Mi rakontis la okazaĵon al miaj amikoj. Alfonso la Neniulo sterniĝis sur la lito kaj diris nenion laŭ lia kutimo. Ŝtipulo des pli multe parolis.
— Iam mi tamen batos la Turkan Sultanon violkolora!
— Nun li estas senkulpa — mi defendis nian suspektindan amikon. — Por li gravas la ŝajno ĉi tie. Kaj nun ne estas butero sur lia kapo, se li akompanis Yvonne-on ĉi tien.
— Li ne akompanis ŝin. Yvone venis sola — diris Alfonso la Neniulo mallaŭte. — Yvonne Barré venis sola. Ŝi diris al mi nokte, ke ni ne fidu la la Turka Sultano, ĉar oni gardas Yvonne-on pro li. Li tuj malkaŝis la knabinon, kiam li ekvidis ŝin.
— Fripono!
Kio okazas ĉi tie? Kial li piedbatis min dum unu horo pro la ŝajno?
— Francis Barré estas en kaptiteco — daŭrigis Neniulo, — se la knabino faros kian ajn suspektindan aferon, oni mortigos lian fraton kaj certe ankaŭ ŝin, Yvonne Barré diris tion hodiaŭ nokte, tial ŝi evitis nin.
— Kiel venis la knabino ĉi tien?
— Ŝi akiris kurier-ordonon. Ŝajnas, ke ŝi havas sufiĉe bonajn miliatistajn kontaktojn. Oni sendis la kurieron al Igori por informiĝi pri Francis Barré. Ŝi venis ĉi tien kun tiu duone falsa dokumento. Sed ŝi subite staris vidalvide al la Turka Sultano. Li tuj malkovris ŝin. Nun ŝi estas senpova, ĉar se oni kaptos ŝin pro ia provado, ĝi kostos la vivon de ŝia frato. Mi promesis al ŝi, ke mi eliros iel el la fortikaĵo, kaj mi parolos, se eblas, kun Barré. La knabino povas fari nenion, de kiam la Turka Sultano makovris ŝin.
— Mi strangolos tiun Turkon — murmuris Hopkins la Ŝtipulo, kaj li elprenis cigaron. Ĉar li plenigis la binoklujon per cigaro en la kantino. — Li simple fuĝis de la knabino kun tiu kopiaĵo, kiun ni sendis al ŝi pri la letero de Francis Barré, kaj nun li agadas ĉi tie kiel fiŝkaptisto en malklara akvo.
— Mi parolos kun la Turko — diris Neniulo. — Mi ne kredas, ke li estas tia fiulo. Li estas suspektinda, sed ne fiulo.
Subite alvenis patrolo, kaj la kapitano sekvi ĝin kun sia kutima akompanantaro: kun la unuokululo kaj kun kelkaj inĝenieroj.
— Jen tiuj tri homoj! — kriis iu akre kaj montris sur nin.
La Turka Sultano estis tiu!
— Kiuj vi estas? — demandis la kapitano.
— Ili venis ĉi tien — kriegis la Sultano — por flaraĉi. Jen estas la letero, kiun skribis tiu ulo al la knabino! — Kaj li montris la leteron de Alfonso la Neniulo.
— Ili eniam plu miksos miaj kartojn! Ili iros en la inferon! Tiun friponon — li montris al mi — mi konfesigis hieraŭ. Ili venis flaraĉi en la afero de Francis Barré!
Alfonso la Neniulo fikse rigardis la Turkon.
— Kiuj ili estas? — demandis la kapitano leginte la leteron, kaj li tre serioziĝis.
— Li estas — montris al mi la Turko — stulta, sed ruza skoto. Li verkaĉas idiotaĵojn kaj estas vanta frenezulo.
Kia mensogo! Mi kaj vanta!
— Jen estas Ŝtipulo, la plej grava ŝtelisto en la mondo.
— Sed kiel mi povas vangofrapi! — diris Hopkins entuziasme, kvazaŭ ekskuzante sin, kaj maldekstramane li survangis la Turkan Sultanon… Sed tiel forte… Ke entuziasmo kaptas min eĉ post jaroj, pensante pri tiu vangofrapo.
La Turka Sultano renversis la tablon kaj du inĝenierojn, kape li tratompis la pordon, tiel li falis sur la teron.
