12

Vere ne estas bela kutimo en Usono saltigi kaŝpasaĝerojn per ŝargita revolvero.

Bill rikanis.

— Ne eblas salti, amiko. Ĝi estas kupeo por virinoj. La fraŭlino ne ekzercis sin en tiu sveda gimnastiko.

— Fermu vian buŝon! La virino povas veturi ĝis Connected. Vi saltu, aŭ mi pafos. Vi scias bone, ke ne estas indulgo. Nek vi kutimas indulgi la bremsiston, se vi estas pli multe, kaj vi senarmigis lin. — Vidu!..

— Sufiĉe! Saltu!

— Kiel povas esti iu tiel malĝentila…

— Mi kalkulos ĝis tri…

— Tio estos tre gemuta.

— Unu…

— Mia patro estis direktoro ĉe la fervojo…

— Du!..

— Nu, se vi volas ĉiumaniere…

Antaŭ ol la gardisto estus pafinta eldironte la numeron tri, li saltis ĉe la komenco de relkurbiĝo… Li ankoraŭ aŭdis la ŝrikon de la knabino dum la dekono da sekundo, kiam li flugis tra la aero…

Edith ataris teruriĝinte. La bremsisto paŝis de sur la ferŝtupetaro en la vagonon.

— Nu, bela floreto, de kie vi fuĝis, he?

— Mi petas vin… — ŝi balbutaĉis.

— Se mi transdonos vin al la fervoja polico, bela futuro promesiĝas al vi…

— Ĉu vi ne volas… transdoni min…

— Jack, la bremsisto, estas fama kavaliro kaj bona knabo. Timu nenion. Ĉu vi volas gluton da rumo?

Li iris tute proksime al ŝi. Edith dorseniris ĝis la muro de la vagono kun teruriĝo.

— Ĉu eble vi timas min? Ne estu stulta. Ĉu vi pensas, ke la bremsisto estas mabona knabo?

— La bremsisto estas idioto — diris Bill Teksaso malantaŭ li, poste li elprenis sian revolveron kaj vangofrapis lin tiel, ke tri dentoj de la bremsisto rompiĝis.

Edith, pro la malsato, sufero, laco kaj pro la timiĝo svenetis kaj sinkis apud la muro sur la plankon senkonscie…

La bremsisto timiĝinte fiksrigardis la vagabondon, kiu ĵus desaltis.

— Vudu, oldulo mia, tia estas la vivo — li diris en la mano kun revolvero al la bremisto, kies vizaĝo ŝveliĝis. — Foje supre, alifoje malsupre. Vi lasis bele, ke mi atendu la relkurbiĝon, kaj nur poste mi saltu. Kiam la vagono turniĝis kun vi, mi grimpis denove sur la lastan vagonon. Tio ne sukceso al vi, kavaleria bramsisto, kiu vi estas, ke viaj okuloj ne forbrulas pro honto…

— Ĉu vi volas, ke mi saltu? — li demandis tre milde.

— Jes! Mi jam tre atendas tion! Kie mi diros, ke “nun”, tie saltu. Se ne, ankaŭ tiel estos bone. Sed mi ne rakontos al vi la multiplikan tabelon, antaŭ ol mi pafos.

— Vidu… Mi havas dudek dolarojn…

— Ĉu vere…?

— Jes… Ĉu vi volas tion?

— Ĝi bonvenus. Ĉu vi vere donos tion al mi?

— Jes… Ĉu ni paciĝos…?

— En ordo, tamen vi devas salti. Malgraŭ tio ni povas paciĝi.

— Vidu, atentu min — lamentis la bremsisto. — Mi ne volis…

— Nun!

…Li saltis, kiel lokusto. Bill elektis marĉan terenon al la spektaklo, kaj tiel li vidis, ke la koto ŝpriciĝas supren, poste nigra, gutanta amaso trenas siajn kruroj pene, kiel tiu ekiras al la bordo.

Li demetis sian ĉapelon kaj svingadis ĝin.

Загрузка...