Fosinte la du tornistrojn, ni atendis du horojn kaj akurate transprenis la deĵoron kune kun Wurm.
Je la sepa matene la esploro jam daŭris intense. Iu rompŝtelis en la deponejon. La kapitano sidis ĉe tablo en la mezo de la korto, kaj la garnizono viciĝos antaŭ li. Oni malkovris la rompŝtelon duonon antaŭ la kvara, kaj la skribisto lastfoje estis en la deponejo je la naŭa. Ĉiu devis atesti tiun tempon per alibio.
Kvar-kvin homoj estis nur, kiuj iris en la dormoĉambregon malpli frue, ĉe tiuj oni kontrolis la alibion pli ekzakte. Ĉiu havis alibion por la nokto. La kapitano estis tre nervoza. Tiaĵo estas malofta en la kolonia armeo. La legiano nur „kompletigas” siajn perditajn ekipaĵojn malrektavoje, sed li ne ŝtelas. Sed nun malaperis la havaĵo de ruso, nomata Dimitrov kaj la pakaĵo de Rivers, kiuj estas kondamnitaj al punlaboro.
Potrien raportis:
— Sinjoro kapitano! Troviĝas ĉi tie tri homoj, kiuj estas protokanajloj. Ili partoprenas ĉiuspecajn komplikajn fiaferojn, kaj hodiaŭ nokte ili estis liberaj, ĉar ili plenumis dekdu horan deĵoron.
— A moi!
Ni elpaŝis. La okuloj de la kapitano subite fiksiĝis sur nian kamizolon.
— Kie vi ricevis la honormedalon?
— En Senegalio — respondis Alfonso.
— Kial?
— Ni patrolis esplore ĉe la negroj, kaj ni akiris gravajn informojn.
— Kie vi estis hieraŭ vespere inter la deka kaj tira horo.
— Ĉe Selim. Drinkinte ni ekdormis en ebrieta stato. Selim vekis nin, kaj ni alvenis kurpaŝante dek minutojn antaŭ la tria horo por deŝanĝi la deĵorantojn. — Tio estis vera. — Kolerege ni vekis Wurm-on, kion li imagas, ke li ankoraŭ dormas, kaj ni alvenos ĝustatempe tien, poste ni kurpaŝante atingis la pordegon, precize je la tira horo.
— Wurm! — diris la kapitano.
— Okazis tiel, mon commandant. Mi stumblis survoje, kaj ĉiu mia havaĵo disruliĝis… Pro tio ni devis kuri poste.
Li eĉ konjekton ne havis pri tio, ke dume li dormis kvin tutajn horojn.
Ankaŭ Selim konfesis tion, ke vekiĝinte pro la bato de la horloĝo je la kvarono antaŭ la tria, li vekis nin.
— Vi povas foriri! Serĝento! Tiuj tri homoj estas tute bonaj soldatoj.
Potrien pro kolero ordonis al ni purigi la karcerojn, ĉar lia denunco ne sukcesis, kvankam ĝi bezontas nur tiam, kiam estas malmultaj la prizonuloj fari tiun laboron, kaj nun ili estis sufiĉaj.
— Nun jam ni komencos la dekutimigan kuracadon ĉe la bona, olda Potrien — diris Alfonso la Neniulo.
— Kion ni faru? Bati serĝenton signifas tre malbonaŭguran ĉeftraktadon laŭ la sonĝklariga libro de la legio.
— Iom post iom ni dekutimigos lin iel.
Post du tagoj okazis parado, ĉar delegacio de oficiroj traveturis al Agadir, kaj la garnizono akceptis ilin en Manson.
— Serĝento! — krakis la voĉo de la kapitano, kaj li fikse sidis sur la selo, ĉar multe da verdaj ornamoj, similaj al arbofolio estis videblaj sur la ĉapo de iu proksimiĝanto, kio estas minimume la rangon de generalo, sed estis en la delegacio kolonelo, kapitano, eĉ, kiel ĝi evidentiĝis poste, ankaŭ la adjutanto de la gubernatoro venis kun ili.
— Oui, mon colonel! — kriis Potrien.
— Defilu kun la plotono la unua! En avant!
La serĝento elpaŝis kaj akre kriis per komandvoĉo, foren sonoranta:
— En route!
Kaj eltiris sian glavon.
Aŭ li ektiris ĝin, sed la glavo ne moviĝis. Potrien sentis dum momento, ke la tero tremas…
— Li provis denove… Diable, kio estas al tiu glavo…! La kapitano sidis sur la selo mortepala… Tiaĵo ankoraŭ ne okazis! Senekzempla afero ekde la ekzisto de la respubliko: serĝento ne povas eltiri sian glavon por komandi.
Potrien spiregante tiradas la glavon kun karotruĝa vizaĝo.
