D U A Ĉ AP I T R O

1

Malgraŭ la instigo de miaj amikoj mi decidis, ke mi verkos tiun ĉi romanon. (Ĉerpitan el la vivo.)

Ĉar miaj amikoj instigis min al tio, ke mi ne okupigu pri tiaĵo, kion mi ne komprenas. Sed nun ili eraris. Mi estas multe pli supre ol la ordinara homa feĉo pro mia legiteco, malgraŭ tio, ke la ŝajno eble kontraŭdiras mian aserton.

Kiam oni eldonis mian unuan verkon, miaj estimantoj serĉis min kun aro da minacaj leteroj. Oni nomis min fripono, bruto, perfidulo kaj spiono.

Sed kion atendi nuntempe de la estimantoj?

Ili vidas nur tion, ke la polico insultis ricelistojn, rompŝtelistojn kaj aliajn negocamikojn per demandoj pro miaj verkoj, sed ili forgesas tion, ke la granda, kaj nobla celo de la literaturo estas la fidela karakterizo, prezento de la privata vivo kaj similaj de la ricelistoj kaj kasrabantoj.

Hopkins la Ŝtipulo, kiu esence malhavas tiun animan delikatecon, kiun la senmorta verkisto nomas puntornamita en sia ĉefverko „Amo de Roccambole”, li diras tion:

„Se vi ankoraŭfoje skribaĉos idiotaĵojn pri mi, tiam mi rompos vian kapon per piedo de brakseĝo.”

Kion respondi al tiu triviala tono? Al homo, kiu malhavas la animan puntornamaĵojn.

— Ankaŭ mi estos tie — mi respondis, — vi, orgojla, malbelega ulaĉo.

Li klare povis vidi mian opinion el tiu aludo.

Hopkins la Ŝtipulo firme staras sur siaj plandoj, sed foje jam oni admonis lin per bufro de ŝarĝaŭto, ke lia nazo fariĝis plata kaj ruĝa, kiel la etaj, acidigitaj paprikoj. Vere, ke li estas dikstatura, kaj li havas terurajn ŝultrojn, kaj liaj mallongaj brakoj estas muskolaj, kiel tiuj de maristoj, videblaj en desegnofilmoj, sed mi opinias, ke mi povus venki lin.

Alfonso la Neniulo, kiu estas terure malvarmsanga kaj zorgas pri nenio, esprimis sian opinion alimaniere.

— Via libro estas tre bona — li diris, leginte la manuskripton, kaj li demetis ĝin kun tedita vizaĝo, — nur ĝi ne estas sufiĉe klara, rilate vian personon.

— Mi klopodis skribi sincere pri mi mem, kiel la gravaj geografoj.

— Jes, jes, ĉar vere evidentiĝas, kia stultulo vi estas, sed ni, kiuj konas vin deproksime, ni scias bone, ke vi kutimas esti multe pli sulta.

Kial diskuti kun tiuloj? Neniu el ili havas belan animon. Mi eĉ diris tion al ili.

— Kiel komprenus la inspiron de poeziaj delikataĵoj tiel granda ĉevalo, kiel vi?

Kaj tio estas la vero.

Mia amiko, havanta la moknomon Turka Sultano, kiu ne estis kun ni en la legio, kaj li tre ŝatas korespondi, skribis en tiu afero:


„Mi sciis ĉiam, ke vi estas granda idioto. Sed tiel granda, nek mi sciis tion. Vi povas kredi ĝin! Nenion verkaĉu pri mi! Ĉar sekvos mi. Kaj se mi skribos pri vi, kiajn aferojn vi faris, tiam oni bele malliberigos vin. Kaj sendepende de tio, vi povas ricevi baton sur vian kapon per la ferstango de la vaporkaldronego, kio estas peza metal-objekto. Mi skribas ĝin al vi, kaj kion mi skribas, tio ne estas mensogo aŭ idiotaĵo, kiel vi skribas ĝin en via romano. (la nedezirata parto forstrekindas)

Altestimate:

Vi, ĉevalo!”


Sed la instigo de miaj amikoj ne povis malhelpi min en tio, ke mi ne transdonu al la posteularo mian novan romanon, verkitan per mia simpla, sed per pompa artaĵo.

Jen:


2

Ekzerctereno.

— Gaavuu!

Ni staras en streĉa pozicio. La mallarĝaj, pintaj lipharoj, kaj la same mallarĝa barbo de serĝento Potrien milde tremetis.

Kio okazis denove?

— Karaj infanoj miaj — li komencis kun amikema, patra rideto. — Mi trovis rimenzonon antaŭ la drinkejo, kie hieraŭ tri legianoj draste batis tiujn dekkvin traveturantajn komercistojn, kiujn alvenis kun la karavano!

Tiuj legianoj neniam povas resti trankvilaj.

— Oni ne rekonis la tri soldatojn en la mallumo, kaj ili forfuĝis. Kiuj estis tiuj tri homoj? Ili elpaŝu memvole. Tio estos la plej ŝaĝa afero.

Preve. Kial devas la tuta kompanio staradi ĉi tie pro tri homoj?

Sed neniu moviĝis.

— Ĉu vi ne anonciĝas? — mokas la serĝento kun afabla rideto. — Se la respublikestro demandos tion: „Nu, kara Potrien, kiuj estis tiuj tri homoj, kiuj draste batis la karavananojn?”, kion mi respondos al li? Ĉu?

Ni ne sciis.

— Mi diros tion: „Laŭ mi, mon President, verŝajne ili povis esti arabaj knabinoj en maskovestaĵo, ĉar neniu anonciĝis el inter la legianoj…”

Subite li ekkriis minacege, kvazaŭ kuglo estus trafinta lian koron. Kelkaj dormetantaj simioj panike fuĝis de sur proksima arbo…

— Kiu interbatadis per tiu rimenzono? Kiu ekbatis per ĝi la karavanestro je la buŝo, ke liaj ok dentoj elfalis, kaj li falis kap-antaŭen en la kamel-naĝejon?

Ĝi povis esti kruela bato. Sed la garnizona vivo preskaŭ brutaligas iujn legianojn, ke la lasta fajrero de la deca konduto estingiĝas en ili.

— Kiu interbatadis per tiu rimenzono?

Silento.

— Suboficiro! Rigardu la rimenzonojn!

Hm… La zono de la sudanaj infanterianoj estas duon colon pli larĝa, kaj mi potas tian. Se li rimarkos ĝin, estos problemo. Li certe diros tion, ke mi flugigis tiun kvereleman karavanestron en la kamel-naĝejon intence. Kvankam mi vere ne povis konjekti, ke li falo estos tiel granda. Kiu povas kalkuli en mallumo, kiel forte bati per la rimenzono? Precipe, kiam oni prenis kiel ofendon de Hopkins la Ŝtipulo, ke li rigardadas binoklon, kaj la instrumento baldaŭ malaperis. Vere ne estis ĝuste suspekti lin, ĉar antaŭe ĝi estis en liaj manoj.

Ni nur defendis, kiam ili atakis nin, ĉar la senteman animon havanta Hopkins ĵetis la rubujon al ili.

— Jen rigardu! — krias akre la kaporalo. — Ĝi ja estas larĝa rimenzono! Elpaŝu, vi, urtikfloro!

Mi elpaŝas.

— Kian rimenon vi havas?

— Talian.

— Idioto! Kian talirimenon vi portas?

— Armean.

Mi estis iom pigramensa, kiam mi konversaciis kun Potrien. Li pensis, ke mi estas denaska stultulo. Se li divenos, ke mi uzas tiun parolmanieron eksluzive kun li, el tio devenus granda problemo.

— Vi estas cerbomoliĝinta, kadukiĝinta krokodilo. Mi demandis tion, de kie vi prenis tiun rimenzonon? Ĝi apartenas al sudana infanteriano!

— Jes.

— Jen ĉi tiu estas via talizono? — li demandis kaj altenlevis la senmastran objekton kun fatala trankvilo.

— Jes, mon chef.

— Kial vi ne diris tion pli frue?

— Vi ne demandis, mon chef.

— Mi demandis tion, kiu batadis per tiu ĉi rimenzono?

— La zono estas la mia, sed mi ne batadis per ĝi.

— Ĉu! Se la respublikestro demandos: „Diru Potrien, kiel troviĝis talizono de soldato per si mem al la interbatiĝantoj?”, kion mi respondos al li, ĉu?!

Mi kunfrapis miajn maleolojn.

— Tion, ke: „la talirimenoj kelkfoje forvagas, mon adjutant.”

