Vespere ni devis iel ŝelumi en la oazon. Nun ni ne komencis ludi „ĉu fronto aŭ dorso”. Hopkins la Ŝtipulo entraprenis la grandan riskon ĉe Nemas-Rumba, la vico do estis sur ni. Alfonso la Neniulo kaj mi faros honorviziton tie. Hopkins komence tre energie „protestis” kontraŭ tio (unufoje por ĉiam), poste li tamen akceptis tion.
Yvonne venis al mi kaj brakumis min.
— Gardu vin…
— Nun ni ne havas tempon por tio! — diris Alfonso la Neniulo. — Ni iru!
Mi rigardis, ĉu mia revolvero estas en ordo. Dume Neniulo kisis la manon de Yvonne. La sceno daŭris unu tutan minuton, kaj la knabino galtigis lian hararon.
Haho! Ĉu ni havas tempon por tio?!
Irante al la oazo, mi menciis la aferon.
— Diru… kion vi rakontis al mi en Manson pri Yvonne kaj pri letero, en kiu ŝi skribis pri mi?
— Ĉu mi?… Pri kio vi parolas?
— Ŝi diras, ke ŝi skribis nur unu leteron al vi.
— Ĉu vere? — li demandas kun surprizita miro. — Nu, tiuj virinoj!
— Parolu sincere. Ĉu vi trompis min? Ĉu vi blagis vian amikon?
— Vi estas stulta! Ĉu vi pensas, ke Yvonne estas tiaspeca kanbino, kiu konfesas en la unua momento, ke vi interesas ŝin?
— Kiel?
— Vi devus kiel verkisto, ke damoj kiom sindetenemaj estas.
Kompreneble mi bone sciis tion kiel verkisto…
— Ĉu vi imagas tion, ke ŝi tuj konfesas sian amon kaj ĵetas sin al via kolo? Sciu, ke hodiaŭ posttagmeze ŝi arde riproĉis min, ĉar mi elbabilis ŝian kaŝitan sekreton.
— Ĉu vere?
— Jes! Ne estas bela afero de vi, ke tiun ŝian konfeson vi demandadis tiel maldiskrete.
Mi hontis, ke mi devis aŭdi ĉion ĉi de Alfonso la Neniulo. Ankaŭ mi mem povintus diveni tion. Verkisto devus sciis tiaĵon.
— Ĉu vi pensas, ke ŝi flirtadas kun mi?
— Tion ne. Sed ŝi ŝatus funde ekkoni vin, antaŭ ol ŝi akceptus vin en sian koron.
— Sed ŝajnas, ke ŝi estas tiel afabla kun vi…
— Kia verkisto vi estas, kiu neniam aŭdis, ke virino volas fari ĵaluza iun, kiun ŝi amas? Se ŝi amus min, tiam ŝi estus afabla rilate vin.
Tio vere estas evidenta.
— Nun jam ni surventriĝu — proponis Alfonso la Neniulo. — Ni estas tre proksime.
Nur abomeninda ŝrikado de ŝakaloj, ŝtelumantaj ĉirkaŭ la oazo rompis la noktan silenton de la dezerto, kiel tiuj aperi tie kaj ĉi tie du- aŭ triope galopantaj. Ŝajnis, ke ĉio estas silenta en Azumbar. Muezino kriadas la noktomezan suraon ie. Ni atingas grimpante la unuan argilkabanaĉon. Ni iras plu singardeme, senpere apud la muro. Arabo sidas antaŭ la najbara kabano kaj murmuretas ion. Li konstante murmuretas monotone kaj kelkfoje li ĵetas sin vizaĝaltere.
— Vi… — flustras la hispano. — Mortinto estas ĉi tie en la domo.
— Nu, kaj?
— Tiam ni povus fari ion… Sed ni devas scii certan.
— Ni kaŝrigardis tra la flank-fenestro. Meĉo pendis de sur la trabo, kiu subtenis la domtegmenton, kaj ĉerko kuŝis sur la tablo…
— Atendu… — li diris nur tion kaj tuj ekagis laŭ lia kutimo. Li engrimpis tra la fenestro. Alpremiĝinte al la muro, mi atentis la pordon, tranĉitan en la alian muron de la kabano. La arabo sidis antaŭ la pordo kaj preĝis. Se li turniĝos por iri en la domon, mi tuj batfaligos lin. Sed li estis maljunulo, kaj Alfonso la Neniulo faras malpli laŭtan bruon, ol ŝtelumanta kato. Post kelkaj minutoj iu ektuŝis mian ŝultron. Burnusa homo staris malantaŭ mi! Mi jam estis ekbatonta lin, kiam mi rekonis Alfonson la Neniulon en la pala lumo de la nokto.
