…Milionoj da ranoj kantis sian noktan kanton kun oreltranĉa kvakado. Kelkfoje aŭdiĝis malagrabla jelpo de besto, kaj ĉiuj lignotabuloj de la kabano kraketis pro la ronĝuloj.
Kiel putra odoro, mortige langvoriga, sufoka tepido. Sur la enkaviĝinta vizaĝo de la generalo sidis la koloro de ĉerko, sub la glueca emajlo de la precipitiĝintaj vaporoj. Francis Barré ja diris, ke ne tio estas lia vera nomo… ke lia familio havas bonajn militistajn kontaktojn… Sed kiu estus kredinta, ke tiu senranga soldato, suferinta multe en mizero, estas la filo de tiel potenca altrangulo… Nekompreneble!
Ni silentis longe. La generalo fikse rigardis la plankon. Eble pasis pli ol duonhoro en tiu silento, plena de pietato kaj funebro. Poste li komencis paroli per stranga, subpremita voĉo:
— Antaŭ ok jaroj mia filo enamiĝis al knabino… kontraŭ ŝi mi havis obĵetojn. Nun… mi rakontas ĝin tial, ke eble iu liberiĝos el ni… Sciu do la veron, kaj rakontu ĝin… Ekzistu nenia abomeninda supozo… Francis do vane provis akiri mian aprobon. Iun tagon li malaperis dehejme. Nur nun evidentiĝis, ke li dungiĝis al la legio, supreninte la pseŭdonomon Barré. Eĉ en la puntendaro de Colomb-Bechar li ne malkovris sian identecon. Li ne volis hontigi min. Post jaroj li skribis leteron al Yvonne el Manson, sed baldaŭ li denove malaperis. Mi jam delonge pentis, ke mi kontraŭis lian edziĝon… Mi decidis trovi kaj revenigi lin hejmen. Sed ni timis la skandalon, tiel do mia filino, kiel la fratineto de Barré esploris liajn spurojn, kaj ankaŭ ŝi mem uzis la nomon Yvonne, dum ŝi serĉis mian filon.
— Ĉu fraŭlino Yvonne Barré… estas la filino de sinjoro generalo?
— Jes. Yvonne Duron. Kaj Francis, kiu mortis estis… Francis Duron.
Li apogis sian frunton per siaj manoj. Ni ne rompis la silenton. Aŭdiĝis ŝmacbruo de baraktante rampantaj krokodiloj el inter la fostoj sub ni, kaj la ranoj mutiĝis por sekundo.
Tiam la grincado de la insektoj, borantaj en la ligno transprenis la ĉefmotivon kaj konstanta plaŭdado sub ni, ĉar la ondoj de la fluso inundis la insulon.
— Mi informiĝis antaŭ unu senajno, ke Yvonne faris tiun frenezaĵon… Ŝi venis ĉi tien… Dio mia…
— Mi pensas — diris Alfonso la Neniulo, — ke oni planas nenian friponaĵon kontraŭ fraŭlino Duron, ŝi estas nur hostaĝo.
— Dio donu, ke ĝi estu tiel… mi ne timas pri mi mem. Tiu kapitano havas ian strangan homamon en la profundo de sia animo… Li permesis al mia filino, ke ŝi vizitu min foje…
— Li estas stranga figuro — mi rimarkis.
— Jes… — kapjesis la generalo… — Ĉiutage li sendas al mi eĉ cigarojn… Havano…
Tiam Hopkins tuj levis cigarstumpon de sur la planko kaj metis ĝin en la binoklujon.
— Kiel venis sinjoro generalo ĉi tien?
Mi restadis en Amis-Bakhar pro oficiala afero, kiam alvenis la sciigo de mia filino, ke Francis estas en Igori.
— Mi skribis — diris Alfonso la Neniulo. — La letero de Francis Barré estis en la pakaĵo de soldato, nomata Levin, kion tiu homo metis en ĝin nelegite. Ni triope rompŝtelis en la deponejon kaj akiris ĝin.
— Nu, tamen vi estis tiuj! Nun mi malkovris vin! — kriis Potrien.
Ŝtipulo mansvingis malestime:
— Ĝi estu la plej granda krimo, kion vi malkaŝis en Igori.
— La letero de Yvone ne lasis min trankvila. Mi ekiris al Igori! Mi konas la vojon, kaj mi orientiĝas bone eĉ kun fermitaj okuloj en tiu ĉi regiono. Mi kaj miaj bantu-aj akompanantoj estis kaptitaj en la ĝangalo. Ĉe la armeestraro oni lerte verŝajnigis la informon pri mia morto kun tiu rimarko, ke ili punis la murdintan tribon. Mia filino nun jam vane atendis sciigon. Alvenis informoj nek pri Francis, nek pri mi. Ŝi venis ĉi tien pro malesperiĝo. Ankaŭ ŝi falis en kaptilon.
— Mi ŝatus scii nur tion, kion oni faras ĉi tie? — diris Alfonso la Neniulo.