— Kanajlo!

Li ne ŝatis, se mi respondas lian demandon. Sed la devo de la soldato: blinde obei.

— Ĉu la zono apartenas al vi?

— Jes.

— Kiuj estis kun vi?

— Kie?

— Ĉe la lasta interbatado.

— La sinjoro serĝeno!

— Ĉu mi?! Vi, fripono!

— Oui! Lastfoje mi interbatadis kun la arboj ĉe Aut-Aurirt, kaj la sinjoro serĝento gvidis nin.

— Vi do ne diros tion?! Tiam anstataŭ la du personoj la tuta plotono ne ricevios forpermeson.

Alfonso la Neniulo kaj Hopkins la Ŝtipostarura elpaŝis samtampe, streĉe starantaj.

— Kio estas?!

— Mi raportas al sinjoro serĝento — diris Hopkins, — ni ambaŭ estis tie.

— Mi povintus pensi. Ĉiam tiuj tri homoj. Mi traktos vin amare. Notu tion bone.

Potrien koleretis nin pro multaj aferoj. Iom rajte. Unuavice ni ĉiuj tri havis honormedalon, kion la brava, unuaranga suboficiro (ĉar senkonsidere de liaj kelkaj malperfektaĵoj, la olda Potrien estis brava soldato) ne povis toleri. Fine tre ĝenis lin tiu cirkonstanco, ke ni estis famaj kaj riĉaj, ĉar ni aktive partoprenis trovi diamant-minejon, kiun oni jam pensis perdiĝinta. Ni fariĝis famaj en la mono, dank’ al la gazetaro, kaj nia tantiemo el la profito de la diamant-minejo signifis sufiĉe grandan riĉecon. Tamen ni devis soldatservi la restintan tempon, kaj la serĝento neniam pardonis al ni, ke tiutempe oni tute ne punis nin, sed fine ni estis distingitaj pro niaj multaj kontraŭregulaj faroj.

— Ĉiuj tri homoj iru por pridemandi ilin! Ĉar vi ne anonciĝis tuj, mi proponos doni al vi la punon, kvin tagoj en karcero.

— Tio estas maljustaĵo! Mi anonciĝis.

— Rompez!

Kompreneble ankaŭ la leŭtenanto longigis ĝin per kvin tagoj, kaj nek la kapitano volis esti striktamana, fine ja ni devis pasigi du semajnojn en la karcero, kvankam ni estis senkulpaj. La membroj de la karavano provokis nin. La societo konsistis el dekkvin homoj, ili pensis, ke facile povos trakti tri soldatojn, kaj nun la hospitalo estas plena de ili.

Sed kial ili suspektis pri Hopkins la Ŝtipulo, ĉar li estis sur la deponeja ĉaro? Kiu ajn kamelistoj povis ŝteli la binoklon kun tiu flava ujo.

Ridinde.

— Potrien estas kara knabon, sed ni devas li eduki iomete — diris Alfonso la Neniulo enpensiĝeme. — Ni dekutimigos lin, ke li konstante okupiĝu pri ni.

— Mi nur revidus lin en civila vestaĵo — murmuris Hopkins la Ŝtipulo. — Ni iru en la kantinon.

Ni trinkis la vinon malgaje, ĉar ni sciis, ke malagrabla, malpura, malluma karcero atendas nin. Ni eĉ ne parolis. Alfonso la Neniulo legis. Hopkins la Ŝtipulo proponis al la kantinestro vendi binoklon, sed sen la bela, flava ujo, ĉar li volis teni siajn cigarojn en ĝi.


3

Nia fotrikaĵo estas strategie grava fortikaĵo sur la orienta deklivo de la montaro Atlas. Malgranda citadelo kun sufiĉe bona klimato. Kelkfoje estis iom malvarme, sed polvo, malario, kvardek kvin celsiusgradoj ne ekzistis ĉi tie. Ĝi do estis bonega loko. Batalo nenio, soldatservo facila, la registara komisaro postenigis nian kompanion ĉi tien rekompence pro nia sukcesplena misio en Senegalio. En tiu rekono havis grandan rolon tiuj tri homoj, kies vivon Potrien amarigis per siaj maljustaj persekutoj.

Mi diras tion enkonduke nur tial, ke vi ne opiniu nin venĝemaj pro tio, kio okazis poste tiurilate, ke ni deturnis la atenton de Potrien de sur ni.

Alia okazaĵo kaŭzis al ni plian malesperiĝon. La poŝto alveni en ĉiu dia semajno. Ni raportis dum la pridemandado, ke ni komencos nian karcerpunon. Poste ni staris en la kontoro!

La suboficiro murmuris la nomojn, kaj la serĝento notis tiujn en libron.

— Herman Thorze!

Hopkins la Ŝtipulo antaŭenpaŝis. Ĉar li servis en la legio laŭ la nomo Herman Thorze. Kial li servis efektive en la legio, kaj kiel li akiris la nomon Thorze, baldaŭ ni transiros al tio. Sed nun gravas nur la afero de la letero. Hopkins do etendis sian manon por transpreni la poŝton.

— Kial vi vagaĉas ĉi tie? — kriis Potrien kolere al li. — La karcerpuno signifas nek ricevi leteron!

— Mi ankoraŭ ne komencis ĝin, mon chef — diris Hopkins pale.

— Forportu vin, paviano, ĉar vi estos ŝnurpendigita! Ankaŭ vi ĉiuj! Ek…

Ni malrapidiris tra la korto, honte brogitaj. Ne ekzistas pli amara puno en Afriko, ol ne ricevi poŝton. La tre atenditan leteron.

— Li diris tion, ke paviano — grumblis Hopkins la Ŝtipulo grincante la dentojn. — Ŝajnas, ke mi ne plaĉas al li.

Nia amiko, kies iom balanciĝanta irmaniero restis el liaj maristaj tempoj, li koleris pleje pro tiu ofendo.

Alfonso la Neniulo, havanta sinjoran karakteron, sciiĝis pri la pli nova insulto kun sia kutima flegmo. Li ekfumis cigaredon, mallaŭte fajfis, baldaŭ li diris nur tion:

— La olda Potrien ricevos de ni dekutimigan terapion. Ni devas dekutimigi lin, ke li okupiĝu pri ni.

Dume ni alvenis al la prizono kaj anonciĝis ĉe la gardistejo. Kelkaj armiloj estis apigitaj al la muro. La gardistoj enue sidadis aŭ kuŝis sur la benkoj, du soldatoj ludis damludon. La suboficiro skribis. Lia bajoneto kuŝis sur seĝo.

Ni viciis:

— Anonciĝas la senrangaj soldatoj numero naŭ, numero dudek unu, numero sepdek unu por plenumi siajn po du semajnan karcerpunon.

— Nu, vi faris tion bone — diris la suboficiro, kiu estis la gardestro kun iom da kompato.

— Kion volas Potrien de vi? — demandis la alia, kiam li supraĵe traserĉis niajn poŝojn. Dume Hopkins la Ŝtipulo renversis hazarde seĝon. Kelkaj bajonetoj kaj mapoj falis sur la teron. Ni helpis kolekti tiujn…

— Nu, antaŭen!

Ni iris kun la provoso.

…Jam estis iu en la ĉelo. La oda Levin. Ni sciis, ke li estas tie, sed ni ne konis lin. Kiam ni alvenis ĉi tien, li jam sidis en la prizono. Li servis sian dekan jaron kiel senrangulo. Li estis bona soldato. Sed Levin kelkfoje sovaĝiĝis. Li ŝtelis monon de ie, se tio ne sukcesis aliameniere, li eventuele rompŝtelis aŭ batfaligis iun sur la strato, estas egale! Li bezonis monon kaj fuĝis. Sed nur ĝis la unua urbo. Enirinte en bonfaman restoracion, li manĝis bongustajn manĝaĵojn, rostitan viandon kaj kremajn dolĉaĵojn ĝissate. Eble li mendis maroan pureon kaj turkan mielon, kiuj estas tre elegantaj manĝaĵoj. (Mi scias tion, ĉar iam mi ofte vizitis sinjoran societon.) Poste li anonciĝis ĉe la plej proksima gardistejo kaj atendis sian punon.

Tre longe nenia problemo estis al li. Poste ĝi denove okazis. Akiro de mono, fuĝo, manĝado. Kelkfoje li deziris kun neestingebla pasio bongustajn manĝaĵojn, kiel la amok-kuranto la sangon kaj la kuron. Tiel li soldatservis sian dekan jaron anstataŭ la devigaj kvin jaroj, ĉar la tempo de la punoj ne estas imputitaj.