La delegacio de la oficiroj, gvidate de la generalo, dume alvenas tien, kaj ili atentas la fortostreĉan provadon de la suboficiro kun sincera interesiĝo.
— Nu, iu helpu al li — diras la genero bonvole.
Esence mi havas molan koron, mi do elpaŝas rektadorse, poste mi prenas la finon de la glavo, Potrien ties tenilon. Kaj ni tiras ĝin. Mil diabloj… Nu ankoraŭ!.. Ĝi ne moviĝas! Nu ankoraŭ!
— Dum batalo — rimarkas la kapitano — tiu maniero de la glaveltiro estus iom longdaŭra procedo.
— Ankaŭ mi opinias same — kapbalancas la generalo. — Malpacienca arabo eble batos tien, antaŭ ol la procedo finiĝus.
— La kapitano vertiĝis sur la selo. Tia hontiga afero!
La malnova cikatro sur la vizaĝo de Potrien preskaŭ flamas. Li forte ektiras la ingon, kaj… Fine ĝi estas ekstere!.. La generalo ekkrias!
La glavo estas rusta ĝis la tenilo!
— Mi raportas… obeeme — balbutaĉas Potrien, fikse staranta, — la stalo… rustaj glavoj kaj… iu interŝanĝis…
Sed kiu aŭskultas lin? Serĝento kun rusta glavo! En la legio! La kapitano provas helpi lin.
— La suboficiro estas malnova soldato, sinjoro generalo… Li maljuniĝas.
Apopleksio ĉirkaŭis Potrien-on.
…Post la parado okazis pridemandado. Kion li parolis kun la kapitano, oni ne povas scii tion, sed Potrien venis en la kantinon kun fajroruĝa vizaĝo, kaj li disfrakais seĝon je pecetoj pro io. La kantinestrino, al kiu onidire la serĝento havas sekretan amrilaton, kredencis la vinon kun larmoruĝaj okuloj…
Renkontiĝinte kun ni, li rigardis sur nin kelkfoje, akre, minace. Ĉar li sciis en la profundo de sia animo, de kie blovas la vento.
Sekvan tagon alvenis al respondo.
Li reprenis la forpermeson de Alfonso la Neniulo; ĉar li trovis iun buton de lia kamizolo malpura. Mi ricevis kvar tagan enkarcerigon pro mispaŝo dum paradmarŝo. Hopkins la Ŝtipulo lavis la stalon. Dufoje…
Tiam jam ankaŭ la soldatoj de la fortikaĵo eksentis, ke io pendas en la aero. Ia sekreta milito, ia sinistra kalmo eksplodonta.
Ankoraŭ tiun vesperon trafis alia malagrablaĵo Potrier-on, kiun nuntempe perseskutas la malfeliĉo. Hieraŭ ekzemple iuj certaj personoj oleumis vespere la ŝtuparon antaŭ la pordo de la kantinestrino. La senbrue ŝtelumanta serĝento falegis, ke la fortikaĵo ektremis, kaj la gardostranto volis blovsignali alarmon. Vespere la kompatindulo metas la tagmezan tagordonon en koverton kune kun la serĝenta raporto, kiel kutime, li sendas ĝin al la kapitano pere de servosoldato. Mi ankoraŭ parolis kun la servosoldato sur la koridoro, kaj ŝajnas, ke Hopkins la Ŝtipulo estis ebria, ĉar li puŝiĝis al li hazarde kaj komencis brakumadi lin. Sed la servosoldato lasis lin tie, ĉar li rapidis al la kapitano. Poste — tio jam ne apartenas al la vico de la kutimaj, tagaj okazaĵoj — la kapitano rapidas al Potrien. Estas granda bruo, ĉar mokversaĵo troviĝis en la koverto anstataŭ la eksvalidiĝinta tagordono, kiun la servosoldato kunportis de la serĝento.
La legianoj jam longe kantas la mokversaĵon sekrete. Ĝi temas pri tio, ke dum batalo la kuglo de la malamiko trafis kapitanon el dorsdirekto.
Bedaŭrinde, nia kapitano iam vundiĝis je la dorso ĝuste tiel hazarde. Laŭdire tiam, kiam li turniĝis sur sia ĉevalo por komandi sturmon.
Certe ĝi okazis tiel. Sed tiuj legiano elturnas ĉion. Kaj tiu malnova vundo estas dolora punkto de la kapitano porĉiam. Kvankam la kuglo trafis lin el dorsdirekto tute ne dum kuro. Ĝi estas kalumnio. Tamen kompreneble nervozigis lin, ke Potrien sendis tiun versaĵon al li anstataŭ la tagordono.