— Mi ne rajtas paroli pri la esenco de la afero — ĝemis generalo Duron. — Multe da aferoj estas malklaraj antaŭ mi, sed mi scias, kio estas la ĉefa motivo. Ĝi estas granda plago al Francio, vera katastrofo.
— Ĉu oni enkarecerigis sinjoron generalon ĉi tien, ĉar vi konas ilian friponaĵon?
— Ili konjektas nenion. Ŝajnas, ke tiu kapitano mortigas neniun, sed se li scius, ke mi konas liajn kartojn, eble li esceptus min. Ĉar antaŭ ol esti kaptita, mi travagis la ĉirkaŭaĵon sen miaj akompanantoj dum nia lasta ripozo. Mi parolis kun kelkaj amikemaj tribestroj, kaj mi observis la fervojkonstruon per binoklo de sur la monto Magro… Kiam mi falis en kaptitecon, ili pensis, ke mi vidis nenion. — Li ŝovis sian manon en sian internan poŝon kaj elprenis koverton, sigelitan per sebo. — Jen estas mia raporto. En ĝi troviĝas nova Panamo-skandalo! Mi fermis en la koverton eksterordinare gravan kompromiton de Francujo. Sed mi ne kredas, ke mi iam povas forsendi ĝin de tie ĉi.
— Se iu transdonus ĝin al kompetentulo en la plej proksima fortikaĵo, ĉu tio konvenus al la celo? — demandis Alfonso la Neniulo.
— Ne! Tiu letero estas enmanigebla persone nur al tute konfidencaj homoj, kiel ekzemple la koloniafera ministro, la ĉefstabestro, la registara komisaro de Surenne aŭ iu similulo. Prepariĝas ĉi tie nova skandalo, simila al tiu de Stavisky-afero, kies eksplodon ni devas malhelpi…
— Ĉu… la leteron oni devas porti en Marokon?
— Jes. Kaj sen ĉiu helpo, kiel fuĝanto. Ke ili tute ne suspektu la veron. Ĉar se ili ekkonjektos, ke iu malkovris ilin, tiam ĉio estis vana. Nur helpas tio, se oni surprizatakos ilin kaj subpremos la tutan aferon ĉi tie en la ĝangalo… — Li pugnigis siajn grandjn, ostajn manojn…
— Kial ĝi ne estas transdonebla fare de iu, kiu eble liberiĝos de tie ĉi, al la oficiro de la plej proksima fortikaĵo?
— Ĉar ĝi trapasus cent manojn. Kaj en multaj afrikaj fortikaĵoj servas malfortkarakteraj, falintaj oficiroj, transpostenigitaj pro puno… Kaj… Nu… laŭ mi ankaŭ ĉe la kapo troviĝas kunkulpuloj… La trompo estas tiel grandioza, ili disponas pri tiel multe da mono… Mi konas dudek tiajn homojn en la respubliko, en kies manojn mi trankvilanime dunus tiun ĉi raporton.
— Domaĝe… — rimarkis Alfonso la Neniulo, — ke nur dudek tiaj homoj vivas en la respubliko, en kies manojn via ekscelenco donus la leteron.
— Kial?!
— Ĉar mi opinias, ke mi ne estas inter tiuj dudek, kaj nek tiuj du homoj, kun kiuj Dio punis min, kiuj konstante pendas en mia kolo.
— Kiel vi komprenas tion?
— Ĉar ni volonte provus porti la leteron en Marokon. Ĉu ne, knaboj?
— Kial ne? — diris la dikulo levinte sian ŝultron, kaj lia plata, ruĝa nazo malestime ektremetis.
— Estas tute egale por ni kien iri — mi rimarkis sprite.
— Jen vidu… — diris la generalo. — Se ne sukcesos, kion vi planis, aŭ survoje oni kaptos vin, kaj la publiko ekscios tiun aferon ĝuste el mia raporto, ĝi estus granda plago al mi.
— Fraŭlino Duron — respondis Alfonso la Neniulo — estis tiel kara, ke ŝi komparis nin kun la Tri Korpogardistoj.
— Unuavice min — mi rimarkis modeste.
— Kiuj estis la Tri Korpogardistoj? — demandis Potrien. — Mi konas ĉiujn malnovajn soldatojn en la kolonio.
Kompatinda Potrien. Kion scias pri la literaturo tiel maljuna serĝento? Li eĉ tion ne aŭdis, ke la Tri Korpogardistoj rolis malnova historio! Pasis pli ol dudek jaroj, ke ĝi okazis.
— La Tri Korpogardistoj — diris Alfonso la Neniulo — kunportis diamanton de princo Buckingham. Ili riskis sian vivon, nedirante al la persekutantoj, kio estas la celo de ilia misio.
— Ni do jam faris tiaĵon — mansvingis Hopkins. — Ni kunportis diamanton, eĉ poŝhorloĝojn riskante nian vivon, nedirante al la persekutantoj, kio estas la celo de nia misio. Mi rimarkas, oni tamen konjektis tion…
…Tagiĝis. Senmova peco de la griza ĉielo enrigardis tra la ŝiriĝinta moskitoreto de la fenestrokadro kun ĝia senlime enigma indiferenteco.
