Vi povas imagi.
Hopkins la Ŝtipulo komencis singulti kaj liaj okuloj elstariĝis post ĉiu singulto, kvazaŭ li estus interne plenblovita per aero.
La mondo mallumiĝis antaŭ mi.
— Kio okazis al vi? — demandis Yvonne timiĝinte
Ne! La kraka, flustra, raŭka voĉo, kiun li eligis ne estis tiu de Ŝtipulo. Ĝi venis nur el lia buŝo.
— La skribaĵo… — li kaptadis por aero. — Ĝi estas ĉe mi!
Tian ni jam ĉiuj salte leviĝis. Yvone fariĝis blanka kiel la muro. Alfonso la Neniulo estis trankvila laŭkutime.
— Ni sidiĝu. Ni havas tempon ĝis mateno. Hopkins, ekregu vin kaj rakontu ĉion.
Li atenteme aŭskultis la historion rilate la ŝajn-binoklon kaj la plet-pecojn, enmetitajn anstataŭ la lensoj…
— Kaj… ĉu vi jam rigardis ĝin?
— Ne…
Li elprenis la binoklon kun tremantaj fingroj. Ĉu eble tamen ne?!
Drameca momento…
Poste la letero kuŝis antaŭ ni, la raporto de la generalo.
Estis granda silento.
Se ni neniigos ĝin, tiam la kulpuloj daŭrigos tiun certan teruraĵon. Se ili trovos ĝin ĉe ni, tiam grava ŝtatsekreto falos en la manojn de nekompetentuloj, kaj ni ne plenumos la ordonon.
Yvonne rompis siajn manojn.
— Mi estas ties kaŭzo…
— Ba… — trankviligis ŝin Alfonso la Neniulo. — Ankoraŭ ne estas problemo. Ĝis mateno tri tiaj homoj, kiel ni, povas fari multe… Ni jam faris pli gravajn mokincitojn, ĉu ne knaboj?
Kiel ajn estas, tiu homo povas reanimi siajn amikojn. La espero iomete revenis. La vizaĝo de Hopkins denove fariĝis homa, kia ĝi estis ĝenerale…
— La demando estas tio, ĉu ni povas bati homon je la kapo tiel, ke li ne ekpepu — diris Alfonso la Neniulo flustrante.
Hopkins eklevis sian ŝultron nervoze.
— Pri kiaj infanaĵoj vi parolas? Kiun ajn mi batas je la kapo tiel, kiel vi deziras.
— Bone… Yvonne, vi estas filino de soldato. Nur tiel ni povas atingi celon, se ni ne elektos niajn rimedojn.
— Vi povas fidi min… Mi ne estos malforta…
Tra la fendo de la tendoni vidis, ke estas mallume. La soldatoj jam delonge vespermanĝis kaj dormas profunde post la laciga ekzercado.
— Kamarado — diris Alfonso la Neniulo al la gardostaranto, — tiu ĉi kompatinda kanabino fartas malbone…
La dik-liphara soldato kun stileta fusilo enpaŝis.
— Kion vi volas?
Neniulo kaptis lin je la gorĝo. La relative malgrandaj, blankaj manoj dum momento alteniĝis al la kolo de la soldato tiel, ke li ne povis eĉ ekpepi. Li tuj fariĝis purpur kolora kaj volis uzi sian armilon… Sed la kolbo de la revolvero de Hopkins tuj klakis sur lia kapo.
Li falis sur la teron.
Kvastiĉ vekiĝis el sia dormo, ekvidis la svenitan gardiston kaj ĉirkaŭrigardis lace.
— Iru nur trankvile… — li diris, — mi ekzemenos la gardiston kaj bandaĝos lin.
— Tio ne sufiĉas — flustris Ŝtipulo, — ŝtopu ankaŭ lian buŝon, se vi jam flegos lin.
Alfonso la Neniulo kaptis la fusilon, la rimenzonon kaj ĉapon de la soldato, poste li paŝis antaŭ la tendon, por ke la ombro de la gardisto estu tie, se eble iu elrigardas.
Hopkins kaj mi jam sciis ĉion. Ni elglitis el la tendo ventraltere. Estas mallumo. Lampo lumas ie ĉe la fino de la komuna tendo, antaŭ ĝi la armiloj estas piramide apogitaj.