Nun li atendis transporton el nordo por kuniri kun ĝi al Igori, kie la bagnanoj kaj la indiĝenoj konstruas la fervojon apud la rivero Kongo. Ĝuste antaŭ unu semajno kaptis lin la „kremaĵ-epidemio aŭ kotlet-rabio”. Estas egale, kiel ni nomas ĝin. Ŝtelinte mil frankojn el la kaso de la regimento, li manĝis en Ain-Sefra ĝissate. Aŭ nun la unuan fojon li estis kaptita dum manĝado. Levin defendis sin kolere, ĉar li ankoraŭ estis malsata. Li defendis la postaĵon de la meleagro ĝis la lasta spiro, kaj oni devis tordi el liaj manoj la krespon perforte.

Li estis kondamnita al tri jara punlaboro

Nun li iros al Igori, kiam la transporto de la bagnanoj alvenos el nordo. Sed ŝajnas, tio ne ĝenas lin.

Liaj revemaj okuloj estas langvoraj, malstreĉaĉaj, lia malsupra lipo, kiel ĉifona, dika kurteno lasas vidigi liajn brunajn, trivitajn dentojn. Li tenas leĝere cigaredon en sia virine mola, granda mano, kaj la haŭto kelkfoje ektremas nervoze sur lia ŝvelinta, funel-simila nazo, kiel tiu de hundo, kiam muŝo flugas sur ĝin.

— Ĉu vi kunportis cigaredon? — li demandis per laca, basa, raŭka voĉo.

— Jes.

Oni kunportis cigaredon en sia ĉapo, se nur li ne estis malamata pro io ĉe la gardistoj, li povis esti certa pri tio, ke oni forgesos kontroli lian ĉapon, kiam la suboficiro malplenigos liajn poŝojn. Ni donis al nia samkarcerano kelkaj cigaredoj Caporal.

— Dankon. Morgaŭ enportu iel fiŝeton. Estas vendredo, kaj mi ricevas ĉi tie nur supon — li diris per tia voĉo, kvazaŭ li petegus en la dezerto por ricevi glason da akvo.

— Ĉu vi tiel ŝatas la fison?

— Jes. La fiŝo estas la plej bongusta manĝajo en la mondo. Mi manĝas eĉ tiun malbonan kuiraĵon el ĝi, kion oni donas ĉi tie. Kvankam oni gratenas ĝin en faruno.

— Ĉu ne tiel devas fari tion? — miris Hopkins.

Levin ridetis moke. Profunda malestimo sidis sur lia vizaĝo, kvazaŭ li dirus tion: „kial vivas tia homo!” Fine li diris malestime:

— Kompreneble en sekaj bulkeroj. Sed mi pensas ne tiun etburĝan fiponaĵon, kiam oni sekigas ordinarajn panpecojn en la kamero, metitajn en sakon — kaj li frostotremis, — sed ni devas la freŝajn bulkojn tute subrosti super aperta flamo sengrase, poste rosti ĝin.

— Mi vidas, ke vi estas specialisto — esprimis Alfonso la Neniulo sian rekonon.

— Mi estas Levin — li rimarkis kun drameca memmalestimo de martiro, kvazaŭ li estus certa, ke ankaŭ ni teruriĝos aŭdinte tiun nomon. Sed neniu sciis el ni, kiu estis tiu Levin en la civila vivo. Ni ne kuraĝis eĉ demandi tion, se li jam diris ĝin tiel orgojle. Eble dolorus lin nia misinformiteco rilate faman nomon.

— Ĉu vere? — interesiĝis Hopkins la Ŝtipulo ruze, ĉar li tamen deziris sciis la kaŭzon de la famekonateco de nia militkamarado. — Ĉu vi estus Levin, tiu fama… iu? Nu…

La trampa veterano kapjesis kun heroa sindeteno, kun kulisofenda memironio

— Mi estas tiu! La fama Levin. Kaj nun jam vi scias ĉion!

Ni sciis nenion.

— Mi petas vin nur pri tio, ke mia konfeso restu inter ni.

— Mi konfesas sincere — mi diris poste, — mi ne scias… kiu vi estis… kara… Levin…

— Nur moku min!

— Kredu min…

— Sufiĉe! Vi scias tre bone, kiu mi estas. Sed jen! Primoku min, se tio amuzas vin!

Kaj li deturnis sin. Kion fari nun?

La provoso alportis la buljonon. Ni ne ricevis tendenan viandon en ĝin, nur kelkaj noketoj kaj napopeco naĝis tie.

— Mi proponas al vi ne cigaredi, ĉar la suboficiro hodiaŭ estas tre malbonhumora — diras la gardisto bonvole. — Lia bajoneto malaperis.

— Kiel tio povas esti?

— Li asertas, ke ĝi estis sur la seĝo apud la skribotablo. Sed tio ne estas verŝajna. Kiu ŝtelus la bajoneton de suboficiro? Kaj kial?

Tio estas vere neimagebla.

— Diru al la suboficiro — rimarkis la Ŝtipulo flegme, — se li volas, mi torvos lian bajoneton.

— Ĉu eble vi scias, kie ĝi estas? Atentu min, Thorze — li diris la legianan nomon de Hopkins, — tiu afero ne estas ŝerco. Vespere estos pridemandado, kaj se la kompatinda kaporalo ne trovos sian armilon, tiam li estos punita. Ĉu eble vi vidis ĝin ie?

— Ne. Sed mi estis artisto en cirko. Mi vokis spiritojn sur trapezo kaj ĉevalo. Mi trovas ĉiun kaŝitan objekton, se mi estiĝos en…

— Trancon — ekparolis Alfonso la Neniulo

— Jes. Diru tion al li. Mi diros, kie estas la bajoneto, se mi ektrancos, kiu estas tia malsano, kiel la epilepsio, sed trovitaĵoj estas reakireblaj pere de ĝi.

Kiam la gardisto foriris, ni akre alparolis la dikulon.

— Kial vi provokas la suboficiron?!

— Ĉu vi volas tion, ke ni purigu la araban karceron?

Hopkins rigardis al ni iom ofendite.

— Ĉu vi ne kredas, ke mi iam laboris en cirko?

— Ni tute ne kredas, ke vi iam laboris — respondis Alfonso la Neniulo tuj, kaj li tute pravis! Sed la gardestro jam venis.

— Kiu estas tiu pajaco, kiu asertas, ke li trovos mian bajoneton?

— Mi estis tiu, mon capolar.

— Kia idiotaĵo estas ĝi, Thorze?

— Ĝi ne estas idiotaĵo. Se mi havas bonan humoron, tiam mi torvos eĉ pinglon, kaŝitan sur la domtegmento.

— Atentu min! Se vi kuraĝas ŝerci pri mi…

La gardestro estis tute pala. Perdo de armea objekto, precipe se temas pri armilo, estas kapokosta peko. Li povas iri en Saharon al la sturmotrupo, se ne troviĝos lia bajoneto ĝis vespero.

— Mi ne ŝercas.

— Tiam trovu ĝin.

— Se mi sentas ian ĝojon, tiam mi estiĝas en tiun… Kiun scias ankaŭ Neniu… Sed nun mi estas malgaja, ĉar mia letero kuŝas en la poŝtkesto de la regimento, kaj la serĝento ne volas doni ĝin al mi. Se sinjoro kaporalo portus la leteron ĉi tien, mi tuj estiĝus en ĉiuspecan epilepsion pro la ĝojo, kaj troviĝus la bajoneto.

— Ĉu porti leteron el la kontoro? — ekstertoris la suboficiro.

— Leginte ni regluos kaj la sinjoro kaporalo remetos ĝin…

— Vi… mi atentigas vin, se vi trompos min…

— Tute ne transdonu la leteron, ĝis la bajoneto ne retroviĝos.

— Stop!

…La kaporalo facile akiris la leteron kaj revenis. Ĉar Hopkins la Ŝtipulo persistis, ke ni helpu lin (cetere li ne povintus ektranci), post nelonge ni triope staris kun li en la gardistejo.

— Mi petas remburitan seĝon — diris la dikulo unue kaj fermis siajn okulojn.

Oni portis al li konforan seĝon. Tiam li plenigis sian pulmon per aero, kvazaŭ li estus subakviĝonta.

— Estos malfacile — li diris malgaje kaj ĉirkaŭrigardis helpopete. — Iu donu al mi cigaron.