Ok personoj kaptis Hopkins-on, kaj li ricevis proksimume dudek vangofrapojn. Nu sed kiaj ili estis rilate al tiu unu?!
— Atentu! — kriis la kapitano. — Mi dekutimigos vin pri tio.
— Ili estas pli danĝeraj ol kvindek policistoj! — kriis la Turka Sultano.
— Tiam ili estos senditaj al la fervojkonstruo. Ili laboros tie!
— Ĉu ne estus pli bone likvidi ilin? — demandis la unuokula…
— Ne — diris la kapitano kategorie. — En Igori ne ekzistas mortkondamno, mi jam multfoje diris tion. — Li turnis sin al ni. — Ankaŭ vi sciiĝu: en Igori oni mortigas neniun. Certagrade ĝi estas pli granda krueleco, ol la murdo. Post nelonge vi povos sperti tion. Mi estigis paradizon pro ĉiu legiano ĉi tie. Kiu provas malhelpi tion, li vivu tiel, kiel li vivus en tiu Igori, kien oni sendis lin originale. Sed ekzekuto ne ekzistas. Almenaŭ en tiaj kazoj, kiel en la via, ni rapidigos la naturan morton.
Li faris veran program-parolon.
— Dizerti neeblas de ĉi tie — diris la unuokula malbonvole, kiu, ŝajnas, ke estis la plej malica homo ĉi tie. — Norde, okcidente kaj oriente estas la ĝangalo, sude fluas Kongo, kie la krokodiloj gardas vin…
— Kaj ankaŭ mi gardas ilin! — diris la Turka Sultano.
— Vi estas multe pli malbela ol la krokodiloj — rimarkis Hopkins, kaj li,surkraĉis nian suspektindan amikon.
Tiam li ricevis vangofrapon de la Turka Sultano, ankaŭ el la unuaklasaj, tian, kiun rememorinte, eĉ post jaroj langoklakas miaspeca verkisto.
Malproksime de la fortikaĵo, sur la roka montdeklivo de Kongo daŭris la fervojkonstruo. La malliberuloj, havantaj la vivon de sinjoroj kompreneble ankaŭ ĉi tie helpis nur en la gardoservo, per skurĝo kaj per bastono.
Blankaj homoj apenaŭ laboris, nur kiuj estis misfamaj kverelemuloj, ŝtelis, provis dizerti, aŭ (ĝi estis la sep ĉefaj kulpoj), kiuj scivoladis ankaŭ pri aliaj aferoj, ol kio estis por vespermanĝi. Kiel oni supozis tion pri ni, laŭ la perfido de la Turka Sultano.
Kiuj do laboris? Iu nia eskortanto ŝajnis bonvola gardisto, respondis tiun demandon:
— Indiĝenoj faras la laboron. La reĝo de iu ĝangala tribo vendis la kremon de sia popolo por brando kaj por ceteraj agrablaj objektoj.
Laŭ la kremo de lia popolo, tiu reĝo regis super la plej aĉaj subuloj de la mondo.
Dika, senegalia serĝento transprenis nin. Lia vizaĝo esprimis brutalan kruelecon.
— Nu venu — li diris rikanante. — Ĝuste nun estas bezonataj eŭropanoj en la hospitalo. Tiu grandnazulo jam estis ĉi tie kaj rakontis, ke vi estas spionoj. Ke mi postenigu vin en barako de la kadavroj.
Ni iris al la hospitalo. Kiel fia perfidulo estas tiu Turko! Ĉar sendube li estis la „grandnazulo”, kiu misfamigis nin ĉe la serĝento. La menciita barako staris iom malproksime. Ĝi estis same malbelega, malpura kabanaĉo el lignotabuloj, kiel la aliaj. En ties proksimo netolerebla odoro malbonigis la aeron. Bruo de mallaŭta, ĝemetanta, veanta ĥoro filtriĝis tra la fenestro, ne havanta moskitoreton.
— La serĝento sendis ilin — raportas nia akompananto al la suboficiro, — oni postenigis ilin al hospitala servo.
— Mil diabloj! Kial dungi blankaj homojn kiel flegistojn? — li diris kun malema vizaĝo. — Li malhonorigas nian aŭtoritaton! Ekzistas ankaŭ alia puno.
