Ĝi okazis jene:
La batalo daŭris ekstere, ĉe la ŝtonminejo
Fécamp kaj la suboficiroj interbatadis
Ili sangavide atentis lin. Se li malfortiĝos: ili fraposos lin.
Sed ankaŭ Fécamp scias tion.
La ostoj, eroditaj pro la ŝnurpendigo, akre doloras lin. Lia kapo vertiĝas… Li ankoraŭ bezonus flegadon. Sed li rompas ŝtonon. Kaj li atentas, ke lia volo regu siajn torditajn membrojn, lancinajn muskolojn.
Ĝi estas kruela lukto!
Preskaŭ praa batalo per ĝia kruda, morta, senkaŝa konkuro, kiam la nervoj, muskoloj, volo, tenaco devas venki ĉiun baron.
Li rompas la ŝtonon. Homfiguroj venas el la kavaĵo kun puŝĉaro. Fécamp forte kunpremas siajn dentojn. Granda plago estas la forpreno de la duono de lia akvoporcio. Eble morta. La polvo ŝvebas kiel nubo ĉe la ŝtonrompejo. Ĝi sekigas la gorĝon, iritas la pulmon. Ili rajdas sur la supro de la ŝtonamaso kun la peza martelo. Ritma, konstanta bruo klakadas, kiel ili frapadas rapide, senĉese, samtakte.
Antaŭ la okuloj de Fécamp dancas ruĝaj kaj nigraj makuloj en la arda aero. Kaporalo, nomata Grison iradas tien-reen, iafoje li strabe rigardas al li. Tamen ne laciĝas tiu malliberulo n-ro 63. Venas Magiron.
Jam stridas lia voĉo:
— Mallaboremaj friponoj! Rapide! Rapide!
La malbenitaj rajdistoj eĉ pli fervore rajdas sur la bruaj, ruliĝantaj ŝtonamasoj…
Bruo… bruo… bruo… La multaj, pezaj marteloj rapidritme frapas, kvazaŭ granda maŝino klakus. La ŝvito konstante fluas, kaj la marteloj deglitas de sur la malsekaj ŝtonoj. Suprensaltintaj ŝtoneroj vundas ilian vizaĝon. Pigraj, malhelaj sangogutoj falas sur la ŝtonon.
Ili batas ĝin… Sango, ŝvito kunfandiĝas, disverŝiĝas, sekiĝas sur la polviĝinta ŝtonamaso… Ili tusas, ternas, bolas la aero, la polvo ŝvebas… Sekiĝas la ŝvito kaj la sango…
Aliaj gutoj falas. Sango kaj ŝvito: senmezure multaj estas el ili sur tiu ĉi tero.
Fécamp ŝatus elteni ĝis tagmezo… Li jam malfortiĝas… Li havas kapturnon.
— Nu, kio okazis, hundo? — krias Magiron kaj venas.
Li rapide martelas. Li devas fari tion! Se ili ekbatos lin, li perdis…
Li batas la ombron de la serĝento sur la ŝtonoj kaj kunpremas siajn dentojn. Kiel ili grincadas… Li manpremas la tenilon per sia ĉiu forto. Se li sukcesos sen sveno elteni ĝis tagmezo, tiam estos bone. Morgaŭ li reakiros sian fortodiferencon, kio nun mankas.
La gumbastono pumbruas ie malantau li. Homo veas… Pusĉaro grincadas… La ŝtonoj bruas…
Li jam ne vidas. Eĉ tio povas esti, ke li laboras sveninta, ĉar nigra kurteno kovras ĉion… Nun malvarme juktiklas lia stomako, li sentas, ke lia lango ŝveliĝas kaj ĝi torporiĝas ĉe la ezofago…
— Iu alpafis Magiron-on… flustras Gerard apud li spiregante. Tiu junulo havis nur dudek ok jarojn. Kelkfoje li forte tusis, kaj sangostrio aperis en lia buŝangulo, ĉar iafoje kapilaro krevis en lia pulmo.
Ŝtonpecoj disruliĝis el lia renversiĝinta puŝĉaro. Fécamp respondis lace:
— Ĝis kiam ekzistas infero, ĝis tiam troviĝas konvenaj diabloj. Magiron aŭ alia… Ĉu ne estas egale?…
Gerard nun rapide viŝas per malseka tuko la frunton de Fécamp, kiu ne povas interrompi sian laboron.
Tio estas agrabla al li. Fécamp dankeme rigardas sur la knabon:
— Dankon.
Homoj de diversaj aĝoj, profesioj, inteligento, edukiteco, ili kune rompas ŝvitante la grizan, stultan ŝtonon, havante tiom da avantaĝo el tio, ke ili trovas la Bonon en unu la alia kaj en si mem, pri kio ili ne sciis ĝis nun, ĉar ili ne kredis tion. Sed ili fariĝis ĉi tie brutaj servutuloj. En kia sufero, amare, kun perdita kredo antaŭ la fermiĝinta morgaŭo, korpe kaj anime rompiĝintaj…
Tiu mortepalaj ŝtonoj kaj skelete blankaj vojoj veos, ploros la tagon de la lasta juĝo. Sango ekfluos el la terbuloj, kiam la arkanĝelo trumpetos alviciĝon!
Neelteneblaj suferoj, cent kaj cent senvoĉaj ŝrikoj vibras en la sufoke varma antaŭtagmezo.
La aero tremetas!
Grison venas al li kaj rikanas.
— Nu, kio estas? Ĉu eble estis pli bone amuziĝi kun la kapitano?…Ĉu?!
Kaj li ridaĉas. Fécamp levinte siajn lacajn palpebrojn, malrapide suprenrigardas, adiaŭante la konscion kun tremanta, senesprima blanko de liaj ektropiaj okuloj.
— Ĉu vi ŝatus ripozi? He?! — krias la suboficiro.
Kaj li piedbatas la manon de Fécamp. Poste li promenas plu. Tiu ne tro granda doloro estas terura sufero en tia mizera stato, kun afliktiĝinta animo, sub la disko de la perpendikle ardanta suno.
Subite ekblovis freŝa brizo, pro kio li reviviĝas. Kio ĝi estas?… Ia grandega flugilo pendolas super li, kiu kirlas aerblovon, denove fortikiginte lin.
Li profunde ekspiras. Poste li ekvidas pendolantan baskon de mantelo en la mano de la atrofia Gerard. La junulo ventumis lin.
— Dankon… amiko… — flustris la malliberulo n-ro 63, alridetante lin.