…Baldaŭ li petis ankoraŭ kapkusenon, li fumis kun zorgoplena vizaĝo kaj kelkfoje ĝemis.

Apopleksio ĉirkaŭis la suboficiron pro lia nervoziĝo. Ankaŭ mia manplato jukis.

— Unu homo iru laŭ la dekstra flanko de la korto sur la kahelo, alia rigardu la legomĝardenon malantaŭ la kantino.

— Mi tute ne estis tie.

— Faru, kion mi diras — li respondis kaj klopodis igi sian raŭkan voĉon eĉ pli raspa.

Poste li petis botelon da ruĝa vino kaj sendis Alfonson la Neniulon sur la domtegmenton.

Ŝajnis dum momento, ke Alfonso vangofrapos la mediumon. Poste li tamen iris. Dume oni alportis la ruĝan vinon. Hopkis eltrinkis ĝin je unu tiro.

— Mi opinias, Thorze, ke mi ŝnurpendigos vin, se vi faros el mi amuzaĵon — diris la suboficiro mortepala.

— Paciencon, sinjoro kaporalo! Rigardu ĝin en la dormoĉambrego sur la breto, kiu estas super via lito.

— Tie ĝi certe ne estas.

— Mi petas vin fari tion, kion mi diras — li ekparolis plorinde kaj mapacience. — Poste vi povas enkarcerigi min, se la bajoneto ne retroviĝos.

La kaporalo iris. Ni restis en duopo: la mediumo kaj mi.

— Ĉu vi estas idioto?! — mi akre alparolis lin. — Ĉu ne sufiĉas, ke Potrien persekutas nin, nun vi volas, ke ankaŭ kaporalo kleru pri ni?

— Kial, mi volas nur bonon — miregis Ŝtipulo.

— Sed se ne retroviĝos la bajoneto?

— Mi ne perdas tiaĵon — li diris trankvile kaj elprenis la suboficiran bajoneto el la profundo de sia vasta pantalono. — Mi ŝtelis ĝin de sur la seĝo, kiam oni traserĉis nin dum la akcepto, kaj mi renversis la seĝon.

Li metis la bajoneton kun granda trankvilo sub rimenaron en la angulo de la ĉambro.

— Kial vi sendis Alfonson la Neniulon sur la domtegmenton.

— Por ke li laboru iomete, se li jam tiel grave prenis la laboron al sia koro, ke li riproĉas min pro tio, ke mi neniam laboris.

— Li estas tia ulaĉo!

Sed venis la suboficiro. Poste kelkaj membroj de la gardistaro spiregante, polvokovrite. Fine Alfonso la Neniulo kovrita per araneĵoj. Ĉiu laboris. Kompreneble sen rezulto.

— Nun finite! — kriis la suboficiro kolere. — Pro tio…

— Silenton! — krakis la vingusta voĉo de Hoplins la Ŝtipulo. — Nun sekvos tiu… stato…

Li fermis siajn okulojn kaj spiregis, ĉar li ebriiĝis iomete pro la haste trinkita ruĝa vino.

— Ĉu troviĝas ĉi tie amaso da malnovaj rimenzonoj?

— Jes… sed mi ne estis tie, kaj nun jam…

— Silenton! — li ĉesigis la suboficiron per reglament-rompa voĉo. — Mi sentas ion sub la rimenzonoj…

Irinte tien, li palpadis ilin… Li ĵetis flanken la multajn foruzitajn ledaĵojn…

La kaporalo laŭte ekkriegis:

— La bajoneto!

Ĉiuj okuloj estis sur la mediumo. Ĝenerale mirantaj rigardoj. Sed troviĝis kelkaj suspektemaj inter ili. Ekzemple tiu de la kaporalo…

— Hm… Vi do estas sorĉisto…? Ĉu?!!

— Jes… Mi scias tion ankaŭ sur trapezo kaj ĉevalo…

— Ĉu ŝnurpendigite sub la suno, sen akvo?! Nu?!!

Hopkins mallevis siajn okulojn.

Sed la kaporlalo liberiĝis de grava koŝmaro kaj estis tiel feliĉa, ke li ne povis koleri pri li.

— Jen estas via letero, vi… rekovisto de spiritoj! Kial vi sendis du homojn malantaŭ la kantinon? Ĉu?!

— Nu do… eble tie…

— Forportu vin — kriis la kaporalo, sed poste li mildiĝinte etendis sian manon al la bajoneto. — Cetere, ĉio estas en ordo. Gravas, ke ĝi retroviĝis… Nun diru nur tion, kial vi bezonis la ruĝan vinon?

— Ĉar mi estas drinkemulo — respondis Hopkins kaj rapide foriris.


4

Hopkins la Ŝtipulo kiel fariĝis Herman Thorze kaj usona civitano?

Estas frenezige!

Hopkis havis grandan rolon en mondfama krimo, kaj strange ne kiel farinto, sed kiel malkaŝanto de la krimo. En la komenco de la afro tamen okazis tiel, ke Hopkins kaj degradita kapitano estis serĉata fare de la ĉiuj koloniaj policistoj. Ŝajnis preskaŭ neeble forlasi Oran-on tra la netrairebla polica blokadringo. Tiam fariĝis Hopkins kaj la kapitano „honoraj legianoj”. Uzante la armeajn veturbiletojn de du rekrutoj, ili sukcesis eniri tra la pordego de la forkikaĵo St. Therese inter la soldatojn. Sen tio, ke ili estus soldatoj, ili prenis sur sin uniformon, kaj jen tie, jen ĉi tie kuradis tien-reen en la grandega fortikaĵo. Sed la polico ne serĉis ilin en la fortikaĵo St. Therese. Alfonso la Neniulo kaj mi jam estis soldatoj de semajnoj, kaj kiam kompleta bataliono ekmarŝis al Senegalio, ankaŭ Hopkis venis kun ni. En uniformo, sed sen tio, ke li iam estus dungita ĉe la legio. Li ŝtelumis de iu kompanio al la alia. Foje li estis sapeisto, foje kuiristo (tiu lia rolo eĉ hodiaŭ memorigas pri travivaĵoj de horor-romano por ĉiuj, kiuj manĝis el lia kuiraĵo), li servis ĉe la Ruĝa Kruco kaj stiris tankon.

Sen tio, ke li havus la plej miniuman rilaton al la armeo. Li havis rilaton nur al la polico. Kiel persekutato. Sed pasis la danĝero, kaj la sukceso de la afero riĉigis nin. Sed la subita riĉiĝo neniun absolvas de la soldatservo. Ni do devis ekmarŝi kun la regimento al Manson, al nia nova posteno. Tiam Hopkins la Ŝtipulo trompis la mondon en la uniformo de la senranga soldato n-ro sepdek unu, regimento unu el Meknes. Tiu vestaĵo n-ro sepdek unu estis la uniformo de Herman Thorze, kio evidentiĝis post la lego de la nomlisto. Sed la vera Thorze (nun komenciĝas la kalvario de Hopkins) estis liberiĝinta prizonulo. Li estis komandita al la kompanio el Colomb-Béchar, neniu do konis lin ĉi tie. Gardistoj akompanis lin.

Thorze certe fuĝis aŭ mortis survoje, kaj li portis labor-vestaĵon. Hopkins la Ŝtipulo ŝtelis hazarde ĝuste lian uniformon n-ro sepdek unu de sur la deponeja ĉaro. Sed la afero finiĝis, Hopkins ne devis timi la policon, li volis ĉesigi sian vivon, kiel „honora soldato”. Li diris al Potrien ridante, ke li portas la uniformon de la soldato n-ro sepdek unu, sed li ne estas soldato. Ankaŭ Potrien ridis kaj dirante:

— Vane vi ŝajnigas, ke vi estas freneza. Mi katenigos vin, se vi denove komencos tion.

— Mi estas normala! — furiozis Hopkins.

— Mi ne diris tion, sed vi ne estas freneza. Eble idioto, ĉar alimaniere vi provadus per alia fabelo.

— Mi neniam estis soldato! Mi ŝtelis la uniformon de la soldato n-ro sepdek unu de sur la ĉaro.

La serĝento priridis lin.

— Ankoraŭ neniu provadis per tiaj stultaĵoj! Ĉu vi pensas, ke mi ne memoras vian vizaĝon, similan al buldogo? Knaboj! Kiuj el vi konas tiun ulaĉon?

