Tiun tagon okazis strangaj eventoj en Nemas-Rumba. Eĉ post kvindek jaroj tremetis la barbo de la tribestro, kiam li rakontis tion al iu traveturanta foira ĉarlatano aŭ al rabistĉefo.
Proksismume je la deka horo alvenis rigora, dika legiano sur mulo, en la selsako kun ĉiuspecaj iloj.
Baluz, la ĉefulo de la oazo, ripozis ĝuste tiam en sia dormoĉambro. Li estis bonhava homo, kion povis vidi eĉ blindulo, ĉar apud lia lito krom unu remaĉanta kamelo troviĝis du kaproj, multaj kokoj kaj unu virŝafo. Ĝi estas konsiderinda model-mastrumejo ĉi-regione.
Fru-antaŭtagmeze tremanta kamelisto alvenis al li kurante.
— Baluz! Estas kapute al Nemas-Rumba. Kapute al la oazo. Eŭropana soldato venis por mortigi la palmojn.
Baluz salte leviĝis, kaj akompanate de la kakofonio de la timiĝintaj bestoj kuris al la okazejo de la teruraĵo.
Ekvidinte tion, li preskaŭ mortis… Alaho estas granda, kaj iafoje li faras malicajn miraklojn. Sur la supro de iu palmo sidis dika soldato, kiel ia vestita simio, du nigraj globoj pendas sur liajn orelojn de sur fer-ringo. Li martelbatas grandajn najlojn en la palmotrunkon, ho, li estu malbenita! Kaj li kurbigas dratojn sur la la novajn ŝosojn trae-retrae, ofte derompinte ilin. La krono de la palmo estas plena de kabloj kaj najloj, same, kiel la alia palmo, krome ia blanka objekto, kiu pikite en la arbon streĉas la draton…
La simioj tremante ĉirkaŭbrakas unu la alian sur iu proksima arbo, ili timeme rigardas la okazaĵon, kaj la konsternita loĝantaro de la oazo staras buŝmalferme.
— Sinjoro! — krias la ĉefulo de la oazo, sed la dika eŭropano mansvingas, ke li silentu, kaj li metis malgrandan, nigran funelon al sia buŝo, kiu pendis ĝis nun ĉekole:
— Alo! Alo!.. — li kriadas. — Ĉi tie estas radiostacio Nemas-Rumba kaj la substacioj. Ni raportas pri la finrezultoj de la ĉevalkuro, poste ni dissendas muzikon pere de gramofondiskoj el la naĝejo de la londona hotelo Savoy rekompence por modestas pago. Mi ripetas: estas la dekunua horo kaj dudek minutoj.
…Tiam la loĝantaro ĵetis sin vizaĝaltere kaj preĝis. Baluz kriis supren al la homo, sidanta sur la arbokrono:
— Kion vi faras ĉi tie, sinjoro soldato?
— Ĉu vi estas la kapo de la tribo? — li demandas malĝentile.
— Ĝi ne estas tribo, sinjoro…
— Kaj vi ne estas kapo — li diras konsente. — Atentu min! Tiun daktilpalmon mi devas elhaki! Ni starigos antenon anstataŭ ĝi.
— Sinjoro…
— Silentu! — li metas la kapaŭdilon sur sian kapon kaj atentas. — alo! Mi faris la kunligon… Parolas Hopkins la teknikisto de sur la palmo, n-ro du… Post dek minutoj mi informos sinjoron majoron, kien sendi la taĉmenton… Arbara gvatisto estas en la proksimo… Jes ja…
Dume Baluz kuris al la ĝendarmoj. Du homoj restadis ĉi tie el la korporacio de la arabaj goumier-oj, momente ili estas nudaj kaj dormas.
— Sinjoroj! Vekiĝu! Eŭropana soldato venis kaj mortigas la palmojn.
La kaporalo aŭskultis lin atenteme.
— Vi estas freneza Baluz! Li estas la radioteknikisto de la trupunuoj, ekzercantaj en la dezerto. Ili nun faras telefonlineon ankaŭ ĉi tie, kaj Nemas-Rumba havos radion.
— Sed sinjoro, la radio ne produktas daktilon, ĝi ne donas ombron. Ni preferas la palmojn.
— Vane vi diras tion, ĉar ĝi estas tia, kiel la vakcinado. Se vi ne permesas fari tion, tiam venos multaj soldatoj, kaj ili batos vin ĉiujn.
— Estas kapute al ni…
— Eĉ tiam vi diris tion, kiam oni prenis fioleton da sango el ĉiu. Nun mi vestos min kaj iros tien, sed estu prudentaj, ĉar ne estos bone, se anstataŭ unu soldato venos kvindek, kaj ili kunportos ankaŭ maŝinpafilojn.
