K V A R A Ĉ A P I T R O


1

…Alfonso la Neniu ne pravis. Tamen estas pli bone nenifari en la enua fortikaĵo, ol marŝi en la dezerto dum la tuta tago.

En la ladbotelo kun litro da malfreŝa akvo. Kies duonon ni devas verŝi en la kaserolegon vespere, ĉetere ni ne havas supon.

Varmo: kvindek-kvindek kvin celsiusgradoj.

La dezerta pulo boras sin sub niajn ungojn, ke la fingroj inflamas kaj pusas.

Polvo, ŝvito iritas la haŭton, dum ĝi estas ruĝa, kio jukas kaj brulumas…

Ni iris unu apud la alia tiel: du soldatoj kaj unu civilulo.

Ĉar Ŝtipulo ankoraŭ nun estas nur honora legiano, kiu laŭdire nomiĝas Thorze, kaj li havas nenio farendan en la dezerto. Sed kiam li trud-insistas tiun temon, li ĉiam havas malagrablaĵon pro tio.

Kaj ankaŭ nia patro Potrien venas kun ni al Igori! Li gvidas la transporton. Estas fatale, kiaj aferoj okazas al la kompatindulo, de kiam malaperis la malgranda monsako de sur la tablo kun la soldoj.

Nekompreneble.

Se li ne estus senmakula, malnova soldato, oni starigus lin antaŭ la militan tribunalon. Tiel la kompatindulo estas nur transpostenigita al Igori.

Li iras avane, kaj preterirante la vicon, li strange rigardas sur nin, kvazaŭ li kolerus pro io. Krom la kvin kilograma pakaĵo ni tute bone ekipis nin. Selim, la naŭdek jara kafkuiristo, portis ĉion post nin en la dezerton, kie jam ne estas kontrolo.

Pro tio li ricevis tutan sakon da moneroj de ni, li do faris ĝin volonte.

Ni jam marŝis du tagojn en la dezerto. La varmo estas infera. Kompreneble ni parolas pri la afero de la kompatinda Francis Barré.

— Diablo forportu la Turkan Sultanon — kriis Hopkins, kaj li ŝvitie tiel, kvazaŭ li estus el graso. — Ke ĉesis skribi, la fiulo!

— Kaj li forprenis de la knabino la kopion de la letero de Francis Barré.

Alfonso la Neniulo kuntiris siajn brovojn, kiam Hopkins menciis nian suspektindan amikon.

— Tiu Turka Sultano iam havos malagrablaĵon pro liaj privataj vojoj — li diris enpensiĝante.

— Li ĉiam estas suspektinda!

— Sed li ĉiam klarigas tion!

Ĝi estas stranga afero rilate la Turkon. Li faras ĉion sola laŭ lia ruza, kaŝema maniero, kaj li konstante estas suspektinda, sed fine, antaŭ ol mortbati lin, li klarigas sin, kaj evidentiĝas, ke ni devas esti dankemaj al li.

— Unuavice mi ĉirkaŭrigardos tie — diris Alfonso la Neniulo, — poste mi skribos al la knabino.

— Mi skribos — mi kriis.

— Prave — diras Hopkins, — li estas la verkisto.

Kaj li kraĉis.

Vespere nia taĉmento ekbivakis, kaj post la vespermanĝo ni ekripozis. Ekscito de stranga antaŭsento streĉiĝis en ni.

Ni konkjektis, ke strangaj eventoj rapidas al ni. Malnovaj aventuristoj eksentas tiaĵon.

Ĉirkaŭ noktomeze ni vekiĝis pro granda bruo. Kelkaj soldatoj volis enterigi Levin-on. Li diradis receptojn en sia sonĝo, kaj li tute ekscitis la malsatiĝintajn homoj per tio.

— Sed sinjoroj… — li balbutaĉis, kiam li jam estis premita en la polvon — mi sonĝis pri sep plada fiŝ-vespermanĝo. Ĝi povas okazi al kiu ajn.

— Ĉi tie ne sonĝu pri bonaj manĝaĵoj, per la sep sakramentoj!

— Sonĝu pri tio, ke estas bone, se ni almenaŭ havas ion manĝi!

Ili estus draste batintaj lin, se Alfonso la Nemiulo ne intervenas. Li kaptis trankvile la brakon de la plej atakema homo, tiu falis sur la genuojn kaj laŭte ekkriis pro doloro. Du aliaj malliberuloj volis flankenpuŝi la hispanon, kaj komenciĝis interbatado. Hopkins kaj mi tuj estis tie. Pasis proksimume dudek minutoj, kiam ni triope draste draŝis la tutan transporton.

Fine venis tien la soldatoj kaj ankaŭ Potrien.

— Kio okazis?

— Kredu min, oni volis enterigi min… — lamentis Levin. — Tiaĵo, mi pensas, nek en la legio estas en ordo.

— Kiuj interbatadis? — li demandis kun ekbrilaj okuloj, ĉar li sciis bone, ke tiaĵo ne okazas sen ni.

— Tiuj tri sinjoroj defendis min.

— Ĉu sinjoroj? — li demandis ironie. — Ĉu la eskorto konsistas ne el friponoj, sed el sinjoroj? Mi reduktos la akvoporcion de tiuj tri sinjoroj je la duono por la morgaŭa tago.

…Tiun Potrieron persekutas la fato. Iu ŝtelis lian ladbotelon. Kruela puno estas tio en la dezerto, dum marŝado. Kvankam ni jam ekiris je la kvina horo aŭrore.

