Fécamp ricevis krom la honormedalo de la respubliko ankaŭ la premion de la krim-malkovranto: 500 000 frankojn.
— De kie vi sciis la kaŝejon de la aktujo? — demandis Duron.
— Korko rakontis, ke oni sonorigis tagmezon, kiam la patrolo haltigis la ĉerkon de Hagir post la murdo. Kaj ankaŭ mi vidis la ĉerkon tagmeze.
— Nu, kaj kiel plu?
— Korko vidis ĝin sur la placo Raghib-Amur, kaj oni sonorigis la dekduan horon en la kapelo de la fortikaĵo. Mi estis en la kafejo de Bochur, kiam la procesio alvenis tien kun la ĉerko de Hagir, dum la sama tago kaj oni samtiel sonorigis la dekduan horon.
— Mi ne komprenas tion.
— Estas klare. Sinjoro marŝalo: estis du procesioj, kaj oni portis du ĉerkojn, tre malproksime unu de la alia. Iun tra la malnova urboparto, preter la kafejo de Bochur, la alian sur la placo Raghib-Amur, intence renkontiĝante kun patrolo (ĉar patrolo ĉiam krozis tie).
— Ĉu la alian?
— Ĝi ne estis la vera ĉerko de Hagir. Kiun mi vidis, tiu estis la vera. La blinda kafejmastro, la komplico de Carew, ĵetinte sin sur la ĉerkon, li ŝovis la aktujon en ĝin. Oni fosis tiun ĉerkon en la preĝejo. Post la eventoj, okazintaj al la sarkofago sur la placo Raghib ili sciis, ke oni ne serĉos la aktujon en la ĉerko.
La marŝalo frapetis la ŝultron de la bele dekorita ĉefkaporalo.
— Ĉu vi eksoldatiĝos? Bone. Sed vi devas plenumi ankoraŭ unu ordonon, kiel civilulo: la resaniĝanta kolonelo Sirone atendas vin en Romo. Alors! Au revoire, mon ami.
Sirone loĝis en la najbareco de Quattro Fontane, kaj liaj fenestroj donis vidon al Quirinale. Liaj blankaj haroj kaj sortoturmentita eksteraĵo havis sur si la memorojn de Coin de l’ Enfer, sed lia vundo resaniĝis, krome li sukcesis venki sian alkoholismon.
Maldekstre de tie li povis rigardi ĝis la placo, kie arkeologoj, suspektantaj je skulptisto Feidias, tre alte taksas ĉevalrajdistan statuon, kaj maldekstre, laŭlonge sur la deklivo, li povis vidi ĝis Piazza Barberini, kie sur fungo genuanta junulo, rekliniĝinte trinkas la dancantan akvon de la fontano, kies korpo brilas pro la surŝpruciĝinta fonto.
Kaj ĝuste nun certe ekzistas ankaŭ Bahr El Sudan, kaj Tiguer, la ruĝ-liphara kaporalo metas ĉevalodoran, trempitan kovrilon sur la fenestron.
Ĝi estas timige stranga sento.
Sirone skuas bastonon, sur kies fino li atentas la ledopecon, kvazaŭ la enigmo de tiu tremanta ledopeco eĉ nun hantus lin.
Kaj Mikiew estas kun li, kiu denove portas la uniormon de la bluaj husaroj, sed en la rango de stabkuracisto.
— Ligert skribis — diras la kolonelo, antentante la finon de la bastono.
— Kion?
— Li petas, ke mi protektu lian peticion, ĉar li ŝatus resti ankoraŭ pliajn ok jarojn tie, kaj li atingis la aĝolimon.
La lipaj komisuroj de Minkiew konvulsiis malsupren, kaj li turnadas sian kolon kiel cigno, pik-puriganta sin.
— Ĉu… tiu… ĉevalo… ĉu… li… ŝatas… esti… tie… — li diras artikigite, interrompinte ĝin per kelkaj stertoretoj. Lastatempe li eĉ balbutas iomete.
