Ili laboris…
Fécamp tre ŝanĝiĝis. Nun jam li estis en tia animstato ĉi tie, kvazaŭ li estus pasiginta jarojn ĉe la Skeleta brigado. La Valo mortis en li. La lampoj estingiĝis en lia koro: la prezentado finiĝis. Sed la vivivolo multobliĝinte luktis en li. Vivi! Vivi ĉiumaniere! Sed ĝi ne estis la praa instinkto de la vivteno. Se tiu densa, varma sangofonto de la deziro ŝprucis el praa fonto, tiam la atavisma instinkto de sangvenĝo vekiĝis en li. Mortigi!
Fécamp nun ofte atentis sin mem, ke li reveme pensas pri miraklo: li liberiĝos, kaj mortigos Carew-on. Liberiĝi de tie ĉi. Venĝo! Mortigi!.. Snago! Sango! Nun jam ankaŭ li larĝe malfermas sian buŝon dum spirado. En la Skeleta brigado ĉiu havas konstante la buŝon malfermita.
Li batadis la rokon, kaj la terura kolero streĉiĝis en li, ke li ofte sentis tiel: krevos lia torako!
Li imagis frakasi la kapon de Carew dum ĉiu pioĉobato anstataŭ la roko. Aparta insida kolerego kaj venĝemo ronĝis la homon en li krom la sekbruligo, korpon-animon ŝrumpanta. Oni insultis, piedbatis, draste draŝis lin malsupre en la fortikaĵo. Kak Rouen, kiun li savis riskante sian vivon. Tiu homos estis spionaĉo. Li uzis sian vivon pro pridemandi lin pri la krimo.
— Pugno… — diris la Dudentulo, Kiu Havis Ĉapelon, — Doloras min… la laboro… Nun vi denove povus bati. Anstataŭ mi.
— Ne! — li diris aplombe, kaj li frapis sur la rokon. — Batu aŭ kaŭriĝu!
— Ĝi doloras.
— Eĉ tiam…
Ili jam faris la duonon de la laboro por liberigi la trairejon, kiam ili trovis ĉiam pli multajn armeajn objektojn kaj homajn ostojn. Eble ĝi estis tiu loko, kie la rokoj enterigis la oficirojn. Ili fariĝis „parvenuoj”, trovinte objektojn. La ekipaĵon de la enterigitaj oficiroj. La Lamulo, Kiu Trovis Epoleton, La Longulo, Kiu Posedis Bastonon.
Ili ĉiuj estis konjunkturaj riĉuloj.
Ili trovis kelkajn disfibriĝintajn vestojn, kaj en la ŝirmo de duone ruiniĝinta roko kuŝis skeleto. Lian ledan aktujon ŝimo kovris abunde. Ili malfermis ĝin.
— Desegnaĵo!.. spiregis iu…
— Buko…
Ili trovis diversajn objektojn. Figaro kaj alia homo luktante ruliĝis sur la tero por akiri portepeon, kaj Fécamp, foliumnate la paperojn subite ekkriis:
— Estas trovita La Skribaĵo, Kiu Neekzistas!
Ili timeme staris.
— Jen estas La Sciigo! La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion serĉis ĝin!..
Inter la desegnaĵoj, trovitaj en la ŝima aktujo, estis mesaĝo haste skribita en kelkaj linioj. Tiu mortinto eble estis ordonportisto, kiun oni sendis ien, kaj la eksplodo trafis lin survoje; ĝi enterigis lin kun la aktujo kaj desegnaĵoj…
Sed kiel alie estus nun ĉio sur tiu regiono, se ĝi ne okazintus tiel…
La skribaĵo tekstis jene:
Laŭ mia ordono la alteria serĝento gvidos la plotonon dek kilometrojn de nia nuna pozicio. La oficiro de la Sekreta servo Maders, Maskita bedueno alvenis el la bivako de la ribeluloj, kaj li informis nin, ke la altaĵon n-ro 81, konata laŭ la nomo Harpingla kurbiĝejo, kiu formas elstaran arkon super la laborloko, la indiĝenaj spionoj subminis per eksplodmaŝino, tempoprokrastita je la tria horo kaj tridek minutoj. Nun estas la dekdua horo tagmeze, ni sendas la taĉmenton en plena ordo al sekura loko, kaj ni naŭope: kapitano Tivalde, markizo, leŭtenanto Forgios, leŭtenanto Delambert, unuaranga adjutanto Maders (Sekreta servo), teknika serĝento Lembourdier, plotonestro Ribon, kaporaloj Tarieux kaj Frivald provas trovi la prokrastitan mingrenadon. Se ĝi ne sukcesos ĝis la tria kaj duono, tiam nia kompanio tranotos en la oazo Benger, kaj mi atendas ordonon.