En Saharo, inter malliberuloj, povas okazi eĉ tia friponaĵo. Kompreneble ne estas eblo, nek en la kazo de la serĝento, ke li ricevu alian porcion el la zorgeme porciigita akvo. Sed tiu Potrien estas ĉarpentita ne el tia ligno, ke li pensu tiaĵon.

Li marŝis ĝis vespero sen akvo.

En Saharo!

Ne unu junulo mortus. Sed li iras rektadorse, kiel arbo, kun iom kongeste ruliĝantaj okuloj, kelkfoje haltante. Sed li iras.

Ni ne suferas tiom. Tiu lerta Hopkins akiris botelon da akvo de ie. Egalan al tuttaga porcio. Estas mirinde, de kie. Sed la sagaca legiano ĉiam helpas sin mem. Poste ni eĉ kantis, kaj tio iomete nervozigis Potrier-on. Ja, vejno pulsadis sur lia frunto, kaj kelkfoje li spiris profunde kun fermitaj okuloj. Sed li marŝis. Avane!

Tiu homo konsistis el fero. Estas egale, ĉu li estas amiko aŭ malamiko: li meritas ĉies aprecon. Mi paŝis antaŭ lin el la vico.

— Kion vi volas, longa fripono? — li demandis lace.

— Por ni sufiĉas malmulte da akvo, mon chef. Ni proponas trinki iom da akvo al sinjoro serĝento…

Li okulmezuris min kun profunda abomeno.

— Do la duon porcio fariĝis tiel multe… hm… Konservu vian akvon. Nom du nom… Ĉu vi pensas, ke mi akceptas helpon de tiaj friponoj. Se la respublikestro demandos: „Diru Potrien, kiel vi marŝis tra la dezerto post dekdu jara soldatservo?”, mi respondos: „ĝi okazis tiel, mon President, ke kelkaj sispektindaj friponoj indulgis min.” Sed se vi jam estas ĉi tie, vi kaj la aliaj du ulaĉoj ricevos ordonon: vi devas konstrui unumetran remparon dum la vespera ripozo, mi atendas atakon hodiaŭ vespere. Vi triope iru porti ŝtonojn.

Tio estis lia respondo. La batalo denove komenciĝis inter ni.

Vespere estis amare pene porti ŝtonojn post la marŝado. Sed nek ni estis el prun-marmelado. Post unu kaj duonhoro, tute kovritaj de neĝeblanka polvo, sed ni staris antaŭ li, kiel palisoj rektaj.

— Ni amasigis la ŝtonojn, bezonatajn al la remparo, mon chef.

Li okulmezuris nin. Ankaŭ li sciis bone, kio estas tiu „plenumaĵo”. Kiu staras sur siaj propraj piedoj en la dezerto, tiu estas el ŝtalo.

— Bone! Forportu vin!.. Kanajloj…!

La subkaporalo venkis nian trion post la noktomezo. Li estis kolera.

— La serĝento… atendas atakon. Damne. Li ordonis sendi vin patroli. Ni iru.

Ĝi estis terura vojo. Marŝado post ŝtonkolektado, kun akredoloraj membroj, iraĉi en la froste malvarmiĝinta dezerto.

Kaj matene, kiam la dezerto fariĝos varmega kiel bakforno, marŝi plu sen ripozo.

Sekvonttage ni tamen kantis, kiam la eskorto ekiris.


2

La fato ĉirkaŭas tiun kompatindan Potrier-on. Estis tagmeza ripozo, longa bivakado, ĝis la netolerebla varmego iom mildiĝas. Tiam oni deĵetas ĉion de sur si kaj dormas.

Iu fripono la ŝuojn de la bona, olda Potrien metis duon metron flanken el la ombro de la tendo, sur la sunon.

Ĝi estas stulta, drasta ŝerco en la legio, ĉar la eksterordinara varmo rapide sekigas la ledon, la ŝuoj ŝrumpas, kaj oni povas nur perforte surpreni ilin. Marŝi en tiaj botoj estas infera sufero. Sed krom tio malaperis ankaŭ liaj meleolŝirmiloj, do la polvo penetros tra la faŭkoj de la ŝuoj kaj inter la laĉoj sur la dolorajn, vunditajn piedojn.

Ĝi estas vere fia ŝereco.

Kvankam la serĝento marŝas sen plendo, sed mi opinias, li neniam forgesos tiun tagon.

Ni sufiĉe bone eltenis la marŝadon, ĉar ni ĉirkaŭvidis niajn piedojn per piedtukoj. Hopkis tajlis novajn ĉifonojn por si mem tiucele dum la tagmeza ripozo. Tiu lerta homo trovis longajn maleolŝirmilojn, el kiuj li rutine faris piedtukojn.


3

La ĝangalo bezonis nur naŭ vitkimojn, kio estas malofta. Jam okazis, ke neniu alvenis el tuta eskorto. Ĉiu mortis dumvoje pro disenterio, flava febro aŭ vojerarinte, ie en la profundo de la praarbaro.

Indiĝena gvidanto kondukis ilin de Fort Lamy al Fort Monbras, de tie eskorto akompanis ilin al Kongo tra malsekura regiono. Dume sagoj de nanaj pigmeoj kaj buŝmanoj siblis preter ni el la direkto de la netravidebla densejo. Kvar homoj mortis pro venenaj sagoj, du pro piko de ia nekonata insekto, tri pro la febro. Entute naŭ personoj.

Sed la plimulto marŝis, relative sanaj, en la humide varmega, eterne duonluma, ŝimodora ĝantalo. Ni tranĉis la sarmentojn, rompis la veprojn, ni luktis kun la kunplektiĝintaj tenakloj, dornoj de la praarbaro, sangante pro la milionoj da moskitoj kaj pro la hirudoj de la loza, marĉa grundo.