Sekvan tagon Potrien neatendite kontrolas la ordon en nia ĉambro. Ni triope (pro niaj polvokovritaj bretoj) ne ricevas forpermeson, sed ni devas purigi la ĉambron. Ĝi estas la respondo. La gerilo-batalo disvolviĝas. Tiun nokton iu ŝlosis la pordon deekstere, kiam la serĝento vizitis la kantinestrinon sekrete. Li devis elpaŝi tra la fenestro, bedaŭrinde, en la pudingon de la kapitano, kion malica nekonato metis antaŭ la fenestron. Kia friponaĵo!
Sekvan tagon nia trio ricevis kvar tagan enkarcerigon pro neregula soldatsaluto.
— Li amare pentos la karcerpunon — stertoris Hopkins la Ŝtipulo dentogrincante.
Alfonso la Neniulo fajfadis.
— Kian planon vi havas?
— Nenian.
— Ĉu vi freneziĝis? Se ni ne rebatos, tiam estis domaĝe komenci tion.
— Li rebatos al si mem — li respondis leĝere. — Matene, antaŭ la alveno de la kapitano mi purigis la kontoron. Mi senpolvigis la grandan ŝrankon interne, kaj mi forgeis elveni el ĝi… Ĉar interesis min la raporto de Potrien…
— Ĉu vi subaŭskultis tion en la ŝranko, kion li parolis kun la kapitano?
— Jes.
— Ĉu pri ni?
— Kompreneble. Li diris al la kapitano, ke ni pasigos nian punon en la ĉelo numero kvar, kion ni komencos hodiaŭ je la kvina horo kaj duono. La malnova ventumtubo de la ĉelo estas kuntuŝa kun tiu de la gardistejo, kaj ĉiu vorto el la ĉelo estas aŭdebla tie. Potrien proponis al la kapitano veni en la gardistejon por subaŭskulti nian paroladon, kiam ni jam estos en la ĉelo. Ni certe elbabilos kelkajn sekretojn. Laŭ li, ili ekscios eĉ tion, kiu rompŝtelis en la deponejon. Li asertas, ke ni interŝanĝis lian glavon kontraŭ rusta aĉaĵo, kiun ni purigis ekstere per smirga papero
— Kia kalumnio! Kie troviĝas smirga papero ĉi tie? — murmuris Hopkins. — Mi devis forigi la ruston per fajlilo…
— Ni do ne devas insulti la oldulon. Ni fidu tion, ke evidentiĝos pri ni nenia malbono hodiaŭ vespere je la sesa horo en la ĉelo. Nun venu en la ŝtuparejon. Espereble ne estas malnova ventumtubo en la muro…
Ni flankentiriĝis triope.
— Mi ricevis leteron de Yvone per la hodiaŭa poŝto — diris Neniulo.
— Kiu ŝi estas?
— Yvone Barré. Mi sendis al ŝi la kopion de la letero de Francis Barré antaŭ tri semajnoj per aerpoŝto. Ŝi respondis dankeme. Mi skribis al ŝi en la nomo de nia triopo. Ŝi scias ĉion ankaŭ pri vi.
— Mi ne kredas tion — rimarkis Hopkins. — Virino el sinjora familio ne povas estis pli informita ol la policoj de kvar kontinentoj.
Multe da vero estis en tio.
„Estimata Sinjoro! — legis Alfonso la Neniulo. — Mi tre dankeme pensas pri Vi kaj pri viaj amikoj. Dume mi eksciis de sinjoro Boulanger, ke li serĉas la veran Thorze-on, kiu ne estas identa kun la adresito de mia lasta letero. Laŭ la konsilo de sinjoro Boulanger mi montris al neniu la kopion de la letero de mia frato, ĝi ja estas tiel konfuza, kaj la kompatinda Francis certe skribis ĝin malsana. Sinjoro Boulanger transprenis la kopion por ekagi en tiu afero. Ĝi okazis antaŭ du semajnoj, de tiam via amiko ne anonciĝis. Tio estas nekomprenebla por mi…”
— Li denove faris ian friponaĵon! — kriis la dikulo.
— Nun li estas riĉa — diris Alfonso la Neniulo, — kial li farus friponaĵon?
— Tio estas en lia naturo — respondis Hopkins la Ŝtipulo.
— „… Mi dankas al Vi kaj al viaj amikoj — daŭrigis Neniulo, — kion vi faris. Vi estas vere grandanimaj! Vi riskas vian vivon por nekonata virino. Laŭfame mi jam konas iun el vi…”
Tiam li ĉesis legi kaj metis la leteron en sian poŝon malbonhumore.
— Hoho! — mi kriis. Estas io ankoraŭ en ĝi. Iun el ni laŭfame… Kio estas tio?!
— Nenio… ĝi ne garvas — li diris konfuzite. — La Turka Sultano babilis ion pri vi. Ke vi verkas romanon… Ĝi do estas idiotaĵo…
— Vi ne rajtas forkaŝi la opinion de miaj legantoj kaj estimantoj! — mi kriis.