— Kio ĝi estas?
— La burnuso de la mortinto — li diras.
Post la rakontitaj aferoj vi ne povas kredi, ke mi uzis multe da nervomildigajn medikamentojn en mia vivo, sed nun mi frostotremis.
— Mi esperas — flustras Alfonso la Neniulo, — ke oni ne plu malfermos la ĉerkon, kaj mi esperas ankaŭ tion, ke la mortinto ne havis epidemian malsanon. Sed se li estintus infektita je pesto, nek tiam mi havis alian eblon.
— Kion vi esperas de tio?
— Ĉu vi vidas tiun malgrandan flagon tie? Ĝi estas la ĝendarmejo. Ni akiros ĉion de tie, kion ni bezonas. Surventriĝu kaj atendu!
Li lasis min tie. Kion alian mi povintus fari? Mi kuŝiĝis sur la teron. La hispano frapetis sur la fenestro de la kabano kun flago. Ĝendarmo aperis post nelonge.
— Sinjoro! — lamentis Neniulo en ia stranga, araba dielekto. — Mi kuris ses mejlojn ĝis ĉi tie… Oni masakris la tutan karavanon… Mi opinias, ke neniu transvivis tion krom mi… Mi ŝajnigis, ke mi estas mortita, kaj mi kuŝis tie, ĝis la rabistoj malaperis en la malproksimo.
— Hej, Baldur! Razim! — kriis la araba ĝendarmo malantaŭen, poste li turnis sin al Neniulo: — Kiuj estis la rabistoj?
— Beduenoj… Mi estas miksdevena, sed la aliaj ĉiuj estis araboj, kiuj oni masakris…
Dume elvenis la du aliaj ĝendarmoj dormeme.
— Atako okazis en la dezerto… Baldur, vi venos kun mi… Kie estas tiu loko?
— Ses mejlojn de tie ĉi oriente… ĉe Wadi…
— Mi jam scias.
La du arabaj ĝendarmoj provizis sin per manĝaĵo kaj akvo. Ili surkameliĝis kaj forgalopis orienten, al Wadi, kiun Alfonso la Neniulo vidis sur la mapo, por rigardi, ĉu iu vivas el la masakritaj karavananoj. Oni ne devis timi la rabistojn, ĉar ili neniam revenas al la okzejo de la atako, kie ŝvebas la spirito de la mortintoj.
— De kie vi venis? — demandis la restinta ĝendarmo.
— El Timbuktu — respondas Neniulo. — Ho, sinjoro, donu al mi glason da akvo, kaj lasu min ekripozi.
— Envenu. Vi povas ricevi interne akvon kaj ankaŭ plejdon.
Ili eniris la domon.
Mi rapide postiris ilin. Kiam mi enpaŝis, Alfonso la Neniulo jam ŝnurligis la svenintan goumier-on.
— Ni rapidu — li diris.
— Kial? La du ĝendarmoj rajdos ĝis aŭroro tien, kaj estos posttagmezo, kiam ili revenos.
— Sed ĝis tiam mi jam volas esti malproksime. Kolektu ĉiun manĝaĵon, kiun vi trovas, kaj plenigu du felsakojn per akvo!
— Jen rigardu!
Mi montris sur flavan ĵurnalon surprizite. La unua paĝo temis pri ni. Mia nomo estis skribita per grandegaj literoj. Sed oni menciis min ne kiel verkiston.
Proksimume dek linioj estis super la artikolo, skribita majuskle:
„TRI HOMOJ KONTRAŬ LA KOLONIA ARMEO!”
ONI NE SUKCESIS KAPTI LA AŬDACAJN ATAKANTOJN
DE LA RADIOTEKNIKISTA TAĈMENTO!”
FARINTE SENEKZEMPLAN RUZECON ILI EKIPIS SIN
ĈE NEMAS-RUMBA!”
DEPUTITO HABOURN
PETIS INTERPELACION!”