Bah El Sudan, la l2-a kaj 20 minutoj.
kompaniestro kapitano Tivalde
adjutanto markizo De Forgios
La Skeleta brigado estas senkulpa!
Oni malbone tempoprokrastis la eksplodmaŝinon, aŭ la oficiro eraris. Tio estas certa, ke ĝi esplodis pli frue, enteriginte ankaŭ la mesaĝiston! Kaj ĝi enterigis la liberecon de tre multaj homoj.
La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion, povas esti, ke li aŭdis ion el la interkonsiliĝo de la oficiroj. Eble li menciis tion ankaŭ en la debato de la milita tribunalo, sed oni tute ignoris ĝin.
Li serĉis ĉi tie la kadavron de la mesaĝisto kun la aktujo. Kaj tiun skribaĵon! Kiu Neekzistas!
LaSkeleta brigado estas senkulpa! He! Vekiĝu sekiĝintaj, ŝrumpitaj korpoj! Ĝi estis eraro!
Li eksidis sur ŝtonon. Li laŭtlegis la skribaĵon, disfalditan sur la ŝima aktujo.
Ili mute, timeme aŭskultis lin. Iu nazsnufetas. Volpi, Kiu Havis Klabon, gratis sian kapon. Figaro tiras sub sin sian unu kruron. Iu ekbojetas malantaŭe, kiel nervoza kuvas-hundo en sia dormo.
— Vi estis senkulpaj! — krias la malliberulo n-ro 63. — La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion, bone konjektis tion!
— Kio esras?… — demandis Korko.
— Libereco! Ĉu vi volas tion?
La Subkaporalo, Kiu Havas Zonrimenon, respondis mediteme.
— Prefere la aktujon…
Fécamp frapis sur la rokon, kaj li ŝatintus, se la Tero estus krevinta sub la pioĉkapo, ke ĝi disfalu je du pecoj en la spaco, kiel putra nukso…
Kruela instinkto agis en li.
Vivi!
Li ne estis Hieno, sed tigro! Vivi por esti forta, liberiĝi de tie ĉi, venkinte la neeblaĵon, kaj strangoli Carew-on. Tial, ke li portu sciigon pri la Skeleta brigado. Venĝo kaj justo.
Homoj, kiuj tial rompas la ŝtonon, ĉar ie, iam, io eksplodis. Ilia plimulto tute ne scias tion.
La plimulto scias nenion. Sed ili scias nek pri tio, ĉar ili ne certas, ĉu ili estas senkulpaj? Kaj ĝi estas ilia plej grava kulpo!.. La kredo pri la surtera justeco iafoje povas ŝanceliĝi. Sed tiu, kiu dubas pri la maljusteco, tiu meritas sian sorton.
Gravas, ke koste de la vivo de aliaj homoj, almenaŭ unu liberiĝu de tie ĉi, kaj li portu sciigon… Haho! Homoj! La Skeleta brigado kurbiĝadas, sangas, sekiĝas kaj brutiĝas sur ebena plataĵo. La Blindulo, Kiu Havas Lampon, bruas la malnovan lad-korpon de La Tempo, kaj eklevinte siajn ŝultrojn ili iras labori, devigate de la kutimo nekontraŭstarebla. Kiel la ŝafoj. Ankaŭ Fécamp rompis la rokon kun ili, kaj ĉio rapide trafulmis lian kapon. Carew!..Tamen povas okazi… Eble estas liberiĝo…
Post la vespermanĝo li staris antaŭ la Skeletan brigadon.
