Lia ekscelenco venis persone… Huh! Kiel li aspektis! Lia vizaĝo estis ruĝa. Ĝi elradiis koleron, ĝojon kaj fierecon.
Ĉiuj maleoloj klakante kunfrapiĝis samtempe en la ĉambro.
La komisaro de la gubernatoro preteriris antaŭ ni kaj longe okulmezuradis nin. Poste li turnis sin al la oficiroj:
— Sinjoroj! Mi deziras, ke tiujn tri homojn ĉie, kie oni parolas pri ili, estu menciataj, kiel la plej bravaj, la plej sinoferaj, la plej fidelaj soldatoj de la respubliko!..
Konsterna silento por momento, nur Hopkins murmuretas mallaŭte:
— Menciu ankaŭ tion… ke mi estas civilulo.
— Krome mi ordonas — li daŭrigis per laŭta voĉo, — ke morgaŭ ĉiu kompanio de la armeo menciu en la tagordono tiujn tri homojn, al kiuj mi nun etendas mian manon. — li premis nian manon unu post la alia. — admiralo de Surene ĉiam estos fiera pri tiu manpremo.
Li estis tia homo! Sehezite li starigis al la muro la malkuraĝajn, malbonajn, damaĝajn soldatojn, sed neniu taksis pli alte la veran plenumaĵon, ol li.
Alfonso la Neniulo elpaŝis sin rektiginte.
— Parolu!
— Ni subordige dankas la altan rekonon de via ekscelenco. Ni plenumis nian devon, kiel decas al bona soldato, tio estis ĉio.
— Ili — li turnis sin al la oficiroj — malkaŝis la plej fian perfidon kaj plenumis la plej malfacilan militistan ordonon ekde la memoreblaj tempoj, kiam ili kunportis sekretan raporton rekte al la militestraro tra fajro kaj akvo… — kaj li okulmezuris nin. — Kiaj… homoj ili estas… — li diris ridante, sed liaj okuloj brilis strange…
Iun tagon la garnizono de Fort Lamy, konsistanta el cent soldatoj, vekiĝis je surprizo en la ĝangalo. Tri aviadiloj surteriĝis sur la malgranda flugkampo en rapida sinsekvo. Alvenis oficiroj.
Neniu sciis, kio okazis. Oni deŝanĝis la kapitanon de la fortikaĵo kaj la radioteknikiston. Ili forlasis la fortikaĵon Fort Lamy per aviadilo. La kapitano suferis akcidenton dumvoje. Li falis el la aeroplano iel. Eĉ tion oni klaĉadas ĉie, ke li mortigis sin mem. Oni ordonis al la garnizono tuj ekmarŝi.
Ĉe la bordo de Kongo ili subite daŭrigis sian vojon orienten. Ili marŝis rekte al Igori en fortostreĉaj etapoj.
Samtempe svarmo de aviadiloj aperis super Igori… Terura motorburo plenigis la aeron, kaj oni metis la jenan radiogramon antaŭ la kapitanon:
„Post dek minutoj malliberuloj, indiĝenoj kaj gardistoj kolektiĝu en la fortikaĵo. Nia ordono estas la sekva: Se eĉ unu homo provos forlasi Igori-on, ni ekstermos la fortikaĵon per bomboj! Oni deŝanĝis la komandantojn de Fort Lamy, la garnizono estas fortikigita per leĝera baterio, Igori estos okupita dum la daŭro de tri horoj. Post dek minutoj ni komencos pafi per mitraloj. Kiu estos ekster la fortikaĵo, ni mortpafos tiun.”
Post dek minutoj la malalte flugantaj aviadiloj komencis parfi la ĉirkaŭaĵon per mitraloj
Posttagmeze je la sesa horo Igori kapitulacis sen rezisto. Je la sepa horo oni finis la unuan esploron, kaj dek ses homoj estis tre rapide mortpafita malantaŭ la fortikaĵo. Inter aliaj Brigeron kaj Fadeno, la zumkantinta, duon-idiota kaporalo. La „kapitanon” oni liveris katenite en Oran-on…
Nur kelkaj linioj aperis en la gazetoj pri la afero:
„En Igori la bagnanoj provis fari ribelon, kiun subpremis la garnizono de Fort Lamy. Tri dizertintaj soldatoj, el kiuj unu estas civilulo, venis en Igori-on konfiditaj de la sekreta servo, kaj la kolonia armeo intence ne urĝigis nian areston.”