Ĝi estas vere granda provo de la forto, kiu estas ĝisosta viro.

Iafoje densa pluvo falis dum la tuta tago, kaj poste oni sufokiĝadis pro la pezaj vaporoj de la putranta grundo. Niaj ĉiuj ostoj akre doloris neelteneble.

Sed fine sur la roka bordo de Kongo marŝante al oriento, ni ekvidis la punkolonion Igori, fonditan en la plej forlasita regiono de la mondo!

Kie la sovaĝa riverego, torentanta en la fluejo desegnis ĝiajn plej kapricajn kurbojn, tie videbliĝis viadukto, arkanta super iu abismo. Multaj puktetoj svarmis tie, kaj oni puŝis vagonojn sur privata tranĉtrako.

Ankaŭ Igori mem estis videbla. Blankaj muroj, pafaperturoj kaj parapetoj, kun alta gvatejo, por ke la gardostaranto povu vidi malproksimen al la pado, kondukanta el la ĝangalo.

Kiam la sentinelo ekvidis la proksimiĝantan taĉmenton, la trumpeto tuj eksonis.

„Al la armiloj!”

— De nun ĝi estos nia garnizono! — grumblis Hopkins dume.

— Eblas, ke vi fariĝos kelkajn kilogramojn malpli peza, kaj ne vi estos la plej dika fripono — diris Alfonso la Neniulo.

Hopkins murmuris kelkajn tre gravajn ofendojn en si mem. Mi perfekte komprenis lian malbonhumoron. Ni sciis bone, kia vidaĵo akceptos nin en la fortikaĵo.

Terure maldikiĝintaj, skeletosimilaj, duonmortaj malliberuloj, malesperiĝintaj, senanimaj gardistoj kun flava vizaĝo. Malpuraĵo, kontaĝo, insektoplenaj kuŝejoj, ĉirkaŭaĵo ne inde eĉ por bestoj… Tendaro, kie gravas, ke teruriĝu tiu, kiu aŭdas la vorton: Igori!

Ni venis ĉi tien. Pro virino, kiun ni ne konas.

Sed ni alvenis.

La pordego de la fortikaĵo malfermiĝis, kaj la eskorto eniras. Jen estas Igori. Poste sekvas serio de surprizoj.

Kio ĝi estas? Ĉu puntendaro?!

La pordego donas vidon al la ĉefplaco de Igori. Pura, bela, blanka vojo, borderita de palmoj. Normalaj, malgrandaj, flavaj konstruaĵoj, amikeme ridantaj soldatoj kaj…

Kaj promenantaj malliberuloj! Sed ili estas gajaj, iom bone nutritaj. Kiel ni iras plu al la stabejo, ni vidas pli kaj pli novajn malliberulojn, soldatojn, ili ĉiuj estas grasiĝantaj homoj! Ankaŭ ilia vestaĵo estas en bona ordo, ili amikeme ridetantaj mansvingas al ni.

— He… — flustras Hopkins, — mi pensas, ke nia marŝdirekto estis erara, kaj ni alvenis al la franca Riviero, en iun multekostan sanatorion.

— Nur ĝisatendu ties finon — mi grumblis, — ni ekscios, kio estas malbona en la tuta afero.

Sed vane ni atendis.

Kapitano venis en la korton de la kazerno por inspekti la eskorton. Li estas amikema, afabla, iom frue blankhariĝanta soldato. Li ridetas kare. Li portas dikajn, mallongajn lipharojn kaj monoklon.

— Jen estas la eskorto, mon colonel — raportis Potrien. — Etato: tridek du malliberuloj, dudek tri akompanantaj soldatoj kaj unu suboficiro.

— Tre bone — respondis la kapitano ridetante. — Nu do, vi ne havos malbonan sorton ĉi tie. Mia principo estas tio, ke la humana atmosfero de la puntendaro redonas la memfidon kaj la honestosenton de la soldatoj, kiuj paŝis sur malbonan vojon. La servo ne estos multa kaj malfacila — li diris al Potrien, kvazaŭ ian ordonon, — post tio ĉiu povas fari tion, kion li volas. Dizerti estas neeble. La plej proksima loĝata loko troviĝas je dumil mejloj.

Li amikeme mansvingis kaj iris.

Potrien postrigardis lin konsternite.

Ĉu tiaĵo eblas? Li vidis ion novan post dek du jara soldatservo. Iu deĵoranta suboficiro de la garnizoro montris al ni la barakon, kie ni loĝos. Ĝi estas pura, bela, luma lignodomo. Certe nek insektoj troviĝas tie, ĉar la domo estas konstruita sur ŝtonplato. La lito estas bona kaj…

Miraklinde!.. Du kovriloj. En puntendaro oni ne kutimas doni eĉ unu maldikan kovrilon!

La serĝento fikse rigardas en la okulojn de la ĉitiea deĵoranto, kiu pipfumas indiferente.

— Vi devas zorgi pri la florpotoj sur la fenestro-kornico — diris iu gardisto fine. — Sinjoro kapitano ordonis tion severe.

— Fine mi aŭdas ankaŭ severan ordonon en la puntendaro — respondas Potrien ironie.

— Kial? Ĉu eble vi ŝatus tion, serĝento, se la homoj mortus amase ĉi tie?

— Diablo scias, kiel ĝi estas, sed tiu ĉi loko similas la ĉio, sed ne al puntendaro.