— Nun estas Hurlo! — li kriis.
Ili murmuris.
— Ne estas hurlo! Ni manĝis! Tio estas bona!
— Fajrorigardo estas!
— Fajrorigardo! Fajrorigardo!
Ili tumultis ekscitite spiregantaj.
Fécamp repuŝis Figaron, kiu venis avane. La frizisto falis surdorsen.
— Li estas forta! — gruntis La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon.
— Forta.. Tre forta…
Figaro tusis kaj restis trankvila, eĉ subite li sentis tiel, ke li iomete ŝatas Fécamp-on, ĉar li estas tiel potenca.
— Homoj! Neniu diru plu, se iu parolas pri mi, ke mi estas La Almozulo, Kiu Havas Pugnon.
— Sed li jahavas pugnon! — kriĉis barono Naftalino ridetante, kiu almarsis tien kun graciaj, virineskaj paŝoj.
— Ni devas havi ian ordon — daŭrigis Fécamp, — kaj ni devas esperi, ke ni ne estu pli humidaj ol vermo. Tiel diru do al mi, se iu alparolas min: „Li estas la Pugno, Kiu Devas Vivi.”
— Kial? — demandis Volpi nervoze.
Kaj Fécamp respondis.
— Ĉar mi portos sciigon pri laSkeleta brigado! Tial mi devas vivi!
— Prave! Mi diris tion! — diris la Dudentulo.
— Mi devas vivi, ke mi povu multe paroli! Por ke oni komprenu: LaBrigado maljuste ekzistas; nur osto estas ĉi tie! Osto kaj roko! Larmo kaj ŝtono! Ĝi estas la Ŝtonobrigado!
— Ŝtonrompado!..
— La haŭto doloras!.. Ĝi estas malbona al ni… Ve kiel malbone…
Brakuminte unu la alian ili veadis, ĉar estis vespero, kaj tiam oni devas veadi. Al la steloj, ĉar ili estas tiel alte, al la luno, ĉar ĝi estas tiel blanka. ĉar ĉi tie, sub la firmanento ekmoviĝis io, kio estas tiel vana, ke sufero ekfontas pro tio el la karno de la homoj.
— Veee…
Sub la nigra ĉielo la surfaco de la pale radianta dezerto estis tia, kiel la tempesta oceano, glaciiĝinta en la tago de la lasta juĝo.
— Mi devas vivi! Mi estas La Leĝo.
— Volpi estis ĝis nun La Leĝo!.. — diris iu mallaŭte.
— Ankaŭ La Aĝo estis Leĝo! Poste venis la Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion, baldaŭ Volpi, La Klabo. Nun sekvas mi, La pugno, Kiu Devas Vivi! Ne estos pli multe
da Leĝo!
Volpi staris kaj rigardis dekstren-maldekstren.
La luno brilis tiel kalre super ili, kiel stranga kajut-luko.
— Mi proponas — diris subite Naftalino, — ke la kudrilmono de la mankudristinoj estu malaltigita, kaj sufiĉos unusemajna pagita libertempo al la tajloroj!
— Mi proponas!.. Ĝi estas bona vorto!.. — kriis Figaro ekscitite.
— Diru, ke mi estas La Nova Leĝo.
— Vi estas La Leĝo… Mi proponas…
— Mi proponas… li estas La Leĝo…
Volpi iris antaŭ Fécamp-on.
— Vi estas La Leĝo… — li diris rapide.
— Vi estas La Leĝo!.. — ili kriadis.
— Mi faros juston inter vi, laŭ mia bontrovo. Unue tiel, ke ĝi estu bona al mi, ĉar mi devas vivi.
— Li portos La Sciigon!
— Li estas La Pugno, Kiu Devas Vivi…
— Li portos La Sciigon!