Tiun dolorkompenson ricevis la multaj azenigitaj instancoj. Sed ni sciis, kiom ili urĝigis nian areston…
La loĝantoj de la kabano certe aspektis malbone, kiam kapitano Péret iris por ili kun sia taĉmento. Potrien atendis lin sur la sojlo. El la flava, velka vizaĝo de la serĝento malgaje elstaris lia nazo kaj konsistaj partoj de liaj lipharoj kaj barbo. Tamen li staris rekte, kiel kandelo antaŭ Péret.
— Serĝento Potrien anonciĝas, sinjoro kapitano.
La kapitano premis la grandan, ostan, faltan manon:
— Vi aspektas malbon, mon chet… — kaj li frapetis la torakon de la serĝento inter la rustaj butonoj de la ŝima, malseka kamizolo. — Ĉu elĉerpiĝis la rezervo ĉi-interne?
La vizaĝo de serĝento fariĝis iom ruĝa, kaj ankaŭ liaj okuloj vigliĝis pro la ektuŝo.
— La afero iomete suferigis min. Mi pensas, ke mi devas peti tri libertagojn, por ke ĉio estu en ordo ĉe mi. Sed mi ne volas iri en la malsanulan ĉambron.
La kapitano ridis kaj frapetis la cikatroplenan, multe suferintan, malgrasan vizaĝon.
— Alors!.. Tout va bien… mon chef!
La maleoloj kunbatiĝas.
— Si! Mon commandant!
La kapitano volis iri plu, sed la serĝento staris antaŭ lin.
— Estu singarda, mon commandant. Korpogardisto staras apud la generalo, ĉar ni pensis, ke tiuj friponoj venos por mortigi la ĉefatestantojn.
— Ĉu korpogardisto? Kio ĝi estas?
— Li estas kaptito kun ni. Li estas tre brava kanbo — kaj li kriis en la alian ĉambron: — He, vi, kanajo! Alvenis niaj kamaradoj.
— Tamen vi ne devas kriegi!
La Turka Sultano aperis ĉe la pordo, en la mano kun kuireja tranĉilo.
La Turka Sultano ankoraŭ tiun vesperon resis ĉi tie, kiam ni ekvojis. La fumanta lokomotivo esis ekveturonta sur la industria, etŝpura trako. La Turka Sultano komencis rapidan flustradon kun la lokomotivestro.
— Jen estas kvinmil frankoj. Nun mi kaŝiĝos en la vagono kaj rulu karbon sur min…
— Bone…
— Rapide!
La Turko okupis lokon en malgrand, ĉarosimila, etŝpura vagono, kaj la maŝinisto rulis karbon sur lin…
Post dek minutoj la trajno ekveturis, eligante densajn fum-nubojn… Diablo forportu ĝin! Tiu ĉi vagono ne moviĝas. Kio okazis? Oni dekroĉis ĝin! Li rapide leviĝis, kaj surpriza vidaĵo akceptis lin. Dek soldatoj staris tie kun pafpretaj pafiloj. Meze Fadeno, la „kaporalo”.
— Elvagoniĝu!..
Oni ĉirkaŭis kaj akompanis lin en la kontoron.
La kapitano akceptis lin ridetante.
— Dekomence ni estis klarvidaj pri vi, Boulanger. Ĉar via kuracista amiko, Kvastiĉ perfidisi vin.
— Tio ne estas vera!
— Jes. Kredu ĝin. Tiu homo parolas dormante, kaj nokte li elbalilaĉis ion kaj alion pri la afero, tiel li rakontis ankaŭ pri la etŝpura fervojo. Nun vi iros al viaj kompanoj. Mi bedaŭras, sed mi multe amuziĝis pri vi. Traserĉu lin!
…Kiam oni volis preni la binoklujon de li, li batalis kiel tigro. Li volis disŝiri la leteron.
Oni rompis lian nazon, iu batis lin je la dorso per kolbo, sed li defendis sin, kaj li vangofrapis la malaltan kaporalon tiel, ke ties tri dentoj elfalis… Oni tamen prenis la binoklujon de li.
La kapitano malfermis ĝin.
— Hm… kial vi kolektis cigarstumpojn en ĝi?
— La okuloj de la Turka Sultano rondiĝis pro miro, kaj fine li diris tre surprizan frazon:
— Hu! Tiu… mizera… ŝtelisto!
De tiam pasis unu jaro. Nun jam mi povas skribi pri la afero.
Pittman konfesis ĉion, li ne estis bagatelema homo. Li ridetante rakontis la tuton, kaj li ridetante iris aŭrore al la ekzekuto. Li rifuzis la suboficiron, kiu proksimiĝis al li per tuko.
Li fikse rigardis al la dekdu pafiltuboj.
Kio estis la trompo?
