert kuŝis sur la planko terure ebria, ronkante, kaj eblas, ke li sonĝis pri du stiraj kusentegaĵoj.
La Skeleta brigado veadas!
— Vi… — diris Sirone sufokiĝante. — Ili tie… — li heziteme montris al la fenstro — tiu skeleta divizio… Ili estas senkulpaj!
— Ĉu mi donu al vi bromon? — Eĉ respondon ne atendinte, li metis sian manon en la poŝon kaj elprenis ŝnuretbulon.
— La estraro de la regimento avertis min — daŭrigis Sirone, — ke la kirlado de tiu ĉi malnova afero ne estas dezirata.
— La granda parto de la kulpuloj jam ne vivas.
— Sed ankaŭ mortinto povas havi honoron!
— Eble li havas, sed li povas ekzisti sen tio. Ofte ĝi ne mankas eĉ al la vivo. Ĉu vi vere ne volas bromon?
— Ne… Kion ĝi utilas?… kuntraŭ la alkohola trema deliro. Kaj poste… — daŭrigis Sirone raŭke, rulumante cigaredon el sia ladskatolo, kaj ĉio turniĝis ĉirkaŭ li pro lia ebrieco. — La kulpo de la Skeleta brigado estas bezonata, ke ili rompu ŝtonon en Sudano pro morala puniĝo. Oni devas konstrui vojon tra la rokoj, etendiĝantaj en ladezerton, kaj tiu melodramo nobligas la pioĉbatojn… Por tiuj, kiuj ne aŭdas ĝin…
Minkiew silentis.
La Skeleta brigado veas!..
Poste aŭdiĝis eĉ pli stranga sono…
Oni violonludis ie.
Minkiew anstataŭ demani stertoretis, kaj kun elstaraj okuloj li konsternite eklevis sian kapon, gapante al Sirone.
— Fécamp vilonludas… — diris la kapitano morne. “Kie estas Colette?” — li pensis. Kaj ili aŭskultis la malgaje ondantan muzikan frazon.
Ili longe staris tiel. La kapitano glut-trinkis el la botelo.
La violonludo finiĝis. Minkiew glatigis sian hararon per nervozaj fingroj, ferminte siajn okuloj, lia vizaĝo fariĝis tia, kvazaŭ li lekus citronon. Nun ili vidis, ke Ligert ekstaras malrapide, kun malcertaj genuoj, kun vibranta rigardo, adiaŭante direktiganta al liaj brovoj, terure ebrie.
— Muzi… muziko
— Ĉu vi konas ĝin? — demandis Minkiew. — Tiu estas Beethoven.
— Ne… Tiu estas la malliberulo n-ro 63… — li singultis. — Je via… sano!
— Li altenlevis pantranĉĵon kaj bonguste mordis el ĝi, sed antaŭ ol li povintus gluti ĝin, li denove sterniĝis sur la planko.
— Mi ŝatus… resti sola — diris Sirone, post kiam li kaj Minkiew longe silentis.
— Bonan nokton — diris la kuracisto, kaj li samtempe tiradis ambaŭ manikojn de sia mantelo.
— Transdonu al mi vian revolveron!
— Estas superflue. Mi ordonis al Ligert ĉiutage elpreni la kuglojn el la pistolo de la frenezuloj.
Li elprenis sian revolveron. Ĝi klaketis, kaj ties bareleto turniĝis malplene. La kapitano eltiris sian armilon kaj rigardis ĝin.
Ties bareleto estis malplena!
Ili ridis. Kaj li ektiris la ĉanon. Klaketo. Li ankoraŭ longe rigardis, kiam li jam estis sola. Malrapide li ŝanceliĝadis al la fenestro.
La malluma, tepida, Afrika nokto kun stranga odoro estis tia, kiel pigra korpo de negrino, kuŝanta sur la regiono.
Ĝis kiam li staris tiel?… Ĉu minutojn?… Ĉu horojn?…
Aŭdiĝas tramplo. Fécamp staras ĉe la sojlo.
La kapitano turniĝis, li apogiĝinte mentis sian manon malantaŭen sur la kornicon, kaj sentis tiel, ke li tuj falos sur la planko. La multaj seke putraj lingotabuloj, jam leviĝis al li, kaj la plafono sinkis, dume la objektoj akutangule penetrinte tra la sojlo milde disiĝas kaj vibrante multobliĝas. Bildoj kun duoblaj konturoj: skribotablo, kondamnito, muro… ĉio estas diafana, nur kuntuŝaj konturoj, en lakaoso de konfuze, senorde amasiĝantaj ebenoj.
Sed li jam alkutimiĝis, ke mergiĝinte en ebrion, li kontrolu per granda fortostreĉo la realon.
— Kion vi volas, ĉu?!
La malliberulo staras tie, moviĝas liaj lipoj, kaj ie deflanke — el la profundo kaj susurante — nekomprenebla voĉo filtriĝas al li, kaj ve, mia Dio… Nun li devas kunaranĝi voĉon, bildon kaj sencon…
— Parolu kompreneble! — li krakas per voĉo discipliniga. — Kion vi rakontas ĉi tie?!
