Alarmo!
Ni ankoraŭ ne estis ekster la urbo. Aŭ la lordo alvenis en Colomb-bechar, aŭ la kaptitaj ĝendarmoj sobriĝis, kaj oni jam sendis radioinformojn.
Hopkins sidis ĉe la direktilrado. Li kliniĝis antaŭen, la benzino bruante funkciigis la motoron, kaj ni furioza veturegis en la nokto… Ni ĵus forlasis la urbon.
Ĉe iu turniĝejo la bremso grincis, kaj ni haltis.
— Elaŭtiĝu! — diris Ŝtipulo.
Rapida manpremo… Elsaltinte el la aŭto, ni kuris al la apudŝosea fosaĵo… La aŭto brue forveturegis kun Hopkins en la nokton.
Ni rapidis tra senvojaj vojoj kaj kampoj. Post dek minutoj ni vidis, ke militistaj aŭtoj kuregas sur la malproksima ŝoseo, klakas hufoj de ĉevaloj… Tio estas la demando, kiam eltenos Hopkins.
Nun aŭdiĝas fajfo de trajno el la direkto de la urbo. Ĝia reflektoro lumas malproksimen en la nokton…
— La trajno… — diras Neniulo. — Ĝi traveturos Atlason… En Marokon…
— Nu kaj?
— Ni iru…
Sed li kuris ne al la urbo, sed al la ŝtonminejo de Colomb-Becha, kie nun ĉio estas silenta. La malliberuloj laboras nur tage en la terura varmego. Kelkfoje vartrajno haltas ĉi tie, kiun oni kargas.
La semaforo kaj la relkomutilon oni funkciigas el bariergardista dometo.
— Atendu — diris Alfonso la Neniulo al Yvonne. — Vi, venu kun mi.
Ni frapetis sur la pordo de la bariergardisto, poste ni metis lin ŝnurligitan en iun angulon.
Ni funkciigis la semaforon, ke ĝi indiku halton, kaj ni elrapidis. Alfonso la Neniulo trankviligis la nervozan, lacan knabinon per kelkaj vortoj.
Sed tio estintus mia tasko, sed nun mi ne volis diskuti. Ni atendis pli ol duonhoron. Nek la spuron de la persekutantoj ni vidis sur la malproksima taluso. Hopkins havas avantaĝon, kaj la kvin litra aŭto estis en bonega stato, kiam ni transprenis ĝin.
Venas la trajno. Ĝi malakcelas… poste haltas, kaj eligante fumnubojn ĝi staradas.
La maŝinisto kaj la hejtisto elkliniĝas, sed saltinte sur la lokomotivon, ni direktas revolveron al ili.
— Ek! Antaŭen!
La atakantoj ne ŝercas en Saharo, tion bone scias la hejtisto kaj la maŝinisto. Ni helpas Yvonne-on grimpi sur la ŝtupetaro… La masinisto manipulas la prenilojn.
— Kion vi volas? — demandas la hejtisto.
— Transveturi Atlason. Ni foĝas de Kongo! Kiom da stacio estas ĝis tie?
La maŝinisto ekkriis:
— Ĉu vi estas tiuj?! Hej, knabo! Hejtu la lokomotivon tiel, kvazaŭ ni estus en la infero!.. Ĉu vi estas tiuj?…
— Li ĝoje okulmezuris nin, dume li rapide manipulis la prenilojn, kaj post nelonge la trajno kuregis tiel, ke ĝi preskaŭ desaltis de sur la reloj.
La hejtisto premadis niajn manojn.
— Knaboj — li diris, — ĉiu vera franco zelotas por vi! Kiel frenezaj homoj vi estas!
— Kaj nun ili okupis eĉ la trajnon.
La populareco estas grandega alianculo! Nun jam ĉiu simpla homo protektas nin, ili ĝojas, ke ili povas helpi nin kaj dividi la popularecon kun ni.
Yvonne unue eksidis, poste li sterniĝis sur la karboamaso kaj ekdormis.
La hejtisto kaj la lokomotivestro laboras tiel, ke se la afrika trajno povus gajni la premion pri rapideco, tiam la blua rubando de la marŝipoj ornamus la kamentubon de la lokomotivo. Ili proponas al ni trinki vinon kaj elprenas la manĝajon, kiun ili portis dehejme. Famaj rabistoj povis ĝui tiaĵon, kiujn la popolo akceptis en sian koron pro io. Robin Hood povis travivi la saman aferon, inter la lokomotivestroj de sia epoko.
Aŭrore la trajno jam ascendis sur la rokoj de Atlaso, kaj antaŭtagmeze ni estis sur la supro de la montaro.