Multaj konis lin el la kamaradoj, sed ili ne anonciĝis pro bonvolo. Sed la suboficiroj plie pravigis la serĝenton. Multaj el ili rekonis lin. Se evidentiĝos, ke li estis ankaŭ tiu certa kuiristo: eble oni linĉos lin.

— Ni memoras vin! Kial vi komedias?!

— Sed tiam mi portis alian uniformon!

— Ni ne memoras tion…

— Konduku min antaŭ la registaran komisaron! — postulis Hopkins.

— Kaj tiam lia ekscelenco diros tion: „Kara Potrien, se mi aranĝus la kurantajn aferojn de la senrangaj soldatoj, tiam la respubliko kial dungas tiom da suboficirojn?”

— Mi postulas! — stamfis Hopkins.

— Tio estas alia afero. Vi povintus komenci ĝin tiel. Tiam ligu lin al la flanko de ĉaro, ke li venu en ordo, vole nevole. Vane vi ŝajnigas, ke vi estas frenezulo. En avant!..

Oni aranĝas la komplikajn aferojn tiel. Hopkins la Ŝtipulo fariĝis Thorze. Kiam li diris, ke li estas tiu, tiam oni parte enkarcerigis lin, parte oni batis lin, tiel post nelonge li dekutimiĝis pri tio.

Ni ja persistis ĉe li, sed la legantoj povas imagi post la diritaj, ke kian gravecon havis nia atesto ĉe la serĝento. Cetere oni ne rajtas simple forlasi homon de la militistaro. Hopkins do sikribis peticion. Tamen komenciĝis ia procedo en la afero laŭ la petskribo, ĉar la akto estas tia, ke oni devas administri ĝin.

La petskribo unue revenis en Manson-on, al la kompanio, ke la subskribinto vere soldatservis tie. (Tiam ricevis Hopkins la Ŝtipulo dekdu tagojn da enkarcerigon, kaj li ne rajtis iri en la kantinon dum kvar semajnoj.) Poste ĝi revenis en Oran-on al la kontoro de la bataliono, kaj la akto iomete restadis tie. Ĝi ripozis kelkajn semajnojn, poste oni sendis ĝin al la usona ambasadejo, kiel statas la ŝtataneco de Herman Thorze. Oni resendis la petskribon el Nov-jorko post kvin semajnoj. Thorze naskiĝis en ŝtato Nov-jorko, en urbo Virgald, la nomo de lia patro estis Anton Thorze, lia patrino nomiĝas Evelyne Berg (naskiĝinta en Nederlando). La akto de tie alvenis en la ministrejon pri militaj aferoj.

Ĝi denove restadis tie.

Dume Hopkins la Ŝtipulo partoprenis du batalojn, kaj li estus ricevinta ordenon (kio signifis ankaŭ mon-premion), sed antaŭe oni devas pruvi per dokumentoj, ĉu li estas soldato?

Antaŭ batalo oni ne petas tiaĵon.

Ĉu la registara komisaro? Kiu prenis lin en sian favoron? Li skiribis al li aparte malgajan leteron.

Sed li ne trompiĝis pri markizo Surenne. Li faris ĉion, kion li povis.

Nek li povas liberigi soldaton, sed li skribis leteron tuj al la komandejo de la bataliono, ke oni esploru tiun aferon ekstervice.

La kontoro de la bataliono petis en oficiala letero de Manson por ekscii: kio okazis en la afero de la senranga soldato n-ro sepdek unu, kiu nomiĝas laŭdire Thorze. (Tiam Hopkins ricevis kvar semajnan enkarcerigon kun redukto de lia akvoporcio je duono en ĉiu dua tago, kaj li kuŝis en Saharo dum multaj semajnoj, kiel membro de la antaŭgvardio. La kompanio sciigis, ke la aferon de la legiano, nomata Thorze, la kompanio en Meknes aranĝis.

Poste oni sendis al akton al la ministrejo pri militaj aferoj de Parizo laŭ la ordono de la protektanta registara komisaro.

Tie suboficiro fiksis ĝin per paperkroĉilo al la estantaj dokumentoj.

Ĝi ĉiuokaze signifis progreson rilate la ĝisnunaj starpunktoj. Poste la akto lastfoje ĝemis kaj ekripozis en la arkivejo. Tiam Alfonso la Neniulo ekhavis genian ideon.

La Turka Sultano!

Ankaŭ nia fifama amiko, moknomata Turka Sultano ricevis sian parton el la entrepreno. Tiu insolenta milionulo faras nenion, li nur ŝtelas la tagon en Oran. Ni skribis al li, ke li tiuj ekagu en la afero de Hopkins la Ŝtipulo per mono kaj saĝo.

La Turka Sultano tuj respondis. Li havis iom strangan skribmanieron:


„Karaj Knaboj!

Pasis nur du monatoj, ke mi estas en Oran kun la multe da mono, sed mi jam sobriĝis, ĉar komence mi iomete drinkis. Estis necese. Hodiaŭ mi povas fari nenion dimanĉe. Sed morgaŭ, lunde mi komencos esplori. Mi pensas, ke nun jam mi informiĝos, kion mi povus fari en la afero de Hopkins la Ŝtipulo. Kio okazus, se li pasigus sian soldatservon? Ĝi estus utila por li


Kun Alta Estimo

Mi restis.”


Tiel statis la aferoj, kiam Hopkins la Ŝtipulo tiun tagon post stranga spiritorevokado ricevis tiun certan leteron.


5

Jen estis skribite en la letero:


„Alte Estimata Sinjoro Thorze!

Stranga, eble hazarda identeco, kiu vian nomon kunligas kun la tragedio de mia kompatinda frato, vi ŝajnis por mi sufiĉe saĝa, ke nekonite mi serĉu vin per mia letero. Mia frato, Francis Barré kiel legiano donis vivsignon lastfoje el la fortikaĵo Manson. Dum mi informiĝis pri li, mi konatiĝis kun sinjoro en la militista arkivejo. Stranga hazardo, sed eble ĝi estas la vojo de Providenco; legiano Francis Barré kun siaj du amikoj samtempe dungiĝis al la legio antaŭ sep jaroj, kaj iu el ili nomiĝis Thorze (la alia estis nomata Pittman). Dum la hazarda renkontiĝo kun sinjoro Boulanger naskiĝis la ideo en mi skribi al Vi. Ĉu vi estas identa kun tiu sinjoro Thorze, kiu estis la amiko de Francis? Se jes, bonvolu skribi al mi, kion vi scias pri mia frato, kiu malliberiĝadis tri jarojn en Colomb-Béchar pro fuĝo, li skribis al mi pli ol unu jaron el la fortikaĵo Manson, se tiam li malaperis. Eble en la fortikaĵo restis ia postsigno, kio okazis al li? Mi petas vin, bonvolu fari tion, kion vi povas, kaj mi elkore dankos vin. Eble kune ni povos atingi pli multe en ambaŭ aferoj niaj, ol ni aparte esplorus.

Mi petas vin, bonvolu helpi min, se vi povas. Elkore salutas vin nekonate:


Yvonne Barré”


Ni silentis dum mallonga tempo. La letero iel impresis nin. Bonŝance Levin ĵus faris sian tagan dekkvin minutan promenon en la korto, tiel ni povis paroladi trankvile.

— Tiu virino eble estos grava en via afero — mi diris tre ĝuste.

— Sed kiu estas tiu sinjoro Boulanger? — cerbumis Hopkins.

— Lia nomo estas Turka Sultano — diris Alfonso la Neniulo

— Ne diru!

— Tio surprizis ankaŭ min. Kiaj aferoj evidentiĝas post dudek jara amikeco!

— Mi ne sciis, ke li havas nomon — miris Ŝtipulo.

— Bonŝance rilate Hopkins-on — klarigis Alfonso la Neniulo. — Ĉar se ni trovos Francis Barré-on, tiam eble ni facile povos klarigi, ke Thorze ne estas identa kun Ŝtipulo.

— Ni ne kirladu la aferon — diris Hopkins malgaje, — ĉar oni denove malliberigos min.

— Ni tamen kirlados ĝin! Ni ne rajtas rifuzi peton de virino. Ni estas soldatoj!

— Kaj — mi aldonis — ĝentlemanoj.

— Mi ne estas certa pri tio — murmuris Ŝtipulo. Dume nia samkarcerano jam staris en la pordo, kiun oni akompanis post la promeno.

— Laŭ mi — ekparolis Levin tuj — tiu estas vera ĝentlemano, kiu ne metas la terponon sur tiun teleron, el kiu li manĝas la viandon, nur tial, por ke la suko de la rostaĵo miksiĝu kun la garnaĵo.