Kelkfoje videblas ombro de gardostaranto, iranta tien-reen. Alfonso la Neniulo diras siblante:
— Kiam mi batfaligos la gardiston, kuru al la armiloj, piramide apogitaj… tuj!
Kaj li ekiras al la gardisto. Li vidas la ombron kaj pensas, ke tiu estas la alia gardisto… Li promenas plu. Neniulo glitas malantaŭ lin, kaj la kolbo frapas sur lin… Ĝemo, pumbruo…
Ni tuj renversas piede la piramide apogitajn armilojn, kaj ni staras tie en la mano kun stiletaj fusiloj… Silento. La soldatoj ne vekiĝis el siaj premaj dormoj en la tendo. Ili estas minimume dek kvar. Sed sen armilo. Sed ni kun fusiloj.
— Nun atentu. Ni povas indulgi neniun, sed laŭeble neniu mortu. Tial, kie vi vidas kapon… batu tien!
— Kion vi volas?
— Tion!
Du tranĉoj! Li tranĉis la fiksigajn ŝnurojn de la tendo…! La grandega tendotolo falis sur la dormantojn, kaj Neniulo forkuras…
Kien?
Mi ne havas tempon mediti, ĉar la soldatoj vekiĝintaj el sia dormo blinde baraktas, tie kaj ĉi tie leviĝas kapo sub la tendotolo.
Kie ĝi leviĝas, tien ni frapas per la kolbo, Hopkins aŭ mi. La grandega tendotolo volvoĝas ĉirkaŭ ili pli kaj pli forte pro la paniko… Du homoj ruliĝas el sub ĝi… Unu piedbato… unu frapo… Ni batfaligis minimume ok personojn. Suboficiro elglitas, li pafas blinde en la mano kun pistolo, sed la kolbo tuj senkonsiigas lin…
Nun jam tri homoj liberiĝis, kaj tie estas la kvara kun bajoneto… La sorton de du soldatojn aranĝas la kolbo, iu ĵetas sin sur min kaj ni renversiĝas, tiun Alfonso la Neniulo batas je la kapo deflanke… Hopkins falĉas ankoraŭ du homojn per signalil-fosto kaj…
— Ne estas aliaj atakantoj… — spiregas la dikulo.
Dek ses svenintaj, nebatalkapablaj soldatoj kuŝis sur la tero pos dek minutoj. Tiu turko per la tendotolo estis genia ideo. Ni batfaligis la du trionojn de la kontraŭuloj tiel, ke ni estis en sekureco.
Torndirs nur unu pafo, el la pistolo de la suboficiro.
Alfonso la Neniulo montras al ŝnurligita oficiro. Li kuŝas sur la tero.
— Mi iras srĉi la leŭtenanton, li dormas en aparta tendo.
Li pensas pri ĉio!
— Rapide paku akvon, manĝaĵon kaj ĉion, kion eblas. Estas kvin muloj.
Nun jam ni povis iri plu kun unuaranga ekipaĵo. Ni havas ankaŭ kininon abunde, nutraĵo kaj ŝarĝportaj bestoj, bandaĝoj, hamakoj, tendo kaj ĉio, kiujn la plej bone ekipita taĉmento de la kolonia armeo kunportas en la ĝangalon.
— Neniigu la reston, ke la persekutatnoj devu reiri en la fortikaĵon por provizi sin per ekipaĵo. Ĝi signifas dudek kvar horan vojon de eskapo.
Ni rapidis. Ni pakis ĉion, kion eblis.
— Ne forĵetu la kablojn kaj la dratojn — diris Hopkins, kiam mi volis malbuki la ilarujon de sur iu mulo. — Tiujn ni povos vendi, kiam mi estos pli norde. Ni ne havas monon.
Li pravas. Ni do kunportis la ilarujon kun dratoj, nitoj, kapaŭdiloj, instrumetnoj, ĉar Hopkins esperas, ke ni povos vendi tiujn, ĉar Hopkins esperas, ke ni povos vendi tiujn.
Yvonne venis kun timoplena vizaĝo, ŝi apenaŭ povis ekparoli kaj tremis per la tuta korpo.