Ĝi estas la sola rezulto de la kruela, kopon-animon muelanta punlaboro ĉe la proskribitoj: ili rekonis unu la alian. Ili neniam havis eblecon vidi iun tiel bona, bela, turpa, egoista, frato, kiel en la feliĉa komunumo de la elektitoj. Iliaj interesoj, rilatoj, esperoj deturnis ilin de ilia vera memo.
Sed ĉi tie ili renaskiĝas. La torturo, la primitiva, kruda laboro, la apatia indiferenteco al ilia suferego, dividas ilin de la troigita graveco de la materiala mondo per la majesta, neŭtrala, anima zono, estanta inter la religio kaj filozofio. La vanteco, la ambicio, la opinio de ilia ĉirkaŭaĵo ne igas ilin pozi, intrigi, malami. Ĉi tie aro da falintaj homoj sen ĉiu heroa aŭ konkreta celo, kiel ia solsola muro, rezistas la plej kruelan sorton, suferas ekstersocie, kun malpli grava morala enhavo ol la vivocelo de ĉina kulio, en Afriko.
Baldaŭ tiuj malliberuloj kunrigardas kaj ekkonas unu la alian. „Rigardu, ankaŭ li estas homo…”
Nun ili vidas la animon en la alia homo, kaj tiel ili jam rimarkas tion ankaŭ en si mem.
Jen malicaj, kruelaj, cinikaj krimuloj dividas sian akvoporcion kun malsanulo.
Ili divenas ĉi tie, ke ĉiu malliberulo estas egala en la stria uniformo.
Eĉ. Sen tio!
Iuj sentas tiel, ke li povintus esti pli bona pli frue.
— Dankon, Gerard… flustras Fécamp.
La alia homo diras ion, sed obtuza bruo forglutas lian voĉon.
Oni eksplodigas. Blanka nebulo leviĝas treniĝante el sub la disflugintaj rokoj. La kalmo estas tiel granda, ke dika nubo de kalkopolvo restas en tiu ĉi senmova, peza varmego.
Nun eksonas longa fajfilsigno. Eksterordinara ripozo.
Gerard tuj eksidas.
Li tusas premantela manon sur sian bruston. Eta, vezikforma, rozkolora salivostrio aperas en lia buŝangulo.
La okuloj de Fécamp lancinas. La araneaĵkolora polvo dike kovras liajn brovojn kaj harojn. Li demandas spiregante:
— Al kiom da jaroj… vi estas kondamnita?
— Al du monatoj aŭ dudek jaroj… Ĉu ne estas egale? — li respondas kun acerba rideto.
— Kio vi estis… pli frue?
— Riĉa homo.
— Kial vi dungiĝis… al la legio?
La konstruaĵo ruiniĝis. Mi konstruis domon… kaj mi subaĉetis la fakspertulon… Tiel fariĝis senkulpa homo… propeka kapro.
Li eksilentis, kaj lia ĝemo, finiĝinta per tusado, krakmuzikis orelfendan melodramon de morto sur la difektita muzikilo de bronkoj…
— Estas tute egale — li diris mallaŭte spiregante la vortojn. Ĉi tie estas la trista regno de la dezerto kaj tie la regno, plena de ĝojoj… Mi nun jam vidis sur la sangantaj korpoj… pri kio mi neniam sciis… Ke sub la haŭto de ĉiu homo estas karno kaj sango… Sed eblas, ke nek tio estas vera. Nur osto kaj suferego troviĝas… sub la haŭto…
Du grandaj, ruĝaj makuloj brulis sur liaj vangoj… Kiam la fajfilo eksonis, unue li refalis sur la ŝtonamason, ĉar li jam ne povis porti la pezon de sia korpo.
Fécamp sentis tiel, kvazaŭ lia ŝultro estus rompita, kaj liaj okuloj varmege pikdoloris…
Li denove frapadas, ritme, rapide, kaj lia tempio tamburas kune kun la martelado de liaj manoj. Proksimiĝas la sekva atako de malfortiĝo. Li rapide frapas la ŝtonon, ke la rokoj krevu, sed li ne sentas doloron. La konscio elglitas el lia malvarmiĝanta kranio kun benigna dormemo. Lia buŝo inerte malfermiĝas…
Nu!.. Ve!!..
Vane. Jam malheliĝas antaŭ li. Malklariĝas la mondo, malproksimiĝas la dezerto! Io bruas tre malproksime… Aha! La martelo falis el lia mano… Lia animo ridetas: ĉio estas egala… Li ne sentos la baton de la gumbastono.
Li sterniĝas apud la monteto. Ŝtonoj ruliĝas sur lin, kiel surfalintaj terbuloj. Sed neniu batas lin. Longa fajfo tranĉas la aeron. Tagmeza ripozo! Tiam la malliberuloj povas fari tion, kion ili volas. Laŭplaĉe li povas kuŝi eĉ svene apud monteto.
— Jam ankaŭ li estas el marmelado — rimarkis iu malliberulo kun bedaŭro.
— Tiu fripono havas forton! — diras Grison, kiu estas kolera, ĉar ili ne sukcesis torturi Fécamp-on. Neniu hundo eltenis tiel longe, la sekvan tagon post la ŝnurpendigo.
Gerard genuiĝas apud li kaj verŝas akvon sur lian vizaĝon el sia akvoporcio.
Fécamp reviviĝas: lia eksterordinara fizika forto sukcesis denove doni la direktilon en la manon de la konscio.
Sed subite li decidis. Kial daŭrigi plu?
Surmetinte sian ĉapon, li ekstaras kaj ĉirkaŭrigardas kun kongeste ruliĝantaj okuloj
— Donu al mi akvon! — li diras raŭke al Grison.
— Kion vi pensas, he!
— Sufiĉe! — li krias raŭke, flustrante, kaj li terure vangofrapas la gardiston per sia mano, malmoliĝinta pro la ŝtonrompado, ke ties makzelo ekkrakas. Ĉiu konsterniĝas por momento. Grison falas al iliaj piedoj, kiel batfaligita bruto, pro la mallongarka bato. La du gardistoj unue pafis alarme, anstataŭ helpi al Grison, poste ili kriis: „Á terre!” Soldatoj kuregis el ĉiu direkto, kaj la malliberuloj ĵetis sin sur la teron.
Nur post kiam la ebleco de la ribelo ĉesis, kaj la pafiloj duoncirkle ĉirkaŭis la malliberulojn, ili komencis bati Fécamp-on…
Ok gardistoj draŝis, piedbatis Fécamp-on… La malliberuloj premis sian vizaĝon al la tero pro teruriĝo. Sed la pumbatoj, la stampfado, spiregado bone aŭdiĝis. Ili nun mortbatos lin…
— Fixez!.. Halt! Stultaj brutoj… Akvon… Kuraciston… Mia Dio!.. Tiaj brutoj!!