— Mi ne scias tion — respondis Hopkis. — Malofte okazis ĝis nun, ke mi manĝintus el telero.

— Nun tio estas la demando — interrompis Alfonso la Neniulo, — kien malaperis Francis Barré de tie ĉi?

— Li estas en Igori — diris Levin.

— Kion vi parolas?! Ĉu vi konis Francis Barré-on?

— Li estis mia plej bona amiko. Ne ekzistis alia homo ĉe la kompanio, kiu havintus konjekton pri tio, kia estas la tomata omleto, farita laŭ la maniero de Tourbigo. Li jam manĝis tion, kaj ĝi kunligis nin kun eterna amikeco.

— Kaj kie estas nun Barré? — nia trio demandis ekscitite.

— En Igori. Tiu loko estos la nodo de la nova Kongo-fervojo. Puninte oni sendis lin tien, ĉar li tute malfortiĝis, deprimiĝis. Li malsaniĝis je „malfurioza caffard”, kiu tiom diferencas la frenezan furiozon, ke li nenifare kuras en la morton.

— Kio ĝi estas?

Prenu malbenitan, malproksiman garnizonon — li komencis, kiel ian recepton. — Se vi metas en ĝin homon kun mola karaktero, kaj vi rostas lin ĉe la malforta fajro de Saharo, la koncernulo kiam ajn estas distranĉebla, ĉar li ne obeas la suboficiron. Jen estas la kazo, pladumita laŭ la maniero de Levin.

— Nun pladumu ĝin, ke ankaŭ ni komprenu tion — diris Ŝtipulo, — cetere mi donos al vi ion per mia mandorso, subite laŭ la maniero de Hopkins, ke vi kapo ektremos, kvazaŭ detonacio de grenado estus trafinta vin.

— Mi estis kun Francis Barré — li daŭrigis flegme — ekde Colomb-Béchar. Li alvenis tien antaŭ tri jaroj pro dizerto el la oazo Rakhmar. Li estis malforta, malgaj homo. Li jam estis malliberulo dum pluraj jaroj, kiam li alvenis tien. Tiam mi fuĝis de Mogador por manĝi kelkajn, belajn riveregajn astakojn. Mi kutimas surverŝi ĝin per saŭco Worchester.

— Tio ne gravas!

— Vi ne komprenas tion, se vi parolas tiel! Riverega astako estas sengusta sen saŭco Worchester.

— Daŭrigu.

— Ni do estis malliberuloj kune. Sed dum ribelo ni helpis al la ŝtatfidelaj gardistoj, kaj ni estis senditaj ĉi tien pro indulgo. Tiu Barré tiam jam estis iomete anime malsana. Iun tagon li forgesis purigi sian rimenzonon, alifoje li malfruiĝis al la inspekto, fine li perdis sian fusilon. Estis nokto, li metis ĝin dum ripozo kaj lasis ĝin tie… Milita tribunalo… Fine li ricevis du jarojn da punlaboro en Igori. Li iris kun la lasta transporto, ne pli ol unu jaro. Mi ĉiam renkontiĝas kun Barré. Li estas ĝentilhomo. Li ne manĝas la artiŝokon kun frititaj buerpaneroj, kio estas la plej malbela kutimo de la plenkreskintaj etburĝoj.

— Ĉu vi ne aŭdis de tiam pri Francis Barré?

— Ne.

— Ĉu li ne skribis al vi?

— Jes, li skribis.

— Kion?

— Mi ne scias?

— Eble vi legis tion?

— Kiu diris al vi, ke mi scias legi? — li demandis mirante.

— Ĉu vi ne legigis tion? Ĉu ne interesis vin, kio okazis al via amiko?

— Kie estas tiu letero? — demandis Neniulo.

— En la militista deponejo. Antaŭ ol mi estus veninta ĉi tien, oni kunaranĝis mian pakaĵon por la ekmarŝo. Oni povas kunporti kvin kilogramojn da havaĵo en la puntendaron, la ceteraĵoj restos ĉi tie ĝis la liberiĝo.

— Ĉu la letero?

— Ĝi estis metita en la deponejon kun mia kesto. Mi kunportos nur duon kilogramon da konservaĵo el ŝafviando, bokalon da prun-marmelado, mustardon kaj sekigitan fiŝon…

— Sufiĉe!

— Espereble. Tamen mi aĉetis du skatolojn da supo-kubo de la kantinestro.

— Ni akiros tin leteron! — mi diris. — Ni penetros iel en la deponejon, kaj ni serĉos la pakaĵon de Levin.

— Mia presita recept-libro troviĝas en mia sako. Mi lasas ĝin ĉi tie, ĉar mi ne scias legi. Mi donacas tion al vi, eble vi povos utiligi ĝin. La sola bona kuirlibro sur la kontinento.

— Vi povas formeti vian kuirlibron en la arkivon — mi diris kolere.

Poste ni kuŝiĝis sur la malpura, nuda, malvarma ŝtonplanko (ĉar nek benko nek kovrilo estis en la ĉelo) kaj ni dormis dolĉe en la societo de kelk-miloj da miriapodoj.


6

Estis decidita fakto, ke ni rompŝtelos en la deponejon. Malfacile pasis la du semajnoj. Kun Levin! La vivo en la karcero estis iom malkomforta kaj enua. Precipe pro la malvarmaj noktoj. Mi asertas, ke post la fino de nia puno ni ludante povintus manĝi tutan rostitan spadfiŝon (kun frititaj terpomtranĉaĵoj laŭ la maniero de Broudier), aŭ kiu ajn el ni faras laŭdezire marinitan ovon kun viandosaŭco, eĉ, se ni ne atingas la finan stadion de efektivigo de vivdanĝeraj minacoj, ni alproprigas ankaŭ la recepton de la manĝaĵo, nomata suflea pulmoraguo, sed ĉio ĉi apenaŭ mildigis la monotonecon de la ĉelo.

Post la paso de du semajnoj ni tuj komencis antaŭprepari la rompŝtelon. En la profundo de la stalo por kameloj kuŝus kelkaj suboficiraj glavoj stokigitaj. La rusto dike kovris tiujn. Hopkins kunportis iun el ili. Malfacile ni eltiris ĝin el ties rustiĝinta ingo, dume Alfonso la Neniulo diris enigman rimarkon:

— Vi ankoraŭ benozos tian glavon.

— Kial?

— Vi vidos tion…

— Ĉu vi ne klarigus tion pli ekzakte?

— Ne.

Ni rompis la glavon, kaj ĝi fariĝis unuaranga handspiko helpe de akriga ŝtono. Hopkins akiris tenajlon kaj fajlilon en la kantino. Mi ne scias, kiel.

Nek la kantinestro.

— Nun penetri en la denonejon estos speciala tasko. Ni havas nur unu problemon, kiel atesti alibion?

— Hm… Ĝi estas malfacila afero…

Kiam oni malkovros la rompŝtelon, ĉiu devas atesti alibion.

— Estu post unu horo en la kantino — diris Neniulo. — Dume mi ĉirkaŭrigardos, ĉu eblas trovi alibion.

— Bone.

Post unu horo Alfonso la Neniulo venis al nia tablo gaje.

— Ni havas alibion — li diris per tia voĉo, kvazaŭ li portus ĝin en sia poŝo.

Ĝi okazis tiel, ke ni ricevis forpermeson vespere, ĉar nia dudek du hora deĵoro komenciĝis je la tria horo nokte. La kvara samdeĵoranto estis lignaĵisto, nomata Wurm. Iom balbutanta kaj ebriema senranga soldato, kiu servis sian kvaran jaron en la legio.

— Ni iros al Selim — diris Alfonso la Neniulo, — venu kun ni. Ni pagos.

Wurm estis feliĉa. Kvankam li jam drinkis sufiĉe multe ankaŭ en la kantino.

La maljunega Selim estis kafkuiristo, sed li vendis ankaŭ alkoholaĵon en sia kabanaĉo, ĉe la fino de la montara vilaĝo Manson. La legianoj volonte vizitis la tendoforman argilkabanon. Meĉo pendis de sur la tegmento en ruĝa kaj multlatera vitra ujo, kelkaj matoj kaj kusenoj kuŝis sur la planko; el tio konsistis la meblaro. Krome ankaŭ rondforma murhorloĝo ornamis la ejon. En Eŭropo oni povas vidi tiaĵon nur en la kuirejo.

La murholoĝo estis la alibio.