DUDEK MIL FRANKOJ PREMIO
POR LA KAPTANTO!”
ĈU ONI ARESTIS ILIN?”…
Mi komenci legi ĝin timeme. Sankta Dio! Ĉu oni ne arestis nin? Sed ne… Mi trankviliĝinte sciigis, ke tio ankoraŭ ne okazis. Sed la ĵurnalo skribis tiel ironie pri la kolonia armeo, kiu estas preskaŭ senpova kontraŭ tri aventuristoj, ke ĝi povis tre malesperigi la kompetentulojn de la milico en Saharo.
La afero kaŭzis tiel grandan sensacion. Eĉ la ministro pri koloniaj aferoj deklarciis. Ke li ne povas deklaracii, dum li atendas la dokumentojn de la esploro.
— Io krakas…
— Kion vi faras? — mi demandas.
— Mi disrompas la radioaparaton. Ili havas radioelsendilon. Ĝi jam estas pli bone ekipita oazo ol tiu en Nemas-Rumba.
— Mi konsentas — mi diras. — La ĝendarmoj trinkas ankaŭ rumon ĉi tie.
Kaj mi formetis la botelon.
Alfonso la Neniulo envolvis en tukon vestaĵojn, armilojn kaj ĉiuspecajn objektojn.
— Venu! Iru antaŭen! Mi ankoraŭ ĉirkaŭrigardas — diras Neniu — sed mi ne volas, ke la knabino kaj Hopkins maltrankvilu, krome la dikulo eble estas soifa.
Malantaŭ la domo mi kompletigis la ekipaĵon kun du felsakoj da akvo, metinte ĉion sur la kamelon, mi kondukis ilin al la densejo el la oazo. Post nelonge mi estis ce la bivakejo. Ankoraŭ de sur la kamelo mi etendis la rumon al Ŝtipulo. Li tuj eltrinkis ties duonon el la botelo.
— Ĝi iomete trankviligas min — li diris kontente.
Yvonne spasme kaptis mian brakon.
Ŝi tamen amas min!
— Kie estas via amiko? — ŝi demandis ekscitite.
Ŝi ŝajnigas, kvazuŭ Alfonso la Neniulo interesus ŝin.
— Okazis nenia problemo, li tuj estos ĉi tie!
— Kie vi akiris la kamelon? — demandis Hopkins.
— Ni tambure sciigis nokte, kiu havas vendotan kamelon, tiu anoncigu, ĉar alvenis dizetintaj legianoj.
— Idioto!
Ni eksilentis. El la direkto de la oazo proksimiĝis homo sur kamelo, kaj kelkaj kamaloj sekvis lin. Certe li estas tiu… Sed ne! Butono ekbrilas en la mallumo!
Goumier proksimiĝis!
Hopkins kaj mi samtempe elprenis nian revolveron.
— Surventriĝu! — krias la dikulo al Yvonne.
Sed la knabino ekŝrikas:
— Li estas tiu… Formetu la pistolojn! Li estas tiu… Jes… Li…
Nun jam ankaŭ ni rekonis lin. Alfonso la Neniulo estis la goumier!
— Haho!
Desaltinte de sur la kamelo, li kuras rekte al Yvonne. Li kiasa ŝiajn ambaŭ manojn. Yvonne ridas, kaj larmoj aperas en ŝiaj okuloj, ŝi estas vere bonanima knabino.
— De kie vi akiris ĝin? — demandas Hopkins la Ŝtipulo, montrante sur la uniformon.
— Mi malvestis la goumier-on, antaŭ ol meti lin en la furaĝkavernon.
— Ĉu nun?
— Se ni pli rapide atingos la oazon Timbak, ol la informo de nia traveturo el Azumbar, tiam mi esperas.
— Facile eblas. Ili revenos tagmeze, kaj la radioaparato ne estas bona. Se ili iros al la plej proksima oazo por dissendi la informon, ĝi daŭros minimume du tagojn!
— Ankaŭ mi fidas tion. Venu, Yvonne! Ĉu vi estas malesperiĝinta, aŭ vi fidas?
— Nek iun, nek la alian. Mi scias nur tion, ke mi timas nek la inferon apud vi… Pli ĝuste apud vi ĉiuj.
Certe ŝi pensis ekskluzive pri mi, sed ŝi ne volis ofendi ilin. Ŝi estas delikata amino.