— Mi diras, ke ŝi skribis pri vi nenion interesan… Ni iru al la gardistejo. Ni devas anonciĝi por komenci la penumon de nia puno.
Kaj li iris…
Nu sed mi ne lasos la aferon tiastate! Hoho… Ĉu eble li estas ĵaluza? Kara amiko mia, tiel vi ne povas debati verkiston el la selo… Nun ni iru arnociĝi, sed mi ankoraŭ revenos al tiu temo.
Oni kondukis nin el la gardistejo en la ĉelon. Ne en tiun, kie ankaŭ Levin atendis la traveturontan transporton, sed en alian. Malluma kavo estas videbla sub la plafono, en la supra angulo de la ĉelo.
Ĝi estas la ventumtubo.
Estas la kvina kaj tri kvaronoj!
Multe pli poste la subkaporalo rakontis la okazaĵojn de la subaŭskulto dum interparolado en la drinkejo. Li tranĉadis trabakon, kiam aperis la kapitano kun la serĝento en la gardistejo.
— Deprenu tiun mapon de sur la muro — diris Potrien al la subkaproalo.
Rondforma aperturo estis videbla malantaŭ la mapo. Ili ne devis tre akrigi siajn orelojn por aŭdi ĉiun vorton el la karcero. Iu nun oscedas (mi estis tiu), ankaŭ la klako de miaj dentoj estas bone aŭdeblaj tra la ventumtubo de la gardistejo.
Ĉirkaŭ la sesa kaj kvarono ekparolis Alfonso la Neniulo.
— Estas tre bone, ke oni fermin nin ĉi tien. Almenaŭ nun ni povas priparoli kelkajn sekretojn.
Ankaŭ mi ĝojas nur pro tio — respondas Ŝtipulo.
Poste ni diris nenion dum kvardek kvin minutoj
Mi rimakas, ke estis terura varmego, sed porti manĝaĵon kaj trinkaĵo en la gardistejon estis severe malpermesita. Nek la kapitano rajtas fari tion.
Alfonso la Neniulo ekparolas je la sepa kaj duono.
— Knaboj! Ni ĵuru, ke ni diros nian sekreton al neniu, okazu kio ajn.
— Ni ĵuras!
Poste ni nur ripozis kaj gratis nin dum tridek minutoj. Oni ne hastas ebabili sekretojn en la ĉelo. Baldaŭ Hopkins rimarkas, ke tre varmas en Afriko, kio tute ne estas agrabla.
— Laŭ mi la eskimoj ĝojus, se ili havus tian klimaton — mi diras per la saĝo de multflanka verkisto.
— En kiu lando loĝas la eskimoj? — demandas Ŝtipulo.
— Vi havas altan klerecon — mi respondis moke, — vi vere devus scii tion. Estas lando, kiun oni nomas Norda poluso pri ties malkovranto, kie la homoj ne povas iri sur la straton sen vintra mantelo dum dekunu monatoj de la jaro.
— Mi denove atentigas vin — diras Alfonso la Neniulo, — ke metu seruron sur vian buŝon. Ni gardu la sekreton, ke la kompatainda Potrien ne estas normala.
— Tamen la serĝento estas kuraĝa kaj firm-karaktera — mi laŭdis lin elkore, — nur nun, kiel li maljuniĝis, li suferas je manio pri persekutiĝo.
— Ke ni ĉagrenas lin — diris Ŝtipulo kun bedaŭro, — sed se li mortigus nin, eĉ tiam ni ne estus kapablaj fari tiaĵon kontraŭ ni brava kaj aĝa superulo.
— Tial li koleras la kompatindulo ankaŭ pri nia kapitano — diras Alfonso la Neniulo kun varma kondolenco. — Li pensas, ke ankaŭ li persekutas lin.
— Kiel li blasfemas, kiam la kapitano proksimiĝas al la kontoro.
— Eblas — meditis Ŝtipulo, — ke Potrien tute ne koleras pri la kapitano, li nur manipulas la soldojn, tial li timas la oficirojn.
— Knaboj! Ni gardu ankaŭ tiun sekreton
— Kiam vi rimarkis tion?
— Estis suspektinde, ke la kompatinda Biguére mortis vendrede, kaj sabate li revenis pro sia soldo el la transa mondo. Ĉar nur tiel li povis estis en la etato.
— Mi tamen ŝatas Potrier-on — entuziasmiĝus Hopkins, — ĉar li estas ĝisoste soldato. Li ne malamas nin, li nur estas ĵaluza pro la kantinestrino.
— Kvankam — mi diris kun kompato — la kantinestrino restos fidela al li, ĉar Potrien fermas siajn okulojn super ĉiuspecaj aferoj.