Ni invitis tien la cetere jam duonebrian Wurm-on. Kiam ni alvenis, la blankhara Selim dormetadis. Li faris tion dum la tuta tago, ĉar li jam estis pli ol naŭdek jara. Unue li etendis sian manon al la kafkuirilo. Mi akre alparolis lin:

— Ni ne petas el via malbonega kafo! Donu al ni veran araban drinkaĵon. Palmo-vinon!

— Kaj bone atentu, ke ni estu daĵorantaj je la tria horo nokte — avertis lin Alfonso la Neniulo.

— Sinjoroj! Mi estos maldorma, kaj tiu aparato, la fiero de mia domo, batas en ĉiu kvaronhoro laŭ la volo de Alaho, kiom da tempo pasis.

La fiero de la domo de Selim tiam montris la naŭan.

— Je via sano, knaboj! — mi kriis. — La unuan glason ni trinku ĝis ties fundo!

Ni eltrinkis ĝin.

— Je la flago!

Ni devis eltrinki tion ĝis la fundo. Kaj ĝenerale ĝi okazis tiel ĉe ĉiu glaso, ke ni ne rajtis lasi eĉ guton sur la fundo de la glaso, se ni estas veraj viroj. Nu, kaj ni estis tiuj.

La efiko de la rapide trinkita palmo-vino estis eksterordinara post la ruĝa vino, ricevita en la kantino. Krome iom da rumo estis verŝita iel en la glason de Wurm, dum li truniĝis flanken, kaj tiu miksaĵo efikas kiel fulmofrapo.

Wurm je la naŭa kaj duono kuŝis surdorse, ronkis kaj stertoris.

Selim dormetadis. La naŭdek jaraj homoj dormetadas profunde.

Alfonso la Neniulo iris sur la piedfingroj al la horloĝo. La alibio nun estas farata.

Li antaŭenŝovis la montrilon de la horloĝo al la kvarono antaŭ la tria.

De la duono antaŭ la deka.

La batmekanismo ekfunkciis post unu minuto.

Tiam ankaŭ nia trio jam kuŝis sur la planko kaj ronkis.

— Sinjoroj! — akre kriis la sibite vekiĝinta Selim — rapidu! La vojo daŭras pli ol dek minutojn… Tuj estos la tria horo…! Deĵoro!

Ni salte leviĝis, kvazaŭ ni nun estus vekiĝintaj.

— Hej, Wurm!

Estis malfacile bate veki lin. Sed ni povis bati lin. Kaj estis grave pro la alibio, ke li sobriĝu por iom da sekundoj.

— Hej, Wurm! — mi kriis kaj batis lin iomete je la kapo.

— Hej — kriis Hopkins, kaj li frapetis lian ŝultron instige. (Wrum sekvan tagon venis en la malsanulan ĉambron, ĉar sur lia skapolo, li ne scias kiel, kartilago deiĝis.)

Alfonso la Neniulo surverŝis lin per sitelo da akvo.

Pro tio li reviviĝis iomete

— Nu… — li diris mirante kaj malfermis siajn okulojn.

— Rapidu! Tuj estos la tria.

Ni ne helpis al li reordigi lian ekipaĵon. La bonega ekzercado de la legianoj ankaŭ ĉe li estis perfekta. Li estis preta por ekiri dum sekundoj, malgraŭ lia ebria stato. Dume li plurfoje rigardis sur la horloĝon.

— Estus bone iri… kurpaŝante… — li balbutaĉis. — Kial ne vekis nin… tiu satato… plu frue…

Selim, kiun li nomis satano, jam transprenis la monon kaj denove dormetadis.

— Kurpaŝo!

Ni ekiris.

Alfonso la Neniu, kiu estis la lasta, malantaŭ la dormanta Selin reŝovis rapide la malgrandan montrilon sur ties ĝustan lokon.

Denove estis la kvarono antaŭ la deka horo. La maljunulo nun jam dormetados ĝis mateno. Ni kuregis.

— Ni iomete… fordormis… — spiregis Wurm kaj stumblis en io.

Tio estis mia kruro. Li falegis kaj blasfemis. Ĉiu lia havaĵo disruliĝis. Li amare ĝemis sur la tero.

— Per la sep sakramentoj! Kolektu lian havaĵon kaj reordigu lin…! Estas la tria horo! — kriis Alfonso la Neniulo.

Dum ni ŝajne serĉadis liajn armilon kaj ĉapon en la mallumo, Wurm denove endormiĝis ĉe la rando de la vojo.

Ni atendis nur tion. Ni kovris lin per mantelo.

Li ronkis ritme kaj per longaj tiroj.

Estis ĉirkaŭ la deka horo. Nun ek antaŭen! Ni alvenis de sur elstara roko tra la muro de la fortikaĵo sur la tegmenton de la stabejo. La legianoj kutimas fuĝi ĉi tie. Post alia kvar minutoj ni malsuprengrimpis malantaŭ la konstruaĵo en la lavĉambron, kaj ni denove suprenvenis tra la aeruma fenestro. Ni estis sur la koridoro de la administrejo.

Silente rompi la pordegon de la deponejo por tiaj tri homoj, kiel ni, estas neniaĵo. Ĝi staris malfermita dum momentoj. La delikataj manoj de Alfonso la Neniulo palpadis per sorĉista rapideco la gravajn ŝraŭbojn, kiuj fiksis la seruron.

Dume mi malmuntis senbrue la tri ŝtal-bendojn, poste mi simple levis iun grandegan alon el ĝia akso. Mi povas aserti sen malmodesto, ke ne multaj verkistoj estas spertaj pri tio, kiel mi, sed tiun aferon eble nek Shakeskpeare farus tiel rutine, rilate la pordon. Almenaŭ ne tiel senbrue.

— Antaŭen… — flustris Neniulo, kaj jam ekbrilis la ŝtelita lampo en lia mano. Bretoj kaj fakoj estis laŭlonge apud la muro de la deponejo. Meze kuŝis taglibrosimila dosiero sur tablo, plena de dokumentoj: posedanto de la enhavo de ĉiu fako laŭ alfabeta ordo.

Francis Barré… 242/VII. 193…

Krude farbita, blanka numero estas super ĉiu breto. Kie troviĝas la fako n-ro 242? Post unu minuto… kaj la pakaĵo de Barré estas en nia mano.


242.

Francis Barré infanteriano

n-ro 108. regimento I. plotono 45.

puntendaro

Kolonio: Igori


Neniulo deŝiris la paperon kaj transdonis la sakon al Hopkins.

— Kunportu ĝin… — li flustris. — Antaŭen. Ni renkontiĝos apud Wurm.

Hopkins iris. Nun sekvis la pakaĵo de Levin, en ĝi estis la letero, kiun nia samprizonano ricevis de Francis Barré, kaj li formetis ĝin nelegitan. Senprobleme ni trovis ankaŭ tiun fakon.

— Jen ĝi estas… — diris Neniulo. — Rapidu post Hopkins-on. Kaj li deŝiris ankaŭ la alian slipon.

— Ĉu vi?

— Mi metos aliajn sakojn en la malplenajn fakojn kun tiuj slipoj. Por ke oni ne sciu, kiuj bagaĵoj malaperis. Mi metos la sakojn de Dimitrov kaj Rivelles en la malplenajn fakojn. Poste mi ankoraŭfoje rigardos ĉion, ĉu ni ne lasis ian postsignon. Rapidu!

Mi iris. Ni volonte, sed estas malfacile kontraŭdiri al Alfonso la Neniulo.

Mi revenis al Wurm… Ĉio iris glate. Ŝtipulo jam kaŭris apud la dormanto, kaj precize je la dekunua ankaŭ Neniulo estis tie.

Tiun nokton, mi opinias, ke ni atingis la mondrekordon de la pleja pezo de la rompŝelo. Dum unu horo ni penetris en la administrejon, ni rompŝtelis la deponejon kaj revenis al la „nia bazo”. Wurm ronkis tiel, ke ni metis tornistron sur lian buŝon pro singardo.

Unue ni traserĉis la pakaĵon de Francis Barré. Ĝi estis plena de tiaj objektoj, kiujn li ne rajtis kunporti en la puntendaron. Unuavice librojn.