Ĉiuspecaj etaj moviĝoj… En la angulo de la ĉambro, sur la pajlotegmento… Kaj nia vestaĵo estas tute tramalsekiĝinta… Kvankam estis varmega nokto, eĉ unu guto da pluvo ne falis. Sed en la aero naĝas la humida varmego de la ŝimo kaj eniĝas en la tolaĵon…
Peza ĝemo estas ĉi tie ĉiu tria-kvara enspiro, sed la nevidebla ŝtono neniel volas deruliĝi de sur la brustokesto. La generalo klinas sian kapon inter siajn manojn. Liaj enkaviĝintaj tempioj havas la koloron de elefant-kojnodento. Ĝi estas la nuanco de la morto. Li viŝas sian humidan frunton kaj ĝemas.
— Ĉu vi pensas, ke ni povas liberiĝi de tie ĉi?
— Infanludo. Troviĝas tiom da uzeblaj lignotauloj ĉi tie, ke ni fari floson. Vidalvide al la fortikaĵo, sur la transa bordo de Kongo estas nenio, nur la ĝangalo. Ni povos atingi ĝin, se ni elpremos la malantaŭan muron de la kabano, ni devas konduti iom aplombe nur rilate la krokodilojn, poste ni iros al nordo, laŭ la rivero.
— Interese… ke tio ne venis en mian kapon! Floso…! Nu jes!
— La sanstato de sinjoro generalo ne estas tia, ke vi ekiru por fari tiel longan vojon. Ni lasos ankaŭ Potrien-on ĉi tie kun via ekscelenco, por ke vi ne restu sola.
— Eble iu el vi restu ĉi tie, he! Tamen mi povas gvidi trupon pli bone!
— Vidu, sinjoro serĝento — diris Hopkins milde. — Post iom da aĝo…
— Atentu min, mi vangofrapos vin, fripono — alkriis lin la oldulo kolere.
— Temas pri tio, mon chef — diris la generalo, — ke tiuj tri homoj kunatenas. Ili komprenas unu la alian bone.
— Mi scias tion — kapjesis la serĝento malgaje. Vere li povis sperti, ke ni komprenas unu la alian.
La generalo ankoraŭ hezitis.
— Ĉu vi vere entreprenas porti la raporton en Marokon, al la registara komisaro de Surrene?
— Via ekscelenco donos ordonon, kaj ni plenumos ĝin, aŭ ni mortos — mi diris. — Kvankam kelkaj niaj agadoj eble konsekvencis juĝejan procedon iafoje, sed ni taŭgis kiel soldatoj.
— Ankaŭ mi samopinias… — diris la generalo. — Kaj nun… ni ripozu…
Bedaŭrinde la plimulto de la lignoj jam estis putrintaj. Sed troviĝis tie kaj ĉi tie kelkaj lignotabuloj, kiujn la tempo ne ronĝis. Ni destreĉis tiujn.
Jam frumatene la suno brulige brilis, kaj la muroj de la kabano eligis el si la vaporon de la nokte sorbita humido tiel, ke ni spasme tusadis pro la stranga odoro de la diseriĝantaj arbotrunkoj. Sed ni kolektis la elektitajn lignotabulojn en la najbara ĉambro. Nur tiam ni kuŝiĝis post la laciga nokto sur la plankon. Nia korpo, ĝissange pikita fariĝis sensenta kontraŭ la svarmantaj insektoj, nur la ŝvelinta vundo de arane-piko bruldoloris longe, inflame, blue. Tamen ni dormis, ŝvitante, per prema, malbona dromo, kaj ni vekiĝis je tio, ke la Turka Sultano piedbatas nin.
— He! Kanajloj! — li kriegis.
Kelkaj soldatoj staris ĉirkaŭ li, apude Yvonne, iom timiĝinte, kaj malpli proksime Levin, tute vangofrapita. Kio povis okazi al la maljunulo? Oni draste batis lin, tio certas.
— La knabino restos ĉi tie kun sia patro! Kaj tiu ulaĉo kun vi.
Li piedbatis Hopkins-on pro la ŝajno. Sed Hopkins ĵetis tablon al li tiel pro la ŝajno, ke la Turka Sultano trarompis la pordon kaj falis antaŭ la kabanon.
Ŝtipulo, kiel eble li povis, helpis al la Turko gardi la ŝajnon iamaniere.
La soldatoj staris kvarope tie kun armiloj, sed antaŭ ol ili povintus fari ion, Potrier direktis sian pistolon al ili.
— Kiu ne forportos sin tuj, mi mortpafos lin. En avant!
Lia vizaĝo estis ruĝa, kaj lia minca liphararo disstaris atakeme, kiel du alfiksitaj stiletoj. La maljuna Potrien, malgraŭ liaj ĉiuj muŝoj en la kapo, estis brava viro, tio videbliĝis.
— Nur elvenu — kriegis la Turka Sultano al la soldatoj. — Ni raportos ĉion al la kapitano. Mi scivolas, kiu kuraĝas pafi?! Restu ekstere! Mi eniros sola!