— Jes — ĝemas Sirone. — Li bonege fartas kune kun Tiguer.
— Kion… li skribas ankoraŭ? — li demandis post du stertoroj, kaj dume li ofte palpebrumis.
— La etato de la granizono plimultiĝis per la nombro de la Skeleta brigado. Li sendis grup-foton, kaj li staras meze kun akordiono. Ĉar li skribis tion, ke li lernas ludi sur akordiono anstataŭ kvarclampa terapio. Li raportas, ke li transdonis la aferon de la du striaj kusentegaĵoj al la regimentvestaĵdeponejo.
Li diras ĉion ĉi tre serioze, iom recitante, kvazaŭ li estus lerninta poemon, kaj kelkfoje li skuas la ledopecon, tremantan sur la fino de la bastono. Poste li levas tion ĝis la alto de sia ŝultro, antaŭ sia duone fermita maldekstra okulo.
— Mi interesiĝis pri Gouillaume. Li estas konstanta loĝanto de la neŭrastenia… sanatorio en Nico — diris Mikiew. — Jen estas la informilo — kaj li eltiris el sia supra poŝo la urboplanon de la vojaĝoficejo C. J. T, kies titolo estas Nokto en Romo.
Dume falis liaj okulvitroj kaj romiĝis.
— Ĝi ne estas tio — diris Sirone, sed kiam Minkiew metis sian manon en sian alian poŝon, li jam pentis tion kaj timiĝinte petis lin nur rakonti ĝin propravorte.
— Sed ĝi devas esti ĉi tie — li diris, kaj liaj mentolaj sukeraĵetoj disruliĝis sur la skribotablo, pro kio li komencis singulti, tiel forte, ke liaj multobliĝintaj ordenoj minace tintadis, kvazaŭ senpacienca provoso skuadus sian ŝlosilfaskon. Nu, trovite!
Kaj li eltiris longan, ledan hudoŝnuron. Antaŭ du tagoj li decidis akiri vulpterieron, sed aĉetinte ĉion, kio estas necesa al la prizorgo de purrasa hundo, li tamen restis plie senbesta solulo. Ties ĉefa kaŭzo estis tio, ke Sirone aliĝis al lia poŝtmarkkolektado kaj soleco, do la stabkuracisto ne sentis bezonon de deviga kompromiso, kiel iuj animaj herbovoruloj konvertas en la denominatoro de la bestamikeco, en la dilemo de la hezito inter la publika vivo kaj socio.
La kolonelo volonte estus kolektanta ankaŭ malnovajn monerojn, sed la stabkuracisto tute ne volis aŭdi pri tio.
— Ni… neniam estis spertaj… pri la kolekto de la novaj monoj.
Tiam alvenis Fécamp, kiu laŭregule anonciĝis.
— Henry Fécamp, militservinta ĉefkaporalo, mon colonel!
Serena, rondforma, inteligenta, belaspekta, vira vizaĝo kun du brilantaj, grandaj, brunaj okuloj! Tamen modesta, sed por eterna memoro kelkaj blankaj haroj kreskis ĉe lia tempio: frue blankiĝinta rezulto de profundaj kaj misteraj, homaj suferoj…
La kolonelo skuis sian bastonon kaj rigardis lin kun stranga grimaco.
— Ĉu vi estas tiu? Kiel vi opinias, Minkiew?
— Ka… kahara… — Lia kapo trifoje balanciĝis antaŭen kaj singultis.
La kolonelo maltrankvile diris:
— Via neŭrastenio estas interesa…
— Ĉu… vere?! Mia sanstato tial pliboniĝis tiom, ĉar mi vizitas… psiko… terapeŭton… li… estas tiu… He! Li kuracas… per nova analizo.
Li sentis tremon ĉe sia stomako pro tri subpremitaj singultoj, poste li ekstertoris longe, mirante, fine li elŝovis sian langon rigide, subite li denove enbuŝigis ĝin, ke lia protezo laŭte klakis.