— Tio estas bona ankaŭ por ni, ke ŝi vendas vinon, brandon kaj tabakon en la malantaŭa ĉambro al la arestitoj de la garnizono, kiuj ne rajtas iri en la kantinon.
Tiel ni babiladis inter ni, sensuspekte, ĉiuspecajn sekretojn.
— Sed la plej granda sekreto estas tio — diras Alfonso la Neniu, — ke la kompatinda, kara, maljuna Potrien rompŝtelis en la deponejon…
…Kvazaŭ ĝi estus ventolilo: ia zumanta, stertora muĝo aŭdiĝus el la direkto de la aerumtubo.
Kia diablaĵo estas tie?
— Tio ne eblas! — kriias Ŝtipulo. — Potrien estas abnormala, sed li ne rompŝtelas!
— Nek li mem scias pri tio. Hazarde mi vidis, ke li estas somnambulo. Okazas al tiuloj, ke ili rompŝtelas en senkonscienco. La kompatinda, brava serĝento estas somnambulo.
— Ne diru!
— Sed tio restu inter ni… Antaŭhieraŭ nokte mi vidis lin… Kun taŭzita hararo, en ununura litkovrilo, nudpiede li venas el malantaŭ la kantino, kaj li iras tiel en la mallumo apud la muro de la fortikaĵo. Li sentas, ke li estas malsana kaj maljuna. Tial li suspektas ĉiun. Tial li skoldas ankaŭ la kapitanon.
— Li tamen estimas kaj alte taksas la kapitanon! Antaŭnelonge li diris al la skribisto antaŭ mi: „Mi estimas kaj alte taksas la sinjoron kapitanon, sed de kiam li vundiĝis je la dorso, li estas tre nervoza.”
Alfonso la Neniulo oscedis.
— Nu, ni dormu.
Sed antaŭ ol ekdormi, malfermiĝis la pordo de la ĉelo, kaj Potrien staris sur la sojlo…
La kompatindulo aspektas tre elĉerpiĝinta.
Liaj lipharoj hirte distaras, liaj okuloj kongeste ruliĝas, li blovas la aeron tra liaj vastiĝantaj naztruoj per sovaĝa ritmo, kaj liaj dentoj grincas.
Eble la taga deĵoro elĉerpis lin tiel. Sed ne estas malgravaĵo plenumi la taskojn de la serĝento.
Lia raŭka, flustanta voĉo estis timiga, kiel li ekparolis:
— Ĉu vi sciis… ke mi subaŭskultos?!..
— Mon chef — respondas Alfonso la Neniulo, — ni ne supozas tiaĵn pri serĝento Potrien.
La serĝento ridetis ironie, sed lia vizaĝos estis flave violkolora.
— Vi povos pensadi en Igori pri miaj aferoj. Mi opinias, ke vi iros tien pli-malpli poste.
Alfonso la Neniulo subite prenis atentopozon.
Eĉ tie ni volonte servos sub la mano de sinjoro serĝento.
Li retropaŝis. Li komprenis bone la sencon de nia respondo. Se ni iros tien, ankaŭ li venos kun ni.
— Hm… Tiel… Nu bone!.. Ni vidos tion!
Kaj li frapfermis la pordon. La fortikaĵo tremis pro la paŝoj de la foriranta serĝento.
La fato persekutas tiun serĝenton. De iom da tempo, kiu scias kial, li fariĝis osto en la gorĝo de la komandanta kapitano. Kvankam la olda Potrien estas vere bona soldato. Sed se la kapitano iam elektas por si iun, tiam ĉio vanas. Foje la kapitano trovas la postenigojn nekonvenajn, alifoje li ironie diras post la matena inspektado, ke la kompanio ne povus partopreni eĉ skoltan ĵamboreon alviciĝinte tiel, do la vivo de Potrien fariĝis infero, kio atingis sian kulminon per la nekomprenebla suspekto de la kapitano rilate la pacajn, arabajn kapropaŝtistojn kaj beduenajn ŝuflikistojn, vivantaj ĉi-regione. Li timas ĉiupaŝe atakon kaj sendas Potrien-on skolti por kvar-kvin tagoj. Nia kapitano ofte atendas surprizon el la direkto de neloĝataj montopintoj kaj malproksimaj, fumantaj krateroj, tiam Potrien kaj lia taĉmento devas grimpi el Manson ĝis la neĝlimo de la supraj montpasejoj de Atlaso.
Kvankam ĉi-regione ne okazis atako de la memoreblaj tempoj. Aparta morta ĉagreno estis por la serĝento, ke laŭ la ordono de la kapitano li ne rajtis postenigi nin al sia patrolo.
— Mi ne ŝatas, serĝento — li diris al Potrein, — se vi traktas la soldatojn laŭ viaj privataj sentoj.