— Li estas La Pugno, Kiu Devas Vivi…
— Pugno estas la poŝtisto! — kriĉis Madam Alfredo.
— Poste mi faros juston tiel, kiel mi bontrovos ĝin.
— Nu, jes! — kriĉis Naftalino.
La krakanta sablofunelo de la fortiĝinta vento blovis super la roko, poste ĝi forgalopis preskaŭ ridante en la malluma nokto.
— Kiu volas tion, ke mi favoru lin, mi vidu ties ĝojon!
— Kial?
— Ĉar ĝi malkaŝos tiujn, kiuj ne ŝatas min, kaj tiam mi favoros ilin.
— Ĝi estas bona Leĝo — diris multaj homoj kaj kun ĝojo, precipe tiuj, kiuj sentis tiel, ke Fécamp favoros ilin.
— Fécamp estas bona leĝo!
— Forta!.. Ni ŝatas lin!
Figaro diris eĉ tion, ke Fécamp estas „bela homo”.
— Mi ne laboros! — kriis la malliberulo n-ro 63.
— Li ne laboros!
— Tre bone!..
— Eĉ tiam mi ricevos pli multe da manĝaĵo! — li daŭrigis anoncante tion.
— Li pravas!..
Volpi ĉirkaŭrigardis kolere.
— Ĉiu estas egala.
— Tamen estos tiel! Ĉar mi portos Sciigon, ĉar mi volas tion! Ĉiu donos al mi el sia porcio!
— Mi donos!
— Ankaŭ mi donos! Li estas La Pugno, Kiu Devas Vivi! — ili kriadis sovaĝe kaj kun konvinkiĝo, ĉar ili jam volis dormi.
Volpi vidis timeme, ke la Hienoj lasis lin sola. Eĉ iu krias tion:
— Volpi ne estas bona!
Ankaŭ Figaro aldonis balbutante:
— Volpi ne estas bela…
— Ankaŭ mi donos! — kriegis Volpi rapide. Kaj li estis tre timiĝinta, ĉar li ne komprenis, kio okazas.
— Sed kiam vi portos La Sciigon?
— Kiam estos eble! La Sciigo estas tia, ke ni devas atendi! Ĝis La Valo sendos mesaĝon!
— Kiam ĝi okazos?!
Iel ili ekscitite atendis, ke Fécamp liberiĝu. Ili ne sciis kial, ĉar ilia libereco jam ne mankis al ili.
— Ni devas atendi!
— Ni devas atendi… — ili kapjesis.
La Longulo, Kiu Posedis Bastonon, tenante sian novan havaĵon super ĉies kapo, kiel ia dirigento kriis:
— Ni sekvu lin!
— Ĝi estas bona vorto! Ni sekvu!
— Kien?! — lamentis Volpi.
— Ni sekvu!.. Ni sekvu!.. — ili ŝrikadis.
La Trumpetisto, Kiu Hvas Amikon staris antaŭ ilin:
— La Skeleta brigado estas senkulpa! Sed kio okazos al tiuj, kiuj estas ĉi tie pro alia krimo. Kial mi sekvu vin?
Fécamp ridis. Ĝi estas bona tiel! Carew lia plej bona amiko, Rouen, kies vivon li savis, kaj la Trumpetisto, kiu jam ne estas almozulo, ĉar li Havas Amikon? ili ĉiuj perfidis lin. Sed ĉio ĉi ne gravas!
Carew! Nur li! Li, kiu estas la diablo mem…
— Egale, kion vi pensas, vi estas Korko, Kiu Havis Nenion!..
— Li havis nenion!.. Li estis Almozulo! — ili kriadis akuzante.
— Ni devas kredi tion, ke ĉio estos bona! Ĉar mi portos La Sciigon! Tial!
— Mi proponas… ni kredu lin! — ŝrikis La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon.
— La metiista korporacio elektu lin ĉefpordisto! — kriĉis barono Naftalino. — Sed rapide. Ekspres-rekomendite!