— Malgraŭ tio, la vivo ne estas tute bonega ĉi tie. Ĉiu havas reŭmatismon. Dum la malseka sezono multaj homoj havas febron. Kongo estas malbonodora, kaj la vaporplena, varmega aero ronĝas la organismon. Ni do vivas almenaŭ inter homaj cirkonstancoj… Ĉi tie, mi jam nun avertas vin, serĝento, ne klopodu ordonadi, ĉar la kapitano ŝatas, ke ĉiu faru tion kion li volas.

— Ĉu eble ne ekzistas tagordono? Ĉu la plankpurigadon faras la serĝento?

— Kiel bela ĝi estus — diris Hopkins entuziasme, kiu jam kusis sur sia lito nuda.

Potrien ĵetis eksterman rigardon al li.

— Nu — diris la kaporalo, — deĵoro tamen estas ĉi tie, krome pureco, granda pureco, kaj pikedo ĉe la pordego.

— Ĉu la fervojo?

— Ĝi troviĝas proksimume du mejlojn da distanco, kaj negraj indiĝenoj laboras tie. Nur kverelemaj soldatoj estas senditaj tien iafoje.

— Kiel opinias… la kontrolkomitato pri ĉio ĉi… Ili jam certe inspektadis ĉi tie?

— Laŭ mia scio, dufoje. Sed ili alvenis nur foje. La kompatinda generalo Duron gvidis la unuan.

— Kiun atakis ie la negraj bantuoj survoje?…

— Jes. Ili masakris lin kaj ankaŭ lian akompanantaron. Krome komitato vizitis nin pasintjare. Ili rigardis la tendaron kaj estis tre kontentaj. La garnizonestro tiam rangaltiĝis kapitano. Li estis laŭdita.

— Ĉu ili vidis… promeni… la malliberulojn?

— Ni do… sciis… pri ilia… alveno, kaj la malliberuloj laboris, kaj ni malaperigis kelkajn, superfluajn, komfortajn objektojn… Sed la pureco… la ordo… krome, kion la malliberuloj diris, tio plaĉis al ili. Ĉar oni havas tre malmulte da mono por tio…

Potrien foriris moroze kun pezaj paŝoj el la ĉambro de la soldatoj. Io ne plaĉis al li.

Iu malliberulo kriis laŭte:

— He! Kaporalo! Ĉu ni ne ricevos pranzon?

— Jes, jes, nur ne kriegu.

– Ĉu vi pensas, ke mi petu permeson de vi!

Oni ne povas diri, ke la disĉiplo estis tro severa. Nu sed kie estas ankoraŭ la vera surprizo? Post nelonge senrangulo venis kun la jena ekkrio:

— Kiu kion deziras?!

Kaj la malliberuloj mendis pranzon. Jes, bonvolu kredi. Kiel en kafejo. Mi preskaŭ falis de sur la seĝo.

— Mi petas nigran kafon kun biskvito — diris iu malliberulo, kondamnita al dek jara punlaboro.

— Donu al mi teon, sed kun multe da rumo, kanajlo, aŭ mi iros plendi al la kapitano.

— Portu al mi litron da ruĝa vino, kaj ian viandaĵon.

— Kion vi deziras? — li turnis sin al ni.

Mi estis en serĉema humoro.

— Teon kun rumo kaj ŝinkon kun buterpano, krome ankaŭ magazinon.

Neniu surpriziĝis. La junulo kapjesis.

— Kiun magazinon vi deziras? Ĉar la ĵurnaloj alvenos el Leopoldville nur morgaŭ.

— Kio ĝi estas? Ĉu puntendaro aŭ la pariza kafejo Dom?!

…Kaj nun proksimiĝis nuda homo, kiel li ĵus ellitiĝis, kun larĝe malfermitaj okuloj, kiel ia somnambulo.

Levin!

— Homo — li diris flustrante, — ĉu eblas ĉi tie, ke mi ricevu marinitan fiŝ-fileon laŭ la maniero de Turbigo kun ovo, distranĉita je du pecoj, stufita en iometa vino?…

Kaj li tremis per tuta korpo.

— Mi provos — respondis la soldato levinte sian ŝultron. — Kvankam ne estas dieto por idiotoj ĉi tie.

— Ho, domaĝe! — lamentis Hopkins en sia lito.

– Ĉu vi? — mi demandis.

— Ke la veka trumpeto tuj eksonos, kaj ni povas marŝaĉi plu… Vi priridos min, kiam mi rakontos tiun idiotan sonĝon…

Mi konfesas, ke ankaŭ mi pensis pri tio unu momenton pri frue, ke la tuto estas stulta sonĝo. Sed ĝi ne finiĝis.

Post nelonge la pranzo estis surtabligita. Por ĉiu aparte, kiu kion petis.

Mi ricevis ilustritan magazinon!

Bona afero, ĉu ne?

Kiu petis teon, li flaris tion, ĉu sufiĉe da rumo estas en ĝi. Oni alportis al mi tian panon kun ŝinko, kian nek la kapitano manĝis en Manson. Sed la plej grava momento estis tio, kiam oni surtabligis al Levin la marinitan fiŝon kun la ovo distranĉita je du pecoj, laŭ la maniero de Turbigo.

Unue li ploris dum minutoj, poste li pie gustumis ĝin kun fermitaj okuloj. Ni silentis dum la efiko de la ceremonia sceno.

Post la gluto de la unua manĝaĵpeco li levis sian rigardon severe kaj konsternite, kvazaŭ li estus venenita.