Sed la kondamnito n-ro 63 jam dronis malantaŭ la ondanta skribotablo kune kun la sojlo, kajl a tuta ĉambro staras oblikve, kiel kajuto, ke li devis mane kapti la fenstrokadron, kaj li hontas pro tio, li do rektiĝas kaj ekiras al la junulo, sed ĉar la tablo staras inter ili, nun li haltas, apogante sin sur siajn pugnojn, kvazaŭ li volus iri ĝuste tien.
Nun li klara adas fine la senmastran voĉon.
Sed pro tio rigidiĝas la tanganta vizio ĉirkaŭ li:
— Sinjoro kapitano! — raportas Fécamp. — Mi deziras fari sinceran konfeson. Mi diros, kien mi kaŝis la aktujon!
Ĉu la antaŭaĵo?… Jen tio okazis:
Ili staris unu apud la alia en la kontoro. Estis nokto. Profunda, trankvila kaj mistika…
— Mi adiaŭas — diris la junulino.
— Ĉu vi forrvojaĝos?
— Mogaŭ aŭrore.
— Ĉu vi havas… ian deziron? — demandis Fécamp.
— Violonludu.
Strane. Tamen li diris nenion. Li prenis la violonon kaj ludis. Unue li rigardis la vizaĝon de la knabino, poste la nokton, starantan antaŭ la fenestro, kiel nigra muro.
Kaj li vidis la junulinon ankaŭ tie.
Poste li vidis kaj aŭdis nenion, Li violonludis. La Hieno, la Skeleta brigado tute estingiĝis en li! Ĉu pro la muziko aŭ pro la virino?
— Kiu scias tion?
Oni subite forgesas, ke li devas memori. Oni forgesas tion en la proksimo de bela, ĉasta junulino… kaj oni forgesas ĝin en tiu momento, kiam venas en lian kapon la Balado, komponita de Chopin, aŭ la malgaje ondanta Melodio de Rubinstein, kiuj estas tiaj, kiel la ondlinia sinsekvo de la monotonaj, senlimaj montetoj de la dezerto.
Oni forgesas ĝin, kiel la kalifo la sorĉan vorton en fabelo.
Kiam li finis la ludon, kaj mallaŭtiĝinte forsonis la lastaj kordoj sur lia violon, li rigardis al la knabino.
Li timeme demetis la arĉon
Colette stariĝis sur la pinto de siaj piedfingroj, kun malfermita buŝo, kun timiĝintaj, elstariĝantaj okuloj…
— Fécamp…
La viro instinkte retropaŝis.
— Kion… vi deziras?!
— Vi estas senkulpa!
— Vi eraras!!
Ili staris vidalvide tiel, kvazaŭ ili volus interbatadi. “Estas frenezige — pensis la viro. — Tiu knabino scias multe pli el unu melodio, ol mil kaŝpolicistoj kun siaj ĉiuj indikoj kaj lerteco.”
— Silentu! Nun tuj rakontu ĉion! Ĉu vi komprenas? Ho, estas terure! Ve, Dio mia…
— Mi havas nenion diri…
Longa paŭzo. Colette prenas la manon de la viro kaj sincere diras:
— Fécamp… mi ŝatus, se vi estus senkulpa…
La kondamnito n-ro 63 rigardis al la najbara ĉambro.
— Mi komprenas… Atentu min… — flustris la junulino. — Mi neniam forlasos Sorone-on… Tamen… Mi devas scii! Vi estas senkulpa!
— Kial… vi diras tion?!
Nun ŝi staris senpere antaŭ li.
— Vi enamiĝis al mi, Fécamp — ŝi spiras kun tia suferanta, ploranta vizaĝo, ke li ne povis elteni ŝian rigardon.
— De kie… vi scias… — demandis Fécamp malesperiĝinte de la knabino.
— Estas simple… vi estas senkulpa. Sed ankaŭ perfidulo troviĝas ĉi tie.
— Kiu… estas tiu?
— La violono.
Fécamp malgaje rigardis la muzikilon.
— Eble, se mi povus violonludi — flustris la junulino, tiam ankaŭ vi divenus, kion mi ne povas eldiri…
Ili staris kaj rigardis unu la alian.
— Ĉu vi volas scii?… demandis la kondamnito n-ro 63 raŭke. — La veron?!
— Jes…
Li ambaŭmane prenis la manon de la knabino. La sango pulsadis tra lia gorĝo kun varmega elano.
— Colette — li flustris. — Mi estas senkulpa.
Per tiu terure dolora voĉo, kiun oni povas aŭdi nur tre malofte; kiam viro ploras, li ripetas ĝin, plorsingultante, malesperiĝinte:
— Colette… Mi estas senkulpa!!..
Reen al la Hienoj!
Esti homo doloras! Kio doloras, tio estas malbona!
Sed li jam ne estis tiel certa pri ĝi. Li sentis tiel, ke tio, kio nun doloras, ĝi estas pli bona ol ajna ĝojo.
Li fariĝis homo, ĉar li ddenove kredis la suferon, kaj li kredis la oferon, kiu havas nenian sencon, sed tiu sentas sin pli multa, kiu suferas pro ĝi.
Irinte al la fenestro, li rigardis la dezerton, brilantan en la glacikolora lunlumo kaj violonis…
Li longe ludis tion, ke li estas senkulpa.