Iom longe ili ankoraŭ kriadis, poste ili entuziasme rapidis dormi! Ili decidis pri grava afero! Sed nun ili devas ripozi, ĉar morgaŭ ili faros ankaŭ la laboron de Fécamp.
Fécamp sidis sola sur roko. Por li gravis, ke li liberiĝu de tie ĉi. Se la Skeleta brigado estos eksigita, oni sendos en alian lokon eĉ tiun, kiu ne estas senkulpa. Eble oni restos vivanta aliloke. Li restos vivanta homo!
Por mortigi Carew-on!
Ĝis tiam li eble savgardos sin, ĉar li havos bonan sorton: li portos La Sciigon.
Kio Gravas Al Neniu!
Sekvonttage li demandadis por fortikigi ilian kredon. Tiel okazos io. Por la aliaj. Estas pli bone, se ili vidas ĝin tiel.
La Aĝo devis memori, kaj Fécamp skribadis en notlibreton.
— Pensadu! Kien vi iris tiun antaŭtagmezon, kiam la eksplodo okazis?
— Ni iris…
— Venis la Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Ni viciĝis.
— Tiam mi plenigis… ladbotelon…
— Ladbotelo… Ladbotelo estas bona vorto!..
— Memoru! — atentigis Fécamp ilin.
— Ni ne volas… — ili lamentis §ore. — Ĉi tie ni estas en sekureco… Ni ne bezonas La Bonan Sciigon!
— La Pordo Malfermiĝas nenien! Ni devas kredi tion!..
— Ni devas kredi la veron! — kriis la malliberulo n-ro 63. — Memoru…
La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon frotadis sian verton per sia mano kaj komencis rikani.
— La Alteria Serĝento… diris al mi: vi, Bak… Baklin… — li ĉirkaŭrigardis ĝoje kaj fiere. — Mi nomiĝas Baklin. Mi denove scias tion!
— Mi havis infanon! — diris La Dudentulo, Kiu Havis Ĉapelon timeme.
Kaj li komencis plori.
— Mi memoras — diris iu en la profundo de la groto, kaj gruzelpecoj bruis. — La Alteria Serĝento diris tion: „Knaboj… estas problemo… En leĝera marŝo…”
— Leĝera marŝo… leĝera marŝo… — ili flustris surprizite. — Duopaj vicoj…
— Ĉu li ne diris, kio estas la problemo? — demandis Fécamp.
— Li diris…
— Li multfoje diris… Ankaŭ al la spahioj…
— Kiuj batis vin…
— Ili piedbatis min sur la tero… — spiregis La Ruĝharulo, Kiu Posedis Bastonon.
— Li diris, ke eksplodo! Li diris… — ili ekscitite interflustradis.
— Bone! — diris Fécamp. — Mi vidas la veron. Nun venu La Tumpetisto…
— Li ne estis kun ni.
— Tamen li venu… Nek mi estis kun vi.
Venis La Trumpetisto. Ekstere la malliberuloj ekscitite flustris. „Pridemando… Estas pridemando… Ĝi estas malbona vorto…”
Korko venis. Li estis timiĝinta. Unue li rigardis siajn piedojn, poste li ekparolis:
— Mi pensadis, Fécamp. Ankaŭ al tiu estos bone, kiu ne ricevos amnestion. Gravas, ke vi portu La Sciigon…
La vizaĝo de la kondamnito n-ro 63 estis rigida. „Li donis la falsan moneron” — li pensis kolere.
— Ne parolu, nur kiam mi demandas vin.
— Jes.
— Ĉu vi certas pri tio, ke la kapro, kion vi tondis posts mia aresto, estis Jakobo?
— Jes… Ĝian okulon kovris cikatro…
Ankaŭ li memoris pri la cikatro.
– Ĉu Bochur ne diris, ke li pensis jam la kapron mortinta?
— Ne. Sed mi ŝatas vin, kaj estas bone, se vi ne laboras… kaj estas bone, se vi ricevas manĝi…
— Silentu! — Li pensadis. — Carew ĝis kiam restis kun vi?