Ni ripozis en la dezerto ĝis la sunsubiro. Nome: „en kontraŭaviadila bivakado”. Ĝi estas la patento de Alfonso la Neniulo kontraŭ la ofte aperantaj avidailoj, kiuj serĉas nin, kaj ili havas radiokontakton kun la persekutantaj taĉmentoj. La „kontraŭaviadila bivakado” okazas jene: Kovrinte nin per tendotolo, ni diktavole ŝutas sur ĝin la polvon de la dezerto. Ni faras same, rilate niajn kamelojn. Tio estas iomete malkomforta, sed kiam malalte fluganta aviadilo preterzumas nin, ni estas trankvilaj. La piloto vidas nur flavan sablon. Nokte ni rajdas plu per freneza galopado. Ni havis du rezervajn kamalojn, tiel ni konstante povis ŝanĝis la lacajn bestojn. La akvo kaj la nutraĵo abunde sufiĉis al ni.
Vetkuro kun ĝendarmo, kiu ie estas survoje por elsendi radio-informojn pri ni. La vojaĝo konsumis la energion de Yvonne, kiel ajn forta ŝi estis. Ŝi ne alkutimiĝis galopi tiel rapide, sed nun ŝi devis elteni.
— Nur ankoraŭ iomete — flustris Alfonso la Neniulo.
— Mi ankoraŭ… eltenas… — ŝi spiregas duonsvene.
La lastan mejlon ni rajdis tiel, ke ni apogis ŝin en la selo ambaŭflanke, kiam ŝi ekŝanceliĝis.
Sed Timbak aperis antaŭ ni la sekvan aŭroron. Levinte Yvonne-on el la selo, ni kuŝigis ŝin kaj lavis ŝian vizaĝon per akvo. Tiel ŝi rekonsciiĝis iomete, sed ŝi estis tute elĉerpita.
— Ĉu nun?
— Unuavice mi senpolvigos min per broso — respondis Alfonso. Evidentiĝis, ke li portis ankaŭ vestobroson de la ĝendarmo, kiun li metis en la furaĝkavernon. Alfonso la Neniulo estis eksterordinare plaĉaspekta ĝendarmo. Eble nek mi estintus pli bela en tiu uniformo.
— Nun ni komencos danĝeran lundon. Ĉio dependas de tio, kiam revenis, kaj kiom longe daŭris, dum la du ĝendarmoj atingis radioelsendilon.
— Parolu!
— Ĉiu eksidu! Yvonne, trinku kelkajn gutojn da rumo kaj atentu!
Alfonso la Neniulo diris la planon, kaj ni longe sidis senvorte.
Ĝi estis la plej riska plano, kiun oni provis fari en tiu ĉi parto de la mondo.
La loĝantaro vekiĝis je granda sensacio en la oazo Timbak. Aŭrore aperis plaĉaspekta goumier kaj eskortis tri ŝnurligitajn dizertintojn, kiuj jam de tagoj kaŭzis grandan sensacio en tiu ĉi parto de la mondo.
Kiel bonŝanca homo li estas!
La lacaj, dizertintaj legianoj kapitulacis. Ili memvole anonciĝis ĉe ĝendarmo, patrolanta en la dezerto. Ili nun sidas en la ĝendarmejo, malgaje, anime rompitaj, kie soldatservas konstanta personaro, konsistante el kvin membroj en la garnizono de Timbak.
Iu dizetrinto ankoraŭ estas juna bubaĉo, la alia estas malalta, dika homo, ĝistede konata laŭ policaj reserĉigoj, la tria kaptito havas saĝan, belan vizaĝon (sur la frunto kun nuba melankolio, kiu tiom karakterizas la verkistojn).
La loĝantaro de la ozao, konsistanta el dudek araboj, tumultas antaŭ la fenestro. La famaj dizertintoj sidas silente, malgaje.
La dikulo turnas sin al la kaporalo anime rompita, li petas brandon kaj ian cigaron, je la sankta nomo de Dio.
Oni donas ĉion al li, ĉar neniu koleras la kompadindajn, frenezajn legianojn, kiuj certe havos festenon amaran en la fortikaĵo.
— Vi estas feliĉa homo — diras la tiea, dika ĝendarm-serĝento al sia belvizaĝa kolego, kiu eskortis la dizertintojn. — kie estas la knabino, kiun oni menciis en la reserĉigo?