— Kio estas? Kio okazis?
— Kvastiĉ… — ŝi balbutaĉas kun klakantaj dentoj.
Ni iris al la tendo. La „sinjoro Profesoro” sidis tie, kiel li ekdormis kun la kapo, kliniĝanta sur lian bruston, kaj granda, ruĝa makulo estis videbla sur li maldekstra flanko de lia ĉemizo…
Morte!
La unusola pafo de la suboficiro trafis la dormantan Kvastiĉ-on. Ĝuste lian koron. Ĝi estis sinjora morto, inda al la grandega, blankahara, eminenta „profesoro” pri kio la dormanto tute ne sonĝis antaŭ unu sekundo, kiam oni elpafis tiun stultan kuglon.
Ĉu eble tiu kuglo tamen estis tre saĝa, ĉar ĝi helpis al tiu pli bonan sorton meritinta homo transiri rapide kaj dum la dormo en tute alian mondon, kiu eble estas pli bona, ol la nia?
Kiu scias tion?
— Stranga… afero ĝi estas… — mi diris tre malgaje, ĉar mi amis… tiun delikatan homon. Kaj ankaŭ la aliaj, mi pensas. Ni faris kun li kelkajn aferojn, kaj li estis ĉiam silenta, trankvila kaj ĝentilkonduta.
— Ni enterigos lin — diris Alfonso la Neniulo.
Tamen temis pri vivo aŭ morto, vane ni sciis, ke la patrolo jam marŝas el la fortikaĵo For Lamy; ni enterigis Kvastiĉ-on bele, same, kiel Levin-on. Mallonge ni staris tie silente, dum. Mallonge ni staris tie silente, dum Yvonne preĝis. Eblas, ke ankaŭ ni murmuris ion, kaj ankaŭ sur la plata, ruĝa nazo de Hopkins ekkonvulsiis la haŭto, kvazaŭ ĝi jukus…
Denove forlasis nin homo, kiu apartenis al ni.
Li estis kun ni!
Ĉar ni konstante prenis la kininon, kaj Yvonne sidis sur iu mulo, ni daŭrigis la vojon pli rapide, kaj pli bonhumore. Ni klopodis ekspluati la tempon, dum la patrolo devis reiri en la reduton por nutraĵo. Ni tute ne maltrankvilis pro tiu persekuto. Ili ne sendas malgrandan trupon por kapti la dizertintojn.
Sed la radio povas antaŭi nin! Kaj la kaptoludo kun la armeo ne estas multpromesa en Saharo.
Poste nur antaŭen! Okazu, kio devas okazi!
Ni jam estis survoje pli ol du semajnoj. Post aliaj dek tagoj ni elvenis el la arbaro kaj ekvidis la unuajn sablodunojn en la malproksimo.
Saharo! Nun sekvos la dezerta vojo, la plej neebla parto de nia misio.
— Kiel ni atingos Oran-on tra Saharo laŭ vi? — demandis Hopkins.
— Mi tute ne scias — respondis Alfonso la Neniulo.
— Ĉu vi ne pensadis pri la afero?
— Oldulo, se ni multe pensadus pri tio, kion eblas fari, kaj kion ne, tiam ni povus komerci pri kravatoj en iu granda urbo, kaj ni ne havus honormedalon.
Li multe da vero estis en tio. Yvonne turnis sin al ni ridetatnte:
— La Tri Korpogardistoj ne pensadas.
Ŝi komencas tion denove.
— Mi petas vin, fraŭlino, ĉu vi bonvolus diri, kio estas al tiuj tri karcergardistoj, kiujn vi mencias de tempo al tempo? — demandis Hopkis nervoze.
— Ili estas herooj de mondfama romano, kiuj riskis sian vivon por virino. Ili povis esti tiaj homoj, kiel vi.
— Kie ili estis malliberigitaj?
— Ili ne estis enkarcerigitaj, sed oni donis al ili ordenon.
— Kaj ĉiu kantis — mi finis la historion laŭ la kutimoj de verkistoj. — Mi estas sperta pri tiaĵo.