— Homoj… — li flustris per voĉo singultanta — kiu faris tiun ĉi manĝaĵon, tiu lernis ĉe Levin… — Li kulere gustumis ĝin denove. — Li estas franco, ĉar li ne metis en ĝin sufiĉe da pipro… Li estas needziĝinta, ĉar li ne dolĉigis la tartar-saŭcon…

— Kaj li ne estas junulo — diris Hopkins. — Li havas minimume kvardek jarojn.

— De kie vi scias tion?

— Li blankhariĝas…

Kaj li levis haron de sur la rando de la telero de Levin.


4

— Kie estas… tiu… kiu kuiris ĝin? — kriis Levin.

La soldato rigardis konfuzite dum momento.

— En la kantino… kuiristo…

— Mi devas vidi lin. Mi volas paroli kun lin! Li estas mia disĉiplo… Kiel li nomiĝas?

— Courchy.

— Mi ne havis tian disĉiplon!

— Kie vi instruis? — demandis iu arabo.

— Mi estas Levin — diris la blankhara frandemulo malestime kaj turnis sin al ni. — Klarigu al li, kion signifas tiu nomo eĉ hodiaŭ.

Ni ĉiuj tri silentis kun mallevitaj okuloj pri tio, ke la nomo de Levin kion signifas eĉ hodiaŭ.

Post la kvina horo ni iris promeni, kaj niaj buŝo kaj okuloj disstreĉiĝis pro la miro ĉiupaŝe.

Sur iu tereno la malliberuloj kaj la gardistoj amuzis sin per tiu certa ludo, nomata kriketo, kio estas modo inter la bonhavaj civitanoj en grandaj urboj. Dume junulo kredencis trinkaĵon el la kantino, kaj la ludantoj ridas, bruas.

Ie sonas radio, kaj aŭdiĝas gajaj voĉoj de kantado. Iom malproksime estas kuglejo. Ĉie fumas pipoj, oni kredencas trinkaĵon ĉien, kaj grase brilantaj, gajaj vizaĝoj rikanas al la plenaj glasoj en la sufoka varmego.

— Kio? — demandis Neniulo.

— Hm… — rimarkis Hopkins.

— Nu jes — mi finis mallaŭte.

Ni komprenis unu la alian. Nun ia tute stranga afero estas en la fono. La franca kolonia armeo ne estas fama pri tio, ke ĝi establus ripozejon por la punitaj senrangaj soldatoj.

Ni eniras en la kantinon.

Mi preskaŭ reŝanceliĝas tra la pordo! Mi neniam vidis tian kantinon! Poluritaj mebloj, komfortaj brakseĝoj, silka kurteno, drinkejtablo, bildoj sur la muro kaj negra drinkaĵ-miksisto.

Dio atestu, li skuas metalan koktel-miksilon kaj metas glacierojn en kvar glasojn, li dispecigas ankaŭ citromŝelojn, kaj fine li verŝas la drinkaĵon en la glasojn.

Ĝi estas la puntendaro!

En la angulo staras fortepiano, kaj homo ludas sentimentalajn kantojn en trivita redingoto.

Ĉu ĝi estus igori? La plej terura Compagnie Discipline de Afriko? La misfamega puntendaro?

Nun la fortepianisto turnas sin. Li estas granda, pala, dika homo kun malloz-haŭta vizaĝo kaj kun dormemaj okuloj. Kvazaŭ mi estus batita je la kapo. Kvastiĉ.

Hopkins ekkrias. Sed la muzikisto rigardas super nia kapo, kvazaŭ li neniam estus vidinta nin, poste li ludas plu.

Li estis la sinjoro Profesoro. Fedor Kvastiĉ, la ŝipkuracisto, havanta antaŭvivon, kiu lastfoje travagadis kun ni la duonon de Afriko pro krimafero.

Kvastiĉ! Sed li estis nek honora soldato!

Certe li havis kaŭzon ne rekoni nin. Tiaĵo eblas. Niaspecaj homoj rapide komprenas unu la alian. Pro io estus pli bone foriri el lia proksimo. Ni komprenas. Ni ne scivoladas. Ni deturnas nin de la fortepiano kaj eksidas.

Fedor Kvastiĉ estis konta membro de la krimula mondo en la haveno de Oran kiel amuzaj-pianisto kaj familia kuracisto. Dum la cara regado li estis kuracisto ĉe la rusa floto, poste pro ĉiuspecaj narkotiloj li paŝis sur la vojon, kondukantan ĉiam pli malsupren al la demoraliĝo, fine li tute dronis en la marĉo. De tiam ni havas bonan amikan rilaton kun li. Jen estas malgaja sorto de homo.

— Kiel vi opinias? — mi demandis Alfonson la Neniulon. — La sinjoro Profesoro!

— Ia skandala afero okazas ĉi tie. Francis Barré pravis. Se la sinjoro Profesoro ne volas, ke ni rekonu lin, tiam li certe havas kaŭzon fari tion, kaj ĝis li ne klarigos tion, ni ne okupiĝos pri li.

— Ni do ne konas lin — murmuretis Hopkins, kaj li turnis sin la la kantinestro, kiu venis al nia tablo. — Kion eblas manĝi?

— Kion vi deziras…

…Estis nekredeble, kion ni vidis. Kvazaŭ ni estus en ia kara, somera restoracio de Montmartre la dimanĉon de pentekosto.

— Kiu estas tiu, kiu fortepianas? — demandis Alfonso la Neniulo kaj montris al Kvastiĉ.