— Ili diris, ke ŝi mortis antaŭ du tagoj.
— Nu, tio ne estas miraklo! Vi estas favorato de Fortuno!
— Eĥ! Iam kompatinda ĝendarmo povas ricevi dudek mil frankojn… Trinku knaboj! Ĉu troviĝas gastejo ĉi tie?
Ĉeval-vizaĝa bedueno anonciĝas ĉe la fenestro.
— Mi estas la gastejestro, eŭropanaj sinjoroj. Mi havas en mia tendo korbobotelon kun brando, kiun oni nomas raki-o…
— Nu, alportu ĝin…
— Dume kontaktiĝu kun la garnizono de Aut-Aurir — li diras al sia ĝendarm-kolego, al la dika serĝento.
— Vi pravas. Ni havas ordonon, ke ni raportu ĉiujn detalojn pri la dizertintoj al la plej proksima fortikaĵo.
Dume la dikulo turnas sin al la alia ĉitiea ĝendarmo kaj petas ion manĝi (se ili konas Dion), sed li aldonas kun turmentita ĝemo, ke li ne manĝas malvarman ŝafaĵon.
Oni donas ĝin al la kompatindulo. En Aut-Auri li certe fastos…
— Jen estas la brando! — kriis la gastejestro, kiu aspektis, kiel ĉevalo.
— Ni trinku, serĝento — instigas la bonŝanculo siajn kolegojn.
Poste ili informis la fortikaĵon, ke ĝendarmo eskortis la tri ŝnurligitajn dizertintoj en la oazon Timbak. La kapitano de la fortikaĵo gratulis al li kaj ordonis tuj ekmarŝi kun la ŝnurligitajn dizertintojn. Se ili rapidos, vespere ili jam estos en la fortikaĵo.
La kaptitoj sidas anime rompitaj. Ili aŭdas la paroladon, sed diras nenion…
…La dikulo petas ĵurnalon petegante je la sankta nomo de Dio, sed la serĝento krias urĝigante ilin:
— Rapide! Rapide! Antaŭen!
Ili tuj surkameliĝas, kaj la karavano ekiras kun la forte ŝnurligitaj kaptitoj. Krom la bonŝanca ĝendarmo la dika serĝento kaj du senrangaj soldatoj eskortas la dizertintojn.
La loĝantaro festas ilin svingante tukojn.
Ili aĉetis la brandon de la gastejestro, kiu aspektis ĝuste tiel, kiel ĉevalo.
Estis infera varmego, sed la ĝendarmoj paroladis gaje! Granda tago ĝi estas! Ili drinkis kelkajn glasojn da alkoholaĵo dumvoje, kaj la serĝento kantis arion el opero per sia speciala baritono.
La dikulo petis lin je la sankta nomo de Dio ne fari tion.
— Terura varmego estas — diras iu. — Ne estas mirinde, ke la knabino mortis.
Li tute ne konjektis, ke iu ŝnurligita kaptito malantaŭ li estas la knabino. Yvonne anstatŭigis Alfonson la Neniulon.
— Ni ripozu unu horon — diris la bonŝanca goumier, — dum pasos la tagmezo.
— Ni devas rapidi — rimarkis la kaporalo kun milda rigoro.
— Eĥ! Tagmeze nek la soldatoj marŝas.
Ni desaltis de sur la kameloj. Alfonso la Neniulo, la „bonŝanca” patrolanto portis la botelon da brando, kaj dum la tri ĝendarmoj forturnis sin, li verŝis iom el la amoniako, uzita kontraŭ la moskitopiko. Kvankam la raki-o estis tute forta drinkaĵ sen tio.
Dum tendumado ili manĝis kaj trinkis la brandon abunde. Nur Alfonso la Neniulo verŝis la sian sur la sablon.
…Vespere la tri goumier anonciĝis en Aut-Aurir ĉe la kapitano de la reduto. La tri dizertintoj estis kun ili, kiuj ronkis svenete. La buŝo de iu ŝaŭmis.
— Mi trovis ilin tiel, mon commandant — raportis la kaporalo. — Verŝajne ili havis jam nur brandon kaj trinkis ĝin pro soifego.
Li transdonis la dokumentojn de la kaptitoj! Ĉio estis en ordo. La tri dizertintoj el Igori!