Baluz kuregis al la arbo. Dume la popolo disiris, kaj kelkaj homoj revenis kun pintigitaj palisoj. La soldato elprenis najleton el siaj lipoj kaj batis ĝin en la arbon zumkantante.
— Ĉiu forportu sin en la kabanojn. — kriegis Baluz. — Mi avertas vin ne insulti la sinjorojn soldatojn, ĉar tiam ili venos kun maŝinpafiloj.
— Kaj kun kanonoj — rimarkis la dikulo ridetante. — Du divizioj restadas en la ĝangalo.
La loĝantaro foriris.
La soldato grimpis de sur la arbo fajfante, iris al la plej bela palmo, rigardis la trunkon kun spertaj okuloj, poste li elprenis el sia poŝo duon metran fer-kojnon kaj metis ĝin sur la ŝelon.
— Sinjoro — ĝemis Baluz, — kial ĝuste en Nemas-Rumba vi faras el la palmoj radio-arbojn?
— Ĉar la subkaporalo estas fiulo. Oni devintus munti radion en la oazo Sumbi, sed ili koruptis la subkapralon, doninte al li monon, manĝaĵon kaj kamelojn, por ke li rapide iru plu. Ĉar ekzistas tiel fiaj, korupteblaj homoj…
— Ĉu vin… sinjoro… ne eblas korupti?…
La okuloj de la dikulo ekvibris kaj turnis sin vizaĝe al Baluz.
— Provu tion!!
— Mi… ankoraŭ ne faris tion…
— Estas egale. Tamen provu ĝin. Tio certe sukcesos.
Kaj ĝi sukcesis. Ili havis iom da kontanta mono, manĝaĵo, kemaloj…
— Bone… Tiam ni iros plu. Mi petas nur soldatan adiaŭon.
— Kia ĝi estas?
— Klinu vin al oriento kaj, donu brandon al la radioteknikisto…
— Interese… — li respondis konfizite. — Kio okazos al tiu, kiu ne donos brandon?
— Preskaŭ nenio. Oni ĵetos al li sitelon aŭ ion similan… Sed ne estas permesate mortigi lin.
Baluz forrapidis kaj revenis kun duon litro da brando, kiun la soldato trinkis je unu tiro.
— Tre bone. Vi ne devas doni pli da gustumaĵo. Mi restas ĉe tiu drinkaĵo — li diris kaj piedbatis la ĉefulon de la oazo.
Poste venis la ĝendarmo.
— Kion vi deziras?
— Mi devintus munti tiun ĉi radion. Mi venis kun alia teknikisto, li atendas la estigon de la kontakto en la ĝangalo.
La ĝendarmo rigardis atenteme la konfuzaĵon de la dratoj. Li estis sperta pri tiaĵo.
— Kion mi faru, sinjoro? — proponis la ĝendarmo sian helpon.
— Kantu kune kun mi la kanton: „Parizo, mia koro esta via!”
Senkonsidere de kelkaj sonoj, la serĝento lernis la kanton dum mallonga tempo, sed ĉar ankaŭ li ebriiĝis dum la instruado, kelfoje li piedbatis la ĉefulon de la oazo.
Baldaŭ alvenis la kompano de la radioteknikisto, kiu same estis tre bonhumora, kvankam ankaŭ li ofte piedbatis la tribestron.
Ŝajnas, ke tio enmodiĝis.
Poste ili drinkis kaj kantis ĝis tagiĝo…
Alaho estas granda…
Aŭrore ni iris plu per rapida galopado, klorpodante fari longan distancon antaŭ ol la aero fariĝus varmega.
Ni daŭrigis la vojon sur kameloj. Ni ricevis kvar kamelojn de la timiĝintaj loĝantoj.
Ŝtipulo iafoje kantis, Neniulo iafoje batis lin je la kapo.
— Kio estis? — li demandis.
— Rizo kun viandopecoj kaj brando.
Iomete estis malfacile paroli kun Hopkins la Ŝtipulo, ĉar li kantis kontante. Kial drinkas tiulo, kiu ne bone eltenas la alkoholaĵon? Li kantas kaj ridas.
— Parolu! Kio okazis? Ĉu oni serĉas nin?
Li apenaŭ povis respondi pro la rido, li nur mansvingis, fine li eldiris:
— Al ni estas kapute!