— Se vi venos sola, okazos nenia problemo, sed lasu la soldatojn ekstere, kaj parolu dece — kriis Potrien — ĉar mi mortpafos vin.
— Ne alpafu lin! — flustris Hopkins rapide, kaj li palpadis sian piedbatitan kruron… — Tiu homo estas mia amiko, diablo forportu lin.
La Turko enpaŝis. Nun ni estis inter ni, la soldatoj staris ekstere. Iomete sangis lia vizaĝo kaj lia frunto.
Ĝi estas la vera ŝajno… — li diris triumfe.
— Ili jam fidas min tiel kaj kredas tion, ke mi estas la plej fia rabisto.
— Ĉu vi devis pruvi ĝin? Ĉu ne estis sufiĉe rigardi sur vin? — demandis Alfonso la Neniulo nekredeme. Poste ni prezentis la Turkan Sultanon al la generalo. — sinjoro Boulanger, la Turka Sultano, nia suspektinda amiko.
La generalo, kiu staris ĝis nun apud sia filino, brakumis la timiĝintan Yvonne-on per sia iu brako kaj paŝis antaŭ la Turkan Sultanon.
— Ĉu vi… ne estas ilia homo?
— Jam ne… Mi konfesas, ke mi venis en Igori-on por ekspluati tiun negocon kiom eblas. Sed nun jam mi vidas, bedaŭrinde, mi devas batali ĉe la honesta flanko, kio malofte estas profitodona.
— Kial oni sendis vin kaj Levin-on? — demandis Alfonso la Neniulo de Yvonne.
— Mi petas vin — komencis Levin plendinde, kaj li laŭte blovis sian angulecan, kornosimilan nazon, — oni ne bone kuiras ĉi tie. Mi alĵetis nekvalifikeblajn terponojn al la kapo de la kuiristo, mi sentas tiel, ke plenrajte.
— Transiru al la temo, homo!
— La kuiristo ne eltenis la insulton. Pro venĝo li subaŭskultis mian paroladon kun fraŭlino Duron.
La Turko daŭrigis:
— Mi boris truon en la planko de mia ĉambro por subaŭskulti, tiu aperturo estas en la plafono de la antaŭĉambro de la kapitano. Hodiaŭ la kuiristo atendas tie kaj rakontas al iu amiko, ke tiu fia Levin komplicas kun la knabino kaj kun la tri spionoj, kiuj estis senditaj sur la insulon. Sed li nun denuncos lin. Unuavice mi kuregis al Levin. Okazis malagrablaĵo al la kompatindulo. Li ricevis drastan baton.
— De kiu?
— De mi. Se jam estas problemo, almenaŭ fortigu mia pozicio, ĉar ni povas venki nur per fidoveko. Se mi ne farintus tion, ĉio evidentiĝus laŭ la raporto de la kuiristo, kaj eble ankaŭ mi estintus suspektata.
— Malgraŭ tio vi estas suspektinda — diris Potrien sincere.
— Kion vi volas? — demandis la Turko ofendite. Vi ne estas suspektindaj, sed vi ĉiuj sidas ĉi tie, senpove.
— Mi akceptas ĉion ĉi, sed ni povas pruvi nenion kontraŭ li — diris Alfonso la Neniulo. — Tamen, kiel ajn estas, ni devas fidi lin. Gravan raporton, la leteron de la generalo ni kunportos. Se vi estas fripono, ĉio estas vana…
— Mi fajfas pri vi! Mi ĉiam iris sur mia propra vojo, ankaŭ nun mi faros tiel, kaj fine mi alportos la leteron tien…
— Atentu min, Turko! Nun mi metas nian kolon en vian manon, ĉar mi fidas vin. Elpreminte la malantaŭan muron de la kabano, ni fuĝos per floso. Mi pensas Levin, mi povas kalkuli vin.
— Sinjoroj, mi iros kun vi, se bezonatas, ankaŭ en la inferon. Kion oni donas ĉi tie, tio estas nemanĝebla. Oni kuiris en Manson nur malbonajn manĝaĵojn. Mi ankoraŭ eltenis tion. Sed ĉi tie oni kuiras bonajn manĝaĵojn malbone, kaj mi devas morti pro tio. Hieraŭ mi ricevis kvardek kvin dekagraman vienan eskalopon…
— Sufiĉas!
— Sufiĉas, sed ĝi estis malbona, ĉar oni havis mucidan sekbulkerojn.
La Turka Sultano piedbatis Levin-on, nun ne pro la ŝajno.
— Ni iros al la riverbordo — daŭrigis Alfonso la Neniulo, — kaj kie la supra parto de Kongo atingas la ĝangalon, tie ni trapenetros al Saharo.
— Hm… tio ne estas malbona plano.
— Provu akiri armilojn, kompason kaj rezerv-nutraĵojn. Ĉu ĝi estos malfacila?
— Tute ne. Oni zorgas pri nenio ĉi tie. Mi elpensos ion.
— Ĉu ankaŭ vi venos?
— Mi iras sur mia propra vojo, vi scias tion bone.