La serĝento staris tie teruriĝinte.
Oni liveris Fécamp-on en la hospitalo sur brankardo.
Doktoro Minkiew blasfemis, kiam ili alportis la vunditon. La kuracisto havis malmulte da laboro en la malgranda hospitalbarako, kaj Minkiew bone utiligis sian tempon. Li kolektis poŝtmarkojn kaj rigardis ilustritajn magazinojn. Metinte paperfolion super la pli belajn bildojn, li kopiis tiujn, kaj pendigis ilin sur la muro. Lia amata pasio estis la kolekto de poŝtmarkoj. Krome iafoje li manĝis mentolajn bombonojn el malgranda skatolo.
— Kion li faris?
— Li ekbatis la estron de la pikedo.
— Tamen estas friponaĵo bati homon tiel draste! Portu varmegan akvon!
Ili demetis Fécamp-on kun la brankardo kaj foriris porti akvon. Minkiew residis al la kaserolo, en kiu li trempis poŝtmarkojn. Elpreninte tri poŝtmarkojn per prinĉprenilo, li metis lupeon en sian okulkavon. Iu sendube estas falsa. La katalogo Senf ne mencias tian Nov-kaledonian, sen dentoj.
Fécamp stertoris.
— Tuj, filo mia, oni nur alportu la akvon.
Metinte la tri poŝtmarkojn sur surbopaperon, li elprenis alian per la pinĉprenilo. Muŝoj zumis amase ankaŭ ĉi tie.
Kiel li povis, bandaĝis Fécamp-on.
— Kio estos al li? — demandis Berlac maltrankvile. — Ĉu li mortos?
— Bedaŭrinde lia sanstato estas senespera… La kompatindulo restos vivanta — respondis la kuracisto malgaje kaj residis al siaj poŝtmarkoj.
— Oni laciĝas en tia varmega tago.
— Kaj oni tre ŝvitas, ĝi estas tiel.
— Certe, ĉar la varmo estas minimume kvindek celsiusgradoj.
— En ombro.
— Multe pli sub la suno.
— Sesdek kvin — sepdek celsiusgradoj.
— Tute ne temante pri la polvo. Ĉar la polvo estas grava afero, mi petas.
— Ĝi penetras sub la kolumon.
— Tute.
— Kaj ĝi jukas.
— Estas tiel.
Jen estas mallonga ekstrakto el la interparolo de Ligert kaj kaporalo Tiguer. La du malnovaj soldatoj kutimas renkontiĝi en la kontoro. Kaj ili ŝatis paroladi unu kun la alia.
Sed ili ne povis.
Ili diris nur vortojn, kiam ili estis en duopo, tiel kontentigante sian pretendon al socia kontaktiĝo.
Ligert riparis aŭtomatan fajrilon. Li jam plenigis la kuirejan formularon, precize raportante tiun tagon kiom da menuo n-ro I bezonas la malsanuloj, menuo n-ro II por la suboficiroj de la garnizono, menuo n-ro III por la soldatoj kaj menuo P por la prizonuloj. Li rimarkis ĉe la fino de la listo, ke: post la resumo de la kuireja formularo nur laŭ asigno estas permesate plenumi novan aŭ alispecan pretendon rilate la provianton. Fininte tion, li elprenis pecon da pano el la leteraranĝujo, li mordis el ĝi kaj dismuntis la aŭtomatan fajrilon. Kaporalo Tiguer sidis apud la muro sur benko kaj rigardis lin. Tiguer, la ruĝharara suboficiro ofte vizitis la kontoron por fari sian raporton pri la malmoderniĝintaj ekipaĵoj, ĉar li plenumis la senfruktan oficon de la administra suboficiro kun nekredebla flegmo. Li konversaciis kun Ligert dum la atendado. Ili parolado ne havis pli multe da signifo, ol memcelan neglekton de silento, pere de vortoj. Ili ne ŝercis kaj ne diskutis. Ili interŝanĝis siajn pensojn. Ĉar ili ne havis tiujn, ili do parolis laŭ ia pensritmo de asociado de ideoj.
— La aŭtomata fajrilo ne eltenas la klimaton — diris Tiguer.
— Sed oni povas ripari ĝin kaj tiam ĝi eltenos.
— La homon ne eblas ripari.
— Cekumon oni iafoje forigas per opercio.
— Sed ĉi tie la pulmo kaj la hepato malsaniĝas.
— Ankaŭ la reno.
— La risorto estas la reno de la aŭtomata fajrilo.
— Tio estis saĝa diro — kapbalancis Ligert, — ĉar se la aŭtomata fajrilo ne havas ren-organon, ĝi tamen similas al la homo.
— Estas tiel. Ni povas aserti pri la aŭtomata fajrilo, kiel ajn ĝi difektiĝis, la kaporalo ĉiam povas eligi el ĝi fajreron.
— Ankaŭ tio estis bona diro
— Mankas rado de tiu aŭtomata fajrilo.
— Tiam ĝi ne estas riparebla.
— Vere ne. Sed mi devas provaĉi. Ĉar ĝi apartenas al la subkaporalo, kaj ankaŭ li similas al aŭtomata fajrilo. La kolero subite ekflamas en li.
— Kaj mankas rado ankaŭ al li…
— Kiam li kolere flamiĝas, tiam li havas ĉiujn.
— Sed lia menso estas nenormala.
— Tio kaŭzas la malario.
La kapitano venis. Ili salte leviĝis. Sirone gapis al ili kun flava, turmentita vizaĝo, kvazaŭ li neniam estus vidinta tiujn naive stultajn homojn.
— Kio okazis? — li demandis de Ligert.
— La kuireja listo estas preta, mon capitaine.
Sirone mansvingis, li turnis sin al la kaporalo kaj anstataŭ demando, li pikpuŝis la kamizolon de Tiguer per sia dikfingro.
— La akvopumpilo, mon capitaine… ie estas tubokrevo, ĉar la tralikiĝo de grundakvoj malpurigas la trinkakvon.
La kapitano singultis, poste li komencis tordi siajn lipharojn. Malpacience li frapadis sian boton per bastono:
— Bone. Nun alportu ruĝan vinon, kaj restu en la proksimo. Ligert, diable… Atendu. Kiu vidis depost hieraŭ sinjoron ĉefleŭtenanton Vigoin?
Silento.
— Magiron, ordonu, ke oni serĉu ĉefleŭtenanton Vigoin. Li malaperis…
Eksidinte al la tablo, li forŝovas per subita mansvingo la apartenaĵojn de la aŭtomata fajrilo. Poste li levas la telefonon.
— Alkonduku la konvaleskulon n-ro 63 al priaŭskulto!