Laŭ la militista kuracisto ili havas alkoholaĵ- aŭ ian alian veneniĝon. Devas pasi minimume dudek kvar horoj, kiam li povos pridemandi ilin.
— Vi estas bravaj soldatoj! Tiuj tri homoj kaŭzis al ni multe da zorgoj — diris la kapitano.
Ili regalis la tri ĝendarmojn. Ankaŭ la pala junulo, gardanta la kamelojn ricevis vespermanĝon. Poste oni pagis la 20 000 frankojn da premio al ili, kaj la ĝendarmoj ekiris rapide reen al Timbak.
Malantaŭ sablomonteto, sed oni jam ne povis vidi tion el la fortikaĵo, la ĝendarmoj desaltis de sur la kameloj kaj ekdancis.
Tiaĵo ankoraŭ ne okazis en Saharo!
Ili rondodancis, ridadis, brakumadis unu la alian, eĉ la kamelisto, kaj ili saltadis, kiel la virkaproj.
Baldaŭ ili enseliĝis kaj rapide ekgalopis al la dezerto.
Oni ne serĉos nin dum dudek kvar horoj, tio certas. Ĝis tiam la ebriaj ĝendarmoj, kiujn ni transdonis al la personaro de la fortikaĵo en niaj vestaĵoj, dormos.
Ni galopis rapide. Ni estu trans almenaŭ la unua grava loko Colomb-Bechar tiel, ke ni povu provizi nin per ĉio.
Sed la lacaj kameloj ĉiam malpli bone eltenis la vojon. Oriente jam videbligis la eskarpo, tie kondukas la ŝoseo de Saharo, kiu renkontiĝas ie kun la Granda Karavanvojo ĉe la deklivoj de Atlaso, kaj ĝi estas paralela kun la fervojo de Saharo al nordo.
Alfonso la Neniulo longe rigardis en la malproksimon:
— Ni iru — li diris poste. — Tie proksimiĝas io el suda direkto.
Ni rajdis tiel rapide, kiel la lacaj kameloj povis galopi. Kiam ni atingis la supron de la taluso, ni jam vidis, ke landira aŭto kuregas sur la vojo el la malproksimo.
Subite la ŝoforo rimarkas, ke tri goumeir staras la ŝoseso. Blankhara, angla sinjoro sidas ĉe la direktilrado. Li haltas.
— Kion vi volas?
— Ni persekutas rabiston! Ni ekzekucios vian aŭton en la nomo de la leĝo. Vi rericevos ĝin en Colomb-Bechar ĉe la ĝendarmejo.
— Sed mi estas lordo Geoffrey…
— Egalas, kiu vi estas. Ĝi estas leĝo. Eĉ unu sekundon ni ne atendas plu.
Nun aperis ankaŭ la juna kamelisto sur la taluso. La anglo faris heziteman movon al la startigilo, sed la „serĝento” elprenis sian revolveron:
— Se vi ekfunkciigos la motoron, sinjoro, mi mortpafos vin.
— Jes. Nu transprenu do la aŭton.
— Sed vi devas elaŭtiĝi.
— Ĉu?… Kiel mi atingos Colomb-Bechar-on?
— Kvin kameloj estas je via dispono apud la taluso, sed eĉ unu momento ne. Ni persekutas iun, kaj la tempo valoras multe.
La lordo elaŭtiĝis kaj iris al la kameloj…
Je lia plej granda miro, ankaŭ la juna kamelisto sidis en la aŭton kaj forvetruregis kune kun la ĝendarmoj.
— Nun kio estos? — ni demandis preskaŭ samtempe de Alfonso la Neniulo.
— Ni vidos tion, ni nur estu trans Colomb-Becha, antaŭ ol la goumier-oj, kaptitaj anstataŭ ni, rekonsciiĝos.
Kian ajn problemon ni havis, en kia ajn peĉo ni sidis, ni sciis, ke post kelkhora paŭzo oni komencos eĉ pli furiozan pelĉasadon kontraŭ ni kun renoviĝinta forto: tamen ni veturegis fiere fronte al la malbono! Kiom da homoj atingis tien de Kongo?! Malgraŭ tiom da persekutantaj aviadiloj, militistaro, ĝendarmoj kaj dezertaj danĝeroj?