Pittman alvenis en Igori-on kiel ĉefleŭtanto Fleurien. Tiam oni faris mezurojn en tiu regiono de Kongo, kaj la komisiitoj de diversaj kompanioj tentis la fakulojn. La plej gravas persono estis la oficiro Fleurien, sendita por fari kontrolon, anstataŭ kiu Pittman anonciĝis kun laŭregulaj dokumentoj. Multe da aferoj dependis de lia raporto. Pittman klare vidis, kia ebleco prezentiĝas. Unue li lasis, ke la entreprenistoj koruptu lin, kaj li favore prijuĝis tiun, kiu pagis pli multe. Baldaŭ jam li direktis la trompon. Li sisteme malaperigis la skrupulemajn oficirojn kaj inĝenierojn unu post la alia. Por neniu estas suspektinda fenomeno, kiam kelkaj homoj mortis pro malario, tifo aŭ insolacio en la regiono de Kongo. Igori situas tre malproksime de ĉiu kontrolebleco. Estas nekredeble multekosta kaj komplika afero organizi oficialan vojaĝon al Kongo.
Iom post iom la trompa taĉmento fariĝis tiel forta, ke la granda verko povis elformiĝi.
Inĝeniero de bankrotita fervojkonstrua kompanio faris proponon pri livero de materialoj al la konstruistoj de la fervojo Belga Kongo. Tre malmultekoste. Oni akceptis la proponon. (Baldaŭ evidentiĝis, ke estis komplicoj ankaŭ ĉe la belga konstru-laboro.)
Poste oni liveris plu la materialon, alvenintan al la franca fervojkonstruo al la belga laborloko, kiu estis je ducent kilometra distanco. Oni simple enpoŝigis la nekredeble altajn monsumojn. Laŭdire oni konstruis la francan fervojon el la malgranda parto de la materialo.
La traveturantoj aŭ pilotoj ne povis vidi el la alteco, ke la taluso, la kunliga ponto, la cement-bazo ĉie estas maldika kiel papero. Oni uzis tre malmultan, malbone miksitan materialon. La reloj estas sternitaj nur sur mallonga parto, kaj tiuj finiĝas ĉie, kie la trako atingas la arbaron.
…Tamen la konstruaĵoj preterkure ŝajnis demalproksime tunelo, ponto, taluso. Dum jaroj konstruiĝis perfekta, mallonga itinero de la belga fervojo el la defraŭdita, franca materialo! Intertempe la trompistoj prosperantaj en Igori jam havis multmil-frankajn enmetaĵojn en diversaj, eksterlandaj bankoj.
Vere estis neniaĵo funkciigi „legian paradizon” el tiu mono. Ĉu gravis dekmil cigaroj Havano, ĉiom ajn hektolitroj da vino aŭ sukeraĵo, kiam oni forŝtelis tutajn fervoj-itinerojn, tunelojn kaj pontojn?
Se iafoje tamen alvenis delegitaro al la bagno, tion oni antaŭe sciis en Fort Lamy. Tiam la malliberuloj laboris, ili kolektis la luksajn meblojn en malplena hangaro kaj sendis la negrajn laboristojn hejmen. Kion oni tute ne atendis: la pureco, la diciplino de la malliberuloj, la sanitaraj aferoj vekis la plej bonan impreson en la delegitoj, kaj „ĉefleŭtenanto Fleurien” estis prezentita eĉ al rangaltigo.
La senranga soldato Fadeno venis en Igori-on pro dizerto, kaj li tuj ekkonis Pittman-on, kun kiu li soldatservis en la oazo Rakhmar. Fadeno informis sian bonan amikon Brigeron-on, la unuokulan rabiston, kiu estis drinkejestro en Rakhmar. Poste Brigeron pli bone ekspluatis la situacion ol la idiota Fadeno. Sed venis ĉi tien ankaŭ la ebria relvojgardisto de la oazo Oguri.
Li estis tie, kiam la araboj mortigis oficiron Fleurien, kaj ili liberigis Pittman-on. Rekompence por lia silento oni transpostenigis lin al la fervojo de Igori laŭ la propono de Fleurien, kie la ludeman fantazion havanta Pittman efektivigis ankaŭ lian revon: li konstruis grandan fervojstacion, ili ja havis sufiĉe da materialo. Poste li povis drinki, ordoni, furiozi laŭplaĉe, kaj oni ne devis timi katastrofon, ĉar fervoja trafiko okazis nur en la vizioj de la staciestro.
La bank-enmetaĵoj de la trompistoj ne kovris eĉ la dekonon de la damaĝo, sed la rapida subpremo de la krimo savis la francan financon de netakseblaj perdoj.