— Mi konfidas al vi ankaŭ mian filinon — diris la generalo. — La unuan fojon mi trompiĝus en la kono pri homoj, se ŝi estus en malbonaj manoj ĉe vi.
— Dum mi vivas, via ekscelenco — respondis Alfonso la Neniulo kun nekutima entuziasmo — eĉ unu malrespekta vorto ne povas trafi fraŭlinon Duron.
— Ĉu mi?! Eble ankaŭ el la tombo mi elvenus por defendi ŝin — mi diris kun rezoluto de bonega verkisto.
— Eble ni lasu la sonfilmojn pli poste — interrompis Hopkins kun sia kruda maniero. — Nun temas pri tio, ke ni ekvojos morgaŭ nokte.
— Tre bone — jesis la Turko, — alvenos transporto de materialoj por la fervojkonstruo, kaj tiam estos ĝenerala kaoso, oni ne zorgos pri vi. Ĝis revido! — kaj li ekiris.
— Atendu — mi diris, — la fido…
Kaj mi vangofrapis lin tiel, ke ŝirinte la pordon kun si, li flugis inter la atendantajn soldatojn kun granda bruo.
Kvankam koste de oferoj, ni gardis la ŝajnon. Kaj nia farto iom pliboniĝis nun, ke ni povis sisteme bati la Turkan Sultanon.
Posttagmeze ni faris la floson, ligante la lignotabulojn unu al la alia kaj fortikiginte ĝin per rustaj najloj, eltiritaj de ĉie. Ĝi estis flosetaĉo, sed atingi la transan bordon signifis navigi nur kelkajn metrojn. Eble ĝis tie la drivo kaj la elstarantaj rokoj de la rivero ne disrompos ĝin?
— Kion vi faros, se via Turka Sultano ne portos nutraĵon kaj precipe mapon?
— Ni ekiros kiel ajn! — diris Alfonso la Neniulo kaj rigardis sur la knabinon kun brilanta okuloj.
— Ĉu eble li pensas, ke li povas forlogi Yvonne-on de mi?
— Mi desegnos mapon por vi — diris la generalo. — Mi konas la regionon sufiĉe bone — kaj li ridetis. — Vi devas provi fari ĉion propraforte, ĉar se vi ne scius, mi estas. Kristoforo Monte.
Ĉu nek la nomo Duran estas vera, sed la nomo Kristoforo Monte jes, kaj Duran estas nur ia nobelula rango, kiel la titolo Vicomte? Mi ne interesiĝis, ĉar se oni estas klera, pli utilas forkaŝi sian nescion. La floso pretiĝis vespere.
Ni nur jam fortikigis ĝin tie kaj ĉi tie. Yvonne paroladis kun Alfonso la Neniulo kaj ridetis. Mi sentis tiel, ke ŝi interesiĝas pri mi. Mi klopodis rigardi al ŝi kun iom nuba, malgaja, interesa mieno, sed tiu bruta Hopkins la Ŝtipulo, kiu martelis la floson apud mi, li batis hazarde sur mian dikfingron tiel forte, ke mi ekkriegis.
— Idioto! Ĉu vi disbatas la manon de verkisto?!
— Tiam ne gapaĉu, kiel ia melankolia kamelo — diras tiu vulgarulo. Kial diskuti kun tiulo? Nun li kolektas la cigarstumpojn de la generalo en la binoklujon, kaj li uzas ĝin kiel maĉtabakon. Kian klerecon havas tiu, kiu scias nek tion, ke ĝentlemano ne levas cigarstumpon, se tamen, tiam li ne maĉas, sed fumas ĝin?! Cetere li estas freneziĝinta pri tiu binoklujo. Li poluras, grasumas ĝin dum la tuta tago, kvazaŭ li preparus sin al paradmarŝo. Li ne lasas iri Levin-on en sian proksimon, de kiam tiu deklaris, ke li povas fari sufiĉe bonan raguon el ledvaro en okazo de bezono.
Cetere ripetiĝas la malnovaj problemoj ĉe Levin.
— Kiu vi estas? — demandis la generalo, kiam li sidis inter nin.
— Sinjoro generalo — li raportas kun vireca forkaŝo de la tragika fakto, — mi estas Levin… Persone!!!
— Hm… Jes?… — La delikatmaniera generalo estis embarasita. — Kvazaŭ mi jam estus aŭdinta tion… Sed mi ne memoras…
— Mi ĝojas, ke vi serĉas pri mi, sinjoro generalo — li diras kun rideto de primokita martiro.
Lia ekscelenco rigardis sur nin konfuzite. Li vere hontis, ke li ne konas Levin-on.
— Kiel mi diru… io ŝajnas al mi, tamen… se vi dirus.
— Nu, sinjoroj! — li turnis sin al ni kun tromemfida, triumfa rideto. — Diru al lia ekscelenco, kiu do estas Levin?!
Ni ĉiuj estis ege embarasitaj. Fine la serĝento salte leviĝis blasfemante, kaj kolere alkriis Levin-on.
— Diru fine jam, kiu vi estas?! Sciu, ke neniu konjektas tion!