Ni dormis alterne, ĉar malgraŭ nia populareco ni estis singardemaj…
Posttagmeze ni jam malsuprenveturis sur la orienta deklivo de Atlaso! Se ni alvenos en Marokon, al markizo de Surenne, tiam ni gajnos la aferon!
— Haltu! — diris Alfonso la Neniulo. — Nur tiom longe, ke ni povu desalti!
La maŝinisto malalkcelis, kaj ni desaltis. Alfonso la Neniulo tenis Yvonne-on inter siaj brakoj.
La knabino dormis ankaŭ dum dormo.
La trajno tuj veturegis plu. Malgrandaj vilaĝoj estis videblaj ĉirkaŭe sur la montdeklivo. Kaj malproksime… Dio mia! Maroko!
— Ni adiaŭas vin ĉi tie, Yvonne — diris Neniulo. — Nun jam vi ne povas veni kun ni. Vi havas parencojn en Maroko, telefonu al ili, kaj nun jam uzu la nomo Duran…
— Ĉu vi…
— Ni iros plu.
— Knaboj… Dio… Dio… — ŝi ne povis daŭrigi. Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj.
Alfonso la Neniulo ĉirkaŭbrakis ŝin. Poste ŝi paŝis al mi, kaj ambaŭmane prenis mian vizaĝon kaj kisis mian frunton.
Ŝi do tamen! Amas min!
Ni ekripozis en la mezo de vinbermonto.
— Nun ni devas forĵeti tiujn vestojn. Se la trajno alvenos al Maroko, tiam oni serĉos nin ĉie en la ĉirkaŭaĵo.
Ni vidis dometon iom malproksime. Araba paŝtisto povis loĝi tie. Ĉirkaŭe estis ŝafoj.
— Ni iru! — li diris. — Antaŭen!
La paŝtisto drinkadis kun sia kampgardista amiko. Ni frapetis sur la pordo. Ŝnurliginte lin kaj lian amikon, ni metis ilin sub la tablon. Poste ni ekiris sur ambaŭ flankoj de la vojo al Maroko.
Mi en la vestaĵo de la kampogardisto, Alfonso la Neniulo kiel paŝtisto kun proksimume kvardek ŝafoj. Pasis nek dek minutoj, kiam la militistaro aperis en la malproksimo. La polica aŭto kuregis antaŭ ili
Mi tuj surventriĝis. Alfonso la Neniulo iris trankvile kaj peletis la kvardek ŝafojn antaŭ si.
Oni nek rigardis tien, ĉar la ideo estis tiel absurda, ke ili povas estis la fuĝintoj… Ni jam estis nur kelkcent metrojn de la urbo, kiam ni komprenis, ke ĉio estas vana. La polico kaj la militistaro tenis la vojon, kondukantan al Maroko okupita.
Ĝis kie la rigardo atingas, ĉie estas armiloj, stiletoj. Sed nek tio estintus mirinda, se oni ordonus ĝeneralan mobilizon en la respubloko, kaj deklarus sieĝan staton pro la tri homoj.
Antaŭ la apudvoja la restoracio por la ŝoforoj staris du aŭtomobiloj, sed neniu estis interne. La posedantoj de la aŭtoj estis akompanataj al la polico por legitimi ilin.
Malpli proksime staris ankoraŭ alia aŭto sur la vojo, la ŝoforo legis ĵurnalon en la ombro de la domtegmento.
Alfonso la Neniulo mansigis al mi. Poste li iris tien kaj alparolis la ŝoforon. Mi ŝtelumis al la alia flanko.
Ŝnurliginte la ŝoforon, ni metis lin sub malproksiman arbuston.
Dume la kvardek ŝafoj atendis.
— Sidu en ĝin — diris Neniulo, — kaj veturu per la aŭto al tiu arbo, kiu staras apud la drinkejo, sed anticipe elsaltu.
Li lasis min tie. Mi sciis, ke li malofte faras stultaĵon, mi do faris tion, kion li petis. La aŭto renversiĝis kun granda grincado, sed anticipe mi elsaltis.
Poste mi iris en la drinkejon. Apenaŭ estis io sur ĝia loko.
Eble granda interbatado okazis ĉi tie. Ĉio estis renversita, vitreroj, rompitaj seĝoj, la proprietulo kaj la kelnero kuŝis sur la planko iom draste draŝitaj.
— Kio okazis ĉi tie?
— Mi telefonis… — diris Neniulo. — Nun ni trinku gluton da drinkaĵo.
Post kelkaj minutoj aŭdiĝis akra sono. Sireno.