Kiam oni alportas la ruĝan vinon, ankaŭ Fécamp estas alveninta. Relative li bonŝance transvivis la punbaton. Plastrostrio kovras lian vangon, kaj bluaj tuberoj videbliĝas tie kaj ĉi tie.
Sed li ridetas, kaj ankaŭ liaj okuloj apenaŭ perdis ion el ĝia brilo.
— La malliberulo n-ro 63 anonciĝas al priaŭskulto!
— Venu do… ĉi tien, tute proksimen al la tablo… Mi bedaŭras, ke nelonge mi ŝnurpendigis vin, ĉar vi drinkis kun mi, je mia ordono… Sed… hm… Nu, estas egale… Nur eksidi ĉi tie, ĉar vi tamen estas la sola homo ĉi tie, kiu havas decan manieron, kun kiu mi povas drinki, eĉ paroli. Nur ĝuste kun spiono, perfidulo… Vi do scias, kio vi estas?
— Mi scias, mon adjudant.
— La kaporalo alportis la vinon, poste li foriris. La kapitano decidis, ke li estos diplomate afabla, ĉar Vigoin proponis tiel.
— Diru do al mi, oldulo mia… kiel vi fariĝis spiono, vi, fiulo… sed tute kara junulo, kiu vi estas…
Diablo forportu ĝin! Li faras tiun ĉi servon!
— Ĉi vi deziras paroli pri tio, sinjoro kapitano?
— Ankaŭ pri tio, vi, po… povrulo. Pri ĉio, baldaŭ ni transiros ankaŭ al tiu temo. Nur pretertuŝe… Nu, trinku!
Ili tintigis la glasojn, kaj li sentis, ke li sufokiĝos pro la vino.
— Mi volas scii nur tion, kiaj animaj risortoj igis vin fari tion, mia amiko Fécamp, fia perfidulo.
— Eĉ mi mem ne scias tion.
La kapitano saltleviĝinte staris tute proksime al li.
— Sed kiam mi dishakos vian kapon, tiam vi scios, vi…
Li reprudentiĝis. „Diplomate.” Li denove ridetis, serene kaj larĝe, sed dume li spiregis. Li memorigis al gemuta tigro.
— Nu, bone… Do, je via sano, kara perfidulo… Nek tiu estas lasta fiulo. Aŭ jes?… Estas egale… trinku do, vi, fi… trinku filo mia.
— Je via sano, sinjoro kapitano!
— Ne diru tion! Ĉu vi komprenas? Diru nenion, kiam ni tintigas niajn glasojn. Nur mi povas esti amikema al vi, diablo forportu vin…
Li eksidas murmurante. Tiu situacio estas tre ĝena, mi petas… Vane!
— Vidu, Fécamp… Oni postenigis min ĉi tien pro puno… Ĉu vi scias?
— Mi pensas, mon capitaine.
— Jes… Nu bone. Nun mi parolos konfidence al vi. Atentu min… Mi amas virinon… Ĉu vi jam amis iun vere?
— Mi pensas tiel, ke… jes…
— Atendu! Mi montros ŝian foton!
Li elprenis el la tirkesto de la skribotablo foton pri virino kaj transdonis ĝin al Fécamp.
La malliberulo n-ro 63 longe rigardis ĝin.
— Ŝi estas bela…
— Mi ne demandis tion, vi, porko! — li kriegis, kaptinte la bildon el lia mano. Li viŝis tion, kvazaŭ ĝi estus malpuriĝinta pro la tuŝo de Fécamp. Poste li residiĝis spiregante.
— Trinku, filo mia — li flustris kun revemaj okuloj, ĉar venis en lia kapon la instrukcio de Vigoin. — Vi estas kara, simpatia perfidulo… Mi povus hejmeniri en Parizon, se vi volus….
— Jes…
— Parizo… estas tre bela. Tie la vivo de la sinjoroj estas tre bona… Vere!.. — li singultis. — Ĉu vi konas tiun kanton — li demandis reveme rigardante la glason — el la Bohemoj, kiam Mimi… mortas?
— Jes.
— Violonludu… tion…
— Je via ordono…
Fécamp violonis. El la Bohemoj.
Tiun kanton, kiam Mimi mortas.
Li violonludis kun multe da sentoj, bele, klare. Dume li rigardis la dezerton tra la fenestro.
La kapitano ekstaris kaj pugne apogiĝis antaŭ la vilolono. Poste li mangestis kiel dirigento.
— Sufiĉe… Atentu min, homo! Mi provas sincere paroli kun vi… Ĉu vi komprenas?
— Mi komprenas — respondis Fécamp kaj demetis la violonon.
— Oni diris tion, ke mi estu afabla kaj ĝentila al vi… Sed vi estas fia perfidulo, kiun mi malestimas, abomenas kaj malŝatas. Ĉu vi komprenas?
— Mi komprenas.
— Bone. Mi ne povas komedii… Kion mi faru? Kvankam… bona oficiro… devas fari… ĉion… por la patrujo… Sed mi estas malsana oficiro… Mia malsano estas tiel progresinta, ke mi mortos, se mi denove devas tintigi la glason kun vi… La problemo estas en mia hepato, tamen ĝi estas ties simptomo.
Fécamp sentis tiel, kvazaŭ oni mortigus lin malrapide, per elektitaj turmentoj. Tiu traktado multe pli doloris lin, ol la punbato, kiam oni piedtretis lin.
— Sed vidu, mia kara amiko, vi, fia spiono… Mi provas diri aliajn belajn vorotojn. Sincerajn, belajn vortojn! Neeble! Mi parolas al via koro. Al la koro de perfidulo. Ĉu vi komprenas? Mi kalkulas je la saĝa komprenemo de rabia lupo… Ĉu vi komprenas?
— Jes — li respondis raŭke.
La kapitano subite paŝis antaŭ la malliberulon, pikpuŝis lian bruston per sia fingro kaj diris:
— Fécamp! Diru al mi, kie estas la aktujo!
Fécamp ne respondis.
— Neniam vi akiros ĝin. La militistaro gardos la oazon eĉ dek jarojn, se necese.
— Sinjoro kapitano! Dolore, sed mi ne diros tion!
— Vidu, vi, kara perfidulo… Mi rericevos Parizon… mian fianĉinon.. Ĉion… Estu favorkora…
Li rigardis la malliberulon spiregante. Ĉiuj sulkoj vibris sur lia vizaĝo kaj premis sian iun manplaton al sia hepato. Ĝi terure doloris.