Posttagmeze estis elĉerpiĝonta la benzino, sed eble ĝi sufiĉos…
Malproksime, inter sporadaj domoj, verdaj palmokronoj videbliĝis: Colomb-Bechar! Malantaŭ la urbo sur monteto altiĝis la fortikaĵo. Se oni distrumpetis el Timbak, ke la tri dizertintoj estas kaptita, kio estas verŝajne, tiam neniu zorgos pri ni ĉi tie.
La aŭto subite bremsis, kaj ni puŝiĝis antaŭen. Ĝi haltis apud ĉifona arabo, portantan civilan vestaĵon.
— He! Kie troviĝas benzinstacio?
— Antaŭ la urbo. Trans tiu subirejo. Nur kriadu laŭte, ĉar la benzistaciisto estas surda.
— Dankon.
Ni veturegis plu, kvankam la motorujo strange bruadis, kaj ni timis, ke la piŝto rajpos, ĉar la mezurilo apenaŭ signalis oleon. Sed ni atingis feliĉe la benzinstacion. Alfonso la Neniulo kriegis tiel laŭte, ke oni povus pensi ĝin hurlo de leono.
— Hej! Benzinstaciisto!
Blankhara maljunulino elvenis. Post terura kriegado ni prenis sufiĉe da benzino kaj oleo, poste ni veturis plu…
Nur antaŭen!
— Ni postlasas sufiĉe multajn postsignojn… Kio okazos, se oni denove reserĉigos nin? — mi demandis.
Hopkins levis sian ŝultron kaj lange direktis en la buŝangulon sian cigaron, kiu havis netolereblan odoron.
— Tiam ni denove akiros tri kaptitojn. Tiaĵo trankviligas ilin por iom da tempo, kaj tiel ni povas kolekti multe da mono.
Yvonne diris nenion. Alfonso la Neniulo sidis apud ŝi antaŭe, kaj ŝia kapo de tempo al tempo kliniĝis sur la ŝultron de la hispano.
Eĉ lace ŝi volas forkaŝi siajn sentojn
…Nun! Ni alvenis en Colomb-Bechar-on! La trafiko ankoraŭ estas vigla en la urbo. Estis ĉirkaŭ la oka horo vespere. Se la sciigo alvenis el Timbak, tiam oni rapide arestos la tri goumier-ojn, sidantajn en la aŭto. Sed ĝi ankoraŭ ne alvenis. La venenitaj ĝendarmoj el Timbak ankoraŭ dormis profunde en siaj celoj. Nun rapide traveturi la urbon… Yvonne svenis.
Stop.
— Descendu! — diras Alfonso la Neniulo kaj haltigas la aŭton.
— Ĉu vi pensas tiel?
— Eĥ! Kiel ajn estas, ni devas ripozi. Ankoraŭ ni havas almenaŭ unu horon.
La tri goumier, alvenintaj per aŭto vekis grandan sensacion. Baldaŭ venis ĝendarmo.
— Kio okazis?
— Ni trovis la aŭton en la dezerto — diras Alfonso la Neniulo. — Tiu bubo estis apud ĝi. Li asertas, ke ĝi apartenas al lordo Goffrey. La lordo konfidis ĝin al la knabo por gardi ĝin, kaj li foriris kun sia pafilo. Li ne revenis de mateno. Li diris al la bubo, ke li alvenis per la aŭto el Ain-Sefra.
— Hm… Malagrable. Ne pasis pli ol kvin tagoj, kiam la lordo traveturis ĉi tie. Li ests bona amiko de la guberniestro.
— Ni serĉis lin en la ĉirkaŭaĵo, sed ni nenia trovis liajn spurojn. Li ne kunportis akvon, malbono okazis al li, tio certas.
— Kion vi volas fari? — demandis la „kolego”.
— Ni veturis per la aŭto en Ain-Sefra-on.
En la gastejo Yvonne kuŝiĝis en iu ĉambro. Ŝi povis nek manĝi pro la elĉerpiĝo. Ni vespermanĝis en la drinkejo. Malrapide, trankvile, kiel la ĝendarmoj kutimas fari tion.
Alfonso la Neniulo levis sin glason al la lumo, li trinkis tiel senzorge.
Hopkins resendis la viandon, por ke oni rostu ĝin pli bone. Mi petis ĵurnalon. Jen tio estis sur ĝia titolpaĝo:
„Oni kaptis la tri dizertintojn!