— Fortepianisto. Krome li estas doktoro. Li kuracas en la hospitalo apud profesoro Winter…

Kiel venis Kvastiĉ ĉi tien? Kaj kio okazas ĉi tie? La malliberuloj drinkas, kartludas kun la gardistoj. Mi vidis pezan malliberulon, kondamnitan al punlaboro, kiu estis minimume cent kilograma, sed onidire li malgrasiĝis iomete dum la pluva sezono.

— Ni… ne havas monon… — diras Ŝtipulo al la restoraciestro.

— Male! Laŭ la sinjoro kapitano oni havu almenaŭ monon sur tiu ĉi malbenita loko. En la administrejo sidas kaporalo, kiu ĉiam donas ĝin, kiam vi bezonas, kiom vi volas. Sed tio ne estas bezonata.

Kio okazas ĉi tie?! Ni kunrigardis, kiel idiotoj.

Kial vi miras? — demandas magra, malata kaporalo apud ni, kaj li mallaŭte zumkantas.

— Diiru, kaporlao… de kiam ĝi okazas tiel?

— Minimume kvin jarojn. Ni devas esti singardaj, ke ĝi ne disvastiĝu, ĉar ĉiu dezirus veni ĉi tien. Tial vi devas skribi tiajn leterojn, ke oni traktas vin malbone, vi mortos nelonge, kaj tiaĵojn.

Kaj li zumkantis iomete, dum li fermas sian buŝon.

Mirakla afero ĝi estas!

— Jes! Ĝi estas mirakla! — kapjesis la magra kaporalo. — Nur ne demandadu, uzu vian buŝon por manĝi, tiam ĝi restos miraklo.

Post la lasta vorto li jam denove kantas. Li estas idito!

— Nu, se iu volas scii, kial ekzistas tiu paradizo?

La kaporalo serioziĝis.

— Kiu volas scii ion pri la paradizo, tiu rapide iros tien.

Alfonso la Neniulo levis sian ŝultron ridetante.

— Mi ne estas scivolema, kaj nek miaj amikoj. Restoraciestro, portu al ni ruĝan vinon!

La kaporalo tintigis sian glason kun la nia.

— Bone. Ni komprenas unu la alian. Onidire, kiu pri ĉio informiĝas, tiu baldaŭ maljuniĝos. Nu sed, ĝi okazas ĉi tie inverse: kiu pri ĉio informiĝas, tiu mortos junaĝe en Igori…

Tiu ĉi homo estis tiel magra, tiel malalta kaj stultaĉ-miena, kvazaŭ neevolunta adoleskulo iradus en uniformo. Li foriris orgojle kaj zumkantis.

— Tiu kaporalo estas vangofrapinda ulaĉo — mi rimarkas.

— Kiu diris, ke li estas kaporalo? — demandis Alfonso la Neniulo.

— Eble vi vidis lian epoleton.

— Nur tiu rajtas viziti la suboficiran lernejon, kiu estas minimume cent okdek centimetrojn alta.

Li pravis! Ankaŭ mi povintus diveni tion.

Nun junulaĉo paŝis en la kantinon. Mi jam vidis tiun vizaĝon ie! Li estis pala, malgaja junulo en uniformo. Li estis beleta bubo kaj tute juna. Kiel venas tiaulo en la legion? En la puntendaron de Compagnie Discipline? Ne estis videbla en liaj okuloj, ke li rekonus nin, kvankam ŝajnis al mi, ke mi jam renkontis lin.

— Vi! Mi jam vidis tiun bubon ie!

— Ankaŭ mi! — diris Hopkins.

— Mi ne konas lin — diris Alfonso la Neniulo kaj levis siajn ŝultrojn, — sed li estas juna soldato, tie certas.

— He, knabo! — mi kriis. — Venu ĉi tien!

Li timeme rigardis al ni.

— Kion vi volas?

— Kie ni renkontiĝis?

— Mi vere ne memoras tion — li respondis kaj tuj foriris. Kiam li turnis sin kaj ekvidis nin, li komencis rapidi.

— Bonvolu halti, mi petas! — kriis Alfonso.

Li obeis timeme.

— Ni tiope venis el la fortikaĵo Manson — li diris. — Jen estas Thorze, li nomiĝas John Fowler, kaj mi estas Alfonso la Neniulo.

Lia rigardo saltadis de iu homo al la alia dum sekundo.

— Mi ne scias — li balbutaĉis, — mi devas rapidi…

— Atendu min! — diras Alfonso la Neniulo kaj ekiras post la junulaĉon.

Kion li volas de tiu bubo? Jam estas vespero, jam pasis la tempo de la vespersignalo, sed ĉi tie neniu zorgas pri tio.

Ebriaj, ridantaj, kantantaj homoj iraĉas ĉie. Kriĉado, interbatado, stertoro, rumoro plenigas la sufokan, varmegan nokton…

Mi iras kun Hopkins en la barkon, kaj ni enlitiĝas.

— Kie estas Potrien? — mi demandas.

— Ĉu li mankas al vi?

— Ne… sed li malaperis subite.

Post duonhoro alvenas Alfonso la Neniulo. Parolante nenion, li enlitiĝas.

— He — diras Hopkins. — Ĉu eble vi bonvolus buŝaĉi ion.

— Kion?… Okazis nenio.

— Kaj kian planon vi havas?

— Tion, ke mi dormos, se vi lasos min — li respondis kolere.

— Ĉu la knabino? — mi kriis. — Kiu fidas nin?

— La knabino petos helpon, kiam ŝi bezonos nin.

— Kiajn idiotaĵon vi parolas! Ĉu ŝi petas helpon el Oran?

— Kial el Orano?

— Ĉar ŝi estas tie! — ni kriis samtempe.