— Vi estas idioto — opiniis Hopkins, poste li turnis sin al Yvonne: — Ĉu oni prisilentis la aferon de la diamanto, la poŝhorloĝoj kaj la arĝentaj pletoj, kiujn ili portis el Londono?
— Ba, ĉesu jam! — diris Alfonso la Neniulo kolere.
Ne plaĉas al li, ke ankaŭ aliulo estas klera. Ni starigis tendon ĉe la rando de la ĝangalo, sed sub la ŝirmo de la arboj. En la malproksim aperis kelkaj orfaj palmoj kaj argil-kabanaĉoj de oazo Nemas-Rumba.
— Ni devas provi eniri en la oazon, ĉar sen kameloj ni ne atingos malproksimen en Saharo — diris Alfonso la Neniulo.
— Iu el ni devas antaŭeniri — mi proponis. — Se okazos problemo, la aliaj ankoraŭ povos fuĝi.
— Mi iros antaŭen — diris Neniulo.
— Mi protestas! — kriegis Hopkins. — Ne ludu koriferon ĉi tie! Ne imagu vin tia sinjoro, ke vi simple iros antaŭen!
— Kion do vi volas?
— Ni tiru loton — kaj li elprenis moneron. — Tiu iros, kiu malgajnos kontraŭ du.
Kaj li suprenĵetis ĝin.
— Fronto! — diris Neniulo, kaj li gajnis.
— Hopkins denove ĵetis. Ankaŭ mi gajnis. La Dikulo malligis senvorte la mulon, sur kiu bruis kabloj, kaj li sidis sur ĝin.
— Atentu tiun flavan domon kun pinta tegmento ĉe la fino de la oazo. Se mi haltos tie kaj mansvingos, tiam iu el vi povas veni, ĉar ne estas danĝero.
Hopkins foriris sur la mulo. Ni nervoze silentis longe… Ni jam estis nur duope. Espereble okazos nenia problemo al la Dikulo!
Pasis duonhoro… Nenio okazis ĉe la flava domo kun pinta tegmento…
— Estas problemo — rimarkis Neniulo per iom mallaŭta voĉo. Yvonne dente ŝiradis la randon de sia naztuko.
— Se li ne venos post unu horo, tiam ni diste evitos la oazon — diris la hispano.
— Ĉu ni lasu Ŝtipulon ĉi tie? — mi demandis konsternite, ĉar mi tute ne supozis tiaĵon pri Alfonso la Neniulo.
— Jes! Se necese, lasu ankaŭ min ĉi tie, kaj ankaŭ Yvonne-on. Se ni havas la esperon porti la leteron al la ĉefstabo vive, tiam li plenumos la ordonon, eĉ koste de la vivo de la aliaj. Ĉu vi malsame opinias?
Li denove paravis. La horo pasis.
— Ni devas ekiri — diris Neniulo kaj ekstaris. Lia vizaĝo estis tre serioza, sed hezito ne videbliĝis sur ĝi. Nur liaj lipoj ektremetis kelkfoje.
— Ni evitos la oazon, kaj ni lasos al lia sorto la komptindan Hopkins-on.
Ej, tiu amara travivaĵo, eble estas la plej amara inter tiuj, kiujn mi travivis en kiu ajn parto de la mondo. Ĉar kion alian havas niaspeca homo en la vivo, ol kelkajn vere bonajn amikojn…?
Ĉu ekzistas tiaĵo, ke ni forlasu eterne la rigoran dikulon?…
Mia torako leviĝas malfacile, dum mi metas la selon sur la mulon… Neniulo malmuntas la tendotolon kaj fikse rigardas malsupren sur la ŝnuron. Liaj lipoj estas sensangaj, lia haŭto estas pala. Poste li venas al mi kaj metas sian manon sur mian ŝultron. Ni rigardas unu la alian.
— Ĝi estas tiel, oldulo — li diras raŭke. — Ni entreprenis tion. Morgaŭ sekvos vi aŭ mi…
— Vi pravas.
Ni premas la manon unu de la alia.
— Rigardu… Rigardu tien! — krias Yvonne. Poste ankaŭ Alfonso la Neniulo ekkrias…
…Dika figuro aperas kaj signalas per sitelo en la flava ardo de Saharo malantaŭ la argila kabano kun pinta domtegmento.