— Ĉu via sanstato? — demandis Sirone Fécamp-on.
— Kiel la fero, mon colonel!
— Sidiĝu! Ekfumu!
— Oui, mon colonel.
Kaj ili ridis pri la komando, dume Sirone donis fajron al la knabo. Minkiew ankoraŭ longe ridis, ĉar li ne povis fini ĝin. Tion li ne havis antaŭ la psikoterapio.
— Vi estas tute eminenta bubo, kaj mi ĝojas, ke vi ricevis multe da mono, ĉar tiaulo kiel vi, meritas tion.
— Ne mi meritas la premion, sinjoro kolonelo… Sed tiu, kiu nomiĝas Jakobo. Kiu estas kapro. Ĉar mi tiel divenis, kie estas la kaŝejo, ke Jakobo malkovris ĝin. Mi eksciis el la rakonto de Korko sur la Infera altpaltaĵo rilate la tondon de la kapto, ke Carew estas la farinto! Poste jam estis favcile.
— Sed kial vi surprenis sur vin la murdon, ĉu?! — demandis Sirone, kvazaŭ li estus en la fortikaĵo kaj konstante frapadis la tablon minacante. La vizaĝo de Fécamp malsereniĝis.
— Ĉar ni lotis, ke iu el ni surprenos sur sin la krimon, kaj la alia, kiel denuncanto saviĝos. Ĉu fronto aŭ dorso!
— Kia frenezaĵo!!
— Mi perdis, kaj vi estas mia atestanto, mon colonel, ke mi pagis.
La kolonelo rigardis al la kuracisto, de tie al la fino de la bastono, poste al la knabo, kun larĝe malfermitaj okuloj.
— Vi estas rabia ĝentilulo. Saluton!
Kaj li donis sian manon.
— Jen… — diris Fécamp ĝemante — estas la kvin centima monero, kiun Carew akiris por tiu celo.
Kiam la kolonelo ĵetis sian rigardon sur la transdonita monero, li forĵetis la bastonon kun konsternita krio.
— Ho, alta ĉielo!.. Minkiew, rigardu ĝin.
— Mi diris, ke mi ne okupiĝas pri malnovaj moneroj — respondis la doktoro kaj levadis sian ŝultron. Poste li metis en sian buŝon iun el la draĝeoj, disruliĝintaj sur la skribotablo, sed li komencis freneze kraĉadi, ĉar li surmordis inkan plumbograjnon, ĉar li prenis ĝin el la plumfiksiga vitrujo.
— Ĉu vi bedaŭras ĉion ĉi? Aŭ… ĝi estis sperto??
Fécamp ne respondis. Li rigardis sur la kolonelon kun malĝoja atendo. Kiu rerigardis malvarmkondute.
Ili rigardis unu la alian. Tiel vidalvide ili parolis senvorte, sed kun kruela sincero, kiel ili silentis tie.
— Pranzo! — komandis Sirone subite. — Ni iros al Via Venetto! En avante!
Kie la eleganta vojo, borderita de palmoj kurbiĝis al la plej alta punkto ĉe la komenco de la abundkreska parko Borghese, la taksio haltis, kaj ili elaŭtiĝis ĉe kafejo.
— Ĉu „pronto”? — demandis la ŝoforo, etendinte sian manon al la taksimetro por ekscii, ĉu ili finis sian veturon?
— Atendu, mi tuj diros tion. — Ĉirkaŭrigardinte sur la teraso, li turnis sin al Fécamp.
— Ĉefkaporalo!
— Oui, mon colonel!
— Á… droite!
— Li turniĝis dekstren.
— Ordono: ataku kaj okupu la duan tablon ĉe la enirejo! Gardez vous! En avante! March!!!
Fécamp ekiris, kaj tiam li ekvidis, ke Colette staras ĉe la dua tablo apud la enirejo kun larmebrilantaj okuloj, ridanta kaj ploranta, etendinta sian dekstran manon; ĉiu rigardis ilin, sed ili atentis neniun…
— Nun „Pronto” — diris Sirone malgaje al la ŝoforo kaj pagis.