— He, mi puŝfaligos vin de sur la kamelo… Kaj ankaŭ vin…
Li diris tion al mi. La bela Pariza kanto venis en mian kapon, kaj mi kantis ĝin stentore. Sed Alfonso la Neniulo estas tiel nervoza. Sed nenio eksterordinara estas en tio. Kantadi en Saharo. Kiam la kaprobarba ĉefulo venis en mian kapon, mi ridis. Li estas komika figuro…
Fine, kiam Alfonso la Neniulo jam minacis nin per sia revolvero, ni rakontis al li ĉion grandlinie. Ni vidis raporton ĉe la ĝendarmoj, kiuj ne multe zorgis pri tiol, ke nekredeble aŭdaca atako okazis ie en la ĝangalo. Tri dizertintaj malliberuloj senarmigis taĉmanton da legianoj, kaj ili fuĝis kun la granda parto de ties ekipaĵo. Oni anoncis dudek mil frankan premion al tiu, kiu kaptos la ulaĉojn, pretajn por ĉia krimo vive aŭ morte. Supozeble ili fuĝis al la dezerto… Speciala karekterizilo: ankaŭ virino estas en ilia societo.
— Ĝi faras la situacion malpli facila — diras Alfondo la Neniulo.
— Senespera — ĝemis Yvonne.
— Ni ĉiam havas esperon — konsolis Alfonso la Neniulo la knabinon kun malmulte da konvinkiĝo.
Dume la suno proksimiĝis al la zenito, kaj la bruliga varmego estis netolerebla. La rebrilo de la flava polvo turmentige iritis niajn okulojn. Kaj nenie estas makulo, kiu ŝanĝiĝus. Samforma blue-blanka ĉielo, helbrunaj polvodunoj ĝis la vidlimo kaj la sufoka, mortiga, flava ardo de la suno. Ni ekripozis en la ombro de sablomonteto. Ni metis la kompason kaj la mapon sur la teron.
— Nun ni estas proksimume ĉi tie, dek mejlojn de Nemas-Rumba — montris Alfonso la Neniulo sur la mapo. — Se ni marŝos fortosteĉe, ni atingos Azumbar-on matene… Tie ni denove elpensos ion, kiel akiri akvon kaj manĝaĵon.
— Sed en tiu oazo oni jam kaptos tiun, se iu el vi eniros tien.
— Eble nokte… iel…
Ni silentis. Ni ne havas multe da espero transiri Azumbar-on. Ni ne povas eviti ĝin. Ni bezonas akvon kaj nutraĵon…
— Ĉi-norde estas oazo kun garnizono — klarigas aldone Alfonso la Neniulo. — La fortikaĵo Bu-Gabendi. Ni evitos ĝin, kaj ĉe Colomb-Bechar jam estas fervojo.
— Ĉu vi volas veturi sur la Afrika Fervojo? — miregis Hopkins.
— Ni ne povas atingi nian celon alimaniere — kaj li ĵetis rapidan rigardon al la knabino. — Ni devas trairi Atlason. Ni provos fari tion lerte… Ĉu vi estas sufiĉe forta, Yvonne?
— Ho, mi fartas tute bone.
— Tiam ni iros plu. Estos pli oportune marŝi en la tagmeza varmego. Malpli facile, sed la persekutantoj ĝuste tiam ripozas.
Kaj ni galopis plu sub la pli ol 60 celsiusgrada, mortiga suno.
Nun jam ni estis ĉiam pli singardemaj. Alfonso la Neniulo konstante iris antaŭ ni, Ŝtipulo postrestis iomete. Nia kvar-persona karavano daŭrigis sian vojon, kiel ia laŭregula marŝkolono kun antaŭ- kaj postgvardio. Ĉar mi estis meze, mi povis paroladi kun Yvonne.
— Mi konas vian leteron, kiun vi skribis al mia amiko — mi diris tion kun mia denaska, alloga modesteco.
— Ĉu vere? Tiam mi estis tre malesperiĝinta…
— Jes, mi povas imagi, fine ja mi estas artisto, kiu havas multe da komprenemo.
— Ĉu vere? Sur kiu muzikinstrumento vi ludas?
Kiel? Ĉu ĝi denove estas ia forkaŝo de la sentoj?
— Kara Yvonne, estas superflue forkaŝi viajn sentojn — mi diris tion kun tia verva simpleco, kion miaj kolegoj kutimas nomi babilado en siaj verkoj.
— Alfonso la Neniulo montris al mi ankaŭ vian duan leteron.
— Sed mi ja skribis nur unu leteron krom tiu, kiun mi adresis al Thorze.
— Pardonon, sed eblas, ke vi ne bone memoras… Vi skribis ankaŭ duan leteron al Alfonso la Neniulo, en kiu vi mencias min… Kaj mian verkon…
— Jes… jes… kion vi pentris, sinjoro Fowler?
— Mi estas verkisto! Mi pensis, ke vi scias tion, Yvonne!
Ŝi rigardis sur min kun mirantaj, grandaj okuloj.
— Ne. Mi vere ne sciis tion.
Infero kaj diablo! Mi volis galopi tuj al Alfonso la Neniulo, kiam Hopkins laŭte kriis, li surventrigis la kamelon, kaj ankaŭ li kuŝiĝis sur la sablon. Ni tuj sekvis lian ekzemplon. Certe li vidi ion. Ni kuŝis en la polvo nervoze apud niaj kameloj.