Dume el Manson oni sendis taĉmenton, konsistantan el ok personoj al malproksima oazo por reguligi certajn, senbridajn indiĝenojn. La ok homoj restos tie patroli tri monatojn.
Kaptinte la okazon de venĝo, Potrien postenigis Alfonson la Neniun inter la ok personojn. Li sciis bone, ke ĝi estas plena trafo disigi nin unu de la alia.
Ni sidis malgaje en la kantino.
— Eh — diris Alfonso la Neniu, — kiel ajn vi opinias, mi jam ĝojas, ke mi liberiĝos el tiu ĉi fortikaĵo. Oni vivas ne tial, ke li manĝu terpomsupon en enua sekureco ĉi tie.
— Ĉu vi pensas, ke blovorkestro muzikas en Saharo, kiam vi manĝas la terpomsupon? — murmuris Hopkins la Ŝtipulo en la mallumo, cetere vidanta ĉion en rozkoloro.
Mi neniam vidis lin tiel moroza. Sed nek mi povis esti amikema. Diablo forportu… Ni alkutimiĝis unu al la alia en danĝero, nenifarante, dum la malfacila soldatservo en Afriko.
— Iel ni devas aranĝi, ke ni tamen restu kune — mi diras, meditante pri ia ruza solvo. — Eble, se ni petus la kapitanon postenigi nin inter la ok homojn.
— Mi neniel iros kun la ok personoj en tiun oazon.
— Kiel vi komprenas tion?
— Mi iros al Igori.
— Ĉu vi freneziĝis?
— Bonvolu paroli pli klare — ekgrumblis Ŝtipulo. — Kion signifas tiu multe da sensencaĵo?
— Se mi jam foriros de tie ĉi — li diris malgaje, — mi rezignos ankaŭ miajn plej bonajn amikojn, tiam mi almenaŭ rigardos, kion vidis tiu febra Francis Barré en Igori?
Alfonso la Neniu ne nur tial memorigis pri linko, ĉar li estis rapida kaj senbrua: la delikata, saĝa vizaĝo, lia flatema konduto kaj la ruza maniero, kiel li ĉirkaŭretis iun nerektavoje por inklinigi iun al io: li similis al kateska bestio.
Tiu „se mi jam forlasos miajn plej bonajn amikojn”, estis tia suspektinda emociiĝo.
— Se vi iros al Igori — diris Hopkins, — tiam vi forlasos ne nur viajn amikojn, sed ankaŭ vian prudenton. Ĉu vi volas konstrui fervojon?! Ĉe Kongo?
— Vi pravas — li kapjesis, — mi tute ne prenus sur mian koron, ke vi kuregu en tian danĝeron.
— Ne timu pri mi! — kriegis la dikulo ekster si. — Mi rifuzas tiaĵon!
Li kuregis el la kantino, anasirante sur siaj kurbaj kruroj, kaj li frapfermis la pordon tiel, ke la manĝiloj ektremis sur la tablo, kaj la bildo de marŝalo Joffre falis de sur la muro.
— Vi nur restu ĉi tie — diris Alfonso la Neniu trankvile. — Mi promesis al Yvonne Barré, ke mi ne rezeignas solvi la aferon.
— Ĉu vi korespondas?
— Jes… eventuale.
Ŝajnis, ke li estas embarasita. Kio ĝi estas? Ĉu li korespondas kun la virino? Kaj li sekretas tion?… Li havas ion forkaŝindan. Li ne kuraĝas rigardi en miajn okulojn!
— Ĉu ŝi skribis ion pri mi de tiam?
— Kelkajn… liniojn… La Turka Sultano rakontis tiom multe pri viaj sultaj romanoj… — li grumblis.
— Vi ne rajtas forsekreti tion! Sciu, se vi ne laŭtlegos ŝian leteron, mi skribos vian agmaniero al fraŭlino Yvonne Barré.
— Mi do povas legi ĝin… Kvankam tio ja estas mia afero… kaj…
— Mi atentigas vin, ke laŭtlegu la leteron, cetere vi havos problemon kun mi.
Mi opinias, ke mia vireca konduto forte impresis lin. La unuan fojon en mia vivo mi vidis retiriĝi tiun netimigeblan homon. Li ŝovis sian manon en la poŝon trankvile kaj eltiris leteron.
— Mi ne pensas, ke ŝi skribis tion sincere — li rimarkis mallaŭte, poste li komencis legi:
„… En via lasta letero vi ne menciis sinjoron Fowler-on…”
— Ĉar mi skribis… nur la esencon — li balbutis embarasite.
Mi ridetis pri li. Nun jam mi sciis, de kie blovas la vento. „La ĵaluzo estas diabla malsano, kaj ĝi malofte elektas siajn rimedojn” — skribas ie grava verkisto.
— Nur daŭrigu!