— Sinjoro kapitano! Mi havas nenion diri…
— Ni vidos! Vi nun… nun povas elekti: ĉu vi helpos min: ke vi diros, kie estas la aktujo… aŭ suferego.. atendas vin… Mi estas tiel bonkora, se mi ne kondutus krude, tiam mi devus plori… helpi ĉiun… Kaj neeble… Oni nur tiel povas elteni ĝin, se li estas kruda. Sed nun ĉifoje mi estos malbona… Egoisto. Mi torturegos vin.
Li atendis la efikon.
— Ĉu vi… ne timas?… Nu, bone…. Kiam vi sentos tiel, ke vi ne eltenos plu la torturon, vi rakontos la kaŝejon de la aktujo. Mi certigas vin… Rekompence oni faciligos vian sorton. Ĉu ĝi ne estus bona? He?!! Ankaŭ mi revidus Parizon… Kaj vi vivus bonege en la arestejo de Oran…
— Mi bone fartas ĉi tie, sinjoro kapitano.
La vizaĝo de la oficiro fariĝis cindrogriza.
— Ĉu vere?… Vi fartas… bone?… Mi gratulas…
Vesperiĝis, kaj anstataŭ la muŝoj aperis la moskitoj. El la direkto de la dezerto jam ekbojis hieno, kaj kelkaj birdoj, vekiĝintaj en la nokto, aŭdigis vokajn, mallongajn kriojn per plendanta kriĉado. Stana, kelodora nebulo vualis la posttagmezon, kaj tiu senkolora, sufoka duonlumo rigidiĝinte staras super la dezerto, spiregante pro la subirinta suno…
La kapitano rulumas cigaredon, kaj mallaŭte, tre plendinde diris tion:
— Fécamp… mia hepato estas en tre malbona stato… La klimato mortigas min. Mi estas tre malsana. Helpu min, vi kara, fia patrujperfidulo…
Sirone rigardis al li kun infana, trista atendo. La fino de liaj flavaj, grizaj, siluraj lipharoj tremetis pro ia interna pulsado, espero kaj malĝojo sidis sur lia malsanece pufiĝintaj vangoj. Araneo, manplaton granda descendis senpere antaŭ lia vizaĝo. Li rigardis kaj ne forigis ĝin. La naŭza insekto, iom pendolanta preskaŭ tuŝis lin. Li nur rigardis ĝin malgaje. Kvankam ĝi preskaŭ tuŝis lian nazon, kiam ĝi ekpendolis
Fécamp bedaŭris lin. Sed kion fari? Li vere ne scias, kie estas la aktujo. La areneo falis klakante sur la platon de la skribotablo kaj timiĝinte kuntiris sian korpon. Ĝi kaŭris.
— Mi havas nenion diri… mon capitaine — li respondis mallaŭte.
— Nu, bone… Tiam do… ni parolos alie — li kriis senspriĝinte, svingante la rajdbastonon, kiun li denove elprenis de ie. Liaj nazloboj foje enkaviĝis, foje vastiĝis pro la blovo de lia varmega spiro.
Dum longaj sekundoj ili senmove rigardis en la okulojn de unu la alia. Bor-insektoj estis aŭdeblaj per ĉiuspecaj skrapantaj, grincantaj sonoj en la seke putrantaj mebloj.
La araneo kuŝis senmove sur la skribotablo.
Pastel-griza gelatino de la vespera krepusko vibris ĉirkaŭ ili, sinkante en ĉiam pli profundan tonon. Langvoraj polveroj ŝvebante dancis mortan dancon de la tago. La aero estis varmega kaj rasa, kiel en la maŝinejo de ŝipo, alveninta el longa marvojo.
— Ĉu vi ne diros tion… Nu, bone… De nun ĉiu rajtos konfesigi vin… Kaj tiaj homoj demandos vin ĉi tie, kiuj estas pli spertaj ol mi.
Li verŝis vinon, sed li ne trinkis ĝin. Li elprenis brandon el iu tirkesto. La silueto de la granda korpo jam apenaŭ estis videbla. Ankaŭ la konturoj de la lasta ombro dronis iom post iom en la pigran mallumon, ĉion sorbanta. Kaj tiel la Mondo sinkis en Hadeson de la tropika nokto.
Nun la araneo malrapide ekiris sur la skribotablo.
Fécamp aŭdis tintadon. Io plaŭdis. Blasfemo. La kapitano verŝis brandon, kiel ĝi eblas en mallumo. Poste ekflagris alumeto, kaj ruĝa punkto staras en la aero. Ĝi ekardas kun fajna susureto. La raŭka, melodia, trenata voĉo de la kapitano sonas kun ebria, saĝa trankvilo.
— Mi ne vangofrapas… Mi estas malbona kiel policisto, provoso kaj ekzekutisto… Oni sendu min kun plotono da soldatoj posteni sur kiun ajn altaĵon por ataki dek mitralejojn… Oni nur ordonu, kaj mi mortos ĉi tie, se necese, kaj mi vivos ekzemple ĉi tie, eĉ se ne estas necese. Ĉar oni ordonas al mi… Sed je ĉiuj diabloj de la infero!.. Mi ne estas… provoso, ekzekutisto, sang-hundo kaj similaj!
Fécamp staris. Li sentis tiel, ke li jam ne ĉeestas. Lia tolpora, senmova, streĉa staro kune kun la estingiĝantaj briloj de la posttagmezo sinkis en la malrapide surfalintan, nigran spacon, en kiu sorbiĝis ĉiu konturo de la perceptebla mondo.
— Nun vi povas foriri… Sed atentu!..
La cigaredo ekardis, poste ĝi malsupreniĝis per malrapida arka movo, kiel fajrokolora, laca skarabo. La dormema voĉo de la kapitano vibris ĉiam pli trenate el post la nigra spaco, kvazaŭ ĝi malproksimiĝus.
— Vi vidos, malliberulo… — li oscedis — ĉi tie oni provos sur vi la tutan tortursistemon de Torquemada.
La cindriĝanta ardaĵo de la cigaredo agonis en la mallumo, kiel rufa makulo de koaguliĝinta sangero.
— Ĉu vi scias, malliberulo n-ro 63, kio atendas vin?
Kvazaŭ zumado de muŝoj sonus. Poste aŭdeblas tute mallaŭta §oro de veado, alvenanta el la malproksimo…
— Ĉu vi aŭdas?… La Skeleta brigado!
— Mi aŭdas…
Kaj la malproksima, malesperiĝinta plorkantado denove eksonas. Miaŭo de seksarda kato aŭ ploro de malsana bebo sonas tiel: Oaa, oaa, oaa…
— Forportu vin!.. Mi volas, ke estu silento en tiu ĉi kripto!