Nun aperis trupo da spahioj el post la malproksimaj montetoj. Ili galopis rapide en dissemita svarmlinio, ilia gvidanto esplorrigardis Saharon tra binoklo.
Ili serĉas nin…
Sed ili estis sufiĉe malproksime, kaj Hopkins rimarkis ilin ĝustatempe. Ni saviĝis. Kiam la lasta spahio malaperis, Hopkins tuj enseliĝis
— Ek! Nun ni devas galopi tre rapide unu horon. Kiam tiu trupo revenos, ni jam estus sub la horizonto.
— Bone.
La kameloj kuris kun freneza elano dum unu horo. Yvone subite kliniĝis antaŭen en la selo.
— Haltu!
Hopkins ankoraŭ sukcesis kapti ŝin ĝustatempe, cetere ŝi estus falinta. Ŝi svenis… Estas mirinde, ke ŝi eltenis ĝis nun. Sed ni jam estis malproksime de la vojo de la revenanta trupo. La knabino sterniĝis en la polvo senviva. Ni frotadis ŝiajn manojn, piedojn, ni verŝis rumon en ŝian buŝon, kaj ni ne ŝparis la restintan akvon, ni metinte kompreson sur ŝian kapon. Eble ni havos okazon provizi nin per akvo ĉe Azumbar, aŭ ĉio finiĝos. Sed Azumbar ankorŭ estas malproksime, kaj restis tre malmulte da akvo.
— Knaboj. Posttagmeze ĉiu ricevos nur gluton da akvo — diris Alfonso la Neniulo, dume la knabino dormis. — Ni rezervos tiun plenan ladbotelon da akvo por Yvonne. Eble estos malfacile, sed ni eltenos iel.
— Ĉu vi?
— Mi eltenos sen akvo.
— Ni protestas kontraŭ tio — kriegis Hopkins la Ŝtipulo. — Nun ne eblas fanfaroni! Nek vi estas pli ol la aliaj! Bone rimarku tion!
— Sed se mi ne bezonas akvon!
— Tiam ni verŝos vian porcion sur la sablon! — furiozis la dikulo.
— Mi tute ne trinkos, tio certas — mi diris kolere.
Tiel ankaŭ li ricevis el la akvo. Ĝi rapide konsumiĝis. Yvonne eĉ konjekton ne havis, ke ni levas nur la malplenan ladbotelon al nia buŝo en la varmego, ĉar ni ne volis, ke li divenu la veron. Ni terure suferis, sed la knabino ankoraŭ havis duon-litron da akvo, kiam aperis la amikemaj, malhelverdaj palmoj de la oazo Azumbar en la malproksimo.
Ni jam apenaŭ povis flustri, ĉar nia gorĝo ŝveliĝis, kaj krevis nia lango. Tamen de tempo al tempo ni levis la malplenan ladbotelon al nia buŝo.
— Vespere ni bivakos ĉi tie — diris Alfonso la Neniulo per fremdeca, raspa voĉo.
La knabino freŝe desaltis, sed ni iom pezmove elseliĝis, kaj mia ladbotelo hazarde falis sur la teron, sed tiel, ke ties ŝtopilo forruliĝis.
— La akvo… — kriis Yvonne kaj kaptis ĝin. Sed ŝi vidis mire, ke nenio verŝiĝas sur la polvon… Li levis la ladbotelon kun grandaj okuloj. Ni ne kuraĝis rigardi unu al la alia. Ŝi ŝovis sian fingron en ĝin kaj palpadis la emajlon. Ĝi estis tute seka. Ŝi rigardis sur nin per siaj varmaj, malgajaj okuloj, kiuj komencis pleniĝi per larmoj.
— Ĉu vi… donis al mi… vian tutan… akvoporcion?
— Ĝi estas nur tiom — mi diris. — Hm… Ĉar…
— Nenio venis en mian kapon…
Ŝi prenis ambaŭmane miajn manojn. Ŝi rigardis min tiel.
— Kiel mi povus iam rekompenci tion… kion vi faris por mi? — Alfonso la Neniulo manipulis selon de kamelo, kaj Hopkins murmuretis tiaĵon, ke en okazo de bezono ni petos kvitigi la konton, kaj li ŝajnis kolera, sed Yvonne iris al li kaj prenis lian neprizorgitan, barbostoplan vizaĝon:
— Vi estas vera kavaliro kaj korpogardisto, kion ajn vi murmuras.
— Mi protestas kontraŭ tio, ke vi konstante mencias tiujn korpogardistojn! — li kriis. Sed Yvonne kisis lin subite, tiam la dikulo fariĝis fajroruĝa kaj komencis singulti pro konfuziĝo.