— Stultulaĉo. Mi parolis kun ŝi ne pli ol unu minuto. Tiu juna knabo en la uniformo estas Yvonne Barré!


5

Yvonne Barré! Nu jes! Ŝi estis konata pri la foto, kiun ni trovis en la tornistro de Francis Barré!

— Mi povintus pensi.

Kiam Alfonso la Neniulo diris tion, ke John Fowler, tiam ŝi rigardis sur min tiel strange… Kun stranga miro kaj emociiĝinte. Mi devas proli kun ŝi!

Sekvan tagon antaŭtagmeze mi tenis miajn okulojn malfermite kaj serĉis ŝin ĉie. Sed mi vidis ŝin nenie.

Kelkaj oficiroj promenis sur la ĉefplaco, antaŭ la stabejo. Kaj kelkaj civiluloj en korkoĉapelo. Ili certe estas inĝenieroj…

Sed la junulaĉo Yvonne Barré estas nenie. Ĉar mi rapidis, ĉe iu turniĝejo mi puŝiĝis al alta inĝeniero…

Mi volis diri ian sin ekskuzon, sed la vorto haltis al mi en la gorĝo.

La Turka Sultano!

Li staris antaŭ mi!

Sed kian ravan eksteraĵon li havis! Botoj kun longaj kruringoj, korkoĉapelo, jako el tolo, kaj kio preskaŭ sendubigis lian identecon: pura ĉemizo!

La Turka Sultano!

Kompreneble ledujo pendas sur lia flanko, ĉar same kiel Hopkins la Ŝtipulo, ankaŭ li ŝatis tiajn elegantajn objektojn. Li tute ne surpriziĝas, kiel li rigardas sur min:

— Saluton, Ŝinketo! Kion vi faras ĉi tie?

— Mi venis kun Alfonso la Neniulo kaj Hopkins la Ŝtipulo — mi diras, — ĉar ni kontrolas kelkajn aferojn.

Li rapide flustras al mi:

— Oni pensas ĉi tie, ke mi estas fripono.

— Ĉu ĝi ne estas tiel.

— Bone atentu! Se mi sukcesos akiri ilian fidon, tiam ni venkos… Gravas gardi la ŝajnon…

— Kian ŝajnon?

— Tion, ke mi kunlaboras kun ili. Mi sukcesis atingi, ke ili akceptis min kiel komplicon, kio estas unuaranga ofico. Ili ankoraŭ nun fidas min. Tio gravas… Ne rigardu malantaŭen! Atentu! Nun mi estos groba kun vi pro la ŝajno. Kiu ĵus venas malantaŭ vi, tiu estas la ĉefrabisto.

Kaj li subite batis min je la brusto pro ŝajno.

— Mi diras tion — li kriis laŭte, — ke zorgu pri nenio ĉi tie, kio ne estas via afero!

Mi tusadis iomete:

— Mi tute ne zorgas…

— Silentu! Mi konvas vin bone! — kaj li piedbatis min pro ŝajno tiel, ke ĉio fariĝis violkolora antaŭ miaj okuloj. Kiu venis malantaŭ mi, li nun estis apud mi. Li estis grandega, unuokula homo, en samtia vestaĵo, kiel Turko, sed li tenis skurĝon en sia mano kaj cigaris.

— Mi konas vin ĉiujn bone! Sed nun vi traktos vin draste! Ĉi tie ekzistas nenia flaresploro — kriegis mia suspektinda amiko kaj batis.

La unuokululo rigardis tien preterkure kaj iris plu.

— Vi estas perdiĝintaj homoj sen mi, Ŝinketo. Kredu min — li ekskuzis sin. — Gravas la ŝajno.

Ĉi-meze de la ĉefplaco estis tiel pompa angla ĝardeno en la mezo de grandega, tutee rondforma asfalt-strio, ke ĝi konvenis al iu grandsinjora kvartalo de Parizo. Laŭ la rando de la cirklo estis multaj etaj, bele konstruitaj domoj el argilbrikoj, drinkejo, tabakvendejo, sukeraĵejo, apoteko!.. Oni nur miras. Ĉu ĝi estus la Kongo-regiono?!..

Igori?!

— Diru… ĉu ĉiu povas aĉeti ĉi tie?

— Jes kompreneble! Kaj mono ne estas bezonata al tio. Venu…

Ili eniris en la tabakvendejon. Elefante grasiĝinta legiano sidis malantŭ la breto. Li ekstaris suspirante kaj drasta alkriis nin kun kolera vizaĝo:

— Nu, kion vi volas?

— Alvenis nova homo — diris Turko afable. — Donu al li, kara Graham, kvin skatolojn da egiptaj cigaredoj, dek pecojn da havanajn cigarojn, dekduon da bildkartojn kaj kelkajn sekurajn pinglojn…

Post unu minuto, kaj ĉio ĉi kuŝas antaŭ mi… Kvin skatoloj: Turmac, Laurens, Simon Arzt, Giuberq!.. Kaj dek veraj, malhelbrunaj cigaroj havanaj, en lignokesteto, sur ĉiu cigaro estas po unu celofano!..

— Sankta ĉielo. Ĉu ĝi estas la sovaĝa regiono?! Kien venas nur rezolutaj homoj malofte, kun bone ekipita ekspedicio?

— Ĉu mi sonĝas?…

— Nu, kial vi gapas — diris Turko kaj batas min je la stomako pro ŝajno. — Se vi kondutos bone, fiulo, tiam vi povos vivi bone!

— Kial vi venis ĉi tien? — mi demandis la grasiĝintan tabakvendiston, kiam mi regajnas mian spiron, ĉar spasmo kunpremis mian stomakon por iom da tempo.