Kompreneble devis esti komplicoj ankaŭ ĉekape. Kelkaj neatenditaj transpostenigoj, emeritigoj, du-tri strangaj sinmortigoj forglutis la lastajn spurojn de la krimafero, kaj la detaloj restis en eterna obskuro.
…La aŭtoj povis veturi nur tre malrapide de la Gare de St. Lazar ĝis la palaco Elysée.
Kia homamaso…!
Oni kuntrenas filmreporteron kun la kamerao.
Tiel venas en mian kapon, ke en la kinoĵurnalo tiam oni kutimas mansvingi al la popolo. Mi levis mian manon, sed adjutanto Potrien, sur kies kamizolo estis la tute nova ordeno „pour le merite”, li sidis tiel, kiel reproduktaĵ de la statuo Budho en la vitrino, admonis min:
— Kondutu dece, vi, fripono… Kion pensas, se la prezidento demandos: „Nu, kara Potrien, kia estis via veturo sur la stratoj de Parizo?…” — kion mi diros al li?
— Vi respondos al li, mon chef…
— Ne respondu, vi, kanajlo, ĉar mi puŝfaligos vin…
Hopkins la Ŝtipulo sidis apud Alfonso la Neniulo kiel civilulo. En nigra redingoto, portanta nigran cilindran ĉapon kaj blankajn gantojn, kun levita kapo.
Li aspektis, kiel ekzekutisto la matenon de la ekzekuto. Nur tio mildigas iom lian festan eksteraĵon, ke lia flankenŝoviĝinta ĉemizbrustumo lasas vidigi sur granda parto lian strian trikotaĵon…
Ni alvenas al la palaco Elysée.
Ni supreniras sur la marmora ŝtuparo malantaŭ generalo Duron, kaj ni alvenas en grandegan halon, kie atendas multaj elegantaj, paradvestitaj homoj. Ni staras streĉe.
Unu suboficiro, du legianoj kaj unu ekzekutisto.
Ĉiuj okuloj rigardas nin scivoleme, de la plando ĝis la vertebro.
La respublikestro prenas nian manon unu post la alia. Kaj la miraklo okazas al Potrien! Kion li menciis de jaroj kiel ekzemplon! La grandsinjoro alparolis lin jene:
— Nu, kara Potrien, kia estis via veturo en Parizo…
Li neniun antaŭe elpensitan respondon povas diri. Lia vizaĝo estas flamruĝa.
Alfonso la Neniulo tre ofte ricevas libertempon, kaj tiam li estas kun Yvonne.
La afero komencas esti por mi tre suspektinda! Ĉu la knabino tiom forkaŝas siajn sentojn?! Estas vere, ke vizitinte min, ŝi donacis al mi belegan, oran horloĝon, sed tian ricevis ankaŭ Hopkins. Alfonso la Neniulo post iom da tempo kondutas tre embarasita, kiam ni renkontiĝas. Kio estas en la fono de la aferoj? Hopkins la Ŝtipulo ĉiutage ricevas permeson viziti min, kaj li salutas al Potrien tiel:
— Dio donu benon…
— Mi ne estas Dio por vi, sed sinjoro adjutanto! Kanajlo!
— Mi ne estas kanajlo por vi, sed sinjoro civilulo!
— Vi estas ĝuste tiel impertinenta, kiel vi estis. Forportu vin! Tiu urtikfloro atendas vin en la kantino.
La urtikfloro estis mi. Sed tiun tagon mi iomete malgaje sidadis.
— Kio okazis al vi? — demandas Ŝtipulo. — Venu en la kafejon vespere. Mi aĉetis la „Kvar strangajn ratojn” kun la Turko, kiu estas mia negocpartnero. Sed mi opinias, ke la fripono trompas min ĉe la kalkulo. Li estas suspektinda, tre suspektinda.
— Min ne interesas tio. Ĉu vi aŭdis, ke Alfonso la Neniulo ekssoldatiĝas,
— Ĉu vere?
— Li anonciĝis al kuracista kontrolo. Laŭ la stabkuracisto Alfonso la Neniulo ne estas servokapabla pro ĝenerala korpa malforteco.
— Nu, kio okazis al tiu stabkuracisto? Ĉu li estas nekuracebla, aŭ li malsaniĝis nur pro insolacio?
— Nek iu, nek la alia. Mi opinias, ke generalo Duran vizitis lin. Alfonso la Neniulo ekssoldatiĝos — kaj mi aldonis per mallaŭta, vira ĝemo: — Li edziĝas al Yvonne!
Hopkins ĉirkaŭrigardis, poste li flustris:
— Ne zorgu pri tio. Tial ŝi edziniĝas al Alfonso la Neniulo, ĉar ŝi tiel volas forkaŝi, ke ŝi amas vin.