La senekzeple lartaj aventuristoj kondukis la tutan armeon je la nazo.
Kiu respondecas pro la hontinda fiasko?”
Ni eksciis el la artikilo, ke la gazetaro de tagoj okupiĝas nur pri ni. Oni faras vetojn. La popolo sekrete estas niaflanke. La tri rezolutaj homoj imponas al ili. La pozicio de la ministro pri koloniaj aferoj ŝanceliĝis, okazis kelkaj transpostenigoj, oni kantas kanzoneton pri ni en iu Pariza amuzejo. Ĝi estas la vera ŝlagro.
Se oni scius, ke ni vespermanĝas ĉi tie!
Alia anonco:
„Markizo de Surenne estas en la ĉefkomandejo de Maroko.”
— Ni transdonos la leteron al li — diras Alfonso la Neniulo.
Nun envenas kvin soldatoj. Legianoj. Ili parolas laŭte kaj mendas vinon. Inter ili estas dikstatura, liphara homo.
— Mi asertas, miaj amikoj, ke tiuj tri homoj estas veraj bravuloj — diras iu.
— Kvankam ili sukcesus fuĝi! Mi elkore deziras tion! Tiuloj meritas ĝin!
Veni de Kongo ĝis Timbak! Senarmigi taĉmenton! En manbatalo… Trompi duonon da Afriko!
— Mi asertas, Thorze, ke bona soldato ne dizertas.
Thorze!
La okuloj de Hopkins la Ŝtipulo elstariĝis. Li estas la legiano n-ro 71! Anstataŭ kiu li soldatservas!
Alfonso la Neniulo kaptis lin je la brako, ĉar la dikulo ekstaris.
— Psit! Restus sidanta! Frenezulo! Nun temas pri multe pli grava afero.
La soldatoj paroladis plu. La homo kun anglaj lipharoj, ŝajnas, ke li estis Thorze, kontraŭdiris.
— Vi ne paravas! Ankaŭ mi estis dizertinto iam, tamen mi estas bona soldato! Oni distingis min en Sudano. Lastfoje, kiam mi ankoraŭ soldatservis ĉe la kompanio la unua, oni distingis min en Padomir. Kiu estas bona soldasto, se ne mi?
— Kial oni postenigis vin al la kompanio la dua en Meknes?
— Kiam ni marŝis al Senegalio, mia kruro vundiĝis en Dakar, kaj mi devis enhospitaliĝi. Post mia resaniĝo oni postenigis min kun malkompleta taĉmento al la tankistoj, kaj de tie mi estis sendita al la kompanio de Meknes…
Hopkins la Ŝtipulo bezonis la plej grandan sinregon. Fine! Jen estas la vera Thorze, anstataŭ kiu li soldatservas, kaj nun li devas silenti.
Momenton!
— Knaboj! Mi havas planon! — diras Ŝtipulo.
— Nu?
— Tiu aŭto estas bone konata, kaj oni baldaŭ estos sur nia spuro.
— Nu?
— Se iu el ni oferus sin, tiam oni perdus la spuron de la aliaj. Mi ekveturos per la aŭto, kaj vi iros plu. Ĝis kiam oni kaptos mi, tio bezonas minimume duon tagon.
Ni rigardis sur lin kortuŝite.
— Hopkins! — diris Alfonso la Neniulo. — Mi nun ekkonis vin vere. Vi havas noblan, heroan karakteron!
– Ĝi certas. Kome nenia malbono povas trafi min — li respondas.
— Kial?
— Jen estas Thorze, kiu estis la soldato n-ro 71 ĉe la bataliono de Oran, mi do ne povas esti Thorze, la soldato n-ro 71 el la bataliono de Oran. Sed neniu rajtas prirespondigi min, kiel civilulon, ĉar mi klopodis veni en la pitoreskan Oran-on el la malbelega regiono de Kongo. Ĉu mi ŝtelis? Ĉu mi trompis? Ĉu mi rabis?
— Jes! — ni respondis samtempe.
— Nu bone… Sed oni ne scias tion, ĝi ja okazis ne ĉe Kongo, sed kiam mi agadis ankoraŭ kiel partikularisto.
Ni vekis Yvonne-on, kaj post kvi minutoj la aŭto rapidegis.