— Tiam kial vi ne lasas ripozi la mortintojn en paco?! — kriis Fécamp iom ekzaltite, forgesinte pri si mem.
Sirone fikse rigardis la malliberulon, kun malfermita buŝo, heziteme, kaj longa salivoguto streĉiĝis inter liaj lipoj, kiu iafoje tremetis pro lia elspiro. Lia pugno ekmoviĝis… Kvazaŭ li estus ekbatanta lin.
— For de tie ĉi! — li ŝrikis poste kun tranĉa, raŭka flustrado.
Fécamp turnis sin sur la kalkanoj, kaj la mallaŭtiĝanta klakado de liaj paŝoj longe e§is en la ŝtuparejo.
La kapitano ankoraŭ sekundon restis tiel, fiksrigardante al la sojlo, en apatia revado. Jen rigardu… Grandaj, dikaj ratoj envenas tra la pordo.
Estas terure, ke oni ne ekstermas tiujn bestaĉojn… Ankaŭ la muŝkaptantaj lacertoj plimultiĝis. Ne unu, sed ok-naŭ disglitas ĉien, aŭdinte la plej etan bruon, inter ili estas unu tre naŭza, grasa, nigra serpento. ĝi falas ĝuste al liaj piedoj de sur la plafono. Li ne eltenas tion! Li kuŝiĝas sur la kanapo profunde ĝemante…
Estis sufiĉe! ho, kiel naŭz-gusta ardoseento strangolas lian gorĝon…
Sufiĉas la mistikoj. Ne estu pli da surprizoj, krimaferoj. Oni lasu lin mortaĉi en paco.
Nun falas kun la sojlo homo, kur-alveninta, spireganta
— Mon… capitaine!!!
— Kio okazis?
— Oni trovis la kadavron de sinjoro ĉefleŭtenanto Vigoin en la cisterno, malantaŭ la domo! Iu mortpafis lin!
Oaa… oaa… oaa…
La Skeleta brigado veadas…
Sed kun ia tute stranga, malic-ĝoja plendado. Tiu senmelodia, malproksima zumado sonas tiel, kiel la grako de korvoj, kiam ili flugas al pendumito.
La esploro denove estas senrezulta. Sed ke ia konsterniga rezulto jam ne longe malfruas, ĝi sinistre peziĝis sur la ĉiam pli ardantan senmovecon de la ŝimodora, dika atmosfero.
Kaj tiu timiga rebuso estis en la flava, pufa vizaĝo de la rondiranta plenluno, kiu el la nigra, mortotuko de la ĉielo ĵus elkliniĝis, kiel la kapo de kadavro, kaj ĝi komencis sian apartan rondiron, naĝante surdorse en la kosmo.
Tia estis la nokto tiam ĉirkaŭ tiu groteska, apopleksia pejzaĝo. Iu mortpafis Vigoin-on. Certe en la tago de lia malapero. Kiam iu provis fari atencon eĉ kontraŭ Magiron. La lavejo troviĝas vidalvide. La kadavro de Vigoin kuŝis sur la tero, kiam oni levis lin el la cisterno. Tute malgrandkalibra kuglo mortigis lin, simila, per kiu iu alpafis al Magiron.
Do, tuj post la unua murdoprovo la atencanto faris ankaŭ la duan, sed tio jam sukcesis! Ĝuste la bruo de la eksonanta alarmo subpremis la tondron de la pafo.
Li estas terure malvarmsanga murdisto. Jen estas la sangospuro. Videbliĝas kelkaj rompitaj plantaĵoj, kie la ĉefleŭtenanto kuŝis, antaŭ ol ĵeti lin en la cisternon. La grundo ĉirkaŭ la domo estas tia, kvazaŭ ĝi konsistus el vakso, ĉar oni ĉiutage akvumas la grundon de la plantaĵoj. Videbliĝas la premaĵo de la korpo kaj la loko de la sekiĝinta sango.
La sekvan tagon antaŭtagmeze, post longa serĉado oni trovis ankaŭ la alian kuglingon en la lavoĉambro.
Mi ne vidis ĝin dum la unua esploro — diris Libourne, kaj ŝajnis, ke tio ĉagrenas lin.
— Ĉar ni serĉis nur unu kuglon — rimarkis Sirone.
Ili daŭrigas la esploron en la hospitalo. Minkiew, vekiĝinta el sia dormo sciiĝas pri la novaĵo. Unue li ege surpriziĝis. Li ne volis kredi tion. Poste li blasfemante surprenis sian flikitan kimonon.
— Kiu murdas en tia varmego? — li murmuris kaj estis tre pala. Ankaŭ li sekvis la oficirojn, tra la ĉambroj de la hospitalo, en kolora negliĝo.
Libourne detale rigardis ĉion, tenante la malgrandan protokolon en sia mano. Liaj viglaj, grandaj okuloj serĉante moviĝadis dekstren-maldekstren.
— Mi proponas kontroli ĉies alibion, dum la tempon de la atenco — li diris aplombe.
Minkiev malbonhumore eklevis sian ŝultron.
— Kies alibion vi volas kontroli?…
— Mi petas vin, Minkiew, se vi ne havas pli bonan ideon, ne rifuzu tion, kion mi proponis.
— Laŭ mia opinio, la malbona ideo estas pli bona ol nenio — respondas la kuracisto, eklevinte sian ŝultron kaj tike malsuprenigas sian liprandon, samtempe li levas sian maldekstran ŝultron ĝis sia orelo, dume tordadas sian pojnon, kvazaŭ la maniko ĝenus lin.
El liaj diversaj konvulsioj neniam formiĝas trejnakirita vibrado, kiel la neŭrastenio manifestiĝas en konforma esprimmaniero.
— Mi pensas — diris Libourne, — la atenco faras eĉ pli urĝa la reorganizon, sinjoro kapitano. Eble, se vi pli frue konsiderintus miaj prezentitajn projektojn, tiam multaj aferoj okazintus alie.
— Kiel? — La kapitano miris. — Vi forgesas pri vi mem!
Libourne kapbalancetis, kvazaŭ pardonpete, kaj diris nenion. Sed li mordetis sian lipon, kaj lia sunbruniĝinta vizaĝo fariĝis pala.
Sirone forturninte sin, spiregis. Kiel oni ellasas la superfluan vaporon el la trohejtita kaldronego.
— Berlac!..
La adjutanto venis:
— Mi priaŭskultis la deĵorantojn, retrospektive ĝis la atenco, kaj
— Ĉu vi konstatis ion?
— Resumante la rezulton de la konfesoj doniĝas la hipotezo…
— Ne faru nun liberan prelegon! — Ĉu vi konstatis ion aŭ ne?