— Via mokado ne ofendas min. Mi alkutimiĝis al la envio — li respondis kun malestima rido kaj fingre retroglatigis siajn blankajn buklojn.
Poste li alparolis neniun. Li sidis orgojle en malproksima angulo, kun deturnita kapo kaj silentis.
Ŝajnis, ke ni neniam ekscios, kiu estis tiu eminenta homo.
Ni devis ekripozi, ĉar la flamo de la sebo-meĉo altiris la plimulton de la insektaro de la rivero, kaj la sango fluis el ni ĉiuj. La generelo kaj lia filino longe flustradis en la najbara ĉambro.
Mi ne povis dormi. Mi jam iom alkutimiĝis al la insektaĉoj, sed mi konstante vidis la vizaĝon de Yvonne antaŭ mi en la mallumo.
Kiel ŝi skribis en sia du letero?
”…Ĉu tiu fama verkisto trovus min inda al si?… Kiel interesa homo li povas esti…”
Ankaŭ Alfonso la Neniulo multe turniĝadas.
— Kio estas al vi? — mi demandas flustrante.
— Nenio…
— Diru… Ĉu vi parolis pri mi?
— Kiu?
— Yvonne.
— Nu… Ŝi parolis.
— Kion ŝi diris?
— Ke… vi estas afabla knabo.
— Kaj poste?
— Kion poste? Ŝi diris, ke vi estas afabla kaj aminda! Sed lasu min dormi, ĉar mi ĵetos ion al vi.
Nur furiozu, bona knabo. Mi scias, de kie blovas la vento… Ŝi amas min!
Ĉu estas mirinde?
Matene li pretigis la mapon. Ĝi estis bonega laboro. La generalo laboris la tutan nokton apud la sebo-meĉo malgraŭ la atako de la insektoj.
– Ĉi tie vi facile povas trairi tra Kongo, kion la sageto montras, de kie nur mallonga ĝangala vojo dividas la oazon Nemas-Rumba, situanta ĉe la suda esktremaĵo de Saharo.
— Bonege — miregis Alfonso la Neniulo. Vi estas vera Kristoforo Monte.
— Kiu li estas, ke vi konstante mencias lin? — demandis Hopkins la Ŝtipulo, tiu malklerulo. Mi hontis, ke mi havas tian amikon.
— Kristoforo Monte estis malliberigita en la fortikaĵo If — klarigis Yvonne.
— Kiu garnizono ĝi estas? — demandis Potrien.
— Iam ĝi troviĝis proksime al Marseljo. Kristoforo Monte estis malliberigitaj tie kaj maljuna abato, kiu faris ĉiuspecajn aĵojn en sia ĉelo. Li skribis sur sian litotukon kaj faris ĉizilon el la piedo de sia lito…
— Tiaĵo ne povas okazi en la malliberejo Sing-Sing — mi interrompis, — ni devis domaĝi la ekpaĵon.
— Tio okazis longe — diris Yvonne.
— Jes — kapbalancis Hopkins, — la nova direktoro nun faris ordon.
— Kaj kio okazis al la bagnanoj? — interesiĝis Ŝtipulo.
Kiam abato Farria mortis, Kristroforo Monte kuŝis sur la lokon de la mortinto, kaj oni ĵetis lin, ensakigitan en la maron anstataŭ la kadavro. Tie li fendis la tolon kaj fuĝis.
…Li certe estis la patro de la generalo, la maljuna Monte-Duron. Tial diras lia filino, ke „Vi estas Kristoforo Monte”.
— Kaj nun — diris Alfonso la Neniulo — ni denove ludos la malnovan historion ĉi tie apud Kongo. Ankaŭ la sinjoro generalo povos diris, kiam li liberiĝos, kiel li revenis el la mortotuko same, kiel Kristoforo Monte. Kaj li punos!
— Ĉu Alfronso la Neniulo freneziĝis? Ĉu li volas ludis tiun „historion?” Kaj la generalo samtiel revenos el la mortotuko… Ĉu li ne volas enkudri la generalon en mortotukon aŭ en sakon? Se ni ĵetos lin en Kongon, la krokodiloj manĝos la maljunulon.
Idiotaĵo! Mi ŝatintus demandi pri la mortinta, maljuna Monte-Duron, sed mi pensis, ke la generalo ne ĝojas, ke lia patro sidas en malliberejo, kial interesiĝi pri li? Ĉu ne…?
Sed tiu afero rilate la sakon ne lasis min trankvila. Mi vidis ankaŭ sur Ŝtipulo, ke io nervozigas lin. Li venis al mi.
— Ĉu vi opinias bona ideo, ĵeti tiun maljunan sinjoron en la akvon? — li demandis mallaŭte.
— Ĝi estas idiota ideo de Alfonso la Neniulo. Mi ne komprenas, kial li ŝanĝis la originalan planon, anstataŭ suriri la floson, kaj lasi la generalon kune kun Potrien ĉi tie!
— Ankaŭ mi samopinias. Ĵeti maljunan sinjoron en la riveron… Kaj kien li naĝu en Kongo?