— La grandnazulo volis tion. Ili estas spionoj.
— Kaj se ili estas ekzekutistoj…! Nu bone… por mi estas egale!
Li transprenis nin, kaj ni sekvis lin en la hospitalon.
Infero!
Vunditaj, ulcer-kovritaj, tifaj, malariaj indiĝenoj kuŝas sur matoj plenŝtopite. Miliono da muŝoj flugas ĉie. Forĵetaĵoj, insektaĉoj, netolerebla odoro, ĝemado, veado…
Kaj en blanka kitelo… La „sinjoro Profesoro”! Kvastiĉ!
Ankaŭ ĉi tie li estis fortepianisto kaj kuracisto simultane. Li gratas sian kapon kaj ĉirkaŭrigardas senpove. Apud li staris malalta, altfrunta homo kun neĝe blanka barbo, havanta dratkadrajn okulvitrojn. Liaj konfuzaj okuloj maltrankvile moviĝas tien-reen.
— Kredu min, kolego, ĝi estas tipa kazo de ulcus pepticum… Eblas, ke mi operacias la koncernulon — li diras nun al Kvastiĉ.
— Mi petas vin, ne faru tion… — petegis la grandega, pala Kvastiĉ kaj kunmetis siajn ŝvelintajn, lentugajn manojn.
— Mi estas la ĉefkuracisto…! — li krias orgojle kaj rigardas sur nin. — Ĉu vi estas malsanuloj?
— Ne — respondas Neniulo.
— Estas egale — li diras per bonvola, trankviliga voĉo, — baldaŭ vi estos tiaj, kaj mi operacios vin. Mi estas profesoro Winter!
Li estas frenezulo! Ni rigardis sur Kvastiĉ-on. Li kapjesis ĝemante. Poste li flustras al ni:
— Hodiaŭ mi estas ĉi tie la unuan fojon. Terure!
Profesoro Winter iris plu dum sia vizitado.
— Kian problemon vi havas?! — li demandas iun veantan, negran malsanulon.
Li vi-diras al la indiĝeno! Kiu aŭdis tiaĵon!
— Nenian! — kriadas la malsanulo timiĝinte. — Nenian problemon! Simbu estas sana… Ne operacii lin!
En la okuloj de la homo nomata Simbu estis videbla, ke li havas altan febron.
— Mi eltiros viajn dentojn — diras la blanhara profesoro ridetante. — Vi havas ie pusan empiemon, kaj ĝi estas pro viaj dentoj.
— Mi petas vin, kolego — diras Kvastiĉ, — ĝi estas tutcerte malario… Palpadu lian hepaton…
Profesoro Winter balancas sian kapon kun bonvolema rideto:
— Ĝi estas metastazo de periostito… Tuja ekstrakto ankoraŭ povas malhelpi la sepson… kaj li jam iras plu. La dormemaj, ruĝaj, grandaj okulojde Kvastiĉ fariĝas maltrankvila. Poste li ragardas sur nin…
— Jes, ĝi estas tia hospitalo. Kion mi faru? — li diras, kvazaŭ li respondus al iu, kvankam ni diris nenion.
— Venu kun mi…
Li iris antaŭen, kaj ni sekvis lin. Li kondukis nin en la senhoman korton de la barako.
— Mi ne eltenos ĝin longe! Tiu Winter estas freneza kaj operacias! Sur kuireja tablo! Per malbonaj instrumentoj…! Li mortigas tiujn kompatindulojn… Dio mia…
Li apogiĝis al la pordofosto kaj viŝis sian frunton.
— Ĉu… oni ne scias, ke li estas frenezulo? — demandis Neniulo.
— Oni scias. Sed ili faras ian fabelmondon… Ĉiu povas kontentigi sian manion. Kaj tiu Winter manie operacias… Ni lasu tion… La Turko mesaĝis al vi.
— Ĉu tiu fripono?! — mi kriis. — Pro kiu ni estas ĉi tie?
— Nu kaj kiel plu — li rigardis sur min mirante, — ĉu ne vi diris al la Turko, ke vi ŝatus elveni el la fortikaĵo?
— Jes mi diris… hm.
— Ĉu vi diris ankaŭ tion, ke vi volas paroli kun Francis Barré?
— Ĉu vi diris tion al la Turko? — demandis Alfonso la Neniulo.