— Iru en la inferon, via parolo lacigas min — li respondas spiregante, ĉar li estas tiel dika.

— Nu, li ne estas tre delikatkonduta vendisto… — mi diras, kiam ni estas ekstere.

— Lasu tion. Li estus taŭga ankaŭ en Eŭropo, se li vendus senpage la cigaron Havano. Malmultaj aĉetantoj forirus pro lia konduto… Ili ne ŝatas vendi, sed ĝi estas deviga, ĉar oni designi ili por fari tion. Ĉu vi volas manĝi kukon? Jen estas la sukeraĵejo…

— Nekredeble!

Ni eniras en spegul-muran, bril-plankan ejon, kie estas pluŝ-foteloj, kelkaj malhelruĝaj tapiŝoj kaj bildoj sur la muro… La aero estas malvarmeta, ĉar ok-dek ventoliloj funkcias…

Santiel dika homo venas, kiel la tabakvendisto. Ĉiu dikiĝas ĉi tie. Ne estas mirinde.

— Kion vi volas? — li demandas malafable.

— Mi ŝatus regali tiun ĉi fifaman ulaĉon, por ke li vidu, kiel vivas tiu, kiu kondutas dece… Vi, ĉarlatano!

Kaj li surkraĉis min pro ŝajno.

— Kion vi volas! — demandas la sukeraĵisto kolere, kiu estas malliberulo.

— Glaciaĵon — mi respondas, post kiam mi viŝis mian vizaĝon.

— Vi povintus diri tion eĉ pli frue — li grumblas kaj foriras blasfemante.

— Ŝajnas, ke li laboras ne volonte — mi rimarkas.

— Ne miru tion — respondas Turko, — fine ja neniu ĝojas pro la punlaboro.

Sed la sukeraĵisto jam revenas. Li metas la glaciaĵon antaŭ nin dirante:

— Jen manĝu!..

Ĝi estas bela tono en sukeraĵejo. Priservante verkiston!

— Kiam ni denove estas ekstere, jam vesperiĝas. Samtempe eklumas multaj elektraj lampoj… La malgranda solenplaco komencas brili, kaj sonas muziko. Per megafono, oni dissendas ĵazmuzikon de eŭropa radiostacio.

— Diru… kiu faras tion kaj kial? Ĉu tiu homo estas freneza?

— Mi opinias, ke la plej saĝa fripono de la memoreblaj tempoj faras la plej grandan negocon ĉi tie en Igori. Mi ankoraŭ ne vidas tion klare… Atentu… iu venas malantaŭ vi… — kaj ŝajne li batas min je la kapo, ke mi ekmordas mian langon, kaj mi havas orelzumadon.

La magra kaporalo kun kretena rideto, kiu kelkfoje zumkatas, nun preteriras min.

— Se vi spionados, mi elpremos viajn okulojn! — kriegis la Turka Sultano, kaj li forte vangofrapis min pro ŝajno.

La kaporalo iras plu, mi levas mian ĉapon kaj senpolvigas ĝin.

— Tiu malata kaporalo — diras la Turka Sultano — estas la plej fia spiono. Li havas la moknomon Fadeno… li subaŭskultas ĉiam…

— Kian celon oni havas ĉi tie?

— La malliberuloj estas feliĉaj. Ne ekzistas patrolo en Saharo. Ili vivas en la paradizo anstataŭ la infero de Igori, tio estas ilia celo.

— Sed nur idioto povas vivi tiel: blinde, surde kredi tion, ke ĝi estas la paradizo.

— Jes, kiel vi diras! Estu idioto, tiam vi povas vivi en la paradizo! Rigardu tiun sloganon, pentritan sur la muron.

Super la pordego interne, jen tio estis skribita majuskle:


ATENTON! ESTAS KONSIDERINDE!

„Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito,

ĉar ilia estas la regno de la ĉielo!”


— Prefere oni estus pentrintaj sur la fasadon tion — mi diras, — kiu kuraĝas pensadi, tiun forportas la diablo.

— Tiel tamen estas pli bele. Ne estas bone pentri diablon sur muron… Ĉu vi priparolis ian planon? — li demandas.

— Alfonso la Neniulo diras tion, ke ni devas forlasi la fortikaĵon por paroli kun Francis Barré.

— Li estas grave malsana… Kio eblas, gardante la ŝajnon, mi provas fari ĉion por vi.

— Tamen, sciu… hm… vi ĉiam manipulas tre suspektinde.

— Sed mi atingas ion, ĝi gravas — li respondis kaj ŝajne piedbatis min je la genuo, ke ĉio mallumiĝis antaŭ mi. Mi ne rigardis malantaŭen, sciante, ke denove venas iu malantaŭ mi, pro kiu estas bezonate gardi la ŝajnon.

— Tamen estus bone — mi rimarkis, — se vi ne kirlus la aferon ĉi tie, antaŭ ol priparoli tion kun ni.

— Nur konfidu tion al mi, mi ne petas konsilon de vi — li respondis kaj donis al mi du vangofrapojn. — Kaj nun jam iru, aĉulo!

Mia ĉapelo denove falis pro la lasta vangofrapo, kaj mi kapturniĝis. Mi returniĝis, sed kien ajn mi rigardis, neniu venis.

— Kiun vi vidas proksimiĝi? — mi demandis.

— Ĉu mi? Neniun.

— Kial do vi survangis min?!

— Ĉar vi kolerigas min per viaj idiotaĵoj! — li diris kaj lasis min tie.


Загрузка...