Ankaŭ mi mem legis multe, interalie la verkojn de Gil Blas, Genoveva kaj, kial mi jam menciis, La amantojn de Roccambole, sed krom la supraj sciencaj verkoj, mi multfoje legis ankaŭ la historion de la cigno-kavaliro Lohengrin, kiu formas la bazon de mia nuntempe kulturiteco. Tiu Francis Barré samtiel ŝatis la literaturon, kiel mi. Li legis de multaj poetoj. Kiuj havis la nomon Dante (?), Puskin kaj Browning. Ĉi-lasta estis ne nur verkisto, sed li okupiĝas ankaŭ pri revolver-fabrikado.

Nenio alia. Aŭ foto de knabino. Kun pasintjara dato.

„Yvonne!” — tio estas skribita per plumo sur ĝin. Ŝi estas lia fratineto, kiu skribis al Ŝtipulo. Yvonne Barré.

Ŝi estis admirinde bela virino. Saĝa, grandsinjora, delikata, iom malgaja, kun tre kara vizaĝo. Alfonso la Neniulo longege rigardis la bildon.

— Kiel bela ŝi estas — li flustris mirante.

— Ŝi memorigas min pri filmaktorino — mi diris, — kiu tiom enamiĝis al mi, ke ŝi preskaŭ freneziĝis

— Eble ŝi ne estis sanmensa, tio certas — murmuris Hopkins la Ŝtipulo, kies kulturitecon nenio montris pli klare, kiel ĝuste tiu ofenda rimarko.

Alfonso la Neniulo metis la foton en sian poŝon, kion li ne rajtis fari, kaj li komencis traserĉi la pakaĵon de Levin…

Ĝi jam estis pli interesa.

Unuavice ni trovis en ĝi ĉirkaŭ ducent diversajn menukartojn, en orumita led-bindaĵo. Iuj manĝaĵoj estis substrekitaj per krajono, apud aliaj troviĝis kriosigno! Krome kelkajn riĉe ornamitajn receptojn de tortoj, skatolon da dentpikiloj kaj multajn kulerojn, trancilojn, forketojn kun signo de diversaj restoracioj. Baldaŭ troviĝis enigme en la sako de Levin malnovmoda korseto, farita el fiŝosto, kaj jen tio estis skribita sur ĝi per grandaj literoj, kvazaŭ oni estus farbinta ĝin per peniko:


Par

Maitre Levin

SOUVENIR


Tiu ĉarma virino, laŭ la mezuro de la korseto, pezis pli ol ducent funtojn.

— Jen rigardu! — kriis Alfonso la Neniulo.

Li eltiris koloran, mol-kovrilan libron el la sako. Tio estis skribita sur ĝi per koloraj literoj:


AL LA GRANDA

LEVIN

de liaj dankemaj

DISĈIPLOJ

DUCENT MANĜAĴ-REVOJ


La libro enhavis receptojn de ducent diversaj manĝaĵoj, „laŭ la maniero de Levin”. Sur ĝia interna kovropaĝo estis foto, kiu prezentis la majstron kaj liajn disĉiplojn. La foto estis farita antaŭ dekses jaroj, ĝi evidentiĝis el la presitaj ciferoj de la jaro. La majstro sidis en la societo de siaj dudek disĉiploj meze de la grupo. Ĉiuj havis blankan kuiristan antaŭtukon, blankan banton kaj… Diable? Kvazaŭ ĝi estus piĵamo. Sub la ĝisgenua, bruston kovranta antaŭtuko estas striaj pantalontuboj, leĝera, stria jako. Ĉu ili kuiras en piĵamo?

La plej granda surprizo tamen estas Levin antaŭ dekses jaroj. La granda Levin, nun estas neprizorgita, trampa, barbostopla, ĉifona, kiel ia strata vagabondo. Kaj jen estas Levin antaŭ dekses jara. Certe en sia brilperiodo!

Kia surprizo!

Li estis ĝuste tiel neprizorgita kaj trampa kiel en sia brilperiodo, kvazaŭ la foto estus farita pri li nur hieraŭ!

— Kiu povis esti tiu Levin? — meditis Alfonso la Neniulo, kaj li longe rigardis la bildon ĉe la lumo de la lampo.

— Ia kuiristo — opiniis Ŝtipulo.

— Kaj kiuj estas liaj disĉiploj?

— Kiurhelpistoj — mi respondis trafe.

— Ili aspektas plie banditoj.

Vere ŝajnis sufiĉe miksa societo la grupo de la disĉiploj de majstro Levin.

— Jen trovite!

Malpura koverto estis elprenita el la fundo de tornistro. La letero de Francis Barré. Kiun Levin gardis inter sia havaĵo, nelegitan.

Mi ne scias, kial ni fariĝis tiom ekscititaj. Kian komunan ni havas al Barré? Alfonso malfermis la koverton, kaj ni ambaŭ legis la leteron super lia ŝultro:


„Levin!

Indiĝena knabino kontrabandas tiun ĉi leteron al la poŝto. Mi povas skribi nur kelkajn liniojn, bedaŭrinde, ĝi estas malmulte al la esenco. Kaj mi estas malsana. Grave. Oni gardas min en Igori kiel arestiton, sed ne inter la kondamnitoj pro punlaboro. La plej granda friponaĵo en la mondo okazas ĉi tie… Dio mia, kiel mi skribu ĉion… ĉion…? Mi ne aliĝis al ili, tial ili tenas min en kaptiteco… Nek mi scias la esencon. Ili koruptas ĉiun per fabelaj sumoj, kiu divenas ĝin. Mi povas danki mian vivon nur al Pittman… Pittman ne mortis… Li estas dizertinta legiano! Mi havas altan febron… Tiun leteron transigu al mia fratineto, ŝi mobilizos la militistan instancon… Denunci neeblas. Sed ni havas multajn kontaktojn en la militestraro… Mia patro estas tre altranga oficiro. Tuj ekagu… Temas pri Francio. Bedaŭrinde mi estas grave malsana, kaj ĉio estas konfuza antaŭ mi… Mi petegas, urĝe faru, kion vi povas por Francio kaj por via

kamarado Francis Barré.”


— Vere li havis altan febron — diris Hopkins.

Alfonso la Neniulo diris nenion. Li ekfumis cigaredon, poste li metis la leteron en la kuirlibron.

— Kiel vi opinias pri la afero? — mi demandis, ĉar nervozigis min tiu stulta silento.

— La knabino estas tre bela — li respondis.

— Tio estas vera — mi konsentis.

— Ĉu vi estas idiotoj? — kriis Hopkins koleriĝinte. — Ĉu ni faris tiun frenezaĵon tial, ke vi parolu pri bela virino?

Tia ulaĉo li estis. En la legio ankaŭ la plej fia homo ekĝemas iafoje, aŭ li zumkantas malnovan melodion, kaj la okuloj de ĉiu soldato fariĝos malgajaj, kiam temas pri virinoj. Sed tiu Hopkins vivas nur por la amuziĝo. Lin interesas nenio alia, ol la ŝtelo kaj la interbatado.

— Kompreneble ni kopios la leteron kaj sendos ĝin al la knabino — diris Neniulo. — Poste estus bone scii, kio okazas en Igori… Ĉu ne?

Kaj li denove elprenas la foton de la virino. Tio certas, ke ŝi estas bela.

— Stultaĵo — diris Hopkins. — Se mi devus ekmarŝi kun la transporto, ekironta al Igori, mi pendumus min.

Alfonso la Neniulo rigardis malproksimen per siaj grandaj, brilaj, nigraj okuloj. Liaj nazloboj ektremetis. Nun li aspektis tiel, kiel revema tigro. Li estas belvizaĝa viro. Lia simetria, interesa fizionomio elradiis tiom da morta malvarmo, fremdeca trankvilo, ke oni timis lin plej bone tiam, kiam li ridetis.

— Mi volas iri al Igori tute ne kun la transporto, sed mi fuĝus.

Hopkins la Ŝtipulo ekstaris, senpolvigis sin kaj diris al mi.

— Li idiotiĝis… Ni iru.

Tiaĵo povis ekidei nur al Alfonso la Neniulo! Fuĝi el la legio, sen kondamno, propravole viziti la plej malproksime situantan, la plej malbonfaman punkolonion?!

— Tiam estus pli bone arestigi vin. Vi multe pli certe atingos Igorion, ol sola.

— Nek tio estas malbona ideo — li respondis milde kaj ekfumis cigaredon.

— Nu ekiru — diris Hopkins kolere.

— Vi pravas — mi respondis saĝe. — Ni ne partoprenos tiun frenezaĵon.

— Ĉu mi diris, ke mi bezonas vin? — li demandis paŭtante.

Ĝi estis tia impertinenteco, ke ni eĉ ne respondis.


Загрузка...