— Tute ne parolante pri la krokodiloj.
— Mi pensas — diris Levin, kiu sidis apud ni, — mi komprenas, kion ili planas. La generalo certe estas grave malsana, kaj ili ne volas, ke li suferu, ili do persvados lin pri tiu idiotaĵo. Ili nun indulgeme helpos lin en sako transmonden.
Ĝi ŝajnis sufiĉe evidenta.
— Diable… — grumblas Potrien ĉe la fenestro. — Kion li serĉis ĉi tie?…
Ankaŭ ni elrigardis al la dezerta regiono… Boato malproksimiĝis de la insulo, kvazaŭ la magra kaporalo sidus en ĝi.
— Se li subaŭskultis, ni estas perdiĝintaj — diris Alfonso la Neniulo.
— Mi opinias, ke li ĵus portis nur la manĝaĵon — rimarkas la generalo.
Vere la granda pakumaĵo sur la sojlo. Tiam ni trankviliĝis.
— Jen estas la tempo prepariĝi al la ekiro — diris Potrien.
Ni rapide faris la restintan laboron.
Iom post iom vesperiĝis. Alvenis la tempo elpremi la malantaŭan muron de la kabano, ĉar ni povis surakvigi la floson nur tie. Alfonso la Neniulo streĉinte sian forton komencis premi ĝin. Sed ĝi ankoraŭ nek loziĝis, kiam la pordo subite malfermiĝis, kaj enpenetris ĉirkaŭ kvardek homoj, gvidate de la unuokululo, ĵetantaj sin sur nin. Tute ne devas diri, ke ni kuraĝe defendis nin. Iu batis Potrien-on je la kapo per lato… Hopkin falĉis ok homojn per du aliaj, kaj li batis la atakantojn per ĉiuj objektoj, kiuj estis ĉemane. Mi kaptis nur iun benkon, sed Alfonso la Neniulo portis la tutan malantaŭan muron de la kabano… Vane! Ili estis multaj, kaj venis ĉiam pli multe da homoj. Yvone ŝrikante baraktis inter la brakoj de la unuokulolo… Post kelk-minuta lukto ŝi kuŝi sur la planko senpova. Ili ŝnurligis eĉ la knabinon.
Tiam enpaŝis la kapitano, la unuokululo, la ĉefinĝeniero, la malalta magrulo kaj…
Kaj la Turka Sultano!
— Nu, friponoj — diras la Turko, — mi helpos al vi fuĝi, kiel mi promesis tion! Fine nun mi aranĝos la konton kun vi! Sinjoro kapitano! En la poŝo de la generalo estas sigelita letero, kiun ili volis kontrabandi de tie ĉi.
Li mem eltiris la koverton el la poŝo de la generalo kaj transdonis ĝin al la kapitano!
…Ho, sinjoroj, kiel volonte mi mortus, se nur ankoraŭfoje estus la maldika kolo kaj la grandega gorĝa pomo de la Turka Sultano inter miaj manoj.
— Kaj nun mortpafu ilin, kiel hundojn! — kriis la unuokululo.
— Mi decidas! Ĉu vi komprenas? — diris la kapitano trankvile kaj okulmezuris lin tre rigore.
La unuokululo eksilentis. Ŝajnas, ke la afabla kapitano povis bazigi sian aŭtoritaton.
— Hieraŭ mi denove superruzis ilin — ridegis la Turko. Mi ĉiam trompas ilin, ke mi estas kun ili, kaj mi spionadas nur pro ŝajno… Tiam ili rakontis al mi pri la fuĝo kaj la letrero!
Mi preskaŭ eksplodis pro la kolero!
— Unue mi volas legi la leteron — diris la kapitano nervoze.
Li ŝirmalfermis la sigelitan koverton kaj haste tralegis la leteron. Poste li malestime ridetis.
– Ĉu vi pensas, sinjoro generalo, ke ĝi povintus noci min? Mi opiniis vin pli danĝera. Eĉ se vi sukcesus sendi tiun ĉi leteron tien, kien vi deziris, nek tiam vi atingus celon. Ni devus malaperigis nur vin kaj kelkajn suspektajn spurojn. Ne. Mi ne mortpafigos vin ĉiujn pro tio. Ĉi tie ne ekzistas ekzekuto. Sufiĉos neniigi tiun floson, ĉar dek aliaj uzeblaj lignotabuloj ne troviĝas en tiu ĉi kabano.
…Kvar soldatoj forportis kaj ĵetis la floson en Kongon antaŭ niaj okuloj. Tiel difinitive fermiĝis la vojo antaŭ ni forlasi Igori-on!
Kaj ĝuste la Turka Sultano frapfermis la pordon malantaŭ ni. Ho, donu Dio mia, ke mi povu ludadi per lia gorĝo unu minuton. Poste mi mortus volonte.
— Ni iru — diris la unuokululo al la kapitano. — Vi scias, ke oni atendas nin per la konstumaterialo.