— Jes, sed…
— Vi do estas ekster la fortikaĵo — diras Kvastiĉ montrante al la vidalvida lignobudo, — kaj tie kuŝas Francis Barré malsane.
Ni kunrigardis. Kio estas nun? Diablo forportu tiun Turkan Sultanon, ke ni neniam scias, kiel opinii pri li.
— Atentu! Ankaŭ mi estos singardema. Se iu venos, mi avertos vin elveni — diris Kvastiĉ kaj forrapidis.
Ni enrigardis tra la fenestro de la kabano… Francis Barré kuŝis sur la lito.
— Ni trovis lin!
— Kion ni entreprenis, tio sukcesis! Eblas, ke ni pagos per la vivo por tio, sed ĝi sukcesis. Ni malfermas la pordon singarde… Ni staras en la malsanula ĉambro. Relative ĝi estis pura. Tio, ke lito estis en ĝi, kaj la malsanulo kuŝis tie sola, montris la privilegian staton de. Francis Barré.
La kompatindulo povis suferi tre multe. Lia vizaĝo jam estis malgranda, kvazaŭ ĝi estus velkinta en la tombo tia. La kubutoj elstaris el liaj brakoj, maldikaj kiel paliseto, kaj iom da humido brilis en la nigraj kvaroj: du okuloj. Alfonso la Neniulo paŝis al la lito…..
— Barré…!
La malgranda, flava, ŝvita vizaĝo lace moviĝis, la malsanulo respondis duon laŭte:
— Kiuj… Vi estas?
— Legianoj. Via fratineto petis nin serĉi vin…
— Se vi atendas… iomete… vi povas sciigi ŝin pri mia morto — li respondas acerbe, sed kun milda mok-rideto de la saĝa, paciĝinta suferulo.
— Ne estas certe, ke ni sukcesos fuĝi de tie ĉi — diras Alfonso la Neniulo. Se ĝi tamen sukcesus, mi ŝatus malkaŝi tiun friponaĵon, kiu okazas ĉi tie…
— Ho… Se vi liberiĝos… mia patro… Yvonne kondukos vin al mia patro… Rakontu al li… Li estas potenculo…
Ŝajnas, ke li tute ne sciis pri tio, ke lia fratineto estas ĉi tie.
— Kiu estas via patro?
— Mi ne estas Barré, sed… Yvonne rakontos ĝin…
— Ne parolu longe. Tio lacigas vin…
— Ĝi ne lacigas… jam estas finite… demandu, sinjoro.
— Kiu estas tiu kapitano? Ĉu vi scias ion pri li?
— Li ne estas kapitano. Ni samtempe dungiĝis al la legio. Ni soldatservis en Rakhmar antaŭ kvin jaroj. Li nomiĝas Pittman… Li estas skoto… Ni dizertis kune… Li, Thorze kaj mi el la oazo Rakhmar… antaŭ kvin jaroj.
— Kie estas Thorze nun? — demandis Hopkins avide.
— Mi ne scias… Ni fuĝis en tri direktojn, por ke oni ne povu persekuti iun el ni. Oni kaptis Thorze-on… Ankaŭ min… La ceterajn mi scias de Pittman… Ĉar li sincere rakontis al mi multajn aferojn ĉi tie, kiam li volis, ke… mi fariĝu lia komplico…
— Kiel venis tiu Pittman ĉi tien, kiel kapitano?
— Li komplicadis kun ŝejko… tiel, ke li inside kaptis legianojn… Tiu ŝejko helpis lin fuĝi… Pittman atingis oazon. Dank’ al la ŝejko, la araba loĝantaro estis apud li… Ĝuste tiam traveturis la oazon… militista eksperto, sendita al la fervojkonstruo ĉe Kongo… Ĉeflaŭtenanto Fleurien… Laŭ la reserĉigo… — li senspiriĝis, sed li komencis denove — li volis kapti lin… Pittman provis fuĝi… La ĉefleŭtenanto alpafis kaj vundis lin… Sed la arabaj adeptoj de la ŝejko liberigis Pittman-on kaj mortigis la ĉefleŭtenanton… kiu estis survoje… al Igori… Tiam oni faris la planojn al la fervojkonstruo. Multe da aferoj dependis de la raporto de la ĉefleŭtenanto. Pittman venis en Igori-on kun la dokumentoj de la ĉefleŭtenanto… Tiam oni… nur mezuris la teron ĉi tie. De tiam li vivas ĉi tie en la nomo de la ĉefleŭtenanto… Li jam estas kapitano… Kaj ĉiu… farĝiis lia komplico… Kaj li establis… fabelmondon por la legianoj.