— Ne — li respondis raŭke kaj timeme akrigis sian gorĝon.
— Do tiam diru tion!!
La vizaĝo de la adjutanto konvulsiis, sed li staris streĉe, kiel ia rekruto kaj palpebrumas kun flamantaj okuloj. Mallonga paŭzo. La aero estas varmega.
Kpitano Sirone distiras sian ĉemizon kaj ĝemas. Lia spiro siblante eliĝas el liaj bronkoj.
La ardanta aero bruligas la haŭton.
— Telefonu al Maroko, Berlac! Mi volas paroli kun la Sekrea servo — li diras al la adjutanto, poste li turnas sin al Libourne. Li jam pentis, ke li admonis lin. — Bonvolu fari ian protokolon. Ligert tuj sendu ĝin kune kun la krimdokumentoj kaj fotoj.
— Vi devus ordoni pri la prokrasto de la sekcado, ĝis alvenos la militista detektivo — diris Libourne kun oficiala korekteco.
— Ĉi tie troviĝas nenia instalaĵo por konservi kadavron. — murmuretis Minkiew. — Tio estas tute ne ebla en varmego kvindek celsiusgrada…
— Sinjoro regimentkuracisto prefere malhelpas miajn ordonojn — respondas la ĉefleŭtenanto kun vastiĝantaj naztruoj, kaj li tutkorpe tremas.
— Mi ne toleras tiun konstantan ĉikanadon. — kriegas Minkiew, perdinte sian sinregon.
— Silenton! — krias Sirone kaj kolere spiregis. La varmego estas netolerebla.
Minkiew iras en sian ĉambron grumblante kaj eksidas apud la lavopelvo, en kiu trempiĝas la poŝtmarkoj. Dume li diras al la sanitara soldato.
— Iru al Ligert, kaj iru al li, ke li gluu altvaloran poŝtmarkon, peraviadilan sur la koverton de la krimdokumentoj, ĉar oni eksemisios tiujn.
— Jes.
— La koverton sendu ne al la bataliono, sed al la poŝta servo de la stabo IV/a, kien vi sendis lastfoje la dokumenojn pri la atenco kontraŭ Magiron.
— Jes.
— Posttagmeze Ligert venu priradii per kvarclampo. Je la kvina.
La sanitara soldato foriras kun la mesaĝo. Minkiew elprenas poŝtmarkon per pinĉprenilo kaj rigardas ĝin per lupeo. Poste malfemiĝas la pordo kaj envenas Sirone.
Li eksidas kolere.
— Ĉu vi havas brandon?
Minkiew kapjesas, li portas botelon, glasojn kaj verŝas. Ili trinkas.
— Tiu freneza… Libourne… — spiregas la kapitano — volas dueli kun vi. Ĉiumaniere.
La kuracisto oscedas, poste li mansvingas.
— Mi petos pardonon de li… iomete mi perdis mian sinregon.
Minkiew dorsapogiĝinte sur la seĝo lulas sin. Dume li faligas iun sian pajlopantoflon, sed li ne kliniĝas por levi ĝin.
Sur liaj nudaj, plataj, grandaj instepoj videbliĝas piedfingroj, similaj al senforme ŝrumpintaj grefoj de birdo.
— Pri kiaj memorandoj parolis Libourne ĵus? — li demandas de Sirone kaj ekfumas cigaredon.
— Stultaĵoj. Konstante li faras projektojn pri la reformo de la puntendaro. Li proponas produktadon de floroj, tegol-tegmentajn barakojn kun verdaj persienoj kaj tian kantinon, kiun oni konstruos laŭ la modelo de Eŭropaj kafejoj. Ili estas amaso de similaj absurdaj stultaĵoj.
— Ĝi estas tute bona tempopasigo — rimarkis Minkiew lace.
La kapitano eltrinkis glason da brando. Tio bone travarmigis lian kapon.
— Kiel vi dormas? — demandis Minkiew.
— Lastatempe ne bone. La friponoj neglektas la ekstermon de la musoj kaj insektoj. — Ĉirkaŭrigardinte, li kolere aldonis. — Oni ekstermus ilin almenaŭ en la hospitalo.
Tri dikaj ratoj sidis en la angulo impertinente, kaj kuraĝaj musoj kuris preter liaj piedoj.
La kapitano malgaje palpadis siajn silurajn lipharojn kaj deskuis blaton el inter siaj fingroj kun naŭzo.
— Kiom da abomenindaj insektoj — li ĝemis suspirante. Vere ne estas mirinde, ke oni malsaniĝas.
— Mi proponus al vi preni ferion.
— Estas egale… tute egale… — mansvingis Sirone. Tiu Gouillamue… estas pli malsana, ol mi. Dum tagoj li kuŝas senmove.
— Ĝi ne gravas — respondas Minkiew. — Tio estas provizora depresio. Ĝi ofte okazas en granda varmo.
La reveninta sanitara soldato haltas ĉe la pordo.
— Maroko anonciĝis en la telefono, sinjoro kapitano!
— Atentu min! — kriis Sirone. — Se mi denove vidos insektojn kaj ratojn en la hospitalo, mi katenigos vin! Rigardu tien, fripono!
Li montris al la dikaj ratoj, sidantaj en la agnulo, poste li forrapidis.
La sanitara sokdato staras konsternite. Li palpebrume rigardas dekstren-maldekstren en la tute pura ĉambro. Minkiew tiradas siajn etajn, nirgrajn, mallongajn lipharojn, kaj iu lia okulo mallarĝiĝas, kiel li rigardas al la sanitara soldato kun flankenklinita kapo.
— Kion vi gapas, rinocero? — li demandas afable.
— Mi petas… — balbutaĉas la junulo. — Ĉi tie estas nek ratoj, nek insektoj…
— Notu bone, se la sinjoro kapitano vidas ie insektojn kaj ratojn, tiam troviĝas insektoj kaj ratoj tie — post mallonga pensado li ankoraŭ aldonas per saĝa, averta voĉo, — ĉar se ĝi okazos ne tiel, mi do elbatos viajn dentojn… Estas kompreneble, ĉu ne?… Rompez!
La kapitano trarapidis la korton ŝanceliĝante. La konstruaĵoj, la palmoj kliniĝadis per malcertaj, serpentumantaj siluetoj.
Lia vido malakriĝas. Li ekatetentis tion jam de tagoj. Li bezonus okulvitrojn. Antaŭ la enirejo de la konstruaĵo insolentaj ratoj ŝtelumas el lia vojo.
Ili estas tiel dikaj, ke ili nur malfacile povas moviĝi. Abomeninde! Tiaĵo pli frue ne okazis…
Suspirante li rapidas al la telefono.