— Mi gardos ilin — diris la Turka Sultano. — Sinjoro kapitano, nun jam temas pri mia vivo, ĉar se iu liberiĝos el la tri homoj por momento, li tuj mortigos min… Tiu ĉi atakis min hieraŭ! Nun mi kvitigos la konton kun li!
Li piedbatis min tiel forte, ke ĝi eĥis.
La kapitano retiris lin:
— Mi ne ŝatas, se iu estas kruela! Vi restos kun ili, Boulanger. Kiam oni finos la elkargadon, mi sendos armitajn gardistojn ĉi tien, kaj ekde nun ili ne restos solaj eĉ por momento.
— Ili rompos nian kolon, vi vidos! — grumblis la unuolululo.
— Vi vidas fantomojn.
La Turko elprenis sian pistolon.
— Mi atendos ĉi tie kun pafreta armilo. Ĉar ili estas danĝeraj ankaŭ ŝnurligite.
La kapitano kaj la unuokululo forrapidis kun la soldatoj kaj sidis en boaton. Ni povis vidi ilin tra la malfermita pordo.
— Nu, kiel vi fartas? — turnis sin la Turko al ni cinike.
Mi baraktis pro mia senpoveco tiel, ke la ŝnuro tranĉis en mian karnon.
— Disinjoro! Nur por momento mi povus deŝiri tiun ĉifonon.
Li mire rigardis sur min.
— Kial vi ne diris tion? — li demandis, poste formetinte sian pistolon, li venis al mi kaj tranĉis la ŝnuron…
Ĉu vi komprenas?
Mi salte leviĝis kaj staris tie… Antaŭ li!
— Nun… nun… — mi spiregis.
— Nun fermu la pordon, ĉar oni eble ekvidas nin en la ĉambro el la direkto de la rivero.
Poste li tranĉis la ŝnurojn unu post la alia. Fine tiujn de Hopkins… kaj Alfonso la Neniulo!
Ni triope staris senpere apud li, ke li ne povis eĉ moviĝi. Potrien elprenis sian revolveron kun tremanta mano.
— Mi pensas — flustris Alfonso la Neniulo kun tute stranga mieno, — nun vi ne havos tempon por klarigi tion.
— Kial vi havas tiel grandan buŝon? — li kriis krude — Ĉu vi pensas, ke mi timas vian trion? — kaj li elprenis kuirejan tranĉilon en sia poŝo. — Nu, venu! Damne!
— Vi, malpura fiulo! — diris Hopkins kaj ekiris.
— Nu, venu!
La generalo kaj lia filino intervenis. Alfonso la Neniulo ekfumis cigaredon kaj rigardis lin suspekteme el sia okulangulo.
— Trankvilon! — diris la generalo.
— Ili nur venu! Ni vidu!.. Ili ĉiam estas fortaj…
Ŝtipulo forte piedbatis al lia direkto, sed du homoj retenis lin, la generalo kaj Levin.
— Parolu do! — diris Alfonso la Neniulo.
— Sed tiu malpura fiulo ne parolu! — stertoris la dikulo baraktente — ĉar li klarigos ĉion, kaj ni denove prokrastos la mortbaton…! Lasu min libera!
— Nu lasu lin!.. Damne! Mi montros, kiu estas la malpura fiulo!
— Trankviliĝu! — Potrien provis perforte reteni min.
Estis plena kaoso.
— Silentu! — diris Alfonso la Neniulo. Ekestis paŭzo. La hispano diris al la Turko preskaŭ afable, flustrante:
— Parolu…
— Per la sep sakramentoj! Neniu diru al mi, ke mi estas malpura fiulo! La policistoj ankoraŭ ne portis min sub la duŝon!
— Restu silentaj! — diris Alfonso la Neniulo. Subita ekmovo… Eĉ la plej rapida rigardo ne povis sekvi lin… unu krio, kaj la tranĉilo de la Turka Sultano estis ĉe li.
— Parolu, sed rapide… tre rapide…
— Kion mi diru, nu?! Hieraŭ vespere oni sendis la kaporalon per boato ĉi tien por subaŭskulti nokte. Mi aŭdis tion tra la truo, kiun mi boris en la planko de mia ĉambro. Mi certis, ke vi parolos pri la fuĝo… Se ankaŭ mi estos suspektinda, tiam ĉio finiĝos. Mi kuregis al Kvastiĉ por paroli kun li. Poste… mi iris al la kapitano. Mi devis antaŭi Fadenon, ĉar eble li subaŭskultos ion ankaŭ pri mi. Mi diris al la kapitano, ke vi parolis kun mi, kaj ŝajne mi konsentis komplici kun vi. Mi rakontis al li la fuĝon, la floson… Kion vi volas de mi?
Alfonso la Neniulo staris antaŭ li. Trankvile. Li ŝovis sian vizaĝon senpere al tiu de la Turko. Li diris preskaŭ artikigite:
– Ĉu… la letero… Kial vi transdonis la leteron de sinjoro generalo?
– Ĉu vi pensas pri ĉi tiu?
Li metis sian manon en la poŝon kaj elprenis la leteron, kun kvin nerompitaj sigeloj, nefermitan!