Colette kaj Fécamp apenaŭ parolis kelkajn vortojn. Ili vagadis brak’ en brako, ĝis la rando de Pincio, de kie ili miris la regulan rondon de Piazza del Pololo, kvazaŭ nenio estus pli grandioza ol tio.
Baldaŭ aperis ankaŭ Minkiew kaj la kolonelo. Ili estus evitantaj ilin, sed Colette ne lasis tion. Ŝi rapidis rekte al ili. La kolonelo brakumis la ŝultron de Minkiew kun la rideto de arkadiano.
— Colette, vi devus kompreni, ke mi volas resti kun Minkiew en duopo, du filatelistoj, trovantaj unu la alian, en la unuaj feliĉaj horoj.
— Ni nur… kunaranĝos ankoraŭ… hukk! — kaj li tiel nervoze levadis sian kapon, ke knabo, vendanta refreŝigilon el frambo, timiĝinte saltis el lia proksimo. — Ni kunaranĝos… la inventaron de la poŝtmarkkolekto.
Colette maltrankvile demandis:
— Kio estas al via neŭrozo, doktoro Minkiew?
— Kiel vi opinias? — li respondis kontente. — Pro psikoterapio… ĝi reduktiĝis tiom… Hiii!
Li ekstertoris, kaj la haŭto nervoze konvulsiis ĉirkaŭ lia nazo. Dume li palpebrumis.
La oblikva, ruĝa lumo de la suno glitis ĉiam pli profunden sur densaj krokus-koloraj arbokronoj.
— Kio nova pri la kamaradoj en la fortikaĵo? — demandis Fécamp.
— Mi ricevis informojn pri Gouillaume… — spiregis la kuracisto. — Jen… ĝi… estas!
Kaj li transdonis buŝumon,
Kiam li diris, ke ne ĝi estas tio, kaj li metis sian manon en sian internan poŝon, Sirone tuj aplombe intervenis.
— Ni foriras. — Kaj li repremadis la duone eltiritan ŝulaĉon en la poŝon de Minkiew, sed tiam fontoplumo elfalis de tie. — Ni kontrolos la inventaron. Ĝi jam estas preta… Pronto!
Colette kaj Fécamp kubutumis sur la ŝtona balustrado, eĉ nun brakumantaj unu la alian.
Vesperiĝante la Piazza del Popolo flamis en kupra koloro.
— Mi tre amas vin — diris la kanbino.
Kaj la sonorilegoj de Romo eksonis muĝante, kunfandiĝante.
Timiĝintaj kolomboj ekflugis de sur la kupolo de Panteono, per plumpa flugo en tiu grandioza, timiga kaj majesta sonorigado, simila al fulmotondro, super la feliĉo de du homoj.
En Parizo Fécamp diris al sia edzino.
— Permesu, ke mi estu sola antaŭtagmeze. Mi devas iri ien.
Li vizitis Madam Alfredon. Aŭ iun, se la kompatindulo havas apartenulon aŭ amikon.
Kio estas al Barono Naftalino?
Blankhara, velkoŝrumpa virino staris antaŭ li. La patrino de la iama proprietulo de la salono.
— Sinjorino, kio estas al via filo? Mi venis el Afriko… mi parolis kun li.
La blankhara virino timiĝinte rigardis sur lin.
— Sinjoro! Mia filo, la kompatinda, seniam estis en Afriko. Li mortis antaŭ unu jaro. Li saltis de sur la etaĝo.
— Kiel?!
Li sentis tiel, kvazaŭ iu estus batinta lin je la brusto.
— Pardonu… sed mi kredis tion, ke li forvojaĝis… pro la dotaĵo… de la filino de Villiers… kaj…
— Li bankrotis pro tio… Kaj tial li freneziĝis…
La virino ekploris.
— Jen estas foto pri li… Bonvolu rigardi.