— „Min interesas la karaktero de via amiko — ŝi daŭrigis. — Kial mi ne renkontiĝis kun tia viro, kiu estas erudiciulo, kaj li havas neĉiutagajn maldekstamanajn rektajn batojn. Kiel nobla koro, alta inteligenteco kaj kavaleria konduto karakterizas lin. Kvazaŭ denove estus reviviĝinta en tiu homo iu el la tri korpogardistoj. Mi sentas tiel, ke li estos tiu, kiu malkovros la sekreton de mia frato, kaj li staros antaŭ min iun tagon.”
Li ĉesis la legadon.
— Daŭrigu! — mi kriis ekscitite.
— Jen estas la fino de la letero…
— Malvere!
Li legis ĝin plu malbonhumore:
— „Kiam li staros antaŭ min, kaj mi premos lian malmolan, virecan manon, mi estos tre feliĉa. Kion vi pensas, ĉu tiu granda homo opinius min inda al si mem?”
— Ne estis bela afero de vi, ke vi forsekretis tion!
— Kial? Ĉu vi okupiĝas pri la afero de Francis Barré aŭ mi? Ĉu vi pensas, ke mi iros en Igori-on tial, ke vi akaparu tiun virinon de antaŭ mi?
— Ŝi fermis min en sian koron — mi diris poezie.
— Ŝi amos tiun, kiu oferante eĉ sian vivon malkovros la sekreton de ŝia frato. Mi iros en Igori-on! Mi estas do iu el la tri korpogradistoj!
— Kia afero… estas tiu… kun la tri korpogardistoj?
— Iam tri soldatoj, riskantaj sian vivon kunportis la kolieron de la franca reĝino el la palaco de princo Buckingham.
— Mi ne sciis… Sed ni vivas en tiu ĉi fortikaĵo, kvazaŭ enterigitoj. Nek radio, nek ĵurnaloj.
— Nu, rimarku bone: mi iros en Igori-on ne tial, ke mi eltiru por vi la maronojn el la fajro. Aŭ ĉu vi volas fuĝi al Kongo de tie ĉi? Eskapi el ĉerko en la inferon?
— Tio ne koncernas vin — mi respondis kolere kaj lasis lin tie.
Neniu Alfonso sekvan tagon gardostaris ĉe la akvocisterno. Kiam li aŭdis, ke la patrolo proksimiĝas, li apogis sian fusilon, ekfumis cigaredon kaj eksidis sur mejloŝtonon.
— Senrangulo! Ĉu vi freneziĝis?! Aŭ vi estas freneza? — alkrias lin la gvidanto de la patrolo.
— Mi estas ebria.
Mi scias certe, ke li ne drinkis eĉ unu guton. Sed sekvan tagon li jam sidis en la karcero apud Levin, kiu intertempe ricevis ĉiuspecajn fiŝaĵojn de ni. Ni ekŝatis la flegman, trampan maljunulon. Neniu scias, kial? Ofte ne la logiko teksas la antipation kaj amikan senton inter la homoj.
Mi pensas, ke ĝi estis tre saĝa diro. Dume alvenis la eskorto: kvardek malliberuloj kaj dudek kvin armitaj akompanantoj.
Tiam okazis, ke dum la tago de la elpago de soldoj malaperis tiu malgranda blua, tola sako de sur la skribotablo de la serĝento, el kiu oni pagas la monon. La legio bedaŭrinde vere estas kolektejo de fiuloj. Kvankam la kompatinda Potrien ne estis suspektata, sed la respondeco ŝarĝis lin. La kapitano, kiu malŝatas tiun eminentan suboficiron pro nekonata kaŭzo, nun kaptis la okazon por definitive reguligi la konton kun Potrien. Deŝanĝinte la serĝenton el Orano, li gvidos la eskorton al Igori.
Vespere Alfonso la Neniulo pakis la permesitan kvar kilogramojn da havaĵo. Li kunportis ankaŭ la kuirlibron de Levin.
— Kial vi bezonas tion?
— Levin petis min kunporti ĝin. Eble li havos okazon kuiri por ni, kaj tiam ni laŭtlegos la receptojn al li.
Hopkins donacis al li bluan saketon, por ke li metu siajn multajn malgrandajn objektojn en tiun. Ĝenerale oni kutimas teni monerojn en ĝi.
— Vidu, Hopkins… Tiu Neniu Alfonso… Tamen… hm…
— Kion vi balbutetas?! — li turnis sin al mi. La dikulo de post iom da tempo kverelis kun ĉiu. — Ne interesas min tiu idiota ulaĉo!
— Vi tute ne scias, kial li iras al Igori? — mi diris morne. — La agopreteco de la viro iafoje loĝas en la plej profunda kaŝejo de la animo.
Ĝi, mi pensas, estis tre bela diro.