— Denove venas polica aŭto! — mi diris.
— Ne. Ĝi estas savaŭtomobilo. Mi vokis ilin telefone al renversita aŭto…
La ambulanca kuracisto kaj la ŝoforo miris, ke neniu estas apud la vrako. Ili miris multe pli, kiam ni batis ilin je la kapo tiel, ke ili falis sur la teron svenitaj. Ĉar la savaŭto estis tie, ni metis ilin sur la brankardon, kaj la aŭto ekveturis reen.
Ĝi kuregis al la kordono kun sirenado. Alfonso la Neniulo portis la ĉapon kaj la mantelon de la ŝoforo. Mi sidis apud la malsanuloj, kiel kutime ĉe la ambulanca servo, ĉar de tempo al tempo eble rekonsciiĝos iu sveninto kaj maltrankviliĝos…
Tiam mi denove batis lin je la kapo, kaj ekestis silento.
La kordono disiĝis, kaj la aŭto alvenis en Marokon, kun laŭta sirenado, rekte al la domo de la ĉefkomandejo. La savaŭto vekis ĝeneralan sensacion.
Alfonso la Neniulo elsaltas kaj iras al la gardostaranto:
— Grave vundita ĉefoficiro estas kun ni. Li volas diri ion al markizo de Surenne. Ĝi estas grava militista sekreto. Rapide! Neeblas movi lin eĉ el la aŭto, ĉar li estas mortanta.
La gardostaranto forkuras. Mi ankoraŭ lastfoje batas miaj flegatojn je la kapo, kaj ankaŭ mi elaŭtiĝas.
Ni estis ĉi tie! De Kongo!
— En la nomo de la leĝo!
Dek policistoj ĉirkaŭis nin. Dek revolvertuboj direktiĝis al ni.
— Atendu! Ni kunportis gravan ordonon!
— Ekiru, aŭ ni pafos.
— Ne!
Ni diris tion samtempe.
Kaj nun markizo de Surenne elpaŝis tra la pordego mirante. La polickapitano mansalutis rekte staranta.
— Ekscelenco! Ili estas la dizertintoj, alvenintaj el Igori!
— Kiel diable vi povis veni ĉi tien?!
— Per savaŭto!
— Mi konas vin — diris la markizo, post kiam okulmezuris nin. — Mi bedaŭras, ke via kariero finiĝis tiel.
Alfonso la Neniulo mansalutis.
— Sinjoro admiralo! Ni devis enmanigi leteron al vi…
Kaj li transdonis la leteron al la adresito!
— Hm… — diris la markizo, — kio ĝi estas? Ĉu kuirlibro?
— Pardonon…
Ĝi estis la alia koverto, en kiu ni kunpotis la kuirlibron de Levin en la ĝangalo. Sed post momento… Jes! Ĝi estas tiu momento, por kiu estis inde veni en tiun ĉi mondon:
Ni transdonis la veran koverton kun kvin sigeloj, sendifektan, en ĝi la raporto de la generalo!
Dume ĉirkaŭis nin homamaso, konsistante el miloj da personoj, kaj la aro de la scivolemuloj tumultiĝis ĉie en la proksimaj stratoj.
Bruo, kriado, pumbatoj de la gumbastonoj, la virinoj ŝrikas… Kelkaj homoj vivus mallaŭte, oni arestas tiujn…
La vivo en la stratoj de Maroko tute paraliziĝis. La informo disvastiĝas en la urbo, ke ni estas ĉi tie, kaj ĉiu volas vidi nin.
— Kiu sendas tiun leteon?
— Ni rajtas diri nenion al via ekscelenco pri la letero.
— Kial?
— Ni estas soldatoj. Ordono estas ordono.
…La homamaso trarompas la kordonon… glavo ekbrilas, bastono pumbatas, kriegado… Oni premas nin al la profundo de la pordego.
Markizo de Surenne metas la leteron en sian poŝon:
— Konduku ilin al la kapitano de la fortikaĵo Gueliz — kaj li turnas sin al ni. — Ĉu tiu letero signifas mildigan cirkonstancon antaŭ viaj juĝistoj?
— Oui, mon excellence.
— Se ĝi estas tiel, rilate viajn malnovajn meritojn, mi zorgos, ke la milita tribunalo konsideru tion. Kvankam, kion vi faris, pri tio apenaŭ ekzistas senkulpigo… Domaĝe, ke vi subiĝis al tiu ĉi stato…
Li turniĝis kaj lasis nin tie. Dume la policistaro estis fortigita kun soldataro, kaj la rumora homamaso estis premita en la flankstraton, per sinsekvaj atakoj.