Oni akceptis lian raporton kun oficiala flegmo en Maroko. La esploro estis senrezulta.
— Ĉu la afero estas tiel komplika? — demandis la majoro de la Sekreta servo.
Sironen-on ekregis kolero.
— Ĝi ne estas la unua polica komisio, per kio mi senrezulte provadis. Domaĝe, ke mi estas nur soldato?!
— Ne malavantaĝe — respondis la majoro trankvile. Sed la multflankeco sendube estas avantaĝo.
— Mi ne povas fieri pri tiu propreco mia. Ĉu mi ordonu pri la enterigo de Vigoin?
— Jes. Ne estas oportune konservi kadavron en Bahr El Sudano… Kaj ne forgesu la aferon de la kondamnito n-ro 63. Multaj homoj el ni ŝatus vidi vin en alia posteno. Interalie marŝalo Dugiron. Se vi sukcesus eldevigi konfeson…
— Sinjoro majoro! Mi salutas la marŝalon kaj ĉiujn miajn bonvolulojn. Mi atendas la ordonon, ekmarŝi kun miaj soldatoj morgaŭ aŭrore kaj ataki kun centdek homoj ĉeflanke kvardek mil ribelulojn, batalantajn en la najbara dezerto. Senhezite mi klopodos plenumi la ordonon. Sed mi petas mian eksigon de la polica servo, apelaciante al mia denaska diletanteco.
— Domaĝe… Nu, estas egale. Ni jam ricevis la unuan postmortan raporton de la kompatinda Vigoin, tiel certaj instrukcioj jam estas efektivigataj. Ĝis la revido.
La kapitano kolere remetis la aŭdilon tiel, ke ĝi doloris lian manplaton. Poste li vokis Berlac-on.
— Sciigu en tagordono, ke alvenis supra instrukcio! La malliberulo n-ro 63 kaŝis aktujon. Kiu konfesigos lin, tiu estos repostenigita al sia antaŭa kompanio kaj rangaltiĝos… Ĉu vi komprenas?… Ne kunfrapu viajn maleolojn, mi petas!.. Ĝi estas nek geedziĝa festo, nek militista parado.
La vizaĝo de Berlac fariĝis sangoruĝa pro hontosento. La epitetoj „elartikiĝinta, fiksa staro”… „pozema homo” ankoraŭ freŝe doloris lian vantecon. — Diru eĉ tion — daŭrigis Sirone, — ke mi ne toleros fian, ekzekutistan traktadon ĉi tie. Ĉu vi komprenas? Mi ne kontraŭas uzi fortajn militistajn rimedojn, sed punbato, ŝnurpendigo sub la suno ĉi-okaze ne estas aplikeblaj! Rompez! Ne klakadu, je la nomo…
Li denove estis sola. Li trinkis brandon kaj provis rulumi cigaredon per malfortaj fingroj. Ankaŭ tion li povas fari malfacile. Liaj okuloj ĉiam pli malboniĝas. Li vidas la vibrantajn, duoblajn konturojn meze de granda, nigra cirklo… Li forĵetas la cigaredpaperon, ĉar brunaj mirapodoj diskuras inter liaj fingroj, kvazaŭ la tabako reviviĝus. Brrr… Kiel abomeninde.
Li inerte sterniĝas sur la leda kanapo kun vaporanta, ŝvitanta korpo. La haladzo de militistaj, ledaj zonrimenoj, flegitaj per vakso, plenigis la solecan kontoron per sufoka atmosfero de funebra ceremonio, kaj el la direkto de la tablo de Ligert ĝi iom post iom kuniĝas kun la densa fetoro de la ejo, vastiĝanta kiel ĉefmelodio.
Koloraj kandeloj apud la katafalko povas forbruliĝi tiel, inter pezaj odoroj fumestingiĝinte, kiel ĝiaj grandaj krokodil-larmoj falas konstante sur la mortotukon, ĝis fine tiuj iom post iom koaguliĝas, kiel plata torso surper la rando de metala kandelingo.
La subita vigleco de la krimo jam absorbiĝis, preskaŭ dum momentoj en la monotona, varmega atmosfero de la fortikaĵo.
Kie la akvo, verŝiĝinta sur la sablo de la dezerto, kiam ĝi tuj absorbiĝas inter la kapilaraj labirintoj de la loza polvotavolo.
La muŝoj zumadis.
Malporksime, ie en la fino de la fortikaĵkorto trenata voĉo krias: Heee!.. Unue la bareloj estos bezonataj!..”
Varmo: Kvindek kvar celsiusgradoj! La aero vibregas, kvazaŭ krevonta vitro tuj disrompiĝus.
Sirone profundiĝas en malbongusta, stulta sonĝo.
Li baraktas en ia densa, glueca evento. Poste li vekiĝas je koŝmaro. Pafo. Ĝi okazis deproksime. Li sentas pikan doloron en sia cerbo…. konfuza kriado. Li salte leviĝas… Dio mia! Kio ĝi estas?! Li ne vidas… Alarmo!
Sango ekŝprucas el lia frunto… La kuglo trafis lin! Kuŝantan…
Iu kriegas:
— Vi, diablo! Ĉu vi volas, ke mi mortu kune kun vi ĉi tie?!
Libourne luktante baraktis. Fécamp, Magiron kaj Ligert tenas senmova la furiozan, rabian homon, ili tordas la pistolon el lia mano.
— Sinjoro kapitano! Vi estas diablo! Vi estas murdisto! — li ŝrikas kun ŝaŭmanta buŝo kaj luktante baraktas por ĵeti sin sur la kapitanon. Sankta Dio. Li freneziĝis!.. Minkiew venas rapide, super lia nuda korpo svingiĝas lia malfermita kamizolo.
Susuras la gazo… Karbolodoro… Sirone sentas, ke mortas… Li sufokiĝadas pro sia propra lango, kaj la alarmo konstante sonas.
Estas aŭdebla la krio de la freneza oficiro, kiam oni fortrenas lin.
— Sinjoro kapitano!.. Sinjoro kapitano!..
Li salte leviĝas kun zumanta kapo. Ligartstaras antaŭ li.
… Ĝi estis sonĝo!.. Nek Libourne, nek Minkiew venis ĉi tien. Kaj li ne havas kapopafon.
Sed la alarmo konstante sonas. Li ne sonĝis tion; oni trumpetis alarmon en la fortikaĵo.
Li viŝas sian frunton vertiĝante. Tepida likvaĵo fluetas sur lia haŭto. Ĝi ne estas sango.. Nur ŝvito…
— Kio okazis, Ligert?!
Sinjoro kolonelo surteriĝis sur la flugkampo. Li nun alvenas al la pordego!