Dekroĉinte foton, ŝi senpolvigis ĝin. Fécamp fariĝis mortepala. Li estas tiu!
La hararo! La barbo! La kapoteniĝo! Li estas Madam Alfredo!
— Bonvolu… diri… ĉu vi estas certa… — li glutis la finon de la demando. Li tamen ne povas demandi patrinon, ĉu ŝi estas certa pri la morto de sia filo.
— Sinjoro… ĉiu dimanĉe mi portas florojn sur lian tombon…
Kaj ŝi ploris. Fécamp konfuzite, kun vertiĝanta kapo malsupreniris de sur la etaĝo… Li devas trinki glason da konjako!..
Li sentis tiel, ke li malbonfartos! Kio ĝi estas??!
Li diris nenion al Colette. Sed la virino vidis, ke io turmentas Fécamp-on.
Ŝi pacience pridemandis lin. Poste ŝi ridis.
— Ho! Ĉu vi ne sciis?
— Kion?
— Li ja helpis aresti Carew-on
— Kiu?
— La juna frato de Villiers, la fama aktoro! Villiers amis la folan tajloron, kaj li ludis la rolon de la kompatindulo. Parte, ke li povu pli libere iradi, parte, ke li povu influi vian konsciencon, ĉar komence li kredis tion, ke vi estas la murdisto…
Post du tagoj ili vespermanĝis triope kun ridetema, larĝŝultra, elegante vestita sinjoro.
Fécamp ne volis kredi, ke tiu homo estas identa kun Madam Alfredo.
— La figuro de Madam Alfredo ŝparis multe da suferoj — diris Villiers ridetante. — Ĝi estis agrabla rolo. Ĉu vi memoras, kiam vi foje parolis pri mia frato, mi ne povis reteni min, kaj mi atakis vin?
— Jes… jes…
— Kaj vi bonege knokaŭtis.
— Ĉu poste ankaŭ vi kredis mian senkulpecon?
Villiers kriĉis kun suprenlevitaj brovoj:
— Nu, jes!
Tiam Fécamp rekonis lin.
— Sinjoro! Vi estas eminenta aktoro…
Li forte premis la manon de lia iama samprizonulo.
… Ne estas plu!
Villiers kaj Fécamp ankoraŭfoje decidis sin ekvojaĝi por la longa vojo, kaj dum tipa vespero, kiam la aero, plena de elektro desegnas ĉiuminute sinistrajn grafikonojn sur la ĉielon, ili aperis ĉe la pordo de la fortikaĵo duope: Madam Alfredo, vestita kiel pilgrimulo, sed kun pluvombrelo, kaj ĉefkaporalo, kiu portis la Honormedalon kaj ankaŭ la Meritkrucon por la Respubliko.
Kelkaj personoj gardostaris ankaŭ el la Skeleta brigado. La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon kaj La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon.
Sur la ebeno de la Infera plataĵo fumis la lunlumo. Ĝi estis pro la ŝvebanta, fajna polvo.
Ili iras tute proksime al la gardisto. La Dudentulo direktas antaŭen sian bajoneton:
— Halt! Qui va la!
Fécamp respondis:
— La Pugno, Al Kiu Naskiĝis Filo.
Tiam ili estis enlasitaj.
En la rakonto nun forpasis ĉies sufero, sed la lumo vaganta en La Spaco, trakuranta ie, tamen ne ĉesas. Rememorante, timante ĝin oni scias, ke ĝi ĉiam trapasas, sed ĉiam revenas.
La sekreto jen estas antaŭ ni, kaj la elektra tensio de la varmega sezono ĉiuminute desegnas minacajn grafikonojn sur la nigran firmamenton super Sudano.
Kaj neniu komprenas tion.
Sed kiu vidas, ke la ĉielo, kvazaŭ ankaŭ ĝi mem preĝus, pie kliniĝas ĉe la rando de la dezerto, tiu kredas kaj esperas, kaj humile atendas sian juĝon.