— Nelonge… Li… volis viziti universitaton… por lerni… Ĉar tie ĉiam en la hospitalo… li helpis al la kuracisto…
Fécamp enpensiĝinte frotis sian frunton.
— Ĉu vi vidis lin en la tago de la murdo?
— Nur preterkure… Oni sendis min patroli… La leŭtenanto haltigis… la ĉerkon de Hagir… Kaj ni preskaŭ devis pafi… Oni sonorigis tagmezon en la fotikaĵo.
— Kiel?! Ĉu oni sonorigis tagmezon en la fortikaĵo… kiam la ĉerko… estis sur la placo Raghib-Amur?
— Jes.
Fécamp nur staris… Sankta Dio… Nun li divenis… Li sovis ĝin!.. La enigmon de la murdo… kaj ĉion.
— Nun iru, Korko! Kaj estos bone al vi, se mi forgesas, ke vi estas La Trumpetisto, Kiu Donis La Moneron.
Li fiksrigardis Korkon kuntirinte siajn okulojn, kun stranga, malica rideto. Kaj la trumpetisto sentis malvarmon ĉirkaŭ sia koro.
— Iru!
Poste li manĝis. Li ricevis la plej multe da manĝaĵo. Li ne abomenis ĝin. Li viŝis per sia mandorso la sebon de sur siaj lipoj.
Iel la homo forst-rigidiĝis en li. Nun li estis cinika, malvarmkonduta kaj egoista. Li ofte ridetis malice, kruele.
Nokte li sonĝis nove-denove, ke li mortigos Carew-on. Li kuŝissur sia dorso kaj vidis la anglon inter la steloj. Strangolitan.
Iu ektuŝis lian ŝultron.
— Pardonu, ke mi ĝenas vin, sinjoro; tamen, kiam vi pagos tiun falturon? La dotaĵon de la filino de Villiers.
— Iu pagos pro ĝi… — li respondis al Madam Alfredo.
— Ĉu ne estus eble ricevi iom da antaŭpago?
— Bone — li diris por liberiĝi de la frenezulo. — Donu al mi la fakturon, mi pagos tion.
— Jen!
Ĝi estis miraklo… Timiga!
Madam Alfredo elprenis el la poŝo de sia noktosurtuto… la fakturon!
— Jen ĝi estas saldite!
MODSALONO POR VIRINON
DE ALFREDO PAVIGNI
45 Rue Royal
PLEJ NOVAJ KREAĴOJ
ANGLA KOSTUMTAJLORO
TELEFONO: 404–710 Parizo 193…
FAKTURO
Mmselle Ivonne de Villiers
72 Quais de Palais
Du dekduoj da kompleto de tolaĵo 18 000 frankoj
Kvar vesperfestaj roboj (Moráré,
krepsateno laŭstila, kun safira,
aĵura trenaĵo.) 95 000 frankoj
Du pletmanteloj (Unu persa kaj
unu silksina.) 80 000 frankoj
Sume: 193 000 frankoj
Impostoj: 12 000 frankoj
Totale: 205 000 frankoj
La hodiaŭan tagon mi transprenis ĝin:
Fécamp konsternite rigadis tion.
— Nun mi ne havas monon ĉe mi — fine li diris raŭke.
— Ĉu la unuan de la sekva monato? Bone. — Li metis la fakturon en sian poŝon kaj ploretis. — Mi vere ne ĝenus vin, sed altaj estas funkciadaj kostoj, la luprezo de la vendejo, krome estas intersezono…
Hieno hurlis. Madam Alfredo viŝis siajn larmojn kaj plorsnufetadis.
— Nuntempe estas malfacile.
Subite zumadis la lifto. Kio ĝi estas?… Nokte oni ne sendas malliberulon!
Alvenis nur ordono, fiksita al la rando de la lifto.
La kondamnito n-ro 63 aŭrore anonciĝu ĉe la gardistejo. Laŭ la ordono de la sinjoro kapitano:
gardestro Tiguer
La Valo venis por li!