— Vi parolas tiel, kiel duon idioto. Kio estas?
— „Serĉu la virinon” — mi citis malnovan anglan poeton. — Tial iras Alfonso la Neniulo al Igori.
— Ankaŭ ĉi tie mi povas serĉi virinon por mi, se necese. Tial li ne devas iri al Igori. Ĝi estas bela jupĉasado!
— Eble… ne li… sed mi devus iri al Igori — mi meditis melankolie.
— Iru, kien vi volas! Duonfrenezuloj! — li kriis kolere, kaj li preskaŭ glutis la estingiĝintan cigarstumpon, ĉar li vane faris fumsuĉojn por eksciti la ardaĵon.
Sed la dubo maturiĝis en mi decido. La nobla virino ne trompiĝos pri mi!
Vespere mi anoncis al la serĝento, ke mi perdis mian fusilon. Kvankam mi mem fosis ĝin en kavernon, malantaŭ la fortikaĵo.
Sekvonttage mi iris kun mia kvin kilograma pakaĵo en la ĉelon.
— Saluton, sinjoro! — diris la granda Levin. — Vi konvenas al ni, kiel la ruĝa vino al la omaro.
Kelkiuj rimarkis, ke li fermu sian buson kaj ne ekscitu la malsatajn homojn. Morozaj estis tiuj kondamnitoj, venintaj demalproksime, lacaj pro la bataloj en la dezerto, survoje al Igori, kie la infero atendas ilin.
— Kial vi volas sekvi min perforte? — demandis Alfonso la Neniulo.
— Mi travidas la vualon — mi respondis kaj rikanis inter liajn okulojn. — Vi ne forlogos Yvonne-on de mi malantaŭ mia dorso.
Ni sidis ĉirkaŭ naŭope sur la glua, malpura, insektoplena plano, kaj ni frostotremis pro malvarmo dum la vespero. Ne eblis moviĝi en la malvasta ejo. Iu rakontis pri Igori. Kongo! Terura klimato, malsekaj lignobarakoj, sovaĝe brutalaj gardistoj…
Hopkins havis pli multe da prudento. Li pravas. Estas frenezaĵo iri tien.
— Ĝi estas malpli bona ol la infero — diris la basvoĉa, grandkapa Colter, kiu estis kantoro iam en Kopenhago.
— Nur unu bona afero estas tie — klarigis Levin, — ke nenie troviĝas tiel blanka viando de testudoj kiel tie. Simila estas la situacio norde, rilate la viando de la ĉasbestoj. Fine de la naŭdekaj jaroj mi kuiris kapreolan spinaĵon kun legom-haketaĵoj, ajlite… Mi faris ĝin tiel, ke mi fandas duon kilogramon da lardo sur pikstango super la fritaĵo…
Dum monatoj neniu manĝis eĉ unu glutpecon. Ne estas mirinde, ke iom morozaj homoj estis kune. Diktrunka malliberulo ekstaris:
— Se vi ne ĉesos ĉi tiun historion tuj — li diris minace, — mi elpremos iun vian okulon per mia dikfingro.
— Mia afero estos elpremi la alian — diris la kantoro, kiu fariĝis iom laika dum la jaroj en la dezerto.
— Sed sinjoroj, ĝi estis tiel mirinda manĝaĵo, ĉar mi ne trafritas ĝin tute, por ke ĝi restu bongusta kaj…
Puf! Iu batis lin je la kapo per malplena gamelo, sed forte.
Mi diris, ke ili estis iom morozaj homoj…
La kapobato silentigis Levin-on dum la vespero eĉ dum nokto.
Matene malfermiĝis la pordo, kaj Hopkins enpaŝis, portanta kvin kilograman pakaĵon, kun eksterordinare morna vizaĝo.
— Alo! Ŝtipulo! — kriis Alfonso la Neniulo kun ĝojo. — Ĉu vi do enuis?
— La sinjoroj ne interesas min — li diris kaj eksidis mezen, pro kio tiuj perdis la spiron, kiuj alpremiĝis al la muro.
— Ĉu eble vi estas ĉi tie hazarde? — mi demandis ironie.
— Jes, se vi volas scii! Tute hazarde. — Li kondutis tre nervoze. — Iu fenestro rompiĝis sur la etaĝo.
— Oni kondamnas neniun al punlaboro pro tio.
— Sed iu falis tra ĝi sur la korton. Mia malnova malamiko. Kaporalo Marchande.
…Baldaŭ tamen evidentiĝis, ke antaŭ ol puni tiun malnovan malamikon, Hopkins la Ŝtipulo drinkis multe da vino en la kantino kaj vendis sian unumonatan soldon al la kantinestro duonpreze.
Li do jam sciis antaŭe, ke li ne ricevos soldon en la fortikaĵo Manson, ĉar li iros fari punlaboron.