— Sed el kio? Kaj kion li faras ĉi tie?
— Nek mi scias… tion… Oni faris la planojn dum du jaroj… Ili estis homoj, transpostenigitaj pro puno… Estis facile trovi komplicojn… al io…
— Ĉu vi tute ne konjektas, kio estas lia celo,,
— Ĝi estas malklara… Multe da milionoj estas bezonataj al la fervojkonstruo… kaj certas, ke ili trompas, ŝtelas… sed mi ne komprenas tion, ĉar tamen… progresas la konstruado.
Li spiregis laciĝinte.
— Ĉu vi deziras ion…
— Mi… jam… nenion.
Kvastiĉ venis rapide.
— Foriru de tie ĉi — li diris nervoze. — Venas la kapitano kun tiu unuokula fripono.
Ni rapide reiris en la hospitalon.
— Tamen ne estas bone, ke ni venis ĉi tien — diris alfonso la neniulo survoje al Kvastiĉ.
— Kie estus pli bone?
— Mi ŝatus, se ni povus iri al la fervojkonstruo, ĉar mi ekscios nenion ĉi tie.
— Mi parolos kun laTurko.
Kiam la kapitano venis, ni jam diligente laboris en la terura malsanula ĉambrego.
Kun li estis la unuokululo, laTurka Sultano kaj kelkaj homoj, kiuj estis aŭ inĝenieroj, aŭ ili rolis tiel, kvazaŭ ili estus tiuj.
La kapitano, pri kiu ni jam sciis, ke li estas Pittman kaj dizertinta legiano, ŝajnis ridetema, bonvolema homo kun agrabla vizaĝo.
— Nu, kio nova, sinjoro profesoro? — li demancis Winter-on ŝerceme.
— Mi havis multe da operacion… La laboro estas multa. Vespere mi antaŭpreparas ekstrakton…
— Nur diligente. Ĉu vi?
— Sinjoro kapitano… — li rigardis al la profesoro, kiu forestis. — Mi ne povas toleri la agadon de profesoro Winter.
— Ba! Li estas ĝuste tia kuracisto, kia fortepianisto vi estas.
— Eble mia ludo estas falsa, sed neniu mortas pro tio.
— Estas egale. Ni ne ĝenu la amuziĝon unu de la alia. Ĉiu faras tion, kion li volas ĉi tie…
— Se tio ne plaĉas al vi, vi povas iri en la inferon! — kriis la unuokululo. — Kiu invitis vin?
— Ĝoju — alkriaĉis lin laTurka Sultano, — ke vi bone vivas ĉi tie, kion vi povas danki al mi! En Oran estis bone, se vi povis ŝteli! Jen vidu! Vi facile havos la sorton de tiuj tri homoj.
Li venis al mi kaj piedbatis min. Sed nun ni bone sciis, ke ĉio ĉi estas nur ŝajno.
— Dum tiuj tri homoj estas ĉi tie, armita gardisto staru antaŭ la pordo de Barré — diris la kapitano. — Nokte ili dormu kun la laboristoj.
— Kaj mortpafu ilin je la unua suspektinda signo — aldonis Turko, — precipe tiun dikan friponon! — Kaj li piedbatis Ŝtipulon.
Hopkins paliĝis pro la kolero. La kapitano iris plu.
— Mi tamen ne fidas tiun Turkon — diris Hopkins, kiam ni restis solaj.
Alfonso la Neniulo reveme rigardis en la aeron kun tre serioza vizaĝo.
— Ni devas fuĝi de tie ĉi — li ripetis. Al la fervojkonstruo… Tie estas la solvo de la sekreto.
Kvastiĉ preterrapidis min. Dume li transdoni slipon al Alfonso la Neniulo.
„Knaboj!
Resti ĉi tie ne estus bone por vi. Se vi jam parolis kun Francis, kion vi volas! Kien iri?! Se mi piedbatas vin, ne zorgu pri tio. Ĝi estas nur pro ŝajno.
Kun alta estimo:
mesaĝu kun Kvastiĉ.”
— Li jam denove komencas — diras Hopkins. Ankaŭ tiu korespondado estas nervoziga kutimo fare de la Turko.
Ni trinkigis la ĝemetantajn negrojn unu post la alia. Estis terura karbolodoro, la sufoka varmego, proksimume inter okdek indiĝenaj malsanuloj, en moriga aero. Kaj zumadis miliono da muŝoj.
— Li devas sunbaniĝi — diris Winter al iu malsanulo. — Portu lin sub la sunon — li mansinis al ni.
— Sinjoro profesoro! Minimume sepdek celsiusgrada varmo estas sub la suno! — diris Alfonso la Neniulo.
— Estas egale, amiko mia… Li bezonas multe da ultraviolajn radiojn. Vi ne estas sperta pri tio. Vi nur portu lin — li klarigis ridetante, kaj frostotremo trakuris mian dorshaŭton.
— Ni ne portos lin tien — diris Alfonso la Neniulo. — Ĝi estas murdo!
— Tiam mi operacios vin — li instigis nin afable.
— Vian estimatan onklinon kaj aliajn, laŭplaĉajn parencoj de via gepatra devenlinio! — respondis Hopkins la Ŝtipulo. La kapitano ĵus revenis kun kelkaj akompanantoj, pri kiu ni nun jam sciis, ke li ne estas oficiro, sed dizertinta legiano, nomata Pittman.
— Mi petas vin! — raportis Winter kolere. — La flegistoj rifuzis obei al mi.
— Sinjoro kapitano! — defendis sin Alfonso la Neniulo. — Mi diris nur tion, ke ni ne metos negran malsanulon sub la sepdek celsiusgradan sunon! Ĝi estas murdo.
La kapitano ekfumis cigaredon kaj ridetis.
— Nu, profesoro mia — li diris al Winter, — oni havas malmulte da kompreno rilate vian terapion. Kion mi faru?
Ia grandstila superco estis en la malico de la kapitano, tio certas. Li ne faris problemon el ĉio.
Sed nun kure alvenis la Turko. Li rapidis rekte al mi ekscitite kaj piedbatis min. Kial li gardas ĉiam la ŝajnon pere de mi?
— Kanajloj! Vi mortaĉos… Sinjoro kapitano! Tiuj tri homoj parolis kun Francis Barré!
— Kion vi diras?
Nun mi vere estus ĵetinta min sur tiun hipokritan friponon, sed la unuokululo kaj la du aliaj inĝenieroj elprenis sian revolveron.
— Atendu — diris la kapitano avertante ilin. — Kio ĝi estis?
— Mi nun parolis kun Kvastiĉ. Li diris, ke ili estis ĉe Barré!
Li estas tia fiulo! La vizaĝo de Ŝtipulo estis violkolora. Se li nun povus kapti la Turkon, li tramordus lian gorĝon.
— Ĉu vi parolis kun Francis Barré?
— Jes! — respondis Alfonso la Neniulo.
— Pendumu ilin! — kriis la unuokululo.
— Jes! — diris la Turko konsente.
La kapitano rigardadis nin tedeme.
— Neniu estos ekzekutita ĉi tie — li diris poste. — Ili devas iri al la fervojkonstruo, sed en la „Trogon”. — Li demandis preskaŭ ĝentile: — Ĉu vi scias, kio estas la „Trogo?” Sekiĝinta morta branĉeto de la rivero inter la rokoj. Ŝlimo, centmil mortintaj fiŝoj, amaso de kolubroj, hirudoj kaj insektaĉoj troviĝas tie. Ombro ne ekzistas. Kaj kompreneble la ĉefa nesto de la moskitoj kaj musoj estas tie. Ĉiusemajne cent laboristoj iras tien por deŝanĝi la aliajn, sed neniu revenas el ili. Ĝi estas la „Trogo”. Forkonduku ilin!
Tri gardistoj ĉirkaŭis nin, kaj Winter rimarkis adiaŭante:
— Ĉu ne estintus pli bone meti tiun malsanulon sub la sunon?
— Ne! — diris Neniulo, kaj Winter mansvingis ridetante:
— Vi estas frenezulo, sinjoro. Operaciigu vin.